La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 46

Pri la terura ŝoko ricevita de don Quijote en pandemonio kata kaj tintilega, dum sekvis sia kurso la ama sopirado de la pasia Altisidora

Ni lasis la grandan don Quijote en la momento kiam la muziko de la amfrapita Altisidora vekis en li mil pensojn. Li enlitiĝis kun ili kaj, kvazaŭ puloj, ili tute ne lasis lin dormi aŭ trankvili: kaj al tio miksiĝis lia zorgo pri la ŝirita ŝtrumpo. Sed tial, ke la tempo rapidas kaj ne ekzistas foso kapabla ĝin deteni, la horoj flugis kiel kavalira ĉevalo, kaj tre baldaŭ alvenis la mateno. Tion vidinte, don Quijote saltis de la mola plumo-lito, vigle surmetis sian ĉaman veston; poste, por kaŝi la ruinon de la ŝtrumpo, la paron da longaj botoj, kaj, fine, la mantelon skarlatan kaj ĉapon el verda veluro garnita per arĝenta pasamento; pendigis de la ŝultro sian balteon kun la bona kaj akra glavo, prenis grandan rozarion, kiun li ĉiam portis kun si, kaj, kun afekte majesta irmaniero, direktis sin al la antaŭĉambro, kie la gedukoj, jam en formala vesto, ŝajne atendis lin. Sed. kiam li iris laŭlonge de galerio, tie atendis lian pason Altisidora kaj ŝia amikino, kaj tuj kiam la pucelo vidis la hidalgon, si simulis sveni kaj lasis sin fali sur la alian junulinon, kiu subtenis ŝin kaj faris movon delaĉi ŝian korsaĵon.

Tion vidinte, don Quijote proksimiĝis al la knabinoj kaj diris:

– Mi konas la kaŭzon de ĉi speco de akcidentoj.

– Mi ne – respondis la amikino – . Altisidora estas la pucelo pli sana de ĉi domo, kaj, de kiam mi ŝin konas, eĉ ne unu fojon mi aŭdis ŝin plendeti. La misfortuno akompanu la vagantajn kavalirojn de la mondo, se ili estas tiel sendankaj kiel vi. Bonvolu foriri, sinjoro don Quijote. Ĉi kompatinda knabino ne retrovos la konscion, tiel longe kiel vi restos ĉi tie.

– Bonvolu aranĝi, ke ĉi-nokte oni enportu liuton en mian ĉambron, kaj mi laŭpove konsolos ĉi afliktitan pucelon: ĉar, en la komenco de la amo, prompta disrevigo estas efika medicino – diris la hidalgo.

Kaj tuj poste, don Quijote foriris, por ne esti rimarkata de eventualaj spektantoj. Sed, apenaŭ li malaperis, la sveninta Altisidora rekonsciiĝis kaj diris al sia kunulino:

– Konvenos provizi lin per liuto. Don Quijote sendube volas ludi al ni, kaj lia muziko, ĉar lia, sonos ne mave.

Tuj poste ili iris informi al la dukino pri la okazaĵo kaj pri la peto de don Quijote. Oni atendis la nokton kun senpacienco kaj anticipa plezuro, kaj ĝi fine alvenis tiel rapide kiel antaŭe la tago, kiun la gedukoj pasigis en plezurigaj konversacioj kun don Quijote; kaj en ĉi sama tago la dukino efektive sendis unu el siaj paĝioj – la ludinton, en la arbaro, de la rolo de la ensorĉita Dulcinea – al Teresa Panza, kun la letero de Sancho kaj kun sako da vestaĵoj, kiun la ŝildisto liveris, por ke oni ĝin portu al ŝia edzino. Cetere, la dukino rekomendis al la paĝio, ke li bone observu ĉion por fari ĉe la reveno longan raporton pri sia vizito al Teresa Panza.

Fine sonis la dekunua horo nokte. Don Quijote eniris en sian ĉambron, trovis tie la liuton, agordis ĝin, apertis la fenestron, sentis la ĉeeston de homoj en la ĝardeno, pinĉis la kordojn de la instrumento, reagordis ĝin kiom li povis, kraĉis, gorĝobruis kaj per voĉo raŭketa sed ĝustatona komencis kanti ĉi romancon, kiun li mem komponis en la tagaj horoj:

Di’ Amoro tiel fortas,
ke renversas li l’ animon,
kaj por tio li sin helpas
de la plezur-ama pigro.

Esti ĉiam okupata
kaj labori per kudrilo
taŭgas kiel antidoto
kontraŭ blinda am-deziro.

La puceloj virtaj, puraj,
dezirantaj edziniĝon
havas ĉaston kiel doton,
kiel plej valoran riĉon.

La sinjoroj korteganoj
kaj vagantaj kavaliroj
flirtas kun frivolaj damoj
sed edziĝas al virginoj.

Kelkaj amoj tre similas
al la sun’ en ties iro:
daŭras nur malmultaj horoj
de l’ komenco ĝis la fino.

Tia efemera amo,
ĉiam en konstanta migro,
povas ne sur koron stampi
daŭran kaj profundan bildon.

Meti bildon sur alian
estas ago sen utilo:
apud la belec’ unua,
al la dua mankas brilo.

Dulcinea del Toboso
markis sin en mia sino
tiel forte, ke ne eblas
ŝin forigi per ektiro.

La firmeco de l’ amantoj
estas plej valora virto,
kaj miraklojn povas fari
por ilia am-inklino.

Don Quijote atingis ĉi parton de sia romanco, aŭskultata de la gedukoj, Altisidora kaj preskaŭ la tuto el la ceteraj kastelanoj, kiam subite, de galerio ĝuste super la fenestro de don Quijote oni descendigis ŝnuron kun pli ol cent tintilegoj al ĝi alligitaj kaj, tuj poste, el granda sako oni elskuis malsupren grandan nombron da katoj kun pli etaj tintiloj ligitaj al ties vostoj.

Tiel grandan bruon faris la tintilegoj kaj la miaŭoj de la katoj, ke la gedukoj, kvankam ili mem elpensis la serĉon, konsterniĝis, dum don Quijote preskaŭ kolapsis de timo. Kaj okazis, ke du tri katoj enfalis tra la fenestro kaj, kvazaŭ legio da senbridaj diabloj, komencis freneze impeti ĉirkaŭ la ĉambro. Klopodante eskapi, la katoj renversis kaj estingis la kandelojn tie brulantajn, kaj dume oni ne ĉesis movi supren suben la ŝnuron kun la tintilegoj, ĉe la stuporo de la pli granda parto de la kastelanoj, nesciaj pri la vera karaktero de la incidento. Fine don Quijote stariĝis, elingis la glavon kaj komencis svingi ĝin tra la fenestro, kriante:

– For de ĉi tie, perversaj sorĉistoj! For, mizeraj kanajloj! Mi estas don Quijote de La Mancha, kaj viaj malignaj maĥinacioj povas nenion kontraŭ mi!

Tiam li frontis al la katoj, kuregantaj ankoraŭ tra la ĉambro, kaj ellasis kontraŭ ilin pluvon da hakoj. La bestoj kun la escepto de unu fine sukcesis eskapi tra la fenestro kaj la krado, sed la restanta, premata en angulon pro la svingoj de la glavo, saltis sur lian vizaĝon kaj kroĉiĝis al lia nazo per ungoj kaj dentoj, tiel, ke la hidalgo muĝis de doloro.

Aŭdante lin, la gedukoj, sen bone kompreni la kaŭzon de liaj krioj, rapidis al lia ĉambro, apertis la pordon per universala ŝlosilo kaj trovis, ke la povra kavaliro luktas kun sia tuta forto por deŝiri katon de sia vizaĝo. Ili eniris kun lumiloj, kaj la duko, antaŭ ĉi batalo inter du malamikoj tiel neegalaj, proksimiĝis por apartigi ilin. Sed don Quijote kriis.

– Oni ne tuŝu ĝin! Lasu min lukti sola kontraŭ ĉi demona sorĉisto! Mi mem instruos al li kion signifas alfronti la kavaliron don Quijote de La Mancha!

Sed la kato, senrigarde al liaj minacoj, siblis kaj teniĝis ankoraŭ forte kroĉita, ĝis fine la duko detiris ĝin kaj ĝin ĵetis tra la fenestro. Don Quijote elpaŝis el la batalo kun la vizaĝo strekita per gratovundoj kaj kun la nazo en ne tre bela stato, sentante profundan ĉagrenon, ĉar oni ne lasis lin fini sola sian ferocan duelon kontraŭ tiel fripona sorĉisto. Oni ordonis alporti iom da oleo de Aparicio[360], kaj Altisidora mem, per siaj neĝe blankaj manoj, bandaĝis la vizaĝon de la hidalgo. Kaj, bandaĝante lin, ŝi diris softe:

– Ĉi misfortunoj falas sur vin, ŝton-kora kavaliro, kiel puno pro via obstino kaj sensenteco. Dio volu, ke Sancho, via ŝildisto, forgesu vipi sin, por ke via amata Dulcinea neniam liberiĝu de sia ensorĉo, kaj por ke vi neniam havu plezuron kun ŝi, nek prenu ŝin al la nupto-lito, almenaŭ dum mi, via adorantino, vivos.

Al tio don Quijote respondis eĉ ne unu vorton kaj nur elpuŝis profundan suspiron. Poste li kuŝiĝis sur la lito kaj dankis la gedukojn pro ties bona intenco helpi lin, kvankam, – li aldonis – li tute ne timis tiun friponan bandon da katoj-sorĉistoj kun tintiloj. La gedukoj lasis lin ripozi kaj eliris el la ĉambro afliktitaj pro la mavaj sekvoj de la serĉo. Ili ne imagis, ke ĉi aventuro kostus tiel kare al don Quijote: li devis kuŝi kvin tagojn en la lito, sen forlasi la ĉambron, kaj tie okazis al li alia aventuro pli agrabla ol ĉi lasta. Sed lia historiisto ne volas ĝin rakonti nun, ĉar li devas reveni al Sancho Panza, tiam reganta la insulon kun diligento kaj sprito.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.