|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ili vidis ke, laŭ la takto de ĉi agrabla muziko, proksimiĝas ĉaro el la nomataj triumfaj, ke ĝin tiras ses grizaj muloj kovritaj per blankaj toloj, kaj ke sur ĉiu besto sidas unu pentofaranto en blanka robo, kun granda, luma torĉo vaksa en la mano. La ĉaro estis duoble aŭ trioble pli granda ol la antaŭaj, kaj sur ties flankoj kaj supro troviĝis aliaj dek du pentrofarantoj, blankaj kiel la neĝo kun siaj lumaj torĉoj. Kaj ĉi spektaklo kaŭzis admiron kaj teruron en la sama tempo. Sur alta trono sidis nimfo en mil vualoj el arĝenta gazo, sur kiuj glimis nekalkulebla nombro da oraj grajnetoj, kio donis al ŝi, se ne tre riĉan, almenaŭ tre brilan aspekton. Ŝian vizaĝon kovris silka vualo tiel delikata kaj diafana, ke, inter la fadenoj de ĝia vefto, videblis la belegaj trajtoj de pucelo, dum la multaj lumoj permesis distingi ŝian belon kaj krome ŝian aĝon, ĉar ŝi ŝajnis havi ne pli ol dudek jarojn nek malpli ol dek sep. Apud ŝi sidis figuro en longa robo ĝispieda, kun la kapo kovrita per nigra vualo. Tuj kiam la ĉaro alvenis antaŭ la gedukoj kaj don Quijote, ĉesis la muziko de la ŝalmoj kaj poste de la harpoj kaj liutoj sonantaj en la veturilo. Poste la figuro en la longa robo stariĝis, detiris ĝin ambaŭflanken, levis la vualon de sur la vizaĝo, kaj montriĝis la figuro mem de la Morto, ĉe kies aspekto hida kaj senkarna don Quijote sentis korpremon kaj Sancho teruron, dum la gedukoj simulis havi iom da timo. Ĉi viva Morto, jam surpieda kaj rekta, komencis paroli kun voĉo svena kaj lango ne tre vigla:
Merlín mi estas, kiun, laŭ la libroj,
generis, kiel patro, la diablo
(mensogo sankciita de la tempo).Mi estas princo de magio, reĝo
de la sekretaj scioj zoroastraj
kaj sentas abomenon al epokoj
obstinaj ignoradi la prodaĵojn
de la vagantaj kavaliroj bravaj
de mi amataj ĉiam plej elkore.Kaj, kvankam la naturo de sorĉistoj
kaj de aliaj magiistoj mavas,
la mia molas, plenas de tenero,
inklinas fari bonon al la homoj.En la tenebra kavo de Plutono,
kie mi distris min per desegnado
de romboj kaj figuroj horoskopaj,
mi trafis vea kaj lamenta voĉo
de Dulcinea del Toboso rava.Eksciis mi pri ŝia misfortuno,
pri ŝia ŝanĝo el nobela damo
en aĉan kampulinon; afliktite,
mi forte puŝis la animon mian
en ĉi hororan kaj skeletan formon,
kaj nur studinte pli ol cent mil librojn
de ĉi scienco fia kaj demona,
mi trovis la rimedon, kiu povas
la finon meti al turmento ŝia.Ho vi, honoro, gloro de la viroj
kovritaj per kirasoj ŝtalaj, duraj.Ho vi, lanterno, nordo, lumo, pado
de kiuj skuas for de si la dormon
kaj, forlasinte la mol-litan tenton,
sin hardas en medioj plej rigoraj
per razaj bataliloj sango-verŝaj.Al vi mi diras, ho hero’ unika
ankoraŭ ne sufiĉe prikantata,
kuraĝa kaj prudenta don Quijote,
splendoro de La Mancha, glor’ hispana,
ke, por ke Dulcinea del Toboso
revenu al unua stato sia,
necesas jen, ke Sancho, la ŝildisto,
sin punu per tri mil tri cent vip-batoj
sur siaj du ampleksaj sido-vangoj
metitaj el aero, kaj tiele,
ke l’ batoj lin doloru, ĝenu, piku.Interkonsentis tion la kulpantoj
je ŝia trista kaj amara stato.Kaj mi, sinjoro, venis vin informi.
– Ho ne, mi ĵuras, ke ne! – kriis Sancho – . Tri mil vergoj! Eĉ ne tri! Tiel certe, kiel mi ne ponardus al mi tri fojojn! Mi ne sciis, ke ĉi ensorĉoj havas ion komunan kun miaj sid-vangoj. Je Dio, se sinjoro Merlín ne trovis alian sistemon por elsorĉi sinjorinon Dulcinea de El Toboso, ensorĉita ŝi iros al la tombo.
– Mi prenos vin, sinjoro fripono, ajlo-gluta kreteno – kriis don Quijote – , alligos vin, nuda, kia oni vin naskis, al arbo, kaj vipos vin, ne tri mil tri cent fojojn, sed ses mil ses cent, tiel forte, ke vi ne povos forviŝi de vi la kontuzojn eĉ per tri mil tri cent frotoj. Kaj eĉ ne unu vorton respondu al mi, se vi ne volas, ke mi rompu al vi la animon.
Aŭdinte tion, Merlín rimarkis:
– Oni tiel ne procedu: la bona Sancho devas ricevi la vipadon laŭvole, ne perforte, kaj kiam plaĉos al li, ĉar oni ne difinis tempolimon; sed se li deziras, li povas redukti la nombron de la vipobatoj per la duono, se li konsentas ilin ricevi de la mano, eĉ se iom peza, de alia persono.
– Nek de alia persono, nek propra, nek peza, nek pesebla – respondis Sancho – . Nenies mano tuŝu min. Diru, ĉu mi naskis sinjorinon Dulcinea de El Toboso, por ke mia pugo pagu la pekon de ŝiaj okuloj? Nu, mia mastro estas ja parto de ŝia persono, ĉar ĉiumomente li nomas ŝin «mia vivo»,
«mia koro», «subteno kaj apogo mia», do al li apartenas vipi sin pro ŝi kaj fari ĉion necesan por ŝia elsorĉo. Sed, mi mem vipi min? Mi resinas[326].
Apenaŭ Sancho finis paroli, kiam la arĝenta nimfo, kiu sidis apud la spirito de Merlín, stariĝis, retiris la diafanan vualon de la kapo, kaj vidiĝis ŝia vizaĝo pli ol eksterordinare bela. Kun vireca senĝeno kaj voĉo ne tre propra al junulino, ŝi turnis sin al Sancho Panza kaj alparolis lin jene:
– Ho vi mizera ŝildisto, idioto kun korka animo kaj kun koro el roko kaj siliko! Se oni ordonus vin, latrono senhonta, ke vi ĵetu vin de alta turo surteren; se oni petus vin, malamiko de la homa gento, ke vi manĝu unu dekduon da bufoj, du da lacertoj kaj tri da kolubroj; se oni intencus konvinki vin, ke vi murdu vian edzinon kaj viajn filojn per akra kaj sinistra cimitaro, ne estus strange, se vi montriĝus kontraŭa kaj necedema. Sed alligi tiom da gravo el tri mil tri cent vipo-batoj, kiam eĉ la plej sensignifa bubo el la lernejoj de la Fratoj de la Doktrino ricevas tiom da ili ĉiumonate, konsternas, teruras kaj afliktas la kompatan koron de viaj aŭskultantoj nunaj kaj de la personoj, kiuj aŭdos pri ĉi afero en la futuraj tempoj. Rigardu, ho kraĉinda kaj sensenta besto!, rigardu, mi diras, per viaj okuloj de timema noktuo, al la pupiloj de la miaj, kompareblaj al brilaj steloj, kaj rimarku, kiel ili ploras, kaj kiel la larmoj formas fadenon post fadeno kaj bobenon post bobeno kaj faras sulkojn, padojn kaj vojojn sur la belaj kampoj de miaj vangoj. Malica kaj misintenca monstro, kortuŝu vin la fakto, ke mia floranta aĝo, ankoraŭ en la limo de la dekkelkaj jaroj, ĉar mi havas dek naŭ kaj ne atingas dudek, konsumiĝas kaj velkas sub la dika haŭto de rustika kampulino; kaj se nun mi ne havas ĉi tian ŝajnon, tio ŝuldiĝas al speciala favoro, kiun sinjoro Merlín, ĉi tie sidanta, faris al mi, nur por ke mia belo tuŝu al vi en la koron: ĉar la larmoj de afliktita ĉarmulino turnas rokon en kotonon kaj tigron en ŝafidon. Vipu, vipu al vi sur vian karn-abundon, vi sovaĝa besto; elŝiru de ties torporo vian spiriton, kiu instigas vin nur manĝi kaj pli manĝi, kaj donu la liberon al la glato de mia haŭto, al la mildo de mia karaktero kaj al la belo de mia vizaĝo. Sed, se malgraŭ mia stato vi ne moliĝas min vidante, nek bolas vin submeti al akceptindaj kondiĉoj, tiam, cedu por la bono de tiu povra kavaliro, staranta ĉe via flanko; mi volas diri, por la bono de via mastro, kies animon mi vidas preskaŭ ekster li, jam inter la gorĝo kaj la lipoj; kaj ĝi atendas nur vian respondon, duran aŭ molan, por tute eskapi tra lia buŝo aŭ por regliti al la fundo de lia stomako.
Aŭdante tion, don Quijote palpis al si la gorĝon, turnis sin al la duko kaj diris:
– Je Dio, sinjoro, Dulcinea pravas. Mi havas la animon transverse metita en la gorĝo, kiel la nukso de arbalesto[327].
– Nu, Sancho, kion vi opinias? – demandis la dukino.
– Mi opinias la samon kiel antaŭe – respondis la ŝildisto – . Mi resinas la vipadon.
– «Rezignas», vi devas diri, Sancho – korektis la duko – . Ne «resinas».
– Via grandeco lasu min – respondis Sancho – . Ne estas nun la ĝusta momento, por ke mi donu mian atenton al subtilaĵoj aŭ al litero plia aŭ malplia: ĉar ĉi afero de la vipado, kiun mi devas ricevi de alia aŭ mem doni al mi, tiel konsternas min, ke mi ne scias kion mi diras aŭ faras. Sed mi volus scii de la sinjorino, nu, de sinjorino Dulcinea de El Toboso, kie ŝi lernis sian manieron peti: ŝi petas min, ke mi disŝiru al mi la karnon per vipo, kaj krome nomas min kork-anima kaj sovaĝa besto, kaj ĵetas sur min veran litanion da insultoj, kiun la diablo toleru, ne mi. Ĉu eble mi havas karnon el bronzo? Ĉu iel min koncernas, ke ŝi estas ensorĉita aŭ ne? Ĉu ŝi donis al mi ajnan korbon plenan de tolaĵo, ĉemizoj, kapotukoj aŭ ŝtrumpoj (kvankam mi ne uzas ilin) por moligi mian koron? Ne. Nur insulton post insulto mi ricevas, kvankam ŝi scias la konatan proverbon: «Azeno ŝarĝita per oro facile supriras monton» kaj «Donacoj rompas rokojn» kaj «Preĝon faru, sed farunon preparu» kaj «Pli bonas “jen prenu” ol granda “morgaŭ venu”». Kaj aldone, mia sinjoro kaj mastro, kiu devus karesi al mi la kapon kaj flati min, por ke mi moliĝu kiel lano aŭ kardita kotono, diras, ke, se li prenos min, li alligos min nuda al arbo kaj donos al mi duoblan dozon da vergoj. Ĉi kompatemaj sinjoroj devus konsideri, ke ili petas, ne nur la ŝildiston, sed ankaŭ la gubernatoron, ke li sin vipu; kiel la proverbo diras: «Sur la kuko, mielo»[328]. Lernu, sinjoroj (la diablo vin prenu), lernu peti, supliki kaj konduti ĝentile: ĉar la tempo ne ĉiam prezentas la saman vizaĝon, nek la homoj havas konstante bonan humoron. Mi mortas nun de ĉagreno, vidante mian verdan sajon ŝirita, kaj aldone oni petas min, ke mi vipu min propravole, kion mi tiel volonte deziras fari, kiel turni min en indianon.
– Tiam, sciu, amiko Sancho – diris la duko – , ke, se vi ne moliĝos kiel matura figo, vi ne metos la manon en la gubernatorecon. Estus bele, se mi sendus al miaj insulanoj kruelan gubernatoron kun koro el ŝtono, indiferenta antaŭ la larmoj de afliktaj puceloj kaj antaŭ la suplikoj de prudentaj, respektindaj kaj antikvaj saĝuloj kaj sorĉistoj. Unuvorte, Sancho, aŭ vi vipos vin aŭ estos vipata, aŭ vi ne okupos la gubernatoran postenon.
– Sinjoro – respondis Sancho – . Ĉu mi povus disponi du tagojn por mediti kion mi devus fari?
– Absolute ne – intervenis Merlín – . Ĉi-loke kaj ĉi-momente oni decidu la aferon: aŭ Dulcinea reiros en la kavernon de Montesinos kaj reprenos sian antaŭan figuron de kampulino, aŭ oni ŝin transportos, en ŝia nuna stato, al la Elizeaj kampoj, kie ŝi atendos, ĝis oni plenumos la vipadon ĝis la lasta bato.
– Nu, bone Sancho – diris la dukino – . Estu kuraĝa kaj montru vian dankemon pro la pano, kiun vi manĝas de don Quijote, kies personon ni devas servi kaj kontentigi, se konsideri lian belan karakteron kaj lian altan kavalirecon. Konsentu ĉi vipadon, filo, iru la diablo al la diablo, kaj la timo al la timuloj: ĉar «kuraĝa koro venkas super la mava fortuno», kiel vi bone scias.
Antaŭ ĉi konsilo, Sancho reagis, turnante sin al Merlín kaj farante al li la jenan, tute eksterteman rimarkon:
– Diru al mi, sinjoro Merlín: kiam alvenis ĉi tien la diablo-kuriero, li komunikis al mia mastro mesaĝon de sinjoro Montesinos, ke li atendu lin ĉi tie, ĉar li donus al la instrukcion pri la elsorĉo de sinjorino doña Dulcinea de El Toboso. Kaj ĝis nun, mi ne vidis Montesinos, nek ajnan personon similan.
– La diablo, amiko Sancho – respondis Merlín – , estas azeno kaj grandega fripono; mi sendis lin serĉi vian mastron, kaj li portis mesaĝon, ne de Montesinos, sed de mi, ĉar Montesinos troviĝas en sia kaverno atendante, aŭ pli ĝuste, esperante sian elsorĉon, ĉar ankoraŭ mankas al ĝi multo por elbobeni. Se li ŝuldas ion al vi, aŭ se vi devas fari ian negocon kun li, mi prenos lin al vi. Sed nun, filo, konsentu submeti vin al vipo kaj, kredu min, ĝi tre utilos al via animo kaj al via korpo: al via animo, ĉar vi plenumos agon mizerikordan; kaj al via korpo, ĉar vi havas kongestan kompleksion, kaj konvenos al vi perdi iomete da sango.
– Multaj doktoroj ekzistas en la mondo. Eĉ la sorĉistoj kuracas – respondis Sancho – . Nu, tial, ke ĉiuj opinias same rilate al ĉi afero de la vipado, kvankam mi ne trovas ĝin necesa, mi diras, ke mi konsentas doni al mi la tri mil cent vergojn, sed sub la kondiĉo, ke tio okazos, kiam plaĉos al mi, sen ke oni trudu al mi ian limon en la tempo; kaj mi penos kvitigi min de ĉi ŝuldo kiel eble plej baldaŭ, por ke la mondo ĝuu la belon de sinjorino doña Dulcinea de El Toboso, ĉar, male ol mi pensis, ŝajnas, ke ŝi vere belas. Ekzistu ankaŭ la kondiĉo, ke oni ne devigos min, ke mi min vipu ĝissange, kaj ke, se kelkaj batoj apenaŭ tuŝos la haŭton, ankaŭ ili estos validaj. Krome, se mi miskalkulos la vergojn, tiam sinjoro Merlín zorge kontrolu ilin, ĉar li ĉion scias, kaj ne forgesus sciigi min, kiom da ili plios aŭ malplios.
– Ne necesas sciigi pri la pliaj, ĉar en la momento mem, kiam vi atingos la ĝustan nombron, sinjorino Dulcinea elsorĉiĝos kaj venos danki la bonan Sancho kaj eĉ faros al li donacon pro lia bona ago. Tiel do, ne zorgu pri la plioj aŭ malplioj, kaj la ĉielo ne permesu, ke mi trompu ajnan personon, eĉ ne unu solan haron de lia kapo.
– Nu, bone, mi metas min en la manojn de Dio kaj akceptas mian mavan sorton – diris Sancho – . Mi volas diri, ke mi akceptas la vipadon, sed kun la menciitaj kondiĉoj.
Apenaŭ Sancho finis paroli, kiam denove sonis la muziko de la ŝalmoj, kaj oni pafis per nekalkuleblaj arkebuzoj. Don Quijote kroĉis sin al la kolo de Sancho kaj donis al li mil kisojn sur la frunto kaj la vangoj. La duko, la dukino kaj la ceteraj ĉeestantoj montris esprimon de ega kontento, kaj la ĉaro komencis veturi. Kaj la bela Dulcinea, pasante, klinis la kapon antaŭ la gedukoj kaj faris grandan riverencon al Sancho.
Ĉe tio la gaja kaj ridanta aŭtoro leviĝis rapide; la floretoj de la kampoj rektigis sian kapon kaj la likvaj kristaloj de la rojoj murmuris inter blankaj kaj grizaj ŝtonetoj kaj fluis, por pagi sian tributon, al la riveroj ilin atendantaj. La ĝoja tero, la hela ĉielo, la pura aero kaj la serena lumo, kune aŭ ĉiu per si, montris evidentan signon, ke la tago, komencanta jam paŝi sur la jupo de la aŭroro, estus klara kaj kvieta. Kontentaj je la ĉaso kaj je la sukcesa plenumiĝo de siaj planoj, la gedukoj revenis al la kastelo kun la intenco daŭrigi la mistifikon, ĉar nenio alia povus doni al ili pli grandan plezuron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.