La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 17

Kie oni rakontas pri tio, kiel multe mizeris ankoraŭ la brava don Quijote kun sia bona ŝildisto Sancho Panza en la gastejo, kiun je sia propra damaĝo li prenis por kastelo

Fine don Quijote rekonsciiĝis de sia sveno kaj komencis voki sian ŝildiston per la sama tono, kiun li kuŝante uzis la antaŭan tagon en la valeto de la bastonoj:

– Amiko Sancho, ĉu vi dormas? Ĉu vi dormas, amiko Sancho?

– Ve al mi! Kiel dormi? – respondis Sancho plena de ĉagreno kaj aflikto – . Kiel dormi, post ol ĉiuj diabloj sin pelis al mi ĉi-nokte?

– Sendube vi pravas – diris don Quijote – , ĉar, aŭ mi nenion komprenas, aŭ ĉi kastelo estas ensorĉita. Aŭskultu, Sancho, sciu ke… Sed ne… antaŭe vi devas ĵuri, ke kion mi rakontos al vi, vi tenos sekreta ĝis la tago de mia morto.

– Mi ĵuras – respondis Sancho.

– Mi tion volas de vi, ĉar al mi ne plaĉas, ke oni makulu ies reputacion.

– Jes, mi ĵuras – ripetis Sancho – . Nenion mi diros ĝis via lasta vivotago. Kaj Dio volu, ke jam morgaŭ mi povu paroli.

– Tiel aĉe mi kondutas al vi, Sancho, ke vi volas vidi min senviva tiel baldaŭ?

– Ne temas pri tio – respondis la ŝildisto – . Okazas nur, ke al mi ne plaĉas longe reteni sekreton, ĉar ĝi povus putri en mi pro troa konservado.

– Malgraŭ ĉio, mi fidas je via amo kaj respekto al mi. Sciu do, ke ĉi-nokte mi travivis unu el la plej bonaj kaj raraj aventuroj. Resume mi diru, ke antaŭ nelonge venis al mi la filino de la sinjoro de ĉi kastelo, la plej bela kaj gracia pucelo trovebla en la pli granda parto de la tero. Kion mi povus diri pri la ravo de ŝia persono? Kion pri ŝia vigla inteligento? Kion pri ŝiaj kaŝitaj perfektaĵoj, kies ĉarmon mi preferas prisilenti, pro la fideleco, kiun mi ŝuldas al mia sinjorino Dulcinea de El Toboso? Mi aldonu nur, aŭ ke la ĉielo enviis min pro la trezoro, kiun la sorto metis al mi en la manojn, aŭ ke (kio ŝajnas pli probabla) ĉi kastelo estas ensorĉita, ĉar ĝuste en la momento, kiam mi tenis kun ŝi dolĉegan konversacion aman, venis, mi ne scias kiel kaj de kie, unu mano fiksita al brako de monstra giganto kaj donis al mi tian baton sur la buŝon, ke mi havas ĝin trempita en sango. Poste la giganto pistis min tiamaniere ke mi fartas pli aĉe ol hieraŭ, kiam la mulistoj ofendis min pro la ekscesoj de Rocinante, kiel vi scias. Mi do konkludas, ke ia ensorĉita maŭro gardas la trezoran belon de la pucelo, kaj ke ŝi certe ne estas por mi.

– Ankaŭ ne por mi – respondis Sancho – , ĉar pli ol kvarcent maŭroj tiel muelis min, ke la batoj de la janguanoj estis, en komparo, nuraj kisoj kaj karesoj. Sed diru, sinjoro, kial vi nomas rara kaj bona ĉi aventuron, malgraŭ ke ni eliris el ĝi en tiel mizera stato? Kvankam, verdire, ne estis al vi tiel mave, ĉar vi havis en viaj manoj, laŭ viaj diroj, belulinon senkomparan. Sed mi, kion mi havis, krom la plej forta batado, kian, mi pensas, neniam mi denove ricevos en mia vivo? Ve al mi! Ve al tio, ke mia patrino min naskis! Kvankam mi nek estas, nek estos vaganta kavaliro, tamen ĉiam falas sur min la pliparto de la misfortunoj.

– Ankaŭ vi do ricevis vergojn? – demandis don Quijote.

– Ĉu mi ne diris al vi, ke jes, je la diablo?

– Ne plu ĉagreniĝu, amiko. Mi faros nun la raran balzamon, kaj dank’ al ĝi ni resaniĝos en palpebruma daŭro.

Ĉe tio, la taĉmentano fine ekbruligis la lampon kaj iris observi la homon, kiun li kredis senviva. Sancho, vidante lin enpaŝi en ĉemizo, kun dormoĉapo, kun la lampo en la mano kaj kun tre acida mieno, diris al sia mastro:

– Sinjoro, ĉu tio povas esti la ensorĉita maŭro, kiu venas bati nin denove, ĉar eble li pensas, ke ni ne ricevis la kompletan porcion?

– Neeble – respondis don Quijote – , ĉar la sorĉistoj neniam lasas ke oni ilin vidu.

– Eble ili estas nevideblaj sed tre senteblaj. Kaj tion konfirmus miaj ripoj.

– Ankaŭ la miaj – diris don Quijote – . Tamen, tio ne sufiĉe pruvas, ke tia figuro estas la sorĉisto maŭra.

La taĉmentano pli proksimiĝis kaj, vidante ilin en tiel paca interparolo, haltis de surprizo. Cetere don Quijote, nekapabla moviĝi kaŭze de la batoj kaj de la plastroj, kuŝis ankoraŭ sur la dorso. La taĉmentano turnis sin al li kaj demandis:

– Nu, bonulo, kiel vi statas?

– Mi, en via loko, kondutus pli ĝentile – respondis don Quijote – . Ĉu oni kutimas en ĉi lando alparoli tiel al nekonato, idioto?

La taĉmentano, kolera vidi sin krude traktata de viro kun tiel mizera aspekto, ne povis plu elteni kaj, levinte la lampon kun ties tuta oleo, donis per ĝi tian bategon sur la kapon de don Quijote, ke li faris belan kontuzon al la kavaliro. Ĉio obskuriĝis kaj la taĉmentano, sub kovro de la tenebro, rapide eliris el la mansardo.

– Li estas la ensorĉita maŭro, certe, sinjoro – diris Sancho Panza – . Li sendube gardas la trezoron por aliaj, kaj por ni nur pugnobatojn kaj lampofrapojn.

– Efektive – respondis don Quijote – . Sed ne valoras zorgi pri tiaj aferoj de ensorĉo, nek koleri pro ili. Ili estas fantastaj kaj nevideblaj, do ni ne trovus kiel venĝi nin, eĉ se ni plej klopodus. Stariĝu, Sancho, se vi povas, kaj petu de la alkado de ĉi fortreso, ke oni havigu al mi iom da oleo, da vino, da salo kaj da rosmareno. Per ili mi preparos la sanigan balzamon. Mi kredas, ke mi vere ĝin bezonas nun, ĉar mi perdas multan sangon el la vundo, kiun la fantomo faris al mi.

Sancho stariĝis kun kreskanta doloro de siaj ostoj kaj en la obskuro ekiris por serĉi la gastejestron. Sed li stumblis kontraŭ la taĉmentano, kiu subaŭskultis tie por scii, kiel iras la aferoj de lia malamiko, kaj Sancho diris al li:

– Kiu ajn vi estas, sinjoro, bonvolu afable doni al mi iom da rosmareno, da oleo, da salo kaj da vino, ĉar tio necesas por resaniĝo de unu el la plej bonaj vagantaj kavaliroj de la mondo. Li kuŝaĉas tie, pro tio, ke lin grave vundis la manoj de ensorĉita maŭro, kiu troviĝas en ĉi gastejo.

La taĉmentano, aŭdante lin, imagis lin freneza. Sed, ĉar jam vidiĝis la unuaj lumoj de la aŭroro, la taĉmentano apertis la pordon de la gastejo, vokis la gastejestron kaj sciigis lin, kion Sancho deziras. La gastejestro provizis per ĉio la ŝildiston, kaj tiu ĝin portis al don Quijote, kiu, kun la kapo inter la manoj, ĝemis pro la doloriga lampofrapo, kvankam ĉi lasta faris al li nur du iom elstarajn tuberojn: kion li opiniis sango, tio estis nur la ŝvito fluinta de li en la angoro de la lasta tempesto.

Resume: Don Quijote prenis la ingrediencojn, miksis ilin kaj kuiris la tuton ioman tempon, ĝis li opiniis ĝin preta. Poste li petis flakonon por verŝi la mikson en ĝin, kaj, ĉar en la gastejo ne ekzistis io tia, li decidis uzi ladan oleujon, kiun la gastejestro proponis kaj grandanime donacis al li. Post tio li diris super la oleujo pli ol okdek «patro-niajn», kaj la saman nombron de salves, credos kaj avemarías[84] kaj ĉe ĉiu vorto li faris benomaniere la signon de la kruco. La ceremonion spektis nur Sancho, la gastejestro kaj la taĉmentano, ĉar la mulisto forestis kaj trankvile okupiĝis pri siaj brutoj.

Fininte la preĝadon, don Quijote volis sperti en si la efikon de la balzamo, kiun li opiniis mirakla, do li trinkis pli ol unu pindon el la kvanto, kiu ne trovis lokon en la oleujo kaj restis do en la poto, kie la pocio antaŭe kuiriĝis. Apenaŭ li finis trinki ĝin, li komencis vomi tiel, ke nenio restis al li en la stomako; la konvulsioj kaj spasmoj de la vomado igis lin ŝviti tiel abundege, ke li petis ke oni kovru lin per la litaĵoj, kaj ke oni lasu lin sola. Tion oni faris kaj, dorminte pli ol tri horojn, li vekiĝis kaj sin sentis tiel freŝa kaj tiel refortiĝinta, ke li opiniis sin sana, ke li sukcesis fari la veran balzamon de Fierabrás, kaj, ke kun tia rimedo li povus sen timo fronti plej danĝerajn kverelojn, batalojn kaj duelojn. Ankaŭ Sancho Panza opiniis mirakla la reboniĝon de lia mastro kaj petis lin, ke li lasu lin trinki tion, kio restis ankoraŭ en la poto. Don Quijote konsentis, la ŝildisto prenis la poton per la du manoj kaj kun forta fido kaj plej bona volo glutis ĉion senspire, sendante en la ventron preskaŭ tiel multe, kiel antaŭe lia mastro. Nu, okazis, ke la stomako de la ŝildisto ne estis tiel delikata kiel la stomako de don Quijote, ĉar, antaŭ ol li povis vomi, li suferis tiom da naŭzoj kaj intesto-tordoj, kolapsoj kaj ŝvitoj, ke li pensis, ke vere alvenas lia lasta horo. Kaj vidante sin en tia mizera kaj prostracia stato, li sakris la balzamon kaj la kanajlojn, kiuj donis ĝin al li. Don Quijote diris tiam:

– Mi kredas, Sancho, ke vi aĉe fartas, ĉar vi ne estis armita kavaliro. Certe la balzamo ne utilas al la ne kavaliriĝintaj.

– La diablo prenu min kaj mian tutan familion – respondis Sancho – . Se vi tion sciis, kial vi lasis min trinki?

Ĉe tio la pocio ekefikis, kaj tiel impeta torento komencis ŝpruĉi el la du kanaloj de la kompatinda ŝildisto, ke nek la vimena mato, kie li denove kuŝiĝis, nek la drelika plejdo lin kovranta estis de tiam uzeblaj. Li ŝvitis kaj reŝvitis inter sinkopoj kaj paroksismoj, kaj ne nur li, sed la ceteraj personoj, pensis ke lia vivo finiĝas. Li suferis preskaŭ du horojn da tempesto kaj angoro kaj ĉe la fino li vidiĝis, ne kiel lia mastro, sed tiel konsumita kaj senforta, ke li ne povis stari. Sed don Quijote, kiel dirite, sentis sin freŝa kaj sana, deziris plej baldaŭ foriri por serĉi aventurojn, ĉar, ŝajnis al li, ke li perdas la tempon, se li ne sin dediĉas helpi per sia protekto kaj favoro la mizerulojn de la mondo, des pli ke lia balzamo fortikigis lian senton de sekureco kaj lian memfidon. Pelate do de tia deziro li mem selis la ĉevalon kaj ankaŭ la azenon de Sancho kaj helpis la ŝildiston sin vesti kaj sin surazenigi. Poste li surseliĝis kaj prenis el angulo de la gastejo kurtan pikstangon, ke ĝi taŭgu al li kiel lanco.

Ĉiuj gastejanoj, en la nombro de pli ol dudek, lin rigardis, inter ili la filino de la gastejestro. De sia flanko, don Quijote ne deturnis de ŝi la okulojn kaj de tempo al tempo ĵetis tielan suspiregon, ke ĝi ŝajnis elŝiriĝi el la profundo de lia brusto. Ĉiuj pensis, ke li suspiras, ĉar liaj ripoj lin doloras; tion pensis almenaŭ la personoj vidintaj lin plastrita la antaŭan nokton.

Kiam jam la du sidis sur la seloj, don Quijote vokis de la pordo la gastejestron kaj diris per voĉo kvieta kaj solena:

– Multaj kaj tre grandaj estas la favoroj, kiujn mi ricevis en ĉi kastelo, sinjoro alkado, kaj mi min devontigas danki ilin ĉiun tagon de mia vivo. Se mi povus kvitigi kun vi, venĝante vin kontraŭ ajna orgojla homo, se tia vin ofendis, sciu, ke laŭprofesie mi protektas la senhelpajn, riparas arbitrojn kaj punas perfidojn. Serĉu en via memoro, kaj, se vi trovas ion tiuspecan por konfidi al mi, vi nur diru ĝin, kaj mi promesas, je mia kavalira ordeno, ke oni kontentigos vin kaj repagos al vi laŭ via volo.

La gastejestro respondis kun la sama soleno:

– Sinjoro kavaliro, mi ne bezonas ke via moŝto venĝu min kontraŭ ia ofendo, ĉar mi mem scias, kiel venĝi min, kiam tio necesas. Mi deziras nur, ke via moŝto pagu kiom vi ŝuldas pro la ĉi-noktaj manĝoj kaj litoj de vi ambaŭ en la gastejo, kaj ankaŭ pro la pajlo kaj hordeo de la du brutoj.

– Ĉu ĉi tio estas do gastejo? – demandis don Quijote.

– Jes, kaj tre respektinda.

– Tiam, mi trompiĝis ĝis nun – respondis don Quijote – pro tio, ke mi imagis ĝin kastelo kaj ne mava. Sed, ĉar ĝi estas gastejo, bonvolu pardoni, ke mi neniom pagos al vi: mi ne povas oponi al la ordeno de la vagantaj kavaliroj, kies kodo postulas (kaj neniam mi legis la malon) ke ili ne pagu pensionon aŭ ion ajn en la gastejoj; pro rajto kaj privilegio la kavaliroj meritas, ke oni akceptu ilin senpage, kompense pro la neelteneble rigora vivado, kiun ili vivas serĉante aventurojn tage kaj nokte, vintre kaj somere, piede kaj rajde, kun varmo kaj kun frido, kun malsato kaj kun soifo, suferante ĉiun krudon de la vetero kaj ĉiun rigoron de la mondo.

– Tio min ne tuŝas – respondis la gastejestro – . Pagu kiom vi ŝuldas, kaj ŝparu al ni viajn kavaliraĵon kaj rakontojn. Al mi interesas nur, ke oni pagu al mi la kontojn.

– Vi estas gastejestro stulta kaj fripona – respondis don Quijote.

Kaj spronante la ĉevalon kaj premante al si la pikstangon, li forlasis la gastejon, sen ke oni lin detenus. Sen retrorigardi, ĉu lia ŝildisto lin sekvas, li rajdis iom da vojo.

Kiam la gastejestro vidis lin foriri sen pagi, li sin turnis kun la sama postulo al Sancho, sed ĉi lasta diris, ke, ĉar lia mastro ne volis pagi, li faros la samon, se konsideri, ke la sama leĝo kaj motivo por ne pagi en gastejoj kaj tavernoj tiel validas ĉe la vagantaj kavaliroj, kiel ĉe ties ŝildistoj. La gastejestro koleris je tio kaj minace diris, ke se li ne ricevos de Sancho la monon, li pentigos lin. La ŝildisto respondis, ke pro la ordeno kavalira de lia mastro, li pagos eĉ ne unu solan groŝon, eĉ se tio kostos al li la vivon; ke li ne volas damaĝi la bonan kaj tradician kutimon de la vagantaj kavaliroj, kaj ke li ne deziras, ke la ŝildistoj de venontaj tempoj kritiku kaj riproĉu lin pro la rompo de tiel meritita privilegio.

Kvazaŭ la aĉa sorto de la kompatinda Sancho volus evidentiĝi ankoraŭfoje, okazis, ke en la gastejo troviĝis kvar lan-kardistoj de Segovia, tri kudril-vendistoj de Córdoba kaj du uloj de la pul-bazaro de Sevilla: friponoj petolaj, gajaj kaj malicemaj, kiuj, kvazaŭ sub la instigo kaj la inspiro de unu sama penso, proksimiĝis al Sancho kaj elprenis lin de sur la azeno. Unu el la grupo iris serĉi plejdon en sian ĉambron, revenis kun ĝi, kaj la uloj ĵetis la ŝildiston sur la plejdon. Poste ili levis la rigardon, vidis, ke la plafono kuŝas ne sufiĉe alte por la efektiviĝo de ilia penso, kaj tiam ili decidis iri en la kralon, kiu havis la ĉielon kiel limon. Tie, metinte Sanchon en la mezon de la plejdo, ili komencis ĵeti lin al la alto, kaj tiel amuziĝis per li, kiel per hundo en la karnavalo[85].

Tiel laŭtis la krioj de la kompatinda bernato[86], ke ili atingis la orelon de lia mastro, kiu, haltinte por atente aŭskulti, kredis, ke ia nova aventuro venas renkonte al li. Sed kiam li rekonis la voĉon de sia ŝildisto, li rajdis al la gastejo per la ne tre facila galopo de Rocinante. Li trovis la pordon fermita, kaj komencis ĉirkaŭiri la gastejon, serĉante lokon, tra kie eniri; sed, antaŭ ol li atingis la ne tre altan muron de la kralo, li vidis, kiel kruele oni ŝercas kun lia ŝildisto. Li vidis Sanchon flugi supren kaj suben en la aero kun tiela gracio kaj facilo, ke mi estas certa, ke don Quijote ridus, se li povus reteni sian koleron. Li provis grimpi de la ĉevalo ĝis la supro de la muro, sed li estis ankoraŭ tiel laca kaj muelita, ke li ne povis eĉ moviĝi de sur la selo. Tiel do, de la ĉevalo li komencis adresi tiom da insultoj kaj defioj al la bernantoj de Sancho, ke ne eblas registri ilin ĉi tie. Malgraŭ tio, nek la uloj ĉesis ridi kaj berni, nek la fluganta Sancho haltigis siajn plendojn, miksitajn jen kun minacoj, jen kun humilaj petoj, kaj la uloj ne lasis lin, ĝis ili tute laciĝis. Poste ili kondukis lian azenon al li, helpis lin surseligi sin, metis al li sur la ŝultrojn lian surtuton, kaj la kompatema Maritornes, vidante lin tiel konsumita, pensis, ke iom da akvo farus al li bonon, do ŝi portis al li kruĉon da akvo, rekte el la puto ĉar ĝi estis pli frida. Sancho prenis la ujon kaj, levinte ĝin al la buŝo, subite senmoviĝis, ĉar li aŭdis sian mastron diri per laŭta voĉo:

– Sancho, frato, ne trinku. Tio igus vin morta[87]. Vidu, mi havas ĉi tie la sanktegan balzamon – kaj li montris al la ŝildisto la ladan oleujon kun la pocio – . Prenu nur du gutojn da ĝi kaj certe vi resaniĝos.

Ĉe la voĉoj de don Quijote, la ŝildisto flankrigardis lin kaj diris per voĉoj eĉ pli laŭtaj:

– Ĉu via moŝto forgesis, ke mi ne estas kavaliro, aŭ eble vi deziras, ke mi finu vomi la intestojn, kiuj ankoraŭ restas al mi de la pasinta nokto? Je la diablo, gardu vian likvoron por vi kaj lasu min trankvila.

Sancho ĉesis paroli kaj komencis trinki preskaŭ en la sama momento. Sed konstatinte, per la unua gluto, ke la kruĉo entenas akvon, li ne volis plu trinki kaj petis de Maritornes, ke ŝi portu al li vinon. Tion ŝi faris tre volonte kaj ĝin pagis per sia mono, ĉar oni diras pri ŝi, ke, malgraŭ sia amora vivo, ŝi posedis kelkon kaj iomon da kristana koro.

Tuj kiam Sancho finis trinki, li enpremis la kalkanojn en la flankojn de la azeno, oni plene apertis al li la gastejan pordon, kaj Sancho elrajdis tre kontenta, ĉar li pagis neniom kaj ĉar li plenumis en tio sian volon, kvankam je la kosto de lia kutima kaŭcio: liaj ripoj.

Verdire, la gastejestro alproprigis al si lian dusakon kiel pagon de la ŝuldata konto, kaj Sancho elrajdis tiel ekscitita, ke li ne rimarkis, ke ĝi ne vojaĝas kun li. La gastejestro volis solide bloki la pordon tuj kiam li vidis la ŝildiston foriri, sed la bernintoj oponis, ĉar ili havis tian naturon, ke, eĉ se efektive don Quijote estus unu el la vagantaj kavaliroj de la Tablo Ronda, ili zorgus ankoraŭ pri li, kiel pri neĝo pasintjara.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.