La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 42

Pri novaj eventoj en la gastejo kaj pri multaj aliaj aferoj sciindaj

Tion dirinte, la kaptito silentiĝis, kaj don Fernando diris al li:

– Vere, sinjoro kapitano, la maniero rakonti vian kuriozan aventuron estis tiel rimarkinda kiel la originala kaj eksterordinara karaktero de la eventoj mem, plenaj de mirigaj, raraj kaj suspensaj cirkonstancoj. Ni aŭskultis vin kun tiom da plezuro, ke al ni tre plaĉus, se vi denove rakontus vian historion, eĉ se ĝi daŭrus ĝis morgaŭ.

Tuj sekve Cardenio kaj la ceteraj metis sin je lia dispono kun tiel varmaj kaj sinceraj esprimoj, ke la kapitano plene konvinkiĝis pri ilia bonvolo. Precipe don Fernando sin proponis al li, asertante ke, se li volus iri kun li, lia frato la markizo estus la baptopatro de Zoraida, kaj ke li mem, de sia flanko, provizus lin per ĉio necesa, ke li povu montriĝi en sia lando kun la deco kaj rango propraj al lia persono. Ĉion dankis la kaptito plej ĝentile sed akceptis neniun el liaj noblaj proponoj.

Ĉe tio komencis noktiĝi, kaj, kiam jam regis la tenebro, alvenis al la gastejo unu veturilo eskortata de kelkaj rajdantoj surĉevalaj. Ili petis loĝon, sed la gastigantino respondis, ke en la tuta domo troviĝas eĉ ne un spano neokupita.

– Tamen – diris unu el la eskortantoj – ĉambron oni devas disponigi por lia moŝto la aŭditoro, kiu sidas en la veturilo.

Ĉe tia titolo la gastigantino embarasiĝis kaj diris:

– Sinjoro, la afero estas, ke ni ne disponas litojn; sed se lia moŝto la aŭditoro portas liton kun si, kiel mi supozas, nu, li estu bonvena. Mi kaj mia edzo cedus nian ĉambron, por ke lia moŝto sin aranĝu tie.

– Tre bone – diris la eskortanto.

Ĉe tio jam eliris el la veturilo viro, kies kostumo montris lian oficon: lia longa robo kun krispaj manikoj rivelis lin aŭditoro, kiel lia eskortanto asertis. Li kondukis je la mano pucelon en vojaĝa vesto, proksimume deksesjaran, tiel belan, allogan kaj gracian, ke ŝi faris profundan impreson al ĉiu, ĝis tia ekstremo, ke se ne troviĝus en la gastejo Dorotea, Luscinda kaj Zoraida, oni pensus preskaŭ neebla la ekziston de komparebla ĉarmulino. Don Quijote ĉeestis la eniron de la aŭditoro kaj la pucelo, kaj diris, tuj kiam li ilin vidis:

– Via moŝto envenu senrezerve kaj regalu vin en ĉi kastelo. Ĉar, kvankam ĝi estas mizera kaj manka de komforto, nenie en la mondo troviĝas loko tiel paŭpera kaj aspra, ke ĝi ne povus cedi ioman spacon al la armoj kaj la letroj, des malpli se ili havas la belecon kiel gvidan kaj ĉefan akompanon, kiel okazas a la letroj de via moŝto flanke de ĉi rava pucelo, antaŭ kies persono, ne nur la kasteloj devas aperti siajn pordojn kaj akcepti ŝin, sed eĉ la rokoj splitiĝi kaj la montoj disfali por lasi ŝin enpaŝi. Via moŝto envenu do en ĉi paradizon, kie troviĝas sunoj kaj steloj por akompani la ĉielon, kiu iras kun vi, kaj kie vi renkontos la armojn en ties plena brilo kaj la belon en ties kulmino.

La aŭditoro miris je la vortoj de don Quijote kaj, atente observante lin, same miris je lia aspekto. Sed, sen scii kion respondi, li denove surpriziĝis antaŭ Zoraida, Dorotea kaj Luscinda, kiuj aliris vidi kaj bonvenigi la pucelon, post ol la gastigantino sciigis ilin pri la alveno de novaj gastoj kaj pri la belo de la junulino. Siaflanke don Fernando, Cardenio kaj la pastro plej ĝentile sin proponis al la aŭditoro. Vere, lia moŝto estis tute konfuzita kaŭze de ĉio, kion li vidis kaj aŭdis, dum la tri belulinoj de la gastejo salutis la ĉarman pucelon. Baldaŭ li komprenis, ke la homoj tie estas de alta rango, kvankam la figuro, la vizaĝo kaj la teniĝo de don Quijote plene perpleksigis lin. Post la interŝanĝo de ĝentilaĵoj kaj post ol oni ekzamenis la spacon disponeblan en la gastejo, oni ĉion aranĝis kiel antaŭe traktite: ĉiuj virinoj okupus la jam menciitan ĉambregon, kaj la viroj restus ekstere, kvazaŭ garde. La aŭditoro kontentis, ke lia filino – ĉar tio estis la pucelo – loĝus kun la aliaj virinoj. Kaj per la streta lito de la gastejestro kaj per la duono de la lito provizita de la aŭditoro, oni aranĝis sin tiunokte pli bone ol ili pensis.

Nu, okazis, ke, apenaŭ la kaptito vidis unuafoje la aŭditoron, lia koro eksaltis al li en la brusto, ĉar li intuis, ke la alia estas lia frato; li do demandis al unu el liaj servistoj pri la nomo kaj la naskoloko de lia mastro. La servisto respondis, ke la aŭditoro estas la licenciulo Juan Pérez de Viedma, naskiĝinta en vilaĝo de la montoj de León. Ĉi respondo kaj tio, kion li jam vidis, fine konvinkis lin, ke la aŭditoro estas tiu frato lia sekvinta la profesion de la letroj laŭ konsilo de ilia patro. Ekscitita kaj ĝojoplena, la kaptito vokis alflanke al don Fernando, Cardenio, kaj la pastro, rakontis la aferon al ili kaj certigis, ke la aŭditoro estas, vere, lia frato. Antaŭe, la servisto informis lin ankaŭ, ke lia mastro vojaĝas al Indioj por aŭditori ĉe la Supera Tribunalo de Meksikio; ke la pucelo estas lia filino, kies patrino mortis ĉe ŝia naskiĝo, kaj ke li tre riĉiĝis dank’ al la doto postlasita, kun la filino, al li. La kaptito petis ilin konsili lin, kiamaniere li konigus sin, aŭ ĉu unue konvenus eltrovi, ĉu lia frato hontiĝus vidante lin malriĉa, aŭ ĉu li akceptus lin elkore.

– Lasu al mi fari ĉi provon – diris la pastro – , kvankam, verdire, ne ekzistas ia motivo por pensi, ke vi ne estos tre bone akceptita: via frato montras sin bona kaj prudenta, kaj lia konduto ŝajnas indiki, ke li estas nek aroganta nek forgesema, kaj ke li scias ĝuste taksi la ŝanĝojn de la fortuno.

– Tamen – diris la kapitano – mi dezirus konigi min al li ne senpere, sed iel nerekte.

– Mi ripetas al vi – respondis la pastro – , ke mi kondukos la aferon tiel, ke ĉiuj kontentiĝos.

Ĉe tio, jam oni primetis la tablon por vespermanĝi, kaj ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭe, krom la kaptito, kaj krom la damoj, kiuj estis priservitaj en sia ĉambro.

Ĉe la mezo de la manĝo la pastro prenis la parolon:

– En Konstantinopolo, kie mi trapasis kelke da jaroj en kaptiteco, mi havis kamaradon kun via sama nomo, sinjoro aŭditoro: unu el la plej kuraĝaj kapitanoj de la hispana infanterio. Sed li estis tiel missorta kiel brava kaj entreprenema.

– Kiel nomiĝis tiu kapitano, sinjoro? – demandis la aŭditoro.

– Rui Pérez de Viedma – respondis la pastro – kaj naskiĝis en vilaĝo de la montoj de León. Li sciigis al mi tiel kuriozan okazaĵon, en kiu li partoprenis kune kun siaj patro kaj fratoj, ke, se li ne estus tiel verama homo, mi prenintus lian historion kiel unu el la fabeloj rakontataj de oldulinoj vintre ĉirkaŭ la fajro. Li diris, ke lia patro disdividis sian havon inter siaj tri filoj kaj donis al ili konsilojn pli saĝajn ol donus Katono mem. Mia kamarado decidiĝis sekvi la militistan profesion kaj tiel sukcesis, ke post nelonge, dank’ al sia kuraĝo kaj energio, gajnis al si la rangon de infanteria kapitano per siaj propraj meritoj kaj iris jam sur la vojo esti promociita kolonelo. Sed la sorto kontraŭis al li, kaj ĝuste kiam li esperis ĝin pli favora, ĝi forlasis lin: efektive, en la feliĉega tago de la batalo de Lepanto, kie multegaj homoj retrovis sian liberon, li perdis la sian. Mi mem estis kaptita en La-Goleta kaj pro diversaj cirkonstancoj ni trovis nin kamaradoj en Konstantinopolo. De tie li iris al Alĝero, kie li travivis, laŭ mia scio, unu el la plej strangaj aventuroj de ĉi mondo.

La pastro daŭrigis sian rakonton kaj parolis pri tio okazinta al la kapitano kun Zoraida. Ĉion aŭskultis la aŭditoro tiel absorbite, ke neniam antaŭe li estis tiel atenta aŭdanto kiel nun. La pastro plu rakontis la historion ĝis la epizodo, kie la francoj prirabis la kristanojn sur la maro kaj lasis lian kamaradon kaj la belan maŭrinon en la mizero; li aldonis, ke li ne scias kio poste okazis, ĉu ili fine atingis Hispanujon, aŭ ĉu la francoj ilin prenis al Francio.

La kapitano aŭskultis de aparta loko la rakonton de la pastro kaj samtempe observis ĉiun movon de sia frato; ĉi lasta, vidante, ke la pastro alvenis al la fino de sia historio, elpuŝis grandan suspiron kaj diris kun larmoplenaj okuloj:

– Ho, sinjoro, tiel gravas al mi viaj novaĵoj kaj tiel ili min tuŝas, ke mi ne povas ne montri tion per ĉi larmoj, kiuj, spite al mia sinrego kaj diskretemo, fontas el miaj okuloj. La kuraĝa kapitano de vi menciita estas mia plej aĝa frato. Pli forta kaj brava ol mi kaj nia alia plej juna frato, li elektis la dignan kaj honoran karieron de la armoj, t.e., unu el la tri profesioj indikitaj al ni de nia patro, kiel via kamarado diris en sia rakonto tute ne fikcia. Mi iris sur la vojo de la letroj, kie, dank’ al Dio kaj al mia diligento, mi leviĝis al mia nuna rango. Mia plej juna frato loĝas en Peruo, kaj tiel riĉas, ke per tio, kion li sendis al mia patro kaj al mi, li ne nur redonis la parton de la kapitalo, kiun li ricevis, sed eĉ liveris al mia patro monon sufiĉan por ke li kontentigu sian naturan prodigemon, kaj ankaŭ helpis min, ke mi povu studi en deca kaj konvena medio kaj akiri la pozicion, kiun mi nun okupas. Mia patro vivas ankoraŭ, sed mortas de la deziro scii ian novaĵon de sia plej aĝa filo, kaj tage kaj nokte preĝas al Dio, ke la morto ne fermu al li la okulojn sen lasi lin vidi lastafoje sian filon. Sed vere mi miras je tio, ke mia frato, tiel serioza, preteratentis sciigi pri si al sia patro en siaj misfortunoj kaj afliktoj aŭ en siaj tempoj de prospero. Se nia patro, aŭ ni mem, sciintus pri li, li ne bezonus atendi la miraklon de la kano por esti elaĉetita. Sed mi timas nun, ĉar mi ne scias, ĉu la francoj fine liberigis lin aŭ lin mortigis por kovri sian rabon. Kaŭze de tio mi daŭrigos mian vojaĝon, ne kontente, kiel mi ĝin komencis, sed triste kaj melankolie. Ho, bona frato mia! Kiel mi dezirus scii, kie vi troviĝas nun! Mi mem irus liberigi vin de viaj suferoj, eĉ je la kosto suferi mem! Ho, kiu portos al mia patro la novaĵon, ke vi vivas ankoraŭ, kvankam eble en la plej profundaj ublietoj de Berberio? Sed eĉ el tia situacio savus vin la riĉoj de mia patro, de mia frato kaj miaj! Ho, bela kaj grandanima Zoraida, kiel mi feliĉus pagi al vi, se mi povus, la bonon, kiun vi faris al mia frato! Kaj kiel ni ĉiuj ĝojus ĉeestante la renaskiĝon de via animo kaj la celebron de via edziniĝo!

Movata de emocio pro la informoj pri sia frato, la aŭditoro diris ĉi vortojn kaj aliajn similajn tiel kortuŝe, ke ĉiuj esprimis al li sian simpation. Tamen la pastro, vidante, ke lia ruzo por plenumi la deziron de la kapitano tiel bone sukcesis, ne volis teni plu ilin en aflikto, do li stariĝis de ĉe la tablo, eniris en la alian ĉambron, elkondukis Zoraidan je la mano, kaj ŝin sekvis Luscinda, Dorotea kaj la filino de la aŭditoro. Dume la kapitano atendis kion plian farus la pastro: kaj la pastro faris tion, preni lin je la alia mano, konduki ilin ambaŭ antaŭ la aŭditoro kaj la aliaj kavaliroj, kaj diri:

– Viaj larmoj ĉesu, sinjoro aŭditoro, kaj kroniĝu via deziro per la pleja feliĉo, ĉar jen antaŭ vi staras via bona frato kaj via bona bofratino; ĉi viro estas la kapitano Viedma, kaj ĉi junulino, la bela maŭrino kiu faris al li tiom da bono. La francoj, kiel mi diris al vi, reduktis ilin al ties nuna stato de senhaveco, por ke via moŝto havu okazon montri al ili la riĉon de via nobla koro.

La kapitano alpaŝis brakumi sian fraton, sed la aŭditoro, metante la manojn sur lia brusto, tenis lin aparte, por observi lin je ioma distanco; kaj kiam li fine rekonis lin, li brakumis tiel varme sian fraton kaj verŝis tiel tenerajn larmojn de feliĉo, ke ankaŭ la pliparto el la ĉeestantoj devis plori. Apenaŭ oni povus imagi, des malpli priskribi, la vortojn interŝanĝitajn inter ambaŭ fratoj, kaj ilian kortuŝan sentelverŝon. Tie, ili koncize informis unu la alian pri la respektivaj travivaĵoj; tie, ili montris la varmon de sia frata amo; tie, la aŭditoro brakumis Zoraidan; tie, li proponis sian bonhavon al ŝi; tie, li igis sian filinon brakumi la maŭrinon; tie, la bela kristanino kaj la rava Zoraida denove emociis ĉiujn ĝislarme; tie, don Quijote, atenta kaj muta, meditis pri ĉi eksterordinaraj eventoj kaj atribuis ilin al la ĥimeroj de la vaganta kavalirismo; tie decidiĝis, ke la kapitano kaj Zoraida akompanus la aŭditoron al Sevilla; ke oni informus ilian patron pri la liberigo kaj reveno de la filo, por ke li veturu laŭpove al la dirita urbo kaj ĉeestu la edziniĝon kaj bapton de Zoraida.

La aŭditoro ne povis interrompi sian vojaĝon, ĉar li jam sciiĝis, ke, post unu monato, ekirus el Sevilla ŝiparo al Nova Hispanujo, kaj estus tre nekonvene al li, se li ne enŝipiĝus tiam. Resume, ĉiuj ĝojis je la fortuno de la kapitano; kaj tial, ke jam pasis preskaŭ la du trionoj de la nokto, li decidiĝis retiri sin kaj dormi la ceteron de la nokto. Don Quijote sin proponis stari garde ĉe la kastelo kontraŭ eventuala atako de ajna giganto aŭ senskrupula fripono avida je la granda trezoro da beleco tie sidanta. La konantoj de don Quijote dankis lin kaj sciigis la aŭditoron pri la stranga humoro de la kavaliro, kio multe lin amuzis. Nur Sancho Panza ĉagreniĝis, ĉar oni enlitiĝis tiel tarde, sed li aranĝis sin pli bone ol la aliaj, kuŝiĝante sur la ŝarĝo-selo de sia azeno, kio kostis al li kare, kiel oni poste vidos. Post ol la damoj sin retiris al sia ĉambro, kaj la aliaj sin akomodis kiom ili povis, don Quijote eliris por gardostari, kiel promesite. Kaj okazis, ke, iom antaŭ la mateniĝo, la damoj ekaŭdis unu voĉon tiel dolĉan kaj harmonian, ke ili ĉiuj komencis atente aŭskulti, speciale Dorotea, kiu, nedormante, kuŝis apud doña Clara de Viedma, la filino de la aŭditoro. Oni ne povis imagi, kiu tiel bele kantis: temis pri unu sola voĉo sen akompano de instrumento, kaj ĝi ŝajnis veni jen de la korto, jen de la stalo. Kaj kiam ili, perpleksaj, aŭskultis atente, Cardenio proksimiĝis al la pordo de la ĉambro kaj diris:

– Se vi, sinjorinoj, ne dormas, aŭskultu: vi aŭdos mul-knabon, kies voĉo tiel dolĉas, ke ĝi sorĉas.

– Ni jam aŭskultas ĝin, sinjoro – respondis Dorotea.

Ĉe tio Cardenio foriris, kaj Dorotea, kun plej streĉa atento, kaptis la vortojn de la jena kanzono:


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.