|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Tiel do, stare, tremante de la kapo ĝis la piedoj, kiel vera hidrargo, don Quijote diris balbute, kun sinpela lango:
– La loko, kie mi troviĝas, la ĉeesto de la personoj, antaŭ kiuj mi staras, kaj la fakto, ke mi respektas kaj ĉiam respektis kion via ekleziula stato reprezentas, retenas kaj ligas la manojn de mia justa indigno. Tiel do, pro ĉi motivoj, kaj ankaŭ pro tio, ke, kiel sciate, la armo de la viroj en sutano kaj talaro, estas la sama armo de la virinoj, nome, la lango, mi uzos la mian por fronti, per egalaj bataliloj, kontraŭ vi, de kies stato oni devus atendi ne infamian insultadon, sed bonan konsilon. La riproĉoj bonintencaj kaj piaj postulas aliajn cirkonstancojn kaj alian trakton, dum la admonoj akraj kaj publikaj trapasas la limon de la justa kritiko, ĉar ĉi lasta havas kiel bazon, ne la aspron, sed la ĝentilon, kaj ne decas, kiam oni ne konas la pekon, senplie deklari la pekanton ŝtipo kaj idioto. Pri kia stultaĵo mi kulpas, ke vi riproĉas kaj kondamnas min, kaj ordonas, ke mi iru hejmen mastrumi mian bienon kaj zorgi pri miaj edzino kaj filoj, kvankam vi ne scias, ĉu mi estas edzo kaj patro? Ĉu sufiĉas eduki sin en mizeraj vivkondiĉoj, koni de la mondo nur la sesdek aŭ sepdek mejlojn de la distrikto, eniri senplie en alies domon kaj regi super ties mastro, por arogi al si juĝi pri la leĝoj de la kavalirismo kaj pri la vagantaj kavaliroj? Ĉu vere oni vane pasigas la tempon, kiam oni vagas tra la mondo serĉante, ne ties plezurojn, sed la rigorojn, kiuj kondukas la virtan homon al la eterna vivo? Se la kavaliroj, la nobeloj, la homoj grand-animaj kaj de moŝta nasko konsiderus min idioto, mi sentus min netolereble ofendita; sed ke la letruloj opiniu min freneza, lasas min absolute indiferenta, ĉar ili neniam iris sur la pado de la kavalirismo. Mi estas kavaliro, kaj mortos kavaliro, se la Altega permesos. Kelkaj personoj movas sin sur la vasta kampo de la orgojla ambicio; aliaj, sur la vojo de la basa kaj servila flatado; aliaj, de la trompa hipokrito; kaj kelkaj, de la vera religio. Sed mi, sub la influo de mia stelo, iras sur la streta pado de la vaganta kavalirismo, kies principoj instruas min disdegni la havon, sed ne la honoron. Mi riparis arbitrojn, korektis misojn, punis insolentojn, venkis gigantojn kaj submetis monstrojn; mi amas virinon, nur ĉar la vagantaj kavaliroj nepre devas ami; tamen, mi estas, ne lasciva, sed ĉasta kaj platona amanto. Mi ĉiam celas la virton, t.e. fari bonon, ne mavon. Kaj se la persono kun tiaj penso, celo kaj konduto meritas la nomon de idioto, tion decidu Viaj Ekscelencoj, noblaj duko kaj dukino.
– Brave, je Dio! – kriis Sancho – . Diru nenion plian por via defendo, ĉar ne eblas pli diri, pensi aŭ fari. Kaj tial, ke ĉi sinjoro negas la ekziston pasean aŭ nunan de la vagantaj kavaliroj, oni ne devas miri, ke li ne scias kion li parolas.
– Ĉu eble vi estas, frato, tiu konata Sancho Panza, kies mastro promesis insulon al li? – demandis la kleriko.
– Jes, mi mem – respondis la ŝildisto – , kaj la insulon mi meritas tiel multe kiel alia ajn persono en la mondo. Kaj sciu, al mi bone sidas tio pri: «Iru kun la bonaj, ankaŭ vi estos bona», kaj «kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas» kaj «se bonan arbon vi elektas, bona ombro vin protektas». Mi elektis bonan sinjoron, mi akompanas lin jam de multaj monatoj, kaj, se Dio volos, mi estos kiel li. Mi kaj li vivu, kaj ne mankos al li la okazo regi imperion, nek al mi estri insulon.
– Sendube ne, amiko Sancho – diris tiam la duko – , ĉar, je la nomo de don Quijote, mi nomas vin gubernatoro de unu insulo, al mi ne necesa, tamen ne de eta valoro.
– Genuiĝu, Sancho – ordonis don Quijote – , kaj kisu la piedon de Lia Ekscelenco por danki lian favoron.
Sancho obeis, kaj la kleriko stariĝis kolera de ĉe la tablo, dirante:
– Je ĉi sutano mia, mi devas diri, ke Via Ekscelenco tiel stultas kiel ĉi pekantoj. Kiel ili povus ne ekstravaganci, se la mense sanaj stimulas ilian frenezon? Via Ekscelenco restu kun ili, sed, dum ili loĝos en ĉi domo, mi sidos en la mia kaj detenos min riproĉi kion mi ne povas eviti.
Kaj, sen diri aŭ manĝi ion plian, li foriris ignorante la suplikojn de la gedukoj, ke li restu; vere, la duko apenaŭ insistis, ĉar li tiom ridis kaŭze de la impertinenta kolero de la kleriko, ke li preskaŭ ne povis paroli. Fine li ĉesis ridi kaj diris al don Quijote:
– Tiel noble vi respondis, sinjoro Kavaliro de la Leonoj, ke vi ne bezonas, ke li donu al vi kontentigon. Eĉ se liaj vortoj ŝajnis ofendaj, ili ne estis tiaj, ĉar, same kiel la virinoj, ankaŭ ne la ekleziuloj povas ofendi, kiel via moŝto certe scias pli bone ol mi.
– Vi pravas – respondis don Quijote – . Kaj tio venas de la fakto, ke la ne ofendebla ne povas ofendi. La virinoj, infanoj kaj ekleziuloj ne povas defendi sin, eĉ se oni ilin atakas, sekve ne povas ricevi ofendon. Kiel Via Ekscelenco bone scias, inter la insulto kaj la ofendo ekzistas la diferenco, ke la ofendo venas de la persono kapabla ĝin fari kaj subteni, dum la insulto povas veni de iu ajn kaj ne necese kunportas ofendon. Por ekzemplo, unu persono iras senzorge sur la strato, lin alsaltas dek armitaj viroj kaj batas lin; li elingas sian glavon kaj pretas laŭdeve sin defendi, sed la pli granda nombro de liaj malamikoj lin superas kaj ne permesas, ke li venĝu sin; ĉi viro do ricevis insulton, sed ne ofendon. Kaj jen alia konfirma ekzemplo: unu persono piediras, alia venas deposte, batas lin, tuj sekve forkuras, la batito persekutas lin, sed ne atingas lin. Tiam, la ricevinto de la batoj ricevis insulton, sed ne ofendon, ĉar la ofendo devas esti persista. Se la batinto, eĉ se li batis perfide, elingus sian glavon kaj alfrontus sian malamikon, ĉi lasta ricevus samtempe insulton kaj ofendon: insulton, ĉar oni lin batis perfide; ofendon, ĉar la batinto konfirmis sian faron ne turnante la dorson kaj tenante sin defia. Tiel do, laŭ la reguloj de la damninda duelo mi ricevis insulton, sed ne ofendon. La infanoj ne havas maturan konscion; la virinoj ne povas forkuri nek havas motivon por ataki, kaj en la samaj cirkonstancoj troviĝas la religiuloj. Al ĉi tri specoj de homoj mankas atakaj kaj defendaj rimedoj kaj, kvankam, kompreneble, ili devas defendi sin, ili ne povas ofendi pro sia stato. Antaŭ nelonge mi diris, ke mi ricevis insulton, sed nun mi diras, ke ne, ĉar, kiu ne povas ricevi ofendon, ne povas insulti de sia flanko; tial, mi nek devas senti min insultita, nek tia mi min sentas pro la vortoj diritaj de la bona kleriko. Mi bedaŭras nur, ke li ne atendis plu, do mi ne povis konvinki lin, ke li eraras pensante kaj dirante, ke ne ekzistis aŭ ekzistas en la mondo vagantaj kavaliroj. Se tion aŭdus Amadís, aŭ alia el la membroj de lia nekalkulebla familio, sendube lia moŝta kleriko kare pagus pro siaj vortoj.
– Certe jes! – interrompis Sancho – . Li ricevus hakon desupre kaj dissplitiĝus de la kapo ĝis la piedoj kiel granato aŭ kiel matura melono. Ne, sinjoroj, tiaj kavaliroj ne toleris, ke oni ilin tiklu. Je Dio, se Reinaldos de Montalbán aŭdus paroli la hometon, li donus al li sur la buŝon tian frapon, ke li ne plu parolus en tri jaroj! Li disputu kun ili kaj vidu, ĉu li povos eskapi el iliaj manoj!
La dukino ridis ĝislarme, aŭdante Sanchon paroli. Ŝi opiniis lin pli amuza kaj freneza ol lia mastro, kaj la samon opiniis en tiu tempo multaj personoj. Fine don Quijote tute trankviliĝis, finiĝis la manĝo, oni demetis la tablotukon, kaj eniris kvar puceloj: la unua kun arĝenta pelvo, la dua kun kruĉo el la sama metalo, la tria kun du riĉaj kaj blankaj mantukoj sur la ŝultro, kaj la kvara, kun la brakoj nudaj ĝis la kubutoj, portis en siaj blankaj manoj (sendube blankaj) rondan pecon de Napola sapo. La pucelo kun la pelvo metis ĝin senĝene kaj gracie sub la mentonon de don Quijote, dum la kavaliro, sen diri vorton, miris je tia ceremonio kaj pensis, ke en tiu lando ekzistas la kutimo lavi postmanĝe, ne la manojn, sed la barbon. Tiel do li elstreĉis sian mentonon kiom li povis; ĉe la sama momento komencis flui la akvo el la kruĉo, kaj la pucelo kun la sapo frotis al li la barbon, tiel energie, ke la sapo-ŝaŭmo, blanka kiel la neĝo, ŝmiris ne nur la barbon, sed la tutan vizaĝon de la obea don Quijote, tiom, ke li devis fermi la okulojn. La duko kaj la dukino, ne antaŭe informitaj pri ĉi farso, atendis por vidi, kian finon havos tiel eksterordinara lavado. Kiam la barbofrota pucelo kovris lian vizaĝon per dika tavolo da ŝaŭmo, ŝi ŝajnigis, ke mankas akvo, kaj petis la pucelon kun la kruĉo alporti pli, dirante, ke dume don Quijote atendos. La knabino eliris, kaj don Quijote vidiĝis kiel la plej stranga kaj ridinda figuro imagebla. La spektantoj – kaj ili estis multaj – rigardadis lin, kaj ĉe lia kolo duonulnon longa kaj pli ol ordinare bruna, liaj fermitaj okuloj kaj lia barbo plena de sapo, nur preskaŭ mirakle ili sukcesis reteni la ridon. La petolaj knabinoj tenis la okulojn nelevitaj kaj ne kuraĝis rigardi al siaj gemastroj, ambaŭ inklinaj furiozi kaj ridi ĉe la sama tempo, ĉar ili ne sciis kion fari, ĉu puni la knabinojn pro ties farso, aŭ ilin rekompenci pro la plezuro vidi don Quijote en tia stato. Revenis la pucelo kun la kruĉo, oni finis lavi la hidalgon, kaj poste la knabino kun la mantukoj zorge kaj longe viŝis lin. Poste la kvar puceloj faris samtempe grandan kaj profundan riverencon kaj pretis eliri; sed la duko, por eviti, ke don Quijote eventuale suspektu la ŝercon, vokis la pucelon kun la pelvo kaj diris al ŝi:
– Venu, lavu min kaj zorgu, ke ne manku al vi akvo.
La knabino, sagaca kaj rapid-pensa, metis la pelvon al la duko, same kiel ŝi antaŭe faris al don Quijote, kaj la kvar puceloj rapide lin lavis, sapis kaj viŝis, lasis lin pura kaj seka, kaj retiris sin riverencante.
Poste oni sciis, ke la duko ĵuris puni ilin, se ili ne estus lin sapinta same kiel la hidalgon por tiamaniere diskrete korekti sian tro petolan iniciativon.
Sancho observis atente la ceremonion de tia lavado kaj murmuris tra la dentoj:
– Je Dio! Ĉu eble ekzistas en ĉi lando la kutimo lavi la barbon, ne nur al la kavaliroj, sed ankaŭ al la ŝildistoj? Ĉar, je mia animo, lavadon mi bezonas, kaj se oni razus min, mi duoble dankus la favoron.
– Kion vi grumblas, Sancho? – demandis la dukino.
– Mi diras, sinjorino, ke mi ĉiam aŭdis, ke en la palacoj de la nobeloj oni donas, post la manĝo, akvon al la manoj, sed ne sapon al la barboj. Tial konvenas vivi longe, ĉar oni multon vidas. Kvankam oni diras ankaŭ, ke «kiu longe vivas, longe suferas», tamen suferi unu el ĉi lavadoj donas pli da plezuro ol da aflikto.
– Ne faru al vi zorgojn, amiko Sancho – respondis la dukino – . Mi ordonos, ke miaj ĉambristinoj lavu vin, kaj eĉ lesivu vin, se necese.
– Ili limiĝu al la barboj, almenaŭ por la momento – diris Sancho – . Kun la tempo, Dio disponos ĉion ceteran.
– Butlero – ordonis la dukino – . Metu vin je la servo de la bona Sancho kaj ĉiel komplezu al li.
La butlero respondis, ke oni plej atente servos sinjoron Sancho, kaj li prenis kun si la ŝildiston por iri manĝi. Ĉe la tablo restis la gedukoj kaj don Quijote parolante pri multaj kaj diversaj aferoj, sed senescepte rilataj al la profesio de la armoj kaj al la vaganta kavalirismo. La dukino petis la hidalgon, ke tial, ke ŝajne li havas bonan memoron, li skizu kaj priskribu la belon kaj trajtojn de sinjorino Dulcinea de El Toboso, ĉar, laŭ la proklamoj de la famo, certe ŝi estas la plej ĉarma virino de la mondo kaj eĉ de La Mancha. Don Quijote suspiris, aŭdante la peton de la dukino, kaj respondis:
– Se mi povus elŝiri mian koron kaj meti ĝin sur pladon antaŭ la okuloj de Via Grandeco, mi ŝparus al mia lango la penon diri kion oni apenaŭ povus pentri per vortoj: en mia koro Via Ekscelenco vidus ŝin plene portretita. Kiel mi skizus kaj priskribus punkton post punkto kaj parton post parto la belon de la senegala Dulcinea? Plenumi tiel altan taskon pli meritas aliaj talentoj, ne mi; tia entrepreno apartenas al la penikoj de Parasio, Timanto kaj Apelo kaj al la ĉiziloj de Lisipo, necesaj por pentri ŝin sur tolon kaj por ĉizi ŝin en marmoron kaj bronzon, same kiel estus necesaj la retoriko cicerona kaj demostena por inde ŝin prikanti.
– Kion signifas «demostena», sinjoro don Quijote? – demandis la dukino – . Neniam antaŭe mi aŭdis tian vorton.
– Retoriko demostena – respondis la hidalgo – signifas «retoriko de Demosteno», same kiel retoriko cicerona aludas la retorikon de Cicerono. Ambaŭ rangis kiel la plej bonaj oratoroj de la mondo.
– Efektive – diris la duko – . Kaj, vi, sinjorino, faris ne tre brilan demandon. Sed, malgraŭ ĉio, sinjoro don Quijote, vi farus al ni grandan komplezon, se vi priskribus ŝin al ni; eĉ se nur en ĝeneralaj linioj kaj sen detaloj, sendube vi pentrus ŝin tia, ke ŝin envius la plej belaj virinoj.
– Tre volonte mi komplezus al vi, sed la misfortuno, antaŭ nelonge min frapinta, tiel forviŝis ŝian figuron el mia memoro, ke mi pli inklinas plori ol priskribi ŝin. Viaj Grandecoj sciu ke, antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi iris kisi ŝian manon kaj peti ŝian benon, permeson kaj bondeziron por ĉi tria eliro, mi trovis, ne ŝin, sed alian personon, ĉar oni ŝin ensorĉis kaj transformis de princino en kampulinon, de anĝelo en diablon, de bonodora en fetoran, de eleganta en krudan, de ĝentila en kaprioleman, de lumo en tenebron kaj fine, de Dulcinea de El Toboso en barbaran virinon de Sayago.
– Granda Dio! – ekkriis laŭte la duko – . Kiu povis fari tiel grandan malicaĵon? Kiu rabis de la mondo ĉi belon, ĉi gracion, ĉi virton, kiuj logis, ĉarmis kaj honoris la mondon?
– Kiu? – respondis don Quijote – . Kiu, se ne ia perversa kaj envia sorĉisto, el la multaj min persekutantaj? Ĉi damnita raso venis en la mondon por obskurigi kaj detrui la gloron de la bonaj kaj por briligi kaj ekzalti la farojn de la perversaj. Sorĉistoj persekutis min, kaj sorĉistoj min persekutas kaj persekutos, ĝis ili puŝos min kun miaj prodaĵoj en la profundan abismon de la forgeso. Ili frapas kaj vundas min en la parto plej sensiva, ĉar ŝteli de vaganta kavaliro ties damon signifas ŝteli la vidon de liaj okuloj, la nutron de lia korpo, kaj la lumon de la suno. Kaj mi diris ofte, kaj ripetas nun, ke vaganta kavaliro sen damo estas kiel arbo sen folioj, domo sen fundamento kaj ombro sen korpo.
– Ne pli direblas – komentis la dukino – . Tamen, se oni kredu la historion de sinjoro don Quijote, antaŭ nelonge aperintan en la mondo inter la ĝenerala aplaŭdo de la homoj, oni devas konkludi, ke, se mi bone memoras, via moŝto neniam vidis sinjorinon Dulcinea, ke ĉi sinjorino ekzistas, ne en la mondo, sed en la fantazio, ke via moŝto kreis kaj generis ŝin en via cerbo kaj dotis ŝin per ĉiaj ĉarmoj kaj perfektaĵoj.
– Pri tio oni povus multe paroli – respondis don Quijote – . Dio scias, ĉu Dulcinea ekzistas aŭ ne en la mondo, aŭ ĉu ŝi apartenas aŭ ne al la fantazio. Kaj pri tiaj aferoj, ne eblas esplori ĝis la fundo. Mi ne kreis nek generis mian sinjorinon, kvankam mi imagas ŝin tia, kia devas esti virino dotita per la kvalitoj necesaj por famigi ŝin ĉie en la mondo: bela sen difektoj, digna sen orgojlo, amanta kun virto, bonvola ĉar ĝentila, ĝentila ĉar bone edukita, kaj, fine, de nobela nasko, ĉar la belo brilas kaj imponas en la virinoj kun moŝta sango pli intense ol en la ĉarmulinoj de humila deveno.
– Vi pravas – diris la duko – . Sed sinjoro don Quijote permesu al mi aldoni, ke el la legado de lia historio oni venas al la konkludo, ke, eĉ en la supozo, ke efektive ekzistas Dulcinea, en aŭ ekster El Toboso, kaj ke ŝi belas ĝisekstreme, kiel via moŝto ŝin pentras, tamen, rilate al la rango de sia familio, ŝi ne povas rivali kun Oriana, Alastrajarea, Madasima kaj aliaj similaj damoj, tre abundaj en la historioj, kiel vi bone scias.
– Al tio mi povas respondi – diris don Quijote – , ke Dulcinea estas filino de siaj faroj, ke la honesto moŝtigas la sangon, kaj ke pli estimindas humilo virta ol nobeleco perversa. Cetere, Dulcinea havas en sia blazono virton kaj belon, kaj ili kapablas levi ŝin al la rango de reĝino kun krono kaj sceptro, kaj almenaŭ virtuale, se ne formale, fari eĉ pli grandajn miraklojn.
– Mi opinias, sinjoro don Quijote – respondis la dukino – , ke vi esprimas vin kun granda singardo, kun sondilo en la mano, kiel oni ordinare diras. De nun mi kredas, kaj igos kredi la ceterajn personojn de ĉi domo, se necese eĉ la dukon, mian sinjoron, ke Dulcinea de El Toboso ekzistas, ke ŝi vivas hodiaŭ, ke ŝi estas bela kaj de nobela nasko, kaj ke ŝi meritas, ke kavaliro kiel don Quijote servas ŝin: pli grandan honoron mi ne kapablus imagi. Sed mi ne povas ne havi certan skrupulon kaj senti ioman antipation kontraŭ Sancho Panza. Jen la skrupulo: la historio rakontas, ke la menciita Sancho transdonis al Dulcinea unu leteron je la nomo de via moŝto, kiam ŝi kribradis sakon da tritiko, laŭdire tritiko blonda, se esti pli preciza. Nu, ĉi afero igas min dubi pri la moŝteco de ŝia familio.
– Sendube vi scias, sinjorino – respondis don Quijote – , ke, kaŭze de la malico de ia enviema sorĉisto, aŭ kaŭze de la nepenetrebla volo de la fato, ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, al mi okazanta, tre diferencas de la ordinaraj aventuroj de la aliaj kavaliroj; kiel konate, inter la famaj kavaliroj, unuj posedis la kapablon esti imunaj kontraŭ la ensorĉoj; aliaj havis tiel duran karnon, ke ne eblis vundi ilin. Oni rakontas pri la fama Rolando, unu el la dek du paruloj de Francujo, ke nur la plando de lia liva piedo estis vundebla per sole la pinto de dika pinglo, ne per alia armo; sekve do, kiam en Roncesvalles vidis Bernardo del Carpio, ke li ne povus vundi lin per sia glavo, li levis lin de la tero inter siaj brakoj kaj sufokis lin ĝismorte, memorante, ke Herkulo tiel pereigis Anteon, ferocan giganton laŭdire generitan de la Tero. El ĉio ĉi mi konkludas, ke eble mi posedas unu el ĉi kapabloj, sed ne la kapablon ne ricevi vundojn, ĉar la sperto ofte montris al mi, ke mi havas karnon molan kaj tute penetreblan. Mi ankaŭ ne ĝuas imunon kontraŭ la ensorĉoj, tial, ke mi vidis min enfermita en unu kaĝo, kien eĉ la tuta mondo ne sukcesus enpuŝi min, se ne helpe de ensorĉo. Sed, ĉar mi liberigis min, mi kredas, ke nenia nova magio povos min damaĝi, kaj eble pro tio, la sorĉistoj, vidante ke ili ne povas uzi sian perversan arton kontraŭ mi, venĝas sin kontraŭ miaj plej amataj personoj kaj volas preni de mi la vivon mistraktante Dulcinean. Tiel do, kiam mia ŝildisto iris al ŝi kun mia mesaĝo, ili transformis ŝin en kampulinon okupatan en la basa tasko kribri tritikon. Sed mi jam diris iam, ke ĉi tritiko estis nek blonda nek tritiko, sed orientaj perloj. Kaj kiel pruvo, ke mi ne eraris en mia opinio, mi volas diri al Viaj Grandecoj, ke, kiam antaŭ nelonge mi pasis tra El Toboso vojirante ĉi tien, mi tute ne povis renkonti la palacojn de Dulcinea, kaj ke, alian tagon, kiam Sancho, mia ŝildisto, vidis ŝin en ties vera figuro, la plej bela sur la tero, ŝi aperis antaŭ miaj okuloj kiel turpa kaj kruda kampulino kaj, krome, tute triviala en siaj esprimoj, malgraŭ ke ŝi estas modelo de diskreto en ĉi mondo. Nu, tial, ke la ensorĉoj ne efikas, nek povas efiki sur min, kiel mi ĵus indikis, ŝi estas la ensorĉita, la ofendita, la transformita, la metamorfozita kaj la ŝanĝita; miaj malamikoj venĝis sin en ŝia persono kontraŭ mi, kaj mi vivos en konstanta plorado, ĝis mi vidos ŝin repreni sian antaŭan staton. Tion mi diras, por ke oni ne atentu la babilojn de Sancho pri la kribrado de Dulcinea, ĉar, se oni transformis ŝin por mi, ne mirinde, ke oni metamorfozis ŝin por li. Dulcinea estas de moŝta nasko kaj apartenas al la multaj, bonaj kaj antikvaj familioj hidalgaj de El Toboso[313]. Kaj dank’ al la senegala Dulcinea, ŝia vilaĝo akiros famon kaj gloron en la futuraj tempoj, same kiel okazis al Trojo per Helena kaj al Hispanujo per La Cava, kvankam ŝi ĝuos pli bonan reputacion ol ĉi du virinoj. Aliflanke, Viaj Ekscelencoj sciu, ke Sancho estas unu el la plej amuzaj ŝildistoj, kiuj ĝis nun servis al vagantaj kavaliroj. Foj-foje liaj naivaj diroj tiel subtilas, ke oni sentas plezuron, demandante sin, ĉu li estas simpla aŭ sagaca; liaj malicoj rivelas lin fripono, kaj pro liaj preteratentoj oni povus preni lin por idioto. Ĉion li dubas, kaj ĉion li kredas. Kiam mi pensas, ke li falos ĝis la fundo de la stulteco, li subite relevas sin per kelkaj saĝaj vortoj ĝis la alta ĉielo. Fine mi ne ŝanĝus lin por alia ŝildisto, eĉ se aldone mi ricevus unu urbon. Mi dubas do, ĉu konvenus konfidi al li la gubernatorecon, per kiu Via Grandeco lin favoris. Tamen mi rimarkis ĉe li ian kapablon pozitivan por ĉi aferoj gubernatoraj kaj, se oni iom preparus lin, li sukcesus en sia posteno tiel bone, kiel la reĝoj prosperas en siaj klopodoj kolekti impostojn. Cetere, la sperto delonge montras al ni, ke al gubernatoro ne necesas granda kapablo aŭ klero, ĉar oni facile trovas multe da ili preskaŭ analfabetaj kaj, tamen, ili regas kun takto kaj energio. La ĉefa afero estas, ke ili havu bonan intencon kaj la deziron juste konduti, kiel okazas, por ekzemplo, ĉe gubernatoroj-kavaliroj, kiuj, manke de propra klero, helpas sin per asesoroj. Mi rekomendus mian ŝildiston ne akcepti subaĉetojn aŭ ignori la juston, kaj krome konsilus lin pri kelkaj aliaj aferetoj, kiujn mi gardas en mia brusto kaj siatempe sciigos al Sancho por ties bono, kaj por la bono de la insulo, kies regadon li plenumos.
La duko, la dukino kaj don Quijote alvenis al ĉi punkto de la konversacio, kaj tiam aŭdiĝis multe da voĉoj kaj granda tumulto en la palaco. Subite, Sancho eniris terurite en la salonon, portante sur si lavoĉifonon pendantan de la kolo anstataŭ brustotuko, kaj lin sekvis multaj knaboj, pli ĝuste, buboj de la kuirejo kaj friponaj paĝioj; unu portis vazon plenan de likvo kun la koloro kaj la odoro de postlava akvo; li sekvis kaj persekutis la ŝildiston, kaj plej insiste penis metis la vazon sub lian mentonon, dum alia bubo faris kvazaŭ li volus lavi lian barbon.
– Kion signifas ĉi tio, fratoj? – demandis la dukino – . Kion vi faras? Kial vi persekutas ĉi bonulon? Nu, ĉu vi eĉ ne konsideras, ke oni nomis lin gubernatoro?
– Ĉi sinjoro – respondis la fripona bubo-barbiro – oponas al la kutimo kaj ne volas lasi sin lavi, kiel jam faris mia sinjoro la duko kaj lia mastro la kavaliro.
– Jes, mi volas – intervenis Sancho kun kolero – , sed per pli klara akvo, pli puraj tukoj kaj ne tiel nigraj manoj. Ne ekzistas inter mi kaj mia mastro tiom da diferenco, por ke oni lavu lin per akvo de anĝeloj[314] kaj min per lesivo de diabloj. La kutimoj de landoj kaj nobelaj palacoj bonas dum ili ne kaŭzas ofendon; sed la lavado laŭ la ĉi-tiea modo pli mavas ol la sinskurĝado de la flagelantoj. Mia barbo puras kaj ne bezonas ian lavon; kaj se iu el vi kuraĝos veni lavi min aŭ tuŝi eĉ unu haron de mia kapo, mi volas diri, de mia barbo, tiam, kaj mi parolu kun la ŝuldata respekto, mi donos al li tian baton, ke mia pugno inkrustiĝos en lian kranion. Verdire, ĉi sapadoj kaj cirimonioj[315] pli ŝajnas mokoj kontraŭ la gastoj, ol ĝentilaĵoj.
La dukino ridadis ĝiskreve ĉe la kolero kaj la vortoj de Sancho, sed ne tre plaĉis al don Quijote vidi lin misornamita per la makul-jaspita ĉifono kaj ĉirkaŭata de kuirejaj bubaĉoj. Tiel do, profunde riverencinte al la gedukoj, kvazaŭ li petus ilian permeson por paroli, li diris kun multa aplombo al la kuireja plebo:
– Hola, sinjoroj kavaliroj! Viaj moŝtoj lasu trankvila ĉi junulon, reiru al la loko, de kie vi venis, aŭ pelu vin ien ajn, laŭ via plaĉo. Mia ŝildisto puras kiel la plej pura, kaj ĉi etaj vazoj ne pli konvenas al li ol glaso de akvo. Sekvu do mian konsilon kaj lasu lin, ĉar nek li, nek mi, scias toleri mokon.
Sancho kvazaŭ prenis liajn vortojn el lia buŝo, ĉar li interrompis la hidalgon, dirante:
– Ne! Lasu ilin preni min kiel rid-objekton! Ili vidos, ke mi ne toleros tion, tiel sendube, kiel certe nun tagas. Sed ili venu ĉi tien kun kombilo aŭ io ajn alia, striglu al mi la barbon, kaj se ili elŝiros el ĝi ion ofendan al la pureco, ili faru al mia hararo krucoformajn fortondojn![316]
Tiam, ankoraŭ ridante, diris la dukino:
– Sancho Panza absolute pravas, kaj pravos senescepte. Li puras, kaj, kiel li mem diras, ne bezonas lavi sin. Kaj se nia kutimo ne plaĉas al li, nu, tio estas lia afero. Krome, vi, zorgantoj de la pureco, montris vin tro senatentaj, kaj mi ne scias, ĉu mi devus diri impertinentaj, pro tio, ke al tiela gravulo kaj al tiela barbo, vi alportis lavo-ĉifonon kaj lignan vazon anstataŭ holandaj mantukoj kaj kruĉoj kaj pelvoj el pura oro. Sed vere, vi estas malicaj kaj de basa nasko, kaj kaŭze de via fripona naturo, vi ne povas ne montri vian envion kaj misvolon kontraŭ la ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj.
La petolaj buboj, kaj eĉ la butlero ilin akompananta, pensis, ke la dukino parolas serioze. Tiel do, ili demetis de la brusto de Sancho la ĉifonon kaj embarasite, preskaŭ hontigite, retiris sin el la ĉambro. La ŝildisto, vidante sin libera de, laŭ sia penso, ekstrema danĝero, genuiĝis antaŭ la dukino kaj diris:
– De grandaj sinjoroj oni devas atendi grandajn favorojn, kaj nun via moŝto faris al mi unu tian, ke mi ne scias, kiel mi povus pagi ĝin, se ne per la deziro kavalirigi min kaj dediĉi mian tutan vivon servi tiel moŝtan sinjorinon. Mi nomiĝas Sancho Panza, estas kampulo, havas edzinon kaj filojn kaj servas ŝildiste. Se per io mi povas servi vin, mi pli rapidos obeante, ol vi ordonante.
– Evidentas, Sancho – respondis la dukino – , ke vi lernis ĝentilon en la lernejo de la ĝentilo mem. Mi volas diri, ke vi nutris vin ĉe la sino de sinjoro don Quijote, kremo de la ĝentilo kaj floro de la ceremonioj, aŭ cirimonioj, kiel vi diras. Benon al tia mastro kaj tia servisto! Unu, la poluso de la vaganta kavalirismo; la alia, la stelo de la ŝildista fidelo. Levu vin, amiko Sancho. Mi rekompencos vian ĝentilon, petante la dukon, mian edzon, ke li plenumu plej rapide sian promeson fari vin gubernatoro.
Ĉe tio la konversacio finiĝis, kaj don Quijote sin retiris siesti. Sed la dukino petis la ŝildiston iri, se li ne havus dormemon, pasigi la vesperon kun ŝi kaj ŝiaj damoj en tre friska salono. Sancho respondis, ke, kvankam li kutimas siesti en la somero kvar aŭ kvin horojn posttagmeze, li farus sian plejeblon, por komplezi al ŝia ekscelenca moŝto, tute ne dormi en la tago kaj obei ŝian ordonon.
La duko donis novajn instrukciojn, pri kiel oni traktu la hidalgon kiel vagantan kavaliron sen devii eĉ unu colon de la reguloj laŭdire iam observataj koncerne al la vagantaj kavaliroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.