|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
– Tia estas, sinjoroj, la vera rakonto de mia tragedio. Vi aŭdis min suspiri kaj plendi, kaj vi mem juĝu, vidante la larmojn flui de miaj okuloj, ĉu mi ne havas motivon por verŝi ilin eĉ pli abunde. Vi konas jam la naturon de mia misfortuno, do vi komprenos, ke vanas konsoloj, ĉar ekzistas kontraŭ ĝi tute nenia rimedo. Mi nur petas de vi favoron, kiun vi devas kaj povas facile fari: indiki al mi lokon, kie mi povus pasi la vivon, sen la konstanta timo kaj angoro esti trovita de miaj serĉantoj; ĉar, kvankam mi scias, ke miaj gepatroj amas min tiel multe, ke ili bonvole reakceptus min, tia hontego posedas min, ĉe la nura penso aperi antaŭ ili tute diferenca ol kiel ili dezirus, ke ekzili min por ĉiam ŝajnas al mi pli bone, ol rigardi ilian vizaĝon kaj pensi en la sama tempo, ke ili rigardas la mian kaj ne trovas en ĝi la virton, kiun ili certe deziris vidi ĉiam en mi.
Ŝi ĉesis paroli, kaj ŝiaj vangoj ruĝe koloriĝis, klare montrante la doloron kaj la honton de ŝia animo, dum la aŭskultantoj sentis en la koro kompaton kaj admiron ĉe ŝia misfortuno. Tiam la pastro volis konsoli kaj konsili ŝin, sed Cardenio antaŭiĝis al li, dirante:
– Tiel do, sinjorino, vi estas la bela Dorotea, solfilino de la riĉa Clenardo…
Dorotea miris, kiam ŝi aŭdis la nomon de sia patro, despli kiam ŝi observis la mizeran aspekton de la viro, ĉar, kiel menciite, Cardenio havis sur si ĉifonan veston.
– Kaj vi, frato[124], kiu vi estas? Kial vi konas la nomon de mia patro? – demandis Dorotea – . Ĉar, se mi bone memoras, mi ne eldiris ĝin eĉ unu fojon dum la tuta rakontado de mia misfortuno.
– Mi estas – li respondis – la kompatinda Cardenio, la homo, kiun, laŭ viaj diroj, Luscinda deklaris sia edzo. La fia konduto de la viro kondukinta vin al via nuna situacio, reduktis ankaŭ min al ĉi stato, kie mi troviĝis duonnuda, en ĉifonoj, manka je ĉia homa konsolo kaj, plej bedaŭrinde, manka je racio, ĉar mia menso bone funkcias nur dum kurtaj periodoj, kiam la ĉielo tion permesas. Mi, Dorotea, estas la viro atestinta la ĵur-rompon de don Fernando kaj atendinta ĝis Luscinda, dirante «jes», akceptis lin kiel edzon. Mi estas la viro malhavinta la kuraĝon sufiĉan por atendi tion, kio okazus post ŝia sveno kaj post la trovo de la bileto sub ŝia korsaĵo; mia animo ne povis elteni tiom da doloro samtempe, tiel do, nekapabla plu suferi, mi elglitis el la domo, iris al mia gastiganto, enmanigis al li leteron, petis lin transdoni ĝin al Luscinda, kaj mi venis al ĉi solejoj kun la intenco, lasi min konsumiĝi ĉi tie, ĉar de tiu momento la vivo fariĝis al mi tute abomeninda.
»Sed la sorto ne volis preni de mi la vivon, kaj senigis min nur je la racio, sendube gardante min, por ke mi havu ĉi bonan ŝancon renkonti vin; ĉar, se via historio estas vera, kion mi firme kredas, la ĉielo eble rezervos pli bonan finon al niaj misfortunoj, ol ni supozas. Vere, se Luscinda ne povas edziniĝi al don Fernando, ĉar ŝi estas mia, kiel ŝi publike deklaris, kaj don Fernando ne povas edziĝi al ŝi, ĉar li estas via, espereble la ĉielo redonos al ni tion nian, se konsideri, ke nenio neriparebla plenumiĝis. Tiel do, ĉar ni havas ĉi konsolon, kaj ĝi ne fontas de neatingeblaj esperoj nek baziĝas sur absurdaj fantazioj, mi petas vin, sinjorino, ke vi ŝanĝu vian decidon, kiel mi pretas ŝanĝi la mian, antaŭ la eblo de pli bona futuro. Kaj kiel kristano kaj kavaliro mi ĵuras, ke mi ne vin forlasos, antaŭ ol vidi vin kiel edzinon de don Fernando; se miaj argumentoj ne povos konvinki lin, ke li plenumu sian devon, mi uzos mian kavaliran rajton kaj lin defios kaŭze de lia senkaŭza konduto. Rilate al liaj ofendoj al mi, mi lasos, ke la ĉielo min venĝu, dum mi venĝos vin sur la tero.
Dorotea aŭskultis kun kreskanta miro la vortojn de Cardenio kaj fine, ne sciante kiel danki tiel grandan sindonon, penis kisi al li la piedojn, kion Cardenio ne konsentis. La pastro, parolante al ili du, laŭdis la grandanimecon de Cardenio, kaj per konsiloj kaj petoj persvadis ilin akompani lin al lia vilaĝo, kie ili povus provizi sin per ĉio necesa, kaj kie oni decidus, aŭ serĉi don Fernandon, aŭ konduki Dorotean al ŝiaj gepatroj, aŭ fari finfine kion ili konsiderus plej konvena.
Ankaŭ la barbiro, ĝis tiam aŭskultinta ĉion ĉi en silenta miro, faris paroladeton, kaj, kun ne malpli da bonvolo ol la pastro, proponis sin por plenumi je ilia favoro kion li povus. Krome, li rakontis supraĵe al Dorotea kaj Cardenio, kial li venis ĉi tien kun la pastro; poste li menciis la strangan frenezon de don Quijote kaj diris, ke ili atendas la revenon de lia ŝildisto, irinta serĉi sian mastron. Cardenio memoris, kvazaŭ sonĝon, sian disputon kun don Quijote, kaj rakontis pri ĝi al la aliaj, sed tute ne povis memori la kaŭzon de tia kverelo.
Ĉe tio ili aŭdis voĉon kaj ekkonis, ke ĝi venas de Sancho, kiu, ĉar li ne trovis ilin en la loko, de kie li antaŭe foriris, laŭte ilin vokis. Ili iris renkonte al la ŝildisto, demandis lin pri don Quijote, kaj Sancho respondis, ke li trovis sian mastron nuda, nur en ĉemizo, flava, duonmortanta de malsato kaj suspiranta pri sia sinjorino Dulcinea. Sancho aldonis, ke li diris al don Quijote, ke ŝi ordonas lin forlasi tiun lokon kaj reveni al El Toboso, kie ŝi atendas lin; malgraŭ tio, lia mastro respondis, ke li faris al si la firman decidon ne aperi antaŭ ŝia beleco sen plenumi heroaĵon, kiu igos lin inda je ŝia favoro; la ŝildisto diris ankaŭ, ke, se longiĝus nur iomete pli la stato de don Quijote, li riskus fariĝi nek imperiestro, kiel li devus, nek almenaŭ ĉefepiskopo kies posteno estis la plej humila, kiun li povus okupi; sekve, ili devus pensi, kiel forkonduki lin de tie.
La pastro respondis, ke li ne zorgu, ĉar la kavaliro vole nevole foriros kun ili. Poste li rakontis al Dorotea kaj Cardenio pri la plano, kiun li elpensis kun la barbiro por kuraci don Quijote, aŭ almenaŭ por preni lin al lia hejmo. Ĉe tio Dorotea rimarkigis, ke ŝi ludus la rolon de afliktulino pli bone ol la barbiro, des pli, ke ŝi portas kun si unu kostumon, kaj, ke, se ŝi vestus sin per ĝi, la tuta afero vidiĝus plej natura. Ŝi aldonis, ke ili povus senhezite lasi al ŝi la taskon ludi ĉion necesan por la sukcesigo de ilia plano, ĉar ŝi legis multe da libroj kavaliraj kaj sciis kian stilon uzis la afliktitaj damoj, kiam ili petis la helpon de la vagantaj kavaliroj.
– Do, ni bezonas nur meti manon al la laboro – diris la pastro – . Nedubeble la sorto sin montras favora, ĉar, neatendite, ĝi komencas lumi esperige super vi, amikoj miaj, kaj krome faciligas al ni la efektivigon de nia propra entrepreno.
Dorotea elprenis el sia sako belan kostumon el tre bonkvalita lano, ĉarman mantilon el verda ŝtofo kaj, el skatoleto, kolieron kaj kelke da juveloj. En unu momento ŝi garnis sin per ili kaj tiel transformiĝis, ke ŝi ŝajnis riĉa kaj granda sinjorino. Ŝi diris, ke ĉion ĉi, kaj iom kroman, ŝi prenis ĉe si por ĝin uzi, se bezone, kaj ke ĝis nun ne prezentiĝis la okazo. Ŝia gracio, eleganto kaj belo ĉarmis ilin, kaj ĉiuj konvinkiĝis, ke don Fernando estis vere stulta, dizertante de tia belulino. Sed ŝia plej fervora admiranto estis Sancho; ŝajnis al li, ke en sia tuta vivo li ne vidis personon tiel belan (kaj en tio li pravis), kaj kun granda insisto demandis la pastron, kiu estas la bela sinjorino kaj kion ŝi faras en tiel aparta loko.
– Ĉi bela sinjorino, frato Sancho, estas ne ajna persono, sed la heredulino, laŭ rekta vira linio, de la granda regno de Micomicón. Ŝi serĉas vian mastron por peti de li favoron, nome, ke li venĝu ŝin por la ofendo al ŝi farita de perversa giganto. Kaj pro la famo de brava kavaliro akirita de via mastro tra la tuta konata universo, ĉi princino venis el Gvineo serĉante lin.
– Feliĉa serĉo kaj feliĉa renkonto – diris Sancho Panza – , des pli, se mia mastro havos la ŝancon ripari la ofendon al ŝi faritan, mortigante la filon de putino, la giganton, kiun via moŝto menciis. Mi estas certa, ke, se li lin trovos, li mortigos lin, escepte se la giganto estas ankaŭ fantomo, ĉar mia mastro havas nenian povon kontraŭ la fantomoj. Sed, sinjoro pastro, mi deziras peti de vi unu specialan aferon: ke, por ke mia mastro ne sentu la deziron fariĝi ĉefepiskopo, kion mi vere timas, vi konsilu lin tuj edziĝi al ĉi princino; tiel li vidos sin en la neebleco ricevi ĉefepiskopan ordinon, facile sukcesos okupi la tronon de imperio, kaj mi akiros, do, kion mi deziras. Mi bone pensis pri la afero kaj trovas, ke ne konvenas al mi, ke mia mastro fariĝu ĉefepiskopo, se konsideri, ke mi estas edzo, sekve netaŭga por la Eklezio, kaj se nun mi, havanta edzinon kaj filojn, devus klopodadi por akiri la kanonan permeson, kiu ebligus al mi la ricevon de prebendo, la klopodoj estus senfinaj. Tiel do, sinjoro, ĉio dependas de tio, ke mia mastro tuj edziĝu al ĉi sinjorino, kiun mi ne nomas per ŝia nomo, ĉar mi ĝin ne konas.
– Ŝi nomiĝas – respondis la pastro – princino Micomicona; tio evidentas, se konsideri, ke ŝia regno estas nomata Micomicón.
– Kompreneble, – diris Sancho – . Mi konas multe da homoj, kies nomojn kaj titolojn ili prenas al si el la nomoj, de la lokoj de sia naskiĝo, ekzemple, Pedro de Alcalá, Juan de Úbeda kaj Diego de Valladolid, kaj certe tie for, en Gvineo, okazas la samo, kaj la reĝinoj prenas al si la nomojn de siaj regnoj.
– Vi pravas – respondis la pastro – , kaj rilate la edziĝon de via mastro, mi faros mian plejeblon.
Tiel ĝojis Sancho pro ĉi promeso, kiel miris la pastro, vidante la naivon de la ŝildisto, kaj konstatante, kiel profunde radikiĝis en lia fantazio la samaj absurdoj de lia mastro, ĉar ŝajne li serioze kredis, ke iam don Quijote fariĝos imperiestro.
Intertempe Dorotea sidiĝis sur la mulo de la pastro, la barbiro fiksis al sia vizaĝo la barbon el bova vosto, kaj ili petis la ŝildiston gvidi ilin al la loko de don Quijote. Poste ili lin avertis, ke li ne diru al sia mastro, ke li konas la pastron kaj la barbiron, ĉar la imperiestriĝo de don Quijote dependos de tio, ke ili devas resti nekonataj al li. Nek Cardenio nek la pastro volis ilin akompani: la unua, por ke don Quijote ne memoru sian disputon kun li; la pastro, ĉar lia ĉeesto ankoraŭ ne necesis.
Tiel do, dum la aliaj rajdis antaŭe, ili postiris lante surpiede. La pastro ne povis ne ripeti siajn instrukciojn al Dorotea, kaj ŝi respondis, ke li ne bezonas zorgi, kaj ke ĉio okazos tute laŭ la priskriboj kaj postuloj de la kavaliraj libroj.
Irinte iom pli ol du mejlojn, ili ekvidis, ke don Quijote, jam vestita sed sen la armaĵo, staras inter krutaj rokoj. Sancho montris lin al Dorotea, ŝi tuj donis per la vipo frapon al sia rajd-besto, kaj post ŝi ekiris ŝia barboza barbiro. Kiam ili alvenis al la kavaliro, ŝia ŝildisto saltis de sur la mulo kaj pretiĝis preni ŝin per la brakoj por helpi ŝin descendi. La junulino deseliĝis kun senĝena gracio kaj genuis antaŭ don Quijote. La kavaliro vane penis relevigi ŝin kaj ŝi do diris surgenue:
– De ĉi tie mi ne leviĝos, ho kuraĝa kaj grandanima kavaliro, ĝis via bono kaj ĝentilo konsentos fari al mi unu favoron, kiu pligrandigus vian honoron, kaj la gloron de via persono, kaj kiu alportus rimedon al la plej senkonsola kaj ofendita pucelo sub la suno. Kaj se la kuraĝo de via forta brako respondas al via eterna renomo, vi havas la devon protekti misfortulinon, kiu, logita de la parfumo de via famo venis de tre fora lando por serĉi vin kaj peti de vi rimedon por siaj afliktoj.
– Eĉ ne vorton mi respondos, rava sinjorino, kaj nenion plian mi aŭskultos pri viaj aferoj, ĝis vi leviĝos de la grundo – diris don Quijote.
– Mi leviĝos, sinjoro – respondis la afliktita knabino – , nur kiam via ĝentilo konsentos plenumi la favoron, kiun mi petas.
– La favoron mi volonte konsentas kaj faros – respondis don Quijote – , kondiĉe, ke ĝi ne kunportos damaĝon aŭ diskrediton al mia reĝo, al mia patrio, aŭ al la damo, kiu posedas la ŝlosilon de mia koro kaj de mia libero.
– Ĝi kaŭzos nek damaĝon nek diskrediton, kara sinjoro – respondis la afliktita knabino.
Ĉe tio Sancho Panza proksimiĝis al sia mastro kaj flustris ĉe lia orelo:
– Nu, sinjoro, senhezite promesu fari la favoron petitan. Ja, temas pri bagatelo: nur mortigi gigantaĉon. Kaj la petantino estas la granda princino Micomicona, reĝino de la vasta regno Micomicón, en Etiopio.
– Kiu ajn ŝi estas – respondis don Quijote – , mi faros kion mia devo kaj konscienco diktas, en obeo al la reguloj de mia profesio.
Kaj, sin turninte al la knabino, li aldonis:
– Leviĝu, ĉarma sinjorino; mi plenumos kiun ajn favoron vi petos de mi.
– Kion mi petas de via grandanimeco – respondis la knabino – estas, ke vi akompanu min tuj al la loko, kien mi vin kondukos, kaj ke vi promesu ne entrepreni alian aventuron aŭ taskon, antaŭ ol vi venĝos min kontraŭ perfidulo, kiu uzurpis mian regnon spite al ĉiaj leĝoj diaj kaj homaj.
– Mi ripetas, ke mi konsentas al vi la favoron – respondis don Quijote – , sekve, jam de hodiaŭ vi povas formeti de vi la melankolion, kies pezo vin premegas, kaj reanimi vian feblan esperon per nova forto kaj energio. Kun la helpo de Dio kaj de mia brako, baldaŭ vi reakiros vian regnon kaj sidos en la trono de via granda kaj antikva lando, spite al la friponoj kiuj volus oponi al vi. Ni metu do manon al la laboro, ĉar, kiel oni diras, en prokrasto sidas danĝero.
La afliktita damo persiste penis kisi al li la manojn, sed don Quijote, en ĉio ĝentila kaj bonmaniera kavaliro, tute ne toleris tion. Kontraŭe, li igis ŝin leviĝi, brakumis ŝin plej ĝentile kaj bonmaniere kaj ordonis la ŝildiston ĝustigi la ventrozonon de Rocinante kaj armi lin tuj poste. Sancho dekroĉis la armaĵo-pecojn de arbo, de kie ili pendis kvazaŭ trofeoj kaj, ĝustiginte la ventrozonon, li armis en unu momento sian mastron, kiu, vidante sin preta, diris:
– Je la nomo de Dio, ni jam ekiru helpi ĉi grandan sinjorinon.
La barbiro, ankoraŭ sur siaj genuoj, tre atentis ne ridi kaj ne lasi sian barbon defali, alie, ili eble ne povus sukcesigi sian bonan intencon. Sed la barbiro, vidante ke don Quijote konsentis la favoron kaj rapide sin preparis por ĝin plenumi, prenis unu manon de ŝia mastrino, don Quijote la alian, kaj ambaŭ helpis ŝin sidiĝi sur la mulo. Poste don Quijote saltis sur Rocinante, la barbiro sin aranĝis sur sia rajd-besto, kaj Sancho sekvis ilin piede, kio renovigis en li la doloron pro la perdo de lia azeno, kies mankon li tre sentis en tiu momento; tamen li ĝoje elportis ĉion, pensante, ke lia sinjoro iras sur la vojo fariĝi tre baldaŭ imperiestro, ĉar sendube li edziĝos al la princino kaj oficos almenaŭ kiel reĝo de Micomicón. Nur unu afero kaŭzis al li zorgon, nome, ke tiu regno troviĝis en lando de negroj, kaj, ke, sekve, la subuloj, kiujn oni sendube donus al li, estus nigraj; sed al tio li trovis en sia fantazio bonan rimedon.
– Kio min tuŝas, se miaj subuloj estas nigraj? Mi devos nur enŝipigi kaj transporti ilin al Hispanujo; ĉi tie mi povos vendi ilin kontante kaj, per la mono de la vendo, aĉeti titolon aŭ oficon ebligontan al mi senzorge pasi la reston de mia vivo. Nur mankus, ke mi preterus la okazon kaj ne havus talenton kaj lerton sufiĉan por fari belan aranĝon kaj vendi en la daŭro de palpebrumo tridek, aŭ tridek mil, subulojn… Je Dio, mi forvendos ilin bloke, la grandajn kun la etaj, aŭ kiel ajn mi povos, kaj eĉ se ili estos nigregaj, mi scios igi ilin blankaj kaj flavaj[125]. Ho ne, mi ne havas herbon en la cerbo…
Ĉi agrablaj pensoj tiel kontentigis kaj animis lin, ke li forgesis la ĉagrenon iri surpiede. Dume, Cardenio kaj la pastro, kaŝitaj inter veproj, observis ĉion ĉi kaj ne sciis kion fari por kuniĝi al la grupo. Sed la pastro, kies inĝenio estis tre granda, elpensis planon adekvatan: per la tondilo, kiun li portis en skatolo, li rapide fortondis la barbon de Cardenio, poste surmetis al li sian propran grizan sajon kaj sian nigran manteleton, kaj restis nur en ĉemizo kaj kalsono. La aspekto de Cardenio, tiel transformiĝis per tio ke li mem ne rekonus sin, se li rigardus sin en spegulo. Poste, kvankam la grupo antaŭiĝis dum ili sin alivestis, Cardenio kaj la pastro facile alvenis unuaj al la ĉefvojo, ĉar la veproj kaj la kruta grundo ne permesis la brutojn movi sin tiel rapide kiel la piedirantoj. Elirinte el la montaro, la du viroj haltis en apuda ebeno, kaj, tuj post kiam don Quijote kaj liaj gekamaradoj elrajdis, la pastro fiksis sur lin la rigardon, ŝanĝante samtempe sian esprimon, kvazaŭ li rekonus iom post iom la kavaliron. Fine, li kuris al li, apertante la brakojn kaj kriante:
– Kia feliĉa renkonto, ho mia bona samlandano don Quijote de La Mancha, spegulo de la kavalirismo, floro kaj kremo de la kuraĝo, protektanto de la mizeruloj, kvintesenco de la vagantaj kavaliroj!
Dum li parolis, li ĉirkaŭprenadis la livan genuon de don Quijote, kiu, konfuzita de tio, kion la alia diris kaj faris, rigardis lin atente, fine lin rekonis kaj, kvazaŭ konsternita de lia ĉeesto, energie penis deseliĝi; ĉar la pastro oponis al tio, don Quijote diris:
– Sinjoro licenciulo, permesu min. Mi ne rajtas rajdi, dum tiel respektinda persono kiel via moŝto iras piede.
– Neniel mi tion konsentos – respondis la pastro – . Via Grandeco iru sur la ĉevalo, ĉar vi plenumas rajde la plej eksterordinarajn farojn kaj aventurojn de nia epoko. Mi estas nur nedigna pastro kaj sufiĉos al mi sidi sur la malantaŭo de unu el la muloj de ĉi sinjoroj, se tio ne ĝenos ilin. Kaj mi eĉ imagos, ke mi rajdas sur la ĉevalo Pegazo, aŭ sur la zebro aŭ stalono de la fama maŭro Muzaraque, kiu ĝis nun kuŝas ensorĉita en la monto Zulema, ne for de la granda Compluto.
– Mi ne pensis pri tio, sinjoro licenciulo – respondis don Quijote – , sed mi scias, ke mia sinjorino la princino bonvolos fari al mi la favoron ordoni al sia ŝildisto cedi al vi la selon de sia mulo, ĉar li povos sidi sur la gropo, se la besto eltenos.
– Jes, mi opinias, ke ĝi eltenos – diris la princino – , kaj mi opinias ankaŭ, ke ne necesas ordoni al mia ŝildisto, ĉar li estas tiel ĝentila kaj bonedukita, ke li ne konsentos, ke iru piede ekleziulo, kiu povas rajdi.
– Certe! – respondis la barbiro.
Li tuj saltis de la mulo kaj invitis la pastron okupi la selon, kion tiu faris sen ke oni bezonus ripeti la inviton. La mavo de la afero kuŝis en tio, ke la mulo, lu-besto kaj sekve malica, iom levis la postajn krurojn kaj ellasis du kalcitrojn tiajn, ke se ili estus trafintaj la bruston aŭ la kapon de majstro Nicolás, li certe sendus al la diablo sian serĉon de don Quijote. Tamen, pro la subita ekskuiĝo de la mulo, li renversiĝis sur la grundon, kun tiel eta atento al sia barbo, ke ĝi defalis. Vidante sin sen la barbo, li ne havis alian rimedon ol kovri al si la vizaĝon kaj diri plende, ke liaj dentoj rompiĝis. Kiam don Quijote rimarkis la mason da barbo, kiu kuŝis sen sango kaj makzeloj kelkan distancon de la vizaĝo de la falinta ŝildisto, li diris:
– Je Dio, vere granda miraklo! La barbo deŝiriĝis kaj falis de la vizaĝo kvazaŭ memvole!
La pastro, vidante ke lia plano riskas esti malkovrita, kuris tuj al la barbo, prenis ĝin, iris al la loko, kie la kuŝanta majstro Nicolás laŭte plendis ankoraŭ, subtenis lian kapon, ĝin premis al sia brusto kaj en unu momento fiksis denove la barbon, flustrante kelke da vortoj, kiuj, laŭ li, konsistigis magian formulon por la refikso de barboj, kiel ili vidos. Firme alliginte la barbon, la pastro iris flanken, kaj la ŝildisto vidiĝis tiel barboza kaj sana kiel antaŭe. Ĉe tio don Quijote profunde miris kaj petis la pastron konigi al li la magian formulon, kiam li povus, ĉar li havis la konvinkon, ke ĝia efiko etendiĝas preter la nura fikso de barboj, se konsideri, ke la karno de kie oni deŝiras barbon, ĉiam aperas sanga kaj leza, kaj ke, se la formulo kaŭzas kompletan resanigon, kiel vidite, certe ĝi devas utili por multaj aliaj kazoj, krom la barbaj.
– Vi pravas – respondis la pastro, kaj promesis al don Quijote konigi al li la formulon en la unua oportuna okazo.
Oni akordis, ke la pastro rajdu la unua, kaj ke aliaj tri alternu sur la sama mulo ĝis la alveno al la gastejo, staranta ses mejlojn for. Tri el ili iris do rajde: don Quijote, la princino kaj la pastro; kaj tri, piede: Cardenio, la barbiro kaj Sancho Panza. Tiam la kavaliro diris al la knabino:
– Via Alteco, sinjorino, gvidu nin, kien vi deziras iri.
Sed antaŭ ol ŝi respondus, intervenis la pastro:
– Al kiu regno gvidos nin via moŝto? Ĉu al Micomicón? Sendube ni iros tien, aŭ mi scias nenion pri regnoj.
Dorotea, tre rapid-pensa, komprenis, ke ŝi devas jese respondi, do ŝi diris:
– Jes, sinjoro, tien kondukas la vojo.
– Se tiel – diris la pastro – , ni devos pasi tra mia vilaĝo; de tie, via moŝto prenu la vojon al Cartagena, kie, kun bona sorto, vi povos enŝipiĝi. Proksimume naŭ jarojn poste, se vi havos favoran venton kaj serenan maron, vi ekvidos la grandan lagon Meona[126] (mi volas diri Meótides), de kie oni alvenas al la regno de Via Alteco post vojaĝo de pli ol cent tagoj.
– Vi eraras, sinjoro – ŝi diris – , ĉar, antaŭ iom malpli ol du jaroj, mi ekiris de tie, kaj, malgraŭ ke la vetero aĉis dum la tuta vojo, mi alvenis kaj havis la sorton renkonti la personon, kiun mi varme deziris vidi: la sinjoron don Quijote de La Mancha, kies renomo trafis mian orelon, tuj kiam mi metis la piedojn en Hispanujo. Lia famo movis min iri lin serĉi por rekomendi min al lia ĝentilo kaj por konfidi mian justan aferon al la kuraĝo de lia forta brako.
– Sufiĉas – interrompis don Quijote – . Viaj laŭdoj ĉesu, ĉar mi kontraŭas al ĉia flatado; kaj, kvankam viaj ĵusaj diroj ne estas flataj, ankaŭ ili ĝenas mian ĉastan orelon. Kiom mi povas diri, sinjorino, estas, ke, kuraĝa aŭ ne, mi metos je via servo mian grandan aŭ etan kuraĝon, eĉ ĝis perdo de la vivo. Sed nun ni lasu tion. Sinjoro pastro, bonvolu diri al mi kio kondukis vin al ĉi loko, kie vi vidiĝas sola, sen ia servisto kaj en tiel terure leĝera vesto.
– Al tio mi respondos koncize – diris la pastro – . Sciu, sinjoro don Quijote, ke mi kaj majstro Nicolás, nia amiko kaj barbiro, estis survoje al Sevilla por ricevi monon senditan al mi de parenco mia jam de longe irinta al Indioj; temis pri beleta sumo: pli ol sepdek mil arĝentaj pesoj, kio estas ne malbone. Nu, kiam ni pasis hieraŭ tra ĉi lokoj, kvar banditoj nin atakis kaj rabis de ni eĉ la barbojn, tiel, ke la barbiro opiniis konvene meti al si la barbon falsan. Kaj rilate ĉi junulon – kaj li montris Cardenion – ili bele aranĝis lin! Atentindas, ke laŭ publikaj onidiroj en la regiono, la homoj nin atakintaj estas galeruloj, kiujn deĉenigis, preskaŭ en ĉi sama loko, viro laŭdire tiel kuraĝa, ke li ellasis ilin spite al la komisaroj kaj la gardistoj; sendube mankas al li klapo en la kapo, aŭ temas pri tiel eksterordinara fripono kiel la galeruloj mem, aŭ pri viro sen koro kaj konscienco, ĉar li ellasis la lupon inter ŝafinoj, la vulpon inter kokinoj, la muŝon inter mielo; li defraŭdis la justicon kaj ribelis kontraŭ sia reĝo kaj natura sinjoro, ĉar li rompis lian leĝan aŭtoritaton. Li rabis de la galeroj ties piedojn[127], se tiel diri, kaj metis la alarmon en la Santa Hermandad, kiu jam de multaj jaroj ripozis. Resume, lia faro kaŭzis la perdiĝon de lia animo, sen havigi profiton al lia korpo.
Jam antaŭe Sancho rakontis al la pastro kaj la barbiro la aventuron de la galeruloj, kiun lia mastro tiel glore plenumis; kaj la pastro aludis pri la afero tiel insiste, por vidi kion farus aŭ dirus don Quijote. La koloro de la kavaliro ŝanĝiĝis je ĉiu vorto, kaj li ne kuraĝis deklari, ke li estas la liberiginto de tiuj bonuloj.
– Ili nin prirabis – finis la pastro – . Dio, en sia mizerikordo, pardonu la vivon, kiu ne lasis, ke ili ricevu sian merititan punon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.