|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La gastiganto de don Quijote nomiĝis don Antonio Moreno, kavaliro riĉa kaj inteligenta, tre inklina al honesta kaj deca sinamuzo. Tiel do, vidante la hidalgon en sia hejmo, li pensis pri la maniero igi lin montri sian ekstravagancan spiriton, sed sen kaŭzi al li ian damaĝon, ĉar ŝerco vundanta ne estas ŝerco, kaj la amuzoj, se ofendaj al ajna persono, ne meritas tian nomon.
Li komencis per tio, igi la hidalgon demeti sian armaĵon kaj, sur balkono rigardanta al unu el la ĉefaj stratoj de la urbo, montri sin al la popolamaso kaj al la buboj, kiuj rigardis lin kvazaŭ simion[409]. Dume la uniformuloj denove rajdis antaŭ li, kvazaŭ ili estus surmetintaj siajn paradajn vestojn je lia honoro, ne por celebri la festan tagon. De sia flanko Sancho ege ĝojis, ĉar ŝajnis al li, ke, iel aŭ alie, li trafis en novan edziĝo-feston de Camacho, en novan domon de don Diego, en novan palacon de la gedukoj. En la menciita tago, don Antonio manĝis kun kelkaj siaj amikoj, kiuj ĉiuj honoris kaj traktis la hidalgon kiel vagantan kavaliron, ĉe kio don Quijote, ravite kaj flatite, pufiĝis de vanto kaj preskaŭ krevis de plezuro. Sancho tiel spritadis, ke la servistoj de la domo, kaj la ceteraj personoj lin aŭdantaj, pendis de liaj lipoj. Kiam ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, don Antonio diris al Sancho:
– Ni scias ĉi tie, amiko Sancho, ke al vi tre plaĉas la blanka-viandaj delikataĵoj kaj la kneloj, tiom, ke, kiam oni surtabligas al vi tro da ili, la reston vi gardas sub la ĉemizon por la sekvanta tago.
– Ne, sinjoro, tio ne veras – respondis Sancho – . Mi estas pli pur-ama ol manĝ-avida, kaj mia sinjoro don Quijote, ĉi tie antaŭ ni, scias tre bone, ke ni ofte vivtenas nin dum ok sinsekvaj tagoj per nur unu manpleno da glanoj aŭ nuksoj. Tamen, se foje oni proponas al mi ringon, mi prezentas la fingron; mi volas diri, ke mi manĝas kion ajn oni donas al mi, kaj ke mi adaptas min al la diversaj cirkonstancoj. Kaj se ajna persono asertas, ke mi estas grandioza manĝanto, sed malpura, li sciu, ke li eraras. Kaj mi dirus ĉi tion alimaniere, se mi ne konsiderus la respektindecon de la honorindaj sinjoroj ĉi tie troviĝantaj.
– Efektive – intervenis don Quijote – . La skrupulo kaj delikateco montrataj de Sancho dum li manĝas devus esti eternigitaj skribe kaj gravure sur bronzaj platoj, por ke ili ĉiam vivu en la memoro de la futuraj epokoj. Verdire, kiam li malsatas, li ŝajnas iom glutema, ĉar li maĉas rapide kaj plenbuŝe. Sed li estas plej zorga rilate al pureco, kaj en sia epoko de gubernatoro li lernis manĝi delikate, tiom, ke li kutimis preni per forko la uvojn kaj eĉ la grajnojn de la grenatoj.
– Kio! – kriis don Antonio – . Ĉu Sancho estis gubernatoro?
– Jes – respondis Sancho – . De ia insulo nomata Barataria. Mi regis ĝin bele kaj glate dek tagojn, kaj en la dirita tempo mi lernis disdegni la gubernatorecojn de la tuta mondo. Mi forkuris de la insulo, falis en kavernon, kie mi konsideris min morta, kaj nur mirakle mi saviĝis.
Don Quijote detale rakontis la tutan epizodon de la regado de Sancho, ĉe la granda plezuro de la aŭskultantoj. Post ol oni prilevis la tablon, don Antonio prenis la manon de la hidalgo kaj iris kun li en privatan ĉambron, kie, kiel sola meblo, vidiĝis nur unu tablo, ŝajne jaspa, sur bazo el la sama materialo. Sur la tablo staris busto, videble bronza, laŭ la stilo de la kapoj de la Romanaj imperiestroj. Don Antonio ĉirkaŭpaŝis kun don Quijote la ĉambron, plurfoje rondiris la tablon, kaj diris:
– Nun, sinjoro don Quijote, kiam mi estas certa, ke oni ne aŭdas aŭ aŭskultas nin, kaj ke la pordo statas fermita, mi volas rakonti al via moŝto unu el la plej raraj aventuroj, aŭ pli ĝuste, unu el la plej eksterordinaraj novaĵoj imageblaj, kondiĉe, ke vi kaŝos en la plej sekretan fundon de via koro kion mi rivelos.
– Mi ĵuras tion fari – respondis don Quijote – . Kaj, por pli granda sekureco, mi eĉ sternos slabon sur ĝin. Sciu, don Antonio – ĉar li jam konis la nomon de sia gastiganto – , ke vi parolas al viro kun oreloj por aŭdi, sed kun lango ne por paroli. Tiel do, via moŝto povas sen ia zorgo transmeti kion vi havas en via brusto en la mian, kaj esti certa, ke mi ĝin ĵetos en la abismon de la silento.
– Fidante vian promeson – diris don Antonio – , mi volas, ke via moŝto miru, aŭdante kaj vidante kion tuj poste mi rivelos. Tiel, mi samtempe mildigos iom mian ĉagrenon ne povi komuniki mian sekreton, ĉar ne ĉiuj personoj fidindas.
Perpleksis don Quijote, atendante per kio finiĝus tia ĉirkaŭfrazado. Nu, don Antonio prenis lian manon, pasigis ĝin sur la kapo bronza, sur la tablo, sur la jaspa bazo subtenanta la tuton, kaj diris:
– Ĉi kapon, sinjoro don Quijote, faris unu el la plej grandaj sorĉistoj kaj magiistoj iam loĝantaj en la mondo. Mi kredas, ke li estis polo kaj disĉiplo de la fama Escotillo, pri kiu oni rakontas tiom da mirindaj aferoj. Ĉi sorĉiston mi loĝigis ĉe mi, kaj por mil eskudoj li faris al mi ĉi kapon, kapablan respondi kion ajn oni al ĝi demandas. Li observis la direkton de la ventoj, desegnis figurojn, kalkulis la pozicion de la planedoj, studis la zodiakajn signojn kaj fine kompletigis la kapon kun tia perfekteco, kian vi vidos morgaŭ, ĉar la vendredojn ĝi mutas, kaj ĝuste hodiaŭ estas vendredo. Dume via moŝto pensu kion demandi al ĝi: mi scias per propra sperto, ke ĝiaj respondoj diras la veron.
Don Quijote tiel miris ĉe la kapablo de la kapo, ke li apenaŭ kredis la asertojn de don Antonio; sed vidante, ke li devas atendi nur tempeton por fari la provon, la hidalgo preferis diri nenion kaj limiĝis danki lin pro la rivelo de tiel granda sekreto. Ili eliris el la ĉambro, don Antonio ŝlosis la ĉambron, kaj ambaŭ sin direktis al la salono, kie sidis la ceteraj kavaliroj, kaj kie, antaŭe, kiam lia mastro forestis, Sancho rakontis al ili nombron da aventuroj kaj eventoj okazintaj al don Quijote.
En la vespero de la sama tago, oni promenigis la hidalgon tra la urbo, kaj ĉi-foje li portis, ne la armaĵon, sed stratan veston kaj longan surtuton el flava ŝtofo, tiel dika, ke ĝi kapablus ŝvitigi, en tia sezono, eĉ la glacion mem. La kavaliroj antaŭe ordonis al siaj servistoj distri Sanchon, ke li ne eliru el la domo. Don Quijote rajdis, ne sur Rocinante, sed sur forta mulo egalpaŝa kaj riĉe harnisita. Nu, kiam li ekiris, oni alkudris al lia surtuto, sen ke li konscius, pecon de pergameno kun la jena teksto en grandaj literoj: «Jen don Quijote de La Mancha». Tuj kiam li komencis sian rondiron, la skribo altiris ĉies atenton, kaj tial, ke multaj preterpasantoj proksimiĝis vidi lin kaj legis voĉe «Jen don Quijote de La Mancha», la hidalgo miris, ke tiel granda nombro da homoj, rigardas, nomas kaj konas lin. Li turnis sin do al don Antonio kaj diris:
– Grandaj estas la meritoj de la vaganta kavalirismo, se konsideri, ke ĝiaj membroj fariĝas konataj kaj famaj ĉie tra la mondo. Pruve de tio, rimarku, don Antonio, ke eĉ la strataj buboj konas min, kvankam ili neniam antaŭe min vidis.
– Vi pravas, sinjoro don Quijote – respondis don Antonio – . Same kiel oni ne povas teni la fajron kaŝita kaj enfermita, tiel same oni ne povas ignori la virton; kaj la virto akirita per la profesio de la armoj brilas kaj elstaras pli ol la ceteraj virtoj.
Nu, kiam don Quijote rajdis meze de la popola rekono, unu kastiliano, leginte la pergamenon, diris laŭte:
– La diablo vin prenu, don Quijote de La Mancha! Kiel vi povis alveni ĉi tien post la senfina nombro da vergoj falintaj sur vian dorson? Vi estas freneza, kaj se vi frenezus private kaj trans fermitaj pordoj, vi ne farus grandan damaĝon; sed vi havas la specialaĵon ŝanĝi ajnan personon, kiu traktas kun vi, en frenezan aŭ stultan. Pruve de tio, jen ĉi sinjoroj vin akompanantaj. Reiru al via hejmo, idioto, zorgu pri viaj havo, edzino kaj filoj kaj deturnu vin de ĉi absurdoj, kiuj rastas al vi la cerbon kaj ronĝas vian komprenon.
– Frato – diris don Antonio – , sekvu vian vojon, kaj ne donu konsilojn, se oni ilin ne petas. La sinjoro don Quijote de La Mancha tre saĝas, kaj ni, liaj akompanantoj, ne stultas. La virton oni devas honori, kie ajn oni ĝin trovas. Jam foriru al la diablo, kaj ne miksiĝu en tion, kio ne koncernas vin.
– Nu, via moŝto pravas – respondis la kastiliano – . Vere, konsili ĉi kompatindan viron egalas batadi la venton. Tamen, bedaŭrindas, ke la saĝo laŭdire montrata de ĉi idioto, kiam li parolas pri io ajn, fine forfluas per la kanalo de lia vaganta kavalirismo. Kaj, kiel via moŝto diris, la diablo min prenu, kaj ankaŭ mian idaron, se de nun, kaj eĉ se mi vivus pli da jaroj ol Metuŝelaĥ, mi donus konsilon, petitan aŭ ne petitan, al ajna persono.
La konsilinto foriris, kaj la aliaj daŭrigis la promenadon. Sed tiel agitiĝis la buboj kaj la ceteraj homoj, legante la skribon, ke don Antonio detiris ĝin, ŝajnigante, ke ĝi detiras alion. La nokto falis, la grupo revenis al la domo, kaj tie havis lokon danc-amuzo organizita de la damoj, ĉar la edzino de don Antonio, virino alt-ranga, bela, saĝa kaj gaja invitis nombron da siaj amikinoj veni honori ŝian gaston kaj samtempe amuziĝi per liaj neimageblaj ekstravagancoj. Ne malmultaj damoj ĉeestis kaj, post riĉa manĝo, la balo komenciĝis preskaŭ je la deka horo nokte. Ĉefe du el la damoj havis petolan kaj ridan humoron kaj, kvankam tre honestaj, kondutis iom libere kaj permesis al si maliceti per ŝercoj amuzaj, sed ne ofendaj. Tiel ofte kaj rapide ili alternis invitante la hidalgon danci, ke ili muelis ne nur lian korpon, sed eĉ lian animon. Vere vidinda aspektis la figuro de don Quijote: longa, magra, flava, en tro strikta vesto, kaj kun movoj sengraciaj kaj, precipe, pezaj.
Ĉi dametoj koketis al li kvazaŭ kaŝe, kaj de sia flanko li same kaŝe ignoris ilian flirtemon. Sed, vidante sin sieĝata de iliaj sugeste flataj vortoj, li levis la voĉon kaj diris:
– Fugites, partes adversae[410]. Lasu min en paco, tentaj pensoj. Nu, sinjorinoj, viaj deziroj ne tuŝas min, ĉar la reĝino de la miaj, la senegala Dulcinea de El Toboso, ne konsentas, ke alies sopiroj min venku kaj regu.
Kaj tion dirante, konsumita kaj muelita de la danca ekzercado, li sidiĝis sur la plankon meze de la salono. Don Antonio ordonis transporti lin brake al ties lito, Sancho iris la unua lin levi kaj diris:
– Grandioze vi dancis, sinjoro mastro! Ĉu vi kredas, ke ĉiuj kuraĝaj homoj scipovas danci, kaj ke ĉiuj vagantaj kavaliroj lertas en la balo? Nu, se vi tion pensas, vi eraras. Ekzistas personoj pretaj mortigi giganton prefere ol fari kapriolon. Se vi devus klak-danci, mi povus anstataŭi vin, ĉar mi klakadas per la piedoj vere bone. Sed rilate al dancado salona, mi estas nura nulo.
Per ĉi vortoj kaj aliaj similaj Sancho igis ridi la homojn en la balo. Li kuŝigis lian mastron en la liton kaj kovris lin ĝis la oreloj, ke li ŝvitu, por ke li ne malvarmumu post sia sinmovado en la balo.
La sekvantan tagon, don Antonio decidis submeti al provo la ensorĉitan kapon, do li enfermiĝis en la privata ĉambro, akompanate de don Quijote, Sancho, aliaj du amikoj, kaj la du damoj, kiuj turmentis la hidalgon en la balo, kaj kiuj pasigis la nokton kun la edzino de don Antonio. Ĉi lasta rivelis al la grupo la kapablon de la kapo, petis ilin gardi la sekreton, kaj diris, ke nun, por la unua fojo, oni kontrolos, ĉu ĝi efektive funkcias. Nur la du amikoj de don Antonio konis la veron pri la ensorĉo, kaj se don Antonio ne estus antaŭe rivelinta ĝin al ili, ankaŭ ilin frapus ŝoko, same kiel la ceterajn: tiel lerte kaj perfekte konstruita vidiĝis la kapo!
Don Antonio mem proksimiĝis la unua kaj diris flustre, tamen aŭdeble, en la orelon de la busto:
– Diru, kapo, per via propra kapablo: kion mi pensas nun?
Kaj, sen movi la lipojn, la kapo respondis kun klara kaj tre komprenebla voĉo:
– Pri pensoj mi ne traktas.
Ĉi vortoj ŝokis ĉiujn, des pli, ke nek en la ĉambro, nek proksime al la tablo troviĝis ajna persono povanta diri la respondon.
– Kiom da homoj estas ĉi tie? – demandis denove don Antonio.
– Vi kaj via edzino – respondis la kapo – kun du amikoj viaj, du amikinoj ŝiaj, unu fama kavaliro nomata don Quijote de La Mancha kaj ties ŝildisto, Sancho Panza laŭnome.
Tiam la stuporo atingis la kulminon, kaj iliaj haroj stariĝis de teruro. Don Antonio apartiĝis de la kapo kaj diris:
– Tio sufiĉas al mi por juĝi, ke min ne trompis la viro vendinta ĝin al mi, ho saĝa kapo, parolkapabla kapo, responda kapo kaj admirinda kapo! Alia iru kaj demandu laŭvole.
Kaj tial, ke la virinoj ĝenerale havas naturon senpaciencan kaj scivolan, unu el la du amikinoj de la edzino de don Antonio proksimiĝis la unua kaj demandis:
– Diru al mi, kapo: kion mi faru por esti tre bela?
– Konduti tre ĉaste – venis la respondo.
– Nenion plian mi demandos – diris la virino.
Poste proksimiĝis ŝia kunulino kaj diris.
– Kapo, mi volus scii, ĉu mia edzo amas min aŭ ne.
– Juĝu laŭ lia konduto al vi – respondis la kapo.
– Efektive, tia demando ne bezonis respondon, ĉar la faroj de la homoj proklamas ilian intencon – diris la damo, sin retirante.
Poste unu el la amikoj de don Antonio aliris kaj demandis:
– Kiu mi estas?
– Vi tion scias – venis la respondo.
– Tio ne respondas mian demandon. Mi volis scii, ĉu vi konas min.
– Jes, mi konas. Vi estas don Pedro Noriz – respondis la voĉo.
– Mi ne deziras scii ion plian. Tio sufiĉas por konvinki min, ke vi ĉion konas.
Li apartiĝis, aliris la alia amiko kaj demandis:
– Diru, kapo: kion deziras mia heredonta filo?
– Mi jam diris – venis la respondo – , ke pri deziroj mi ne traktas. Tamen mi konfesu, ke fakte li deziras enterigi vin.
– Vi pravas – diris la kavaliro – . Tio estas videbla kaj palpebla.
Li ne plu demandis, la edzino de don Antonio proksimiĝis kaj diris:
– Mi ne scias, pri kio demandi vin, kapo. Mi volus scii nur, ĉu mi ĝuos mian karan edzon ankoraŭ multe da jaroj.
– Jes – respondis la voĉo – , ĉar liaj sano kaj sobro garantias al li longajn jarojn de vivo, dum aliaj homoj kutimas kurtigi la sian per diboĉo.
Tiam don Quijote proksimiĝis kaj demandis:
– Diru, respondulo: ĉu estis vero aŭ nur sonĝo tio, kion mi rakontis pri miaj aventuroj en la kaverno de Montesinos? Ĉu la skurĝado de Sancho kompletiĝos? Ĉu la elsorĉo de Dulcinea venos al sia fino?
– Multon oni povus diri pri viaj aventuroj en la kaverno: ili estas parte veraj, parte imagaj. La skurĝado de Sancho progresos tre lante. La elsorĉo de Dulcinea atingos sian finon.
– Nenion plian mi deziras scii – respondis don Quijote – ĉar, se mi vidos Dulcinean elsorĉita, mi konsideros, ke min trafis bloke ĉiuj favoroj de la fortuno.
Laste aliris Sancho kaj demandis:
– Ĉu eble mi havos alian gubernatorecon? Ĉu mi forlasos ĉi mizeran vivon ŝildistan? Ĉu mi vidos denove miajn edzinon kaj filojn?
– Vi regos en via propra hejmo – respondis la voĉo – . Se vi reiros al ĝi, vi vidos vian familion, kaj se vi ĉesos servi vian mastron, vi ĉesos esti ŝildisto.
– Bele, je Dio! – kriis Sancho – . Tion saman mi povus respondi al mi! La profeto Perogrullo[411] ne superus vian talenton.
– Besto, kion vi volas, ke li respondu? – diris don Quijote – . Ĉu ne sufiĉas, ke la respondoj de ĉi kapo kongruas kun la demandoj?
– Jes, sufiĉas – respondis Sancho – , sed al mi plaĉus, se ili estus pli longaj kaj signifaj.
Per tio finiĝis la demandoj kaj respondoj. Sed ne finiĝis, ke la ĉeestantoj plu stuporis, se escepti la du amikojn de don Antonio, konantojn de la sekreto. Kaj ĉi sekreton volas jam riveli Cide Hamete Benengeli, por ke la mondo ne perpleksu, kredante, ke ia magia aŭ stranga mistero sidas en ĉi kapo. Tiel do li deklaras, ke don Antonio Moreno, por sia propra amuzo kaj por mistifiki la sensciajn, konstruis ĝin en sia hejmo, imitante alian kapon, kiun, kreitan de skulptisto, li antaŭe vidis en Madrid. Kaj jen la procedo de la konstruo: la plato de la tablo estis el ligno pentrita kaj vernisita, ke ĝi ŝajnu jaspa, kaj la bazo konsistis el la sama materialo, garnita per kvar aglaj krifoj por pli bone subteni la tuton. La kapo, simila al la bronzaj portreto-bustoj de la Romanaj imperiestroj, estis kava, same kiel la supro de la tablo, kaj ambaŭ kupliĝis tiel perfekte, ke ne rimarkeblis eĉ la plej eta junto. Ankaŭ la bazo de la tablo estis kava kaj komunikiĝis kun la gorĝo kaj kapo de la busto, kaj la tuto kombiniĝis kun aperturo tra la plafono de la suba ĉambro. Tra ĉi kavoj de la bazo, la tablo, la brusto kaj la gorĝo iris metala tubo, tiel bone instalita, ke ne eblis rimarki ĝin. En la suba ĉambro, responda al la supra, staris la homo faranta la respondojn kun la buŝo alpremita al la tubo, tiel, ke la supraj voĉoj subiris, kaj la suba voĉo supriris, klare kaj perfekte aŭdeblaj, kaj ĉi-maniere oni ne povis koni la artifikon. La respondanto estis nevo de don Antonio, studento saĝa kaj sagaca; kaj tial, ke lia onklo anticipe informis lin pri la personoj irontaj kun li en la ĉambron, estis al li facile respondi prompte kaj ĝuste la unuan demandon, kaj per konjektoj kaj lerte – ĉar li estis ankaŭ lerta – la ceterajn.
Cide Hamete plu rakontas, ke ĉi mirinda parol-kapo plu funkciis proksimume dek aŭ dek du tagojn. Sed, kiam diskoniĝis tra la urbo, ke don Antonio posedas ĉi ensorĉitan kapon, kiu respondas ĉian demandon, li, timante ke la novaĵo povus trafi la akran orelon de la sentineloj de nia religio, informis pri la tuta afero al la sinjoroj inkvizitoroj, kaj ili ordonis ne plu uzi la kapon kaj ĝin detrui, por ke la senscia popolo ne skandaliĝu. Sed don Quijote kaj Sancho ĉiam havis la opinion, ke la kapo estis ensorĉita kaj parol-kapabla, kio pli plaĉis al la hidalgo ol al la ŝildisto.
La kavaliroj de la urbo, en sia deziro plezurigi don Antonion, distri la hidalgon kaj doni al li okazon montri siajn ekstravagancojn, aranĝis ringo-turniron[412] okazontan post ses tagoj, kvankam ĝi ne efektiviĝis pro la motivo, kiun oni poste klarigos. Don Quijote deziris vagi tra la urbo piede kaj senceremonie, ĉar li timis, ke, se li irus rajde, la buboj postkurus lin. Tiel do, li, Sancho kaj du servistoj disponigitaj de don Antonio eliris promeni, kaj okazis, ke, irante sur strato, don Quijote levis la rigardon kaj vidis la jenon skribitan super la pordo de domo: «Ĉi tie oni presas librojn», kio tre plaĉis al li, ĉar neniam antaŭe li vidis presejon kaj scivolis pri ĝia funkciado. Li eniris kun sia tuta akompanantaro kaj vidis presi ie, korekti provojn tie, komposti aliloke kaj ŝanĝi tipojn pretere. Fakte, li vidis la tutan proceson de grava presejo. Don Quijote eniris en diversajn fakojn, demandis kion oni tie faras, la labormajstroj donis la necesajn klarigojn, la hidalgo tre interesiĝis kaj plu iris. En alia fako li same demandis al la labormajstro pri lia tasko.
– Sinjoro – li respondis – , la kavaliro tie staranta (kaj li montris viron de bela figuro kaj serioza sinteno) tradukis libron el la toskana en la kastilian, kaj mi ĝin kompostas por baldaŭa eldono.
– Kiun titolon havas la libro? – demandis don Quijote.
– En la toskana, la libro titoliĝas Le bagatelle – respondis la aŭtoro.
– Kaj kion signifas le bagatelle en la kastilia? – demandis don Quijote.
– Le bagatelle – diris la aŭtoro – signifas proksimume «la bagateloj» kaj, kvankam la libro havas humilan titolon, ĝi entenas nombron da solidaj kaj substancaj aferoj.
– Mi iom konas la toskanan – respondis don Quijote – kaj mi fieras, ke mi povas kanti kelke da strofoj el Ariosto. Sed via moŝto bonvolu diri al mi (kaj mi demandas, ne kun la intenco ekzameni vian scion, sed simple pro scivolo), ĉu vi trovis en via traduko-laboro la vorton pignata?
– Jes, ofte – respondis la aŭtoro.
– Kaj kiel vi tradukas ĝin en la kastilian?
– Kiel do, se ne skribante «kuirpoton»?
– Je Dio! – kriis don Quijote – . Kiel multe vi progresis en la toskana lingvo! Mi vetus, ke, kie la toskana diras piace, via moŝto skribas en la kastilia «plaĉas»; kie piú, «plu»; kie su, «supre», kaj kie giú, «sube».
– Jes, certe – respondis la aŭtoro – . Ili estas iliaj ĝustaj tradukoj.
– Nu, mi ĵurus – diris don Quijote – , ke via moŝto ne famiĝis en ĉi mondo ĉiam malinklina premii la talenton kaj la meriton. Kiom da kapabloj ĉie perditaj! Kiom da inteligentaj homoj ignorataj! Kiom da talentuloj disdegnataj! Tamen, ŝajnas al mi, ke traduki el unu lingvon en alian, se oni esceptas la suverenajn lingvojn grekan kaj latinan, similas rigardi la renverson de flandra tapiŝo, ĉar, kvankam la figuroj ankaŭ tie videblas, ili ne montras la glaton kaj brilon de la ĉefa flanko, ĉar duonkaŝitaj de la fadenoj. Kaj traduki el facilaj lingvoj ne implicas la posedon de pli da talento aŭ da stilo ol necesas por kopii ion el unu papero en alian. Nu, mi ne volas diri, ke la tradukarto estas ne laŭdinda: efektive, oni povus okupi sin per aliaj pli mavaj kaj malpli profitaj aferoj. El ĉi rimarko mi esceptas du famajn tradukintojn: doktoron Cristóbal de Figueroa[413], pro ties Paŝtisto Fido, kaj don Juan de Jáuregui[414] pro ties Aminta, ĉar, ĉe tiaj versioj, oni dubas, ĉu temas pri tradukoj aŭ pri originaloj. Sed bonvolu diri al mi, sinjoro: ĉu vian libron oni presas je via kosto, aŭ vi cedis la rajton al eldonisto?
– Mi ĝis presas je mia kosto – respondis la aŭtoro – , kaj el ĉi unua eldono de du mil ekzempleroj mi pensas gajni almenaŭ mil dukatojn. Oni tre facile vendos ilin po ses realoj.
– Kiel bele vi kalkulas! – ironiis don Quijote – . Evidentas, ke vi ne scias pri la artifikoj de la presistoj kaj pri la ruzaj kombinoj, kiujn ili aranĝas inter si. Kiam vi vidos vin ŝarĝita per du mil ekzempleroj de la libro, ilia pezo tiel vin dispremos, ke vi teruriĝos, des pli, se la verko havas ne multan intereson kaj spicon.
– Kion fari do? – diris la aŭtoro – . Ĉu vi volas, ke mi cedu mian rajton al eldonisto, kiu pagus al mi tri maravedojn, kaj eĉ pensus, ke li faras al mi grandan favoron? Mi eldonas miajn librojn, ne por akiri famon en la mondo (mi ja estas ĉie konata pro miaj verkoj), sed por gajni monon, ĉar famo sen mono valoras eĉ ne unu soldon.
– Dio donu bonan sorton al via moŝto – respondis don Quijote.
Kaj li iris en alian fakon, kie li vidis korekti folion de libro titolita Lumo de la animo.
– Ĉi-specaj libroj, kvankam jam multenombraj – diris la hidalgo – , devus plu eldoniĝi, ĉar nuntempe tro abundas la pekuloj, kaj necesas senfina nombro da lumoj por tiom da personoj loĝantaj en la tenebro.
Li plu iris kaj vidis, ke oni same korektas alian libron. Li demandis pri ĝia titolo, kaj oni respondis, ke temas pri la Dua parto de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, verkita de ia aŭtoro naskiĝinta en Tordesillas.
– Oni jam informis al mi pri ĉi libro – diris don Quijote – kaj, vere kaj sincere, mi pensis, ke oni jam bruligis kaj konvertis ĝin en cindron pro ĝia impertinento. Sed, kiel ĉiu porko, ĝi havos sian tagon de Sankta Marteno[415]. La fikciaj historioj estas des pli allogaj kaj ĝuindaj, ju pli ili alproksimiĝas al la realo kaj al la verŝajno.
Kaj li eliris el la presejo, montrante ioman indignon. En la sama tago, don Antonio aranĝis, ke la hidalgo vizitu la galerojn proksimajn al la plaĝo, kio donis multe da ĝojo al Sancho, ĉar li neniam antaŭe vidis ilin. Don Antonio informis la admiralon de la ŝipoj, ke en la posttagmezo li vizitos lin kun sia gasto la fama don Quijote de La Mancha, pri kies persono jam aŭdis la admiralo, kaj ankaŭ la loĝantaro de la urbo. Sed tion okazintan al la hidalgo en la galeroj oni rakontos en la sekvanta ĉapitro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.