La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

Pri la konversacio de don Quijote kaj lia ŝildisto, kune kun aliaj memorindaj eventoj

Apenaŭ la mastrumantino vidis, ke Sancho Panza enfermis sin kun sia mastro, ŝi divenis la objekton de lia vizito. Pensante, ke el ilia konversacio rezultus la decido entrepreni la trian eliron, ŝi prenis sian mantelon kaj, plena de aflikto kaj angoro, iris viziti la bakalaŭron Sansón Carrasco; ŝi imagis, ke pro sia facila parolo kaj freŝa amikeco kun ŝia mastro li povus persvadi la hidalgon, ke li rezignu sian absurdan ideon. La bakalaŭro promenadis en sia korto, kaj kiam la virino vidis lin, ŝi tuj genuiĝis antaŭ li, ŝvitante en sia konsterno. Ĉe ŝia elmontro de doloro kaj perturbo, li demandis:

– Kio okazas, mastrino? Kio alvenis al vi, ke vi aspektas, kvazaŭ vi elspirus vian animon?

– Okazas, sinjoro Sansón, ke mia mastro sin elŝiros, denove sin elŝiros.

– Kiel li sin elŝiros? – demandis la bakalaŭro – . Ĉu li pensas elŝiri sin el ia parto de sia korpo?

– Ne tiel, sed tra la pordo de sia frenezo – ŝi respondis – . Mi volas diri, kara sinjoro bakalaŭro, ke li intencas elŝiri sin el sia hejmo, jam por la tria fojo, por serĉi tra la mondo kion li nomas venturoj;[241] kvankam mi ne bone komprenas, kial li donas al ili tian nomon: la unuan fojon oni alportis lin transverse kuŝanta sur azeno kaj kun la korpo disbatita; la duan fojon li alvenis en bovoĉaro, enfermita en kaĝo, kie li imagis sin sub ensorĉo, kaj la kompatinda tiel statis, skeleta, flava, kun la okuloj profunde en la kavoj ĝis preskaŭ la fundo de la kranio, ke eĉ la patrino lin naskinta ne povus koni lin. Pli ol ses cent ovojn kostis al mi iom refortigi lin, kion scias Dio, la tuta mondo, kaj same miaj kokinoj, kiuj povus diri, ĉu mi mensogas…

– Mi plene kredas vin – diris la bakalaŭro – . Viaj kokinoj estas tiel bonaj, grasaj kaj bone edukitaj, ke ili dirus nenion falsan, eĉ se ili krevus. Sed, sinjorino mastrino, ĉu vere ne temas pri alia misfortuno, aŭ okazas nur, ke vi timas kion don Quijote volas fari?

– Ne, sinjoro, mi ne timas ion pli mavan.

– Nu, ne faru al vi zorgojn – diris la bakalaŭro – . Reiru hejmen kun trankvila koro kaj tenu preta por mi varman manĝon. Kaj survoje recitu la preĝon de Sankta Apolonia, se vi konas ĝin, kaj vi miros je ĝia efiko. Mi tuj iros al vi.

– Ve kaj ve! – ekkriis la mastrumantino – . Ĉu via moŝto volas, ke mi recitu la preĝon de Sankta Apolonia? Tio konvenus, se al mia mastro dolorus la dentoj, sed fakte li suferas je la kapo.

– Faru kion mi diras, mastrino. Foriru kaj ne komencu diskuti kun mi. Vi bone scias, ke mi bakalaŭriĝis en Salamanca, kaj ke ne ekzistas pli supera bakalaŭreco ol la tiea.

Ĉe tio la mastrumantino foriris, la bakalaŭro iris al la pastro kaj interkonsentis kun li kion oni rakontos siatempe. Dume don Quijote kaj Sancho, enferminte sin en la ĉambro, tenis konversacion, kiun la historio registris plej fidele kaj ekzakte.

– Sinjoro – diris Sancho al sia mastro – mi jam persadis mian edzinon, ke ŝi lasu min akompani vin, kien ajn vi volos.

– «Persvadis» vi diru, ne «persadis» – korektis don Quijote.

– Se mi bone memoras – respondis Sancho – mi petis vian moŝton unu du fojojn, ke vi ne korektu miajn vortojn, se vi komprenas ilin; kaj se vi ne komprenas, ke vi diru: «Sancho, aŭ diablo, mi ne komprenas vin». Tiam se mi ne povus fari pli bonan klarigon, vi devus korekti min, ĉar mi estas sedema…

– Mi ne komprenas vin – tuj interrompis don Quijote – . Mi ne scias kion signifas «sedema».

– «Sedema» signifas, ke mi estas tia tiel…

– Nun mi komprenas vin eĉ malpli – diris don Quijote.

– Se vi do ne povas kompreni, mi ne scias jam kiel diri… Dio min helpu.

– Ha jes, mi divenas nun! Vi volas diri, ke vi estas tiel cedema, mola kaj fleksebla, ke vi konsentos kion ajn mi diros al vi, kaj agos laŭ miaj instrukcioj – klarigis don Quijote.

– Mi vetus, ke jam dekomence vi kaptis la signifon de la vorto; tamen, vi volis konfuzi min, por ke mi diru du cent novajn absurdojn.

– Eble… Sed kion diris Teresa? – demandis don Quijote.

– Teresa diris – respondis Sancho – , ke mi devas teni min garde kontraŭ vi, ke parolu skriboj kaj silentu lipoj, ke tranĉanto de ludkartoj ne disdonas ilin, kaj ke unu donaco valoras pli ol du promesoj. Kaj mi aldonas, ke konsilo virina ne valoras multe, sed, kiu ĝin ne aŭskultas, kondutas stulte.

– Ankaŭ mi opinias la samon – diris don Quijote – . Sed daŭrigu, Sancho, daŭrigu. Hodiaŭ vi parolas per oraj vortoj.

– Kiel via moŝto scias pli bone ol mi, la afero estas, ke ni ĉiuj fine falas en la morton, ke hodiaŭ ni ekzistas kaj morgaŭ ne, ke tiel same forpasas la ŝafido kiel la ŝafo, kaj ke neniu devas determini al si vivon pli longan en ĉi mondo, ol la vivo, kiun Dio disponis por li: ĉar la morto surdas kaj, frapante sur la pordo de nia vivo, rapidas ĉiam, kaj nek preĝoj, nek baroj, nek sceptroj nek mitroj kapablas ĝin deteni, kiel la tuta mondo scias, kaj kiel la predikistoj proklamas en la kirkoj.

– Vi pravas, sed mi ne komprenas kion vi celas – diris don Quijote.

– Mi celas – respondis Sancho – , ke via moŝto asignu al mi fiksan salajron monan pagendan ĉiumonate: ĉar ne plaĉas al mi dependi de favoroj, tial, ke ili alvenas tarde, mise aŭ neniam. Kio estas mia, al mi apartenas, kaj Dio min helpu. Resume, mi volas scii kiom mi ricevos, ĉu grandan, ĉu etan kvanton; la kokinoj demetas unu ovon post alia, multaj unuoj faras unu multon, kaj, se oni iom ricevas, neniom oni perdas. Cetere, se fine okazus (kion mi ne kredas nek esperas), ke via moŝto transdonus al mi la promesitan insulon, mi ne estas sendanka kaj avara ĝis la ekstremo rifuzi, ke oni deprenu de mia salajro mian katon el la rento eltirebla el la insulo.

– Amiko Sancho – diris don Quijote – kelkfoje la kato valoras tiel multe kiel la rato[242].

– Mi vin komprenas. Mi vetus, ke mi devis diri, ne katon, sed raton; tamen ne gravas: via moŝto bone kaptis la sencon.

– Tiel bone – diris don Quijote – , ke mi penetris ĝis viaj plej sekretaj pensoj kaj scias kion vi celas per la nekalkuleblaj sagoj de viaj proverboj. Nu, Sancho, mi volonte asignus salajron al vi se en ajna historio kavalira troveblus eĉ la plej eta indico, ke la ŝildistoj ricevis pagon monate aŭ jare; sed mi legis la tutan, aŭ preskaŭ la tutan, kolekton de la libroj pri vagantaj kavaliroj kaj nenie trovis, ke ajna prodo asignis fiksan salajron al sia ŝildisto. Mi scias nur, ke la ŝildistoj servis senpage, kaj ke, en la plej neatendita momento, ili vidis sin rekompencitaj per insulo, aŭ per io ekvivalenta, aŭ almenaŭ ricevis moŝtan titolon, se la sorto montriĝis favora al iliaj mastroj. Se kun tiaj esperoj kaj eventualaj kompensoj vi deziras denove servi min, estu bonvena. Sed pensi, ke mi elsvingos el ties ĉarniroj kaj embrazuroj la oldajn regulojn kavalirajn, kaj ilin renversos, estas pensi neeblon. Reiru do hejmen, kara Sancho, kaj komuniku mian intencon al Teresa; kaj se ŝi konsentas, kaj al vi plaĉas servi min senpage, bene quidem;[243] se ne, amikoj kiel antaŭe: ĉar, kiam ne mankas greno en la kolombejo, ankaŭ kolomboj ne mankas. Kaj memoru, amiko, ke bona espero valoras pli ol mizera havo, kaj bona pretendo pli ol mava pago. Mi tiel parolas, Sancho, por ke vi vidu, ke ankaŭ mi, kiel vi, povas inundi per pluvego da proverboj. Fine mi diras kaj ripetas, ke, se vi ne volas veni kun mi senkondiĉe nek submeti vin al la sama sorto kiel mi, akompanu vin Dio kaj faru el vi sanktulon; al mi ne mankos ŝildistoj pli obeaj kaj pli komplezaj ol vi, kaj ne tiel stultaj kaj parolemaj.

Kiam Sancho vidis la firman deciditecon de sia mastro, nigriĝis lia ĉielo kaj defalis la flugiloj de lia koro, ĉar li antaŭe opiniis, ke lia sinjoro ne forirus sen li eĉ por la tuta oro de la mondo. Li teniĝis konfuzita kaj enpensa, kaj ĝuste tiam eniris Sansón Carrasco. Lin sekvis la nevino kaj la mastrumantino, puŝataj de la deziro aŭskulti, kian argumenton uzos la bakalaŭro por persvadi ilian sinjoron, ke li ne foriru denove serĉi aventurojn. Sansón, la granda ŝerculo, proksimiĝis al don Quijote, brakumis lin, kiel en la unua fojo, kaj diris emfaze:

– Ho floro de la vaganta kavalirismo! Ho brilega lumo de la armoj! Ho spegulo kaj honoro de la hispana regno! Volu la ĉiopova Dio nune kaj poste, ke se ia persono, aŭ personoj, intencas meti obstaklon aŭ baron al via tria eliro, li mem ne povu trovi la eliron el la labirinto de siaj deziroj nek iam plenumi sian plej karan projekton!

Poste, turnante sin al la mastrumantino, li aldonis:

– Vi povas ne plu reciti la preĝon de Sankta Apolonia, ĉar mi scias, ke la astroj speciale decidis, ke sinjoro don Quijote denove iru plenumi siajn noblajn kaj novajn ideojn; kaj mia konscienco min riproĉus, se mi ne instigus kaj persvadus ĉi kavaliron ĉesi reteni kaj submeti la forton de sia kuraĝa brako kaj la aŭdacon de sia animo, ĉar pro lia prokrasto endanĝeriĝas la riparo de arbitroj, la honoro de puceloj, la protekto al orfoj, la defendo al vidvinoj kaj la helpo al edzinoj, aparte de aliaj aferoj de la sama speco propraj, koncernaj kaj rilataj al la ordeno de la vaganta kavalirismo. Tiel do, bela kaj brava sinjoro don Quijote, via granda kaj alta moŝto devas ekiri jam sur la vojo, prefere nun ol morgaŭ; kaj se io mankas al vi por la plenumo de via decido, jen mi, preta meti je via dispono mian personon kaj mian havon. Kaj se vi, plej supera moŝto, bezonus ŝildiston, mi konsiderus min ege feliĉa, servante vin en tia karaktero.

Ĉe tio don Quijote turnis sin al Sancho kaj diris:

– Ĉu mi ne avertis vin, Sancho, ke mi fine disponus abundon da ŝildistoj? Rigardu, kiu proponas sin!: la eksterordinara bakalaŭro Sansón Carrasco, konstante bonhumora, amuzanto de studentoj en la fakultataj kortoj de Salamanca, persone sana, membre facilmova, silenta, eltenema kontraŭ la frido kaj la varmo, kontraŭ la malsato kaj la soifo kaj posedanta ĉion necesan por esti ŝildisto de vaganta kavaliro. Sed la ĉielo ne permesu, ke, por obei mian kapricon, mi renversu ĉi kolonon de la letroj, rompu ĉi vazon de scioj kaj dehaku ĉi superan palmobranĉon de la noblaj kaj liberalaj artoj! La nova Sansón restu en sia lando kaj, honorante ĝin, honoru en la sama tempo la grizajn harojn de siaj oldaj gepatroj: mi kontentiĝos per la unua ŝildisto sin propononta, konsiderante, ke Sancho ne degnas veni kun mi.

– Jes, mi degnas – respondis Sancho, kortuŝita kaj kun la okuloj plenaj de larmoj – . Oni ne diru pri mi, sinjoro mastro, ke «finiĝis la pano, adiaŭ, kompano». Ne, mi ne devenas de familio el sendankuloj: la tuta mondo scias, precipe mia vilaĝo, kiaj estis miaj antaŭuloj, la Panzas, kaj krome mi scias, pro la multaj bonaj faroj kaj pro la vortoj, eĉ pli bonaj, de via moŝto, ke vi deziras favori min. Se mi tro insistis rilate la kiomon kaj la kvanton de mia salajro, tion mi faris nur por komplezi mian edzinon, ĉar, kiam ŝi decidas ion, nenia maleo enbatas la ringojn de barelo tiel forte, kiel mia edzino, kiam ŝi enbatas, ke oni faru ŝian volon. Sed, verdire, viro devas vire konduti, kaj virino virine; kaj ĉar mi estas viro ie ajn (kio ne negeblas) mi volas esti viro ankaŭ en mia domo, spite al ĉiu kaj al ĉio. Do, nenio plia restas por fari: nur, ke via moŝto skribu vian testamenton kaj aldonan kodicilon, ke oni ne povu ĝin reveki, kaj tuj poste ni ekiru sur la vojo, por ke ne plu suferu la animo de sinjoro Sansón, se konsideri, ke li diras, ke lia konscienco diktas al li persvadi vian moŝton vagadi por la tria fojo tra la mondo. Kaj denove mi proponas min por servi fidele kaj laŭleĝe vian moŝton, tiel bone kiel la ŝildistoj de ajna epoko nuna aŭ pasea servis al la vagantaj kavaliroj, kaj eĉ pli bone ol ili.

La bakalaŭro miris je la stilo kaj la vortoj de Sancho, ĉar, kvankam li legis la unuan parton de la historio de lia mastro, li tute ne kredis la ŝildiston tiel amuza, kiel oni lin pentris en la libro; sed nun, kiam li aŭdis lin diri «testamenton kaj aldonan kodicilon, ke oni ne povu ĝin reveki» anstataŭ «testamenton kaj aldonan kodicilon, ke oni ne povu ĝin revoki», li kredis ĉion, kion li legis pri la ŝildisto, konsideris lin unu el la plej grandiozaj stultuloj de nia epoko, kaj pensis, ke tia paro da frenezuloj, kiel la mastro kaj la servisto, neniam antaŭe ekzistis en la mondo.

Fine don Quijote kaj Sancho brakumis unu la alian, reamikiĝis, kaj aŭskultinte la opinion kaj la aprobon de la granda Carrasco, ilia orakolo tiama, decidis entrepreni la vojaĝon post tri tagoj; dume ili devus provizi sin per ĉio necesa por la foriro, precipe per kompleta helmo, ĉar don Quijote insistis, ke li nepre devas porti ĝin. Sansón proponis al li unu tian, ĉar li sciis, ke amiko lia havas ĝin kaj volonte ĝin cedus, se konsideri, ke ĝi, tute manka je la brilo de polurita ŝtalo, nigris kaŭze de rusto kaj ŝimo.

Ne havis finon la malbenoj ĵetitaj de la nevino kaj la mastrumantino kontraŭ Carrasco; la du disŝiris siajn harojn, gratis sian vizaĝon kaj, laŭ la maniero de la iamaj ploristinoj, vekriis la foriron de la mastro kvazaŭ lian propran morton. Nu, Sansón, persvadante la hidalgon denove vojaĝi, komencis ludi rolon, kiun ĉi historio traktos siatempe, kaj kiun li prenis sur sin interkonsente kun la pastro kaj la barbiro.

Resume, en la diritaj tri tagoj don Quijote kaj Sancho havigis al si kion ili opiniis necesa, kaj post ol Sancho pacigis la edzinon, kaj don Quijote la nevinon kaj la mastrumantinon, ambaŭ, nerimarkate, ekiris ĉe la falo de la nokto, kaj la bakalaŭro akompanis ilin unu du mejlojn ekde la vilaĝo survoje al El Toboso. Don Quijote rajdis sur la bona Rocinante, kaj Sancho sidis sur la olda azeno kun la dusako bone provizita per viktualio, kaj la burso per mono, kiun don Quijote antaŭe konfidis al li por ajna eventualo. Sansón brakumis la kavaliron kaj petis lin, ke li ne forgesu informi lin pri siaj novaĵoj bonaj aŭ mavaj, ke li povu aŭ ĝoji aŭ tristi, kiel postulas la leĝoj de la amikeco. don Quijote promesis tion fari, Sansón reprenis la vojon al sia vilaĝo, kaj la paro iris plu ale al la granda urbo El Toboso.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.