|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Rakontas la saĝa Cide Hamete Benengeli, ke tuj kiam don Quijote diris adiaŭ al siaj gastigintoj kaj al la ceteraj spektintoj de la enterigo de la paŝtisto Crisóstomo, li kaj Sancho Panza rajdis en la saman arbaron, en kies denson ili vidis Marcelan penetri; kaj ke, vane serĉinte ŝin dum pli ol du horoj ĉie inter la arboj, ili alvenis al valeto riĉa je freŝa herbo, kie fluis tiel paca kaj friska rojo, ke ĝi invitis, eĉ persvadis, pasigi tie la horojn de la posttagmezo, kiu jam komencis tre varmi.
Deseliĝis don Quijote kaj la ŝildisto, kaj, lasinte la azenon kaj la ĉevalon laŭplaĉe paŝtiĝi meze de la abunda herbo, fosis en la dusako kaj konsumis kion ĝi entenis sen ia ceremonio kaj en paco kaj kontento. Sancho ne zorgis pli frue ligi la piedojn de Rocinante, ĉar li opiniis ĝin tiel kvieta kaj tiel ete amorema, ke li certis, ke ĉiuj ĉevalinoj de la herbejoj de Córdoba ne sukcesus stimuli ĝin al ia nedecaĵo. Sed laŭ la volo de la sorto – kaj ankaŭ de la diablo, kiu ne ĉiam dormas – en la sama valeto paŝtiĝis grego da galegaj ĉevalinoj, kies pelistoj-janguanoj kutimas siesti tie, kie ekzistas akvo kaj herbo por la brutoj; kaj la loko elektita de don Quijote plej konformis al ilia gusto. Okazis do, ke en Rocinante vekiĝis la deziro flirti kun la sinjorinoj ĉevalinoj, ĉar, flarsentinte ilin, ĝi forgesis sian ordinaran naturon kaj flegman paŝon kaj, sen peti la permeson de la mastro, trotante pli vigle ol kutime, iris komuniki al la ĉevalinoj sian ideon. Sed ili, laŭŝajne pli inklinaj manĝi ol frivoli, akceptis la ĉevalon per hufoj kaj dentoj, tiele, ke ili baldaŭ rompis ĝian ventrobendon kaj lasis ĝin sen selo kaj tute nuda. Sed certe plej doloris la ĉevalon, ke la pelistoj, observante kiel ĝi impertinentas al la ĉevalinoj, alkuris kun dikaj bastonoj, kaj tiom da vergoj ricevis Rocinante, ke en priplorinda stato ĝi falis sur la grundon. Ĉe tio don Quijote kaj Sancho, kiuj vidis la batadon, alvenis anhelante helpi la ĉevalon.
– Kiom mi rimarkas, amiko Sancho – diris don Quijote – , ĉi tio estas ne kavaliroj, sed homoj kanajlaj kaj senrangaj. Tion mi diras, por ke vi sciu, ke vi povas helpi min venĝi la ofendon faritan al Rocinante antaŭ niaj propraj okuloj.
– Kiel, je la diablo, ni venĝos? – respondis Sancho – . Ili estas dudek kaj kelkaj, kaj ni, nur du; eĉ ne tiom, eble nur unu kaj duono.
– Mi sola valoras centon da ili – diris don Quijote, kaj senplie elingis la glavon kaj sin ĵetis kontraŭ la janguanojn, kaj Sancho Panza, inspirita kaj spronita de la ekzemplo de sia mastro, faris la samon. Per la unua hako don Quijote fendis la ledan bluzon de janguano kaj grandan parton de lia dorso. Sed liaj kompanoj, vidante, ke ilin mistraktas du solaj viroj, prenis siajn bastonegojn, ĉirkaŭis la paron kaj kun granda fervoro kaj entuziasmo komencis ellasi sur ilin pluvon da batoj. Verdire jam la dua bato renversis Sanchon sur la teron, kaj la samo okazis al don Quijote malgraŭ lia kuraĝo kaj lerto. Laŭ la volo de la Fato li falis ĉe la piedoj de la ankoraŭ kuŝanta Rocinante, kio pruvas, kiel furioze pistas bastonoj svingataj de la manoj de koleraj kampuloj. Kiam la janguanoj vidis la damaĝon, kiun ili faris, ili plej rapide ŝarĝis siajn brutojn, kaj sekvis sian vojon lasinte la du aventuristojn en aĉan staton kaj en ankoraŭ pli aĉan humoron.
Sancho Panza komencis ĝemi la unua, kaj, vidante sin apud sia mastro, diris kun voĉo plenda kaj trema:
– Sinjoro don Quijote… Oj, sinjoro don Quijote!
– Kion vi volas, frato Sancho? – respondis la kavaliro kun la sama tono fragila kaj vea.
– Mi volas, ke via moŝto donu al mi du glutojn de la trinkaĵo de la fiera Blas, se eble vi havas ĝin ĉemane; povas esti, ki ĝi bonas tiel al la rompitaj ostoj, kiel al la vundoj.
– Ve al mi! – respondis don Quijote – . Nenio mankus, se mi ĝin havus! Sed mi ĵuras al vi, Sancho, je mia vorto de vaganta kavaliro, ke antaŭ ol pasos du tagoj ni disponos la balzamon, se la sorto ne ordonos alion, kaj se mi povos movi la manojn.
– Kaj kiom de tempo pasos ankoraŭ, ĝis ni povos movi la piedojn? – demandis Sancho.
– Rilate min, mi ne povas kalkuli, ĝis kiam mi kuŝos ĉi tie – respondis la tradraŝita don Quijote – . Sed nur mi kulpas pri ĉio, ĉar mi ne devis uzi la glavon kontraŭ homoj sen kavalira rango. Mi kredas, ke la dio de la bataloj permesis, ke oni min punu pro tio, ke mi ne observis la regulojn de la kavalirismo. Do, frato Sancho, konvenas al nia komuna bono, ke vi atente aŭskultu la jenan averton: kiam vi vidos, ke kanajlaro tia nin ofendos, ne atendu, ĝis mi eltiros la glavon kontraŭ ilin, ĉar tion mi tute ne faros. Nur vi punos ilin laŭplaĉe per via propra glavo, kaj, se ajna kavaliro helpos aŭ defendos ilin, tiam mi protektos vin, ilin atakante kun mia tuta potenco. Vi jam havis mil signojn kaj pruvojn, pri kiel grandas la kuraĝo de ĉi forta brako mia.
Tiel fierigis la povran kavaliron lia venko super la vasko. Sed Sancho ne trovis tre agrabla la averton de sia mastro, kaj ne povis ne respondi:
– Sinjoro, mi estas pacema kaj kvieta, ĉar mi havas, por vivteni kaj flegi, edzinon kaj filojn. Do, via moŝto ricevu kiel avizon (ne kiel altrudon, kompreneble), ke nenial mi uzos la glavon kontraŭ kampulo aŭ kontraŭ kavaliro, kaj ke, mi ĵuras je Dio, mi pardonas de nun la ofendojn, kiujn mi ricevis aŭ ricevos de riĉaj aŭ mizeraj, de potencaj aŭ humilaj, de nobelaj aŭ servutaj, sen escepti ajnan staton aŭ rangon.
Tion aŭdinte, respondis lia mastro:
– Se mi havus sufiĉan spiron por facile paroli, kaj se la doloro de ĉi ripo mildiĝus iomete, mi dezirus komprenigi al vi, kiel grave vi eraras. Bone atentu, vi, kot-anima: se la vento de la Fortuno, ĝis nun tiel kontraŭa, turniĝus, kaj ŝvelus la velo de nia espero, kaj ni albordiĝus sekure kaj rekte al unu el la insuloj, kies regadon mi al vi promesis, kio okazus al vi, se mi ĝin konkerus kaj igus vin ĝia mastro? Nu, ĉio fiaskus, ĉar vi ne estas kavaliro, nek deziras kavaliriĝi, kaj mankas al vi la kuraĝo, eĉ la intenco, venĝi ofendojn kaj defendi vian aŭtoritaton. Sciu, ke en la regnoj kaj la provincoj nove konkeritaj, la spirito de ties civitanoj ne tiel kvietas, nek inklinas al la nova mastro, ĝis la ekstremo, ke oni pensu, ke ili ne klopodos denove ŝanĝi la staton de la aferoj, aŭ, kiel oni diras, provi la sorton. Tiel do, necesas, ke la nova mastro havu inteligenton por regi kaj kuraĝon por ataki kaj sin defendi en ĉiu okazo.
– En la nuna mi dezirus havi tian kuraĝon kaj inteligenton – diris Sancho – . Sed mi ĵuras, je mia vorto de kompatindulo, ke mi pli bezonas plastron ol konversacion. Nu, via moŝto provu stariĝi, kaj ni helpos la ĉevalon, kvankam ĝi ne meritas tion, ĉar ĝi estas la ĉefa kaŭzo de la densa pluvo da batoj nin trafinta. Nenion tian mi imagis pri Rocinante, ĉar mi opiniis ĝin tiel ĉasta ulo kiel mi mem. Nu, oni prave diras, ke necesas multe da tempo por ĝisfunde koni la homojn, kaj ke en ĉi mondo nenio certa ekzistas. Kiu povus imagi, post ol via moŝto ellasis tiel fortajn hakojn al la povra kavaliro vaska, ke ŝtormego da vergoj venus tuj sekve krevi sur nin?
– Vi, Sancho, certe havas dorson harditan kontraŭ tiaj tempestoj. Sed mia haŭto, vartita inter plej delikataj toloj el Holando, devas senti ankoraŭ pli ol vi la doloron de ĉi misfortuno. Kaj nur pro tio, ke mi imagas (verdire, certas), ke tielaj ĝenoj nedisigeble apartenas al la kavalira profesio, mi ne lasas min perei de ĉagreno nun kaj ĉi tie.
Al tio respondis la ŝildisto:
– Sinjoro, se la kavalirismo donas tian rikolton de misfortunoj, via moŝto diru, ĉu ili okazas ofte aŭ en difinitaj periodoj. Ŝajnas al mi, ke post du rikoltoj de tiu speco, ni povos apenaŭ kolekti la trian, se Dio ne helpos nin kun sia senlima mizerikordo.
– Sciu, amiko Sancho, ke la vivo de la vagantaj kavaliroj estas objekto de mil danĝeroj kaj sortobatoj. Tamen ili havas almenaŭ la eblon fariĝi reĝoj kaj imperiestroj, kiel montriĝas en la kazoj de multaj kaj diversaj kavaliroj, kies historion mi bone konas. Mi povus rakonti al vi, se la doloro tion allasus, pri kavaliroj sin levintaj nur per la kuraĝo de sia brako ĝis la rangoj antaŭe menciitaj, kvankam antaŭe kaj poste ili devis pasi tra diversaj plagoj kaj misfortunoj. Por ekzemplo, la kuraĝa Amadís de Gaŭlio falis iam en la manojn de sia ĝismorta malamiko, la sorĉisto Arcalaus, kaj ne ekzistas dubo, ke ĉi lasta ligis lin al kolono de korto kaj donis al li pli ol ducent frapojn per la rimenoj de lia ĉevalo. Unu aŭtoro anonima, sed tre fidinda, diras, ke la Kavaliro de la Suno, en certa kastelo pasis sur klapopordon, falis tra ĝi, kaj tuj poste troviĝis kun la manoj kaj piedoj ligitaj en subtera kaverno, kie oni aplikis al li klisteron el neĝo-akvo kaj sablo; kaj la povra kavaliro ne suferis pli gravajn sekvojn, ĉar ia sorĉisto, granda amiko lia, lin helpis en tiel bedaŭrinda okazo. Tiel do, mi povas permesi al mi suferi kiel tiuj bravaj kavaliroj, des pli, ke ili eltenis pli grandajn humiligojn ol ni eltenas. Sciu, Sancho, ke la vundoj faritaj per iloj okaze troviĝantaj en la mano kaŭzas nenian infamion; tion klare esprimas la leĝoj de la duelo. Sekve, se, por ekzemplo, ŝuisto batas alian personon per la boto-ŝtipo, kiun li okaze tenas en la mano, oni devas diri, ke, kvankam la ŝtipo estas ligna, la viktimo ricevas nenian batadon. Mi diras tion, por ke vi ne pensu, ke ĉar en la fino de la batalo ni vidas nin kuŝantaj kaj plenaj de kontuzoj, nin trafis infamio. Oni pistis nin, ne per armiloj, sed per bastonoj, kaj, kiom mi memoras, neniu uzis glavon aŭ ponardon.
– Mi ne havis tempon por observi tiajn detalojn – respondis Sancho – ĉar, apenaŭ mi ektiris la glavon, ili tiel karesis al mi la dorson per la bastonoj, ke ili elbatis la vidon el miaj okuloj kaj la forton el miaj kruroj kaj sternis min sur la saman lokon, kie nun mi kuŝas, kaj kie mi tute ne zorgas, ĉu la vergoj ofendas aŭ ne ofendas, kvankam la doloraj frapoj tiel fiksiĝos en mia memoro, kiel en mia dorso.
– Tamen sciu, frato Sancho, ke la tempo viŝas ĉian memoron kaj la morto dispelas tute la doloron.
– Kaj kio pli mizera ekzistas ol misfortuno, kiun nur la tempo povas viŝi kaj la morto dispeli? – respondis Sancho – . Se nia misfortuno estis tia, ke ĝi solviĝus per du kataplasmoj, ĉio irus ne tute mave. Sed mi komencas pensi, ke ĉiuj plastroj de unu hospitalo ne sufiĉus al ni en la nuna okazo.
– Nu, bone, el via feblo eltiru forton, Sancho, kaj mi faros la samon – diris don Quijote – . Kaj ni vidu, kiel fartas Rocinante, ĉar, ŝajnas, ĝi ricevis ne la pli etan parton de ĉi misaventuro.
– Ne strange – respondis Sancho – . Ankaŭ Rocinante estas vaganta kavaliro. Sed mi miras, ke mia azeno eltiris sin sendifekta kaj kompleta, dum oni rompis al ni ĉiun ripon.
– La Fortuno ĉiam lasas aperta unu pordon tra la misaventuroj, por allasi rimedon kontraŭ ili. Mi tion diras, ĉar ĉi azeneto povos nun servi, anstataŭ Rocinante, por porti min ĝis ajna kastelo, kie oni kuracos al mi la vundojn. Des pli, ke mi ne juĝas senhonoriga tian rajdbeston. Mi memoras, ke mi legis, ke la bona kaj olda Sileno, guvernisto kaj pedagogo de la gaja dio de la rido, eniris en la urbon de la cent pordoj plej ĝoje rajdante sur tre bela azeno.
– Sendube li rajdis, kiel via moŝto diris – respondis Sancho – , sed unu afero estas sidi rajdiste, kaj alia kuŝi krucita sur la selo kiel sako de ekskrementoj.
– La vundoj ricevitaj en batalo donas honoron, ne malgloron, amiko Panza, do ne repliku kaj, kiel dirite, stariĝu laŭpove kaj metu min sur la azenon, kiel ajn vi volos. Ni devas foriri antaŭ ol la nokto atingos nin en ĉi loko tiel senhoma.
– Sed mi aŭdis vian moŝton diri, ke estas afero tre kavalira dormi la pli grandan parton de la jaro en solejoj kaj dezertoj, kaj ke la kavaliroj konsideras tion vera feliĉo.
– Tio okazas, kiam ili ne povas fari alion, aŭ kiam ili enamiĝas. Kaj efektive, oni scias pri kavaliroj, kiu sidadis sur rokoj kaj tie sin elmetis du jarojn al la suno, al la ombro kaj al la rigoroj de la vetero. Kaj dume iliaj damoj konis nenion pri la afero. Unu tia kavaliro estis Amadís, kiam sub la nomo Beltenebros[82] retiriĝis a la Mizera Roko kaj pasigis tie, mi ne scias ĉu ok jarojn aŭ ok monatojn, mi ne ĝuste memoras. Sufiĉas diri, ke li sidis sur la roko, pentofarante, ĉar sinjorino Oriana kaŭzis al li, mi ne scias kian ĉagrenon. Sed ni jam lasu la rakontojn, Sancho, kaj vi moviĝu, antaŭ ol okazos al la azeno, same kiel okazis al Rocinante.
– Je la diablo, tio estus la neplio – diris Sancho.
Kaj elpuŝante tridek veojn, sesdek suspirojn kaj cent dudek sakrojn kaj insultojn kontraŭ tiu, kiu metis lin en tian staton, li komencis stariĝi, sed haltis, kvazaŭ paralizita, ĉe la mezo de siaj movoj, kaj fine staris duonkurba, kiel turka arko, kaj nekapabla tute sin rektigi. Tamen, penante kaj suferante li selis la azenon, kiu jam antaŭe profitis same de la troa libereco de tiu tago, por iom vagabondi, poste li tir-levis Rocinante kaj, se la ĉevalo posedus langon por plendi, certe nek don Quijote nek lia ŝildisto superus ĝin en tio.
Fine Sancho metis la kavaliron sur la azenon, ligis al ties vosto la ĉevalon, gvidis sian bruton per la kondukiloj kaj sin turnis a la direkto kie, li pensis, troviĝis la ĉefvojo.
Li iris apenaŭ du mejlojn, kiam la Fortuno, kondukante ilin de bono al plibono[83], montris al li vojon, ĉe kies flanko Sancho rimarkis gastejon. Ĉagreniĝis la ŝildisto pro la ĝojo de don Quijote, kiu kredis la konstruaĵon kastelo. Sancho rebatis, ke temas pri gastejo, kaj lia mastro insistis, ke li vidas nur kastelon. Ilia diskutado tiom daŭris, ke, sen fini ĝin, ili alvenis al la domo, kaj Sancho senplie eniris tien kun sia tuta karavano.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.