La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 18

Kiu temas pri konversacio inter Sancho Panza kaj lia sinjoro don Quijote, kaj aliaj rakontindaj aventuroj

Sancho troviĝis tiel svenema kaj deprimita, ke li eĉ ne povis plu antaŭenirigi la azenon kiam li atingis sian mastron. Vidante lin en tia stato, don Quijote diris:

– Mi vere kredas nun, amiko Sancho, ke tiu kastelo aŭ gastejo estas ensorĉita, ĉar, kio, se ne fantomoj kaj transmonduloj, povus tiel kruele amuziĝi je via kosto? Kaj tio konfirmas la fakto, ke, kiam de la muro de la kralo mi ĉeestis la aktojn de via trista tragedio, mi ne povis transgrimpi la muron, kaj eĉ ne povis desalti de Rocinante, sendube ĉar oni ensorĉis min. Kaj mi ĵuras je mia fido de kristano, ke, se mi estus provinta grimpi aŭ desalti, mi tiel venĝus vin, ke tiuj kovardaj friponoj memorus por ĉiam sian ŝercon. Mi tion farus, eĉ ignorante la leĝojn de la kavalirismo, kiuj, kiel ofte mi diris al vi, ne permesas, ke kavaliro ataku senrangulon escepte en okazoj de sindefendo aŭ de vera kaj ekstrema bezono.

– Kavaliro aŭ ne kavaliro, ankaŭ mi mem venĝus min, se mi povus. Sed tiam mi ne povis. Tamen mi opinias, ke la uloj sin amuzintaj per mi, estis ne fantomoj aŭ ensorĉitoj, kiel via moŝto diras, sed viroj kun karno kaj ostoj kiel ni, kaj ĉiu havis sian nomon. Mi aŭdis ilin paroli, kiam ili bernis min, kaj unu nomiĝis Pedro Martínez, alia Tenorio Hernández, kaj, kiel mi aŭdis, ili nomis la gastejestron Juan Palomeque el Zurdo. Do ne pro ia ensorĉo vi ne povis grimpi trans la muron de la kralo, nek desalti de la ĉevalo. Kaj kiom mi komprenas el ĉio ĉi, la aventuroj, kiujn ni serĉas, finfine kondukos nin al tiaj misfortunoj, ke ni ne povos eĉ distingi, kie ni havas la dekstran piedon. Laŭ mia eta inteligento, estus plej bone kaj konvene reveni al nia vilaĝo nun, en la tempo de la falĉado, anstataŭ iri de loko al loko por fali de sitelo en barelon, kiel oni diras.

– Sancho, kiel ete vi komprenas la aferojn de la kavalirismo! – respondis don Quijote – . Silentu kaj paciencu: venos la tago, kiam vi vidos per viaj propraj okuloj, kiel honora estas la kavalira profesio. Diru: ĉu eble ekzistas en la mondo plezuro aŭ ĝojo komparebla al tio, venki en batalo aŭ triumfi super rivalo? Certe ne.

– Eble vi pravas, mi ne scias – respondis Sancho – . Mi scias nur, ke, de kiam ni estas vagantaj kavaliroj (aŭ vi estas, ĉar mi ne devas alkalkuli min al tiel honora gento), neniam ni venkis en batalo, escepte en la duelo kontraŭ la vasko, kaj eĉ el tio vi tiriĝis kun nur la duono de orelo kaj la duono de la kasko. De tiam, ĉio estas vergoj post vergoj kaj batoj post batoj, kvankam mi superas vin pro la bernado kaj pro tio, ke la bernantoj estis ensorĉitaj personoj, do mi ne povas venĝi min kontraŭ ili, nek sperti kiom da plezuro havigas la venko super la rivaloj, kiel via moŝto diras.

– Tio min afliktas, kaj devas aflikti ankaŭ vin, Sancho – diri don Quijote – . Sed de nun mi klopodos akiri al mi glavon tiel mirinde forĝintan, ke nenia ensorĉo povos efiki kontraŭ ĝia mastro. Kaj eĉ eblas, ke la ŝanco havigos al mi la glavon, kiun portis Amadís, kiam li nomiĝis la Kavaliro de la Arda Glavo. Ĝi estis unu el la plej bonaj glavoj iam portataj de kavaliro en la mondo, ĉar krom la jam menciita kapablo, ĝi tranĉis kiel razilo, kaj nenia armaĵo eĉ plej forta kaj sorĉita povis elteni la hakon de ĝia klingo.

– Mi havas tian sorton – diris Sancho – , ke kiam tio okazos, kaj via moŝto akiros al vi tielan glavon, certe ĝi profitos kaj utilos nur al la armitaj kavaliroj, kiel la balzamo; dume la ŝildistojn trafos ankoraŭ ĉiu plago.

– Ne timu tion – diris don Quijote – . La ĉielo traktos vin pli afable.

Don Quijote kaj lia ŝildisto tion babilis rajdante, ke tiam nia kavaliro distingis sur la vojo foran, grandan kaj densan nubon da polvo, kiu ruliĝis al ili. Don Quijote sin turnis al la ŝildisto kaj diris:

– Ho, Sancho, en ĉi tago oni vidos, kiel favoras al mi la sorto. En ĉi tago, mi diras, montriĝos plej brile la kuraĝo de mia brako, kaj ni plenumos tiajn farojn, ke ilin oni skribos en la libron de la famo por la venontaj generacioj. Ĉu vi vidas tie la nubon da polvo, Sancho? Nu, ĝi leviĝas de la piedoj de la armeo formita per nekalkulebla nombro da diversaj gentoj, kiuj sin direktas al ni.

– Se tiel, temas pri du armeoj – respondis Sancho – , ĉar sur kontraŭa flanko leviĝas ankaŭ simila nubo.

Don Quijote tien rigardis, kaj, vidante ke lia ŝildisto pravas, li tre ĝojis. Certe li pensis, ke du armeoj venas renkonti kaj ataki unu la alian mezen de la vasta ebeno, ĉar ĉiuhore kaj ĉiumomente lia imago plenis de la bataloj, ensorĉoj, aventuroj, absurdoj, am-aferoj kaj defioj menciataj en la kavaliraj libroj, kaj ĉio, kion li pensis, parolis aŭ faris, kreiĝis sub la influo de tiaj fantaziaĵoj. Nu, la nubon da polvo levis du grandaj gregoj da ŝafoj kaj ŝafinoj alpelataj el kontraŭaj direktoj, sed pro la polvo ne vidiĝis ankoraŭ. Kaj tiel emfaze asertis don Quijote, ke temas pri armeoj, ke Sancho fine kredis lin, kaj demandis:

– Kion ni faru do, sinjoro?

– Kion? – ripetis don Quijote – . Helpi kaj favori la senhelpajn kaj mizerajn. Sciu, Sancho, ke la armeon ĉi-flankan gvidas kaj komandas la granda imperiestro Alifanfarón, sinjoro de la vasta insulo Trapobana. La alia armeo, malantaŭ ni, apartenas al lia malamiko, la reĝo de la garamantoj, Pentapolín Senmanika, tiel nomata, ĉar ĉiam li rajdas en la batalojn kun la dekstra brako nuda.

– Kial tiuj du sinjoroj tiel forte abomenas unu la alian? – demandis Sancho.

– Ĉar Alifanfarón estas kolerega pagano. Li enamiĝis al la filino de Pentapolín, bela kaj gracia damo kaj krome kristana, kies patro ne volas doni ŝin al la pagana reĝo, se tiu ne forĵuras antaŭe la kredon de sia falsa profeto Mahometo kaj konvertiĝas al la kristanismo.

– Je mia barbo! – diris Sancho – . Mi helpos Pentapolín, kiom mi povos, ĉar li laŭdece kondutas.

– En tio vi plenumos vian devon, Sancho – diris don Quijote – , ĉar, por interveni en ĉi tiaj bataloj, oni ne bezonas esti armita kavaliro.

– Sendube, sed, kie mi lasos la azenon, por retrovi ĝin post la batalo? Ĉar mi kredas, ke ĝis nun ne ekzistas la kutimo batali de sur azenoj.

– Vi pravas – diris don Quijote – , kaj mi rekomendas, ke vi lasu ĝin ie ajn, senkonsidere ĉu ĝi perdiĝos aŭ ne: ni disponos tiom da ĉevaloj post nia triumfo, ke eĉ Rocinante estas en danĝero, ke mi ŝanĝos ĝin por alia. Sed atentu: mi volas montri al vi ĉefajn kavalirojn de du armeoj, kaj, por observi ilin pli bone, ni retiru nin al la altaĵo tie staranta, de kie certe la armeoj bone distingeblas.

Tion ili faris, lokante sin sur monteto, de kie oni klare vidus la gregojn (transformitajn de don Quijote en armeojn), se la nubo de polvo levata de la hufoj, ne vualus kaj konfuzus la vidon. Tamen, kontemplante tion, kio ekzistis nur en lia fantazio, li diris per laŭta voĉo:

– Tiu kavaliro kun la insigno flava kaj kun la ŝildo klare surpentrita per kronita leono kuŝanta ĉe la piedoj de pucelo, estas la kuraĝa Laurcalco, sinjoro de la Arĝenta Ponto; la alia kun insigno de orkoloraj floroj kaj kun la ŝildo, kie aperas tri arĝentaj kronoj sur blua fono, estas la timata Micocolembo, granda duko de Quirocia; la alia kun gigantaj brakoj kaj kruroj, rajdanta ĉe lia dekstra flanko, estas la neniam timema Brandabarbarán de Boliche, sinjoro de la tri Arabioj. Li sin kovras per la haŭto de serpento kaj, laŭ la famo, uzas kiel ŝildon unu el la pordoj de la templo, kiun renversis Ŝimŝono por venĝi sin kontraŭ siaj malamikoj. Sed turnu la rigardon ĉi-flanken: ĉe la fronto de la alia armeo jen la ĉiam venkanta kaj neniam venkita Timonel de Carcajona, princo de la nova Vaskujo; lia insigno havas kvar kvadratojn de sama grando: bluan, verdan, blankan kaj flavan, kaj lia ŝildo, orkoloran katon sur bruna fono kun la devizo: «Miu», formita per la unuaj literoj de la nomo de lia damo, kiu, laŭ la diroj, estas la senkompara Miulina, filino de la duko de Alfeñiquén del Algarbe. La alia, kies potenca kaj sovaĝa ĉevalo devas subteni lian grandan pezon kaj premon, estas la novica kavaliro franca Pierre Papin, sinjoro de la baronlando de Utrique, kaj portas neĝe blankan insignon kaj senembleman ŝildon. La alia, kiu spronas per feraj kalkanumoj rapidan kaj striitan zebron kaj portas insignon de bluaj pokaloj, estas la granda duko de Nerbia, Espartafilardo de la Bosko, kaj havas sur la ŝildo, kiel emblemon, asparagon kun la jena devizo: «Mia sorto rampas».

Don Quijote, inspirita de sia mirinda frenezo, nomadis tiamaniere multajn kavalirojn de la du fantaziaj skadroj kaj senplie atribuis al ĉiu insignon, emblemon kaj devizon; kaj sen halti en siaj priskriboj, li daŭrigis:

– La skadron ĉi-flankan formas gentoj de diversaj landoj: jen la trinkantoj de la dolĉa akvo de la fama Ksanto; la montaranoj de Masilio; la kribrantoj de la fajnega oro de la feliĉa Arabio; la loĝantoj sur la famaj kaj freŝaj bordoj de la klara Termodono; la drenantoj, per multaj kaj diversaj manieroj, de la ora Paktolo; la numidoj kies promesoj ne fidindas; la persoj, famaj pro siaj sagoj kaj arkoj; la partoj; la medoj, kiuj batalas forkurante; la araboj kun porteblaj tendoj; la skitoj, tiel kruelaj, kiel haŭtoblankaj; la etiopoj kun boritaj lipoj, kaj aliaj nenombreblaj gentoj, kies vizaĝojn mi vidas kaj rekonas, kvankam mi ne memoras iliajn nomojn. En la alia skadro venas la trinkantoj de la kristale klara Betis, ĉe kies bordoj multas la olivarboj; la viroj, kies vizaĝo freŝas kaj glatas pro ilia uzo de la akvo de la riĉa kaj orkolora Tajo; la gustumantoj de la saniga akvo de la dia Genil; la loĝantoj en la herboriĉaj kampoj de Tarŝiŝo; la ĝuantoj de la elizeaj teroj de Jerez; la manĉanoj riĉaj kaj kronitaj per blondaj spikoj; la sin vestantoj per fero, posteuloj de la antikvaj gotoj; la sin banantoj en Pisuerga, fama pro la mildo de sia fluo; la paŝtantoj de gregoj su la vastaj herbejoj ĉe la sinua Guadiana, prikantata pro sia subteriĝanta fluo; la tremantoj de frido inter la arbaroj pireneaj kaj inter la blankaj flokoj de la alta Apenino, kaj fine ĉiu gento troviĝanta inter la limoj de Eŭropo.

Je Dio, kiel multe da gentoj li nomis, kaj kiel multe da regnoj li menciis, plene mergita kaj absorbita en ĉio, kion li legis en siaj mensogaj libroj! Kaj kavalirojn kaj landojn li difinis kun mirinda rapido atribuante al ĉiu ties proprajn atributojn. Sancho Panza pendis de liaj vortoj, sen diri ion, kaj de tempo al tempo turnis la kapon por vidi, ĉu li povas distingi la kavalirojn menciatajn de la mastro. Sed vidante neniun, li diris:

– Sinjoro, la diablo ĝin prenu; nek viro, nek giganto, nek kavaliro, nek io vidiĝas ĉi-ĉirkaŭe. Almenaŭ mi vidas nenion. Eble temas pri ensorĉitoj, kiel la fantomoj de la pasinta nokto.

– Kial vi diras tion? – respondis don Quijote – . Ĉu vi ne aŭdas la henon de ĉevaloj, la sono de klarionoj kaj la bruon de tamburoj?

– Mi aŭdas nur multajn beojn de ŝafoj kaj ŝafinoj.

Kaj li diris la veron, ĉar la du gregoj estis jam proksimaj.

– Vi havas tiom da timo, Sancho, ke vi mise aŭdas kaj mise vidas. Unu el la sekvoj de la timo estas, ke ĝi perturbas la sensojn kaj deformas la objektojn, kaj, se vi tiel multe timas, prefere retiriĝu kaj lasu min sola. Sufiĉas nur mia persono por triumfigi la partion, kiun mi helpos.

Tion dirinte, li spronis la ĉevalon, horizontaligis la lancon kaj trarajdis fulmorapide la deklivon de la altaĵo, dum Sancho laŭte kriis:

– Revenu, via moŝto, sinjoro don Quijote! Je Dio, vi atakas ŝafojn kaj ŝafinojn. Veinda tago, kiam mia patro min generis! Revenu! Kia frenezo vin trafis? Rigardu, ĉi tie vidiĝas nek gigantoj, nek kavaliroj, nek katoj, nek insignoj, nek ŝildoj kun unu aŭ kun diversaj koloroj, nek pokaloj bluaj aŭ demonaj. Kion vi faras? Ve al mi, pekulo!

Sed tio tute ne impresis nian hidalgon. Kontraŭe, li laŭte diradis:

– Nu, kavaliroj batalantaj sub la flagoj de la kuraĝa imperiestro Pentapolín Senmanika, sekvu min. Vi rimarkos, kiel facile mi venĝos lin kontraŭ lia malamiko Alifanfarón de la Trapobana.

Tion dirante, li enrajdis en la mezon de la skadro de ŝafinoj kaj komencis lanci ilin kun tia kuraĝo kaj furiozo, ke ŝajnis, ke efektive li lancas ĝismortajn malamikojn. La paŝtistoj kaj la mastroj akompanantaj la gregojn, kriis al li, ke li ne faru tion. Sed vidante, ke iliaj krioj vanas, ili deligis la ĵetilojn de sia zono kaj komencis saluti al li la orelojn per ŝtonoj grandaj kiel la pugno. Don Quijote tute ignoris la ŝtonojn, kaj eĉ pli impete galopis ien kaj tien kriante:

– Kie vi estas, orgojla Alifanfarón? Venu al mi, ke mi estas sola kaj deziras, nur inter vi kaj mi, provi vian forton kaj preni de vi la vivon, pro la ĉagrenoj, kiujn vi kaŭzas al la kuraĝa Pentapolín Garamanta.

Ĉe tio alflugis solida peco da roko kaj, frapante lin sur unu flankon, enbatis al li du ripojn en la korpo. Li vidis sin kun tiel forta kontuzo, ke li kredis sin senviva aŭ, almenaŭ, grave vundita, kaj, memorante pri sia likvoro, elprenis la oleujon, metis ĝin al sia buŝo kaj komencis ĵeti la balzamon en la stomakon. Sed antaŭ ol li trinkis kiom li opiniis sufiĉa, alflugis alia kaŝtano kaj tiel plene trafis lian manon kaj la oleujon, ke ĉi lastan ĝi disrompis en pecojn kaj pase frakasis al li tri kvar dentojn kaj molarojn kaj kontuzegis du fingrojn. Tia estis la unua bato, kaj tia la dua, ke la kompatinda kavaliro neeviteble falis de la ĉevalo. La paŝtistoj proksimiĝis al li, pensis, ke ili lin mortigis, do kolektis haste siajn gregojn, prenis sur la ŝultrojn la mortigitajn ŝafinojn, proksimume ok, kaj foriris senplie.

La tutan tempon Sancho rigardis de la monteto la frenezaĵojn de sia mastro, ŝiris al si la barbon kaj malbenis la horon kaj la momenton, en kiuj la sorto renkontigis lin kun don Quijote. Vidante lin kuŝanta sur la grundo kaj la paŝtistojn for, li sobiris de la altaĵo, proksimiĝis al li, trovis lin konscia, kvankam en tre mava stato, kaj diris:

– Ĉu mi ne avertis vin, sinjoro don Quijote, ke vi revenu, ke vi atakos ne armeojn, sed ŝafarojn?

– Eĉ tion povas transformi kaj igi nevidebla la fripona sorĉisto, malamiko mia! Sciu, Sancho, ke tiaj uloj facile vidigas al ni kion ili deziras, kaj ĉi maliculo min persekutanta enviis min pro la gloro, kiun li, sciis, mi povus gajni per ĉi batalo, kaj tial li sanĝis la skadrojn en ŝafinarojn. Se vi volas konvinkiĝi, Sancho, ke mi diras la veron, faru jenon: ekrajdu sur la azeno kaj senplie sekvu ilin. Vi vidos, ke, je ioma distanco de ĉi tie, ili reprenas sian veran formon kaj estas jam ne plu ŝafoj, sed viroj el karno kaj ostoj, kiaj mi pentris al vi. Sed ne foriru ankoraŭ, ĉar mi bezonas vian bonvolon kaj helpon. Venu pli proksimen kaj rigardu kiom da dentoj kaj molaroj mankas, ĉar mi havas la impreson, ke eĉ ne unu sidas jam en la buŝo.

Tiel proksimiĝis Sancho, ke li preskaŭ metis la okulojn en lian buŝon. Ĝuste tiam la balzamo efikis en don Quijote, kaj ĉio, kio sidis en lia stomako, forĵetiĝis kun la forto de kuglo kaj plene trafis kaj ŝmiris la barbon de la kompatema ŝildisto.

– Sankta Maria! – diris Sancho – . Kio okazas? Certe la povra pekulo estas morte vundita. Li vomas sangon tra la buŝo.

Sed atentante iom pli, li konstatis pro la koloro, odoro kaj saporo, ke temas ne pri sango, sed pri la balzamo, kiun, li vidis, don Quijote trinkis el la oleujo. Kaj Sancho sentis tiel grandan naŭzon ke lia stomako turniĝis, li vomis la tripojn sur lian mastron, kaj la du prezentis tiam tre elegantan aspekton.

Sancho reiris al la azeno por serĉi en la dusako, ion, per kio purigi kaj pansi sian mastron kaj, ne trovante la dusakon, preskaŭ perdis la kapon, malbenis sin refoje kaj decidis en si forlasi sian mastron kaj reveni al sia vilaĝo, kvankam li perdus la salajron por la ĝisnunaj servoj kaj esperon regi iam la promesitan insulon.

Ĉe tio stariĝis don Quijote, metis la livan manon sur la buŝon, por ke la restantaj dentoj ne elfalu, prenis per la alia la bridon de Rocinante

(la ĉevalo eĉ ne iomete moviĝis de la flanko de sia mastro, tiel bona kaj lojala ĝi estis) kaj iris al Sancho, kiu staris kun la brusto apogita al la azeno kaj kun la mano sur la vango, laŭ la maniero de profunde enpensa homo. Don Quijote, vidante lin en tia teniĝo rivelanta tre fortan aflikton, diris:

– Sciu, Sancho, ke unu homo ne superas alian, se li ne faras pli ol la alia. Ĉi ŝtormoj nin frapantaj indikas, ke la vetero baldaŭ sereniĝos, kaj ke niaj aferoj iros pli bone. Nek bono nek mavo povas eterne daŭri, sekve la bono jam proksimas, ĉar ni suferis longan tempon la mavon. Ne afliktiĝu do pro miaj misfortunoj, ĉar ili vin ne trafas.

– Ĉu vere? – diris Sancho – . Kiun do, se ne la filon de mia patro, oni bernis hieraŭ? Kaj, se ne mia, kies estis la dusako mankanta kun siaj valoraĵoj?

– Kion! Ĉu mankas via dusako, Sancho?

– Jes, ĝi mankas.

– Tiel do, hodiaŭ ni havos nenion por manĝi.

– Tio okazus, se ne troviĝus sur ĉi kampoj la herboj, kiujn, via moŝto diras, vi konas, kaj kiujn la malfeliĉaj kavaliroj kiel vi, kutimas gustumi anstataŭ alian manĝon.

– Tamen – respondis don Quijote – mi preferus nun bonan pecon da pano kaj du haringojn al ĉiuj herboj, eĉ se priskribitaj de Dioscórides kaj komentitaj de doktoro Laguna. Nu, amiko Sancho, surazeniĝu kaj sekvu min, ĉar Dio, la universala provizanto, ne ignoros nin, des pli, ke ni laboras je Lia servo. Li forgesas nek la moskitojn de la aero, nek la vermojn de la tero, nek la ranidojn de la akvo, kaj tiel kompatemas, ke Li igas la sunon lumi super la bonaj kaj la malicaj kaj la nubojn pluvi sur la justajn kaj la arbitrajn.

– Pli taŭgas via moŝto kiel predikisto, ol kiel vaganta kavaliro – diris Sancho.

– Pri ĉio sciis, kaj devas scii, la vagantaj kavaliroj, Sancho. En la pasintaj tempoj, pli ol unu kavaliro haltis meze de la vojo kaj faris predikon aŭ paroladon, kvazaŭ li estus diplomito de la universitato de Parizo, kio pruvas, ke la lanco ne stumpigas la plumon, nek la plumo la lancon.

– Sendube, via moŝto pravas – respondis Sancho – , sed ni foriru jam serĉi tranoktejon, kaj Dio volu, ke manku en ĝi plejdoj, bernantoj, fantomoj kaj sorĉitaj maŭroj, ĉar, se ne, ni estos perditaj.

– Petu tion de Dio, frato – diris don Quijote – , kaj konduku min, kien ajn vi volos, ĉar ĉi-foje mi deziras, ke vi mem elektu nian loĝejon. Sed donu al mi la manon kaj palpu per la fingroj, kiom da dentoj kaj molaroj mankas al mi en la dekstra flanko de la supra makzelo, ĉar tie mi sentas la doloron.

Sancho metis la fingrojn en lian buŝon kaj diris palpante:

– Kiom da molaroj ordinare havis mia moŝto en ĉi flanko?

– Kvar, krom la saĝomolaro; ĉiuj kompletaj kaj tre sanaj.

– Ĉu via moŝto estas tute certa? – demandis Sancho.

– Mi diras kvar, se ne kvin. Neniam oni eltiris el mia buŝo eĉ unu denton aŭ molaron, kaj eĉ ne unu elfalis aŭ putris de kario aŭ de reŭmatismo.

– Nu, en ĉi suba parto – diris Sancho – via moŝto havas nur du molarojn kaj duonon, kaj en la supra, nek duonon, nek ion: ĉio glatas kiel la polmo de la mano.

– Ve al mi! – diris don Quijote, aŭdinte la afliktan sciigon de la ŝildisto – . Mi preferus perdi anstataŭe unu brakon, escepte se ĝi estus la brako de la glavo. Sciu, Sancho, ke buŝo sen molaroj egalas al muelejo sen ŝtono, kaj ke pli multe estimindas unu dento ol unu diamanto. Sed ni, kiel membroj de la rigora ordeno kavalira, devas nin elmeti al ĉi tiaj misfortunoj. Surseliĝu do, amiko, kaj iru ĉe la fronto; mi sekvos vin laŭ via paŝo.

Tion faris Sancho kaj, tenante sin proksime al la ĉefa vojo, sin turnis al la direkto, kie li esperis trovi ian loĝejon. Ili rajdis lante, ĉar la makzeloj tiel doloris al don Quijote, ke li, en sia sufero, ne zorgis rapidi pli. Sancho volis distri kaj amuzi lin per iom da konversacio kaj diris, interalie, kiom oni trovos en la sekvanta ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.