|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Post la renkontiĝo kun la Morto, don Quijote kaj lia ŝildisto pasigis la nokton sub altaj kaj frondoriĉaj arboj, kie, ĉe la insisto de Sancho, la hidalgo manĝis iom de la provizoj portataj de la azeno. Kaj dum la manĝo Sancho diris al sia mastro:
– Kiel mi stultus, sinjoro, se mi estus elektinta la predon el via unua aventuro anstataŭ la idojn de viaj tri ĉevalinoj! Vere, pli valoras tuj ovo ol poste bovo.
– Tamen, Sancho – respondis don Quijote – , se vi lasintus min ataki, kiel mi volis, eble vi ricevus kiel predon almenaŭ la oran kronon de la imperiestro kaj la pentritajn flugilojn de Kupido, ĉar mi ilin perforte forprenus por meti ilin en viajn manojn.
– La kronoj kaj sceptroj de la imperiestroj aktoroj – diris Sancho – neniam estas el pura oro sed el straso kaj latuno.
– Efektive – respondis don Quijote – . Kaj ne konvenus, se la garnoj uzataj en la dramoj estus veraj, anstataŭ ŝajnaj kaj fikciaj, kiel la dramoj mem. Ĉi-rilate mi volas, Sancho, ke vi favore konsideru la teatron kaj sekve ties aktorojn kaj aŭtorojn, ĉar ili kontribuas fari grandan bonon al la regno, ĉiupaŝe prezentante al ni spegulon, kie reflektiĝas, kvazaŭ veraj, la agoj de la homa vivo: kaj nenia arto povas esprimi en pli reala maniero ol la dramoj kaj la aktoroj tion: kiaj ni estas, kaj kiaj ni devus esti. Nu, diru, ĉu iam vi ne spektis komedion, kie intervenas reĝoj, imperiestroj kaj pontifoj, kavaliroj, damoj kaj aliaj diversaj personoj? Unu faras la rolon de fripono; alia, de mensogulo; alia, de komercisto; alia, de soldato; alia, de saĝa naivulo; alia, de naiva enamiĝinto… kaj la komedio finiĝas, la roluloj demetas la aktor-kostumojn, kaj ĉiuj vidiĝas egalaj, ĉu ne?
– Jes, ion tian mi vidis – diris Sancho.
– Nu, same okazas en la komedio kaj aferoj de ĉi mondo, kie unuj faras la rolon de imperiestroj; aliaj, de pontifo, kaj unuvorte, de ĉiaj personoj ludeblaj en teatraĵo; sed, kiam alvenas la fino, t.e. en la konsumiĝo de la vivo, la morto prenas de ili ties diferencigajn kostumojn, kaj ili ĉiuj egalas en la tombo.
– Bela komparo! – respondis Sancho – . Tamen, ne tre nova, ĉar mi jam aŭdis ĝin multe da fojoj, same kiel tion pri la ŝako: dum la ludo daŭras, ĉiu peco havas sian propran kaj specialan valoron, kaj, kiam finiĝas la partio, oni intermiksas, konfuzas kaj enpuŝas la pecojn en saketon, same kiel oni ŝovas la vivon en la tombon.
– Kun ĉiu tago, Sancho – diris don Quijote – vi fariĝas malpli naiva kaj pli saĝa.
– Jes, certe iom de la talento de via moŝto kroĉiĝis al mi – respondis Sancho – . La teroj sekaj kaj sterilaj fine donas bonajn fruktojn, se oni sterkas kaj kultivas ilin; mi volas diri, ke la konversacioj de via moŝto efikis kiel sterko sur la seka tero de mia sterila menso, kaj ke servi kaj akompani vin egalas al kultivado. Kaj mi esperas, ke propraj fruktoj kreskos de mi mem, tiaj, ke ili nek devios nek forglitos de la pado de la bona eduko, kiun via moŝto konstruis en mia dezerta inteligento.
Don Quijote ridis je la afektaj esprimoj de Sancho, sed opiniis vera kion la ŝildisto diris pri sia progreso, ĉar de tempo al tempo li tiel parolis, ke li mirigis sian mastron; tamen, kiam li volis paroli grandstile kaj per rafinitaj rezonoj, plej ofte lia menso fine falis de la monto de lia simpleco en la abismon de lia nescio. Li montriĝis plej sprita kaj memorkapabla en sia uzo de proverboj, ĉu kongruaj kun la temoj traktataj, ĉu ne, kiel la legantoj sendube vidis kaj rimarkis laŭlonge de ĉi historio.
Per la ĵusa konversacio kaj per kelkaj aliaj ili pasigis grandan parton de la nokto, ĝis Sancho sentis la deziron fermi la kluzojn de siaj okuloj, kiel li ordinare diris, kiam li volis dormi; kaj demetinte la harnison de la azeno, li lasis ĝin paŝtiĝi laŭplaĉe sur la abunda herbo. Sed la selon de Rocinante li ne demetis, ĉar laŭ eksplicitaj ordonoj de lia mastro, li devis ne senseligi la ĉevalon, se ili vagadis sur la kampoj aŭ dormis ne subtegmente, en obeo al olda kutimo establita kaj konservata de la vagantaj kavaliroj. Oni povus demeti la bridon kaj pendigi ĝin de la pomelo; sed detiri la selon… tute ne! Sancho, observante ĉi kutimon, donis al Rocinante la saman liberon, kiel al la azeno. La amikeco inter ambaŭ bestoj estis eksterordinara kaj intima, ĝis tia grado, ke, laŭ famo transdirata de patroj al filoj, la aŭtoro de ĉi historio verkis pri la menciita amikeco kelke da ĉapitroj; tamen, por teni sin konsekvenca al la deco kaj noblo propraj al ĉi heroa historio, li decidis ne inserti la ĉapitrojn, kvankam kelkfoje li forgesas sian intencon por diri al ni, ke, tuj kiam la du bestoj kuniĝis, ili gratis unu la alian kontente kaj ĝislace; poste, sur la kolo de la azeno, Rocinante krucis la sian, tiel, ke duona ulno da ĝi elstaris transe; kaj ambaŭ bestoj, atente rigardante la grundon, kutime teniĝis tiamaniere dum tri tagoj aŭ, almenaŭ, tiel longe kiel oni permesis al ili, aŭ ĝis la malsato movis ilin serĉi manĝon. Mi diras, ke, laŭdire, la aŭtoro komparis ilian amikecon kun la amikeco ekzistanta inter Niso kaj Eŭrialo, aŭ inter Pilado kaj Oresto; kaj, se efektive tiel, tio pruvas, kiel profunda devis esti la amikeco inter ĉi du pacaj bestoj, kapabla veki ĝeneralan admiron kaj ankaŭ honton inter la homoj, kiuj tiel ete scias amiki unuj al la aliaj. Tial oni skribis:
La amikoj ne amikas,
kaj la kanoj iĝas lancoj
Kaj tial oni kantis:
Amiko al amiko,
venena piko, ktp.
Oni ne opiniu, ke la aŭtoro iel ekstravagancis komparante la amikecon de ĉi du bestoj kun la amikeco de la homoj; verdire, la homoj lernis de la animaloj multe da gravaj aferoj kaj ricevis multe da lecionoj, por ekzemplo: de la cikonioj, la klisteron; de la hundoj, la vomon kaj la dankemon; de la gruoj, la priatenton; de la formikoj, la diligenton; de la elefantoj, la ĉaston; de la ĉevalo, la lojalon…
Fine Sancho endormiĝis ĉe la piedo de kork-arbo, kaj don Quijote dormetis ĉe la piedo de fortika kverko. Sed, apenaŭ pasis iom da tempo, vekis la hidalgon bruo malantaŭ li: don Quijote salte leviĝis, atente rigardis kaj streĉis la orelon ale al la loko, de kie la bruo venis, kaj vidis, ke tie troviĝas du surĉevalaj viroj, kaj ke unu el ili, deseliĝante, diras al la alia:
– Deĉevaliĝu, amiko, kaj senbridigu la bestojn: ŝajnas, ke en ĉi loko abundas la herbo por ili, kaj ankaŭ la silento kaj la soleco necesaj al miaj amaj pensoj.
Li diris tion kaj preskaŭ samtempe kuŝiĝis sur la tero; pro liaj movoj, la armaĵo, kiu lin kovris, faris grincon, kio montris al don Quijote, ke tie troviĝas alia vaganta kavaliro. Tiel do, la hidalgo alproksimiĝis al Sancho, ankoraŭ dormanta, tiris lin je la brako, per ne eta peno rekonsciigis lin el lia dormo kaj diris al li duonvoĉe:
– Frato Sancho, ion aventuran ni havas.
– Dio faru ĝin bona! – respondis la ŝildisto – . Kie troviĝas, kara mastro, tiu sinjorina moŝto Aventura?
– Kie, Sancho? – diris don Quijote – . Turnu la okulojn kaj rigardu: vi vidos tie kuŝantan kavaliron, kies animo, ŝajnas al mi, ne tre kontentas, se konsideri, ke mi vidas lin deĉevaliĝi kaj faligi sin sur la teron kun kelkaj elmontroj de ĉagreno kaj un forta grincado de lia armaĵo.
– Sed, de kie prenas via moŝto, ke tio estas aventuro?
– Mi ne volas diri – respondis don Quijote – , ke temas pri kompleta aventuro, sed pri ties komenco: ĉar la aventuroj tiel komenciĝas. Nu, aŭskultu: ŝajne li agordas liuton aŭ vjolon, kaj, se juĝi laŭ lia maniero kraĉi kaj gorĝobrui, li certe preparas sin por kanti ion.
– Vi pravas – diris Sancho – . Sendube temas pri enamiĝinta kavaliro.
– Ne ekzistas eĉ unu kavaliro ne amanta – respondis don Quijote – . Ni aŭskultu lin: se li kantos, la fadeno de liaj versoj kondukos nin ĝis la bobeno de liaj pensoj: ĉar, kiam la koro tro plenas, ĝi elverŝiĝas per la buŝo.
Sancho volis respondi al sia mastro, sed tion malhelpis la voĉo, nek tre bona, nek tre mava, de la Kavaliro de la Arbaro, kiu kantis jene, dum la hidalgo kaj Sancho aŭskultis atente:
Al mi preskribu leĝon, sinjorino,
ke mi submetu min al via volo:
de ĝi mi ne devios eĉ per colo
kaj sekvos ĝin rigore ĝis la fino.Mi mortu, se vi volas, en kulmino
turmenta de aflikto, sen parolo.Sed, se deziras vi, eĉ mem Amoro
informus vin pri mia kor-ruino.Kontraŭaj elementoj en mi sidas:
ĉe mola vakso, diamanto dura;
sed mia koro sklavas sub la amo
do, mola aŭ malmola, vin konfidas.Laŭplaĉe streku ĝin per ĉiz’ gravura:
la markon mi konservos por ĉiamo.
La Kavaliro de la Arbaro finis sian kanton per suspiro ŝajne veninta de la profundo de lia koro kaj iom poste kriis kun trista kaj lamenta voĉo:
– Ho plej bela kaj sendanka virino de la universo! Ĉu eble konsentos Via Sereneco, Casildea de Vandalia, ke ĉi kavaliro sklavo via sin konsumu kaj pereu en senĉesaj vagadoj kaj en rigoraj kaj daŭraj entreprenoj? Ĉu ne sufiĉas al vi, ke mi igis konfesi al ĉiuj kavaliroj de Navarra, Andalucía, León, Castilla kaj fine de La Mancha, ke vi elstaras kiel la plej bela damo de la mondo?
– Ne tiel – diris don Quijote al Sancho – , ĉar mi estas de La Mancha kaj nek konfesis ion tian, nek povus konfesi aferon tiel ofendan al la belo de mia sinjorino. Vidu do, Sancho, ke ĉi kavaliro deliras. Sed ni aŭskultu: eble li diros ion plian.
– Sendube – respondis Sancho – . Li ŝajnas preta lamentadi almenaŭ unu tutan monaton.
Sed ne okazis tiel, ĉar la Kavaliro de la Arbaro, duonaŭdinte paroli proksime, ĉesis lamenti, stariĝis kaj diris kun voĉo sonora kaj ĝentila:
– Kiu iras tie? Kiu vi estas? Ĉu hazarde apartenas al la nombro de la feliĉaj, aŭ la la nombro de la afliktitaj?
– De la afliktitaj – respondis don Quijote.
– Proksimiĝu al mi – diris la Kavaliro de la Arbaro – kaj vi trovos, ke vi venas al la tristo kaj aflikto en persono.
Don Quijote, aŭskultinte tiel afablan kaj ĝentilan respondon, iris al li, Sancho faris same, la plendema kavaliro prenis la hidalgon je la brako kaj diris:
– Sidiĝu ĉi tie, sinjoro kavaliro vaganta; por kompreni ke vi estas tio, sufiĉas, ke vi troviĝas ĉi-loke en la akompano de la soleco kaj la roso de la nokto, naturaj litoj kaj sidejoj propraj al la vagantaj kavaliroj.
– Mi havas la profesion de vi menciitan – respondis don Quijote – , kaj, kvankam en mia koro sidas tristoj, misfortunoj kaj sortobatoj, tamen ili ne povis elpuŝi el ĝi la kompaton por alies malfeliĉo: el via ĵusa kanto mi komprenas, ke viaj misfortunoj havas la amon kiel kaŭzon, t.e. la amon al la sendanka belulino, kiun vi aludis en viaj lamentoj.
Jam side sur la dura tero ili plu babilis pace kaj konkorde, kvazaŭ poste, en la tagiĝo, ili ne rompus la kapon unu al la alia.
– Ĉu okaze, sinjoro, vi estas amanto? – demandis la Kavaliro de la Arbaro.
– Bedaŭrinde, jes – respondis don Quijote – . Tamen, la aflikton kaŭzatan de nobla sopiro ama oni devus prefere konsideri favoro, ne doloro.
– Vi pravus – diris la Kavaliro de la Arbaro – se la troaj disdegnoj ne konfuzus la racion kaj la juĝokapablon ĝis la ekstremo ŝajni venĝoj.
– Neniam mia sinjorino min disdegnis – respondis don Quijote.
– Ne, efektive – aldonis Sancho, sidanta apud li – , ĉar la sinjorino mildas kiel ŝafideto kaj molas kiel butero.
– Ĉu ĉi viro estas via ŝildisto? – demandis la Kavaliro de la Arbaro.
– Jes – respondis don Quijote.
– Neniam ĝis nun mi vidis ŝildiston, kiu kuraĝus paroli, kiam lia mastro parolas – diris la Kavaliro de la Arbaro – . Almenaŭ pri mia ŝildisto, granda kiel lia patro, neniam oni povos diri, ke li apertas la buŝon, kiam mi parolas.
– Nu, bone – diris Sancho – . Mi ja parolis, kaj povus paroli ankaŭ antaŭ persono tiel… Sed ni lasu ĉi aferon: preferindas ĝin ne tuŝi.
La ŝildisto de la Kavaliro de la Arbaro prenis Sanchon je la brako kaj diris:
– Ni ambaŭ iru al ia loko, kie ni povos paroli ŝildiste laŭ nia plaĉo, kaj ni lasu, ke ĉi mastroj niaj litaniu unu la alian rakontante siajn respektivajn am-aferojn; certe venos la tagiĝo, antaŭ ol ili finos rakonti siajn konfidencojn.
– Volonte – respondis Sancho – . Kaj mi diros al via moŝto, kiu mi estas, por vidi, ĉu mi povos konkuri kun la plej parolemaj ŝildistoj.
Ĉe tio ambaŭ apartiĝis, kaj ilia konversacio estis tiel amuza, kiel serioza estis la konversacio de iliaj mastroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.