La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 50

Pri la saĝaj diskutoj inter don Quijote kaj la kanoniko kaj pri aliaj aferoj

– Ne ŝercu! – respondis don Quijote – . La libroj eldonitaj kun reĝa permeso kaj kun aprobo de la cenzuro kaj legataj, kun tiel ĝenerala plaĉo kaj aplaŭdo, de la maturaj kaj de la junaj, de la paŭperaj kaj de la riĉaj, de la kleraj kaj de la sensciaj, de la plebaj kaj de la altrangaj, kaj resume, de personoj de ĉia stato kaj pozicio, ĉu povus esti nuraj mensogoj kaj samtempe montriĝi tiel multe veraj, se konsideri, ke en ili oni mencias la patron kaj patrinon, la familion, la nacion, kaj la aĝon de unu aŭ alia kavaliro, indikante la epokon kaj lokon de ties faroj, detalon post detalo kaj tagon post tago? Via moŝto silentu kaj ne plu blasfemadu tiele; kredu min, sekvu mian konsilon, kaj, kiel saĝa persono, legu la librojn kaj vi vidos, kiel multe ili delektos vin. Diru, ĉu povus ekzisti, por ekzemplo, io pli agrabla ol vidi ĉi-momente antaŭ niaj okuloj grandan lagon el bolanta peĉo, kie naĝus multaj serpentoj, kolubroj kaj lacertoj, kaj multaj specoj de ferocaj kaj teruraj bestoj, kaj tiam aŭdi plendegan voĉon diri el la mezo de la lago: «Vi, nekonata kavaliro rigardanta ĉi timigan lagon: se vi deziras atingi la trezoron kaŝitan sub ĉi nigraj akvoj, montru la kuraĝon de via forta brusto kaj ĵetu vin en la mezon de la obskuraj kaj brulaj ondoj; alie vi ne meritos vidi la nedireblajn mirindaĵojn kaŝitajn en la sep kasteloj de la sep feinoj loĝantaj sub ĉi nigra akvo». La kavaliro, apenaŭ aŭdinte ĉi timigan voĉon forgesas sin mem, absolute ne pensas kian danĝeron li alfrontos, kaj, eĉ sen demeti la pezan armaĵon, rekomendante sin al Dio kaj al sia damo, sin ĵetas en la mezon de la bolanta lago; kaj kiam li ne komprenas, nek scias, kien li trafos, li subite troviĝas inter florantaj kampoj nekompareble pli belaj ol la Elizeaj. Ŝajnas al li, ke la ĉielo pli diafanas tie, kaj ke la suno radias novan lumon; al liaj okuloj montriĝas paca bosketo el tiel verdaj kaj foli-riĉaj arboj, ke ĝia verdo ĉarmas la vidon, dum regalas la aŭdon la dolĉa kaj nelernita kanto de nekalkuleblaj kaj buntaj birdetoj flirtantaj inter la branĉoj interplektitaj. Tie li renkontas rojon, kies freŝa akvo, simila al likva kristalo, fluas sur fajna sablo kaj blankaj ŝtonetoj, kiuj ŝajnas oro disŝutita kaj plej puraj perloj. Ĉi tie li vidas elegantan fontanon el plurkolora jaspo kaj glata marmoro. Transe li admiras alian, rustike ornamitan, kie etaj konkoj mitulaj, kombinitaj en senorda ordo kun torditaj domoj blankaj kaj flavaj de helikoj, miksiĝas kun pecoj de brila kristalo kaj kun falsaj smeraldoj, kaj kreas tian efekton de vario, ke ĉi tie la arto, imitante la naturon, ŝajnas eĉ superi ĝin. Pretere, subite montriĝas al li forta kastelo aŭ pompa alkazaro kun remparoj el solida oro, kreneloj el diamantoj, pordoj el topazoj, kaj ĝi estas tiel mirinde farita, ke, kvankam ĝiaj konstru-materialoj konsistas el diamanto, karbunkoloj, rubenoj, perloj, oro kaj smeraldoj, ĝia arkitekturo estas eĉ pli valora. Kaj admirinte ĉion ĉi, ĉu ne admirindus vidi krome, ke tra la pordo de la kastelo eliras granda nombro da puceloj en tiel paradaj kaj riĉaj kostumoj, ke, se mi priskribus ilin detale, kiel la historioj, mi neniam finus? Poste la ŝajne pli grava pucelo ekprenas je la mano la kuraĝan kavaliron, kiu antaŭe ĵetis sin en la bolantan lagon, kaj, sen paroli, gvidas lin en la internon de la pompa alkazaro aŭ kastelo, kie oni senvestigas lin, ĝis li vidiĝas tiel nuda, kiel en la momento de lia elpuŝo el la ventro patrina; oni banas lin en tepida akvo, ŝmiras lin per aromaj esencoj kaj surmetas al li parfumitan ĉemizon el plej delikata tulo; alia pucelo ĵetas al li sur la ŝultrojn ian mantelon, kiu valoras, laŭdire, unu urbon kaj eĉ pli. Ĉu ne bele, kiam oni rakontas, ke poste oni lin kondukas al alia salono, kie staras tabloj tiel riĉe primetitaj, ke li mutiĝas de miro? Ĉu ne bele, kiam oni verŝas al li sur la manojn akvon distilitan el ambro kaj el bonodoraj floroj, kaj igas lin sidiĝi sur ebura seĝo, kaj ĉiuj puceloj lin servas en mirinda silento? Ĉu ne bele kiam oni surtabligas al li tiom da gustumindaj pladoj, tiel bone preparataj, ke la apetito hezitas kien direkti la manon? Ĉu ne agrable, kiam li aŭskultas muzikon dum la manĝado kaj ne scias, de kie venas la melodio, kaj kiu ĝin interpretas? Ĉu ne bele, ke post ol finiĝas la manĝo kaj oni prilevas la tablon, la kavaliro, retroklinita sur la seĝo, ripozas, kaj dume eble pikumas al si la dentojn, laŭ sia kutimo, kaj tiam neatendite eniras tra la pordo de la salono alia pucelo multe pli bela ol la antaŭaj, kaj sidiĝas apud la kavaliro, kaj komencas rakonti al li pri la kastelo, pri tio, ke ŝi estas ensorĉita, kaj pri aliaj aferoj, kiuj surprizas la kavaliron kaj ĉarmas la legantojn de la rakonto?

»Mi ne plu insistos ĉi-rilate, ĉar el miaj vortoj oni povas konkludi, ke ajna parto de ajna libro kavalira estas motivo de miro kaj plezuro al la legantoj. Kredu min, sinjoro, legu ĉi librojn, kiel dirite; vi vidos, ke ili forpelos de vi la melankolion, se vi ĝin havas, kaj plibonigos vian humoron, se ĝi acidas. Rilate al mi, mi povas diri, ke, de kiam mi profesias en la kavalirismo, mi estas kuraĝa, afabla, ĝentila, sindona, bone edukita, aŭdaca, molkora kaj pacienca, kaj eltenas la rigorojn de duraj entreprenoj, kaptitecoj kaj ensorĉoj; kaj, kvankam de tre mallonge oni tenas min enfermita en ĉi kaĝo, kvazaŭ frenezulon, mi pensas, ke per la kuraĝo de mia brako, se la ĉielo min favoros, kaj se la fato ne oponos, mi vidos min, post nur kelkaj tagoj, reĝo de ia regno, kie mi povos montri la sindonon kaj dankemon de mia koro, ĉar, je mia fido, sinjoro, al senhava homo mankas la eblo praktiki la virton de la malavaro favore al ajna persono, eĉ se tian virton li posedas en la plej alta grado. Kaj la dankemo limigita al la nura intenco estas io tiel morta, kiel la fido sen bonaj agoj. Tial mi dezirus havi baldaŭ la ŝancon kroni min imperiestro, ke mi povu montri mian deziron fari bonon al miaj amikoj, precipe al ĉi povra Sancho Panza, mia ŝildisto, la plej granda bonkorulo de ĉi mondo; mi ŝatus doni al li graflandon delonge promesitan, kvankam mi timas, ke li ne havus kapablon sufiĉan por regi sian ŝtaton.

Sancho, aŭskultinte nur ĉi lastajn vortojn de sia mastro, diris:

– Surprenu, sinjoro don Quijote, la entreprenon havigi al mi la graflandon tiel ofte promesatan de via moŝto kaj tiel longe atendatan de mi. Mi certigas vin, ke mi estos sufiĉe lerta por ĝin mastrumi, kaj, eĉ se mankus al mi kapablo, mi aŭdis, ke ekzistas en la mondo, viroj, kiuj lue prenas la regnon de senjoro, donas al li ĉiujare ian farmopagon, kaj dum ili sin okupas regi, la senjoro ripozas kuŝe-dorme, ĝuante la renton, kaj zorgas pri nenio alia. Mi faros same, ĉion aranĝos rapide, kaj ĝuos la renton larĝe kaj lukse, kiel princo… kaj ĉiu vivu laŭpove.

– Tio, frato Sancho – diris la kanoniko – , koncernas la ĝuon de la rento, sed rilate al administradon de la justico necesas, ke la mastro de la regno sin okupu pri ĝi, kio postulas kapablon, prudenton kaj precipe honestan intencon fari bonon. Se ĉi intenco mankas jam de la komenco, ĉio fiaskos en la mezo kaj en la fino; tial, plaĉas al Dio helpi la bonan intencon de la simplanimaj kaj konfuzi la malicon de la kleraj.

– Mi komprenas nenion pri tiaj filozofioj – respondis Sancho Panza – , sed mi certas, ke tuj kiam mi disponus la graflandon, mi scius ĝin mastrumi: ĉar mi havas tiom da animo, kiel alia persono, tiom da korpo, kiel la plej korpulenta, kaj estos tiel bona reĝo en mia ŝtato, kiel ajna reĝo en la sia; en mia rolo de reĝo mi farus laŭplaĉe; kaj farante laŭplaĉe, mi kontentus; kaj, kiam oni kontentas, nenion kroman oni deziras; kaj dezirante nenion plian, nu, ĉio perfektas. Venu do la regno al mi; adiaŭ kaj ĝis la revido, kiel diris unu blindulo al alia blindulo.

– Tiaj filozofioj, kiel vi diras, Sancho, ne ŝajnas mavaj – respondis la kanoniko – . Sed, malgraŭe, oni povus diri multon ankoraŭ pri ĉi afero de la graflandoj.

– Mi ne scias, ke io kroma direndas – intervenis don Quijote – . Ĉi-rilate mi lasas min gvidi de multaj kaj diversaj ekzemploj de kavaliroj de mia profesio, kiuj reciprokante la lojalajn kaj gravajn servojn de siaj ŝildistoj, premie faris ilin absolutaj senjoroj de urboj kaj insuloj; kelkaj ŝildistoj akumulis tiom da meritoj, ke ili eĉ atingis la rangon de reĝo. Sed, kial mi traktas tiel longe ĉi aferon, se ni havas la nekompareblan ekzemplon de la granda kaj neniam sufiĉe laŭdata Amadís de Gaŭlio, kiu faris sian ŝildiston grafo de la insulo Firme? Do mi povas sen ia skrupulo de konscienco fari Sanchon grafo, tial, ke li estas unu el la plej bonaj ŝildistoj iam servintaj vaganta kavaliron.

La kanoniko miris je la logikaj absurdoj (se la absurdoj povas havi logikon) diritaj de don Quijote, je lia maniero priskribi la aventuron de la Kavaliro de la Lago, kaj je lia mensa ŝanceliĝo kaŭzita de la legado de la fikciaj libroj kavaliraj. Kaj fine, li miris je la stulto de Sancho, ĉiam pensanta pri la graflando promesita de lia mastro.

Ĉe tio revenis la servistoj de la kanoniko irintaj al la gastejo preni la ŝarĝomulon, etendis sur la freŝa herbo tapiŝon, ke ĝi taŭgu kiel tablo, ĉiuj sidiĝis en la ombro de kelkaj arboj kaj komencis manĝi tie, por ke la ĉaristo, kiel dirite, profitu de la paŝtaĵo. Nu, ili manĝis ankoraŭ, kiam subite forta bruo kaj la sono de tintilo aŭdiĝis inter kratagoj kaj densaj veproj proksime starantaj; samtempe oni vidis elpaŝi el inter la arbustoj belan kaprinon kun la haŭto punktita de nigro, blanko kaj grizo; ŝin sekvis la kapristo, kriante kaj parolante al ŝi en sia stilo, ke ŝi haltu kaj revenu al la grego. Sed la fuĝanta kaprino treme kaj terurite kuris ĝis la kompanio, kvazaŭ serĉante ĝian protekton, kaj tie ŝi haltis. Alvenis la kapristo, ekprenis ŝin je la kornoj kaj diris, kvazaŭ ŝi kapablus kompreni kaj rezoni:

– Ha, sovaĝa, sovaĝa! Vi kaj via kolormakula haŭto! Kiel preta elkuri vi montriĝas nuntempe! Kiaj lupoj vin teruras, filino? Ĉu vi ne volas diri kio okazas al vi, linda? Ne malfacile scii… vi estas ino kaj ne povas resti trankvila. La diablo prenu vin kun via humoro kaj kun la virinoj, kies karakteron vi alprenas! Revenu, amikino, revenu, ĉar vi sentos vin, se ne kontenta, almenaŭ sekura en via stalo kaj kun viaj kompaninoj. Se vi, kiu devas gvidi kaj gardi ilin, tiel devias kaj perdas la vojon, kio okazos do al ili?

La vortoj de la kapristo amuzis la kompanion, precipe la kanonikon, kiu diris al li:

– Je via vivo, frato, trankviliĝu, ne volu tiel rapide peli ĉi kaprinon en la gregon, ĉar pro tio, ke ŝi estas ino, kiel vi diras, ŝi obeos sian naturan instinkton spite al viaj klopodoj deteni ŝin. Prenu ĉi iomon da manĝo, trinku glason, via ĉagreno pasos kaj dume la kaprino ripozos.

Tion dirante, la kanoniko proponis al li lumbaĵon de frida kuniklo sur la pinto de tranĉilo. La kapristo ĝin prenis, dankis lin, trankviliĝis kaj diris:

– Mi ne volus, ke viaj moŝtoj prenus min por idioto, tial, ke mi parolis al ĉi besto kvazaŭ al persono; efektive, miaj diroj povis ŝajni al vi iom strangaj, sed mi ne estas tiel simpla kampulo, ke mi ne scias kiel oni devas paroli al la personoj, kaj al la bestoj.

– Mi kredas vin – diris la pastro – , ĉar mi scias laŭ propra sperto, ke la montoj naskas klerulojn, kaj ke la paŝtistaj kabanoj entenas filozofojn.

– Almenaŭ, sinjoro – respondis la kapristo – , en ili troviĝas homoj riĉaj je sperto, kaj por ke vi kredu ĉi veron kaj povu ĝin tuŝi per la mano, mi petus vin doni al mi iom da atento, se mi ne timus tedi vin kaj ŝajni sintruda, ĉar neinvitita, kaj mi renkontus veran historion, kiu konfirmus la aserton de ĉi sinjoro – kaj li montris la pastron – kaj la mian.

– Konsiderante, ke ĉi afero havas mi ne scias kian nuancon de aventuro kavalira, de mia flanko mi vin aŭskultos tre volonte, frato – respondis don Quijote – . Kaj same faros ĉi sinjoroj, ĉar saĝaj kaj inklinaj al novaĵoj kuriozaj, distraj kaj suspensaj, al kiuj sendube similas via historio. Komencu do, amiko: ni aŭskultas.

– Ne enkalkulu min – diris Sancho – , ĉar mi foriras kun ĉi pasteĉo al la rojo, kie mi pensas ŝtopi al mi la stomakon por tri tagoj. Mi aŭdis diri al mia sinjoro don Quijote, ke la ŝildisto de vaganta kavaliro devas, kiam prezentiĝas la okazo, manĝi ĝiskreve, se konsideri, ke ili povas facile perdi la vojon en ia bosko tiel densa, ke ili ne sukcesus trovi la eliron dum ses tutaj tagoj; kaj se oni ne havas la ventron plena, oni riskas resti tie, kio ofte okazas, ĝis oni turniĝas en mumian karnon.

– Vi pravas Sancho – respondis don Quijote – . Iru kien vi volas kaj manĝu laŭpove. Rilate al mi, mi jam manĝis sufiĉe, kaj mankas nur nutri la spiriton, kion mi faros aŭskultante la historion de ĉi bonulo.

– Ni ĉiuj nutros same nian spiriton – diris la kanoniko, kaj petis la kapriston komenci la promesitan rakonton.

La kapristo donis du manfrapojn sur la dorson de la kaprino, kiun li tenis je la kornoj, kaj diris al ŝi:

– Kuŝiĝu apud mi, kolormakula, ni havos sufiĉan tempon, ĝis ni revenos al la stalo.

Ŝajne la kaprino lin komprenis, ĉar, kiam ŝia mastro sidiĝis, ankaŭ ŝi kuŝiĝis kun multa flegmo apud li, kaj rigardis lian vizaĝon, kvazaŭ ŝi pretus atenti lian historion. Kaj la kapristo ĝin komencis jene:


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.