La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 19

Kie oni rakontas la aventuron de enamiĝinta paŝtisto, kun aliaj vere amuzaj eventoj

Don Quijote troviĝis ankoraŭ je eta distanco de la vilaĝo de don Diego, kiam li renkontis du virojn kun aspekto de pastroj aŭ studentoj[273], kaj du kampulojn; la kvar rajdis sur kvar azeninoj; unu el la studentoj portis, envolvitajn en peco el verda lino uzata kiel vojaĝosako, ion similan al drapo skarlata kaj du parojn da trikitaj ŝtrumpoj; la alia studento havis nur unu novan paron da skermaj rapiroj kun ties ledaj pintingoj. La kampuloj portis kun si kelke da diversaj varoj montrantaj, ke ambaŭ aĉetis ilin en ia granda urbo kaj ilin transportas al sia vilaĝo. La studentoj kaj la kampuloj tiom miris je la hidalgo, kiom ordinare la personoj vidintaj lin por la unua fojo, kaj deziregis scii kiu estas tiel eksterordinara vivo.

Don Quijote ilin salutis kaj, sciiĝinte, ke ili sekvas lian propran vojon, proponis al ili sian kompanion kaj petis ilin moderigi sian iron, ĉar iliaj azeninoj pli rapidis ol lia ĉevalo. Poste, komplezeme, li skize rakontis al ili pri si mem kaj pri sia ofico kaj profesio de vaganta kavaliro, aldonante, ke li serĉas aventurojn ĉie en la mondo, ke li havas la nomon don Quijote de La Mancha kaj la alnomon Kavaliro de La Leonoj.

Ĉio ĉi sonis kiel greka aŭ ĵargona lingvo en la oreloj de la kampuloj, sed la studentoj baldaŭ komprenis, ke la cerbo de don Quijote ne bone funkcias; tamen ili rigardis lin kun admiro kaj respekto, kaj unu diris:

– Se via moŝto, sinjoro kavaliro, ne sekvas determinitan vojon, kiel kutimas la serĉantoj de aventuroj, venu kun ni, kaj vi vidos unu el la plej belaj kaj riĉaj edziĝo-festoj ĝis nun okazintaj en La Mancha kaj en la distanco de multaj mejloj ĉirkaŭe.

Don Quijote demandis, ĉu temas pri la nupto de ia princo, se konsideri, ke la alia mencias tiel entuziasme la aferon.

– Ne – respondis la studento – . Temas pri la edziĝo de kampulo kaj kampulino. Li estas la plej riĉa en ĉi regiono, kaj ŝi, la plej bela iam vidata de la homoj. La aranĝoj por la nupto montriĝas plej eksterordinaraj kaj kuriozaj, ĉar ĝi okazos en herbejo situanta apud la vilaĝo de la fianĉino. Oni ŝin nomas, tre laŭvere, Quiteria la bela, kaj la fianĉon, Camacho la riĉa. Ŝi havas dek ok jarojn, li dudek, kaj ambaŭ same rangas, kvankam scivoluloj konantaj parkere ĉies genealogion asertas, ke la familio de Quiteria superas la familion de Camacho; sed nuntempe oni ne atentas tion, ĉar la mono povas ŝtopi multe da breĉoj. Efektive, ĉi Camacho estas prodigema kaj havas la kapricon, ke oni kovru per volbo el branĉoj la tutan herbejon, tiel, ke la suno devos sufiĉe penadi, se ĝi volos penetri ĝis la verda herbo de la grundo. Li ankaŭ prezentos spado-dancojn, kaj same tintil-dancojn[274], ĉar en la vilaĝo vivas homoj kapablaj plej sperte sonorigi kaj skui la tintilojn. Pri la ŝu-klakantaj danculoj nenion mi diras, ĉar li invitis grandan nombron da ili. Tamen la nupto iĝos plej memorinda, ne pro la ĵus menciitaj aferoj, aŭ pro multaj aliaj, kiujn mi ne citis, sed pro tio, kion certe faros la disdegnata Basilio. Ĉi Basilio estas paŝtisto en la sama vilaĝo de Quiteria, kaj nur unu muro staris inter lia domo kaj la domo de la gepatroj de la knabino. La Amo do kaptis la okazon revivigi en la mondo la jam forgesitan idilion de Piramo kaj Tisbe, ĉar Basilio enamiĝis al Quiteria jam de sia fruaj jaroj, kaj ŝi reciprokis lian kor-inklinon per mil diversaj kaj honestaj favoroj, tiel, ke la amo inter la infanoj Basilio kaj Quiteria estis motivo de amuzaj komentoj en la vilaĝo. Kiam ili kreskis, la patro de Quiteria decidis prohibi al Basilio, ke li plu vizitu lian hejmon, kiel ordinare li faris ĝis tiam, kaj, por ŝpari al si vivon plenan de zorgoj kaj suspektoj, la patro aranĝis la edziniĝon de sia filino al la riĉa Camacho, konsiderinte, ke Basilio ne konvenas al ŝi, ĉar lin pli favoris la naturo ol la Fortuno. Kaj, se diri la honestan veron, Basilio estas plej vigla junulo, granda ĵetanto de la fer-stango, elstara en la luktoj, sperta en la man-pilkaj ludoj; li kuras kiel cervo, saltas pli ol kapro, faligas la keglojn kvazaŭ mirakle, kantas kiel alaŭdo kaj, plukante la gitaron, igas ĝin preskaŭ paroli. Sed precipe li lertas per la glavo kiel la plej bona skermisto.

– Sole pro ĉi lasta talento – diris don Quijote – ĉi junulo meritas edziĝi, ne nur al la bela Quiteria, sed, se ŝi vivus ankoraŭ, al la reĝino Ginevra mem spite al Lanceloto kaj spite al ĉia oponanto.

– Rakontu tion al mia edzino – diris Sancho Panza, kiu ĝis tiam aŭskultis silente – . Al ŝi plaĉas, ke ĉiu edziĝu al homo de sia sama rango, konforme al la proverbo «Ĉiu angulo kun sia sanktulo». De mia flanko mi dezirus, ke ĉi brava Basilio (mi jam komencas simpatii al li) edziĝu al sinjorino Quiteria. Havu feliĉan morton kaj eternan vivon en la paradizo

(mi preskaŭ diris «ne havu») la personoj oponantaj al la geedziĝo de enamiĝintaj paroj.

– Se ĉiuj amantoj geedziĝus – diris don Quijote – , la patroj perdus sian rajton decidi, kiam devas edziĝi la filoj kaj al kia persono; kaj se la filinoj povus elekti laŭplaĉe siajn edzojn, sendube kelkaj prenus al si la serviston de sia patro, kaj aliaj ajnan stratulon, kiun ili trovus brava dando, eĉ se li vere estus ia fripona spadistaĉo. Ja la amo kaj la pasio facile blindigas la okulojn de la racio, tiel necesa por fari decidon rilate al la ŝanĝo de stato; kaj la edza stato tiel delikatas kaj tiel facile endanĝeriĝas, ke necesas granda takto kaj speciala favoro de la ĉielo por trafe elekti. Se prudenta homo deziras fari longan vojaĝon, li serĉas, antaŭ ol ekiri sur la vojo, fidindan kaj agrablan personon kiel kunvojaĝanton. Kial do ne fari same, kiam li devas vojaĝi sian tutan vivon ĝis la pordoj de la tombo? Des pli, se lia akompananta persono devas esti kun li en la lito, ĉe la tablo kaj ĉie ajn, kiel okazas inter edzo kaj edzino. La akompano de la propra edzino estas, ne ia varo, kiun oni aĉetus por poste redoni, interŝanĝi aŭ revendi ĝin, sed neŝanĝeblaĵo daŭranta tiel longe kiel la vivo, maŝo transformiĝanta, kiam oni ĝin metas ĉirkaŭ sian kolon, en gordian nudon, ĉar ne eblas ĝin malligi, kaj nur la falĉilo de la morto ĝin distranĉas. Multe pli da aferoj mi povus diri pri ĉi temo, sed min detenas tio, ke mi scivolas, ĉu la sinjoro licenciulo havas ion por aldoni al sia historio de Basilio.

La studento, eble bakalaŭro, aŭ eble licenciulo, kiel titolis lin don Quijote, respondis:

– Mi havas por diri nur, ke, de la momento mem kiam Basilio sciis, ke la bela Quiteria edziniĝos al Camacho la riĉa, li ne plu ridas aŭ racie parolas. Li ĉiam vidiĝas enpensa kaj trista kaj paroladas al si mem, kio pruvas, ke li perdis la saĝon; li manĝas apenaŭ nur fruktojn, kaj, se li dormas, li dormas en la kamparo, sur la dura tero, kiel sovaĝa besto; de tempo al tempo li levas la rigardon al la ĉielo, kaj en aliaj okazoj okulas tiel absorbite al la tero, ke li ŝajnas statuo, kies vestojn movus la vento. Unuvorte, li montriĝas tiel konsumita de la amo, ke ni timas, ke la «jes» morgaŭ prononcota de la bela Quiteria signos lian morto-kondamnon.

– Dio trovos rimedon, ĉar Li donas la vundon, sed ankaŭ la kuracilon – diris Sancho – . Neniu scias kio okazos. De nun ĝis morgaŭ pasos multaj horoj, kaj en unu sola horo, eĉ en unu momento, povas fali domo. Mi vidis samtempe pluvi kaj suni; oni enlitiĝas sana en la nokto kaj en la sekvanta mateno ne povas movi sin. Kaj diru, ĉu eble iu povas fanfaroni, ke li fiksis per najlo la radon de la Fortuno? Certe ne. Kaj inter la

«jes» kaj la «ne» de virino mi ne riskus meti la pinton de kudrilo, ĉar ĝi ne trovus sufiĉan spacon. Se Quiteria amas Basilion per sia tuta koro kaj volo, mi aŭguras lin feliĉa, ĉar, laŭdire, la amo vidigas per speciala nazumo la kupron oro, la paŭperan riĉa kaj la okulmukon perloj.

– Dio vin damnu, Sancho! Ĉu vi ne ĉesos paroli? – diris don Quijote – . Kiam vi komencas sputi proverbon post proverbo kaj fabelon post fabelo, nur Judaso (li prenu vian animon) povus vin toleri. Diru, besto: kion vi scias pri najloj, radoj aŭ pri io alia?

– Ho, se oni ne komprenas min, ne mirinde, ke oni rigardas absurda kion mi diras. Sed ne gravas. Mi komprenas min kaj scias, ke mi ne diris multe da stultaĵoj. Okazas nur, ke via moŝto estas ĉiam kitikristo de miaj opinioj kaj eĉ de miaj faroj.

– Oni devas diri «kritikisto», ne «kitikristo». Sancho, ne fuŝu la lingvon, Dio vin damnu.

– Ne koleru kontraŭ mi, sinjoro – respondis la ŝildisto – . Vi scias, ke mi ne edukiĝis en la ĉefurbo, nek studis en Salamanca por lerni, ĉu mi aldonas aŭ ŝanĝas ajnan literon en miaj vortoj. Krome, je Dio, ne pretendu, ke vilaĝano de Sayago parolu kiel ulo de Toledo[275], kvankam sendube ekzistas ankaŭ toledanoj, kiuj ne tre eminentas en la afero paroli bele.

– Certe – diris la licenciulo – . La personoj loĝantaj inter la tanejoj kaj en la placo de Zocodover ne povas paroli tiel bone, kiel la homoj kiuj, por ekzemplo, pasas la pliparton de la tago promenante en la klostroj de la katedralo. La lingvo pura, klara, senerara kaj eleganta estas parolata de la korteganoj edukitaj, eĉ se ili naskiĝis en Majalahonda[276]. Mi diris edukitaj, ĉar al multaj mankas eduko, t.e. la gramatiko de la korekta lingvo, kiu perfektiĝas per la uzo. Mi, sinjoroj, studis kanonan juron en Salamanca kaj iomete fieras, ke mi esprimas mian penson per vortoj klaraj, simplaj kaj signifaj.

– Se vi ne fierus pli pri tio, ke vi uzas pli lerte vian rapiron ol la lingvon, vi estus atingita la unuan lokon en la licenciaj ekzamenoj, ne la lastan – diris la alia studento.

– Aŭskultu, bakalaŭro Corchuelo – respondis la licenciulo – . Se vi pensas, ke tute vanas la scio de la skermado, vi defendas la plej eraran opinion de la mondo.

– Ne temas pri simpla opinio, sed pri bone fundamentita vero – diris Corchuelo – . Kaj se vi volas, ke mi praktike pruvu ĝin al vi, nu, la afero facilas: rapirojn vi portas, tempon ni disponas, mi havas forton kaj muskolojn, kaj kun tio kaj mia kuraĝo, ne ignorinda, mi igos vin konfesi, ke mi ne trompiĝas. Deseliĝu kaj helpu vin per via fleksado de kruroj, per viaj cirkloj, anguloj kaj per la cetero de via scienco. Malgraŭ mia kruda kaj elementa sperto, mi esperas, ke mi igos vin vidi la stelojn en plena tagmezo. Ankoraŭ ne naskiĝis la viro kapabla igi min turni la dorson, nek ekzistas en la mondo persono, kiu ne cedus antaŭ miaj atakoj.

– Ne estas mia afero, ĉu vi turnas la dorson aŭ ne – respondis la skermulo – . Sed povus okazi, ke oni fosus al vi la tombon en la unua loko, kie vi fiksus la piedojn; mi volas diri, ke la scienco de vi disdegnata faligus vin tie.

– Tion ni vidos nun – diris Corchuelo.

Li saltis rapide de sur la azeno, kaj furioze elŝiris unu el la rapiroj portataj de la licenciulo sur ties rajd-besto.

– Ne decas tiel – interrompis don Quijote – . Mi arbitracios ĉi duelon kaj juĝos la rezulton de ĉi nesolvita afero[277], vane diskutata de longe tiom da fojoj.

Li desaltis Rocinante, prenis la lancon kaj lokis sin meze de la vojo; dume, la licenciulo, kun gracia teniĝo de la korpo kaj kadencaj paŝoj, avancis kontraŭ Corchuelo, kiu, de sia flanko, impetis kontraŭ la licenciulo, ĵetante, kiel oni diras, fajron el la okuloj.

La du akompanantaj kampuloj ĉeestis ĉi sangan tragedion sen desalti de siaj azenoj. La hake, pinte, desupre, delive kaj dumane ellasitaj batoj de Corchuelo falis en nekalkulebla nombro kaj pli densaj ol hajlo. Li atakis kiel kolera leono, sed ĉiam lia buŝo frapiĝis kontraŭ la ŝirmita pinto de la licenciula rapiro, tiele, ke, malgraŭ sia furiozo, li devis ofte halti, kisante la ŝirmilon kvazaŭ relikvon, kvankam ne kun la ŝuldata pieco. Fine la licenciulo komencis nombri, kaj samtempe tuŝi per la rapiro, ĉiun butonon de la sutano de sia oponanto, ŝiris ĝian suban parton en franĝojn similajn al la tentakloj de polpo, faligis dufoje lian ĉapelon, kaj tiel multe superskermis lin, ke la alia, plena de ĉagreno kaj kolero, prenis sian rapiron je la tenilo kaj forĵetis ĝin tiel forte, ke ĝi falis preskaŭ du mejlojn for, laŭ la atesto poste farita de unu el la kampuloj, kiu estis ankaŭ aktisto: kaj lia atesto utilis kaj utilas, por ke oni konu kaj vidu, ke, vere, la scienco superas la forton.

Corchuelo, elĉerpita, sidiĝis; tiam, Sancho proksimiĝis al li kaj diris:

– Je Dio, sinjoro bakalaŭro, se via moŝto dezirus sekvi mian konsilon, ne plu provoku ajnan personon skermi kontraŭ vi, sed prefere defiu lin ĵeti la ferstangon aŭ lukti, ĉar vi estas sufiĉe forta kaj juna por tio. Cetere, mi aŭdis, rilate al lertaj skermantoj, ke ili kapablas pasigi la pinton de rapiro tra la truo de kudrilo.

– Mi kontentas per tio, ke mi vekiĝis el mia eraro. La sperto instruis al mi unu veron, kiun mi tute ne kredis – diris Corchuelo.

Kaj, stariĝinte, li brakumis la licenciulon, ili fariĝis pli intimaj amikoj ol antaŭe, kaj pensante, ke pasus ankoraŭ longa tempo ĝis la reveno de la kampulo-aktisto, irinta repreni la forĵetitan rapiron, ili decidis ne atendi lin kaj daŭrigi la vojaĝon por alveni en bona horo al la vilaĝo de Quiteria, kie ili loĝis.

Dum la resto de la vojaĝo, la licenciulo parolis al ili pri la superaj kvalitoj de la skerma arto kaj aldonis tiom da pruvaj rezonoj kaj tiom da figuroj kaj matematikaj demonstroj, ke ĉiuj konvinkiĝis pri la utilo de ĉi scienco, dum Corchuelo resaniĝis de sia obstina eraro.

La nokto komencis fali, sed jam proksimaj al sia celo ili ricevis la impreson, ke antaŭ la vilaĝo etendiĝas ĉielo plena de nekalkuleblaj kaj brilaj steloj; samtempe ili aŭdis konfuzan kaj dolĉan sonon el diversaj instrumentoj kiel flutoj, tamburetoj, psalterioj, hobojoj kaj tamburinoj, kaj, kiam ili pli proksimiĝis, ili vidis, ke la branĉoj de grandaj arbustoj, mane transportitaj kaj lokitaj ĉe la enirejo de la vilaĝo, plenas de lampionoj ne tuŝataj de la zefiro, ĉar ĝi blovis tiel milde, ke ĝi eĉ ne havis forton por movi la foliojn de la arboj. En tiel agrabla loko la muzikistoj estis la animantoj de la festo kaj en diversaj grupoj dancis, kantis kaj ludis la jam menciitaj instrumentojn. Efektive, ŝajnis, kvazaŭ ĉie sur la herbejo kapriolus la ĝojo kaj kurus la plezuro. Aliaj multaj homoj laboris starigante platformon, de kie oni povus vidi en la sekvanta tago la dancojn kaj la ludojn prezentotajn en tiu sama loko, kie oni festus la edziĝon de la riĉa Camacho, kaj kie okazus ankaŭ la morto de Basilio.

Don Quijote ne volis eniri en la vilaĝon, malgraŭ la petoj de la kampulo kaj de la bakalaŭro, kaj ekskuzis sin per la argumento, absolute solida laŭ li, ke la vagantaj kavaliroj kutimas dormi en la kampoj kaj en la arbaroj prefere ol en urboj kaj vilaĝoj, eĉ se ili kuŝus sub oraj tegmentoj. Tion dirinte, li iom deviis de la vojo ĉe la granda ĉagreno de Sancho, al kies memoro venis tio, kian belan vivon li ĝuis kiel gasto en la kastelo aŭ domo de don Diego.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.