La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

Pri la granda kaj amuza elsarko, kiun la pastro kaj la barbiro faris el inter la libroj de nia inĝenia hidalgo

Don Quijote dormis ankoraŭ. La pastro petis de lia nevino la ŝlosilon de la ĉambro, kie sidis la libroj kaŭzintaj la damaĝon, kaj ŝi tre volonte ĝin transdonis. Ĉiuj eniris, ankaŭ la mastrumantino, kaj trovis pli ol cent volumojn grandajn tre bone binditajn, kaj ankaŭ kelkajn etajn. Vidinte ilin, la mastrumantino tuj eliris kaj revenis iom poste kun bovlo da sankta akvo kaj kun aspergilo, kaj diris:

– Prenu, sinjoro licenciulo. Aspergu la ĉambron por ke, se okaze troviĝas ĉi tie kelkaj el la multaj sorĉistoj de la libroj, ili ne ensorĉu nin repune kontraŭ tio, ke ni volas ilin pune elmondigi.

La licenciulo ridis je la simpleco de la mastrumantino kaj petis la barbiron transdoni al li la librojn, unu post alia, por vidi, pri kio ili temas; ĉar povus okazi, ke kelkaj ne meritus la punon je fajro.

– Ne – diris la nevino – . Nenian pardonon; ili ĉiuj kulpas. Prefere ĵeti ilin tra la fenestroj al la korto por amasa bruligo; aŭ porti ilin al la kralo[51] kaj fari tie la fajron, kie la fumo ne ĝenus.

La mastrumantino havis la saman opinion: tiel multe deziris la du virinoj la morton de la senpekaj libroj. Tamen la pastro ne konsentis tion, sen legi almenaŭ la titolojn. La unua volumo, kiun majstro Nicolás transdonis al li estis La kvar libroj de Amadís de Gaŭlio.

– Jen io kurioza – diris la pastro – . Laŭdire ĉi libro estas la unua kavalirtema presita en Hispanujo, kaj la ceteraj havas en ĝi sian originon, do, ĉar ĝi iniciatis tiel malignan sekton, ni senindulge kondamnu ĝin al la fajro.

– Ne, sinjoro – diris la barbiro – ĉar mi aŭdis ankaŭ, ke ĝi elstaras kiel la plej bona libro kavalira iam verkita, sekve ni devus indulgi ĝin pro ties unika valoro.

– Vi pravas – diris la pastro – , tial ni respektos ĝian vivon. Almenaŭ nune. Ni vidu la alian apudan libron.

– Temas pri La faroj de Esplandián, leĝa ido de

Amadís de Gaŭlio.

– Sed la boneco de la patro ne estas kaŭzo, ke ni savu la filon. Prenu, sinjorino, apertu tiun fenestron kaj ĵetu la libron al la fajro. Ĝi estu la unua ero de la brulonta amaso.

La mastrumantino obeis kun granda kontento, kaj la bona Esplandián flugis ĝis la kralo por pacience atendi tie, ke la flamoj ĝin konsumu.

– Daŭrigu – diris la pastro.

– La jena – informis la barbiro – estas Amadís de Grekujo. Mi kredas, ke ĉiuj libroj ĉi-flankaj temas pri la diversaj Amadís.

– Do, senescepte al la kralo – diris la pastro – . Por la plezuro bruligi la reĝinon Pintiquiniestra, la paŝtiston Darinel kaj ties eklogojn, kaj la diable torditajn rezonojn de la aŭtoro, mi bruligus kun ili eĉ mian propran patron, se ankaŭ li vagus kiel armita kavaliro.

– Mi opinias la samon – diris la barbiro.

– Kaj eĉ mi – aldonis la nevino.

– Se tiel, antaŭen – diris la mastrumantino – , la kralo ilin atendas.

Oni transdonis al ŝi grandan kvanton da libroj, kaj la virino, por ŝpari al si la ŝtuparon, ĵetis ilin tra la fenestro.

– Kiu estas tiu barele granda? – diris la pastro.

– Don Olivante de Laura – respondis la barbiro.

– Ties aŭtoro – diris la pastro – verkis ankaŭ

Ĝardeno de floroj, kaj vere mi ne scias, kiu el la du libroj estas pli vera, aŭ, se paroli ĝuste, malpli mensoga. Mi diru nur, ke pro sia stulto kaj aroganto don Olivante pereos en la kralo.

– Prenu la sekvantan: Florismarte de Hirkanio – diris la barbiro.

– Ĉu aperas ankaŭ sinjoro Florismarte? – respondis la pastro – . Mi ĵuras, ke li tuj vizitos la kralon, malgraŭ la strangaj cirkonstancoj de sia naskiĝo kaj siaj fantastaj aventuroj; nenion pli bonan meritas la seko kaj duro de ĝia stilo. Ĝin elĵetu kaj ankaŭ ĉi alian libron, sinjorino.

– Tre volonte, mia sinjoro – respondis la mastrumantino kaj ĝoje plenumis la ordonon.

– Jen La kavaliro Platir – diris la barbiro.

– Antikva libro – komentis la pastro – . Nenion indulgeblan oni trovas en ĝi. Ĝi akompanu la aliajn.

Tio efektiviĝis, kaj oni apertis alian libron por vidi la titolon: La kavaliro de la kruco.

– Pro tiel sankta titolo oni inklinus ignori la stulton de la libro. Sed oni diras, ke post la kruco embuskas la demono. Do ĝi ricevu la fajron.

La barbiro prenis alian libron kaj diris:

– Jen Spegulo de kavaliraĵoj.

– Mi bone konas ĝin – diris la pastro – . En ĝi rolas sinjoro Reinaldos de Montalbán kun siaj amikoj kaj kompanoj, pli ŝtelemaj ol Kako, kaj la dek du paruloj de Francujo kun la verfidela historiisto Turpín; mi emas kondamni ilin nur al konstanta ekzilo, konsiderante, ke ili parte inspiris la faman Mateo Boyardo, kaj ke de ĉi lasta ŝpinis sian ŝtofon la kristana poeto Ludovico Ariosto, kiun mi ne respektos, se mi trovos lin ĉi tie parolanta en alia lingvo diferenca de la lia; sed se li esprimas sin itale, mi lin alpremos al mia koro.

– Mi havas lian libron en la itala – diris la barbiro – sed ne komprenas ĝin.

– Despli bone, ke vi ne komprenas[52] – respondis la pastro – . Kaj nenion oni perdus, se la sinjoro kapitano[53] ne estus farinta lin kastiliano, ĉar tiel li prenis de li grandan parton de ties origina valoro. Al la sama rezulto venas ĉiuj tradukantoj de versoj, ĉar, kiom ajn zorge kaj kompetente ili laboras, neniam ili sukcesas redoni plene la esencon de la originaloj. Do ĉi libron kaj la ceterajn pri aferoj de Francujo, se tiajn ni trovos ĉi tie, ni apartigu kaj metu en sekan puton, ĝis ni fine decidos ilian definitivan sorton. Oni esceptu Bernardo del Carpio, kiu, mi scias, troviĝas ie ajn ĉi tie kaj alian titolitan Roncesvalles. Kiam ilin mi trafos, ili iros rekte en la manojn de la mastrumantino, kaj de la ŝiaj senkompate en la fajron.

La barbiro aprobis ĉion ĉi kaj rigardis bonaj kaj ĝustaj tiajn opiniojn. Li tute certis, ke la pastro estas tiel bona kristano kaj amiko de la vero, ke nenial li kapablus diri mensogon. La barbiro apertis alian libron, vidis, ke temas pri

Palmerín de Oliva, kaj ke apud ĝi sidas la titolita Palmerín de Anglujo. Observinte ilin, diris la licenciulo:

– La olivon oni pistu kaj bruligu, kaj eĉ ne ties cindro restu, sed la palmon de Anglujo oni gardu kaj konservu kiel unikaĵon, kaj oni faru por ĝi skatolon, kian trovis Aleksandro inter la trezoroj postlasitaj de Dario, kaj destinis enteni la verkojn de Homero. Palmerín de Anglujo respektindas pro du motivoj: unue, ĝi tre bonas per si mem; due ĝin verkis, laŭ la famo, iu sprita reĝo de Portugalujo. La aventuroj en la kastelo de Miraguarda estas bonegaj kaj lerte elpensitaj; la dialogoj, ĝentilaj kaj klaraj, spegulas dece kaj vere la karakteron de ĉiu parolanto. Do mi diras, majstro Nicolás, ke, se vi ne havas kontraŭan opinion, ĉi libro kaj Amadís de Gaŭlio saviĝu de la fajro; kaj la ceteraj, sen pliaj esploroj, pereu.

– Ne, amiko mia – respondis la barbiro – , ĉar jen mi havas ĉi tie la faman Don Belianís.

– Li – diris la pastro – kaj ankaŭ la dua, tria kaj kvara partoj de la libro bezonas iom da rabarbo por evakui el si sian troan galon. Same necesas, ke oni elprenu la parton pri la kastelo de la Famo kaj aliajn pli gravajn impertinentojn. Do ni allasos al ili sufiĉan tempon, ke ili sin korektu, kaj se efektive ili montros ian pliboniĝon, ni traktos ilin aŭ juste aŭ mizerikorde; dume tenu ilin en via hejmo, sed zorgu, ke aliaj homoj ne legu ilin.

– Tre volonte – respondis la barbiro.

La pastro ne volis plu laciĝi legante la titolojn, do ordonis la mastrumantinon preni la librojn grandajn kaj ĵeti ilin ĉiujn al la kralo. La ordono trafis ne surdan orelon, sed virinon, kiu deziregis bruligi la librojn, eĉ pli ol akiri al si plej grandan kaj fajnan ŝtofon, do prenante ok volumojn per unu fojo, ŝi ilin ĵetis tra la fenestro. Ĉar ŝi ĉirkaŭprenis tiel multajn samtempe, unu elfalis ĉe la piedojn de la barbiro, li volis scii ĝian titolon kaj legis: Historio de la fama kavaliro Tirante el Blanco.

– Dio laŭdatu! – laŭte ekkriis la pastro – . Tirante el Blanco ĉi tie! Donu ĝin al mi, amiko, ĉar mi konsideras, ke mi trovis trezoron da plezuro kaj minon da distro. Tie troveblas Kirieleisón de Montalbán, kuraĝa kavaliro; lia frato Tomás de Montalbán; la kavaliro Fonseca; la batalo de la kuraĝa Tirante kontraŭ la hundo; la spritaĵoj de la pucelo Placerdemivida; la amoj kaj mensogoj de la vidvino Reposada; ŝia moŝto la imperiestrino, kiu enamiĝis al sia ŝildisto Hipólito… Vere, amiko, en ĉi libro, laŭstile la plej bona en la mondo, la kavaliroj manĝas, dormas, forpasas en la lito kaj testamentas ĉe la horo de la morto. Krome okazas en ĝi multo alia, kiu mankas en la ceteraj libroj kavaliraj. Tamen ĝia aŭtoro meritas vivodaŭran punon je galeroj, ĉar li ne helpis sin per la stultaĵoj propraj al tiaj libroj[54]. Prenu ĝin hejmen, legu ĝin kaj vi vidos, ke mi diras al vi la veron.

– Kun plezuro – respondis la barbiro – , sed kion ni faros el la ĉi restantaj libretoj?

– Ili certe estas ne kavaliraj, sed poeziaj – diris la pastro.

Li apertis unu, vidis ĝian titolon La Diana, de Jorge de Montemayor, supozis, ke la ceteraj estas de la sama speco, kaj diris:

– Ili ne meritas bruli, kiel la aliaj, ĉar ili nek faras nek faros tiom da damaĝo kiom la kavaliraj libroj. Temas pri verkoj sane distraj, kaj de ili oni ricevas nenian damaĝon.

– Ve, mia sinjoro! – diris la nevino – . Via moŝto devus ordoni bruligi ankaŭ ilin, ĉar, se mia sinjoro onklo resaniĝos de la kavalirisma malsano, ekzistas la danĝero, ke, se li legos la poemojn, li kapricos tiam fariĝi paŝtisto kaj vagadi tra arbaroj kaj herbejoj kantante kaj ŝalmante, aŭ, eĉ pli mave, fariĝi poeto, kio laŭdire estas afekcio senrimeda kaj kontaĝa.

– Ĉi pucelo pravas – diris la pastro – kaj konvenas apartigi de la vojo de nia amiko eventualan ŝtonon de falpuŝiĝo. Kaj ĉar ni komencis per La Diana de Montemayor, ŝajnas al mi, ke ĝi ne devas bruli, kaj ke prefere oni elprenu el ĝi ĉion pri la sorĉistino Felicia kaj la magia akvo, preskaŭ ĉiujn versojn maĵorajn[55], tiel, ke nur restu al ĝi la prozo kaj la honoro esti la unua inter la libroj de ĝia speco.

Ĉi sekvanta – diris la barbiro – estas La Diana nomata dua, verkita de El Salmantino, kaj jen ankoraŭ alia kun la sama titolo, kiun verkis Gil Polo.

– La Diana de El Salmantino – respondis la pastro – akompanu en la kralo la kreskantan nombron da kondamnitoj, kaj tiun de Gil Polo oni konservu, kvazaŭ Apolono mem estus ĝin verkinta. Kaj ni rapidu, amiko, ĉar jam estas iom tarde.

– Ĉi volumo – diris la barbiro – havas la titolon

La dek libroj pri la fortuno de amo, kaj ĝin verkis Antonio de Lofraso, poeto sarda.

– Mi firme asertas, je miaj ordinoj – diris la pastro – , ke, de kiam Apolono estas Apolono, la muzoj, muzoj, kaj la poetoj, poetoj, ne ekzistas libro tiel humura kaj sensenca. En sia speco ĝi rangas kiel plej bona kaj unika en la mondo, kaj, kiu ne legis ĝin, devas kalkuli, ke li ne legis ankoraŭ ion vere ĉarman. Donu ĝin al mi, amiko, ĉar mi pli aprezas ĝin, ol se oni donacus al mi sutanon el Florenca serĝo.

Kun grandega kontento la pastro metis aparte la libron, kaj la barbiro daŭrigis:

– Nun jen La paŝtisto de Iberia, Nimfoj de Henares kaj Sintrompoj de la ĵaluzo.

– Sufiĉe – diris la pastro – . Ili iru al la sekulara brako de la mastrumantino. Kaj ne demandu al mi la kialon, aŭ ni neniam finos ĉi taskon.

– Nun venas La paŝtisto de Filida.

– Temas ne pri paŝtisto, sed pri tre saĝa kortegano. Gardu ĝin kiel juvelon – diris la pastro.

– Ĉi granda estas Trezoro de diversaj poemoj.

– Ili, ĉar tro multaj, ne tre plaĉas. Necesas elsarki el ĝi kelke da abomenindaĵoj kuŝantaj inter ĝiaj perloj. Gardu ĝin, ĉar ties aŭtoro estas amiko mia, kaj per tio ni montru nian respekton al aliaj pli inspiritaj kaj heroaj verkoj venintaj de lia plumo.

– Jen Kanzonaro, de López Maldonado – diris la barbiro.

– Ankaŭ ĝia aŭtoro estas granda amiko mia – respondis la pastro – . Li ravas per siaj versoj, kaj, kiam li ilin kantas, lia voĉo tiel dolĉas, ke ĝi ensorĉas. Liaj eklogoj iom tro longas, sed oni scias, ke da bono neniam estas multe. Gardu ĝin kun la aliaj elektitaj libroj. Sed kio sidas tie apude?

– La Galatea, de Miguel de Cervantes – diris la barbiro.

– Jam de multaj jaroj tiu Cervantes estas granda amiko mia, kaj mi scias, ke li havas pli da sperto kun la misfortuno ol kun la versoj. Lia libro posedas iom da bona inventemo, faras promesan komencon, sed finas nenion. Necesas atendi la duan parton, kiun li anoncas. Se li sin korektos, eble li trovos la plenan mizerikordon, kiun oni rifuzas nun al li. Dume gardu ĝin kiel kaptiton ĉe vi.

– Volonte, amiko – respondis la barbiro – . Kaj jen tri kune: La Araucana, de don Alonso de Ercilla; La Austriada, de Juan Rufo, juĝisto en Córdoba, kaj El Monserrate, de Cristóbal de Virués, poeto valencia.

– La tri libroj – diris la pastro – estas la plej bonaj verkitaj en la hispana per maĵoraj versoj kaj povas konkuri kun la famegaj de Italujo. Gardu ilin kiel la plej riĉajn trezorojn da hispana poezio.

La pastro laciĝis vidi librojn kaj proponis ĵeti la ceteron al la fajro sen plia esploro; sed la barbiro apertis jam unu titolitan La larmoj de Angélica.

– Ilin mi verŝus – diris la pastro, aŭdinte la titolon – se tian libron konsumus la fajro, ĉar ĝin verkis unu el la famaj poetoj de la mondo[56], ne nur de Hispanujo, kaj ege eminenta ankaŭ kiel tradukanto de kelkaj fabloj de Ovidio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.