La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 38

La duenjo Dolorida rakontas sian misfortunon

Post la tristaj muzikantoj, komencis eniri en la ĝardenon kelkaj duenjoj ĝis la nombro de dek du en du vicoj, en larĝaj monaĥinaj roboj ŝajne el fulita serĝo kaj kun blankaj vualoj muslinaj, tiel longaj, ke nur la rando de ilia robo vidiĝis. Post ili venis la grafino Trifaldi, kiun kondukis je la mano la ŝildisto Trifaldín la blankabarba; ŝi surhavis tre fajnan nigran lanaĵon ne frizitan, ĉar se ĝi estus frizita, la grajnoj de la vefto vidiĝus tiel grandaj kiel bonaj kikeroj de Martos. La vosto de la robo konsistis el tri trenaĵoj, kaj tri paĝioj same en funebra kostumo tenis ilin je la pintoj kaj formis belan geometrian figuron per la akutaj anguloj de la trenaĵoj: tiam la ĉeestantoj komprenis, ke la damo nomiĝas la grafino Trifaldi kaŭze de la tri faldoj de sia vosto. Kaj Benengeli diras, ke, efektive, ili pravis, ĉar vere ŝi nomiĝis grafino Lobuna, ĉar en ŝia graflando multis lupoj, kaj se anstataŭe multus vulpinoj, ŝi nomiĝus grafino Zorruna[334], tial ke, laŭ kutimo reganta en la parto de la mondo, kie ŝi loĝis, la senjoroj donis al si la nomon de tio plej abunda en siaj ŝtatoj. Tamen ĉi grafino, por celebri la originalecon de sia robo, forlasis la nomon de Lobuna kaj igis ŝin nomi Trifaldi. La dek du duenjoj kaj ties mastrino marŝis per procesiaj paŝoj, kaj ilian vizaĝon kovris nigraj vualoj, ne diafanaj kiel la vualo de Trifaldín, sed tiel densaj, ke absolute nenio travidiĝis.

Tuj kiam la tuta eskadrono de duenjoj paŝis en la ĝardenon, la gedukoj kaj don Quijote stariĝis, same kiel la ceteraj rigardantoj de la tuta procesio. La dek du duenjoj haltis, kaj inter la du vicoj avancis Dolorida sen delasi la manon de Trifaldín. Ĉe tio la gedukoj kaj don Quijote antaŭeniris proksimume dek du paŝojn por akcepti ŝin. La grafino genuiĝis kaj kun voĉo pli raŭka kaj profunda ol delikata kaj dolĉa diris:

– Viaj Grandecoj bonvolu ne montri vin tiel ĝentilaj antaŭ ĉi servisto, mi volas diri, antaŭ ĉi servistino via. Tiel profunda aflikto min posedas, ke mi ne kapablas respondi, kiel mi dezirus. Mia stranga kaj senegala misfortuno ŝancelis mian menson ĝis tia grado, ke mi ne scias, kiam ĝi retrovos sian ekvilibron.

– Sinjorino grafino – respondis la duko – . Senmensa estus la homo nekapabla diveni vian indecon per la aspekto de via persono, kiu, sen plia ekzameno, meritas la omaĝon de la kremo de la ĝentilo kaj de la floro de la kortegaj ceremonioj.

Kaj, levinte ŝin je la mano, la duko ŝin kondukis al seĝo apud la dukino, kiu salutis kun granda afablo la damon en funebro. Don Quijote silentis, kaj Sancho ege deziris vidi la vizaĝon de Trifaldi kaj de kelkaj el ŝiaj multaj duenjoj, kio ne eblis, ĝis ili propravole kaj siatempe demetis la vualojn. Ĉiu restis senmovaj kaj en silento, atendante, kiu rompus ĝin unue. Tion faris la duenjo Dolorida, dirante:

– Mi konfidas, potencega sinjoro, senegale bela sinjorino kaj plej saĝaj akompanantoj, ke mia profunda aflikto trovos en viaj kuraĝaj koroj akcepton tiel favoran, kiel kompatan kaj senrezervan, ĉar ĝi tiel intensas, ke ĝi kapablas likvigi la marmoron, moligi la rokon kaj fandi la ŝtalon de la plej harditaj animoj de la mondo. Sed antaŭ ol mi sciigos mian aflikton al via aŭdo (mi ne volas diri «al viaj oreloj») ege mi ŝatus, se oni informus min, ĉu en ĉi rondo, kunveno aŭ kompanio troviĝas la plej senmakula kavaliro, nome, la enorma don Quijote de La Mancha kaj lia ŝildistego Panza.

– Panza – respondis Sancho, antaŭ ol alia ajn povus paroli – troviĝas ĉi tie kaj ankaŭ la enorma don Quijote. Do, afliktegita duenjego, diru kion vi volas, ĉar ni pretegas esti viaj servistegoj.

Ĉe tio don Quijote stariĝis, turnis sin al la duenjo Dolorida kaj diris:

– Se via misfortuno, angorplena sinjorino, povus iel mildiĝi per la interveno de vaganta kavaliro, mi metas je via dispono la forton kaj kuraĝon de mia brako; eĉ se feblaj kaj nesufiĉaj, mi servos al vi per ili senkondiĉe. Mi estas don Quijote de La Mancha, laŭprofesie devas doni helpon al ĉiaj mizeruloj kaj sekve, sinjorino, vi ne bezonas supliki mian favoron aŭ uzi ĉirkaŭfrazojn; rekte kaj alcele rakontu vian misfortunon, ĉar via aŭskultanto scios, se ne eblus liberigi vin de ĝi, almenaŭ kompati vin elkore.

Ĉe tiaj vortoj, la duenjo Dolorida ŝajnis deziri ĵeti sin al la piedoj de don Quijote, kaj efektive, ŝi ĵetis sin kaj penis ilin ĉirkaŭpremi, dirante:

– Mi ĵetas min al ĉi kruroj kaj piedoj, ho, nevenkita kavaliro, ĉar ili estas la fundamento kaj la kolonioj de la vaganta kavalirismo. Mi volas kisi ĉi piedojn de kies paŝoj pendas kaj dependas la rimedo kontraŭ mia misfortuno, ho vi, kuraĝa vagantao, kies prodaĝoj devancas kaj metas en la ombron la fabelajn farojn de Amadis, Espliandán, Belanís kaj similaj.

Poste ŝi turnis sin al Sancho, prenis liajn manojn kaj daŭrigis:

– Ho vi, plej lojala ŝildisto, kia neniam servis al vaganta kavaliro en la paseo aŭ en la nuno! Vi, kies boneco pli grandas ol la barbo de mia akompananto Trifaldín, fiera pro tio, ke, servante la faman don Quijote, vi simbole servas la tutan bandon de kavaliroj ĝis nun vivintaj en la mondo. Je la nomo de via fidelega bonkoreco, mi ĵurpetas vin, ke vi efike pledu antaŭ via mastro, por ke li favoru ĉi humilegan kaj mizeregan grafinon.

– Ne koncernas min, sinjorino – respondis Sancho – , ĉu mia boneco grandas kiel la barbo de via ŝildisto. Min interesas nur, ke mia animo havu barbon kaj mustaĉon, kiam ĝi flugos en la transan vivon[335], ĉar, rilate al la barboj de nia mondo, mi apenaŭ aŭ tute ne zorgas. Sed necesas nek viaj flatoj nek viaj suplikoj, por ke mi petu mian mastron (mi scias, ke li min amas, ĉefe nun, kiam li bezonas min por certa afero) favori kaj helpi vian moŝton, kiom li povas. Elpaku vian tristan historion, rakontu ĝin, kaj lasu al ni la ceteron, ĉar ni komprenos unu la aliajn.

La gedukoj, kiel organizintoj de ĉi aventuro ĝis ties lastaj detaloj, preskaŭ krevis de rido aŭskultante ĉi konversacion, kaj laŭdis en si la spriton kaj la lertan aktoradon de la grafino Trifaldi. Ĉi lasta denove sidiĝis kaj diris:

– La fama regno Candaya situas inter la granda Trapobana kaj la Suda Maro, ses mejlojn preter kabo Camorín, kaj ĝin mastris la reĝino doña Maguncia, vidvino de la reĝo Archipielo, ŝia sinjoro kaj edzo. El ilia geiĝo venis en la mondon la princino Antonomasia, heredulino de la regno. Ĉi princino kreskis kaj edukiĝis sub mia kuratoreco kaj instruado, ĉar mi estis la plej moŝta kaj malnova duenjo de ŝia patrino. Nu, okazis ke kun la paso de la tempo, tagon post tago Antonomasia atingis la aĝon de dekkvar jaroj, kaj ŝia belo tiom disfloris, ke la Naturo ne povis igi ĝin pli perfekta. Kaj mi konfesu, ke ĉi birdino havis tre akran inteligenton. Nu, ŝia saĝo egalis al ŝia belo, kaj ŝi estis la plej bela en la mondo, pli ĝuste, ŝi estas, se la envia destino aŭ la senkompataj parcoj ne tondis ankoraŭ la fadenon de ŝia vivo. Sed certe tio ne okazis, ĉar la ĉielo ne toleros, ke oni faru al la tero la teruran mavon detrui la grapolon, ankoraŭ verdan, de la plej bela vito de la mondo. Ŝia ĉarmo, kiam mia povra lango ne kapablas ĝuste laŭdi, altiris al ŝi la amon de nekalkulebla nombro da princoj enlandaj kaj eksterlandajn kaj, inter ili, unu kortega kavaliro aŭdacis levi sian penson ĝis la ĉielo de ŝia beleco, fidante je sia juno, je sia plaĉa aspekto, je siaj multaj kapabloj kaj je sia facila kaj brila sprito: ĉar mi devas sciigi al Viaj Grandecoj, se mi ne tedas vin, ke li ludis la gitaron tiel bele, ke la instrumento ŝajnis paroli; krome li estas poeto kaj granda dancanto, kaj tiel lerte li faris birdo-kaĝojn, ke, se necese, li povus vivteni sin per tia laboro. Nu, tiom da talentoj kaj kapabloj sufiĉas por renversi monton, des pli do unu delikatan pucelon. Sed lia plaĉa aspekto, lia ĝentilo, lia simpatio kaj liaj konoj fiaskus kontraŭ la fortreso da virto de la knabino, se tiu senhonta fripono ne estus helpinta ŝin per la ruzo manovri komence kontraŭ mi mem. Unue la malica kaj kanajla vagabondo klopodis subfosi mian volon kaj aĉeti mian konsenton por ke mi, mava gardistino, transdonu al li la ŝlosilon de la fortreso. Nu, fine li rompis mian reziston kaj igis min cedi, donacante al mi nombron da bagateloj kaj tombakoj. Sed mia volo definitive disfalis kaj submetiĝis unu nokton, kiam, de kradita fenestro rigardanta al strateto, mi aŭdis lin kanti kelke da koploj. Kaj, se mi bone memoras, jen unu el ili:

Mia damo kruelsente
vundas min en mia koro
kaj eĉ volas kun rigoro,
ke suferu mi silente.

La kanto ŝajnis al mi perle bela kaj lia voĉo sirope miela; kaj de tiam, konsiderante kiom da mavo faris al mi la menciitaj versoj, kaj aliaj de la sama speco, mi opinias, ke la ŝtatoj bone regataj devus, kiel konsilis Platono, ekzili la poetojn, almenaŭ la lascivajn, ĉar iliaj versoj similas, ne al poemoj pri la markizo de Mantua, kiuj amuzas kaj igas plori la infanojn kaj virinojn, sed al ia speco de pintaj kaj delikataj dornoj kapablaj penetri al ni en la animon kaj ĝin vundi, kiel la fulmoj vundas la korpon kelkfoje sen tuŝi la veston. Kaj poste li kantis:

Venu, morto, pied-ŝove,
ke mi vin ne sentu paŝi,
por ke la plezur’ forpasi
ne vivigu min denove.

kaj multe da simila koploj kaj kanzonoj, ĉarmaj, se aŭskultataj, kaj emociaj, se legataj. Kaj kion diri pri unu speco de versaĵo, nomata seguidilla, furora tiam en Candaya? Ĝi iĝis la koron danci, la ridon eksplodi kaj la korpon salti; unuvorte, ĝi ŝajnis meti hidrargon en la sentojn. Tial mi diras, sinjoroj, ke oni devus ekzili la menestrelojn al neloĝataj insuloj, kvankam, verdire, ne ili kulpas, sed la stultuloj, kiuj laŭdas ilin, kaj la idiotaj virinoj, kiuj kredas ilin. Kaj se mi kondutus, kiel bona duenjo devus, mi ne estus lasita min kortuŝi de iliaj rebusaj konceptoj, nek kredinta, ke ili parolas la veron, kiam ili diras: vivi mortinte, ardi en la frosto, tremi en la fajro, esperi sen espero, foriri sed resti, kune kun multaj aliaj similaj neeblaĵoj abundaj en iliaj verkoj. Kaj kion pensi, kiam ili promesas la fenikson de Arabujo, la kronon de Ariadna, la ĉevalojn de la suno, la perlojn de la sudo, la oron de la rivero Tibro kaj la balzamon de Pancaya? Ĉi-rilate ilia plumo glitas pli senĝene, ĉar ete kostas al ili promesi kion ili nek intencas nek povas doni. Sed kien miaj digresioj min kondukas? Ve al mi, senfortuna! Kia frenezo, aŭ kia absurdo, puŝas min paroli pri la mankoj de aliaj, kiam oni povus tiel multe kritiki pri la miaj? Ve al mi, mizera! Ne la poezio venkis min, sed mia stulto. Ne la muziko, sed mia propra frivolo min delogis. Mia multa nescio kaj mia eta antaŭvido apertis la vojon, taŭgigis la padon al la paŝoj de don Clavijo

(tiun nomon havis la menciita kavaliro). Tiel do, dank’ al mia perado

(ĉar mi kulpas pri la tuta afero, ne li) li eniris, ne unu, sed multe da fojoj, nomante sin vera edzo en la ĉambron de Antonomasia; efektive, kvankam pekantino, mi neniam tolerus, ke sen ĵurpromeso de edziĝo, li tuŝus eĉ la plandon de ŝiaj pantofloj. Tute ne: en ajna tia afero de mi traktata, mi postulas, kiel unuan kondiĉon, ke ĝi baziĝu sur sindevigo de edziĝo. En la kazo de Antonomasia ekzistis kompliko, nome diferenco de rangoj; don Clavijo estis simple kavaliro, kaj ŝi, kiel dirite, heredulino de la reĝo. Dum kelka tempo ĉi am-intrigo restis kaŝita kaj nekonata, dank’ al miaj ruzaj antaŭzorgoj, ĝi ŝajnis al mi, ke tia sekreto baldaŭ diskoniĝus kaŭze de mi ne scias kia ŝveliĝo de la ventro de Antonomasia, ĉe kies stato ni tri, timigite, interkonsiliĝis kaj decidis, ke antaŭ ol la skandalo aperus sub la lumo de la tago, don Clavijo petu antaŭ la vikario la manon de Antonomasia, prezentante skribitan edziniĝo-promeson, kiun la princino faris al li, kaj kiun mi tiele diktis, ke eĉ ne la tuta forto de Ŝimŝon povus ĝin detrui. Oni faris kiel planite: la vikario legis la promeson, konfesprenis la damon, ĉi lasta faris plenan konfeson, kaj la vikario ordonis, ke oni ŝin tenu sub gardo ĉe tre honorinda urba ĝendarmo…

– Ankaŭ en Candaya ekzistas urbaj ĝendarmoj, poetoj kaj seguidillas – interrompis Sancho – , do mi imagas, kaj povus ĵuri, ke la mondo ĉie samas. Sed, sinjorino Trifaldi, bonvolu pli rapidi; estas tarde, kaj mi mortas de la deziro scii la finon de ĉi longa historio.

– Tion mi faros – respondis la grafino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.