La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ENKONDUKO

Kiam preskaŭ sesdekjara Miguel de Cervantes komencis verki en la karcero de Sevilla sian Don Quijote de La Mancha, lia ĝistiama vivo vidiĝis kiel longa vojo plena de frustracioj kaj senreviĝoj. Cervantes estis viro de noblaj ambicioj kaj, kiel filo de sia glora epoko kaj de la idealoj mezepokaj kaj renesancaj (kiam Hispanio, sub la regado de Karolo la 5ª[3] kaj Filipo la 2ª, brilas en la zenito de la okcidenta mondo pro la heroeco de siaj soldatoj kaj konkerantoj kaj pro la senegala florado de sia arto kaj literaturo) li aspiris fari al si lokon en la rondo de la grandaj kapitanoj aŭ de la grandaj aŭtoroj. Sed liaj streboj ĉiam renkontis plenan fiaskon: heroe li kondutas en la mar-batalo ĉe Lepanto, kie lia liva mano ricevas paralizan kriplon; oni kondukas lin, kiel kaptiton, al Alĝerio; kun risko de sia vivo li komplotas plurfoje, sed sensukcese, por eskapi; fine, oni liberigas lin kontraŭ elaĉeto de lia persono; denove en Hispanio, li petas, ke oni destinu lin por posteno en Indioj, sed oni ignoras lian peticion; fine oni nomis lin kolektisto de impostoj kaj tial, ke li ne prezentas klarajn kontojn al siaj superuloj, oni lin enkarcerigas, unue en 1592 kaj poste en 1603; li verkas kelkajn teatraĵojn, kies prezentadoj apenaŭ trovas favoran eĥon.

Misfortuno kaj mizero signas ankaŭ lian familian vivon. Li havis am-aferon kun alies edzino, Ana de Rojas, kiu naskas lian filinon Isabel, kaj proksimume en tiu sama tempo li edziĝas al Catalina de Palacios, sed mankas konkordo en ilia komuna vivo. Liaj fratinoj Magdalena kaj Andrea estas elegantaj meretricoj, lia nevino Constanza kondutas same libermore, sed dank’ al ilia helpo li povas vivteni sin. Ankaŭ lia filino Isabel havas mavan reputacion, kaj eĉ oni suspektas, ke la kompatinda Cervantes funkciis parigiste en ŝiaj amoraj aferoj.

Li suferis do, supermezure kaj en propra karno, la teruran kontraston inter la idealoj kaj la faktoj, inter la proza realo de la vivo kaj la bunta mondo de la fantazio. Kaj en tio sendube originis la baza skemo de lia genia Don Quijote.

Cervantes ne povis ricevi superan edukon kaj nutras sian kulturon per senĉesa legado de plej diversaj verkoj kaj aŭtoroj, sed sen metodo kaj kohero. Lia provizo de intelektaj konceptoj konsistas pliparte en literaturaj ŝablonoj. Kiam li verkas laŭ la establitaj modeloj de la epoko, li diras nenion originalan kaj klopodas teni sin en la konvenciaj temoj kaj retoriko tiamaj, sed sen la spontano kaj freŝo de Lope de Vega, sen la profunde revolucia liriko de Góngora, sen la satira talento de Quevedo. Laŭ sia ideologio kaj siaj etikaj kaj estetikaj principoj, Cervantes donas la impreson, ke li troviĝas spirite pli proksima al la mezepoko ol al la renesanco, kaj en kelkaj partoj de Don Quijote mem, li montras sin malmulte simpatia al iuj aspektoj de la renesanca spirito, por ekzemplo, en la ĉapitro 22ª de la dua parto li ridindigas la tipe renesancan fervoron koni kaj esplori ĉion. Sed, pro ironio de la destino, Cervantes fariĝas senscie la ĉefa dissemanto de la ideoj de tiu prototipo de revolucia erudito, de Erasmo de Roterdamo, kies analizo de la homaj impulsoj kiel pozitivaj motoroj de la vivo, eĉ se per ili kreiĝas nur socio absurda, tragika kaj duonfreneza, trovas sian perfektan personiĝon en la figuro de don Quijote.

Sed, kiam Cervantes komencas verki la historion de la fama kavaliro, li liberigas sin de siaj mensaj kaj beletraj stereotipoj, kvazaŭ en stato de tranco, kvazaŭ lin gvidus ia supernatura intuicio, kaj lia koro, prefere al lia menso, spontane verŝas sur la paperon kion li sentas pri la homoj, pri la vivo kaj pri la socio. Nur en la momentoj kiam Cervantes konscias pri sia rolo de verkisto, li skribas en Don Quijote paĝojn palajn, siropajn am-aferojn inter gepaŝtistoj, kies retoriko kaj konceptoj sonas, en niaj oreloj, absolute falsaj kaj tedaj.

Oni verkis ĝis nun centojn da libroj kun la celo klarigi la sekreton, la simbolon de don Quijote kaj de lia ŝildisto Sancho Panza. Evidentas, ke Cervantes ne havis, kiel ĉefan zorgon, kontraŭbatali per don Quijote la furoron de la libroj kavaliraj. Jam en lia epoko tiaj verkoj konsistigis specon de subliteraturo pure distra, same kiel nun, en nia epoko de interplanedaj vojaĝoj, la ordinara publiko trovas sian dozon de eskapismo en la similuloj de la mezepokaj kavaliroj, t.e. en la preskaŭ superhomaj herooj de la televidaj filmoj, aŭ en la heroinoj, kies amaj kaj amoraj prodaĵoj ne tre diferencas de la frivola konduto de la nobelinoj kaj falsaj kampulinoj de la mezepokaj kaj renesancaj romanoj.

Don Quijote estas, ĉefe, humura libro, pli ĝuste, surface humura libro. La ridindaj aventuroj de nia hidalgo, senĉese batata kaj primokata, posedas ian groteskan kvaliton kaj en ili ekspluatiĝas ĝismaksimume la leĝoj de la kontrasto, t.e. la plej sekura rimedo veki la ridon kaj la amuzon de la leganto. Sed la humuro, almenaŭ la hispana humuro, havas gajan vizaĝon kaj tragikan spiriton. De la pikareskaj antiherooj, samtempuloj de don Quijote, ĝis la modernaj aŭtoroj Wenceslao Fernández Flórez aŭ Enrique Jardiel Poncela, la humuro manifestiĝas kiel amuza pirueto finiĝanta per nukorompa salto en la metafizikon de la vivo.

Don Quijote, kiel socia ento, volas enkonduki la justecon en la mondon batalante kontraŭ ĉiaj arbitroj. Li atingas nur batojn kaj mokojn. Kiel individuo, don Quijote aspiras al la amo, al la prestiĝo de la triumfoj sur la batalkampo, al la gloro. Dum en sia ideala mondo li kredas karesi ravan junulinon, fakte li tenas inter siaj brakoj la fetoran Maritornes. La amo, en tiel ŝajne amuza sceno, reduktiĝas al sintrompo de niaj sentoj – ne nur de la personaj sentoj de don Quijote – kaj tiel, epizodon post epizodo kaj eventon post evento, Cervantes montras al ni la vivon kiel fenomenon nur elporteblan se oni posedas grandajn dozojn de renoviĝantaj iluzio kaj revemo.

Sed Cervantes eĉ ne vidas en sia kara don Quijote la prototipon de la altaj idealoj de libero kaj justeco. En la fama ĉapitro 22ª de la unua parto don Quijote montriĝas kiel ĉampiono de la libereco, kiam li senĉenigas la galerulojn. Sed jen, subite, don Quijote trudas sian kondiĉon: la galeruloj surmetu denove la katenojn kaj pilgrimu al la hejmo de Dulcinea por omaĝi ŝin. Do la apostoloj kaj herooj, kiuj volas preni de ni niajn katenojn, forĝas samtempe aliajn ĉenojn por teni nin en alispeca sklaveco.

Do, se la pura amo, se la pura libero, se la pura justeco ne ekzistas en la mondo, la eble sola rimedo por elteni la mizeron spiritan kaj materialan de la vivo konsistas en tio, posedi fortan, neŝanceleblan ambicion kaj fervorajn idealojn, kiel okazis al don Quijote en la mondo spirita kaj al Sancho Panza en la fakta kaj konkreta. Kiam don Quijote retrovas la racion, li mortas, kaj el tio ni povas konkludi, ke niaj raciaj kaj logikaj procesoj multfoje estas eĉ pli detruaj kaj absurdaj ol la instinktaj impulsoj kaj la blinda intuo de la obskuraj fortoj de nia koro.

La novelo de la ĉapitroj 33ª kaj 34ª de la unua parto diras al ni, kien ofte kondukas la racio kaj la logiko. Ŝajnas, kvazaŭ Cervantes volus montri, ke ne ekzistas savo por la homa kondiĉo kaj ke, surbaze de la racio aŭ de la pli malpli absurdaj idealoj, nia vojo ĉiam direktas la homaron al fino mizera. Ĉu ne la racio, la logiko kaj la pragmatismo puŝis nian aktualan mondon al la ĥaoso de la tropopuliĝo, la malsato, la polucio, kaj la atomo kiel armo definitiva? Ĉu ne, kiel diris la genia pentristo Goya, «la revoj de la racio kreas monstrojn»? Kie staras la limo inter la frenezo kaj la racio, inter don Quijote kaj tiuj Anselmo kaj Lotario, la superlogikaj protagonistoj de la menciitaj ĉapitroj?

Krom la filozofia kaj psikologia karaktero de don Quijote-Cervantes-la homaro, la granda libro montras la vastan scenon de la personoj kaj moroj de Hispanio en ties zenita epoko, kiam, jen denove tragika kontrasto, la lando posedis grandan parton de la konata mondo kaj fabelajn trezorojn dum la popolo de urboj kaj vilaĝoj vivis mizere, kaj la nobeloj pigris riĉe kaj lukse sed ankaŭ en spirite kaj intelekte mizera ekzistado, kian tiel majstre pentras Cervantes en la dua parto de sia romano.

La moderna roman-arto havas sian originon en Don Quijote. Dostojevski kaj Kafka venas de la fundo tragika kaj despera de Cervantes, dum Charlie Chaplin, alia disĉiplo de la hispana aŭtoro, montras en siaj filmoj lian rideton, kaj lian surfacan humuron.

La hispana originalo de Don Quijote estas verkita en lingvo, kies sintakso tre diferencas de la aktuala. Krome, multaj vortoj jam arkaikiĝis kaj aliaj havas semantikan valoron ne kongruan kun la nuna. De tio venas, ke Don Quijote ne facile legiĝas en la hispana, kaj ke en kelkaj eldonoj abundegas glosoj kaj klarigoj, same kiel okazas rilate al la verkoj de Shakespeare.

En mia traduko mi plej klopodis fidele reprodukti la ideojn, la atmosferon kaj la stilan ritmon de Cervantes sed, kiam eble, senbalastigis la sintakson kaj tenis min tre ŝpareme rilate al la glosoj. Al mia versio de Don Quijote mi dediĉis la plej belajn jarojn de mia vivo, sed mi estas feliĉa, ke nia internacia lingvo kapablas kaj povas prezenti al la mondo la tutan forton kaj vervon de nia glora hidalgo.

La tradukinto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.