La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 51

Pri la daŭrigo de la regado de Sancho kaj pri aliaj eventoj legindaj

Venis la aŭroro post la nokto de la gubernatora rundo; nokto, kiun la butlero pasigis sen dormi, ĉar lian penson okupis la vizaĝo, la gracio kaj la belo de la alivestita pucelo, dum la majordomo sin dediĉis ĝis la mateniĝo skribi al siaj gesinjoroj pri la faroj kaj diroj de Sancho Panza, mirante tiel je liaj vortoj kiel je liaj agoj, ĉar en ili miksiĝis la stulto kun la saĝo.

Nu, la sinjoro gubernatoro fine ellitiĝis kaj, laŭ ordono de doktoro Pedro Recio, oni igis lin matenmanĝi iom da konfitaĵo kaj kvar glutojn da frida akvo. Sancho volonte estus tion ŝanĝinta por peco da pano kaj grapolo da uvoj. Sed li komprenis, ke li devas cedi vole-nevole, do li submetiĝis al tia dieto kun profunda kor-doloro kaj kun granda ĉagreno de sia stomako. Pedro Recio provis konvinki lin, ke la manĝoj delikataj kaj etkvantaj vigligas la talenton, kaj ke tio plej konvenas al homoj ŝarĝitaj per gravaj kaj aŭtoritataj oficoj, kie pli necesas la forto de la menso ol la forto de la korpo.

Per tiaj sofismoj oni tenis Sanchon malsata, tiom, ke en la fundo de sia koro li sendadis al la diablo la gubernatorecon kaj eĉ la personon, kiu ĝin havigis al li. Tamen, kun sia konfitaĵo kaj sia malsato, ankaŭ tiun tagon li sidiĝis por juĝi, kaj la unuan kazon submetis al li la fremdulo en la ĉeesto de la majordomo kaj de la ceteraj personoj de la grupo, dirante:

– Sinjoro, unu granda rivero dividas en du partojn la bienon de moŝtulo. (Via moŝto atente aŭskultu, ĉar temas pri afero grava kaj iom komplika). Nu, ĉi riveron krucas unu ponto, ĉe kies ekstremo staras pendingo kaj speco de juĝejo, kie ordinare kvar juĝistoj verdiktas laŭ la jena leĝo starigita de la mastro de la rivero, de la ponto kaj de la bieno: «Antaŭ ol ajna persono trairos la ponton, unue li devas ĵure deklari, kien li volas iri kaj por kio; se li ĵure diras la veron, oni lasu lin pasi; sed, se li mensogas, oni pendumu lin ĝismorte sur la pendingo».

»Multaj konas la severon de ĉi leĝo, sed iras pasi la ponton, kaj la juĝistoj, konstatante, ke ili diras la veron, tuj lasas ilin libere pasi. Nu, okazas, ke iam prezentiĝis unu viro kaj ĵure deklaris al la juĝistoj, ke li iras morti ĉe la pendingo tiea, kaj ke li ne havas alian projekton. La juĝistoj meditis pri lia ĵuro kaj diris: «Se ni lasus ĉi homon libere pasi, tiam lia ĵuro estus falsa kaj, laŭ la leĝo, li devus morti; kaj, se ni kondamnas lin, evidentiĝus la vero de lia ĵuro kaj sekve, laŭ la leĝo, li devus pasi libere». Ni demandas al via moŝto, sinjoro gubernatoro, kion devas fari la juĝistoj rilate al ĉi homo, ĉar ili sidas ĝis nun perpleksaj kaj sen fari decidon. Kaj kiam ili aŭdis pri la granda kaj subtila saĝo de via moŝto, ili sendis min supliki al vi, de ilia flanko, ke vi donu vian opinion pri tiel implikita kaj hezitiga afero.

– Vere – respondis Sancho – la sinjoroj juĝistoj povintus eviti al si la ĝenon sendi vin al mi, ĉar mi estas homo pli stulta ol subtila. Sed ripetu al mi la aferon, ke mi ĝin komprenu bone: eble mi povus trafi hazarde la ĝustan klavon.

La alia ripetis la rakonton kaj Sancho diris:

– Ŝajnas al mi, ke ĉi aferon oni povas resumi jene: la viro ĵuras, ke li mortos ĉe la pendingo; kaj, se, efektive tiel, lia ĵuro veris kaj, laŭ la leĝo, li devus libere pasi la ponton. Kaj, laŭ la sama leĝo, se oni ne pendumus lin, li false ĵuris, kaj li devus esti pendumita, ĉu ne?

– Ĝuste tiel, sinjoro gubernatoro – respondis la alia – . Nenio mankas al via kompreno kaj interpreto de la kazo.

– Tiel do – daŭrigis Sancho – la viron oni dividu en du partojn: la veran kaj la mensogan; la unuan oni lasu pasi; la duan oni pendumu kaj tiamaniere oni laŭlitere obeos la leĝon.

– Sed, sinjoro gubernatoro – respondis la demandato – . Se oni dividus la viron en la du menciitajn partojn, li nepre mortus, kaj tiam la leĝon oni ne tute observus. Kaj la leĝo estas obeenda.

– Nu, sinjoro bonulo, aŭskultu – respondis Sancho – . Aŭ mi estas stulta, aŭ via vojaĝanto havas la saman motivon tiel por morti kiel por vivi kaj pasi la ponton, ĉar, se la vero lin savas, la mensogo lin kondamnas; se tiel, kaj efektive tiel estas, vi devas, laŭ mia opinio, informi al la sinjoroj vin sendintaj, ke tial, ke teniĝas en egala ekvilibro la motivoj por lin kondamni aŭ absolvi, la juĝistoj devas lasi lin libere pasi, ĉar ĉiam pli rekomendindas fari bonon ol mavon. Cetere, ĉi-okaze mi ne parolis per propra ideo: mi memoris unu el la multaj preceptoj, kiujn mia mastro don Quijote donis al mi en la nokto antaŭa al mia vojaĝo ĉi tien. Tia precepto diras, ke kiam la justeco hezitas, oni inklinu al la flanko de la pardono. Kaj Dio volis, ke mi memoru ĝin, kiu tiel bele konvenas al ĉi kazo.

– Efektive – diris la majordomo – . Kaj mi opinias, ke eĉ Likurgo mem, leĝodoninto de la lacedemonanoj, ne kapablus fari decidon pli bonan ol la ĵusa verdikto de la granda Sancho. Kaj nun, finiĝu per tio la ĉi-matena aŭdienco. Mi ordonos, ke oni surtabligu al la gubernatoro manĝon tute laŭ lia plaĉo.

– Tion mi volas, kaj ke tiel okazu, sen ia trompo – respondis Sancho – . Se oni donas al mi manĝon, ne gravas, ĉu falos sur min kazoj kaj problemoj: mi facile forblovos ilin en la aeron.

La majordomo tenis sian parolon, ĉar ŝajnis al li, ke mortigi de malsato tiel saĝan gubernatoron pezus sur lia konscienco. Krome li pensis meti finon al lia gubernatora rolo per la lasta mistifiko, kiun laŭkomisie li devus fari al Sancho tiun saman nokton.

Nu, okazis, ke Sancho manĝis kontraŭ ĉiaj reguloj kaj aforismoj de doktoro Tirteafuera, kaj en la momento, kiam oni prilevis la tablon, eniris mesaĝisto kun letero de don Quijote por la gubernatoro. Sancho ordonis la sekretarion legi ĝin por si kaj aldonis, ke, se nenio sekreta sidas en ĝi, li legu ĝin voĉe. La sekretario tion faris kaj, rapide trarigardinte la skribaĵon, diris:

– Oni povas ĝin legi voĉe. Kion sinjoro don Quijote skribas al via moŝto meritas esti gravurita per oraj literoj. Tiel ĝi tekstas:

Letero de don Quijote de La Mancha al Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria

Kiam mi atendis, amiko Sancho, aŭdi novaĵojn pri viaj neglektoj kaj absurdoj, oni informis min pri via saĝa konduto, kaj mi dankas al Dio, ĉar Li scias levi de la sterko la paŭperajn kaj turni la stultajn en prudentajn[384]. Oni diris al mi, ke vi regas kvazaŭ homo, kaj ke, kvankam homo, vi ŝajnas besto pro via humila maniero trakti vin mem. Mi volas, ke vi sciu, Sancho, ke pro la aŭtoritato de la posteno, ofte necesas kaj konvenas kontraŭi la humilon de la propra koro, ĉar la konduto de persono okupanta gravan oficon devas kongrui kun la postuloj de la posteno, ne kun la inklinoj de lia humila naturo. Portu bonan veston: bastono ornamita ne ŝajnas bastono. Mi volas diri, ne ke vi kovru vin per juveloj kaj luksaĵoj, aŭ ke, en via karaktero de gubernatoro, vi aperu en soldata vesto, sed ke vi portu kostumon propran al via ofico, ĉiuokaze puran kaj decan.

Por gajni al vi la bonvolon de viaj regatoj faru, interalie, du aferojn: ĝentili al ĉiuj, kion mi jam diris al vi alifoje. Kaj zorgi, ke ĉiam ekzistu abundo de provizoj, ĉar nenio ĉagrenas la koron de la paŭperaj pli ol la malsato kaj la manko.

Ne faru multe da dekretoj. Se jes, klopodu fari ilin bonaj, kaj ĉefe zorgu, ke oni ilin respektu kaj obeu: ĉar la dekretoj, se ignorataj, egalas al dekretoj ne ekzistantaj, kaj eĉ montras, ke la princo kun saĝo kaj aŭtoritato sufiĉaj por ilin dikti, ne havis la kuraĝon trudi ilin. Kaj leĝoj imponaj, sed ne plenumataj, similas al la trabo, reĝo de la ranoj:[385] komence ĝi ilin teruris, sed, kun la paso de la tempo, la ranoj perdis al ĝi la respekton kaj eĉ saltis sur ĝin.

Kondutu kiel patro al la virtoj, kaj kiel duonpatro al la pekoj. Ne ĉiam estu tro severa aŭ tro cedema kaj elektu la mezon inter la du ekstremoj, ĉar en tio konsistas la saĝo.

Faru viziton al la karceroj, buĉejoj kaj bazaroj: la ĉeesto de la gubernatoro en tiaj lokoj tre gravas, ĉar ĝi donas konsolon al la prizonuloj – kiuj esperas baldaŭan liberigon – , fantomas en la koro de la buĉistoj – kiuj tiam ekuzas pro singardo laŭregulajn pezilojn – kaj metas timon inter la bazarvendistinoj pro la sama motivo.

Se okaze vi estus mon-ama, virin-ĉasa aŭ manĝ-avida (kion mi ne kredas) ne montru vin tia, ĉar se via popolo kaj viaj proksimuloj konus vian ĉefan inklinon, ili koncentrus sian artilerion sur ĝin, ĝis ili sendus vin al via kompleta pereo. Konsideru fojon post fojo kaj legu re kaj re la nombron da konsiloj kaj instrukcioj, kiujn mi skribe donis al vi, antaŭ ol vi ekiris okupi vian gubernatoran postenon, kaj vi vidos, se vi ilin obeos, ke ili tre helpos vin en la komplikoj kaj problemoj renkontataj de la gubernatoroj.

Skribu al viaj gesinjoroj kaj montru vin danka al ili, ĉar nedankemo naskas orgojlon, t.e. unu el la plej gravaj pekoj konataj. Krome, la persono danka al siaj bonfarantoj pensigas, ke li montros sin danka ankaŭ al Dio pro Liaj multaj favoroj iamaj kaj nunaj.

La sinjorino dukino sendis mesaĝiston transdoni vian kostumon kaj alian donacon al via edzino Teresa Panza; ŝian respondon ni atendas jam baldaŭ. Mi fartis ne tre bone kaŭze de ia katumado trafinta min, ĉefe mian nazon, sed temas pri apenaŭ menciinda afero, ĉar, se ekzistas sorĉistoj, kiuj min mistraktas, aliaj min defendas. Sciigu min, ĉu via majordomo havis ian rilaton kun la afero de Trifaldi, kiel vi siatempe suspektis, kaj informu min pro ĉio al vi okazanta (se konsideri, ke la distanco inter ni tute ne longas) des pli, ke mi intencas baldaŭ forlasi ĉi pigran vegetadon, tute kontraŭan al mia vivo-stilo.

Prezentiĝis unu afero, kiu, mi kredas, igos min perdi la favoron de la gedukoj. Sed kvankam tio donas al mi multe da zorgo, finfine tamen ne gravas, ĉar mi devas pensi pri la devoj de mia profesio antaŭ ol pri la kontentigo de la gedukoj laŭ la diro: «Amicus Plato, sed magis amica veritas»[386]. Mi diras tion en la latina lingvo, ĉar sendube vi lernis ĝin, de kiam vi estas gubernatoro. Kaj Dio volu, ke neniu vin kompatu. Via amiko,

    Don Quijote de La Mancha

Sancho aŭskultis tre atente la leteron, kaj la ceteraj ĉeestantoj ĝin laŭdis pro ties saĝaj esprimoj. Poste li leviĝis de la tablo, vokis la sekretarion, enfermis sin kun li en sia ĉambro, volis tuj respondi al sia mastro kaj petis la sekretarion skribi laŭ lia diktado, sen aldoni aŭ depreni ion. La sekretario faris kiel dirite, kaj la responda letero tekstis jene:

Letero de Sancho Panza al don Quijote de La Mancha

Miaj aferoj tiel premas min, ke mi ne havas tempon por grati mian kapon aŭ eĉ por tondi al mi la ungojn, do ili tiom kreskas, kiom Dio volas. Mi diras tion, kara mastro, por ke via moŝto ne surpriziĝu, ke ĝis nun mi sendis al vi nenian informon pri mia stato, bona aŭ mava, en ĉi gubernatora posteno, kie mi malsatas pli ol kiam ni ambaŭ vagadis tra arbaroj kaj dezertoj.

Antaŭ kelkaj tagoj mia mastro, la duko, skribis al mi por min sciigi, ke certaj spionoj enŝtelis sin en la insulon kun la intenco mortigi min, sed ĝis nun mi eltrovis neniun, krom ia doktoro pagata por ke li mortigu de malsato tiom da gubernatoroj kiom da ili alvenas al la insulo. Li nomiĝas doktoro Pedro Recio kaj naskiĝis en Tirteafuera. Via moŝto vidu do, se tia nomo ne donas motivon por timi, ke mi mortos inter liaj manoj. Ĉi doktoro asertas pri si mem, ke li ne kuracas la malsanojn, kiam ili prezentiĝas, sed ke li preventas ilian ekeston, kaj, kiel medicinon, li preskribas dieton super dieto ĝis la paciento reduktiĝas al nura skeleto, kvazaŭ la senkarneco ne estus pli grava malsano ol la febro. Unuvorte, li pereigas min de malsato, kaj mi mortas de ĉagreno, ĉar mi pensis, ke en ĉi posteno mi povus preni varmajn manĝojn kaj fridajn trinkojn kaj dorloti min sur plumaj matracoj kaj inter lito-tukoj holandaj. Sed jen, mi pentofaras kiel ermito, ne volonte, kompreneble, kaj pensas, ke finfine la diablo prenos min kun si.

Ĝis nun oni ne provis korupti aŭ subaĉeti min per mono, kaj tion mi ne komprenas, ĉar oni diris al mi ĉi tie, ke ordinare la gubernatoroj destinitaj al ĉi insulo ricevas, eĉ antaŭ ol ili okupas la postenon, multe da mono, ĉu kiel donaco, ĉu kiel prunto, de la homoj de la vilaĝo; kaj ke tian kutimon faras al si la novaj gubernatoroj, ne nur ĉi tie, sed ĉie.

Hieraŭ nokte, rundante, mi renkontis tre belan pucelon en vira vesto kaj ŝian fraton en virina robo. La butlero enamiĝis al la knabino kaj en sia penso elektis ŝin kiel sian edzinon, laŭ sia propra konfeso, kaj mi elektis la knabon kiel bofilon. Hodiaŭ mi kaj la butlero parolos pri nia decido al ilia patro, nomata Diego de la Llana, oldkristano kaj hidalgo kiom oni povus deziri.

Mi vizitas bazaron, laŭ konsilo de via moŝto, kaj hieraŭ mi renkontis virinon, kiu vendadis avelojn, sed mi konstatis, ke ŝi antaŭe miksis buŝelon da freŝaj kun alia da oldaj, senkernaj kaj putraj. Mi ordonis sendi la tuton al la lernejanoj, ĉar ili scias distingi la bonajn de la mavaj, kaj prohibis, ke ŝi aperu en la bazaro dum dek kvin tagoj. Oni diris al mi, ke mi faris tre bone; via moŝto sciu, ke, laŭ famo cirkulanta en ĉi vilaĝo, ne ekzistas pli mavaj personoj ol la bazaristinoj; ili ĉiuj estas senhontaj, malicaj kaj insolentaj; kaj tion mi kredas, se konsideri mian ĉi-rilatan sperton en aliaj vilaĝoj.

Mi tre kontentas, ke mia sinjorino la dukino skribis al mia edzino Teresa Panza kaj sendis la donacon menciitan de via moŝto. Siatempe mi montros al ŝi mian dankemon. Via moŝto kisu al ŝi la manojn, je mia nomo, kaj diru al ŝi, ke mi diras, ke ŝia bonvolo ne estos forgesita, kiel ŝi vidos pro miaj faroj.

Ne plaĉus al mi, se vi havus ian disputon kun miaj sinjoroj la gedukoj, ĉar, se via moŝto kverelus kun ili, nenio bona rezultus por mi. Kaj ne estus juste, se vi, kiu konsilis min montri min dankema, de via flanko kondutus nedanke al la persono farinta al vi tiom da favoroj kaj senrezerve vin regalanta en sia kastelo.

Mi ne komprenas tion pri la «katumado», sed mi imagas, ke vi aludas ajnan el la multaj kanajlaĵoj kutime plenumataj de la malicaj sorĉistoj kontraŭ vin. Kiam ni renkontiĝos, mi scios pri kio temas.

Mi dezirus sendi donacon al via moŝto, sed mi ne scias kion, se ne kelke da kuriozaj klistero-tuboj, kiajn oni faras, kun ties vezikoj, en ĉi insulo. Tamen, se mia ofico daŭros, iel ajn mi trovos kion sendi al vi.

Se mia edzino skribos al mi, bonvolu pagi la porton de la letero kaj sendi ĝin al mi. Mi ege deziras scii, kiel statas mia hejmo, mia edzino kaj miaj filoj. Nu, Dio gardu vian moŝton kontraŭ misvolaj sorĉistoj, kaj Li elkonduku min sekura kaj sana el ĉi gubernatora posteno, kion mi dubas, ĉar, se konsideri, kiel min traktas doktoro Pedro Recio, mi perdos en ĝi la vivon.

Servisto de via moŝto

    Sancho Panza, gubernatoro

La sekretario sigelis la leteron kaj tuj forsendis ĝin kun la mesaĝisto. Poste la mistifikantoj de Sancho kunvenis kaj projektis la manieron meti finon al lia gubernatoreco. Dume, Sancho pasis tiun saman vesperon diktante kelke da leĝoj por la pli bona regado de tio, kion li imagis insulo, kaj ordonis, ke oni ne akaparu la provizojn en la regno, kaj ke oni enportu vinon de ĉie ajn, kondiĉe, ke oni deklaru ĝian lokon de origino, kun la celo determini ĝian prezon laŭ ĝia valoro, kvalito kaj famo. Kaj se iu baptus ĝin aŭ ŝanĝus ĝian nomon, li estus kondamnita je morto. Li ordonis ankaŭ redukti la prezon de la pied-vestoj, ĉefe de la ŝuoj, ĉar ŝajnis al li, ke ili tro karas. Li fiksis la salajron de la servistoj, ĉar ĝi leviĝadis senhalte. Li altrudis tre severajn punojn kontraŭ la kantantoj – en la nokto aŭ en la tago – de kanzonoj trivialaj aŭ obscenaj kaj dekretis, ke la blinduloj ne kantu koplojn pri mirakloj, se ili ne portas kun si nerebateblan pruvon rilate al ilia aŭtentikeco, ĉar, laŭ lia opinio, tiaj prikantitaj mirakloj estas pliparte falsaj kaj iel diskreditas la verajn. Li kreis la oficon de inspektisto de la paŭperaj, ne por ilin persekuti, sed kun la celo esplori, ĉu ili fakte estas tiaj, ĉar, sub la kovro de ŝajnaj brako-mutiloj aŭ de falsaj ulceroj, kaŝiĝas ŝtelistoj kaj tute sanaj drinkuloj. Unuvorte li diktis tiom da laŭdindaj leĝoj, ke ĝis nun oni ilin observas tie sub la nomo de «reglamentoj de la granda gubernatoro Sancho Panza».


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.