La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA INĜENIA HIDALGO
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Dum Sancho Panza kaj lia edzino Teresa tenis la absurdan babiladon ĵus rakontitan, la nevino kaj la mastrumantino de don Quijote ne restis neniofare, ĉar mil signoj igis ilin suspekti, ke ilia onklo kaj mastro volas elŝiri sin por la tria fojo el la hejmo kaj repreni la profesion de la, por ili, misvaganta kavalirismo. Ili ĉiel klopodis apartigi lin de tiel abomeninda projekto, sed ilia penado egalis al tio, prediki en la dezerto aŭ marteli sur fridan feron. Ĉi-rilate, kaj inter multaj aliaj argumentoj, la mastrumantino diris al li:
– Vere, sinjoro, se via moŝto ne tenas la piedojn senmovaj, sidas trankvile en via hejmo kaj rezignas vagadi sur montoj kaj valoj kiel turmentata animo, serĉante kion laŭdire oni nomas aventuroj, kaj mi misfortunoj, mi plendos ĉe Dio kaj ĉe la reĝo, por ke ili vin retenu.
– Mastrino, mi ne scias kion respondos Dio al viaj plendoj, kaj ankaŭ ne kion respondos la reĝo; mi scias nur, ke, se mi reĝus, mi rifuzus respondi la egan nombron da impertinentaj peticioj ricevataj de li ĉiutage, ĉar unu el la plej pezaj ŝarĝoj, inter la multaj, kiujn la reĝoj elportas, konsistas en tio, ke ili sin devigas aŭskulti kaj respondi ĉian personon. Do, mi ne volus ĝeni lin ankaŭ per miaj aferoj.
– Diru, sinjoro, ĉu en la kortego ne vivas kavaliroj? – demandis tiam la mastrumantino.
– Jes, multaj – respondis don Quijote – . Kaj tiel devas esti, por ornamo de la grandeco de la suverenoj kaj de la pompo de la reĝa majesto.
– Kial via moŝto ne servas la reĝon, vian sinjoron, en la kortego mem, sen vagadi? – demandis la mastrumantino.
– Aŭskultu, amikino – respondis don Quijote – . Ne ĉiuj kavaliroj povas esti korteganoj, nek ĉiuj korteganoj povas, aŭ devas, esti vagantaj kavaliroj: en la mondo devas ekzisti ĉio. Kvankam ni ĉiuj estas kavaliroj, unuj tre diferencas de la aliaj, ĉar la kortegaj ne movas sin el siaj ĉambroj nek ekster la sojlo de la kortego kaj vojaĝas tra la tuta mondo nur per rigardado al la mapoj, sen elspezi eĉ unu soldon, kaj sen suferi varmon aŭ fridon, soifon aŭ malsaton. Sed ni, la veraj vagantaj kavaliroj, tage kaj nokte, piede kaj rajde mezuras la tutan teron per niaj propraj piedoj, submetate al la rigoroj de la suno, de la frido kaj de la libera ĉielo. Ni konas niajn malamikojn, ne nur el portretoj, sed en iliaj veraj personoj, kaj ĉiariske kaj ĉiaokaze atakas ilin sen zorgi pri tiaj bagateloj, kiel la leĝoj de la duelo, nome, ĉu ies lanco aŭ glavo estas pli malpli longa, ĉu la antagonisto portas sur si relikvojn aŭ kaŝitan armon, ĉu la pozicio de la suno favoras unu aŭ la alian… kaj pri ceteraj ĉi-specaj ceremonioj observataj en la dueloj inter persono kaj persono, kaj kies detalojn mi konas, sed ne vi. Sciu ankaŭ, ke bona vaganta kavaliro, eĉ se li renkontas dek gigantojn, kies kapoj ne nur tuŝas la nubojn, sed eĉ superas ilin per sia alteco; kies kruroj similas al turoj enormaj, kaj la brakoj al mastoj de plej potencaj ŝipoj, dum la okuloj grandas kiel muel-radoj kaj flamas kiel forno de vitrofaristo, nu, li sentas nenian teruron; male, kun brava teniĝo kaj aŭdaca koro alimpetas kaj atakas ilin kaj, se eble, ilin venkas kaj dispelas en nur momento, eĉ se ili sin ŝirmas per kirasoj el iaj fiŝaj ŝeloj laŭdire pli duraj ol diamantoj, kaj eĉ se ili svingas, anstataŭ glavo, akran cimitaron el superbe hardita ŝtalo aŭ feran klabon garnitan per ŝtalaj dornoj, kion mi jam vidis plurfoje. Ĉion ĉi mi diras, mia bona mastrino, ke vi vidu la diferencon inter unuj kaj aliaj kavaliroj: sekve, estus juste, ke la suverenoj preferu ĉi duan, aŭ pli bone dirite, ĉi unuan specon de kavaliroj, ĉar, laŭ la historioj, ekzistis inter ili tiaj prodoj, ke ili savis, ne nur unu regnon, sed multajn.
– Ve sinjoro! – diris tiam la nevino – . Memoru via moŝto, ke, kion vi rakontas pri la vagantaj kavaliroj, tio konsistas el fabeloj kaj fikcioj indaj, se ne perei en la flamoj de fajro, porti almenaŭ markon aŭ signon kiel avertilon, ke temas pri verkoj fiaj kaj koruptaj kontraŭ la sanaj moroj.
– Je Dio! – diris don Quijote – . Se vi ne estus mia nevino laŭ rekta linio, la filino de mia fratino, mi tiel punus vin pro via blasfemado, ke tra la tuta mondo resonus mia faro. Ĉu eblas, ke knabino kiel vi, kiu apenaŭ scias manipuli la dekduon da puntofaraj bastonetoj, kuraĝas kritiki kaj insulti la historiojn pri vagantaj kavaliroj? Kion dirus sinjoro Amadís, se li tion aŭskultus? Certe li pardonus vin, ĉar en sia epoko li distingiĝis kiel plej humila kaj ĝentila kavaliro de la mondo, kaj krome kiel granda protektanto de puceloj. Sed povus aŭskulti vin ankaŭ aliaj, kies reago farus al vi nenian bonon, ĉar ne ĉiuj montriĝas ĝentilaj kaj moderaj (kelkaj arogantas kaj insolentas) nek ĉiuj sin titolantaj kavaliroj meritas tian nomon: unuj estas el pura oro, aliaj el tombako. Ĉiuj ŝajnas kavaliroj, sed parto el ili ne povas elteni la provon de tuŝ-ŝtono. Ekzistas homoj de basa rango, kiuj pufiĝas ĝiskreve en sia deziro ŝajnigi sin kavaliroj: kaj kavaliroj de supera nobeleco, kiuj sentas ian nerezisteblan impulson degradi sin. La unuaj leviĝas per la ambicio aŭ per la virto, la duaj falas pro la pigro aŭ pro la diboĉo. Sekve oni bezonas ekstreman klarvidon por distingi inter ĉi du specoj de kavaliroj, similaj laŭ la nomo, sed tute diferencaj laŭ la agoj.
– Je Dio! – diris la nevino – . Via moŝto tiel kleras, sinjoro onklo, ke en okazo de bezono vi povus paroli de kirka katedro aŭ prediki sur la stratoj; tamen vi kondutas tiel blinde kaj absurde, ke vi nomas vin kuraĝa, estante olda; fortika, estante malsana; korektanto de arbitroj, estante kaduka; kaj, precipe, kavaliro, kvankam vi ne havas tian rangon, atingeblan de nobeloj, sed ne de senhavaj homoj.
– Vi pravas, nevino – respondis don Quijote – kaj, rilate al la genealogioj mi povus diri al vi ion, kio surprizus vin: sed mi ne traktos ĉi aferon por ne miksi sakralon kun profano. Sciu, amikinoj, ke la tuta mondo apartenas al kvar genealogiaj branĉoj: al la unua, la familioj de humila origino, kiuj levis sin kaj kreskis ĝis supera grandeco; al la dua, la familioj grandaj en ties origino, kiuj daŭre konservas sian saman dimension moŝtan; al la tria, la familioj de nobela deveno, kiuj iom por iom reduktiĝas kaj finiĝas per nenio, kiel piramido, kies pinto, kompare kun la bazo aŭ fundamento, egalas al nulo; al la kvara, la familioj sen bona origino kaj sen respektinda disvolviĝo: ili finiĝas anonime, kiel la popolo pleba kaj ordinara. El la familioj ascenditaj de humila origino al nuna grandeco, servu kiel ekzemplo la domo otomana, kies kreo ŝuldiĝas al humila kaj basa paŝtisto, kaj kies apogeo ni povas vidi nun. El la duaj familioj, naskitaj en moŝteco konservata laŭlonge de la jaroj en la sama origina stato, ni povas mencii la ekzemplon de multaj heredaj suverenoj, kies digno teniĝas sen pliiĝo nek etiĝo, ĉar ili pace enfermas sin inter la limoj de siaj regnoj. El la triaj familioj, laŭorigine grandaj, sed kun pinta fino, troviĝas miloj da ekzemploj: la Faraonoj kaj Ptolomeoj de Egiptujo, la Cezaroj de Romo, kun la tuta bando, se tiel diri, de nekalkuleblaj monarĥoj, suverenoj kaj senjoroj medaj, siriaj, persaj, grekaj kaj barbaraj, finiĝis per pinto kaj nenio, same kiel iliaj prauloj: ĉar neeblus nun renkonti ajnan idon ilian, kaj, se jes, li troviĝus en basa kaj humila stato. Pri la pleba branĉo genealogia, mi diru nur, ke ĝi taŭgas ekskluzive por kreskigi la nombron de la vivantoj, kaj ke ĝiaj faroj meritas nenian laŭdon aŭ disfamigon. El ĉio ĉi ĵus dirita, mi deziras, miaj karaj stultulinetoj, ke vi komprenu, kiel profundas la konfuzo ekzistanta inter la diversaj genealogioj, kaj ke nur la familioj virtaj, riĉaj kaj grandanimaj meritas la nomon de eminentaj kaj noblaj. Mi diras virtaj, riĉaj kaj grandanimaj, ĉar homo granda kaj samtempe diboĉa egalas al granda diboĉulo, kaj la riĉa kaj samtempe avara, al mizera almozulo: feliĉigas, ne posedi riĉojn, sed ilin elspezi bone, ne kaprice. La kavaliro senmona havas nur la virton por pruvi sian kavalirecon, montrante sin, ne fiera, aroganta aŭ klaĉema, sed afabla, bone edukita, ĝentila, servopreta kaj, precipe, almoz-dona, ĉar se li bonkore enmanigas al mizerulo eĉ nur du maravedojn, li montriĝas tiel donacema kiel la persono, kiu donas almozon kun laŭta distrumpetado. Se oni vidas kavaliron dotitan per tiaj virtoj, oni juĝas lin bonfamilia, eĉ se oni lin ne konas; kaj mirinde, se ne okazus tiel, se konsideri, ke oni ĉiam premias la virton per laŭdoj, kaj la virtaj homoj ne povas ne esti laŭdataj. Sur du vojoj, karaj miaj, oni povas alveni al la riĉo kaj al la honoro: sur la vojo de la letroj kaj sur la vojo de la armoj. Mi havas pli da armoj ol da letroj, kaj naskiĝis, pro mia inklino al la armoj, sub la influo de la planedo Marso; sekve mi estas preskaŭ devigita sekvi tian vojon, kaj ĝin plu sekvos spite la eventualan oponon de la tuta mondo. Vanas do, ke vi ĝislace klopodas persvadi min alfronti la volon de la ĉielo, la dekreton de la fortuno, la postulon de la racio kaj, precipe, mian propran deziron. Mi scias, ke, kvankam nekalkuleblas la rigoroj propraj al la vaganta kavalirismo, per ĝi oni atingas infiniton da bonoj; mi scias ankaŭ, ke la pado de la virto stretas, ke la vojo de la diboĉo vidiĝas larĝa kaj vasta, kaj ke iliaj finaj celoj tre diferencas: la vojo larĝa kaj vasta de la diboĉo kondukas al la morto, kaj la pado streta kaj kruta de la virto, al la vivo, sed ne al la vivo efemera, sed al la vivo sen fino, kiel diris nia granda poeto kastilia:[240]
Sur ĉi padeto kruta oni penas
atingi altan tronon de senmorto,
al kiu deviantoj ne alvenas.
– Ve, ho ve! – ekkriis la nevino – . Mia sinjoro estas ankaŭ poeto! Ĉion li scias, ĉion li kapablas fari. Mi vetus, ke, se li laborus masoniste, li konstruus domon tiel facile kiel kaĝon.
– Mi asertas al vi, nevino – respondis don Quijote – , ke, se la pensoj pri kavaliraĵoj ne absorbus min tute, ĉion senescepte mi scius fari, kaj miaj manoj kapablus konstrui ion ajn, precipe kaĝojn kaj dentopikilojn.
Ĝuste tiam aŭdiĝis frapoj sur la pordo. Don Quijote demandis, kiu do frapas, Sancho Panza respondis, ke li mem; la mastrumantino, tuj kiam ŝi rekonis lian voĉon, kuris kaŝi sin por ne vidi lin: tiel multe ŝi lin abomenis. La nevino apertis al li la pordon, lia mastro don Quijote aliris akcepti lin kun apertaj brakoj, ambaŭ enfermis sin en lia ĉambro, kie ili tenis alian konversacion, tiel bonan kiel la antaŭa.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.