La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 66

Kie oni traktas pri tio, kion la leganto vidos, aŭ la aŭskultanto aŭdos

Kiam don Quijote kaj Sancho eliris el Barcelona, la hidalgo denove rigardis la lokon, kie li falis, kaj diris:

– Ĉi tie pereis Trojo. Ĉi tie, ne mia timemo, sed mia misfortuno, rabis de mi la gloron, kiun mi konkeris. Ĉi tie la fato sin ekzercis kontraŭ min per siaj ŝanĝoj kaj turniĝoj. Ĉi tie miaj faroj eklipsiĝis. Fine, ĉi tie falis mia sorto kaj ne leviĝos plu.

– Sinjoro – respondis Sancho – . Kuraĝaj koroj devas tiel same pacienci en la misfortuno, kiel ĝoji en la prospero. Tion mi mem spertas, ĉar, se mi kontentis en mia gubernatora posteno, nun, kiel piedira ŝildisto, mi ne tristas: ĉar mi aŭdis diri, ke la tiel nomata Fortuno estas virino ebria kaj kapricema, kaj ĉefe blinda, do ŝi ne vidas kion ŝi faras kaj ne scias, kiun ŝi levas, kaj kiun ŝi renversas.

– Vi tre saĝumas, Sancho, kaj diskrete parolas – diris don Quijote – . Vere, mi ne scias, de kiu vi lernas. Mi povas nur diri al vi, ke en la mondo ne ekzistas tia Fortuno, kaj ke la eventoj, bonaj aŭ mavaj, okazas, ne hazarde, sed pro speciala providenco de la ĉielo, kaj de tio venas la diro, ke ĉiu persono konstruas al si sian propran destinon. Mi konstruis la mian sen la necesa prudento, kaj tial, mia troa sinfido kondukis min al mava fino: ĉar mi devintus pensi, ke la feblo de mia Rocinante ne povus rezisti la potencon kaj la grandon de la ĉevalo de la Kavaliro de la Blanka Luno. Malgraŭ ĉio mi riskis min, farante kiom mi povis, kaj, kvankam mi perdis la honoron, mi nek perdis nek povas perdi la virton plenumi mian vorton. Kiam mi estis aŭdaca kaj kuraĝa kavaliro vaganta, la forto de miaj brakoj kreditigis miajn farojn. Nun, kiam mi iras surpiede, kiel ŝildisto, mi kreditigos miajn vortojn, plenumante mian promeson. Plu marŝu, amiko Sancho, kaj ni iru pasigi en nia vilaĝo la jaron da ekzilo, kaj en nia izoliteco mi reakiros novan forton por reveni al la profesio de la armoj, kiun mi ne povas forgesi.

– Sinjoro – respondis Sancho – . Marŝi piede ne estas tiel agrabla afero, ke oni sentu la deziron fari longajn irojn. Ni lasu ĉi armojn alkroĉitaj al la branĉo de arbo, ke ili ŝajnu pendumitoj: tiam, mi povos sidi sur la azeno kaj, kun la piedoj for de la tero, ni faros la irojn tiel longaj, kiel plaĉos al vi. Sed, se vi imagas, ke mi povas vojaĝi piede per longaj etapoj, vi imagas ion neeblan.

– Vi pravas, Sancho – diris don Quijote – . Ni pendigu miajn armojn kiel trofeon, kaj sub ili, aŭ ie proksime, ni gravuru sur la arboj la enskribon, kiun portis la trofeo de la armoj de Rolando:

Ilin ne movi,
se vi ne povas
Rolandon provi.

– Vi bele parolis, sinjoro – respondis Sancho – . Kaj se ne pro tio, ke Rocinante estas al ni necesa survoje, ankaŭ ĝi devus pendi.

– Nek la armoj, nek la ĉevalo pendu! Por ke oni ne diru, ke «por bona servo, mava rekompenco».

– Via moŝto tute pravas – respondis Sancho – , ĉar, laŭ opinias la diskretaj, oni ne devas imputi al la ŝarĝo-selo la kulpon de la azeno. Tiel do, se konsideri, ke via moŝto kulpas pri ĉi afero, vi mem devus puni vin kaj ne elverŝi vian koleron kontraŭ la jam sangaj kaj rompitaj armoj, kontraŭ la milda Rocinante aŭ kontraŭ la molo de miaj piedoj, se vi postulas, ke ili marŝu pli longe ol ili povas.

Per ĉi konversacioj kaj argumentoj ili pasigis la tutan tagon, kaj eĉ la kvar sekvajn, sen trovi sur la vojo ian haltigan incidenton. Sed en la kvina tago, enirante en vilaĝon, ili renkontis ĉe la pordo de gastejo multe da homoj sin amuzantaj, ĉar estis festa tago. Kiam don Quijote kaj Sancho proksimiĝis al ili, unu kampulo diris laŭte:

– Unu el ĉi du sinjoroj, kiuj tute ne konas la partiojn, diros kion oni faru rilate al nia veto.

– Tre volonte – respondis don Quijote – kaj tute senpartiece, se mi komprenos, pri kio temas.

– Nu bone, okazas, sinjoro – diris la kampulo – , ke ĉi-vilaĝa viro, tiel grasa ke li pezas dek unu arobojn, defiis alian vilaĝanon, kun ne pli ol kvin aroboj da pezo, vetkuri kun li cent paŝojn, kondiĉe, ke ĉiu havu la saman pezon. Oni demandis al la defianto, kiel oni devus egaligi la pezon, kaj li respondis, ke tial, ke la defiato pezas kvin arobojn, li devus ŝarĝi sin per ses aroboj da fero, kaj tiel egaliĝus la dek unu aroboj de la grasa kun la dek unu de la minca.

– Ho ne, ne tiel! – kriis Sancho, antaŭ ol don Quijote respondus – . Kiel la tuta mondo scias, antaŭ ne longe mi ĉesis esti gubernatoro kaj juĝisto, do al mi apartenas klarigi ĉian dubon kaj doni mian opinion en ĉi afero.

– Respondu laŭvole – diris don Quijote – , ĉar regas en mia spirito tiel profunda agito kaj konfuzo, ke mi ne havas humoron eĉ por levi la etan fingron.

Kun ĉi permeso, Sancho sin turnis al la kampuloj, kiuj lin ĉirkaŭis kaj kun aperta buŝo streĉe atendis lian opinion, kaj diris:

– Fratoj, la postulo de la grasa homo estas absurda kaj havas eĉ ne ombron de justeco: ĉar se, laŭdire, la defiato rajtas elekti la armilon, li ne devas elekti ĝin tia, ke ĝi ĝenu lin kaj neebligu al li la triumfon. Sekve mi konsilas, ke la grasa defianto tranĉu, tondu, ŝiru, skrapu kaj fajlu en sia korpo (kaj li mem decidu en kiuj partoj) ĝis elimino de ses aroboj de lia karno. Tiamaniere, kun la restantaj kvin aroboj li egaliĝos al la kvin de sia kontraŭulo, kaj ili povos kuri en la samaj kondiĉoj.

– Je Dio, ĉi sinjoro parolis kiel sanktulo kaj juĝis kiel kanoniko – diris unu el la aŭskultantaj kamparanoj – . Sed certe la grasa ne volos depreni de si eĉ unu uncon de sia karno, des malpli ses arobojn.

– Plej bone se, fine, ili ne kurus – komentis alia – . Tiel la ŝarĝo ne krevigus la mincan homon, kaj la grasa ne senkarnigus sin. Do, mi proponas, ke oni aĉetu vinon per la duono de la vet-mono, kaj ke oni konduku ĉi sinjorojn al la pli bona taverno, ke ili drinku laŭplaĉe. Mi ne mankus tie…

– Mi dankas vin, sinjoroj – respondis don Quijote – . Sed mi ne povas halti eĉ unu momenton, ĉar afliktaj pensoj kaj lamentindaj eventoj devigas min ŝajni neĝentila kaj haste vojaĝi.

Tuj poste li spronis la ĉevalon kaj forrajdis, dum la kampuloj miris je lia stranga figuro, kaj je la saĝo de lia servisto, ĉar ili opiniis, ke Sancho estas tio.

– Se la servisto havas tiom da saĝo, imagu kiom da ĝi certe posedas lia mastro! – diris alia kampulo – . Mi vetas, ke se ili irus studi ĉe la universitato de Salamanca, ili fariĝus tribunalaj juĝistoj en la daŭro de palpebrumo. Jes, la afero estas studi kaj studi, kaj havi favoron kaj bonan sorton: tiam, plej neatendite, oni vidas sin kun la vergo de juĝisto en la mano aŭ kun la mitro de episkopo sur la kapo.

La mastro kaj la servisto tranoktis meze de la kamparo, sub la libera ĉielo. Kaj en la sekvanta tago, kiam ili denove iris survoje, ili vidis alproksimiĝi viron surpiedan, kun dusako sur la ŝultroj kaj kun speco de lanco en la mano, t.e. li havis la tutan aspekton de kuriero. Kiam li pli alproksimiĝis al don Quijote, li akcelis siajn paŝojn, duonkure atingis la hidalgon, ĉirkaŭpremis lian dekstran femuron, ĉar pli alten li ne povis, kaj diris kun elmontroj de granda ĝojo:

– Ho, mia sinjoro don Quijote de La Mancha, kian grandan plezuron ricevos en sia koro mia sinjoro la duko, kiam li scios, ke via moŝto iras revene al lia kastelo, kie li loĝas ankoraŭ kun mia sinjorino la dukino!

– Mi ne rekonas vin, amiko – respondis don Quijote – . Do, diru, kiu vi estas, por ke mi sciu.

– Sinjoro don Quijote – diris la kuriero – , mi estas Tosilos, la lakeo de mia sinjoro la duko: mi ne volis batali kontraŭ via moŝto rilate al la afero de la edziniĝo de la filino de doña Rodríguez.

– Dio laŭdatu! – kriis don Quijote – . Ĉu eble vi estas la viro, kiun miaj malamikoj la sorĉistoj transformis en la lakeon de vi menciitan, por rabi de mi la honoron de la venko?

– Bonvolu ne daŭrigi, sinjoro – respondis la kuriero – , ĉar ekzistis nek ensorĉo, nek transformo de vizaĝo. Kiam mi enpaŝis en la duel-kampon mi estis la lakeo Tosilos, ĝuste la sama lakeo Tosilos poste elirinta el ĝi. Mi deziris edziĝi sen batali, ĉar la knabino plaĉis al mi. Sed mia plano finiĝis tute alie: tuj kiam via moŝto foriris de la kastelo, mia sinjoro la duko ordonis regali min per tricent vergoj, ĉar mi ne obeis liajn ordonojn rilate al mia rolo en la duelo. Nu, el ĉio ĉi rezultis, ke la knabino jam monaĥiniĝis, kaj doña Rodríguez reiris al Kastilio. Kaj mi iras nun al Barcelona por transdoni al la vic-reĝo kelke da leteroj de mia mastro. Se via moŝto deziras trinkon de vino pura, kvankam varmeta, mi portas kun mi kalabason plenan de la plej bona, kaj krome, mi ne scias kiom da tranĉoj de fromaĝo de Tronchón, kapablaj stimuli kaj veki la soifon, se okaze ĝi dormus.

– Mi ŝatas la inviton – diris Sancho – . Ne plu perdu la tempon per komplimentoj, kara Tosilos, kaj jam komencu verŝi, spite al ĉiuj sorĉistoj de la mondo.

– Nu, Sancho, vi estas la ulo plej glutema sur la tero – diris don Quijote – kaj ankaŭ la plej simpla, se vi ne komprenis ankoraŭ, ke ĉi kuriero estas ensorĉita, kaj ĉi Tosilos falsa. Restu kun li kaj ŝtopu vin. Mi plu iros lantapaŝe, atendante vin.

La lakeo ridis, elingis la kalabason, prenis el la dusako la tranĉojn de fromaĝo kaj panon, sidiĝis kun Sancho sur la verda herbo, kaj ambaŭ, en paco kaj konkordo kiel bonaj amikoj, konsumis la provizon de la dusako ĝis la lasta ero, kun tiom da entuziasmo, ke ili eĉ lekis la kovertojn de la leteroj, ĉar ili odoris je fromaĝo.

– Sendube, amiko Sancho, via mastro ŝuldas al sia frenezo ĉion, kio okazas al li.

– Ŝuldi? – respondis Sancho – . Li ŝuldas neniom al ajna persono, ĉion li pagas, ĉefe tie, kie oni pagas per frenezo. Mi vidas tion klare, kaj tion mi diras al li, sed vane…, des pli, nun, ĉar li iras tute deprimita, post ol lin venkis la Kavaliro de la Blanka Luno.

Tosilos petis lin rakonti la eventon, sed Sancho respondis, ke estus neĝentile igi sian mastron atendi, kaj ke en alia tago, se ili denove renkontus unu la alian, li komplezus lin. Sancho stariĝis, forskuis la panerojn de la barbo kaj de la sajo, prenis la kondukilojn de la azeno, diris adiaŭ al Tosilos kaj atingis sian mastron, kiu atendis lin en la ombro de arbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.