|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Fininte tiel riĉan manĝon, ili selis, kaj la sekvantan matenon, sen ke okazus io rakontinda, ili alvenis al la gastejo, loko de miro kaj teruro por Sancho Panza; li volus ĝin eviti, sed ĉi-foje devis eniri tien. Rimarkante la aperon de don Quijote kaj Sancho, aliris renkonte kun grandaj montroj de ĝojo, la gastejestro, lia edzino, ilia filino kaj Maritornes; la hidalgo akceptis ilian bonvenon kun solena mieno kaj petis, ke oni preparu al li liton pli bonan ol tiu de la pasinta fojo. La mastrino respondis, ke ŝi havigus al li kuŝejon inda je princo se li pagus pli bone ol en la lasta okazo. Don Quijote konsentis, oni aranĝis al li sufiĉe konvenan liton en la sama subtegmento, kiel pasintfoje, kaj li tuj kuŝiĝis, ĉar li sentis sin tre laca kaj dormema. Apenaŭ don Quijote sin retiris, la mastrino sin ĵetis al la barbiro kaj prenis lin je la barbo, dirante:
– Je la signo de la kruco, vi ne plu uzos mian voston kiel barbon, sinjoro. Redonu ĝin al mi! Ĉar estas vere hontige, kiel malalte trenas sin la ilo de mia edzo, nu, lia kombilo, kiun mi kutime enkroĉis en mian belan voston[134].
Kvankam ŝi tiris per sia tuta forto, la barbiro ne volis cedi, ĝis fine la licenciulo diris al li, ke li redonu al ŝi la voston, ĉar ĝi ne plu necesos; ke li montru sin senmaske en sia vera persono, kaj diru al don Quijote, ke li forkuris al la gastejo, post ol la galeruloj lin prirabis. Kaj se don Quijote demandas pri la ŝildisto de la princino, oni respondus, ke ŝi sendis lin antaŭen, por ke li informu al ŝiaj regnanoj, ke ŝi iras revene al ili, kaj ke ŝin akompanas la savonto de ili ĉiuj. Ĉe tio la barbiro volonte enmanigis la voston al la mastrino, kaj samtempe oni redonis al ŝi ĉion, kion ŝi pruntis por kontribui al la liberigo de don Quijote.
La belo de Dorotea, kaj eĉ la agrabla mieno de la paŝtisto Cardenio, ravis al ĉiuj. La pastro mendis por la grupo tian manĝon, kian oni povus prepari per la provizoj de la gastejo, kaj la mastro, esperante ricevi ĉi-foje pli bonan pagon, surtabligis al ili akcepteblajn pladojn. Dume, don Quijote dormis, kaj oni decidis ne veki lin, pensante, ke li bezonas pli dormi ol manĝi. En la ĉeesto de la gatejestro, lia edzino, ilia filino, Maritornes kaj la klientoj oni parolis ĉe la tablo pri la stranga frenezo de don Quijote, kaj pri ties stato, kiam oni trovis lin en lia pentofaro. De sia flanko, la mastrino informis pri la incidento okazinta inter li kaj la mulisto, kaj vidante, ke Sancho ne troviĝas tie, rakontis ĉe la granda amuzo de la aŭskultantoj, ĉion pri lia bernado. Sed kiam la pastro asertis, ke don Quijote perdis la saĝon pro la kavaliraj romanoj, kiujn li legis, la gastejestro respondis:
– Mi ne scias, kiel tio povas okazi, ĉar verdire ne ekzistas pli bona legaĵo en la mondo. Mi havas ĉi tie du tri tiajn librojn, inter aliaj paperoj, kaj ili ja vivigas, ne nur al mi, sed al multaj aliaj personoj; en la sezono de la rikolto la falĉistoj kelkfoje kunvenas ĉi tie, kaj ĉiam unu el ili, ĉar almenaŭ unu scias legi, prenas unu el la libroj; ni, en la nombro de pli ol tridek ĉirkaŭas lin kaj tiel plezure lin aŭskultas, ke ni forgesas ĉiun zorgon kaj eĉ sentas nin pli junaj. Almenaŭ mi povas diri de mia flanko, ke kiam oni legas pri la teruraj kaj ferocaj batoj kavaliraj, min kaptas la deziro fari la samon, kaj mi volonte sidus tage kaj nokte kun la orelo klinita al la leganto.
– Kaj mi dezirus vidi vin sidi tiel – diris la mastrino – , ĉar mi havas pacon en la domo, nur kiam vi aŭskultas tian legadon. Vi tiel raviĝas, ke vi eĉ forgesas kvereli tiam.
– Efektive – diris Maritornes – . Kaj ankaŭ mi ŝatas tiel belajn historiojn, ĉefe kiam oni rakontas pri ia damo, kiu kuŝas sub oranĝarbo en la brakoj de sia kavaliro, dum la duenjo[135], duonmorta de envio kaj plena de timo, staras garde. Ĉio ĉi estas dolĉa, kiel la mielo, certe.
– Kaj vi, kion vi opinias, estimata pucelo? – demandis la licenciulo al la filino de la mastro.
– Mi ne scias, sinjoro, je mia animo – ŝi respondis – . Ankaŭ mi aŭskultas kaj ŝatas la historiojn, kvankam mi ne bone komprenas ilin. Sed plaĉas al mi, ne la batoj kiel al mia patro, sed la lamentoj de la kavaliroj, kiam ili forestas de siaj damoj. Mi tiel kompatas ilin, ke kelkfoje mi ne povas ne plori.
– Ĉu vi do bone konsolus ilin, se ili lamentus pro vi, kara pucelo? – demandis Dorotea.
– Mi ne scias kion mi farus – respondis la knabino – . Mi scias nur, ke kelkaj tiaj damoj tiel kruelas, ke iliaj kavaliroj nomas ilin tigrinoj kaj leoninoj, inter aliaj mil insultoj. Je Dio! Mi ne komprenas, kiel virinoj povas esti mankaj je koro kaj konscienco, ĝis la ekstremo lasi, ke honesta viro mortu aŭ falu en la frenezon, ĉar ili ne degnas eĉ rigardi lin. Mi ne scias, kial ili delikataĉas tiamaniere. Ĉu por vidigi, ke ili estas virtaj? Nu, dece edziniĝu al la kavaliroj; tiuj deziras nenion alian.
– Silentu, knabino – diris la mastrino – . Ŝajnas al mi, ke vi tre scias pri ĉi aferoj, kaj ne decas al la puceloj scii aŭ paroli tiel multe.
– Ĉi sinjoro demandis al mi, mi devis do respondi – replikis la knabino.
– Bone – diris la pastro – , bonvolu alporti la librojn, sinjoro mastro, mi dezirus ilin vidi.
– Volonte – li respondis.
Li iris al sia ĉambro, revenis kun olda valizo fermita per ĉeneto, ĝin apertis kaj elprenis tri librojn grandajn kaj kelke da paperoj skribitaj per tre bela kaligrafio. La unua libro titoliĝis Don Cirongilio de Tracia, la alia Felixmarte de Hirkanio kaj la lasta Historio de la Granda Kapitano Gonzalo Hernández de Córdoba, kun la vivo de Diego García de Paredes. Tuj kiam la pastro legis la du unuajn titolojn, li turnis sin al la barbiro kaj diris:
– Ni bezonas ĉi tie la mastrumantinon de don Quijote kaj lian nevinon.
– Tute ne – respondis la barbiro – . Ankaŭ mi scias ĵeti librojn al la kralo kaj al la fajrujo; ĝuste nun ni havas en la kameno tre bonan fajron.
– Ĉu via moŝto volas do bruligi al mi la librojn? – demandis la gastejestro.
– Nur ĉi paron: Don Cirongilio kaj Felixmarte – respondis la pastro.
– Kial? Ĉu okaze ili estas herezaj aŭ flematikaj[136] kaj meritas do la fajron?
– Certe vi volas diri «cismatikaj»[137], amiko – korektis la barbiro – , ne «flematikaj».
– Jes, efektive – respondis la mastro – . Sed, se vi volas bruligi libron, kondamnu ĉi verkon pri la Granda Kapitano kaj pri Diego García, ĉar prefere mi lasus bruligi filon mian ol iun el la du diritaj verkoj.
– Kara amiko – diris la pastro – . Ĉi du libroj plenas de absurdoj kaj ekstravagancoj, dum la alia pri la Granda Kapitano rakontas la veran historion de Gonzalo de Córdoba, kiun la tuta mondo prave alnomis la Granda Kapitano pro ties multaj kaj grandaj prodaĵoj. Kaj tian alnomon, faman kaj brilan, nur li meritis. Rilate al Diego García de Paredes, li naskiĝis en la urbo Trujillo, en Extremadura, estis grava kavaliro kaj aŭdaca soldato kun tiel grandega natura forto forto, ke foje li haltigis per unu fingro muelradon turniĝantan kun plena rapido. Alifoje li staris ĉe la antaŭo de ponto kaj per sia peza glavo detenis densan armeon kaj ne lasis ĝin transpasi la ponton. Li faris multe da aliaj eksterordinaraĵoj similaj, kaj se, anstataŭ li, kiu ilin rakontis kun la modesto de kavaliro kaj de kronikanto de la propraj faroj, alia persono estus ilin skribinta libere kaj senpartie, liaj heroaĵoj puŝus en la forgeson la farojn de ĉiuj Hektoroj, Aĥiloj kaj Rolandoj.
– Ba, aferoj bagatelaj! – ekkriis la mastro – . Li detenis muelradon, kaj tio vin mirigas! Je Dio, vi devus legi kion faris Felixmarte de Hirkanio: per unu sola hako li dividis ĉe la talio kvinopon da gigantoj en du partojn, kvazaŭ iliaj korpoj konsistus el la fabaj guŝoj, kiujn uzas la knaboj por fari figuretojn de monaĥoj. Alifoje li sin ĵetis kontraŭ ege granda kaj potenca armeo el pli ol unu miliono kaj sescent mil soldatoj armitaj de la kapo ĝis la piedoj, kaj ilin dispelis kvazaŭ ŝafinaron. Kion vi dirus pri la brava kaj kuraĝa don Cirongilio de Tracia? En ties libro oni rakontas, ke foje, kiam li navigis sur rivero, fajra serpento aperis antaŭ li meze de la akvo; senplie li ĵetis sin sur ĝin, sidiĝis rajde sur ĝia skvama dorso kaj tiel premegis per la du manoj ĝian kolon, ke la serpento, sentante sin strangolata, ne havis alian rimedon por sin savi, ol lasi sin sinki al la fundo de la rivero; ĝi trenis kun si la kavaliron, ĉar li ne volis disiĝi de la besto, kaj kiam li alvenis al la fundo, li troviĝis inter palacoj kaj ĝardenoj mirinde belaj; la serpento transformiĝis en oldulon kaj diris al la kavaliro multege da mirindaĵoj. Oni ne povus aŭdi ion pli plaĉan. Certe, sinjoro, se vi legus la libron, ĝi donus al vi egan plezuron. Eĉ ne unu figon valoras via Granda Kapitano kaj via Diego García!
Ĉe tio Dorotea flustris al Cardenio:
– Ne multe mankas ke li estu la dua don Quijote.
– Same mi opinias – respondis Cardenio – , ĉar, se juĝi kion li diras, li kredas, ke la rakontoj de tiuj libroj estas certaj ĝis la lasta detalo; eĉ nud-piedaj karmelanoj ne povus igi lin pensi alie.
– Sciu, frato – daŭrigis la pastro – , ke neniam ekzistis en la mondo Felixmarte de Hirkanio, nek don Cirongilio de Tracia, nek la aliaj kavaliroj de la libroj. Temas pri fikcioj elpensitaj kaj verkitaj de senokupuloj por ke, kiel faras viaj falĉistoj, oni distre pasigu la tempon ilin legante. Sed mi ĵuras al vi, ke tiaj kavaliroj neniam ekzistis en la mondo, kaj ke neniam okazis tiaj faroj kaj absurdoj.
– Ludu aliloke vian muzikon! – respondis la mastro – . Kvazaŭ mi ne scius, kiom da fingroj mi havas en la mano, kaj kie min doloras la ŝuo! Ne provu nutri min per kaĉo, je Dio, mi ne estas bebo. Bele de vi, voli min konvinki, ke ĉi bonaj libroj diras nur absurdojn kaj mensogojn! Ĉu la librojn oni ne presas sub licenco de la membroj de la Reĝa Konsilo? Ĉu ili estas homoj, kiu lasus aperi tiom da mensogoj, bataloj kaj ensorĉoj por renversi la cerbon de la legantoj?
– Amiko, mi jam diris – respondis la pastro – , ke oni faras tion por nia distro. Kaj same kiel en bone aranĝitaj ŝtatoj oni permesas al la personoj, kiuj ne volas, ne devas, aŭ ne povas labori, ke ili amuziĝu ludante ŝakon, pilkon aŭ bilardon, tiel same oni permesas la publikigon de tiaj libroj, kredante, ke ne povas ekzisti homo sufiĉe stulta por rigardi fabelon kavaliran kiel veran historion. Se estus nun okazo oportuna, kaj se miaj aŭskultantoj dezirus, mi dirus ion pri la kvalitoj, kiujn la kavaliraj libroj bezonas por esti bonaj, kaj miaj vortoj eble povos utili kaj plaĉi al kelkaj; sed mi esperas, ke iam mi havos la okazon paroli pri ĉi aferoj kun koncernatoj, kiuj prenos en konsideron miajn observojn. Dume, sinjoro mastro, kredu min, prenu viajn librojn kaj mem decidu, ĉu ili veras aŭ mensogas. Ili faru al vi bonon, kaj Dio volu, ke vi neniam lamu per la sama piedo kiel via gasto don Quijote.
– Tio ne! – diris la gastejestro – . Mi ne tiel frenezas, ĝis la ekstremo fariĝi vaganta kavaliro. Mi klare vidas, ke nun ne okazas, kiel okazis en la antikvaj tempoj, kiam laŭdire iris tra la mondo ĉi famaj kavaliroj.
Sancho eniris en la ĉambron meze de ĉi konversacio kaj, aŭdante, ke jam ne ekzistas vagantaj kavaliroj, kaj ke la libroj kavaliraj temas pri nur mensogoj kaj absurdoj, restis tre konfuzita kaj enpensa. Li do faris al si la decidon atendi ĝis la fina rezulto de la vojaĝo de lia mastro, kaj, se ĝi ne sukcesus, male al lia espero, li forlasus la hidalgon kaj revenus al sia edzino kaj al sia ordinara laboro.
La gastejestro pretis forporti denove la valizon kaj la librojn, sed la pastro diris al li:
– Atendu, mi deziras vidi pri kio temas tiuj paperoj tiel bele manskribitaj.
La gastejestro prenis kaj transdonis ilin al la pastro. Temis pri kajero el ok manskribitaj foliantoj, ĉe kies komenco legiĝis la jena, grand-litera titolo: Novelo pri la stulta scivolo. La pastro legis al si tri aŭ kvar liniojn kaj diris:
– Vere mi ŝatas la titolon de ĉi novelo kaj dezirus legi ĝin tuta.
– Laŭ via plaĉo, sinjoro pastro – respondis la gastejestro – . Sciu, ke kelkaj el miaj gastoj legis kaj tre ĝuis ĝin kaj insiste petis, ke mi donu al ili la novelon. Sed mi ne cedis al iliaj petoj, ĉar mi pensas ĝin redoni al la persono lasinta ĉi tie, en momento de forgeso, la valizon kun la libroj kaj la paperoj; eble li revenos iam kaj, kvankam mi scias, ke mi sentos la mankon de la libroj, tamen mi redonos ilin al li, ĉar mi estas gastejestro, sed ankoraŭ kristano.
– Vi tre pravas, amiko – diris la pastro – , sed, se la novelo plaĉos al mi, ĉu vi lasos, ke mi faru kopion de ĝi?
– Tre volonte, – respondis la mastro.
Dum la du parolis, Cardenio prenis la novelon kaj komencis legi ie tie. Li formis al si la saman opinion kiel la pastro kaj petis ĉi lastan, ke li legu ĝin voĉe al ĉiuj.
– Mi tion farus – diris la pastro – , se ne estus pli konvene pasigi ĉi tempon dormante.
– Mi havus plej bonan ripozon, se mi distrus min aŭskultante rakonton – diris Dorotea – . Mia spirito ne estas ankoraŭ tiel serena, ke ĝi lasus min dormi siatempe.
– Se tiel do – diris la pastro – , mi ĝin legos, eĉ se nur pro scivolo. Eble ni trovos ion plaĉan en ĝi.
Majstro Nicolás, same kiel Sancho, faris al li la saman peton; kaj la pastro, vidante, ke li kontentigos la aliajn kaj sin mem, diris:
– Nu, bone, ĉiu atendu: jen kiel komenciĝas la novelo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.