|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ĉe la matenruĝo don Quijote ekrajdis de la gastejo tiel kontenta, tiel paradema, tiel ekzalta sin vidi armita kavaliro, ke lia ĝojo ŝvelis krevige ĝis la ventrobendo de lia ĉevalo. Sed rememorante la konsilojn de la gastejestro pri la portendaj necesaĵoj, speciale mono kaj ĉemizoj, li decidis reveni hejmen, por provizi sin per ili, kaj ankaŭ por dungi ŝildiston; ĉi-rilate li kalkulis je najbaro sia, kampulo malriĉa kun kelkaj filoj, sed tre konvena kiel ŝildoporta servisto de kavaliro. Kun tia penso, li deturnis Rocinante hejmen, kaj la ĉevalo, kvazaŭ jam elflarante la furaĝon de sia stalo, komencis troti tiel vigle, ke ŝajnis, ke ties piedoj ne tuŝis la grundon.
Li rajdis ne longe, kiam ŝajnis al li, ke ĉe lia dekstra mano venis el densejo de arbaro voĉoj delikataj, kvazaŭ de homo veanta, kaj apenaŭ li ilin aŭdis, li diris:
– Mi dankas la ĉielon por ties favoroj, ĉar ĝi tiel baldaŭ prezentas al mi la ŝancon plenumi la devojn de mia profesio kaj pluki la frukton de miaj bonaj intencoj. Tiuj voĉoj venas sendube de senhelpa homo, kiu bezonas mian protekton.
Li ektiris je la brido, gvidis Rocinante al la loko, de kie ŝajne venis la voĉoj, rajdis kelkajn paŝojn en la arbaro, vidis ĉevalon alligitan al kverko, kaj, surligitan al alia, knabon proksimume dekkvinjaran, nudan de la talio ĝis la kapo kaj kriantan ne sen motivo, ĉar lin batadis per leda zono fortika kampulo, kiu diris konsile kaj admone ĉe ĉiu frapo:
– Tenu la langon kvieta kaj la okulojn apertaj!
Kaj la knabo respondis:
– Mi ne faros tion alifoje, sinjoro. Je Dio, mi ne faros tion denove, kaj promesas pli bone zorgi de nun la ŝafinojn.
Don Quijote, vidante tion, diris per kolera voĉo:
– Malĝentila kavaliro, ne ŝajnas elegante agresi personon, kiu ne povas sin defendi. Sursaltu vian ĉevalon, prenu vian lancon – ĉar ankaŭ la kampulo havis lancon[48], apogitan al la kverko ĉe kies trunko staris la alligita ĉevalo – , kaj mi instruos vin ne agi tiel kovarde.
La kampulo, vidante veni sur sin tian figuron plenan de armiloj, kiu svingis la lancon antaŭ lia vizaĝo, rigardis sin jam senviva kaj respondis kun milda tono:
– Sinjoro kavaliro, ĉi knabon, kiun mi punas, mi tenas kiel serviston, kaj ordinare li paŝtas ĉi-ĉirkaŭe ŝafinaron mian. Sed li estas tiel preteratenta, ke ĉiun tagon li perdas unu ŝafinon. Kaj, ĉar mi punas lian mankon de atento, aŭ lian friponecon, li diras, ke mi tion faras pro avaremo, por ne pagi al li lian salajron. Sed li mensongas, je Dio kaj je mia animo.
– Vi parolas pri mensogoj[49] antaŭ mi, kota animo? – diris don Quijote – . Je la suno super ni mi ĵuras, ke mi arde deziras trapiki vin per ĉi lanco. Pagu lin tuj, senreplike; se ne, je Dio nin reganta, mi ekstermos kaj neniigos vin en ĉi momento. Jam liberigu lin!
La kampulo klinis la kapon kaj sen respondi eĉ unu vorton malligis sian serviston. Don Quijote demandis al la knabo kion oni ŝuldas al li, kaj li respondis, ke naŭ monatojn po sep realoj monate.
Don Quijote, farinte la kalkulon, trovis la rezulton de sesdek tri realoj kaj ordonis la kampulon, aŭ pagi ilin tuj, aŭ pagi per sia vivo. La timigita viro deklaris, je sia danĝera situacio kaj je sia farita ĵuro (kvankam li ĵuris ankoraŭ nenion), ke la ŝuldo ne estas tioma, ĉar oni devus depreni la koston de tri paroj da ŝuoj, kiujn li havigis al la knabo, kaj unu realon por du sang-eltiroj okaze de malsano.
– Tre bone – respondis don Quijote – . Sed per la nemerititaj batoj, kiujn li ricevis, li kompensas la ŝuojn kaj la sang-eltirojn. Se li rompis la ledon de viaj ŝuoj, vi rompis al li la ledon de lia korpo; kaj se la ĥirurgo tiris sangon el li, kiam li malsanis, vi ĝin eltiris nun, kiam li sanas; do ĉi-rilate li ŝuldas al vi nenion.
– La afero estas, sinjoro kavaliro, ke mi ne portas monon… Andrés akompanu min al mi, kaj mi pagos al li la tuton, realon sur realon.
– Akompani lin? – diris la knabo – . Je Dio, ne, sinjoro! Neniam! ĉar, se li refoje vidus sin sola kun mi, li senhaŭtigus min, kvazaŭ Sanktan Bartolomeon.
– Tion li ne faros – respondis don Quijote – . Sufiĉas, ke mi ordonu, por ke li obeu. Nur li ĵuru je la ordeno kavalira, al kiu li apartenas, kaj mi lasos lin libera, kaj li nepre pagos.
– Pensu bone kion vi diras, sinjora moŝto – diris la knabo – . Mia mastro nek apartenas al ordeno kavalira, nek estas kavaliro, sed Juan Haldudo la riĉa, vilaĝano de El Quintanar.
– Tio ne gravas – respondis don Quijote – , ĉar kavaliroj povas ekzisti ankaŭ en la familio Haldudo, des pli, ke ĉiu homo estas filo de siaj propraj agoj.
– Vi pravas – diris Andrés – , sed ĉi mia mastro, de kiaj agoj estas filo, rifuzante al mi la pagon por mia ŝvito kaj laboro?
– Mi ne rifuzas, amiko Andrés – respondis la kampulo – . Bonvolu veni kun mi, ĉar mi ĵuras je ĉiuj kavaliraj ordenoj de la mondo, ke, kiel dirite, mi pagos al vi la tuton, realon sur realon, kaj eĉ parfumitan[50].
– La parfumon vi ŝparu – diris don Quijote – . Sufiĉas, ke vi pagu per realoj, kaj mi kontentiĝos je tio. Kaj zorgu plenumi kion vi ĵuris; se ne, je la sama ĵuro mi promesas, ke mi serĉos kaj punos vin, kaj certe vin trovos, eĉ se vi vin kaŝos pli ol lacerto. Kaj se vi volas scii, kiu ordonas tion al vi, por ke vi sentu vin pli devigita obei min, sciu, ke mi estas la kuraĝa don Quijote de La Mancha, riparanto de mistraktoj kaj arbitroj. Dio restu kun vi, kaj vi ne forgesu vian promeson kaj ĵuron, se vi ne volas renkonti la punon eldiritan.
Tion informinte, li spronis Rocinante kaj baldaŭ distanciĝis. La kampulo sekvis lin per la rigardo, kaj kiam li rimarkis, ke nia hidalgo eliris el la arbaro kaj ne plu videblas, sin turnis al sia servisto Andrés kaj diris:
– Venu ĉi tien, amiko, ke mi volas pagi kion mi ŝuldas al vi, laŭ la ordono de tiu riparanto de arbitroj.
– Kaj certe vi pagos – diris Andrés – , ĉar vi tre ĝuste faros, plenumante la ordonon de tiel bona kavaliro, kies vivo daŭru mil jarojn. Li estas tiel brava viro kaj tiel bona juĝanto, ke, se vi ne pagus, li revenus kaj farus kion li promesis.
– Jes, certe mi pagos – diris la kampulo – , sed, por pruvi al vi, kiel multe mi vin amas, mi volas kreskigi mian ŝuldon, por ke ankaŭ la pago kresku.
Kaj, kaptinte lin je la brako, la kampulo refoje surligis lin al la kverko kaj lin tradraŝis, ĝis li opiniis lin duonmorta.
– Nun, sinjoro Andrés – li diris – voku la riparanton de arbitroj, por vidi, kiel li riparos ĉi tion… kvankam povas esti, ke mi ankoraŭ ne finis, ĉar jukas al mi senhaŭtigi vin vivan, kiel vi antaŭe timis.
Sed fine la kampulo lin malligis kaj permesis lin iri serĉi sian juĝanton, ke tiu plenumu la eldiritan sentencon. Andrés, ĉagrenita, ĵuris, ke li trovos la kuraĝan don Quijote de La Mancha, rakontos al li plej detale la okazaĵon, kaj tiam lia mastro repagos lin sepoble. Sed li foriris plorante, dum lia mastro staris tie kaj ne ĉesis ridi.
Tiamaniere la kuraĝa don Quijote riparis la arbitron, kaj li ĝojegis pro sia interveno, ĉar, ŝajnis al li, ke li komencis plej glore kaj feliĉe sian kavaliran vagadon. Tre memkontenta do li diris duonvoĉe, survoje al sia vilaĝo:
– Vi certe povas nomi vin feliĉa super la ceteraj virinoj de la tero, ho Dulcinea, plej bela inter la belaj!, ĉar vi havas la fortunon submeti al via volo kaj kaprico tiel kuraĝan kaj renoman kavaliron, kia estas kaj estos don Quijote de La Mancha, kiu, kiel la tuta mondo scias, hieraŭ eniris en la ordenon kavaliran, kaj hodiaŭ ĉesigis la plej grandan misfaron inspiritan de la arbitro kaj plenumitan de la kruelo: hodiaŭ mi forprenis la vipon de la mano de senkompata malamiko, kiu tute senkaŭze batadis delikatan knabon.
Ĉe tio li alvenis al vojo, kiu dividiĝis en kvar, kaj tuj li memoris la kruciĝejojn, kie la vagantaj kavaliroj haltis por konsideri kiun el la vojoj ekiri. Sekvante do ilian ekzemplon, li haltis momenton kaj, post profunda cerbumado, delasis la bridon de Rocinante kaj submetis sian volon al la ĉevala. Rocinante, obeante sian instinkton, prenis la vojon kondukantan al ĝia stalo, kaj proksimume du mejlojn pretere don Quijote distingis grandan grupon da homoj, kiun formis, kiel li poste sciiĝis, komercistoj de Toledo irantaj aĉeti silkon en Murcia. La grupo konsistis el ses rajdantoj kun siaj ombreloj, kaj ilin akompanis tri servistoj surĉevale kaj kvar mulistoj piede. Don Quijote, apenaŭ ilin vidis, imagis, ke tie prezentiĝas la ŝanco de nova aventuro, kaj en sia deziro plejeble imiti la renkontiĝojn, pri kiuj li legis en siaj libroj, ŝajnis al li, ke speciale unu el tiaj renkontiĝoj konformas al la nuna situacio kiel ringo al fingro, do kun digna kaj rezoluta mieno li sin firmigis sur la piedingoj, premis pli forte la lancon, levis ŝirme la ŝildon al la brusto kaj atendis, meze de la vojo, ke la vagantaj kavaliroj (tiaj li vidis la komercistojn) alvenu. Kiam ili proksimiĝis ĝis la plena vido kaj aŭdo de don Quijote, li levis la voĉon kaj diris kun aroganta gesto:
– Ĉiu haltu kaj konfesu, ke ne ekzistas en la mondo pli bela pucelo ol la Imperiestrino de La Mancha, la senkompara Dulcinea de El Toboso.
La komercistoj haltis ĉe tiaj vortoj, kaj, vidante la strangan figuron de la parolinto, konkludis el la figuro kaj el la vortoj, ke ili staras antaŭ frenezulo; sed ili volis scii pli precize kion li celas per tiu pretendo, kaj unu komercisto, iom ŝercema kaj tre sprita, diris:
– Sinjoro kavaliro, ni ne konas la bonan sinjorinon, kiun vi mencias. Montru ŝin al ni, kaj se ni trovos ŝin tiel bela, kiel vi asertas, plezure kaj propravole ni konfesos la veron, kiun vi petas de ni.
– Se mi montrus ŝin – respondis don Quijote – , kiom valorus konfesi tiel evidentan veron? La esenco de la afero estas, ke, sen vidi ŝin, vi devas kredi, konfesi, aserti, ĵuri kaj defendi, alie, vi, monstra kaj orgojla bando, pretu batali kontraŭ mi. Vi venu unuope, laŭ la reguloj de la kavalirismo, aŭ ĉiuj samtempe, laŭ la kutimo kaj artifikoj de la homoj de via fava raso. Ĉi tie mi vin atendas, fidante la forton de mia rajto.
– Sinjoro kavaliro – respondis la komercisto – , je la nomo de la ĉi-tieaj princoj, por ke ne ŝarĝiĝu al ni la konscienco, se ni atestus kion ni neniam aŭdis nek vidis, des malpli se tio damaĝus la prestiĝon de la imperiestrinoj kaj reĝinoj de La Alcarria kaj Extremadura, ni petas, ke vi bonvolu montri al ni portreton de via sinjorino, eĉ se la bildo estas ne pli granda ol grajno de tritiko, ĉar per la fadeno oni venas al la bobeno. Tiel ni estos konvinkitaj kaj certaj, kaj via moŝto, kontenta kaj feliĉa. Kaj ŝajnas al mi, ke ni tiom inklinas jam al ŝia flanko, ke eĉ se ŝia portreto montrus, ke ŝi strabas per unu okulo, kaj verŝas cinabron kaj sulfuron per la alia, ni dirus ĉion favoran por komplezi vin.
– Ŝi ne verŝas, fava kanajlo! – respondis don Quijote ruĝa de kolero – . Ŝi verŝas, ne kion vi diras, sed ambron kaj cibeton. Kaj ŝi nek strabas nek havas ĝibon, ĉar ŝi iras rekta kiel ŝpin-bastono! Vi jam pagu tian blasfemon kontraŭ la grandan belon de mia sinjorino!
Tion dirante, li impetis, kaj kun tia rabio celis per la lanco al lia interparolanto, ke se bonŝance Rocinante ne estus stumblinta kaj falinta, la aŭdaca komercisto pasus tra angora momento. Falis Rocinante, ties mastro ruliĝis kelkan distancon sur la kampo, kaj, kiam li provis levi sin, liaj klopodoj vanis: tiel multe lin embarasis la lanco, ŝildo, spronoj, kasko kaj la pezo de la antikva armaĵo. Kaj dum li sensukcese strebis stariĝi, li kriis:
– Ne forkuru, aro da kovardaj! Mizer-koraj, atendu! Ne pro mia kulpo, sed pro la kulpo de mia ĉevalo mi kuŝas ĉi tie!
Unu el la mulistoj, sendube ne tre bon-intenca, ne povis elteni la arogantan lingvaĵon de la kompatinda kuŝanto sen respondi lin sur la ripojn, kaj proksimiĝinte, prenis lian lancon, rompis ĝin en pecojn, kaj per unu el ili donis tiom da batoj al nia don Quijote, ke, malgraŭ lia armaĵo, li pistis lin kiel muel-ŝtono tritikon.
Liaj mastroj kriis al li, ke li ne batu lin tiel forte, kaj ke li jam lasu lin; sed la mulisto, en sia incititeco, ne volis lasi la ludon sen konsumi en ĝi la tuton de sia kolero, do li prenis la aliajn pecojn de la lanco, kaj ilin rerompis sur la povran kuŝanton, kiu, spite al ŝtormo da batoj falanta sur lin, ne fermis la buŝon, eĉ, minacis ĉielon kaj teron kaj ankaŭ la perversan kanajlaron, ĉar tia li imagis la grupon.
La mulisto fine laciĝis, la komercistoj ekiris denove sur la vojo, kaj, parolante pri la povra disbatito, ili havis sufiĉan komento-temon por la cetero de la vojaĝo.
Kiam don Quijote vidis sin sola, li refoje provis levi sin, sed, se li ne sukcesis, kiam li troviĝis sana kaj forta, kiel li povus nun, tradraŝita kaj preskaŭ pereanta? Malgraŭ ĉio, li rigardis sin bonsorta, ĉar ŝajnis al li, ke lin trafis misfortuno propra al la vagantaj kavaliroj, kaj ke la tuta kulpo estis de la ĉevalo. Sed li havis la korpon tiel kontuzita, ke ne eblis al li stariĝi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.