|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La aferoj de ĉi mondo, precipe la vivo de la homoj, ne estas eternaj kaj, jam de la komenco, dekadencas ĝis la lasta fino. Kaj tial, ke la vivo de don Quijote ne ricevis de la ĉielo la privilegion eskapi de ĉi nepra proceso, lia fino kaj pereo alvenis, kiam li tute ne atendis ĝin. Ĉu pro la melankolio kaŭzita de lia venkiteco, ĉu pro decido de la ĉielo, lin trafis febro kaj tenis en la lito ses tagojn, en kies tempo lin ofte vizitis liaj amikoj la pastro, la bakalaŭro kaj la barbiro. Kaj lia bona ŝildisto Sancho Panza eĉ ne unu momenton retiriĝis de apud la lito de la hidalgo. Liaj amikoj kredis, ke la aflikto pro lia venkiteco, kaj la fakto, ke la elsorĉo kaj liberigo de Dulcinea ne plenumiĝis, kulpas je lia stato, do ili klopodis ĉiamaniere revigligi lin. La bakalaŭro suplikis lin animiĝi, leviĝi de la lito kaj komenci sian paŝtistan vivon, kaj aldonis, ke ĉi-rilate li jam komponis eklogon, kies merito metus en ombron ĉion verkitan de Sannazaro[434], kaj ke li jam aĉetis el propra poŝo, disde grego-posedanto de Quintanar, paron da bonegaj gard-hundoj nomataj Barcino kaj Butrón. Sed, malgraŭ ĉio, la deprimo de don Quijote persistis. Liaj amikoj venigis la kuraciston: li palpis lian pulson, trovis ĝin tre neregula kaj diris, ke, se konsideri ĉion, la hidalgo devus atenti la savon de sia animo, ĉar la sano de lia korpo estas en granda danĝero. Don Quijote aŭskultis la rekomendon kun trankvila mieno, sed la mastrumantino, la nevino kaj la ŝildisto komencis kortuŝe plori, kvazaŭ ili vidus lin morta. La kuracisto opiniis, ke aflikto kaj despero konsumas lian vivon. Don Quijote petis, ke oni lasu lin sola, ĉar li deziras iom dormi. Liaj amikoj obeis, kaj li dormis unutire, kiel oni diras, pli ol ses sinsekvaj horojn: tiom, ke la mastrumantino kaj la nevino pensis, ke li ne vekiĝus el sia dormo. Sed ĉe la fino de la dirita tempo li apertis la okulojn kaj diris laŭte:
– Estu benata la ĉiopova Dio, kiu faris al mi tiel grandan bonon! Lia mizerikordo ne havas limojn, kaj la pekoj de la homoj ne povas ĝin obstakli aŭ forteni.
La nevino aŭskultis kun atento la vortojn de sia onklo, pensis, ke ili ŝajnas pli raciaj ol liaj kutimaj diroj, kaj demandis:
– Kion vi diras, sinjoro? Ĉu io okazas al vi? Pri kiaj mizerikordoj kaj pri kiaj pekoj de la homoj vi parolas?
– Temas pri la mizerikordo, kiun mi ricevis de Dio ĉi-momente. Kaj, kiel mi diris, miaj pekoj ne povis obstakli, ke ĝi min trafis. Mi retrovis mian racion, jam liberan kaj klaran, sen la densa nebulo de la nescio, kiun ĵetis sur min mia stulta kaj konstanta lego de la abomenindaj libroj kavaliraj. Mi jam konas iliajn absurdojn kaj trompojn, kaj bedaŭras nur, ke ĉi scio venis al mi tiel tarde, ke mi ne havas tempon sufiĉan por legi kompense aliajn librojn bonajn por la animo. Mi sentas min, nevino, sur la rando de la morto, kaj mi ŝatus renkonti ĝin tiamaniere, ke la mondo komprenu, ke mia vivo ne estis mava ĝis la ekstremo doni al mi reputacion de frenezulo: ĉar, kvankam freneza, mi ne volus, ke mia morto konfirmu tian fakton. Venigu, kara nevino, miajn bonajn amikojn: la pastron, la bakalaŭron Sansón Carrasco kaj majstron Nicolás, ĉar mi deziras konfesi miajn pekojn kaj fari mian testamenton.
Sed la nevino ŝparis al si voki, ĉar la tri eniris tiam en la ĉambron. Don Quijote, vidante ilin tuj diris:
– Gratulu min, amikoj, ĉar mi estas, ne plu don Quijote de La Mancha, sed Alonso Quijano, iam alnomata «la bona» pro mia vivmaniero. Mi oponas nun al Amadís de Gaŭlio kaj al la senlima kaj aĉa idaro de lia familio, konas mian frenezon, abomenas la tuton de la profanaj historioj kavaliraj, kaj konscias la grandan danĝeron, kien mi falis, legante ilin. Mi ricevis amare instruan lecionon el propra sperto, kaj nun, dank’ al la mizerikordo de Dio, rekonas ilian abomenindecon.
Aŭdante tion, la tri amikoj sendube kredis, ke lin posedas alia nova frenezo, kaj Sansón diris:
– Ĉu vi komunikas tion al ni, en la momento kiam ni ĵus eksciis, ke oni jam elsorĉis Dulcinean? Ĉu vi decidas fariĝi ermito, en la momento kiam ni komencos paŝtisti kaj vivi kantante, kiel princoj? Je Dio, rekonsciiĝu, kaj ne diru tiom da absurdoj.
– Ĉu absurdoj? Ĝis nun, kaj por mia damaĝo, ili estis tro realaj. Sed kun la helpo de la ĉielo, mia forpaso igos ilin favoraj al mi. Amikoj, mi sentas, ke mi rapide mortas. La ŝercoj ĉesu, bonvolu voki pastron, ke mi konfesu kun li, kaj aktiston, ke li redaktu mian testamenton: ĉar en gravaj momentoj, kiel la nuna, oni ne devas ŝerci kun la animo. Do, mi suplikas, ke dum la sinjoro pastro konfesprenos min, oni venigu la aktiston.
La amikoj de don Quijote rigardis sin reciproke, plenaj je miro ĉe la vortoj de la hidalgo, kaj, kvankam ne senrezerve, ili inklinis kredi lin. Ili konjektis, ke lia morto proksimas, ĉar, inter aliaj simptomoj, lia frenezo tiel rapide turniĝis en saĝon. Al siaj jam menciitaj vortoj. Don Quijote aldonis multe da aliaj tiel trafaj, prudentaj kaj kristanaj, ke liaj amikoj fine konvinkiĝis, sen ombro da dubo, ke la menso de la hidalgo sanas denove. La pastro igis eliri ĉiujn el la ĉambro, restis sola kun li, kaj lin konfesprenis. La bakalaŭro iris serĉi la aktiston kaj iom poste revenis kun li kaj kun Sancho Panza. La ŝildisto, informita de la bakalaŭro pri la stato de la hidalgo, trovis la mastrumantinon kaj la nevinon duonplorantaj, kaj tiam li komencis aflikte snufeti kaj verŝi larmojn.
Finiĝis la konfespreno, kaj la pastro eliris dirante:
– Li vere mortas; kaj vere havas sanan menson Alonso Quijano la bona. Nu, oni eniru, ke li testamentu.
Ĉi vortoj donis teruran puŝon al la okuloj, gravedaj je larmoj, de la mastrumantino, la nevino kaj Sancho Panza, tiel fortan, ke ili eksplodis en ploradon, dum ilia brusto elĵetis mil profundajn suspirojn. Ĉar, kiel jam dirite kelkfoje, en la tempo kiam don Quijote estis simple nur Alonso Quijano la bona, kaj en la tempo, kiam li estis don Quijote de La Mancha, la hidalgo havis ĉiam agrablan karakteron kaj amikeman spiriton, kaj sekve amis lin, ne nur liaj hejmanoj, sed ĉiuj lin konantaj.
La aktisto eniris kun la aliaj, kaj don Quijote, post ol oni skribis la unuan, rutinan parton de la testamento kaj de la kutimaj formuloj kristanaj, diktis jene, en la sekcio de la legacioj:
«Item[435], rilate al certa mono nuntempe en posedo de Sancho Panza (kiun, en mia frenezo, mi faris mia ŝildisto), mi volas, ke tial, ke inter ni ekzistas kelke da kontoj ne tute klaraj, oni ne petu, ke li ĝin redonu: kontraŭe, se post ol li pagos al si sian salajron, restos ioma kvanto, ĉi kvanton, certe tre etan, li retenu kiel sian, kaj ĝi faru al li bonon. Kaj se en la tempo de mia frenezo mi povis doni al li la gubernatorecon de insulo, nun, kiam mi ĝuas sanan menson, mi donus al li, se mi povus, la tronon de regno, ĉar tion meritas lia simplo kaj lia fidela konduto.
Kaj, turnante sin al Sancho, li daŭrigis:
– Pardonu min, amiko, ke mi igis vin fali en la eraron, ke ekzistis kaj ekzistas en la mondo vagantaj kavaliroj, kaj ke, pro mia kulpo, vi ŝajnis tiel freneza kiel mi.
– Ho ve! – respondis Sancho, plorante – . Via moŝto ne forpasu, sinjoro: kontraŭe, sekvu mian konsilon kaj vivu ankoraŭ multe da jaroj, ĉar la plej granda frenezaĵo, kiun homo povas fari en ĉi vivo, estas sin forlasi al la morto, sen ke neniu mortigu lin, kaj sen ke aliaj manoj lin sufoku, se escepti la manojn de la melankolio. Nu, ne pigru, ellitiĝu, kaj ni iru en paŝtistaj kostumoj al la kamparo, kiel interkonsentite. Eble ni trovos malantaŭ la arbusto Dulcinean jam senmanke elsorĉita. Se vi mortas de la aflikto vidi vin venkita, ĵetu sur min la kulpon, dirante, ke oni vin renversis, ĉar mi fuŝe alĝustigis la ventrobendon de Rocinante. Cetere, via moŝto scias per viaj libroj kavaliraj, ke ordinare unu kavaliro faligas alian, kaj ke la hodiaŭa venkito povas siaflanke venki morgaŭ.
– Prave dirite – aldonis Sansón – . La bona Sancho diris nur la veron.
– Sinjoroj – respondis don Quijote – . Ne iru tiel rapide, ĉar la nestoj pasintjaraj ne havas ovojn ĉi-jare. Mi perdis la racion kaj ĝin retrovis. Mi estis don Quijote de La Mancha kaj estas nun, kiel dirite, Alonso Quijano la bona. Mia sincera pento povu gajni denove vian estimon al mia persono. Nu, la sinjoro aktisto plu skribu:
«Item, mi testamentas mian tutan havon al mia nevino Antonia Quijano, ĉi tie troviĝanta, post ol oni deprenos de la dirita havo ĉion necesan por la plenumo de miaj legacioj. Kaj mi deziras, ke, unue, oni pagu la salajron, kiun mi ŝuldas al mia mastrumantino por la tuta tempo de ŝia servado, plus dudek dukatojn, por ke ŝi aĉetu al si novan robon. Mi nomas la sinjoron pastron kaj la sinjoron bakalaŭron Sansón Carrasco testamentaj administrantoj. Item, estas mia volo, ke, se mia nevino Antonia Quijano deziras edziniĝi, ŝi edziniĝu al viro, pri kiu konvena enketo garantiu, ke li eĉ ne scias, kio estas libroj kavaliraj. Kaj se okaze oni eltrovus, ke li konas tiajn verkojn, kaj tamen mia nevino edziniĝos al li, ŝi perdu ĉion, kion ŝi ricevas per ĉi dokumento, kaj la testamentaj administrantoj distribuu mian havon por diversaj bonfaraj celoj, laŭ sia bontrovo. Item mi suplikas la diritajn sinjorojn administrantojn, ke, se hazarde ili persone konatiĝos kun la aŭtoro laŭdire verkinta la libron, kiu cirkulas ie tie sub la titolo Dua parto de la faroj de don Quijote de La Mancha, ili informu lin je mia nomo, plej sincere, ke li pardonu, ke, pro mia kulpo, mi donis al li, kvankam senintence, la okazon skribi tiom da grandaj ekstravagancoj aperantaj en lia libro: ĉar mi forlasas ĉi vivon kun la skrupulo, ke mi inspiris al li la ideon skribi ilin».
Per tio li finis sian testamenton, tuj poste suferis svenon kaj lasis sin fali laŭ sia tuta longo en la lito. La ĉeestantoj, konsternitaj, rapidis lin helpi, sed li vivis ankoraŭ dum tri tagoj atakata de oftaj sinkopoj, meze de la konstanta alarmo de la hejmanoj. Tamen la nevino manĝis, la mastrumantino trinkis, kaj Sancho Panza kontentis, ĉar la legacioj iom viŝas aŭ moderigas en la heredanto la doloron, kiun li nature sentas ĉe la forpaso de persono amata.
Fine alvenis la lasta tago de don Quijote, post ol li ricevis la sakramentojn kaj abomenis kun multaj kaj trafaj argumentoj la librojn kavalirajn.
La aktisto ĉeestis la momenton de lia forpaso kaj diris, ke neniam en la libroj kavaliraj de li legitaj, li renkontis prodon, kiu mortus en sia lito tiel rezignacie kaj kristane kiel don Quijote. Kaj la hidalgo, inter ĉies veoj kaj larmoj, fordonis sian spiriton: mi volas diri, ke li mortis.
Tiam la pastro petis la aktiston, ke li faru dokumenton pri tio, ke Alonso Quijano la bona, ordinare alnomata «don Quijote de La Mancha», forlasis ĉi mondon kaj mortis de natura morto. Li aldonis, ke li deziras la ateston, por eviti, ke alia ajn aŭtoro, escepte de Cide Hamete Benengeli, false revivigu lin kaj verku senfinan historion pri liaj faroj.
Ĉi finon havis la inĝenia hidalgo de La Mancha, kies naskolokon ne volis precize riveli Cide Hamete, por ke ĉiuj vilaĝoj de La Mancha disputu inter si la honoron patri kaj posedi lin, same kiel la sep urboj de Grekio disputis pri Homero. Oni ne parolas ĉi tie pri la larmoj de Sancho, de la nevino kaj de la mastrumantino, kaj ankaŭ ne pri la novaj epitafoj sur la tombo de la hidalgo, kvankam Sansón Carrasco verkis la jenan:
Kuŝas jen la kavaliro
tiel granda laŭ la forto,
ke la tuta mondo vidis,
ke la Mort’, per lia morto,
lian vivon ne likvidis.Super homoj li imponis,
terurante perkuraĝe,
kaj kondutis avantaĝe,
ĉar al ludo li sin donis
vivi fole, morti saĝe.
Kaj la tre prudenta Cide Hamete diris al sia plumo:
– Ho vi, plumo mia, mi ne scias ĉu bone aŭ fuŝe tajlita! Pendante de ĉi hoko per kupra drato, vi restos ĉi tie kaj vivos dum longegaj epokoj, se arogantaj kaj friponaj historiistoj ne dekroĉos vin por vin profani. Sed, antaŭ ol ili vin detirus, avertu ilin en la plej milda maniero ebla:
For, friponoj, for mi diras!
Mi montriĝas al vi spita,
ĉar ĉi tasko, bona reĝo,
al mi estis rezervita.
»Nur por mi naskiĝis don Quijote, kaj mi por li. Li sciis agi kaj mi skribi, kaj ni du estis fakte unu, malgraŭ la tielnomata aŭtoro el Tordesillas, kiu, per struta plumo krude kaj fuŝe tajlita, aŭdacis skribi, kaj eble skribos denove, pri la faroj de mia kuraĝa kavaliro, kvankam tia tasko estas tro peza ŝarĝo por liaj ŝultroj, kaj la temo tro granda por lia sterila talento. Avertu lin, se okaze vi konos lin persone, ke li lasu ripozi en la tombo la lacajn kaj jam putrajn ostojn de don Quijote, kaj ke li ne portu ilin, kontraŭ ĉiaj leĝoj de la mortoj, al Olda Kastilio[436], devigante lin elpaŝi el la ĉerko, kie li kuŝas laŭ sia tuta longo kaj nekapabla fari trian eliron aŭ entrepreni novan aventuron. Liaj du eliroj, tiel laŭde kaj aplaŭde aklamataj, same en la hispanaj kiel en la eksterlandaj regnoj, sufiĉas por ridindigi tiom multe da aventuroj plenumitaj de tiom multe da vagantaj kavaliroj. Tiel vi faros vian devon de bona kristano, donante bonan konsilon al persono deziranta al vi malbonon, kaj mi sentos min fiera kaj feliĉa esti la unua aŭtoro, kiu ĝuos la plezuron atesti la pozitivan reagon kaŭzitan de lia verko. Ĉar mia sola celo konsistis en tio, inspiri al la homoj disdegnon kaj abomenon kontraŭ la fikciaj kaj absurdaj historioj de la libroj kavaliraj, kies prestiĝo, de kiam aperis la vera rakonto de mia vera don Quijote, komencas ŝanceliĝi kaj sendube baldaŭ disfalos. Vale.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.