|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
– Ĝis nun viaj novaĵoj ne malplaĉas al mi – diris don Quijote – . Daŭrigu. Vi do alvenis tien. Kion faris tiu reĝino de beleco? Sendube, kiam vi trovis ŝin, ŝi surfadenigis perlojn aŭ brodis per oraj fadenoj ian insignon por mi, la kavaliro sklavo de ŝia amo.
– Ne, sinjoro – respondis Sancho – . Mi trovis ŝin, kiam ŝi kribradis du buŝelojn da tritiko en la korto de sia domo.
– Nu, faru al vi la ideon, ke tiuj grajnoj de tritiko, ĉar tuŝitaj de ŝiaj manoj, estas veraj perloj. Sed, diru: ĉu vi rimarkis, ĉu la tritiko estis blanka aŭ bruna?
– Nek blanka, nek bruna, sed ruĝeta – respondis Sancho.
– Bone, mi certigas al vi – diris don Quijote – , ke la tritiko kribrita de ŝiaj manoj donis plej blankan panon. Sed daŭrigu. Kiam vi transdonis al ŝi mian leteron, ĉu ŝi ĝin kisis? Ĉu ŝi metis ĝin sur sian kapon?[131] Ĉu ŝi faris ian ceremonion indan je la letero? Kion?
– Kiam mi volis doni al ŝi la leteron, ŝi estis plej okupata, skuante la kribrilon plenan de tritiko, kaj diris al mi: «Amiko, lasu la leteron sur ĉi sakon, ĉar mi ne povos ĝin legi, ĝis mi finos kribri ĉion ĉi-tiean».
– Kia diskreta sinjorino! – diris don Quijote – . Certe ŝi preferis legi senurĝe la leteron por pli longe ĝui ĝin. Daŭrigu, Sancho. Dum ŝi tiel okupiĝis, kion ŝi parolis kun vi? Kion ŝi demandis pri mi? Kion vi respondis? Nu, ĉion rakontu, eĉ ne unu guton lasu en la inkujo.
– Nenion ŝi demandis – respondis Sancho – . Sed mi diris al ŝi, kiel via moŝto, kvazaŭ sovaĝulo meze de ĉi montaroj, nuda de la talio supren, pentofaris pro ŝia amo, dormis sur la tero, neniam manĝis ĉe kovrita tablo nek kombis al vi la barbon, kaj nur lamentis kaj riproĉis vian sorton.
– Vi eraris, dirante, ke mi riproĉis mian sorton – diris don Quijote – . Kontraŭe, mi benas kaj benos ĝin ĉiun tagon de mia vivo, ĉar ĝi igis min inda ami sinjorinon tiel altan kiel Dulcinea de El Toboso.
– Tiel alta ŝi estas – respondis Sancho – , ke ŝi superas min per pli ol unu spano.
– Kiel do, Sancho? – diris don Quijote – . Ĉu vi mezuris vin kun ŝi?
– Jes – respondis la ŝildisto – , ĉi-maniere: mi helpis ŝin meti sakon da tritiko sur azenon, kaj tiam ni staris tiel proksimaj unu al la alia, ke mi vidis, ke ŝi altas per pli ol unu granda spano super mi.
– Cu ne vere – diris don Quijote – , ke ŝian staturon akompanas kaj garnas mil milionoj da spiritaj ĉarmoj? Kaj cetere: kiam vi proksimiĝis al ŝi, ĉu vi ne enspiris ian odoron je araba incenso, ian aromon tiel dolĉan, ke mi ne scias ĝin difini, kvazaŭ temus pri la parfumo ŝvebanta en eleganta ganto-butiko?
– Mi povas diri nur – respondis Sancho – , ke mian nazon trafis virkapra odoreto, ĉar sendube pro ŝia peza laborado ŝin kovris ŝvito jam ranca.
– Neeble – diris don Quijote – . Certe vi havis kataron aŭ flaris vin mem, ĉar mi bone konas la odoron de tiu rozo inter dornoj, de tiu lilio kampara, de tiu likva ambro.
– Eble vi pravas – respondis Sancho – , ĉar ofte eliras el mi odoro simila al la odoro ŝajne veninta tiam de sinjorino Dulcinea; kio ne estas stranga, se konsideri, ke unu diablo similas alian.
– Nu, bone – daŭrigis don Quijote – , ŝi finis kribri la tritikon kaj sendis ĝin al la muelejo. Kion ŝi faris, kiam ŝi legis la leteron?
– La leteron ŝi ne legis – respondis Sancho – , ĉar ŝi diris, ke ŝi ne scias legi aŭ skribi. Anstataŭe, ŝi ŝiris ĝin en mil pecojn, deklarante, ke neniu devas ĝin legi, por ke oni ne konu ŝiajn sekretojn en la vilaĝo; ŝi aldonis, ke sufiĉas tio, ke mi parolis al ŝi pri la adoro de via moŝto al ŝia persono kaj pri la eksterordinara pentofaro, kiun vi plenumis por ŝia amo. Fine ŝi petis min diri al via moŝto, ke ŝi kisas al vi la manojn, ke ŝi pli deziras vidi vin ol skribi al vi, kaj ke tial, ŝi vin petas kaj ordonas eliri tuj el inter ĉi veproj, ĉesi fari ekstravagancojn kaj ekiri al El Toboso, se alia pli grava afero ne detenas vin, ĉar ŝi sopiras vidi vian moŝton. Ŝi tre ridis, kiam mi diris al ŝi, ke vi nomiĝas la Kavaliro de la Trista Mieno. Mi demandis, ĉu la vasko de la duelo prezentiĝis al ŝi; ŝi respondis, ke jes, kaj ke li havis aspekton de tre honesta viro. Mi demandis ankaŭ pri la galeruloj; sed ŝi diris, ke neniu el ili aperis ankoraŭ.
– Ĝis nun, ĉio iras bone – deklaris don Quijote – . Sed diru: kian juvelon ŝi donacis al vi pro la novaĵoj, kiujn vi liveris? Ĉar, laŭ antikva kaj tradicia moro, kiam ŝildistoj, servistinoj aŭ nanoj portis novaĵojn inter la vagantaj kavaliroj kaj ties damoj, ili ricevis ian riĉan juvelon kiel rekompencon por siaj mesaĝoj.
– Eble vi pravas, kaj cetere temas pri tre bona moro – respondis Sancho. Sed tio certe okazis en la pasintaj tempoj; ŝajnas ke nuntempe la moro limiĝas al donaco de iom da pano kaj fromaĝo, ĉar sinjorino Dulcinea tion donis al mi super muron de la korto, kiam mi adiaŭis ŝin. Kaj, se ĝuste paroli, temis pri fromaĝo el ŝafina lakto.
– Ŝi estas ekstreme donacema – diris don Quijote – , kaj sendube pro tio, ke ŝi ne havis ĉe-mane oran juvelon, ŝi ne donis ĝin al vi; havu paciencon: la ovoj de la Pasko bonas ankoraŭ post la Sankta Semajno. Mi parolos kun ŝi kaj aranĝos la aferon. Sed, ĉu vi scias, kio plej mirigas min? Tio, ke ŝajne vi iris kaj revenis tra la aero, ĉar vi vojaĝis de ĉi tie ĝis El Toboso kaj returne, proksimume naŭdek mejlojn, en nur iom pli ol tri tagoj. El tio mi konkludas, ke la saĝa sorĉisto, kiu estas mia amiko kaj zorgas pri miaj aferoj (certe mi havas tian amikon, alie mi ne rangus inter la bonaj kavaliroj) sendube helpis vin vojaĝi, sen ke vi konscius lian helpon; ja, ekzistas sorĉistoj, kiuj prenas kavaliron dormantan en la lito, kaj la sekvantan tagon, ne sciante kiel, li troviĝas pli ol mil mejlojn for de la loko, kie li dormiĝis. Se ne pro tio, la vagantaj kavaliroj ne povus helpi unu la alian, kiel ili faras ofte. Por ekzemplo, unu el ili batalas en la montegoj de Armenio kontraŭ drako aŭ feroca monstro, aŭ kontraŭ alia kavaliro, ricevas plej gravajn vundojn kaj kuŝas ĝuste ĉe la rando de la morto; tiam, subite kaj neatendite, nova kavaliro, kiu iomete pli frue troviĝis en Anglujo, aperas sur nubo aŭ en flamanta ĉaro, savas la vivon de sia amiko kaj, jam en la nokto, denove sidas ĉe si kaj manĝas kontente ĉe la tablo, kvankam ofte la distanco de unu loko al la alia estas ses aŭ sep mil mejloj. Nu, tiaj aferoj okazas dank’ al la scio kaj lerto de ĉi saĝaj sorĉistoj, kiuj zorgas pri tiel bravaj kavaliroj. Do, amiko Sancho, mi senhezite kredas, ke vi iris al El Toboso kaj revenis en tiel eta tempo, ĉar, kiel mi ĵus diris, ia sorĉisto, amiko mia, certe portis vin tra la aero, sen ke vi konscius la vojaĝon.
– Jes, sendube – diris Sancho – , ĉar Rocinante trotegis kvazaŭ azeno de cigano kun hidrargo en siaj oreloj[132].
– Kun hidrargo? Kaj eĉ kun legio da demonoj! – diris don Quijote – . La sorĉistoj senlace marŝas kaj marŝigas, kiom ajn ili volas. Sed ni lasu ĉi aferon. Kion, laŭ vi, mi devus fari, rilate al la ordono de mia sinjorino iri ŝin vidi? Ĉar, kvankam mi havas la devon obei ŝian postulon, tion obstaklas la promeso de mi donita al la princino nin akompananta. La leĝoj de la kavalirismo preskribas al mi plenumi mian vorton, antaŭ ol zorgi pri mia plezuro. Unuflanke min premas kaj turmentas la deziro vidi mian damon; aliflanke min instigas kaj alvokas la ĵuro, al kiu mi ŝuldiĝas, kaj la gloro, al kiu min kondukos ĉi entrepreno. Sed jen kion mi pensas fari: rapidegi sur la vojo, alveni plej baldaŭ al la loko de la giganto, dehaki al li la kapon, pace surtronigi la princinon kaj tuj poste reveni vidi la sunon, kiu iluminas al mi la koron. Mi praviĝos tiele antaŭ ŝi, ke ŝi fine aprobos mian prokraston, vidante, ke ĉio kreskigas ŝian gloron kaj famon; ĉar kion mi atingis, atingas kaj atingos per la armiloj en ĉi vivo, tio tute devenas de la fakto, ke ŝi favoras min, kaj ke mi estas ŝia sklavo.
– Ho ve! – ekkriis Sancho – . Via moŝto certe ricevis muŝon en la kapon! Diru al mi, sinjoro, ĉu vi serioze pensas iri tiun vojon por nenio kaj lasi tiel riĉan kaj precipan edziĝon, kun unu regno kiel doto, elgliti inter la fingroj? Laŭdire kaj en vero tiu regno havas cirkle pli da sesdek mil mejloj, abundas je ĉio necesa al la homa vivo kaj grandas pli ol Kastilio kaj Portugalujo kune. Silentu, je la amo de Dio, vi devus honti pro viaj vortoj. Bonvolu, mi petas, sekvi mian konsilon: edziĝu en la unua loko, kie ni trovos pastron; se ne, jen nia licenciulo, kiu eminente aranĝus la aferon. Memoru, ke mi jam havas sufiĉan aĝon por doni konsilojn, kaj ke tio, kion mi konsilas nun, konvenas al vi kiel ringo al fingro, ĉar, kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas, kaj pli valoras birdo en la mano ol cent en la aero.
– Nu, Sancho, se vi konsilas min edziĝi, por ke, mortiginte la giganton, mi regu, faru al vi favorojn kaj plenumu mian promeson al vi, mi devas vin informi, ke mi ne bezonos edziĝi por facile kontentigi vian deziron, ĉar, antaŭ ol iri en la batalon, mi metos la kondiĉon, ke, kiam mi revenos kiel venkinto, mi ricevu, sen ia edziĝo, parton de la regno por disponi ĝin laŭ mia plaĉo. Kaj, kiam mi ĝin havos, al kiu mi ĝin donos, se ne al vi?
– Tre bone – respondis Sancho – , sed bonvolu elekti la parton ĉe-maran, kie, se la lando ne plaĉos al mi, mi povos enŝipigi miajn nigrajn subulojn kaj fari kun ili kion mi jam diris. De via flanko, ne faru al vi la klopodon iri vidi nuntempe sinjorinon Dulcinea; prefere iru mortigi la giganton kaj meti finon al ĉi afero, ĉar, je Dio, mi kredas, ke ĝi havigos al ni grandan gloron kaj profiton.
– Jes, Sancho, vi pravas – diris don Quijote – , kaj laŭ via konsilo mi iros kun la princino, antaŭ ol prezenti min ĉe Dulcinea; sed bonvolu diri al neniu, eĉ ne al niaj kompanoj, kion ni parolis kaj traktis ĉi tie:
Dulcinea estas tiel rezerviĝema, ke ŝi ne volas, ke oni konu ŝiajn pensojn, do ne estas bone, ke mi, aŭ alia persono en mia loko, ilin rivelu.
– Se tiel do – diris Sancho – , kial vi ordonas ĉiun viron de vi venkitan sin prezenti antaŭ sinjorino Dulcinea? Ĉu vi ne montras tiamaniere, ke vi amas ŝin, tiel klare kiel se vi dirus ĝin skribe kaj poste metus vian signaturon? Kaj se konsideri, ke vi devigas ĉiun venkiton genuiĝi antaŭ ŝi kaj diri, ke li venis de via moŝto por submeti sin al ŝi, kiel povas resti kaŝitaj la sentoj de vi ambaŭ?
– Kiel simpla kaj stulta vi estas! – diris don Quijote – . Ĉu vi ne vidas, Sancho, ke ĉio ĉi helpas al la kresko de ŝia gloro? Sciu, ke en nia stato kavalira, kiam multaj kavaliroj servas damon, kaj ilia sola penso estas servi ŝin, simple ĉar temas pri ŝi, la damo ricevas grandan honoron. Kaj la kavaliro esperas, por siaj multaj kaj bonaj favoroj, la solan rekompencon, ke ŝi bonvolu ilin akcepti.
– Mi aŭdis prediki, ke per tia amo oni devas ami Nian Sinjoron, nur pro Li mem, sen ke nin puŝu espero de paradizo aŭ timo de kondamno. Kvankam de mia flanko, mi preferus ami kaj servi Lin pro tio, kion li povus fari por mi.
– La diablo vin prenu! – diris don Quijote – . Tia kampulo, tamen tiel saĝa kelkfoje! Oni eĉ pensus, ke vi estas klera homo.
– Sed mi ĵuras, ke mi se scias legi – respondis Sancho.
Ĉi-momente majstro Nicolás per laŭta voĉo petis ilin iom atendi, ĉar la grupo deziris halti por trinki ĉe proksima fonto. Don Quijote sin detenis, la ŝildisto tre kontentis je tio, ĉar, jam laca mensogadi, li timis, ke la demandoj de lia mastro povus fine senmaskigi lin, des pli, ke Sancho ne konis Dulcinean kaj nur sciis, ke ŝi estas kampulino de El Toboso.
Dume Cardenio sin vestis per la paŝtista kostumo antaŭe portata de Dorotea. Kvankam ne en tre bona stato, almenaŭ ĝi valoris multe pli ol liaj ĉifonoj. La grupo deseliĝis apud la fonto, kaj tio, per kio la pastro siatempe sin provizis en la gastejo, iom mildigis ilian intensan malsaton.
Okazis tiam, ke knabo pasanta sur la vojo haltis, rigardis tre atente la ĉe-fontulojn, kuris iom poste al don Quijote, brakumis al li la krurojn kaj komencis ploregi, dirante:
– Ve, sinjoro! Ĉu via moŝto ne konas min? Rigardu min bone, mi estas Andrés, la knabo, kiun vi liberigis de la kverko, al kies trunko oni min ligis.
Don Quijote rekonis lin, prenis al li la manon, sin turnis al la grupo kaj diris:
– Por ke vi, sinjoroj, vidu, kiel gravas en la mondo la ekzisto de vagantaj kavaliroj por riparo de la ofendoj kaj kanajlaĵoj faritaj de insolentaj kaj malicaj homoj, sciu, ke, antaŭ kelkaj tagoj, pasante ĉe arbaro, mi aŭdis plej korŝirajn kriojn kaj voĉojn, kvazaŭ ili venus de persono afliktita kaj en bezono de helpo. Puŝate de mia devo, mi direktis min al la loko, kie ŝajne sonis la lamentoj, kaj mi trovis ĉi knabon alligita al kverko. Mi tre ĝojas en la koro vidi lin nun, ĉar li atestos, ke mi diras la puran veron. Nu, kiel menciite, li staris ligita al la kverko kaj nuda de la talio supren; kaj unu kampulo (lia mastro, kiel mi poste sciis) ĝissange batadis lin per la brido de sia ĉevalo. Tuj mi demandis lin pri la kaŭzo de tiel kruela draŝado, kaj la bruto respondis, ke li batas la knabon, ĉar tiu estas lia servisto kaj kulpas je iaj neglektoj pli propraj al uloj ŝtelemaj ol al simplaj. Tiam ĉi knabo intervenis, dirante: «Sinjoro, li batas min nur pro tio, ke mi petis de li mian salajron». La mastro replikis, mi ne scias per kiaj ekskuzoj kaj impertinentoj, kaj, kvankam mi ilin aŭdis, mi ne akceptis ilin. Sekve, mi devigis lin deligi la knabon kaj ĵuri, ke li prenos lin kun si kaj pagos al li la tuton, realon post realo kaj eĉ parfumitan. Ĉu mi ne diras la veron, kara Andrés? Ĉu vi ne rimarkis, kiel aŭtoritate mi ordonis, kaj kiel humile li promesis fari ĉion, kion mi volis, postulis kaj preskribis? Respondu sen hezito aŭ embaraso; rakontu la okazaĵon al ĉi sinjoroj, ke oni vidu kaj konfesu, ke, kiel mi diris, la vagantaj kavaliroj utilas sur la vojoj.
– Vi diris nur la veron, sinjoro – respondis la knabo – , sed la afero finiĝis tute male, ol kiel vi imagas.
– Tute male? – respondis don Quijote – . Ĉu la kampulo do ne pagis vin?
– Li ne nur ne pagis min, sed apenaŭ vi eliris el la arbaro, lasinte nin solaj, li religis min al la sama kverko kaj tiel draŝis min, ke mi perdis la haŭton, kiel Sankta Bartolomeo. Kaj kun ĉiu bato, li diris ion mokan kaj ŝercan kontraŭ via moŝto, tiamaniere, ke ankaŭ mi ridus, se mi ne estus sentinta tiel grandan doloron. Nu, li tiel regalis min per la rimeno, ke mi kuŝis ĝis nun en hospitalo, kie oni kuracis min de la vundoj faritaj de tiu bruto. Kaj vi, sinjoro, kulpas je ĉio, ĉar se vi irus vian vojon kaj ne intervenus tie, kien oni vin ne vokas, kaj vi ne miksus vin en fremdajn aferojn, mia mastro certe kontentiĝus, donante al mi unu dekon aŭ du da rimen-batoj, kaj poste min liberigus kaj kvitiĝus kun mi. Sed, ĉar via moŝto ofendis lin nenecese kaj diris al li tiom da insultoj, li furioziĝis kaj tial, ke li ne povis venĝi sin kontraŭ vi, faligis sur min tiel densan ŝtormon da batoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos taŭgi por io en la resto de mia vivo.
– La malbono de la afero kuŝas en tio – respondis don Quijote – , ke mi foriris anstataŭ resti tie por vidi lin pagi. Mi devus scii, el mia longa sperto, ke ne ekzistas kampulaĉo preta teni sian vorton, se li vidas, ke ne konvenas al li ĝin plenumi. Sed certe vi memoras, Andrés, ke mi ĵuris, ke se li ne pagus vin, mi irus lin serĉi kaj trovus lin, eĉ se li sin kaŝus en la ventro de la baleno[133].
– Jes – diris Andrés – , sed el via ĵuro nenio bona rezultis.
– Nun ni vidos, ĉu rezultos io bona aŭ ne – respondis don Quijote.
Tion dirante, li rapide stariĝis kaj ordonis Sanchon seli la ĉevalon, kiu sin paŝtis dum la grupo manĝis. Dorotea demandis al li, kion li volas fari. Li respondis, ke li volas iri serĉi la kampulaĉon, puni lin pro ties malica konduto kaj igi lin pagi al Andrés ĝis la lasta maravedo, eĉ se por tio li devus spiti kaj defii la kampulojn de la tuta mondo. Ŝi replikis, ke li memoru, ke kaŭze de sia promeso li povas miksi sin en nenian aferon, antaŭ ol meti finon al la ŝia, kaj ke, ĉar li konas sian devon pli bone ol iu alia, li certe retenos sian koleron, ĝis li revenos de ŝia regno.
– Vi pravas – respondis don Quijote – . Nepras do, ke Andrés paciencu ĝis mia reveno, kiel vi, sinjorino, diris. Kaj mi ĵuras kaj promesas al li denove, ke mi ne ripozos, ĝis mi vidos lin venĝita kaj pagita.
– Mi ne fidas je tiaj ĵuroj – diris Andrés – . Al ĉiuj venĝoj de la mondo mi preferas kelke da rimedoj por alveni al Sevilla. Se vi havas, donu al mi ion, kion mi povus manĝi kaj preni kun mi, kaj Dio akompanu vian moŝton kaj la ceteron de la vagantaj kavaliroj. Ili estu tiel bonaj vagantoj por si, kiel ili estis por mi.
Sancho elprenis el sia dusako unu pecon da pano kaj alian da fromaĝo kaj donis ilin al la knabo, dirante:
– Jen, prenu, frato Andrés. Ankaŭ mi partoprenas en via misfortuno.
– Ĉu vi? Kiamaniere? – demandis Andrés.
– Per ĉi pecoj da pano kaj fromaĝo – respondis Sancho – , ĉar nur Dio scias, ĉu mi ilin bezonos aŭ ne. Sciu, amiko, ke la ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj estas kondamnitaj suferi intensan malsaton, aĉan sorton kaj eĉ aliajn aferojn, kies sekvoj pli bone senteblas ol direblas.
Andrés prenis la panon kaj fromaĝon kaj vidinte, ke neniu donas al li ion kroman, klinis la kapon kaj ekveturis sur sia paro de kruroj, kiel oni diras. Tamen, ĉe la ekiro, li diris al don Quijote:
– Je la amo de Dio, sinjoro kavaliro vaganta, se vi renkontus min denove, ne helpu min, eĉ se vi vidus, ke oni distranĉas min en pecojn. Prefere lasu min kun mia misfortuno, ĉar ĝi ne povus esti tiel granda, kiel la plago, kiun alportus al mi la helpo de via moŝto. Dio damnu vin kaj ĉiun vagantan kavaliron naskitan sur la tero.
Don Quijote komencis sin levi por puni lin; sed la knabo tiel kuregis, ke neniu volis sekvi lin. Don Quijote sentis egan humiliĝon pro la historio de Andrés, kaj liaj kompanoj zorge evitis ridi por ne hontigi lin tute.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.