|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kiam don Quijote vidis sin enkaĝigita kaj metita en la ĉaro, li diris:
– Mi legis multe da gravaj historioj pri vagantaj kavaliroj, sed neniam legis, vidis aŭ aŭskultis, ke oni povus transporti ĉi-maniere la ensorĉitajn kavalirojn, kaj kun la tardemo propra al ĉi pigraj kaj lantaj animaloj; kutime oni portas ilin kun mirinda rapido tra la aero, interne de nigra aŭ griza nubo, en fajra ĉaro, aŭ sur hipogrifo aŭ simila besto. Ke oni min transportas nun per bovo-ĉaro tute konfuzas min, je Dio, sed eble la kavalirismo kaj la magio de nia epoko devas sekvi alian vojon diferencan de la kurso antikva. Povas okazi ankaŭ, ke, pro tio, ke mi estas nova kavaliro en la mondo kaj la unua reviviginto de la jam forgesita profesio de la kavalirismo, oni inventis aliajn specojn de ensorĉo kaj aliajn metodojn por la transporto de la ensorĉitoj. Kion vi opinias pri la afero, Sancho, mia filo?
– Mi ne scias kion pensi – respondis Sancho – , ĉar mi ne kleras kiel vi rilate al la kavaliraj tekstoj; sed mi ne hezitus ĵuri, ke ĉi ĉirkaŭaj vizioj ne estas tute katolikaj.
– Katolikaj? Kia ideo! – diris don Quijote – . Kiel ili povus esti katolikaj, se temas pri demonoj alprenintaj fantaziajn korpojn por meti min en ĉi staton? Se vi volas konstati, ke mi diras la veron, tuŝu kaj palpu ilin, kaj vi vidos, ke ilia korpo konsistas nur el aero kaj el ekstera ŝajno.
– Je Dio, sinjoro – respondis Sancho – , mi jam tuŝis ilin, kaj jen, ĉi diablo tiel okupata kaj aktiva montriĝas iom karn-abunda, kaj, krome, distingiĝas per io tre diferenca de la karakterizaĵo de la demonoj; laŭdire ili fetoras je sulfuro kaj aliaj odoraĉoj, sed ĉi alia diablo odoras je ambro ĝis la distanco de unu mejlo.
Per tia rimarko Sancho aludis al don Fernando, kies odoro, pro lia nobeleco certe estis tia, kiel la ŝildisto diris[187].
– Ne miru pri tio, amiko Sancho – diris don Quijote – . Sciu, ke la diabloj tre ruzas, kaj, kvankam ili portas sian propran odoron, ili odoras je nenio, ĉar ili estas spiritoj, kaj, se ili odorus, ili odorus, ne je io bona kaj agrabla, sed repuŝa kaj stinka, tial, ke ili, kie ajn ili troviĝas, portas la inferon kun si kaj ne povas sperti ian mildiĝon de siaj turmentoj; nu, la bonaj odoroj plezurigas kaj logas, do ne eblas al ili odori je io agrabla; kaj se al vi ŝajnas, ke la diablo de vi menciita odoras je ambro, aŭ vi trompiĝas, aŭ li volas vin trompi, ke vi ne prenu lin por demono.
Ĉe tia konversacio inter la mastro kaj la servisto, don Fernando kaj Cardenio timis, ke Sancho povus tute diveni kaj klarigi al si ilian konspiron, pri kies ekzisto li jam tre suspektis, do ili decidis anticipi la forveturon, kaj, vokinte alflanke la gastejestron, ordonis lin seli Rocinante kaj harnisi la azenon de Sancho, kion li rapide faris. Dume la pastro interkonsentis kun la taĉmentanoj, ke ili akompanos lin ĝis lia vilaĝo por iom da mono ĉiutage. Cardenio pendigis de la selo de Rocinante la ŝildon sur unu flanko kaj la barbo-pelvon sur la alia, signis al Sancho, ke li surazeniĝu kaj ekprenu la bridon de Rocinante, kaj postenigis la du taĉmentanojn kun ties pafiloj, ambaŭflanke de la ĉaro; sed, antaŭ ol ĝi ekiris, la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes elvenis diri adiaŭ al don Quijote, ŝajnigante, ke ili ploras de aflikto pro lia misfortuno.
– Ne ploru, karaj sinjorinoj – diris tiam don Quijote – . Ĉi sortobatoj estas propraj al la membroj de mia profesio, kaj se plagoj ne falus sur min, mi ne konsiderus min fama kavaliro vaganta; nenio simila okazas al la kavaliroj mankaj de gravo kaj signifo, tial, ke oni ignoras ilin en la mondo; dume la kuraĝaj spertas la malon, ĉar multaj princoj kaj aliaj kavaliroj envias ilian virton kaj aŭdacon kaj klopodas firimede detrui ilin. Tamen, la virto tiom potencas, ke per si mem ĝi emerĝos venke el ĉia provo, spite al la tuta nekromancio elpensita de Zoroastro, kaj brilos en la mondo kiel la suno en la ĉielo. Pardonu min, belaj damoj, se preteratente mi kaŭzis al vi ian ĉagrenon, ĉar intence kaj volonte mi neniam miskondutis kontraŭ ajna persono. Preĝu al Dio, ke li elprenu min el ĉi prizono, kien ia fiintenca sorĉisto min ĵetis, kaj, se iam mi vidos min libera, mi tute ne forgesos la favorojn de vi ricevitajn en ĉi kastelo, kaj reciprokos, rekompencos kaj repagos ilin, kiel ili meritas.
Dum la damoj kaj don Quijote tiel interparolis, la pastro kaj la barbiro adiaŭis al don Fernando kaj ties kamaradoj, al la kapitano kaj ties frato, kaj al la grupo de feliĉaj sinjorinoj, speciale al Dorotea kaj Luscinda. Ĉiuj brakumis sin reciproke kaj promesis sendi unu la alian siajn novaĵojn. Don Fernando informis al la pastro, kien li devos skribi al li rilate al la sorto de don Quijote. Li insistis, ke nenio donus al la pli da plezuro ol esti informata ĉi-rilate, kaj ke, de sia flanko, li sendus al la pastro la novaĵojn, kiuj povus plaĉi al li, kiel, por ekzemplo, lia propra edziĝo, la bapto de Zoraida, la afero de don Luis kaj la reveno hejmen de Luscinda. La pastro promesis akurate plenumi lian deziron, kaj denove ili brakumis unuj la aliajn kaj denove interŝanĝis komplimentojn. Tiam la gastejestro sin turnis al la pastro kaj transdonis al li kelke da paperoj, dirante, ke li trovis ilin en la sama valizo, kie aperis la novelo La stulta scivolo, kaj ke, tial, ke ĝia mastro ne revenis, kaj li ne scipovas legi, al li estus tute same, se la pastro volus akcepti ilin por si. La pastro dankis lin, komencis foliumi la manuskripton, vidis la titolon Rinconete y Cortadillo[188], kaj supozis, ke temas pri novelo eble tiel bona kiel La stulta scivolo, ĉar sendube la sama aŭtoro verkis ambaŭ. La pastro do akceptis ĝin kun la intenco ĝin legi en la unua oportuna okazo.
Li kaj lia amiko la barbiro, maskitaj por ke don Quijote ne rekonu ilin, surseliĝis kaj ekiris post la ĉaro. La ordo de la procesio estis jena: unue la ĉaro gvidata de sia mastro; ambaŭflanke, kiel dirite, la taĉmentanoj kun siaj pafiloj; poste, Sancho Panza sur sia azeno kondukis per la brido Rocinante; fine la pastro kaj la barbiro, kun serioza kaj aplomba sinteno, kaj kun la vizaĝo kovrita, kiel jam menciite, rajdis sur siaj fortaj muloj ne pli rapide ol permesis la lanta paŝado de la bovoj.
Apogita sur la stangoj, kun la manoj kunligitaj kaj la kruroj streĉitaj, don Quijote sidis tiel silente kaj pasive en la kaĝo, ke ŝajnis, ke li estas, ne viro el karno kaj ostoj, sed statuo ŝtona. Lante kaj silente do, ili iris ses mejlojn kaj alvenis al valo, kiun la ĉaristo pensis konvena loko por ripozo kaj por la paŝtado de la bovoj; sed la barbiro, interkonsiliĝinte kun la pastro, opiniis, ke ili devus iri iom pli antaŭen, ĉar li sciis, ke, trans unu monteto proksime videbla, troviĝas alia valo pli bona kaj pli herboriĉa. Oni do akceptis la konsilon de la barbiro kaj ree ekiris.
Ĉi-momente la pastro turnis la vizaĝon kaj vidis post si ses aŭ sep rajdantojn bone ekipitajn, kiuj baldaŭ atingis la procesion, ĉar ili iris, ne kun la flegmo kaj la haltemo de la bovoj, sed kiel homoj rajdantaj sur muloj de kanoniko kaj, krome, dezirantaj baldaŭ siesti en gastejo videbla tri mejlojn antaŭe. La diligentaj atingis do la lantajn kaj post ĝentilaj salutoj reciprokaj, unu el la ĵusvenintoj, kanoniko de Toledo kaj ĉefo de la ceteraj, rimarkis la procesion kun la ĉaro, la taĉmentanoj, Sancho, Rocinante, la pastro, la barbiro, kaj speciale don Quijote ligita kaj enkaĝigita, kaj ne povis ne demandi, kial oni transportas viron tiamaniere, kvankam li supozis, vidante la insignojn de la taĉmentanoj, ke la kaptito devas esti ia vojo-rabisto aŭ simila krimulo, kies puno koncernas al la Santa Hermandad. Li demandis ĉi-rilate unu el la taĉmentanoj, kiu respondis:
– Sinjoro, mi ne scias, kial oni transportas ĉi kavaliron tiamaniere. Li mem diru la motivon.
Don Quijote aŭdis la dialogon kaj intervenis:
– Ĉu eble viaj moŝtoj kleras rilate al la aferoj de la vaganta kavalirismo? Se jes, mi rakontos al vi mian misfortunon; se ne, estus vane paroli pri ĝi.
Ĉe tio, la pastro kaj la barbiro vidis la rajdantojn babili kun don Quijote de La Mancha kaj proksimiĝis al ili kun la intenco klarigi la aferon tiel, ke ilia komploto ne elmontriĝu. Sed la kanoniko respondis al don Quijote:
– Vere, frato, rilate al la kavaliraj libroj mi estas pli klera ol rilate al Las súmulas de Villalpando;[189] do, se nur tion vi postulas, eble vi konsentos informi min laŭ via deziro.
– Konsentite do, certe – diris don Quijote – . Sciu, sinjoro kavaliro, ke mi troviĝas ensorĉita en ĉi kaĝo kaŭze de la envio kaj trompemo de malicaj magiistoj; ĉar la virton persekutas la homoj perversaj, pli ol la bonaj ĝin amas. Mi estas vaganta kavaliro; ne el tiuj, kies nomojn la famo preferas forgesi poreterne, sed el la kavaliroj, kiuj, spite al la envio kaj al la tuta bando de magoj el Persujo, de bramanoj el Hindujo kaj de ginosofistoj[190] el Etiopio, skribos siajn nomojn en la templo de la eterneco, por ke, en la futuraj jarcentoj, ili servu kiel modelo kaj ekzemplo al la vagantaj kavaliroj, kaj inspiru al ili la vojon sekvendan, se ili volas atingi la honoran kulminon de la gloro milita.
– La kavaliro don Quijote de La Mancha pravas – intervenis tiam la pastro – , ĉar li veturas subsorĉe en la ĉaro, ne pro siaj mankoj aŭ pekoj, sed pro la misvolo de la kontraŭuloj de la virto kaj de la abomenantoj de la kuraĝo. Li estas, sinjoro, la Kavaliro de la Trista Mieno (eble vi jam aŭdis paroli pri li), kies kuraĝaj faroj kaj grandaj heroaĵoj estos gravuritaj, kiom ajn la envio kaj la malico klopodos ignori kaj kaŝi ilin, en duraj bronzoj kaj en eternaj marmoroj.
Kiam la kanoniko aŭdis la kaptitan kaj la liberan paroli en la sama stilo, li preskaŭ faris al si la signon de la kruco pro surprizo, kaj ne povis eltiri sin el sia miro, kio same okazis al liaj akompanantoj. Tiam Sancho Panza, proksimiĝinta por aŭskulti la konversacion, metis klaron en la konfuzon[191], dirante:
– Nun, sinjoroj, ŝatu, aŭ ne ŝatu min pro miaj vortoj, sed mia sinjoro don Quijote vere ne estas pli ensorĉita ol mia patrino. Kiel la ceteraj personoj, li posedas sian tutan prudenton, manĝas, trinkas, kaj faras siajn bezonojn, kiel li faris ĝuste hieraŭ, antaŭ ol oni metis lin en la kaĝon. Se tiel do, ĉu mi kredu lian ensorĉon? Mi ofte aŭdis diri, ke la ensorĉitoj nek manĝas, nek dormas, nek parolas, sed mia mastro, se oni ne interrompas lin, parolas pli ol tridek advokatoj.
Poste li turnis sin al la pastro kaj daŭrigis:
– Ha, vi, sinjoro pastro! Ĉu via moŝto pensas, ke mi ne rekonis vin, kaj ke mi ne divenas kaj komprenas kion vi celas per ĉi ensorĉoj? Sciu, mi konas vin, kiom ajn vi kovras al vi la vizaĝon, kaj sciu, mi komprenas vin, kiom ajn vi maskas viajn artifikojn. Vere, ne povas ekzisti virto kie regas envio, nek donacema spirito kie regas avareco. Je la diablo, via pastra moŝto kulpas tion, ke mia sinjoro ne estas jam edzo de la princino Micomicona, kaj ke mi ne havas, almenaŭ, la rangon de grafo, ĉar oni ne povus atendi alion de la grandanimeco de mia mastro, la Kavaliro de la Trista Mieno, kaj de la gravo de miaj servoj; sed mi vidas nun, ke oni diras prave, ke la rado de la Fortuno rapidas pli ol rado de muelejo, kaj ke la hieraŭaj superstarantoj kuŝas hodiaŭ surtere. Nu, mi sentas bedaŭron pri miaj filoj kaj edzino, ĉar, kiam ili povus kaj devus vidi sian patron reveni hejmen gubernatoro aŭ vicreĝo de la insulo aŭ regno, ili vidos lin eniri stalisto. Mi diras ĉi tion, sinjoro pastro, nur por urĝi vin, ke via konscienco konsideru, kiel aĉe vi traktas mian sinjoron. Zorgu, ke Dio ne igu vin respondi en la transa mondo pri ĉi enfermiteco de mia mastro kaj pri la helpoj kaj favoroj dume ne faritaj de li, ĉar prizonulo.
– Ho ve, jen la kulmino! – intervenis ĉi-momente la barbiro – . Ĉu ankaŭ vi, Sancho apartenas al la frataro de via mastro? Je Dio, mi komencas pensi, ke vi meritas akompani lin en la kaĝo, kaj ke fine vi estos tiel ensorĉita kiel li, se konsideri, kiom da lia humoro kaj lia kavalirismo vi asimilis! En mava horo vi gravediĝis per liaj promesoj, kaj en mava momento via sopirata insulo enbatiĝis en vian kapon!
– Mi gravediĝis de neniu – respondis Sancho – , kaj mi estas tia viro, ke eĉ ne al la reĝo mem mi permesus gravedigi min. Kvankam paŭpera, mi kondutas kiel oldkristano kaj ŝuldas neniom al ajna persono. Se mi deziras insulon, aliaj deziras ion pli mavan. Oni estas filo de siaj agoj kaj mi, kiel homo, povus fariĝi papo, des pli do gubernatoro de iu insulo, se konsideri, ke mia mastro kapablas gajni tiom da ili, ke li ne scius kion fari kun ili. Zorgu, kiel vi parolas, barbira moŝto, ĉar ne ĉio konsistas en la pritondado de barboj, kaj ekzistas ioma diferenco inter Petro kaj Petro. Mi diras tion, ĉar ni bone konas unu la alian, kaj oni min ne povas trompi per falsa ĵetkubo. Kaj pri la ensorĉo de mia mastro, Dio konas la veron; kaj punkto, ĉar preferindas ne plu agiti la kaĉon.
La barbiro ne volis respondi al la ŝildisto, por ke ĉi lasta ne rivelu, per siaj naivaĵoj, kion li kaj la pastro tiel multe klopodis kaŝi; kaj pro la sama motivo la pastro invitis la kanonikon rajdi kun li iom pli antaŭe por informi lin pri la mistero de la kaĝo kaj pri aliaj amuzaj aferoj. La kanoniko konsentis, antaŭis sin kun siaj servistoj kaj tre atentis kion la pastro rakontis pri la karaktero, vivo, frenezo kaj kutimoj de don Quijote, kaj, pli resume, pri la komenco kaj motivo de liaj ekstravagancoj, pri la serio de liaj aventuroj ĝis la momento kiam oni metis lin en la kaĝon, kaj fine pri ilia projekto provi iel resanigi lin de lia frenezo. Denove miris la kanoniko kaj ties servistoj je la stranga historio de don Quijote, kaj, kiam ĝi finiĝis, li diris:
– Vere, sinjoro pastro, mi havas la opinion, ke la tiel nomataj kavaliraj libroj tre nocas en la regno; kaj kvankam mi legis, puŝite de vana kaj falsa inklino, la komencon de la pliparto de tiaj verkoj, neniam mi paciencis fini eĉ unu el ili, ĉar, ŝajnas al mi, ĉiuj prezentas proksimume la saman enhavon, kun apenaŭaj diferencoj. Mi kredas ke ĉi speco de libroj kaj intrigoj devenas de la tiel nomataj miletaj fabeloj[192], t.e. ekstravagancaj rakontoj kies celo estas, ne instrui, sed nur distri, male ol la moralaj fabloj, kiuj samtempe instruas kaj delektas. Kvankam la kavaliraj libroj precipe celas distri, mi ne komprenas, kiel ili povas sukcesi, se konsideri, ke ili plenas ĝisrande de monstraj absurdoj. La spirito plezuras antaŭ io fakta aŭ imaga, el kiu fontas belo kaj harmonio. Sed kian belon aŭ kian proporcion inter la partoj kaj la tuto, aŭ inter la tuto kaj ties partoj povas montri verko aŭ fabelo, kie deksepjara knabo dividas per unu sola hako, kvazaŭ marcipanon, ian giganton grandan kiel turo, aŭ kie, en la priskribo de batalo, oni rakontas, ke ĉe la flanko de la malamikoj staras unu miliono da batalantoj, kaj se la heroo de la libro kontraŭas ilin, ni devas akcepti nepre, ĉu vole, ĉu nevole, ke tia kavaliro sola venkas per nur la kuraĝo de sia forta brako? Kaj kion diri pri tio, kiel facilanime hereda reĝino aŭ imperiestrino kondutas inter la brakoj de nekonata kavaliro vaganta? Kia spirito, se ne tute nescia kaj barbara, povas trovi distron, legante, ke granda turo plena de kavaliroj velas sur la maro kiel ŝipo sub favora vento, kaj ke ĝi troviĝas ĉi-nokte en Lombardio kaj morgaŭ matene en la lando de Preste Juan de Las Indias aŭ alia regno neniam konata de Ptolomeo nek vizitata de Marko Polo? Kaj se oni respondus al mi, ke la aŭtoroj de tiaj libroj verkis ilin kiel fikcion kaj sekve havas nenian devon zorgi pri veroj aŭ logikoj, mi rebatus, dirante, ke ju pli la fikcio similas al la vero kaj proksimiĝas al la probablo, des pli bona kaj loga ĝi ŝajnas. La fikciaj rakontoj devas kongrui kun la menso de siaj legantoj kaj esti elpensitaj tiamaniere, ke, sen la utiligo de evidentaj neebloj kaj ekscesoj, ili kreu suspenson kaj veku admiron, surprizon, plezuron kaj emocion, tiele, ke intereso kaj kontento povu iri man-en-mane; kaj ĉion ĉi ne kapablos atingi la verkisto, kiu devias de la verŝajno kaj de la imito de la realo, t.e. de la fundamentoj de la perfekta literaturo. Mi ne vidis ankoraŭ kavaliran libron, kies intrigo formus tutan korpon kun ties membroj, tiel, ke la meza membro respondus al la unua, kaj la lasta al la unua kaj al la meza; male, ili prezentas tiom da membroj, ke, ŝajne, la aŭtoroj pli intencis fari ĥimeron aŭ monstron ol figuron proporcian. Krome, ilia stilo estas aspra, iliaj aventuroj nekredeblaj, iliaj am-aferoj lascivaj, iliaj komplimentoj ridindaj, iliaj bataloj longaj, iliaj konversacioj stultaj, iliaj vilaĝoj ekstravagancaj, kaj, fine, ili montras sin tiel mankaj je arto kaj talento, ke ili meritas esti ekzilitaj el la kristanaj regnoj, kiel aro da sentaŭguloj.
La pastro aŭskultis la kanonikon kun granda atento kaj opiniis lin viro saĝa kaj prava en ties rezonoj; sekve li respondis, ke, tial, ke li havas lian saman opinion kaj sentas lian saman antipation kontraŭ la kavaliraj libroj, li siatempe oferis al la fajro la multajn volumojn de don Quijote. Poste li menciis sian ekzamenon de la verkoj, kaj kiom da ili li kondamnis bruli aŭ absolvis. La kanoniko multe ridis je tio kaj diris, ke, kvankam li opinias tiel aĉaj tiajn librojn, li trovas en ili ion bonan, nome, la vastan kampon de iliaj temoj, kie talenta viro povus montri sian kapablon, libere uzante la plumon tiel en la priskribo de ŝipo-pereoj, tempestoj, renkontiĝoj kaj bataloj, kiel en la pentro de la kuraĝa kapitano kun ties necesaj kvalitoj: prudento por antaŭiĝi al la ruzoj de la malamikoj; rapido por agi; kuraĝo por ataki kaj elteni…
Krome la aŭtoro povus verki jen pri tragika kaj lamentinda evento, jen pri feliĉa kaj neatendita okazaĵo; ĉi tie pri belega damo, honesta, saĝa kaj pudora; tie pri kristana kavaliro sentima kaj ĝentila; transe pri monstra kaj fanfarona barbaro; pretere pri princo kuraĝa, afabla kaj bone edukita… Kaj prezenti ankaŭ la bonon kaj lojalon de vasaloj kune kun la grandanimeco kaj la donema spirito de senjoroj. Li povus montri sin foje astrologo, foje lerta kosmografo, foje muzikisto, foje sperta en la aferoj ŝtataj, kaj eble ne mankus al li la okazo aperi kiel orakolo, se li volus. Li povus fari priskribon de la ruzoj de Ulizo, de la kompatemo de Eneo, de la kuraĝo de Aĥilo, de la misfortunoj de Hektoro, de la perfidoj de Sinon, de la amikeco de Eŭrialo, de la grandanimeco de Aleksandro, de la aŭdaco de Cezaro, de la pardonemo kaj sincero de Trajano, de la fidelo de Zopiro, de la prudento de Katono kaj fine, de la tuto de agoj, kiuj faras eminentulon perfekta, kaj kiujn la verkisto povus atribui al unu sola viro aŭ dividi inter multaj. Kaj se al ĉio ĉi aldoniĝas agrabla stilo kaj inĝenia intrigo plejeble proksima al la vero, la aŭtoro certe teksus ŝtofon el diversaj kaj brilaj fadenoj, kiu, kiam finita, montrus sin tiel bela kaj perfekta, ke ĝi atingus la superan celon de tiaj verkoj, nome, samtempe instrui kaj delekti, kiel mi jam diris. Ĉar, verkante sen observi rigoran ordon, la aŭtoro havas la ŝancon montri sin eposa, lirika tragika aŭ komika, dank’ al la partoj kie aplikeblas la dolĉegaj kaj agrablaj artoj de la poezio kaj la retoriko; ĉar epopeon oni povas verki same en prozo kiel en poezio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.