|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Feliĉa, feliĉega estis la epoko, kiam la sentima kavaliro don Quijote de La Mancha elrajdis en la mondon, ĉar, pro lia nobla decido revivigi kaj restarigi la jam perditan kaj preskaŭ mortintan ordenon kavaliran, ni ĝuas en la nuna tempo, tiel manka je plaĉaj distroj, ne nur la ĉarmon de lia aŭtentika historio, sed ankaŭ ties rakontojn kaj novelojn, kiuj montriĝas ne malpli agrablaj, artaj kaj veraj ol la propra historio, kies karditan, retorditan kaj bobenitan fadenon ni reprenas nun. Ĝi diras, ke, ĝuste kiam la pastro volis konsili Cardenion, lin deturnis de tio trista voĉo jene plendanta:
– Ho, Dio! Ĉu eble mi alvenis fine al loko utiligebla kiel sekreta tombo por ĉi korpo mia, kies pezan ŝarĝon mi tiel kontraŭvole portas? Mi kredas, ke jes, se ne estas ŝajna la soleco de ĉi montoj. Ve al mi! Pli agrablos al mi la akompano de ĉi rokoj kaj veproj, ĉar inter ili mi povos levi al la ĉielo miajn plendojn, ol la ĉeesto de iu ajn homo, se konsideri, ke de neniu sur la tero mi ricevus konsilon en miaj duboj, konsolon en miaj afliktoj, aŭ rimedon en miaj misfortunoj.
La pastro kaj liaj kompanoj aŭdis klare ĉion ĉi, kaj ĝuste pensante, ke la plendulo troviĝas proksime, ili iris serĉi lin, faris apenaŭ dudek paŝojn kaj vidis trans rokego junulon, kiu en kampula kostumo sidis ĉe frakseno. Ili ne povis distingi lian vizaĝon, ĉar li tenis la kapon klinita super la akvo de rojo, sur kies bordo li lavis al si la piedojn. Tiel silente ili proksimiĝis, ke li aŭdis nenion, atenta nur al la lavado de siaj piedoj, kiuj tute similis al du pecoj de blanka kristalo inter la ŝtonoj de la rojo. La pastro kaj la aliaj miris je la blanko kaj belo de tiaj piedoj, kiuj videble ne havis la kutimon treti terbulojn aŭ iri post plugiloj kaj bovoj, eĉ se la vesto de la junulo sugestis la malon. La pastro iris ĉefronte, kaj rimarkante, ke la junulo ne vidis ilin, li faris signon al siaj du kompanoj, ke ili kaŝu sin post kelkaj rokoj tie starantaj; farinte tion, ili observis kun atento la junulon kaj vidis, ke li portas grizan manteleton du-baskan alĝustigitan al la talio per blanka tuko, pantalonon kaj gamaŝojn el griza ŝtofo, kaj, sur la kapo, ĉapon grizan. La gamaŝoj, suprentiritaj ĝis la duono de la kruroj, rivelis ilin blankaj kiel alabastro. Li finis lavi siajn belajn piedojn kaj, kiam li prenis el sub la ĉapo la tukon por viŝi ilin, li levis la kapon, kaj la rigardantoj havis tiam la okazon vidi vizaĝon tiel senegale belan, ke Cardenio flustris al la pastro: «Ĉar tio ne estas Luscinda, temas ne pri homa, sed pri dia persono».
La junulo demetis la ĉapon, skuis la kapon de flanko al flanko, kaj tiam komencis liberiĝi kaj diskaskadi haroj kapablaj veki la envion de la sunaj radioj. Ĉe tio, la rigardantoj komprenis ke la sidanta persono estas ne kampulo, sed virino delikata kaj pli bela ol la ceteraj virinoj ĝis tiam vidataj de la pastro kaj la barbiro. Eĉ la propra Cardenio opinius same, se li ne konus Luscindan, ĉar li poste deklaris, ke nur la belon de Luscinda oni povus kompari kun la belo de tiu junulino. La longaj kaj blondaj haroj kovris al ŝi ne nur la dorson, sed eĉ la tutan korpon escepte de la piedoj. Tiel abundan kaj densan hararon ŝi havis, ke ŝi uzis la fingrojn kombilmaniere, kaj, se ŝiaj piedoj ŝajnis en la akvo pecoj el kristalo, ŝiaj manoj inter la haroj similis al pecoj de pura neĝo; ĉio ĉi pliintensigis la miron de la tri rigardantoj kaj ties deziron koni ŝin. Ili do decidis montri sin, sed, kiam ili moviĝis por ekstari, la bela knabino levis la kapon, apartigis per la du manoj la harojn de sur la okuloj kaj turnis la rigardon al la irantoj. Ekvidinte ilin, ŝi tuj levis sin kaj, sen halti por surmeti la ŝuojn aŭ religi la harojn, haste prenis apude kuŝantan sakon, kiu ŝajne enhavis tolaĵon, kaj volis forkuri plena de surprizo kaj timo; sed, farinte apenaŭ ses paŝojn per siaj delikataj piedoj, ŝi falis al la grundo, ĉar ŝi ne kapablis elteni la akron de la ŝtonoj. Vidante tion, la tri viroj iris al ŝi, kaj la pastro parolis unua:
– Haltu, sinjorino, kiu ajn vi estas. Ni deziras nur servi vin, do ne ekzistas motivo por via forkuro. Nek viaj piedoj povus vin porti, nek tion ni konsentus.
Ŝi tiel plenis de embaraso kaj surprizo, ke ŝi ne respondis eĉ unu vorton. Ili do pli proksimiĝis, la pastro prenis ŝin je la mano kaj diris:
– Kion via kostumo, sinjorino, kaŝas, tion rivelas viaj haroj. Evidentas, ke pro motivo tre grava vi maskis vian belon per tiel kruda vesto kaj venis al ĉi dezerta loko, kie nur hazarde ni renkontis vin; kaj se ni ne povos alporti rimedon al via misfortuno, ni povos almenaŭ konsili vin, ĉar nenia malfeliĉo povas pezi kaj sin trudi ĝis la ekstremo, ke ĝi rifuzus al sia viktimo, ke tiu aŭskultu konsilon bonintencan. Tiel, do, sinjoro, sinjorino, aŭ kion ajn vi preferas, formetu la timon, kiun kaŭzis al vi nia apero, kaj rakontu vian feliĉan aŭ tristan historion; ni, kune kaj unuope, helpos vin priplori vian misfortunon.
Dum la pastro parolis, la alivestita knabino ŝajnis trafita de stuporo kaj rigardis ilin sen movi la lipojn kaj sen diri eĉ unu vorton, kiel kampulo, al kiu oni subite montrus raraĵon al li nekonatan. Sed la pastro insistis per la samaj argumentoj, kaj fine ŝi rompis sian mutecon, profunde suspirante.
– Se konsideri, ke ĉi dezertaj montoj ne povis kaŝi min, kaj ke miaj disligitaj haroj ne permesas mian langon mensogi, estus vane de mia flanko ŝajnigi ion, kion vi akceptus nur pro ĝentilo. Tiel do, sinjoroj, mi dankas vin pro via kunsento, kiu devigas min kontentigi vian scivolon, kvankam mi timas, ke la rakonto de miaj misfortunoj vekos en vi ne nur kompaton, sed ankaŭ aflikton, ĉar vi povos trovi nek rimedon, nek konsolon por ili. Tamen, por ke vi ne havu dubojn pri mia honoro, kvankam vi konstatis, ke mi estas virino, juna, sola kaj en ĉi kostumo
(cirkonstancoj sufiĉaj, kune aŭ unuope, por detrui ajnan honestan reputacion) mi rakontos kion mi preferus kaŝi se eble.
Ĉion ĉi diris la knabino tiel senhezite, elokvente kaj dolĉe, ke la tri viroj admiris ŝian inteligenton ne malpli ol ŝian belon. Ili proponis al ŝi denove sian helpon kaj petis ŝin rakonti sian historion, kiel ŝi ĵus promesis. La knabino pudore metis al si la ŝuojn, religis la harojn, sidiĝis sur ŝtono kaj senplie, klopodante reteni la larmojn, ke ili ne fluu, ŝi komencis la historion de sia vivo per voĉo egala kaj klara:
– Ĉi tie, en Andaluzio, ekzistas vilaĝo, kies nomon titole portas unu duko, grandulo de Hispanujo. Li havas du filojn: la pli aĝa heredos lian staton kaj ŝajne ankaŭ lian virtan koron. Kaj rilate al la pli juna, mi ne scias kion li heredos, se ne la perfidon de Vellido kaj la trompon de Galalón. Miaj gepatroj, de humila nasko kaj farmistoj de la duko, estas tamen tiel riĉaj, ke, se ilia rango egalus ilian havon, ili povus deziri nenion plian, kaj mi ne suferus mian nunan misfortunon, ĉar eble mia mizera sorto fontas de tio, ke ili ne naskiĝis nobeloj. Verdire ilia rango ne estas honte basa, sed ankaŭ ne tiel alta, ke mi ne rigardus ĝin la kaŭzo de mia mizera sorto. Resume, ili estas kampuloj, homoj simplaj sed oldaj kristanoj, sen unu guto de pagana sango en la vejnoj. Iliaj riĉo kaj reputacio iom post iom gajnas por ili la titolon de hidalgo kaj eĉ de kavaliro, kvankam ili konsideras kiel plej grandan riĉon kaj titolon, ke mi estas ilia filino. Kaj pro tio, ke ili, la plej amoplenaj gepatroj de la mondo, ne havis alian idon, ili dorlotis min, kiel neniam antaŭe oni dorlotis filinon. Mi estis la spegulo, kie ili sin rigardis, la bastono de ilia olda aĝo, la objekto, kune kun la ĉielo, de ilia tuta amo. Kaj tiel bonaj ili estis, ke ilia volo ĉiam koincidis kun la mia; mi mastris en ilia koro, kaj same en la bieno. Mi dungis kaj eksigis la servistojn, tenis la kontojn pri ĉio, kion oni semis kaj rikoltis, pri la ole-muelejoj, la uvo-premejoj, la abelujoj, la hufobestoj maĵoraj kaj minoraj… resume, pri ĉio, kion povas posedi riĉa kampulo. Mi mastrumis kaj administris plej skrupule, ĉe la plena kontento de mia patro, kaj en mia libera tempo, post ol mi traktis kun submastroj, paŝtistestroj kaj aliaj laboruloj, mi distris min per okupoj propraj kaj konvenaj al la puceloj, kiel la brodado kaj ofte la ŝpinado; kaj se kelkfoje mi lasis ĉi taskojn por nutri mian spiriton, mi prenis pian libron aŭ ludis harpon, ĉar la sperto montris al mi, ke la muziko trankviligas la agitiĝojn de la koro kaj mildigas la zorgojn, kiuj fontas de la animo. Tia estis mia vivo en la gepatra domo, kaj mi ĝin priskribas iom detale ne pro vanto, aŭ pro la deziro, ke oni vidu, ke mi riĉas, sed por montri, ke mi falis de bona stato en la mizeron, kie mi senkulpe sidas nun.
»Mi vivis do plene okupata kaj en retiriĝo komparebla al tiu de monaĥino, kaj opiniis, ke nur la servistoj de la domo havis la ŝancon vidi min, ĉar mi iris al la meso frue en la mateno kun mia patrino kaj pluraj servistinoj, kaj tiel kaŝita sub vualoj, ke mi apenaŭ rimarkis ion krom la grundo antaŭ miaj piedoj. Sed la okuloj de la amo, aŭ pli ĝuste, la linke akra rigardo de la pigro eltrovis min iun tagon: la rigardo de don Fernando, la pli juna filo de la duko antaŭe menciita.
Tuj kiam ŝi prononcis la nomon de don Fernando, Cardenio paliĝis, ŝvitegis kaj montris tiel grandan emocion, ke la pastro kaj la barbiro timis, ke li falas en unu el la atakoj de frenezo, kiuj, kiel ili sciis, trafis lin de tempo al tempo. Sed Cardenio nur ŝvitis, sen fari ian movon, kaj fikse rigardis la kampulinon, suspektante, kiu ŝi estas. La junulino ne rimarkis la agitiĝon de Cardenio kaj daŭrigis sian historion:
– Tuj kiam li min vidis, kiel li poste diris al mi, li sentis sin kaptita de fortega pasio, kaj baldaŭ liaj agoj tion konfirmis. Sed por plej baldaŭ fini la rakonton de mia misfortuno, mi silentos pri la paŝoj, kiujn li faris, ĝis li deklaris al mi sian amon. Li subaĉetis ĉiun serviston de mia domo, donis kaj promesis donacojn al miaj parencoj, pasigis la tagojn en mia strato inter festoj kaj amuzoj; kaj en la noktoj, la muziko lasis dormi neniun. La nekalkuleblaj biletoj venintaj, mi ne scias kiel, al miaj manoj, plenis de amaj deklaroj kaj konfesoj kaj enhavis pli da ĵuroj kaj promesoj ol da silaboj. Ĉio ĉi, anstataŭ moligi min, igis min pli nefleksebla, kvazaŭ li estus mia ĝismorta malamiko, kaj liaj klopodoj efikis kontraŭe al liaj deziroj. Ne pensu, ke ne plaĉis al mi la ĝentilo de don Fernando, aŭ ke mi trovis lian insistadon troa; male; ke tiel grava nobelo admiris kaj deziris min, kaŭzis al mi nedifineblan plezuron, kaj mi ne povis ne ŝati tion, ke li min laŭdis en siaj biletoj, ĉar mi pensas, ke kiom ajn ni, virinoj, turpas, ĉiam plaĉas al ni esti nomataj ĉarmulinoj.
»Sed al ĉio ĉi oponis mia pudoro kaj la konstantaj konsiloj de miaj gepatroj. Ili bone konis la intencon de don Fernando, ĉar li tute ne zorgis kaŝi ĝin antaŭ la mondo. Ili diris al mi, ke ilia reputacio kaj honoro dependas de mia virto, kaj ke mi ne devus forgesi la diferencon de rango inter don Fernando kaj mi, por kompreni, ke li ne deziris mian bonon, sed nur kontentigi sian propran plezuron, eĉ se li asertus la malon. Ili aldonis, ke se mi volus meti finon al liaj arbitraj pretendoj, ili volonte edzinigus min al la viro, kiun mi dezirus en la urbo aŭ en la distrikto, ĉar tion atingus ilia riĉo kaj mia bona famo. Konvinkite de la vero de iliaj argumentoj kaj de la solido de iliaj promesoj, mi tenis min eĉ pli firme, kaj neniam respondis al don Fernando unu solan vorton, kiu povus doni iometon da espero al lia pretendo.
»La singardon mian li prenis sendube por disdegno, kaj tio certe ekscitis lian lascivan apetiton. Mi ne povas nomi alie lian pasion, kaj cetere, se li estus sentinta decan amon, vi nenion scius, ĉar ne ekzistus la okazo ĝin rakonti. Nu, fine don Fernando aŭdis, ke miaj gepatroj volas edzinigi min por meti finon al lia espero, aŭ, almenaŭ, por havigi al mi unu plian gardanton, kaj tio puŝis lin fari la jenon: iun nokton, kiam mi sidis en mia ĉambro kun nur unu servistino, kaj kun la pordoj bone riglitaj por pli bone ŝirmi mian virton, subite, sen ke mi povus imagi, kiel li enŝteliĝis malgraŭ mia singardo, mi vidis lin en la soleco kaj silento de la ĉambro. Lia apero tiel ŝokis min, ke miaj okuloj iĝis blindaj, kaj mia lango, senmova. Mi do ne povis krii, kaj eĉ se mi povus, tion li certe evitus, ĉar li proksimiĝis kaj prenis min inter siaj brakoj. Kiel dirite, en mia konfuziteco kaj stuporo, mankis al mi forto por defendi min.
»Li komencis paroli al mi, kaj mi ne komprenas, kiel la mensogo povas lerti tiel, ke ĝi kombinas aron da falsaj vortoj kaj vidigas ilin veraj. La perfida don Fernando klopodis kreditigi per larmoj siajn promesojn kaj per suspiroj sian intencon; kaj mi, kompatinda, sola, sensperta en tiaj aferoj, iel komencis kredi veraj tiom da falsaj ĵuroj, kvankam liaj larmoj kaj suspiroj inspiris al mi nur honestan kompaton. Rekonsciiĝinte de mia stuporo, mi komencis parte reakiri mian perditan spiriton, kaj diris kun pli da kuraĝo ol mi kredis havi:
«Sinjoro, se anstataŭ esti en viaj brakoj, mi troviĝus inter la ungoj de sovaĝa leono, kaj povus liberigi min de ĝi, nur dirante aŭ farante ion kontraŭan al mia honoro, tiel neeble estus al mi tia faro aŭ diro, kiel modifi la paseon. Kvankam vi premas al mi la korpon per viaj brakoj, mian animon ŝirmas la puro de miaj honestaj pensoj, kiuj estas tre diferencaj de la viaj, kiel vi konstatos, se vi insistos realigi vian intencon per forto. Mi estas farmistino via, sed ne via sklavo. La nobeleco de via sango nek povas nek devas doni al vi la rajton senhonorigi kaj ofendi la humilon de la mia. Cetere mi konsideras min, kiel kampulino kaj farmistino, ne malpli bona ol vi kiel sinjoro kaj nobelo. Ne pensu, ke vi sukcesos superforti min, aŭ delogi min per viaj riĉoj, aŭ trompi min per viaj vortoj, aŭ kortuŝi min per viaj larmoj kaj suspiroj. Se tiel kondutus la viro, kiun miaj gepatroj destinus al mi kiel edzon, mi cedus al lia volo kaj lin obeus, kaj, ĉar mi ne perdus la honoron, mi donus al li senreziste, eĉ se ne kompleze, kion vi pretendas nun per forto. Ĉi tion mi diras, por ke vi sciu, ke neniu krom mia laŭleĝa edzo atingos ion de mi».
«Se nur tio zorgigas vin, belega Dorotea», tiel mi nomiĝas, la kompatinda al vi parolanta, «nu, jen, mi donas al vi mian manon kiel promeson, ke mi estos via edzo, kaj ĉi veron atestu la ĉielo, de kiu nenio kaŝiĝas, kaj la jena figuro de Nia Sinjorino», diris la perfidulo.
Kiam Cardenio aŭdis ŝin diri, ke ŝi nomiĝas Dorotea, li denove agitiĝis, vidante, kiel konfirmiĝis tio, kion li dekomence suspektis. Sed li ne volis interrompi ŝian historion, ĉar li deziris aŭskulti ĝis la fino kion li jam preskaŭ tute divenis. Li nur diris:
– Via nomo do estas Dorotea, sinjorino? Mi jam aŭdis pri alia Dorotea, kies misfortunoj ŝajnas similaj al la viaj. Sed bonvolu daŭrigi, poste mi diros al vi ion, kio samtempe ŝokos kaj doloros vin.
Frapita de la vortoj kaj de la stranga kaj ĉifona kostumo de Cardenio, Dorotea petis lin tuj diri kion ajn li sciis pri ŝiaj aferoj, ĉar la sorto lasis al ŝi ion bonan: la kuraĝon alfronti ajnan eventualan malfeliĉon, tial, ke ŝi havis la certecon, ke nenio pli terura ol ŝia nuna misfortuno povus trafi ŝin.
– Se konfirmiĝos plene tio, kion mi imagas, mi ne hezitos diri al vi pri kio temas, sinjorino – respondis Cardenio – . Sed en la nuna momento ne necesas, ke mi parolu.
– Laŭ via plaĉo – diris Dorotea – . Nu, daŭrigante mian rakonton, mi aldonu, ke don Fernando prenis sanktan figureton kaj metis ĝin kiel atestanton de nia kuniĝo. Per konvinkaj promesoj kaj solenaj ĵuroj li trudis al ŝi la devon edziĝi al mi, kvankam, antaŭ ol li finis paroli, mi petis, ke li pensu bone kion li faras, kaj ke li konsideru, kiel furiozus lia patro, se li vidus lin edziĝinta al juna kampulino, al unu el liaj propraj farmistinoj; mi aldonis, ke mia beleco ne blindigu lin, ĉar, kiom ajn ĝi estis, ĝi ne sufiĉis por pravigi lian eraron, kaj ke, se li volus fari bonon pro amo al mi, li devus lasi min iri sur la vojo propra al mia pozicio en la vivo, ĉar neniam la misedziĝoj konservas longe la ĝojon de la unuaj tagoj. Ĉi argumentojn, kaj multajn kromajn kiujn mi ne memoras, mi kontraŭmetis al li; sed ili ne deturnis lin de lia intenco; li kondutis kiel homo, kiu kontraktante pri negoco, facile akceptas ĉiun kondiĉon, ĉar li ne pensas pagi. Mi iom cerbumis tiam kaj diris en mi: «Certe mi ne estus la unua leviĝi de humila al alta stato pere de edziĝo, nek don Fernando, pelate de beleco, aŭ pli probable, de blinda amo, estus la unua preni al si kunulinon de suba rango. Mi farus do nenion novan, sekve estus bone akcepti ĉi honoron, kiun la sorto prezentas al mi, ĉar, eĉ se lia amo daŭrus nur ĝis la kontentigo de lia deziro, finfine mi estus lia edzino antaŭ la okuloj de Dio. Aliflanke, se mi disdegne repuŝos lin, li ignoros sian devon, uzos la forton, senhonorigos min, kaj poste mi ne povos pravigi min, nek kontentige ekspliki, ke mi havas nenian kulpon. Per kiaj rezonoj mi persvadus miajn gepatrojn kaj la ceterajn personojn, ke ĉi sinjoro eniris neinvitite en mian ĉambron?».
»Ĉi konsideroj kirliĝis momente en mia menso, sed al tio, kio poste kaŭzis mian perdiĝon, ĉefe inklinigis min la ĵuroj, la alvokataj atestantoj, la larmoj kaj, fine, la alloga aspekto kaj la ĉarmo de don Fernando. Ĉio ĉi kune, krom liaj multaj elmontroj de vera amo, povus facile konkeri la koron de ajna virino, eĉ se ŝi estus pli virta ol mi.
»Mi vokis mian servistinon, por ke ŝi estu tera atestanto apud la atestantoj ĉielaj. Don Fernando ripetis kaj konfirmis siajn ĵurojn, alvokis ankoraŭ aliajn sanktulojn, rezervis al si mil malbenojn, por la okazo se li ne plenumus sian promeson, larmis denove, suspiris pli profunde kaj premis min pli forte inter siaj brakoj, kies ĉirkaŭpremon mi ne sukcesis rompi. Ĉe tio la servistino eliris el la ĉambro, mi ĉesis esti pucelo, kaj li kronis sian agon de mensoga perfidulo.
»La tagiĝo sekvis la nokton de mia misfortuno, sed ne tiel baldaŭ kiel sendube don Fernando volis, ĉar, kiam viro kontentigas sian apetiton, lia plej granda deziro estas foriri. Mi tion diras, ĉar, eĉ antaŭ ol vidiĝis la helo de la aŭroro, don Fernando rapide lasis min kaj forglitis, gvidate de la servistino, kiu pli frue ankaŭ penetrigis lin ŝtele en la domon. Adiaŭante min, li diris (kvankam kun malpli da varmo kaj insisto ol kiam li alvenis), ke liaj ĵuroj estas firmaj kaj veraj, kaj ke mi fidu lian promeson; kiel plian konfirmon de siaj vortoj, li detiris de sia fingro riĉan ringon kaj ĝin ŝovis sur la mian. Fine li foriris, kaj mi ne scias, ĉu mi tristis aŭ ĝojis; mi certas nur, ke mi sentis min perpleksa, agitata kaj preskaŭ ekster mi, kaŭze de tiel stranga okazo. Mi, aŭ ne havis kuraĝon, aŭ ne memoris severe riproĉi la servistinon pro ties perfido kaŝi don Fernandon en mia ĉambro, ĉar mi ankoraŭ ne konsciis, ĉu tio ĵus okazinta al mi estis afero bona aŭ bedaŭrinda. Ĉe la momento de lia foriro, mi diris al don Fernando, ke, ĉar mi estis jam lia, li povus viziti min la proksimajn noktojn, ĝis li dezirus fari publikan deklaron de nia geedziĝo. Li revenis nur la sekvantan nokton, kaj dum pli ol unu monato mi ne povis vidi lin en la strato nek en la preĝejo; vane mi serĉadis lin, kvankam mi sciis, ke li troviĝas en la urbo, kaj ke preskaŭ ĉiutage li iras ĉasi.
»Vere, tiuj tagoj kaj horoj estis por mi plenaj de mizero kaj doloro, kaj mi komencis dubi, kaj eĉ ne kredi, pri la sincero de don Fernando; mi memoras, ke mi faris al mia servistino, pro ŝia perfido, la riproĉojn, kiujn ĝis tiam mi ŝparis al ŝi, kaj ankaŭ, ke mi retenis miajn larmojn kaj klopodis serenigi mian mienon, ĉar mi timis, ke miaj gepatroj povus demandi min pri la kaŭzo de mia tristo, kaj tiam mi devus respondi per ajna mensogo. Sed alvenis la momento, kiam tiaj antaŭzorgoj abrupte ĉesis: mi blinde ignoris ĉian respekton kaj prudentan rezonon, perdis la paciencon, kaj miaj sekretaj pensoj iĝis publike konataj.
»Ĉio ĉi okazis kiam, post kelka tempo, mi aŭdis, ke don Fernando edziĝis, en najbara urbo, al knabino belega kaj de honorinda familio, kvankam ne tiel riĉa, ke ŝia doto povus havigi al ŝi tiel altrangan edzon. Oni diris, ke ŝi nomiĝas Luscinda, kaj ke en ŝia edziniĝo okazis pluraj strangaĵoj.
Aŭdinte la nomon de Luscinda, Cardenio nur levetis la ŝultrojn, mordis al si la lipojn, kuntiris la brovojn kaj tuj poste liaj okuloj fariĝis du fontoj de larmoj. Tamen Dorotea daŭrigis sian historion, dirante:
– Kiam mi aŭdis la tristan novaĵon, mia koro, anstataŭ frostiĝi, brulis per tia furiozo, ke mi apenaŭ povis eliri al la strato kaj krie proklami la perfidon kaj la infamion al mi faritajn. Sed mia kolero kvietiĝis, kiam mi decidis efektivigi ian planon tiun saman nokton. Mi pruntis ĉi kostumon disde paŝtisto laboranta je la servo de mia patro kaj konfidis al li mian sekreton. Mi petis de li, ke li min akompanu ĝis la urbo, kie, laŭ la famo, troviĝis la perfida don Fernando. La paŝtisto riproĉis min pro mia manko de prudento kaj trovis mian intencon absurda, sed, vidante min neŝanceligebla en mia decido, li konsentis akompani min, kiel li diris, ĝis la fino de la mondo. Mi tuj metis en tolan saketon virinan veston, kaj kelke da juveloj kaj mono por ajna eventualo, kaj en la silento de la nokto, dirante nenion al la perfida servistino, eliris el mia hejmo kaj, akompanate de la paŝtisto kaj de miaj angoraj pensoj, ekiris piede al la urbo. Mi urĝiĝis sur la vojo kun la deziro alveni plej baldaŭ, ne por malhelpi kion oni jam faris, sed almenaŭ por demandi al don Fernando, kiel li povis fari al mi tian fiagon.
»Post du tagoj kaj duono mi alvenis al la urbo, kaj demandis al la unua preterpasanto pri la situacio de la domo de la gepatroj de Luscinda. Li donis al mi pli da informoj ol mi dezirus; li indikis al mi la domon kaj krome rakontis ĉion okazintan en la edziniĝo de Luscinda, afero tiel konata en la urbo, ke la homoj formis grupojn por babili pri ĝi. Li diris, ke la nokton de la geedziĝo, tuj post ol Luscinda donis sian konsenton esti edzino de don Fernando, ŝi profunde svenis, kaj, ke, kiam li deligis al ŝi la korsaĵon, por ke ŝi pli facile spiru, li trovis sub ĝi bileton skribitan de ŝia propra mano. Luscinda deklaris en la bileto, ke ŝi ne povos esti la edzino de don Fernando, ĉar ŝi jam edziniĝis al Cardenio (kiu, laŭ la asertoj de la preterpasanto, estis unu el la ĉefaj nobeloj de la urbo) kaj ke ŝi diris «jes» al don Fernando nur por obei siajn gepatrojn. Resume, ŝajnas, ke, laŭ la cetera teksto de la bileto, Luscinda havis la intencon mortigi sin tuj post la fino de la ceremonio, kaj tio konfirmiĝis kiam, laŭdire, oni trovis ponardon ie sub ŝia kostumo. Tiam don Fernando, kredante ke Luscinda mokis, disdegnis kaj ofendis lin per sia konduto, tiel koleriĝis, ke li atakis ŝin, antaŭ ol ŝi rekonsciiĝis, kaj li ne vundis ŝin per la sama ponardo trovita sur ŝi, ĉar tion malhelpis ŝiaj gepatroj kaj la ceteraj ĉeestantoj. Oni diris, ke don Fernando tuj foriris de la urbo, ke Luscinda ne rekonsciiĝis ĝis la sekvanta tago, kaj, ke, tiam, ŝi diris al ŝiaj gepatroj, ke ŝi estas la edzino de tiu Cardenio antaŭe menciita. Mi aŭdis ankaŭ, ke Cardenio ĉeestis la ceremonion kaj, ke, kiam li vidis ŝin edziniĝinta, kion li neniam povus imagi, li profunde desperis kaj foriris de la urbo, lasinte leteron, en kiu li plendis pri la nefideleco de Luscinda kaj deklaris sian decidon apartiĝi de la homoj por ĉiam.
»Ĉio ĉi estis publike konata en la tuta urbo, kaj ĉiu parolis pri ĝi, precipe kiam kuris la famo, ke ankaŭ Luscinda malaperis el sia hejmo kaj urbo, ĉar oni vidis ŝin nenie; kaŭze de tio ŝiaj gepatroj preskaŭ freneziĝis kaj ne sciis kion fari por retrovi ŝin. Tia novaĵo animis min; mi pensis, ke pli bone estis al mi ne trovi don Fernandon, ol trovi lin edziĝinta; ke eble ekzistas ankoraŭ rimedo por mia misfortuno; ke la ĉielo malhelpis lian duan edziĝon sendube por igi lin kompreni ke, kiel kristano, li devas atenti la sanon de sia animo pli ol la logon de la mondaĵoj. Ĉi pensoj rondiris en mia menso kaj konsolis min per esperoj vanaj kaj nebulaj, por ke mi eltenu ĉi abomenindan vivon.
»Mi estis ankoraŭ en la urbo kaj ne sciis kion fari pro la foresto de don Fernando, kiam, iun tagon, mi aŭdis urban kriiston; li anoncis riĉan rekompencon al la persono min trovonta, kaj laŭte priskribis mian aĝon kaj kostumon. Aliflanke, mi eĉ aŭdis la onidiron, ke la paŝtisto min akompananta delogis kaj fortiris min de ĉe miaj gepatroj, kaj tio profunde afliktis min, ĉar mi komprenis, kiel malalten falis mia reputacio, ne nur pro tio, ke mi forkuris, sed ankaŭ pro la fakto ke mi tion faris kun ulo tute ne inda je mia persono.
»Tuj kiam mi aŭdis la kriiston, mi foriris de la urbo kun la paŝtisto, kiu jam komencis montri kelkan ŝanceliĝon en sia promesita fideleco, kaj, tiun nokton, pelate de la timo esti trovitaj, ni venis en la koron de ĉi densejo. Sed mavo naskas mavon, kiel oni diras, kaj la fino de unu misfortuno kutime signas la komencon de alia pli granda; tion mi spertis, ĉar mia bona paŝtisto, ĝis tiam fidela kaj fidinda, vidante min en ĉi solejo, puŝate de sia friponeco pli ol de mia belo, volis profiti la okazon kaj, sen timo al Dio kaj sen respekto al mi, faris al mi senhontan proponon. Kiam mi respondis al li kun justa indigno, li ne plu petis kaj komencis uzi la forton. Sed la ĉielo, kiu malofte, aŭ neniam, ĉesas prizorgi kaj favori la virton, tiel favoris la mian, ke malgraŭ mia febla forto, mi sukcesis, sen multa peno, faligi lin en ravinon, en kies fundo li restis, mi ne scias ĉu viva aŭ morta. Poste, kurante pli rapide ol mi povus esperi de mia laco kaj angoro, mi plu penetris inter ĉi montoj kun la nura penso kaj deziro kaŝi min de mia patro, kaj de la personoj, kiuj serĉis min en lia nomo.
»Mi ne scias kiom da monatoj pasis, de kiam mi venis ĉi tien, kie posedanto de gregoj trovis min, prenis min kiel sian serviston kaj kondukis min al vilaĝo kaŝita en la denso de ĉi montoj. Mi laboris por li kiel paŝtisto kaj klopodis esti ĉiam en la makiso por kaŝi ĉi harojn, kiuj tiel neatendite ĵus perfidis min. Tamen miaj antaŭzorgoj kaj ruzoj vanis, ĉar mia mastro, eltrovante, ke mi ne estas viro, kovis la saman perfidan ideon, kiel mia paŝtisto. Sed, ĉar la fato ne ĉiam provizas tujan rimedon kontraŭ ĉiu bato sia, ne aperis ĉi-okaze ravino aŭ profundaĵo, kien mi povus faligi la mastron same kiel mi faligis la paŝtiston, do, mi denove vagis ĉi tie, serĉante lokon, kie, neĝenate, mi povus peti de la ĉielo kun larmoj kaj suspiroj, ke ĝi kompatu min kaj donu al mi forton kaj gracon sufiĉan, por ke mi liberiĝu de mia misfortuno, aŭ, almenaŭ, por ke mi mortu inter ĉi solejoj sen lasi memoron pri ĉi mizerulino, kiu, kvankam senkulpa, donis motivon por ke la homoj parolu mavon pri ŝi, tiel en ŝia lando, kiel en la fremdaj teroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.