La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 30

Pri la inĝenia procedo uzita por deturni nian enamiĝintan kavaliron de la rigora pentofaro, kiun li trudis al si

Apenaŭ ĉesis paroli la pastro, Sancho diris:

– Je mia fido, sinjoro licenciulo, mia mastro tion faris, kvankam ne mankis admonoj de mia flanko, ke li devus bone konsideri sian intencon, kaj ke li pekus, se li liberigus la ĉenulojn, ĉar oni kondukis ilin survoje al la galeroj pro iliaj multegaj friponaĵoj.

– Idioto! – interrompis lin don Quijote – . Ne estas devo aŭ koncerno de vaganta kavaliro esplori, ĉu la homoj afliktitaj, kaptitaj kaj ĉenitaj, kiujn li trovas sur la vojo, vidiĝas tiel pro iliaj krimoj aŭ pro iliaj misfortunoj; lia sola tasko konsistas en tio, helpi ilin, konsiderante ne iliajn misfarojn, sed nur ilian suferon. Mi renkontis veran rozarion da viroj mornaj kaj mizeraj kaj kondutis al ili, kiel mia religio preskribas. Ĉio cetera ne gravas. Kaj se iu obĵetas (oni esceptu la sanktan honorindon de la honesta persono de la sinjoro licenciulo) mi diras, ke li scias nenion pri la aferoj kavaliraj, ke li mensogas kiel bastardo kaj filo de putino, kaj ke mi konigos tion al li pli klare per la klingo de mia glavo.

Tion dirante, li plifirmiĝis sur la piedingoj kaj mallevis la vizieron de sia kasko, ĉar la barbo-pelvon, kiun li prenis por la helmo de Mambrino, li pendigis siatempe de la fronta sel-arko de Rocinante en atendo de la okazo riparigi la difektojn al ĝi kaŭzitajn de la galeruloj.

Dorotea, sprita kaj inteligenta, jam rimarkis la frenezon de don Quijote, kaj observante, ke ĉiuj, krom Sancho Panza, mokas lin, deziris mem partopreni en la amuzo, kaj diris ĉe lia kolero:

– Sinjoro kavaliro, memoru, ke, laŭ via promeso, vi ne povus interveni en alian aventuron, eĉ se ĝi estus plej urĝa. La brusto de via moŝto trankviliĝu, ĉar, se la sinjoro licenciulo sciintus, ke via nevenkebla brako liberigis la galerulojn, li kunkudrus al si la lipojn per tri steboj, kaj eĉ tri fojojn mordus al si la langon, antaŭ ol li dirus eĉ unu solan vorton ofendan al via moŝto.

– Mi ĵuras, ke mi tion vere farintus – diris la pastro – , kaj krome, eĉ parton de la lipharoj mi deŝirus al mi.

– Sinjorino, mi silentos, kaj detenos la justan koleron jam leviĝintan en mia brusto – diris don Quijote – . Pace kaj kviete mi kondutos ĝis mi plenumos mian promeson; sed, page por ĉi decido mia, bonvolu diri al mi, se ne estas al vi ĝene, pri la naturo de via misfortuno kaj pri la personoj, kontraŭ kiuj mi devas venĝi vin kontentige, juste kaj plene.

– Volonte mi tion faros, se vi ne enuos, aŭskultante tristaĵojn kaj misfortunojn – respondis Dorotea.

– Ne, sinjorino, mi ne enuos – diris don Quijote.

– Tiel do, viaj moŝtoj aŭskultu min atente.

Apenaŭ ŝi diris tion, Cardenio kaj la barbiro, scivolaj vidi kiel la sprita Dorotea inventos sian historion, proksimiĝis al ŝi. Ankaŭ Sancho, tiel trompita pri ŝi, kiel lia mastro, faris la samon. La junulino sin komforte aranĝis sur la selo, preparis sin paroli per ektusoj kaj aliaj gestoj kaj komencis diri kun granda sprito:

– Sciu unue, sinjoroj, ke mi nomiĝas…

Tiam ŝi haltis momenton, ĉar ŝi forgesis la nomon, kiun la pastro donis al ŝi; sed li, komprenante la kaŭzon de ŝia hezito, helpe intervenis:

– Ne strange, sinjorino, ke Via Grandeco sentas konfuzon kaj embarason, rakontante vian misfortunon; tiaj sortobatoj ofte nebuligas tiel dense la memoron de la kompatinda persono, kiu devas ilin travivi, ke li eĉ ne memoras sian propran nomon, kiel okazas al via moŝto, kiam vi forgesas, ke vi nomiĝas princino Micomicona, leĝa heredantino de la granda regno Micomicón. Nun, post ĉi precizigo Via Grandeco povos facile retrovi en via damaĝita memoro ĉion, kion vi bonvolos rakonti al ni.

– Vi pravas – respondis la junulino – , kaj mi pensas, ke, de nun, mi ne bezonos aliajn atentigojn por bone rakonti ĝis la fino mian veran historion. Sciu do, ke mia patro, reĝo Tinacrio la Saĝa, eminentis en la tiel nomata magia arto kaj antaŭvidis per ĝi, ke mia patrino, reĝino Jaramilla, mortos antaŭ ol li, ke iom poste ankaŭ li mortos, kaj ke mi do restos orfa. Sed li diris, ke eĉ pli multe lin afliktas lia certeco, ke la mastro de granda insulo najbara al nia regno, iu monstra giganto nomata Pandafilando la Straba (ĉar, kvankam liaj okuloj estas normalaj kaj sidas en sia propra pozicio, li ĉiam strabas, kaŭze de sia malico, por meti timon kaj teruron en la koron de la homoj, kiam li ilin rigardas), nu, tiu giganto, laŭ la diro de mia patro, invadus mian regnon, kiam li scius pri mia orfeco, ĉion rabus de mi kaj ne lasus al mi eĉ unu vilaĝeton, kie mi povus vivi; mia patro la reĝo aldonis, ke tian ruinon kaj misfortunon mi evitus, se mi edziniĝus al la giganto, sed mia patro pensis ankaŭ, ke mi neniam konsentus tiel misproporcian pariĝon; kaj li pravis, ĉar tute ne venis al mi en la kapon la ideo edziniĝi al li aŭ al alia giganto, kiom ajn enorma kaj monstra li estus. Mia patro aldonis, ke, post lia morto, kiam mi vidus Pandafilandon penetri en mian regnon, mi devus ne fronti lin, ĉar tio estus mia ruino, sed lasi lin libere okupi la tutan landon, kaj tiel mi evitus la morton kaj plenan detruon de miaj karaj kaj lojalaj regnanoj, se konsideri, ke mi ne povus starigi sukcesan reziston kontraŭ la infera forto de la giganto. Anstataŭe, en la akompano de kelkaj fideluloj, mi devus direkti min al Hispanujo, kie mi trovus rimedon por miaj misfortunoj en la persono de vaganta kavaliro, kies famo tiutempe jam vastiĝus tra la tuta regno, kaj kies nomo, se mi bone memoras, estus don Azote aŭ don Jigote.

– Li certe diris don Quijote, sinjorino – interrompis Sancho – , alinome la Kavaliro de la Trista Mieno.

– Efektive – respondis Dorotea – . Li diris ankaŭ, ke li estus altakreska kaj kavavizaĝa, kaj ke sur lia dekstra korpoflanko, proksimume sub la liva ŝultro, vidiĝus bruna belgrajno kun kelkaj haroj dikaj kiel krinoj.

Aŭdinte tion, don Quijote diris al la ŝildisto:

– Nu, Sancho, min helpu senvestigi min. Mi volas konstati, ĉu mi estas la kavaliro profetita de tiu saĝa reĝo.

– Kial via moŝto volas sin nudigi? – demandis Dorotea.

– Ĉar mi deziras vidi, ĉu mi havas sur mi la belgrajnon menciitan de via patro – respondis don Quijote.

– Ne necesas, ke vi senvestiĝu – diris Sancho – . Mi scias, ke via moŝto havas meze de la spino tiuspecan belgrajnon, kio estas signo de forto.

– Tio sufiĉas – diris Dorotea – . Inter amikoj, oni ne zorgu pri bagateloj; tute ne gravas do, ĉu la belgrajno sidas sur la spino aŭ sub la ŝultro; sufiĉas, ke ĝi ekzistas ie ajn sur li, ja temas pri la sama karno. Sendube mia patro ĉion ĝuste antaŭdiris, kaj mi bone agis konfidante min al sinjoro don Quijote, ĉar li estas la persono anoncita de mia patro, kion pruvas la aspekto de lia vizaĝo kaj tio, ke li famas ne nur en Hispanujo, sed eĉ tra la tuta La Mancha. Efektive, tuj kiam mi elŝipiĝis en Osuna, mi aŭdis rakonti tiom da faroj liaj, ke mia koro tuj diris al mi, ke li estas la sama, kiun mi venis serĉi.

– Kiel povis Via Grandeco elŝipiĝi en Osuna? – demandis don Quijote – . Ĝi ja ne sidas ĉe la maro.

Antaŭ ol Dorotea povus respondi, la pastro intervenis:

– La sinjorino princino certe volis diri, ke, elŝipiĝinte en Málaga, ŝi aŭdis paroli pri vi la unuan fojon en Osuna.

– Jes, tion mi volis diri – deklaris Dorotea.

– Sendube – diris la pastro – . Via reĝina moŝto bonvolu daŭrigi vian rakonton.

– Mi jam diris ĉion, krom ke, bonŝance, mi trovis sinjoron don Quijote kaj sekve jam konsideras min reĝino kaj sinjorino de mia tuta lando. Pro sia ĝentilo kaj sindono li konsentis al mi la favoron sekvi min, kien ajn mi lin kondukos, rekte do ĝis Pandafilando la Straba, por ke li mortigu lin kaj redonu al mi kion la giganto tute senrajte uzurpis. Ĉio ĉi okazos laŭlitere, konforme al la profetaĵoj de mia bona patro Tinacrio la Saĝa, kiu diris kaj skribis ankaŭ per literoj grekaj aŭ ĥaldeaj (mi ne distingas la diferencon inter ili), ke, se la kavaliro de la profetaĵoj volus edziĝi al mi, tratranĉinte la gorĝon de la giganto, mi devus senproteste akcepti lin kiel leĝan edzon kaj cedi al li mian regnon kune kun mia persono.

– Kion vi opinias, amiko Sancho? – diris don Quijote – . Ĉu vi ne aŭdis? Ĉu mi ne anoncis al vi la samon?[128] Jen, ni jam havas landon por regi kaj reĝinon por edziĝi.

– Grandioze! – diris Sancho – . La diablo prenu la bastardon, kiu ne edziĝus al ŝi, dishakinte la glutilon de sinjoro Pandahilado. Tiel frandinda reĝino! La puloj de mia lito fariĝu similaj al ŝi!

Tion dirinte, li faris du kapriolojn en aero, en montro de ega kontento; poste li iris al la besto de Dorotea, prenis ĝian bridon, genuiĝis antaŭ ŝi kaj petis ŝian permeson por kisi ŝiajn manojn en signo de tio, ke li rigardas ŝin kiel sian reĝinon kaj sinjorinon. Kiu, inter la ĉeestantoj, povus ne ridi, vidante la frenezon de la mastro kaj la naivon de la servisto? Nu, Dorotea etendis siajn manojn al Sancho kaj promesis fari lin grandsinjoro se, pro graco de la ĉielo, ŝi denove akirus kaj ĝuus sian regnon. Sancho dankegis ŝin per tiaj vortoj, ke la ĉeestantoj refoje eksplodis per ridoj.

– Tia, sinjoroj, estas mia historio – daŭrigis Dorotea – . Mi devas ankoraŭ diri al vi, ke el la personoj min akompanintaj de mia regno, restas al mi nur ĉi bona ŝildisto longabarba, ĉar la aliaj dronis en granda ŝtormo, kiu nin trafis proksime al la haveno; mi kaj li kvazaŭ mirakle albordiĝis sur du tabuloj; cetere vi jam sendube rimarkis, ke ĉio aperas mirakla kaj mistera laŭlonge de mia vivo. Kaj se mi troigis aŭ misprezentis ion, ne forgesu la diron de la sinjoro licenciulo ĉe la komenco de mia rakonto, ke suferante pro eksterordinaraj kaj senĉesaj misfortunoj, oni parte perdas la memoron.

– Mi ĝin ne perdos, ho moŝta kaj kuraĝa sinjorino, kiom ajn grandaj kaj unikaj estos la klopodoj, kiujn mi faros je via servo – diris don Quijote – . Tiel do, unu plian fojon mi konfirmas mian promeson al vi, kaj ĵuras iri kun vi eĉ al la fino de la mondo, ĝis mi frontos vian ferocan malamikon, kies orgojlan kapon mi dehakos, kun la helpo de Dio kaj de mia brako, per la klingo de ĉi glavo… mi ne volas nomi ĝin bona, ĉar la mian forprenis Ginés de Pasamonte…

Ĉi lastajn vortojn li tradentis, kaj poste daŭrigis:

– Kiam mi senkapigos la giganton kaj remetos vian landon en vian pacan posedon, vi povos fari laŭplaĉe kun via persono, ĉar, dum mi havos la memoron okupata, la volon kaptita kaj la menson absorbita de la… nu, ne necesas plu diri… ne eblos al mi eĉ pensi pri edziĝo, eĉ se temus pri edziĝo al la fenikso mem[129].

Sancho ricevis tiel grandan ŝokon, kiam lia mastro manifestis sian rifuzon edziĝi, ke li diris furioze, levante la voĉon:

– Je Dio, sinjoro don Quijote! Certe vi perdis la kandelon el la kapo, ĉar alie vi ne hezitus edziĝi al tiel moŝta princino. Ĉu vi pensas, ke Fortuno proponos al vi similan ŝancon ĉe ĉiu turno de la vojo? Ĉu sinjorino Dulcinea pli belas? Certe ne, ŝi posedas eĉ ne la duonon de la belo de la princino, kaj mi devus aldoni, ke Dulcinea havas apenaŭ meriton sufiĉan por laĉi la ŝuojn de ĉi damo. En la tago de Sankta Neniamo mi ricevos mian grafolandon, se via moŝto kapricas serĉi trufojn en la fundo de la maro. Nu, bonvolu, edziĝu tuj al ŝi, je la diablo, prenu ĉi regnon, kiu falas al vi en la manojn kiel matura frukto, kaj, kiam vi reĝos, faru min markizo aŭ gubernatoro, kaj ĉio cetera iru al la infero!

Don Quijote, aŭdinte tian blasfemadon kontraŭ sia sinjorino Dulcinea, ne povis plu elteni, levis la lancon kaj, sen vorto aŭ averto, ellasis al li sur la dorson du batojn tiel fortajn, ke Sancho falis teren. Kaj sendube tial, ke Dorotea laŭte petis la kavaliron halti, don Quijote ne prenis de li la vivon en tiu momento.

– Ĉu vi pensas, fava hundo – diris iom poste don Quijote – , ke vi ĉiam povos impertinenti al mi, kaj ke ni ne havas alion por fari, krom mokado de via flanko kaj pardonado de la mia? Nu, ne pensu tiel, fripono ekskomunikita: tio certe vi estas, ĉar vi kalumniis la senkomparan Dulcinea. Ĉu vi ne scias, kanajlo kot-anima, ke sen la forto, kiun ŝi transmetas al mia brako, mi ne havus kuraĝon eĉ por mortigi unu solan pulon? Diru, viper-langa mokanto: kiu do, laŭ vi, konkeris ĉi regnon, dehakis la kapon de ĉi giganto kaj faris vin markizo (ĉar mi jam rigardas ĉion ĉi kiel aferon fakte plenumitan), se ne Dulcinea, kies kuraĝo uzas mian brakon kiel instrumenton de ŝiaj faroj? Ŝi batalas kaj venkas en mi, mi vivas kaj spiras en ŝi, kaj en ŝi mi havas ekziston kaj estadon. Ho mizera bastardo, kiel sendanke vi kondutas! Vi vidas vin levita de sur la polvo de la tero al la rango de titolita grandsinjoro kaj reciprokas tiel grandan favoron, dirante mavon pri via favorantino.

Sancho kuŝis disbatita, sed ne tiom, ke li ne povus aŭdi la riproĉojn de sia mastro. Li stariĝis rapide, iris post la ĉevalon de Dorotea kaj de tie diris al don Quijote:

– Nu, sinjoro, se vi firme decidis ne edziĝi al ĉi granda princino, evidentas, ke la regno ne estos via, kaj sekve vi ne povos doni al mi ian rekompencon. Pro tio mi plendas. Sinjoro, edziĝu al ĉi reĝino per unu fojo, nun, kiam ni havas ŝin ĉi tie, kvazaŭ ŝi estus falinta de la ĉielo, kaj poste vi povos iri al sinjorino Dulcinea, konsiderante, ke en la mondo certe ne mankis reĝoj kun konkubinoj. Pri la afero de la beleco mi ne opinias: se diri la veron, la du ŝajnas al mi ĉarmaj, kvankam mi neniam vidis sinjorinon Dulcinea.

– Kion, perfida blasfemanto! Ĉu vi ne vidis ŝin? – ekkriis don Quijote. – Ĉu vi ne alportis ĵus al mi mesaĝon de ŝia flanko?

– Mi volis diri, ke mi ne vidis ŝin sufiĉe longe por observi la belon de ŝiaj ĉarmaj trajtoj, unu post la alia; sed kiel tuto ŝi ŝajnas al mi bone.

– Nun mi komprenas – diris don Quijote – . Kaj pardonu, ke mi vin insultis, ĉar ne estas en la povo de la homoj deteni ties unuan impulson.

– Efektive, sinjoro – respondis Sancho – . Mia unua impulso ĉiam puŝas min paroli; kaj mi ne povas ne diri tion, kio ĉiufoje venas al mia lango.

– Tamen, atentu, kiam vi parolas, Sancho – diris don Quijote – , ĉar longe ĉerpas la kruĉo ĝis ĝi rompiĝas…

– Nu, bone – respondis Sancho – . Dio vidas de la ĉielo ĉies mankojn kaj juĝos, ĉu mi per miaj vortoj kondutis pli riproĉinde ol vi per viaj agoj.

– Sufiĉe jam – diris Dorotea – . Rapidu, Sancho, kisi la manon kaj peti la pardonon de via sinjoro; de nun estu pli modera rilate al viaj laŭdoj kaj kritikoj, ne diru mavon pri sinjorino Tobosa, kiun mi deziras koni kaj servi, kaj havu fidon je Dio: certe ne mankos al vi ia ŝtato, kie vi vivos kiel princo.

Sancho proksimiĝis kapkline al sia mastro kaj petis ties manon. Don Quijote ĝin etendis kun solena mieno kaj, post ol la ŝildisto ĝin kisis, donis al li sian benon kaj petis lin proksimiĝi iom pli por fari al li kelkajn demandojn kaj trakti aferojn tre gravajn. Sancho obeis kaj, kiam li antaŭiĝis ioman distancon de la aliaj, diris don Quijote:

– De kiam vi venis, mi ne havis okazon aŭ tempon por detale demandi al vi pri la mesaĝo, kiun vi portis, kaj pri la respondo, kiun vi ricevis; kaj ĉar nun la sorto donas al ni tempon kaj okazon, ne rifuzu al mi la plezuron aŭskulti viajn bonajn novaĵojn.

– Via moŝto demandu laŭvole – diris Sancho – kaj mi tuj havos preta la respondon. Sed mi petas vin, sinjoro, ne estu tiel venĝema en la futuro.

– Kial vi diras tion, Sancho? – demandis don Quijote.

– Ĉar la batoj, kiujn vi ĵus donis al mi, pli ŝuldiĝas al la disputo okazinta inter ni antaŭ kelke da noktoj[130] pro instigo de la diablo, ol al miaj diroj kontraŭ sinjorino Dulcinea, kies personon, cetere, mi amas kaj kultas kiel relikvon, eĉ se ŝi ne estas tio, pro la fakto, ke ŝi apartenas al via moŝto.

– Je via vivo, Sancho, ne komencu trakti denove la saman aferon; ne ĉagrenu min – diris don Quijote – . Mi jam pardonis vin tiam, kaj cetere vi tre bone konas la proverbon: «Por nova peko, nova pentofaro».

Ĉe tio ili vidis alrajdi sur la sama vojo viron sur azeno kaj, kiam li proksimiĝis, li ŝajnis al ili cigano. Sed Sancho, kies koro kaj okuloj ĉiam sin tiris al ajna azeno, kiun li vidis, tuj rekonis en la viro la galerulon Ginés de Pasamonte, kaj per la fadeno de la cigano li trafis en la bobenon de sia azeno, ĉar efektive ĝi estis la lia. Pasamonte, por kaŝi sian identecon kaj por vendi la azenon, iris en cigana kostumo tial, ke la cigana, kiel multaj aliaj lingvoj, estis al li tiel familiara kiel la propra. Nu, Sancho apenaŭ vidis kaj rekonis lin, diris al li per laŭtegaj voĉoj:

– Hej, Ginesillo, latrono! Lasu mian trezoron, redonu al mi la vivon kaj la konsolon! Lasu la azenon! Fuĝu, bastardo, for de ĉi tie, kanajlo, lasu la predon!

Ne necesis tiom da vortoj kaj insultoj, ĉar, ĉe la unua voĉo, Ginés desaltis al la tero, ekpelis la piedojn en fuĝa hasto kaj perdiĝis el la vido en la daŭro de palpebrumo. Sancho kuris al sia azeno, ĝin brakumis kaj diris al ĝi:

– Kiel vi fartas, trezoro, lumo de miaj okuloj, kompano mia?

Li kisis kaj karesis la beston kvazaŭ ian personon, kaj la azeno, muta, lasis sin kisi kaj karesi sen respondi eĉ unu vorton.

La tuta grupo proksimiĝis kaj gratulis Sanchon pro tio, ke li retrovis la azenon. Don Quijote speciale lin gratulis kaj aldonis, ke li tenas ĉiuokaze valida sian promeson transdoni al li la tri azenidojn. Sancho lin dankis kaj, dum ili du tiel babilis, la pastro gratulis Dorotean pro la sprito kaj koncizo de ŝia rakonto kaj pro tio, ke ĝi tiel multe similas al la historioj de la kavaliraj libroj. Ŝi respondis, ke ŝi ofte sin distris legante tiujn librojn, sed ke ŝi ne scias, kie situas la provincoj kaj la maraj urboj, kaj ke pro tio ŝi trafe maltrafe indikis, ke ŝi elŝipiĝis en Osuna.

– Tion mi rimarkis – diris la pastro – , sekve mi intervenis por ripari vian eraron. Ĉu ne estas mirinde, ke ĉi kompatinda hidalgo tiel facile kredas tiajn mensogojn kaj fantaziojn, nur ĉar ili similas en stilo kaj esenco al la ekstravagancoj de liaj libroj?

– Efektive – respondis Cardenio – . Tiel rara kaj unika estas lia frenezo, ke mi ne scias, ĉu ekzistas homa genio kapabla ĝin elpensi kaj doni al ĝi literaturan formon.

– Menciindas ankoraŭ alia strangaĵo – diris la pastro – . Se oni parolas al ĉi bona hidalgo pri io ajn ne tuŝanta lian frenezon, li ne nur ne diras stultaĵojn, sed eĉ saĝe sin esprimas kaj montras klaran kaj serenan komprenon, tiel, ke se oni nur ne perturbus lin per temoj kavaliraj, la tuta mondo juĝus, ke li havas sanan menson.

Dum ili sin okupis per ĉi babilado, don Quijote, daŭrigante la sian, diris al Sancho:

– Amiko Sancho, la aferon de niaj kvereloj ni formetu en la keston de forgeso, kaj sen ia rankoro aŭ kolero de via flanko diru nun al mi kie, kiel kaj kiam vi renkontis Dulcinean. Kion ŝi faris? Kion vi diris al ŝi? Kion ŝi respondis? Kiel aspektis ŝia vizaĝo, dum ŝi legis mian leteron? Kiu ĝin kopiis al vi? Rakontu ĉion, kio, laŭ vi, indas esti sciata, demandata kaj respondata, ne aldonu aŭ falsu ion por plaĉi al mi kaj, pli grave, preterlasu nenion, por ke mi ne ĉagreniĝu.

– Sinjoro – respondis Sancho – , neniu kopiis al mi la leteron, ĉar verdire mi ne prenis ĝin kun mi.

– Jes, vi pravas – respondis don Quijote – . La kajeron, kie mi skribis ĝin, mi trovis ĉe mi du tagojn post via foriro. Tio forte min ĉagrenis, ĉar mi ne sciis, kion vi farus, kiam vi konstatus la mankon de la letero; mi ĉiam kredis, ke vi revenus ĉi tien de la loko, kie vi rimarkus ĝian neeston.

– Certe mi estus farinta tion – respondis Sancho – , se mi ne parkerus ĝin, kiam via moŝto ĝin legis al mi; mi povis do dikti el la memoro la leteron al sakristiano ĝis la lasta detalo, tiel, ke li diris, ke neniam antaŭe li vidis aŭ legis tiel belan leteron, kiel la via, kvankam li legis en sia vivo multe da ekskomunikaj leteroj.

– Cu vi ĝin memoras ankoraŭ? – demandis don Quijote.

– Ne, sinjoro – respondis Sancho – . Tuj kiam mi diktis ĝin, mi komprenis, ke estus superflue plu reteni ĝin en mia kapo, do apenaŭ mi memoras nur tion pri la «cima», pardonu, pri la

«sublima sinjorino» kaj la lastan parton: «Ĝismorte via, la Kavaliro de la Trista Mieno». Kaj inter la komenco kaj la fino mi metis pli ol tricent fojojn «mia koro, mia vivo, miaj okuloj»…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.