La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 40

Pri aferoj rilataj kaj koncernaj al ĉi aventuro kaj al ĉi memorinda historio

Verdire, la ŝatantoj de historioj similaj al la historio de ĉi libro devus montri sin dankaj al Cide Hamete, ĝia unua aŭtoro, tial, ke li zorgis detale rakonti al ni ĉion kaj ne forgesis meti sub la klaran lumon eĉ la plej sensignifan bagatelon. Li priskribas pensojn, rivelas intencojn, respondas ne formulitajn demandojn, klarigas dubojn, solvas obĵetojn kaj, resume, regalas nin per informoj sufiĉaj por kontentigi la plej scivolan personon de la mondo. Ho, renoma aŭtoro! Ho, feliĉa don Quijote! Ho, fama Dulcinea! Ho, sprita Sancho Panza! Ĉiuj kune, kaj ĉiu aparte, vivu tempon senfinan por la plezuro kaj la ĝenerala amuzo de la homaro.

Diras do la historio, ke, kiam Sancho vidis la duenjon Dolorida sveni, li diris:

– Je mia fido de honesta homo, kaj je la eterna vivo de miaj antaŭuloj, mi ĵuras, ke neniam antaŭe mi aŭdis aŭ vidis, nek mia mastro rakontis al mi, aŭ povus imagi, aventuron tian. Mil demonoj vin prenu, Malambruno, tial, ke vi estas sorĉisto kaj giganto. Ĉu vi ne povis trovi alian specon de puno kontraŭ ĉi pekantinoj ol provizi ilin per barboj? Ĉu ne estus pli bona afero, kaj pli laŭa al ilia stato[337], fortranĉi la duonon de ilia nazo, kvankam poste ili parolus kun snufaj sonoj, anstataŭ garni ilin per barboj? Mi vetus, ke ili jam ne havas sufiĉan monon por pagi la servojn de razisto.

– Vi pravas, sinjoro – respondis unu duenjo – . Mono mankas al ni por nia senbarbigo, do kelkaj el ni uzas ekonomian procedon, nome, apliki al ni sur la vizaĝon algluiĝan plastron kaj poste abrupte ĝin detiri, kio igas nian haŭton nuda kaj glata kiel la fundo de ŝtona pistujo. Ĉar, kvankam en Candaya ekzistas virinoj, kiuj iras de domo al domo por elimini vilon, aranĝi brovojn kaj apliki al la damoj nombron da diversaj ŝmiraĵoj, ni, la duenjoj de nia sinjorino, neniam volis akcepti ilin ĉe ni, tial, ke la pliparto jam tro oldaj mem malĉasti, odoras je parigistinoj. Do, se sinjoro don Quijote ne solvos nian problemon, oni entombigos nin barbaj.

– Mi fortondu mian barbon en la lando de la maŭroj[338] – diris don Quijote – , se mi ne liberigos vin de la viaj.

Ĉi-momente Trifaldi vekiĝis el sia sveno kaj diris:

– La tinto de via promeso, kuraĝa kavaliro, sonis en miaj oreloj, meze de mia sinkopo, kaj helpis min reakiri la konscion kaj la tuton de miaj sensoj; do, denove mi suplikas vin, renoma sinjoro vaganta kaj nevenkebla, plenumi vian bonvolan promeson.

– Ne dubu pri tio – respondis don Quijote – . Diru, sinjorino, kion mi devas fari. Mi pretas servi vin kun mia tuta kuraĝo.

– La afero estas – diris Dolorida – , ke, se oni iras surtere, la regno de Candaya distancas de ĉi tie dek kvin mil mejlojn, plus aŭ minus ses mejlojn. Sed, se oni iras rekte tra la aero, ĝi distancas naŭ mil ses cent okdek unu. Sciu ankaŭ, ke Malambruno informis min, ke, se bonŝance mi renkontus la kavaliron pretan liberigi nin, li sendus al li ĉevalon multe pli bonan kaj malpli miskondutan ol la luaj rajdbestoj, ĉar temus pri la sama ĉevalo, sur kies dorso, la kuraĝa Pierres, kaptinte la lindan Magalona, kunportis ŝin. Oni direktas kaj bremsas la ĉevalon per ligna najlo en ĝia frunto, kaj ĝi flugas tra la aero tiel rapide, ke ŝajnas, ke la diabloj mem ĝin movas. Laŭ olda tradicio, la sorĉisto Merlín konstruis ĉi ĉevalon kaj ĝin pruntis al sia amiko Pierres, kiu faris per ĝi longajn vojaĝojn, kaj, kiel dirite, forkaptis la lindan Magalona kaj, tra la aero, portis ŝin sur ĝia gropo, dum, de sur la tero, la rigardantoj algapis ilin kiel stultuloj. Merlín ordinare pruntis la ĉevalon nur al siaj bonaj amikoj aŭ al la personoj, kiuj pagis al li plej multe. Laŭ nia scio, de la epoko de la granda Pierres oni ne plu rajdis la ĉevalon, sed Malambruno proprigis ĝin al si per siaj artifikoj kaj nun vojaĝas per ĝi ofte kaj tra la tuta mondo: hodiaŭ li troviĝas ĉi tie, morgaŭ en Francujo, postmorgaŭ en Potosí; kaj la plej bona afero estas, ke ĉi ĉevalo nek manĝas, nek dormas, nek bezonas hufumojn, kaj sen flugiloj trotas tiel glite kaj egalpaŝe tra la aero, ke ĝia rajdanto povus porti en la mano glason plenan de akvo, sen ke verŝiĝus eĉ unu sola guto; tial, rajdadi sur ĝi tre plaĉis al la linda Magalona.

– Por iri glite kaj egalpaŝe mi preferas mian azenon – interrompis Sancho – . Vere, ĝi ne flugas tra la aero, sed sur la tero mi privetus ĝin kontraŭ ĉiaj trotuloj de la mondo.

Ĉiuj ridis, kaj Dolorida daŭrigis:

– Kaj ĉi ĉevalo (se Malambruno efektive deziras meti finon al nia misfortuno) troviĝos ĉi tie antaŭ ol pasos duonhoro post la noktiĝo; ĉar li informis min, ke se mi renkontus la ĝustan kavaliron, li sendus al mi tuj kaj rapide la ĉevalon.

– Kiom da personoj povas rajdi ĝin? – demandis Sancho.

– Du – respondis Dolorida – . Unu sur la selo kaj la alia sur la gropo; kaj ordinare, rajdas ĝin kavaliro kaj ŝildisto, kiam mankas forkaptita pucelo.

– Mi volus scii la nomon de la ĉevalo, sinjorino Dolorida – diris Sancho.

– Ĝi nomiĝas nek Pegaso, kiel la ĉevalo de Belerofono, nek Bucefalo, kiel tiu de Aleksandro la Granda, nek Briladoro, kiel tiu de Rolando la freneza, nek, malpli ankoraŭ, Bajardo, kiel tiu de Reinaldos de Montalbán, nek Frontino, kiel tiu de Rugero, nek Bootes, nek Peritoa, kiel laŭdire nomiĝis la ĉevaloj de la suno;[339] ĝi ankaŭ ne nomiĝas Orelia, kiel la ĉevalo rajdata de la senfortuna Rodrigo, lasta reĝo de la gotoj, kiam li partoprenis en la batalo, kie li perdis la kronon kaj la vivon.

– Mi vetus – diris Sancho – , ke tial, ke oni ne donis al ĝi la nomon de unu el ĉi famaj ĉevaloj, ĝi ankaŭ ne ricevis la nomon de la ĉevalo de mia mastro, Rocinante, kiu, se consideri nur la konvenecon de la nomoj, superas la ceterajn ĉevalojn[340].

– Vi pravas – respondis la barba grafino – . Tamen, ankaŭ la ligna ĉevalo havas konvenan nomon: Clavileño la fluganta, aludan al tio, ke la ĉevalo havas najlon en la frunto, estas ligna[341] kaj vojaĝas plej rapide. Do, rilate al la nomo, Clavileño povas rivali kun la fama Rocinante.

– Ĝi havas sufiĉe plaĉan nomon – diris Sancho – . Sed, per kia brido aŭ rimeno oni ĝin direktas?

– Mi jam diris al vi: per la najlo – respondis Trifaldi – . Turnante la najlon en unu aŭ alia direkto, la rajdanto povas iri jen alte tra la aero, jen preskaŭ tuŝante la teron, jen tenante sin en la mezo, kio lasta konvenas, kiam oni deziras entrepreni bonorde ajnan aferon.

– Mi dezirus vidi tian ĉevalon – diris Sancho – . Sed pensi, ke mi rajdos ĝin sur la selo aŭ sur la gropo, egalus peti de ulmo pirojn. Mi apenaŭ povas teni min sur la ŝarĝo-selo, pli mola ol silko, de la azeno, kaj nun oni volas, ke mi rajdu sur gropo ligna, sen ia kuseno aŭ kuseneto. Je Dio, mi ne havas la intencon mueli min, por ke alies barbo malaperu. Ĉiu razu sin laŭpove, ĉar mi ne akompanos mian mastron en tiel longa vojaĝo. Des pli, ke min koncernas nur la elsorĉo de mia sinjorino Dulcinea, ne la razo de ĉi barboj.

– Vi eraras, amiko – respondis Trifaldi – . Mi scias, ke oni nepre bezonas vin, tiom, ke, sen vi, nenio estus farebla.

– Kia absurdo! – ekkriis Sancho – . Kion komunan havas la ŝildistoj kun la aventuroj de siaj mastroj? Ĉu ili akaparu la gloron, kiam ili sukcesas en siaj entreprenoj, kaj ni elportu la ŝarĝon kaj la batojn? Ho ve! Se almenaŭ la historiistoj dirus: «Ĉi kavaliro plenumis tian aŭ tian aventuron, sed kun la helpo de sia ŝildisto Ajnulo, sen kies interveno la aventuro ne havus feliĉan finon». Sed, anstataŭe, ili simple skribas:

«Don Paralipomeno de la Tri Steloj finis la aventuron de la ses monstroj» kaj ne mencias lian ŝildiston, kvazaŭ li ne ekzistus en la mondo, kvankam li staris ĉiam ĉe la flanko de sia sinjoro. Mi ripetas, ke de mia mastro iru sola, kaj ke tio faru al li bonon. Mi restos ĉi tie, en la kompanio de mia sinjorino la dukino, kaj, kiam li revenos, eble li trovos la aferon de sinjorino Dulcinea en pli kontentiga stato, ĉar mi intencas en miaj momentoj de neniofarado kaj ripozo doni al mi tian serion da vipobatoj, ke eĉ ne unu haro restos sur la batita parto.

– Tamen, bona Sancho, vi akompanos lin, se necese – diris la dukino – , ĉar tion suplikas al vi honestaj personoj; kaj la vizaĝoj de ĉi damoj ne devus plu suferi la barbon pro via vana timo. Estus hontinde.

– Kia absurdo, vere! – respondis Sancho – . Se tian bonfaron oni plenumus favore al modesta pucelo aŭ orfino, oni povus riski sin; sed ŝarĝi sin per zorgoj kaj klopodoj por senbarbigi duenjon… ne, je la diablo! Prefere vidi ilin kun barbo, de la plej alta ĝis la plej nana, de la plej afekta ĝis la plej ridinda!

– Basan opinion vi havas pri la duenjoj, amiko Sancho – diris la dukino – . Vi pensas preskaŭ same kiel la apotekisto de Toledo. Sed vere, vi ne pravas. En mia domo vivas duenjoj modelaj; por ekzemplo, jen doña Rodríguez: ŝi ne dementos min.

– Absolute ne, Via Ekscelenco! – respondis doña Rodríguez – . Dio konas la veron de ĉio. Ankaŭ ni, la duenjoj, bonaj aŭ mavaj, barbaj aŭ senbarbaj, havis patrinon kiel la ceteraj virinoj, kaj, se Dio enmondigis nin, Li certe scias, kial Li tion faris. Do mi konfidas lin mizerikordon, ne ies barbon.

– Nu, bone, sinjorino Rodríguez – interrompis don Quijote – , kaj vi, doña Trifaldi kaj kompanio, mi esperas, ke la ĉielo rigardos kun favoraj okuloj vian misfortunon; ke Sancho faros kion mi ordonos; ke venos Clavileño, kaj ke mi frontos Malambrunon: ĉar mi scias, ke nenia razilo senbarbigus pli facile viajn moŝtojn, ol mia glavo fortranĉus la kapon de Malambruno de sur ties ŝultroj. Ja Dio toleras la perversajn, sed ne por ĉiam.

– Ha! – ekkriis Dolorida – . La steloj de la ĉielaj regionoj kontemplu kun bonvolaj okuloj vian grandecon, sentima kavaliro, kaj donu al via kuraĝo la firmon kaj forton sufiĉan, por ke ĝi estu ŝildo kaj protekto de la mistraktata kaj insultata raso de duenjoj kontraŭ malicoj de apotekistoj, klaĉoj de ŝildistoj kaj friponaĵoj de paĝioj. La diablo prenu la kompatindulinon, kiu en la floro de sia aĝo decidas fariĝi duenjo prefere ol monaĥino! Ve al ni, duenjoj! Kvankam ni devenas de Hektoro la trojano laŭ direkta linio vira, niaj mastrinoj ne ĉesas trakti nin disdegne kaj superece, se per tio ili kredas sin reĝinoj. Ho, giganto Malambruno: kvankam sorĉisto, vi ĉiam plenumas viajn promesojn! Sendu al ni do la senegalan Clavileño, por ke nia misfortuno finiĝu: ĉar se la varmo de la sezono trafos nin ankoraŭ kun ĉi barboj, ve al ni kaj al nia espero!

Trifaldi diris tion kun tiel granda patoso, ke ĉies okuloj komencis plori. Sancho mem dronis en larmoj kaj decidis en sia koro akompani sian mastron ĝis la fino de la mondo, se tio necesus por faligi la lanon de la vangoj de tiel respektindaj vizaĝoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.