|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
– La humido de la herboj atestas, sinjoro, ke ĉi-proksime troviĝas fonto aŭ rojo; konvenus do iri iom pli antaŭen, ĉar certe ni renkontos lokon, kie ni povos kontentigi ĉi neelteneblan soifon, kiu sendube kaŭzas pli grandan torturon ol la malsato mem.
Don Quijote trovis la sugeston bona. Li prenis la ĉevalon je la brido; Sancho, metinte la restaĵojn de la vespermanĝo sur la azenon, prenis ĝin je la kondukiloj, kaj la du viroj komencis iri sur la herbejo blindulmaniere, ĉar la nokta tenebro tiel densis, ke ili vidis nenion. Ili faris apenaŭ ducent paŝojn, kiam aŭdiĝis granda bruo de akvo, kiel tumulto de torento falanta inter altaj kaj grandaj rokoj. Tiu sono forte ĝojigis ilin kaj, haltinte por aŭskulti de kiu direkto ĝi venas, ili aŭdis subite alian bruegon, tian, ke ilia kontento ĉe la sono de la akvo vaporiĝis, speciale la kontento de Sancho, kiu havis timidan kaj timeman naturon.
Mi diru do, ke la bruon faris taktaj batoj kaj feraj kaj ĉenaj grincoj, kiuj, kombinitaj kun la furioza tondro de la akvo terurus ĉiun homon, krom don Quijote. Kiel dirite, la nokto estis obskura, kaj la du viroj enpaŝis inter altajn arbojn, kies folioj, movataj de mola vento, faris mildan sed maltrankviligan sonon. Tiel do, la soleco, la loko, la obskuro, la bruo de la akvo kaj susuro de la folioj kaŭzis hororon kaj timon, des pli, kiam ili vidis, ke la batoj ne ĉesas, nek la vento kvietiĝas, nek la aŭroro alvenas. Al ĉio ĉi oni aldonu, ke ili ne sciis, kie ili troviĝas. Sed don Quijote kun sia konstante sentima koro saltis sur la ĉevalon, ŝirmis sin per la ŝildo, horizontaligis la pikstangon kaj diris:
– Amiko Sancho, sciu, ke laŭ la volo de la ĉielo mi naskiĝis en ĉi fera epoko nia, por revivigi la epokon de la oro aŭ, kiel oni ordinare diras, la or-epokon. La destino rezervis al mi la danĝerojn, la grandajn farojn, la kuraĝajn heroaĵojn. Mi diras ankoraŭfoje, ke dank’ al mi, reviviĝos la kavaliroj de la Tablo Ronda, la dek du paruloj de Francujo kaj la naŭ famuloj, kaj mi faligos en la forgeson Platir, Tablante, Olivante, Tirante, la Kavaliron de la Suno, Belianís kaj la tutan gregon da famaj kavaliroj de la pasinta tempo, farante en la nuna tiel grandajn kaj eksterordinarajn aferojn kaj prodaĵojn, ke mi eklipsos iliajn plej glorajn heroaĵojn. Vi bone rimarkas, lojala kaj fidela ŝildisto, ke la tenebro de ĉi nokto, ties stranga silento, la surda kaj konfuza murmuro de la arboj, la senĉesa batado vundanta al ni la aŭdon, la terura bruo de la akvo, kiun ni venis serĉi, kaj kiu ŝajnas torente kaskadi de la montoj de la luno, sufiĉus, kune aŭ unuope, por veki timon, teruron kaj hororon en la brusto de Marso mem, des pli en la personoj ne kutimiĝintaj al ĉi tiaj eventoj kaj aventuroj. Nu, ĉio ĉi, kion mi pentras al vi, spronas kaj instigas mian kuraĝon, kaj en mia brusto la koro krevas de la deziro entrepreni ĉi aventuron, kiom ajn riska ĝi montriĝos. Tiel do, streĉu iom pli la ventrobendon de Rocinante, gardu vin Dio, atendu min ĉi tie ĝis tri tagoj kaj, se en tiu tempo mi ne revenos, iru al nia vilaĝo kaj de tie, farante servon kaj favoron al mi, iru al El Toboso kaj diru al la senkompara sinjorino mia Dulcinea, ke ŝia sklavo-kavaliro mortis entreprenante aferojn, kiuj povus igi lin inda je ŝi.
Aŭdinte sian mastron tiel paroli, Sancho komencis plej amare plori kaj diris:
– Sinjoro, mi ne scias, kial vi volas entrepreni tiel teruran aventuron. Nun estas nokto, oni ne vidas nin, ni povas devii de la vojo kaj eskapi de la danĝero, eĉ se farante tiel, ni ne trinkos akvon dum tri tagoj. Kaj, ĉar oni nin ne vidas, oni ne povus akuzi nin pri malkuraĝo. Des pli, ke mi aŭdis prediki la pastron de nia vilaĝo (vi konas lin tre bone), ke «kiu serĉas danĝeron, en ĝi pereas». Do, ne konvenas tenti la providencon, entreprenante sensencan aventuron, el kiu nur mirakle ni saviĝus; la ĉielo jam faris sufiĉe da mirakloj al via moŝto ŝparante vin esti bernata kiel mi, kaj igante vin la venkinto nedamaĝita kaj sendifekta super tiom da malamikoj viaj, kiuj eskortis la kadavron. Kaj se ĉi argumento nek tuŝas nek moligas vian duran koron, ĝi moliĝu, se vi pensas kaj kredas, ke apenaŭ via moŝto apartiĝos de mi, posedos min tia timego, ke mi donos mian animon al la unua diablo ĝin petonta. Mi eliris el mia vilaĝo kaj forlasis mian edzinon kaj filojn por servi vian moŝton, kredante, ne perdi, sed gajni. Same kiel la monavido fine rompas la sakon, tiel ĝi rompis ankaŭ mian esperon, ĉar, kiam mi plej forte esperis akiri la damnitan kaj favan insulon, kiun via moŝto tiel ofte promesis al mi, mi vidas, ke anstataŭe, vi volas lasi min sola en ĉi loko tiel dista de la homoj. Je la nomo de Dio, sinjoro, ne traktu min tiel senkonsidere, kaj se via moŝto tamen insistas plenumi ĉi aventuron, tion prokrastu almenaŭ ĝis la manteniĝo. Laŭ la scienco, kiun mi lernis paŝtante, de nun ĝis la mateniĝo pasos ne pli ol tri horoj, ĉar la faŭko de la ursino troviĝas super nia kapo[91], kaj en la noktomezo ĝi vidiĝas en linio kun la liva brako.
– Kiel vi, Sancho, povas vidi, kie kuŝas tia linio, aŭ kie troviĝas la faŭko kaj la kapo, pri kiuj vi parolas? La nokto estas tiel nigra, ke en la tuta ĉielo brilas eĉ ne unu stelo.
– Jes, vi pravas. Sed la timo havas multe da okuloj, kaj, se ĝi vidas eĉ sub la teron, tiom pli supren, en la ĉielon. Cetere oni facile komprenas, ke ne estos longe de nun ĝis la mateniĝo.
– Longe aŭ ne longe – respondis don Quijote – , neniam oni diros pri mi, ke larmoj kaj preĝoj deturnis min de mia kavalira devo. Do mi petas vin, Sancho, ne plu paroli. Dio inspiris al mi en la koron entrepreni ĉi senegalan kaj danĝeran aventuron, kaj Li prizorgos min kaj konsolos vian aflikton. Vi nur firme streĉu la ventrobendon de Rocinante kaj restu ĉi tie. Viva aŭ morta, mi baldaŭ revenos.
Sancho, vidante ke la decido de lia mastro estis nefleksebla, kaj ke larmoj, preĝoj kaj konsiloj neniel lin impresis, decidis helpi sin per ruzo, por, se eble, igi lin atendi ĝis la mateniĝo. Tiel do, kiam li streĉis la ventrobendon de Rocinante, li kunligis lerte kaj nerimarkate la frontajn piedojn de la ĉevalo, per la kondukiloj de sia azeno, tiel, ke kiam don Quijote volis ekiri, li ne povis, ĉar Rocinante movis sin apenaŭ per saltetoj. Sancho Panza, vidante ke lia artifiko sukcesis, diris:
– Nu, Sinjoro, miaj larmoj kaj preĝoj kortuŝis la ĉielon, kaj certe ĝi ordonis, ke Rocinante ne moviĝu. Kaj se vi insistos urĝi kaj sproni ĝin, tio egalos provoki la providencon kaj, kiel oni diras, batadi la venton.
Ĉe tio don Quijote desperis kaj ju pli li spronis la ĉevalon, des malpli li povis movi ĝin. Tiel do, ne suspektante la ekziston de la ligilo, li decidis trankviliĝi kaj atendi, aŭ ĝis la aŭroro, aŭ ĝis Rocinante ekiros, ĉar li sendube kredis, ke ĝian senmovecon kaŭzas, ne ruzaĵo de Sancho, sed io ajn alia. Do li diris:
– Ĉar okazas, Sancho, ke Rocinante vere ne povas moviĝi, mi atendos ĉi tie ĝis la aŭroro ekridos, kvankam mi priploras la tardon de ĝia apero.
– Ne necesas plori – respondis Sancho – . Mi distros vin per rakontoj ĝis la mateniĝo, se okaze vi ne volas deseliĝi kaj iom dormi sur la verda herbo, laŭ la kutimo de la vagantaj kavaliroj, por senti vin malpli laca, kiam la tago venos, kaj vi frontos la senkomparan aventuron, kiu vin atendas.
– Kion vi diras? Deseliĝi? Dormi? Ĉu mi estas do unu el la kavaliroj emaj ripozi meze de danĝeroj? Vi mem dormu, ĉar vi naskiĝis dormema, aŭ faru laŭvole. Mi tenos min al la devo de mia profesio.
– Via moŝto ne koleriĝu – diris Sancho – . Mi ne volis ĉagreni vin.
La ŝildisto pli proksimiĝis al li, metis unu manon sur la frontan pomelon de la selo de Rocinante, kaj la alian su la postan, tiel, ke li sin premis al la liva femuro de sia mastro kaj ne kuraĝis apartiĝi de li eĉ unu fingron: tiel multe teruris lin la batoj sonantaj ankoraŭ en regula sinsekvo.
Don Quijote petis la ŝildiston rakonti historion por distri lin, kiel li promesis. Al tio Sancho respondis, ke tion li farus, se la timo al la bruo lasus lin.
– Malgraŭ ĉio – li aldonis – , mi provos diri al vi historion, kaj se mi sukcesos rakonti ĝin sen interrompo, ĝi estos la plej bona historio de la mondo. Via moŝto atentu, mi jam komencas: al ni venu bon’ konstanta, kaj malbono al persono ĝin serĉanta; okazis foje iam… Rimarku, sinjoro, ke la antikvuloj komencis siajn historiojn, ne laŭplaĉe, sed per la jena sentenco de Katono, la severa Romano: «venu malbono al persono ĝin serĉanta», kio konvenas al la nuna situacio, kiel ringo al fingro, ĉar tio signifas, ke vi, sinjoro, devus teni vin trankvila, serĉi nenien la mavon kaj sekvi alian vojon, tial, ke nenio nin devigas resti ĉi tie meze de tiom da teruraĵoj.
– Daŭrigu vian rakonton, Sancho – diris don Quijote – , kaj lasu al mi, kiun vojon ni sekvos.
– Mi diras do, ke en vilaĝo de Extremadura iam vivis paŝtisto, pli ĝuste, kapristo, ĉar li gardis kaprojn, kaj ĉi paŝtisto aŭ kapristo de mia rakonto nomiĝis Lope Ruiz, kaj ĉi Lope Ruiz enamiĝis al paŝtistino nomata Torralba, kaj ĉi paŝtistino nomata Torralba estis filino de riĉa gregoposedanto; kaj ĉi riĉa gregoposedanto…
– Se vi tiel diros la historion, Sancho, ripetante du fojojn kion vi rakontas, vi ne finos ĝin ĝis du tagoj. Diru ĝin normale, kiel racia persono, aŭ diru nenion.
– Same kiel mi rakontas – respondis Sancho – , oni rakontas en mia lando. Mi ne scias alimaniere, kaj vi ne tre ĝentilas, petante min akiri novajn kutimojn.
– Rakontu laŭ via plaĉo, kaj ĉar la Fato volas, ke mi aŭskultu vin, bonvolu daŭrigi.
– Nu, mia kara mastro, kiel menciite, ĉi kapristo enamiĝis al Torralba, paŝtistino plumpa, de vinagra karaktero kaj iom vireska, ĉar ŝi havis iomon da lipharoj. Mi nun memoras ŝin, kvazaŭ mi ŝin refoje vidus.
– Ĉu vi do konas ŝin? – demandis don Quijote.
– Mi ne – respondis Sancho – . Sed la homo rakontinta al mi ĉi historion asertis, ke ĝi estas tiel vera kaj aŭtenta, ke, kiam mi ripetus ĝin al aliaj, mi povus ĵuri, ke mi mem vidis ĉion. Nu, la tagoj venis kaj pasis, kaj la diablo, kiu neniam dormas kaj ĉion implikas, turnis la amon de la kapristo al Torralba en abomenon kaj misvolon; tion motivis, kiel malicaj langoj diris, ke li ĵaluzis pro kelkaj faroj ŝiaj transirintaj la limon de la deco kaj eĉ de tio, kion oni ne povas permesi. Kaj de tiam la kapristo abomenis ŝin tiel intense, ke, por eviti ŝin, li decidis foriri ien ajn, kie liaj okuloj ne plu vidus ŝin. Sed, kiam ŝi vidis sin disdegnata de Lope, Torralba denove enamiĝis al li, eĉ pli forte ol antaŭe.
– Tio kuŝas en la naturo de la virinoj – diris don Quijote – . Ili disdegnas siajn sekvantojn kaj amas la virojn, kiuj ilin evitas. Daŭrigu, Sancho.
– Okazis – diris Sancho – , ke la paŝtisto efektivigis sian ideon. Pelante la kaprojn, li pasis tra la kampoj de Extremadura por iri al la reĝolando de Portugalujo. Torralba sciiĝis pri lia plano, sekvis lin de fore, marŝante per nudaj piedoj kun pilgrima bastono en la mano kaj kun dusako ĉirkaŭ la kolo. Laŭ la famo, en la dusako kuŝis peco de spegulo, parto de kombilo kaj mi ne scias kia skatoleto da ŝminko por la vizaĝo. Sed, kiom ajn ŝi portis, mi ne opinias tion notinda. Mi nur diras, ke, laŭdire, la kapristo alvenis kun sia grego al la rando de la rivero Guadiana, kiu tiam tre ŝvelis kaj preskaŭ superbordiĝis. Kaj sur la bordo, kie li staris, vidiĝis nek boato, nek pramo, nek homo, kiu povus transirigi lin kaj lian gregon al la alia bordo. Tio lin afliktis, ĉar li rimarkis, ke Torralba proksimiĝas kaj ŝi tedegus lin per larmoj kaj suplikoj. Sed tiom li rigardis ĉien, ke finfine li distingis fiŝiston, ĉe kies flanko flosis boato tiel eta, ke ĝi povus enteni nur unu homon kaj unu kapron. Tamen Lope parolis kun la fiŝisto, aranĝis kun li, ke tiu transigu lin kaj liajn tricent kaprojn. La fiŝisto do eniris en la boaton kaj transportis unu kapron; revenis kaj portis alian; denove venis kaj refoje portis alian. Via moŝto ne forgesu kalkuli la nombron de la kaproj, kiujn la fiŝisto transigas, ĉar, eĉ se nur unu eskapos el via memoro, la rakonto finiĝos, kaj ne eblos diri ion plian pri ĝi. Mi daŭrigas do kaj diras, ke la haltejo de la boato en la transa bordo plenis de glitiga ŝlimo, sekve al la fiŝisto kostis longan tempon iri kaj reveni. Tamen li ĉiam revenis por transporti alian, kaj alian, kaj alian…
– Nu, imagu, ke ĉiuj kaproj jam troviĝas transe – diris don Quijote – . Ne tiel iru kaj revenu, ĉar vi ne povos porti ilin ĝis unu jaro.
– Kiom da ili pasis ĝis nun? – demandis Sancho.
– Kiel mi scius, je la diablo?
– Ĉu mi ne avertis vin kalkuli la nombron? Nu, la rakonto finiĝis, je Dio. Ne eblas daŭrigi ĝin.
– Ĉu vere? – respondis don Quijote – . Ĉu scii kiom da kaproj iris al la alia bordo estas tiel esenca al la rakonto, ke vi ne povas daŭrigi ĝin, se oni eraras en la kalkulo?
– Efektive, sinjoro, mi ne povas – diris Sancho – , ĉar, tuj kiam mi demandis al vi, kiom da kaproj pasis, kaj vi respondis, ke vi ne scias, en la sama momento eskapis el mia memoro la cetero, tre bona kaj amuza, de la rakonto.
– La historio do finiĝis? – demandis don Quijote.
– Tiel certe, kiel finiĝis la vivo de mia patrino.
– Nu, vere, vi diris unu el la plej strangaj rakontoj imageblaj. Kaj neniam en la mondo ekzistis tia maniero rakonti kaj ĉesigi historion, kvankam mi atendis de via talento nenion alian. Cetere tiuj senĉesaj bategoj eble konfuzis al vi la kapon.
– Povas esti – diris Sancho – , sed rilate mian rakonton, nenio pli direblas; ĝi finiĝas, kie oni komencas erari en la kalkulado de la kaproj.
– Ĝi finiĝu, kie ajn ĝi volas – respondis don Quijote – . Kaj ni vidu, ĉu Rocinante povas jam moviĝi.
Li denove spronis la ĉevalon, kaj ĝi refoje saltetis, sed tuj ĉesis movi sin: tiel forte Sancho ĝin ligis. Ĉe tio, aŭ pro la frido de la mateniĝo jam venanta, aŭ pro tio, ke li vespermanĝis eble ion laksigan, aŭ (pli probable) pro la natura sinsekvo de la organaj funkcioj, Sancho sentis la neceson kaj la urĝon fari kion neniu alia povus fari por li. Sed lian koron premadis tiel granda timo, ke li ne kuraĝis apartiĝi de sia mastro eĉ unu harlarĝon. Tamen estis nepenseble ne fari la farendaĵojn, do sekvante mezan vojon inter la neceso kaj la timo, li retiris la dekstran manon de la posta pomelo de la selo de Rocinante kaj lerte kaj silente malstreĉis la glitan maŝon de la zono tenanta, sen helpo de io ajn alia, lian pantalonon, kiu sekve defalis kaj implikiĝis ĉe liaj piedoj. Poste, kiel li povis, li suprentiris sian ĉemizon kaj elmetis en la aero la du gluteojn, kiuj estis ne etaj. Li kredis, ke per tio li faris jam ĉion necesan por eltiri sin de tiel terura embaraso kaj angoro, sed tiam li frontis alian eĉ pli gravan problemon: li timis, ke li ne povus koti sen fari ian bruon, do li komencis kunpreni la dentojn kaj kuntiri la korpon, retenante la spiron, kiom li povis; sed, malgraŭ tiaj antaŭzorgoj, bedaŭrinde li ne sukcesis eviti fari iometon da bruo tre diferenca de la bruo teruranta lin. Don Quijote aŭdis lin kaj demandis:
– Kio estas tia rumoro, Sancho?
– Mi ne scias, sinjoro – respondis la ŝildisto – . Certe temas pri io nova, ĉar aventuroj kaj misfortunoj neniam venas solaj.
Li refoje provis sian sorton, kun tia sukceso, ke, sen plia bruo, li liberigis sin de la ŝarĝo kaŭzinta al li tiom da aflikto. Don Quijote havis, ne nur bonan orelon, sed ankaŭ delikatan flarsenton, kaj tial, ke Sancho staris alkrampita al li, la fetoro, leviĝanta rekte, ne povis ne tuŝi la nazon de nia kavaliro. Kaj apenaŭ li sentis la odoraĉon, li rapidis ĝin eviti, premante la nazon per du fingroj kaj kun tono iom obtuza diris:
– Ŝajnas al mi, Sancho, ke vi havas timegon.
– Jes – respondis la ŝildisto – , sed, kial vi speciale rimarkas tion ĝuste nun?
– Ĉar ĝuste nun vi odoras, kaj ne je ambro – respondis don Quijote.
– Povas esti. Sed kulpas, ne mi, sed via moŝto, tial, ke vi trenas min al tiel strangaj lokoj en tiel nekonvenaj horoj.
– Apartiĝu tri aŭ kvar paŝojn, amiko – diris don Quijote, sen retiri ankoraŭ la fingrojn de la nazo – , kaj de nun pli atentu vian propran personon kaj ankaŭ la respekton, kiun vi ŝuldas al mi. Sendube mi traktas vin tro familiare, kaj de tio venas via ofenda trosenĝeno.
– Mi vetas – respondis Sancho – , ke via moŝto pensas, ke mi faris nedecaĵojn.
– Preferindas ne plu tuŝi tian aferon, amiko Sancho – diris don Quijote.
Tiel babilante, la mastro kaj la servisto pasigis la nokton, kaj kiam Sancho vidis, ke la mateniĝo rapide proksimiĝas, li tre singarde malligis la ĉevalon kaj suprentiris al si la pantalonon. Tiel baldaŭ kiel Rocinante vidis sin libera, ĝi komencis revigliĝi, kaj, kvankam ĝi ne havis fortan naturon, ĝi batis la hufojn kontraŭ la grundon, ĉar baŭmi (Rocinante pardonu al ni la diskonigon) ĝi ne kapablis. Don Quijote, vidante do, ke la ĉevalo moviĝas, rigardis tion bona aŭguro kaj kredis, ke tio signas, ke li devas jam entrepreni la danĝeran aventuron.
Ĉe tio la aŭroro ekbrilis, la objektoj jam klare vidiĝis, kaj don Quijote rimarkis, ke li troviĝas inter altaj kaŝtanarboj, kies ombro estas tre nigra. Li sentis ankaŭ, ke la bruego ne ĉesas, sed li ne povis distingi ankoraŭ ĝian kaŭzon. Li spronis la ĉevalon sen plia prokrasto, adiaŭis la ŝildiston, ordonis lin atendi tie ĝis tri tagoj, kiel li jam pli frue petis de li, kaj aldonis, ke se li ne revenos en tiu tempo, tio okazos, ĉar Dio disponos, ke li pereu en tiel danĝera aventuro. Li denove menciis la mesaĝon, kiun Sancho devus porti al lia sinjorino Dulcinea; kaj rilate la salajron, don Quijote petis la ŝildiston ne zorgi, ĉar li jam faris testamenton antaŭ ol forlasi la vilaĝon, kun la klaŭzo rezervi al la ŝildisto sumon proporcian al la tempo de lia servado. Tamen, se el tia danĝero Dio eltirus lin sendifekta kaj ne damaĝita, Sancho povus tute certi kaj recerti ricevi la promesitan insulon. La ŝildisto denove ekploris, aŭdante la korŝirajn vortojn de sia mastro, kaj decidis en si ne forlasi lin ĝis la definitiva fino de tiu aventuro. El la larmoj kaj el la laŭdinda decidiĝo de Sancho, la aŭtoro de ĉi historio konkludas, ke la ŝildisto certe naskiĝis honestulo kaj estis almenaŭ olda kristano[92]. Lia emocio kortuŝis lian mastron, sed ne ĝis la ekstremo igi lin montriĝi sentiva; kontraŭe, kaŝante sian senton, kiom li povis, don Quijote ekrajdis al la loko de kie, ŝajne, venis la bruo de la akvo kaj la bategoj sinsekvaj. Sancho iris post li piede kaj, kiel kutime, gvidis per la kondukiloj la azenon, konstantan kompanon sian en bonaj kaj mavaj cirkonstancoj.
Post ol ili iris ioman distancon inter la dens-ombraj kaŝtanarboj, ili alvenis al herbejo kuŝanta ĉe la piedo de altaj rokoj, de kies supro tumultis suben grandega maso da akvo. Ĉe la piedo de la rokoj staris kelkaj domaĉoj, pli similaj al ruinoj ol al konstruoj, kaj don Quijote kaj la ŝildisto rimarkis, ke de ili venas la senĉesa bategado.
Rocinante teruriĝis pro la tumulto de la akvo kaj pro la bategoj, sed don Quijote, trankviligante la ĉevalon, proksimiĝis iom post iom al la domoj, per la tuta koro rekomendis sin al sia sinjorino, petis ŝin favori lin en tiel danĝera entrepreno kaj tasko, kaj li ankaŭ preĝis al Dio, ke Li ne forgesu lin. Sancho ne apartiĝis de li kaj streĉis la kolon, kiom li povis, por plej atente alrigardi, inter la kruroj de Rocinante, ĉu fine vidiĝos tio, kio kaŭzis al li tiel profundan angoron kaj timon. Ili faris proksimume cent pliajn paŝojn, kaj, kiam ili rondis angulon de la vojo, aperis klara, evidenta kaj nekonfuzebla la kaŭzo de la surdiga, kaj por ili horora, bategado, kiu teruris kaj angorigis ilin tiel forte dum la tuta nokto. Kaj temis – se tio ne ĝenas vin, kara leganto – pri ses grandaj ful-marteloj, kies alternaj movoj faris la bruegon.
Kiam don Quijote konstatis, pri kio temas, frapis lin surprizo kaj honto. Sancho lin rigardis, kaj vidis lin kun la kapo klinita, en stato de konfuziteco. Don Quijote ankaŭ rigardis la ŝildiston kaj vidis, ke liaj vangoj pufiĝas kaj lia buŝo tordiĝas, kvazaŭ Sancho estus tuj krevonta pro rid-eksplodo; kaj malgraŭ sia propra melankolio, don Quijote ne povis ne ridi je la mieno de la ŝildisto, kiu, vidante, ke lia mastro komencis, ellasis tiajn ridegojn, ke, por ne eksplodi, li premis al si la flankojn per la pugnoj. Kvar fojojn li ĉesigis kaj kvar fojojn ripetis la ridon kun la sama impeto; ĉe tio don Quijote jam komencis koleri, des pli, kiam la ŝildisto diris kun sarkasmo:
– «Amiko Sancho, sciu, ke mi naskiĝis en ĉi fera epoko, por revivigi la epokon de la oro. La destino rezervis al mi la danĝerojn, la grandajn farojn, la heroaĵojn».
Kaj tiel li ripetis ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, kion diris don Quijote, kiam tiu aŭdis por la unua fojo la terurajn batojn.
Vidante do, ke Sancho mokas lin, don Quijote tiel ĉagreniĝis kaj furiozis, ke li levis la pikstangon kaj donis al la ŝildisto du tiajn batojn, ke, se ili estus trafintaj lian kapon, anstataŭ lian dorson, don Quijote liberiĝus de la devo pagi lian salajron al li, se ne al liaj heredontoj. Sancho, vidante ke lia ŝerco donas tiel aĉan rezulton, kaj timante, ĉu lia mastro rebatos ankoraŭfoje, diris tre humile:
– Trankviliĝu via moŝto, temis nur pri simpla ŝerco.
– Nu, ĉar vi ŝercas, mi seriozas – respondis don Quijote – . Diru, sinjoro gajulo, ĉu vi pensas, ke, se mi estus trovinta alian aventuron, anstataŭ ful-martelegojn, mi ne montrus la necesan kuraĝon por entrepreni kaj fini ĝin? Ĉu mi devus (malgraŭ ke mi estas kavaliro) koni la sonojn kaj distingi, ĉu ili estas aŭ ne de ful-marteloj? Des malpli, ke mi ne vidis tiajn martelojn en mia tuta vivo, dum vi certe vidis ilin, ĉar vi estas mizera kampulo naskita kaj kreskinta inter tiaj objektoj. Turnu la ses martelojn en ses gigantojn, ĵetu ilin al mia barbo, unu post la alia, aŭ kune, kaj, se mi ne sternos ilin sur ties spinon, moku min laŭplaĉe.
– Sufiĉas, sinjoro – respondis Sancho – . Mi konfesas, ke mi gajis pli ol necese. Sed nun, kiam ni jam interpaciĝis (kaj Dio volu eltiri vin el ĉiuj venontaj aventuroj, tiel sendifekta kaj ne damaĝita kiel el la ĵusa), ĉu ne estas ridinda kaj rakontinda la timo, kiun ni havis? Almenaŭ mi timis, ne vi, ĉar mi scias, ke via moŝto tute ne konas timon aŭ teruron.
– Vere, kio okazis al ni esta ridinda – respondis don Quijote – , sed ne rakontinda, ĉar ne ĉiu posedas sufiĉan saĝon por ĝuste vidi la aferojn.
– Almenaŭ via mosto ĝuste vidis, kiam vi celis mian kapon per la lanco; feliĉe vi trafis min sur la dorson, dank’ al Dio kaj al tio, ke mi rapide kliniĝis. Sed tio ne gravas; la kaŝitaj intencoj ĉiam riveliĝas, kaj cetere mi aŭdis diri, ke, «kiu amas sian filon, baldaŭ lin punas». Krome la grandaj sinjoroj kutimas, post ol ili skoldas serviston, donaci al li kuloton. Mi ne scias kion ili donacas post regalado per vergoj, kvankam mi imagas, ke la vagantaj kavaliroj donas aŭ insulojn, aŭ reĝolandojn sur firma tero.
– La kuboj de la sorto povas ĝuste ruliĝi – diris don Quijote – , kaj ĉiu vorto via pruviĝi vera. Kaj pardonu tion, kio okazis, ĉar vi estas sufiĉe saĝa por scii, ke oni ne kapablas regi la unuajn impulsojn. Sed atentu la jenon: de nun vi devas ne tiel ofte nek tiel multe alparoli min. Mi neniam legis ankoraŭ en la kavaliraj libroj (kaj mi legis senfinan nombron da ili), ke ia ŝildisto parolis kun sia mastro tiom, kiom vi kun la via. Vere ni ambaŭ kulpas; vi, ĉar vi apenaŭ montras respekton al mi; mi, ĉar mi ne igas min pli respektata. Sciu, ke Gandalín, ŝildisto de Amadís de Gaŭlio, estis grafo de la Firma Insulo kaj ĉiam parolis al sia mastro kun la ĉapo en la mano kaj kun la kapo kaj la korpo riverence klinitaj laŭ la turka maniero. Kaj kion diri pri Gasabal, ŝildisto de don Galaor? Li estis tiel lakona, ke por igi nin kompreni la perfektecon de lia mirinda silentado, la aŭtoro nomas lin nur unu fojon en la tuto de tiu longa kaj vera historio. El ĉio ĉi konkludu, Sancho, ke necesas teni ian distancon inter mastro kaj subulo, inter sinjoro kaj servisto, inter kavaliro kaj ŝildisto. Sekve, jam de nun vi devas konduti kun pli da respekto kaj sen ŝercoj, ĉar, kiel ajn mi kolerus kontraŭ vi, ĉiam la kruĉo suferus la rompojn. La rekompencoj kaj favoroj, kiujn mi promesis al vi, venos siatempe, kaj, se ne, almenaŭ vian salajron vi ne perdos, kiel mi jam diris.
– Via moŝto saĝe parolas – diris Sancho – , sed mi dezirus scii, se hazarde ne venos la tempo de la rekompencoj, kaj mi bezonos helpi min nur per la salajro, kiom da mono lukris ŝildisto de vaganta kavaliro en la antikva tempo, kaj ĉu oni dungis lin por monatoj aŭ tagoj da laboro, kiel oni kutimas kun la masonistoj.
– Mi kredas – respondis don Quijote – , ke tiaj ŝildistoj ĉiam laboris ne por salajroj, sed por favoroj. Tamen, en la sigelita testamento, kiun mi lasis ĉe mi, mi atribuis al vi salajron, antaŭzorgante kontraŭ ajna eventualo, ĉar mi ne scias, kiel prosperos la kavalirismo en la mizeraj tempoj nunaj, kaj mi ne volus, ke, pro bagatelo, mia animo damniĝus en la transa mondo. Sciu, Sancho, ke ne ekzistas pli danĝera stato en la mondo ol la stato kavalira.
– Vi pravas – diris Sancho – , se konsideri, ke la nuraj batoj de ful-marteloj sufiĉis por alarmi kaj perturbi la koron de tiel kuraĝa kavaliro, kia vi estas. Cetere, mi certigas vin, ke de nun mi apertos la buŝon nur por honori mian mastron kaj naturan sinjoron, ne por ŝerci pri la aferoj de via moŝto.
– Tiamaniere vi vivos pace sur la surfaco de la tero – respondis don Quijote – , ĉar, post la patroj, la mastroj meritas plenan respekton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.