La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 33

La novelo pri la stulta scivolo

En Florenco, prospera kaj fama urbo itala de la provinco Toskanio, vivis Anselmo kaj Lotario, du kavaliroj riĉaj kaj gravaj, tiel intimaj inter si, ke ĉiu ilin konanta, nomis ilin antonomazie kaj superdistinge «la du amikoj». Ili estis junaj, fraŭlaj, kun la sama aĝo kaj la samaj kutimoj, do ekzistis forta kaŭzo por ilia reciproka amikeco. Verdire, Anselmo iom pli inklinis al la logoj de la amo ol Lotario, kiu preferis la ĝuojn de la ĉaso. Sed, kiam la okazo prezentiĝis, Anselmo flankmetis siajn ŝatojn por partopreni en la distroj de Lotario, kaj Lotario flankmetis la siajn por akompani Anselmon en ties plezuroj. Iliaj voloj funkciis do en tia akordo, kian ne posedas inter si la pecoj de la plej preciza horloĝo.

Anselmo sentis pasian amon al bela kaj alt-ranga pucelo de la urbo. Ŝi estis de tiel bona familio, kaj tiel bona per si mem, ke, kun la aprobo de sia amiko Lotario, sen kiu li faris nenion, Anselmo decidis peti ŝin kiel edzinon disde ŝiaj gepatroj. Lotario prenis sur sin la aferon de la peto kaj tiel sukcese ĝin finis, ĉe la kontento de sia amiko, ke iomete poste Anselmo posedis la objekton de siaj deziroj. De sia flanko, Camila tiel ĝojis, ke ŝi ricevis Anselmon kiel edzon, ke ŝi ne ĉesis danki al la ĉielo, kaj ankaŭ al Lotario, kies perado havigis al ŝi tiom da feliĉo.

En la unuaj tagoj post la edziĝo, dediĉitaj al la ĝojo, kiel ordinare en ĉi okazoj, Lotario iris laŭkutime al sia amiko kaj klopodis honori, regali kaj amuzi lin, kiom li povis. Sed kiam la nupto finiĝis, kaj la nombro de vizitantoj kaj gratuloj defalis, Lotario komencis aperi nur sporade ĉe Anselmo, ĉar ŝajnis al li (kiel devas ŝajni al ĉiu diskreta homo) ke decas nek frekventi nek viziti la hejmon de edziĝinta amiko tiel libere, kiel en la tempo de lia fraŭleco, ĉar, kvankam inter bonaj kaj sinceraj amikoj ne povas, nek devas, ekzisti motivo de suspekto, tamen la honoro de edzo tiel delikatas, ke ĝin povas difekti eĉ la vizitoj de lia frato, tiom pli do de lia amiko.

Anselmo, rimarkinte la retiriĝemon de Lotario, tre riproĉis lin kaj diris, ke se li sciintus, ke la edziĝo kulpus la perdon de iliaj kutimaj rilatoj, li vivus ankoraŭ fraŭlo; li petis lin ne rompi, pro senfundamenta delikateco, la harmonion, kiu regis inter ili, kiam ambaŭ fraŭlis, kaj kiu gajnis por ili la belan titolon «la du amikoj». Fakte, Anselmo lin suplikis – se tia vorto povus rajte uziĝi inter ili – , ke li rigardu lian domon denove kiel propran, kaj ke li iru tien tiel libere kiel antaŭe. Anselmo asertis, ke lia edzino Camila nur pensas kaj volas kion li deziras, ke ŝi scias pri ilia varma amikeco kaj ke, sekve, ŝi perpleksus, se ŝi vidus en Lotario tiel grandan sindetenon.

Al tielaj argumentoj, kaj al multaj similaj uzataj de Anselmo por persvadi lian amikon reveni al li kiel antaŭe, Lotario respondis tiel prudente, diskrete kaj saĝe, ke liaj bon-intencaj skrupuloj plaĉis al Anselmo, kaj fine ili interkonsentis, ke Lotario manĝus ĉe li du fojojn semajne, kaj krome ankaŭ en la festotagoj. Malgraŭ tia aranĝo, Lotario intencis fari nur kion li vidus pli konvena al la honoro de Anselmo, kies reputacion li atentis pli ol la propran. Li opiniis, kaj prave, ke viro ricevinta de la ĉielo belan edzinon devus tiel same atenti pri la amikoj, kiujn li akceptas ĉe si, kiel pri la amikinoj de la edzino; ĉar, kion oni ne faras nek aranĝas en la strato, en la preĝejo, en la publikaj festoj aŭ en la vizitoj al la temploj (lokoj, kiujn la edzo ne ĉiam devas prohibi al la edzino), tion oni faras kaj faciligas ĝuste en la hejmo de la amikino aŭ parencino, al kies seriozo havas la edzo plejan konfidon. Lotario diris ankaŭ, ke ĉiu edzo devus havi amikon kapablan averti lin pri ties eraroj de konduto, ĉar ofte, kaŭze de sia granda amo al la edzino, la edzo ne avertas ŝin, pro timo ŝin ĉagreni, ke ŝi faru, aŭ ne faru, ion, kio povus evidentiĝi noca al lia honoro. Sed, se la amiko avertus lin pri ties preteratento, li facile metus rimedon al ĉio. Tamen, kie troviĝas amiko tiel lojala, sincera kaj diskreta, kiel Lotario deziris? Mi ja ne scias. Nur Lotario estus tia viro; li zorgis plej skrupule pri la honoro de sia amiko kaj klopodis redukti kaj limigi la nombron de la rendevuaj tagoj, por ke la plebo senokupa kaj la okuloj malice scivolaj ne havu motivon por kritiki, ke viro juna, nobela kaj, krome, dotita, kiel li pensis, per aliaj bonaj kvalitoj, eniras en la domon de tiel bela virino kiel Camila. Ĉar, kvankam ŝia virto kaj merito sufiĉis por bridi ĉian langon malican, li neniel volis, ke eĉ plej ete suferu la reputacio de Camila kaj de ties edzo. Tial, la pliparton de la rendevuaj tagoj li okupiĝis aliloke per aliaj aferoj, pretekstante, ke nepras ilin trakti; sekve, kiam la du amikoj kunvenis, la pli granda parto de la tempo pasis inter riproĉoj de unu flanko kaj ekskuzoj de la alia.

Okazis do, ke, kiam foje ili promenis sur kampo eksterurbe, Anselmo diris la jenon al Lotario:

– Certe vi pensas, amiko Lotario, ke mi ne povus sufiĉe danki la ĉielon, ke ĝi faris min filo de bonegaj gepatroj, kiel la miaj; ke ne per avara mano ĝi regalis min per favoroj de la fortuno kaj de la naturo, kaj, ke, ĉefe, ĝi donis vin al mi kiel amikon, kaj Camilan kiel edzinon: du trezorojn kies valoron mi taksas, se ne kiom mi devas, almenaŭ kiom mi povas. Nu, malgraŭ tiom da bonoj, per kies tuto ajna homo povus kaj devus senti sin kontenta, mi vivas en la pleja despero kaj ĉagreno de ĉi mondo, ĉar, jam de kelkaj tagoj, min premas kaj turmentas deziro tiel stranga kaj eksterordinara, ke mi miras je mi mem. Kiam sola, mi min riproĉas kaj klopodas sufoki kaj kaŝi ĝin antaŭ mia propra konscienco; sed tiel neeblas al mi reteni ĉi sekreton, ke verdire mi sentas min kvazaŭ mi volus ĝin proklami al la tuta mondo kaj, ĉar fine mi ne scius ĝin gardi, mi volas konfidi ĝin al la arkivo de via brusto, esperante, ke, dank’ al la diligento inspirata de via amikeco, mi vidos min baldaŭ libera de ĉi pezega angoro; kaj pro via helpo kreskos mia feliĉo ĝis tia grado, kian atingis mia despero pro mia freneza obsedo.

Egan konfuzon sentis Lotario ĉe la vortoj de Anselmo, kaj ne imagis, kien kondukus tiel longa prefaco aŭ antaŭparolo; ĉar, kvankam li serĉis en sia kapo, kia deziro povas tiel turmenti lian amikon, li ĉiam tre distis de la vera kaŭzo. Por meti finon al ĉi suspenso, li respondis, ke Anselmo faris evidentan ofendon al lia amikeco, serĉante ĉirkaŭfrazojn por konfidi al li siajn plej sekretajn pensojn, kvankam Anselmo tre bone sciis, ke li povas ricevi de li, aŭ konsilon por ilin serenigi, aŭ rimedon por ilin efektivigi.

– Vi pravas – respondis Anselmo – , kaj, ĉar mi plene fidas je vi, mi konfesas al vi, amiko Lotario, ke min torturas la deziro scii, ĉu mia edzino Camila estas tiel honesta kaj perfekta, kiel mi pensas. Sed mi ne povos koni la veron, se mi ne provos ŝin tiel, ke la provo rivelu la puron de ŝia honesto, same kiel la fajro rivelas la puron de la oro. Mi ja opinias, kara amiko, ke oni ne povas konsideri virinon virta, se oni ŝin ne tentis, kaj mi proklamas ŝin honesta, nur se ŝi ne cedas al promesoj, donacoj kaj larmoj, kaj al daŭra sieĝo de persistaj amindumantoj. Kial danki al ŝi pro ties virto, se oni ne logis ŝin al mavo? Ĉu havas meriton tio, ke virino estas pudora kaj virta, se oni ne donas al ŝi la okazon, ke ŝi kondutu libere, kaj se ŝi scias, ke la edzo prenus de ŝi la vivon ĉe ŝia unua mispaŝo?

»Sekve do, mi estimas ne tiel la virinon, kiu virtas pro timo aŭ pro manko de okazo, kiel la virinon, kiu, malgraŭ tentoj kaj kaĵoloj de amindumantoj, elpaŝas el la batalo kun la krono de la venko. Nu, pro ĉi motivoj, kaj pro multaj aliaj aldoneblaj por apogo kaj konfirmo de mia opinio, mi deziras, ke mia edzino Camila trapasu ĉi rigoran provon, hardante kaj forĝante sin en la tentoj kaj kaĵoloj de viro kun kuraĝo sufiĉa por fari ŝin objekto de liaj deziroj. Se, kiel mi esperas, ŝi elpaŝos el la provo kun la laŭroj de la triumfo, mi taksos mian feliĉon senegala, povos diri, ke plenos ĝisrande la glaso de miaj deziroj, kaj ke mi havis la bonŝancon ricevi la kapablan virinon menciitan de la Saĝulo[138]. Kaj se el la provo rezultos la malo de miaj esperoj, tamen mi kontentos, ĉar, vidante ĝusta mian opinion, mi eltenos senplende la doloron, kiun certe kaŭzos al mi tiel riska entrepreno.

»Nu, ĉar per nenia argumento vi povos dekonvinki min de la efektivigo de mia intenco, mi volas, amiko Lotario, ke vi mem estu la instrumento dononta konkretan formon al ĉi projekto. Mi zorgos, ke vi havu la necesajn ŝancojn por ĝin plenumi, do vi povos senĝene amindumi virinon ĉastan, virtan, hejmosidan, modestan. Min movas interalie konfidi al vi ĉi riskan taskon, la scio, ke, se vi konkeros la koron de Camila, vi ne profitos la okazon ĝis la lasta konsekvenco, kaj, ke, por konsidero al mia persono, vi tenos vin inter la limoj de la deco. Tiel ŝi min vundus nur per la intenco, kaj la ofendo kuŝus kaŝite en via virta silento, kiu, kiel mi bone scias, eternus, en tio, kio min koncernas, kiel la silento de la morto. Sekve do, se vi volas, ke mi vivu re per vera vivo, necesas, ke vi jam eniru en ĉi batalon de amo, ne fride kaj hezite, sed arde kaj persiste, kiel mia amikeco postulas kaj via amikeco garantias.

Lotario aŭskultis la argumentojn de Anselmo tiel atente, ke li diris nenion, krom la iomo da vortoj ĉi tie registritaj, kaj kun fermitaj lipoj atendis ĝis lia amiko finis paroli; tiam Lotario fikse rigardis lin, kvazaŭ li vidus por la unua fojo ion ŝokan kaj teruran, kaj diris:

– Mi preferas kredi, kara Anselmo, ke, kion vi ĵus diris, tio limiĝas al nura ŝerco. Alie vi ne estus parolinta tiel longe, ĉar mi tute ne aŭskultus vin. Mi pensas, ke vi ne konas min, aŭ ke mi vin ne konas. Sed ne, mi ja bone scias, ke vi estas Anselmo, kaj vi scias, ke mi estas Lotario; la domaĝo kuŝas en tio, ke mi kredas, ke vi ne estas la ordinara Anselmo, kaj ŝajne vi opiniis, ke mi ne estas la kutima Lotario, ĉar tio kion vi ĵus diris, ne decas al mia amiko Anselmo, kaj de la Lotario de vi konata oni ne povas peti kion vi deziras. La bonaj amikoj provu kaj helpu unu la alian, kiel diris la poeto: usque ad aras[139], sed ili ne devus uzi la amikecon por la efektivigo de aferoj kontraŭaj al la leĝoj diaj. Nu, se tiel sentis pagano, ĉu ne devas des pli senti tiel la kristanoj, sciante, ke pro nenia amikeco homa perdiĝu la dia? Kaj se oni decidas transiri ĉiun limon kaj ignori sian devon por plenumi la deziron de amiko, tion oni faru almenaŭ, ne por bagateloj aŭ neniaĵoj, sed por la bono de la honoro kaj la vivo de la amiko.

»Nun, Anselmo, diru al mi, ĉu via vivo aŭ honoro troviĝas en tia danĝero, ke mi devas riski min, plenumante, por via kontento, tiel abomenan aferon, kiel vi petas de mi? Certe ne. Mi vidas, ke, male, vi deziras, ke mi provu kaj klopodu preni de vi, kaj samtempe do de mi, la honoron kaj la vivon. Se mi prenus de vi la honoron, evidentas, ke mi prenus ankaŭ vian vivon, ĉar homo sen honoro estas pli morta ol homo efektive pereinta. Kaj se, kiel vi volas, mi fariĝus instrumento de tiela misfortuno via, ankaŭ mi vidus min sen honoro kaj sekve sen vivo. Aŭskultu, amiko Anselmo, kaj havu la paciencon ne respondi, ĝis mi diros ĝisfine kion mi pensas pri ĉi subjekto. Poste vi havos sufiĉan tempon por respondi, kaj mi por aŭskulti.

– Tre volonte – diris Anselmo – . Parolu laŭplaĉe.

– Ŝajnas al mi, Anselmo, ke via kapo funkcias nun kiel ordinare la kapo de la maŭroj; neeblas ilin konvinki pri la eraroj de ilia sekto per citaĵoj de la Sankta Skribo, per spekulativa rezonado aŭ per argumentoj bazitaj sur principoj de la fido; necesas la prezento de ekzemploj palpeblaj, simplaj, kompreneblaj, demonstreblaj kaj nedubeblaj, kun nerefuteblaj pruvoj matematikaj, kiel: «Se el du egalaj kvantoj oni retiras du egalajn partojn, la restoj estas egalaj». Kaj se la maŭroj ne komprenas la aksiomon laŭ la vortoj (kio fakte okazas) oni devas ekspliki la ekzemplon per la manoj kaj meti ĝin antaŭ iliaj okuloj. Kaj malgraŭ ĉio, oni neniel povas ilin konvinki pri la veroj de nia sankta religio.

»Mi kredas, ke konvenus uzi kun vi la saman metodon, ĉar ĉi deziro via tiel ekstravagancas kaj tiel distas de ĉia ŝajno de saĝo, ke mi perdus la tempon, se mi klopodus igi al vi kompreni vian stulton; mi ne volas ankoraŭ doni al ĝi alian nomon, kaj eĉ sentas inklinon forlasi vin en via frenezo, kiel puno por via mizera deziro. Sed, ĉar mi amas vin kiel amikon, mi ne povus trakti vin tiel rigore, lasante vin en evidenta danĝero de pereo.

»Por ke vi vidu la aferon klara, diru, Anselmo: ĉu vi ne petis min amindumi, tenti, kaĵoli kaj korupti virinon hejmosidan, ĉastan, honestan kaj modestan? Jes, ja, tion vi petis. Sed, se vi scias, ke vi havas hejmosidan, ĉastan, honestan kaj modestan edzinon, kion do vi serĉas? Kaj se vi kredas, same kiel mi, ke ŝi eltirus sin venke el mia sieĝo, kiom da novaj honoraj titoloj ŝi ricevus de vi? Per kio ŝi superus sian nunan dignon? Aŭ vi ne kredas kion vi diras pri ŝi, aŭ vi ne scias kion vi volas. Se vi kredas ŝin ne virta, kial vi deziras provi ŝin, anstataŭ trakti ŝin kiel mavan kaj ŝin puni, kiel, laŭ via opinio, ŝi meritas? Sed, se vi kredas ŝin bona, estus stulte submeti la veron al eksperimentoj, ĉar ili neniel ŝanĝus vian altan opinion pri ŝi. Evidentas do, ke fari ion, kio povus damaĝi sen doni profiton, estas propra al temeraraj kaj sensencaj spiritoj, precipe kiam oni entreprenas ion tian, ne devigite, sed libere kaj memvole, eĉ se jam de longa distanco ĝi vidiĝas kiel absoluta frenezo.

»Oni sin ĵetas al altaj taskoj pro Dio, pro la mondo, aŭ pro ambaŭ. La taskojn pro Dio entreprenas la sanktuloj, klopodante vivi anĝelan vivon en homa korpo; la taskojn pro la mondo entreprenas la homoj, kiuj navigas sur senlimaj maroj, sin puŝas tra foraj landoj kaj ekzotikaj gentoj kaj eltenas multege da klimatoj por akiro de la tiel nomataj bonaĵoj de la Fortuno. Kaj la simultanajn taskojn pro Dio kaj pro la mondo entreprenas aŭdace la soldatoj, kiam, vidante en la remparoj de malamika fortreso breĉon faritan de ronda kanon-kuglo, ili sin impulsas, per la flugiloj de sia fervoro, batali por sia kredo, sia patrio kaj sia reĝo, kaj ignorante ĉian danĝeron ĵetas sin sentime, en la mezon de morto embuskanta sub mil diversaj formoj. Tiaj taskoj, kiam oni ilin frontas, alportas honoron, gloron kaj profiton. Sed la tasko, kiun laŭdire vi volas entrepreni, alportus al vi nek gloron ĉielan, nek bonaĵojn de Fortuno, nek famon inter la homoj, ĉar en la okazo de sukceso, kiel vi esperas, vi ne vidus vin pli feliĉa, pli riĉa aŭ pli honorata ol nun, kaj, en la kontraŭa okazo, vi falus en la plejan mizeron imageblan; la fakto, ke oni ne konus vian misfortunon, donus al vi nenian konsolon, ĉar vi mem ĝin konus, kaj tio sufiĉus por aflikti kaj torturi vin. Por konfirmo de ĉi vero, jen stanco aperanta ĉe la fino de la unua parto de Larmoj de Sankta Petro, de la fama poeto Luis Tansilo:[140]

En Petro kreskas honto kaj doloro,
kiam la suno la matenon kronas.

Neniun vidas li, sed en la koro
pro sia peko li en honto dronas,
ĉar, por hontadi, viro de honoro
sin senti rimarkata ne bezonas.

Se li misagas, lin posedas honto,
eĉ se lin vidas nur dezerta mondo.

»La sekreto do ne mildigus vian doloron, kaj, se ne larmojn el la okuloj, vi verŝus sangon el la koro, kiel okazis al la naiva doktoro, kiu, laŭ la rakonto de nia poeto, faris la provon de la glaso, dum la prudenta Reinaldos sin detenis de tio[141]. Kvankam temas pri poezia fikcio, ĝi gardas en si moralan instruon, kiun konvenas mediti kaj sekvi. Krome, se vi atente aŭskultos min, fine vi konvinkiĝos, ke vi deziras fari gravan eraron.

»Diru, Anselmo: se pro favoro de la ĉielo, aŭ de la sorto, vi venus en posedon leĝan de tre fajna diamanto, kies puro kaj valoro plene plaĉus al la tuta gildo de gemistoj; se ili unuanime asertus, ke temas pri la ŝtono plej perfekta en ĉiuj rilatoj, kaj se vi mem rigardus ĝin tia, sen ia ombro de dubo, ĉu estus prudente de via flanko preni la diamanton, meti ĝin sur amboson kaj ĝin frapi per fortaj martelbatoj por vidi ĉu ĝi montriĝos tiel dura kaj valora, kiel oni asertis? Pensu, ke se la ŝtono eltenus tiel senmotivan trakton, nenio aldoniĝus al ĝia famo kaj valoro. Kaj se ĝi rompiĝus (kio facile povus okazi), ĉu vi ne perdus ĉion? Jes, kompreneble, kaj vin oni ĉie rigardus kiel stultan.

»Nu, amiko Anselmo, pensu, ke Camila estas fajnega diamanto alte estimata de vi kaj de la ceteraj personoj, do oni ne agus prudente submetante ŝin al la risko de detruo; se ŝi eltenus, ŝi ne povus akiri pli da valoro ol nun; sed, se ŝi cedus, kaj perdus la virton, kio okazus al ŝi? Prave vi riproĉus vin mem, ĉar vi kulpus je ŝia kaj je via pereo. Pensu, ke ne ekzistas en la mondo gemo tiel valora kiel virino ĉasta kaj honesta, ke la honoro de la virinoj konsistas nur en ties bona reputacio, kaj ke la bona famo de via edzino superas ĉion imageblan. Kial do vi volas pridubi ĉi veron? Nu, amiko Anselmo, la virino estas neperfekta homo, do oni devas ne meti kaptilon antaŭ ŝi, por ke ŝi stumblu kaj falu en ĝin, sed forigi ĉiun baron de ŝia vojo, ke ŝi povu facile kaj senĝene atingi sian perfektiĝon, t.e. la virton.

»La natur-sciencistoj diras, ke ĉasisto, por kapti ermenon kun ties blankega felo, faras jenon: observinte la lokojn frekventatajn de la eta besto, blokas ilin per koto kaj poste alpelas tien la ermenon. Nu, kiam ĝi alvenas al la koto, ĝi haltas kaj lasas sin kapti prefere ol pasi tra la ŝlimo kaj makuli kaj difekti sian blankon, kiun ĝi estimas pli ol la liberon kaj la vivon. La virino ĉasta kaj honesta similas al ermeno, kaj ŝia virto kaj pudoro pli puras kaj blankas ol neĝo. Kaj se viro volas, ke ŝi ne perdu la ĉaston, sed kontraŭe, ke ŝi retenu kaj konservu ĝin, li devas ne trakti ŝin kiel ermenon, metante antaŭ ŝi la koton, t.e. la donacojn kaj flatojn de persistaj amindumantoj, ĉar eble, nu, certe, ŝi havas nek sufiĉan virton, nek sufiĉan naturan forton por eviti per si mem tiajn embuskojn; li devas do deturni ŝin de ili kaj montri al ŝi la puron de la virto kaj la belon de la bona famo. La virta virino similas ankaŭ al spegulo el brila kaj klara kristalo, kies surfacon la plej eta spiro makulas kaj vualas. Ĉastan virinon oni devas adori, sed ne tuŝi, kvazaŭ sanktan relikvon, kaj estimi kaj gardi ŝin, kiel ĝardenon plenan de floroj, kies mastro ne toleras, ke oni tretu la padojn kaj manumu la rozojn, kaj nur permesas, ke oni ĝuu ilian aromon kaj belon de fore kaj tra feraj kradoj. Fine, mi volas diri al vi kelke da versoj, kiujn mi aŭdis en moderna komedio[142]. Mi ilin memoras nun, kaj ŝajnas al mi, ke ili taŭge rilatas al nia temo. Sagaca oldulo konsilis al alia, la patro de pucelo, ke li ŝin gardu kaj retenu en la hejmo; kaj interalie li proklamis la jenon:

Vitra estas la virin’,
ĉu rompeblas ŝi aŭ ne?

Ĉar absurdas ĉi ide’,
do ne volu provi ĝin.

Ŝi splitiĝus, ĉar ŝi feblas,
kaj ne havus vi racion
rompi al pecetoj ion,
kio ne rekonstrueblas.

Certe ĉiuj same pensas,
la motivon vi jam vidas:
se Danaaj ie sidas,
ankaŭ oro-pluvoj densas[143].

»Ĝis nun, amiko Anselmo, nur vin koncernis miaj diroj; konvenas do, ke mi jam diru ion rilate min, kaj se mi parolos tro longe, pardonu, ĉar al tio min puŝos la labirinto, kien vi eniris, kaj el kie vi volas elpaŝi per mia helpo. Vi rigardas min kiel vian amikon; tamen vi pretendas preni de mi la honoron, kio tute kontraŭas al la principoj de la amikeco. Kaj eĉ pli: vi volas ankaŭ, ke mi prenu de vi la honoron vian. Evidentas, ke vi volas preni ĝin de mi, ĉar kiam Camila vidos, ke mi amindumas ŝin, kiel vi deziras, certe ŝi juĝos min viro sen honoro kaj digno, konsiderante, ke mi entreprenas ion tute kontraŭan al mia est-maniero kaj al la devoj truditaj de la amikeco. Same evidentas, ke vi deziras, ke mi prenu de vi la honoron, ĉar, kiam Camila vidos, ke mi ŝin amindumas, certe ŝi pensos, ke mi rimarkis en ŝi ian nedecan frivolemon, kaj ke tio kuraĝigis min riveli al ŝi mian fian deziron; sekve ŝi konsideros sin virino kun perdita honoro, kaj ankaŭ vi falos en la saman honorperdon, ĉar ŝi estas parto de vi mem. De tio venas la fakto ke, kvankam la edzo de adultulino scias nenion pri ŝia kulpo kaj neniam donas al ŝi motivon aŭ pretekston por ŝiaj mispaŝoj, kaj ne povas eviti sian misfortunon, eĉ se li kondutas dece kaj zorgeme, tamen oni nomas kaj mokas lin per vorto insulta kaj fia, anstataŭ lin kompati; la homoj konantaj la kulpon de lia edzino rigardas lin per disdegnaj okuloj, kvankam li falis en tielan misfortunon, ne pro sia kulpo, sed pro la dignomanko de sia kunulino. Sed mi povas diri al vi, kial la edzo de pekantino perdas la honoron, eĉ se li nek scias sian misfamiĝon, nek kulpas pri ĝi, nek donas okazon aŭ intervenas por ke ŝi peku. Do ne laciĝu aŭskulti, ĉar la temo utilos al vi.

»Kiam Dio kreis nian unuan patron en la tera paradizo, diras la Sankta Skribo, ke Dio igis lin profunde dormi kaj en lia dormo Li elprenis unu el la ripoj de lia liva flanko kaj ĝin transformis en nian patrinon Eva. Kaj tuj kiam Adamo vekiĝis kaj ŝin rigardis, li diris: «Jen, ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno». Kaj Dio diris: «Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon kaj aliĝos al sia edzino kaj ili estos unu karno». Kaj tiam iniciatiĝis la dia sakramento de la edziĝo, kies nodojn nur la morto povas disligi. Kaj tielan forton kaj efikon havas ĉi mirakla sakramento, ke, per ĝi, du diferencaj personoj fariĝas unu sola karno; kaj eĉ pli: en la okazoj kiam la geedzoj vivas en harmonia agordo, ili ja posedas du animojn, sed nur unu volon. Do la karno edzina estas ankaŭ la edza, kaj se makuloj falas sur ĝin, aŭ se la edzino lasas, ke ĝi difektiĝu, tiam la karno de la edzo ricevas la samajn damaĝojn, kvankam li, kiel dirite, pri nenio kulpus. Same kiel la tuta korpo sentas la doloron de piedo aŭ de alia membro, ĉar temas pri unu sola karno, kaj la kapo sentas la doloron de maleolo, sen mem kaŭzi la doloron, tiel same la edzo dividas kun la edzino ŝian senhonoriĝon, ĉar li kaj ŝi estas nur unu persono. Nu, la honoroj kaj infamioj de ĉi mondo devenas de la karno kaj de la sango, do ankaŭ la infamioj de adulta edzino havas la saman originon, kaj sekve parto de ili neeviteble falas sur la edzon, kaj oni lin konsideras senhonorigita, eĉ se tion li ne scias. Pensu, Anselmo, ke vi metus vin en danĝeron, dezirante perturbi la pacon de via bona edzino; pensu ankaŭ, ke vi agitus per vana kaj stulta scivolo la pasiojn, kiuj nun dormas en la brusto de via ĉasta edzino; rimarku, ke vi povas gajni apenaŭ ion, sed perdi tiel multe, ke mankas al mi esprimoj por priskribi la perdon. Nu, se ĉio, kion mi diris, ne sufiĉas por deturni vin de via malica intenco, bonvolu serĉi aliloke la instrumenton de via misfortuno kaj de via senhonoriĝo, ĉar mi ne ludos tian rolon, eĉ se mi suferos la plejan misfortunon imageblan: la perdon de via amikeco.

Dirinte tion, la saĝa kaj virta Lotario silentis, kaj Anselmo, enpensa kaj konfuzita, ne povis respondi dum kelka tempo eĉ unu solan vorton; sed fine li diris:

– Vi vidis, kara Lotario, kiel atente mi aŭskultis vin. Viaj argumentoj, ekzemploj kaj komparoj pruvas la grandon de via saĝo kaj la sinceron de via amikeco. Mi vidas ankaŭ, kaj konfesas, ke se mi sekvos, ne vian opinion, sed la mian, mi fuĝos de la bono por persekuti la mavon. Kvankam mi tiel pensas, konsideru tamen, ke mi suferas nun la saman afekcion troveblan en iaj virinoj, kiuj kapricas manĝi pecojn de tero, gipso, karbo kaj aliaj pli naŭzaj substancoj, abomenaj al la okuloj, kaj eĉ pli do al la palato. Do, necesas trovi procedon por resanigi min, kaj tion ni povus facile fari, se vi jam komencus amindumi Camilan, eĉ nesincere kaj sen granda ardo. Ŝi ne estas tiel fragila, ke ŝia pudoro falus teren ĉe la unua atako. Mi sentus min kontenta per tia komenco, kaj vi plenumus la devon truditan de nia amikeco, ne nur redonante al mi la vivon, sed konvinkante min, ke mi sekure konservas mian honoron. Vi devas min komplezi eĉ se nur pro unu konsidero: pro tio, ke mi estas plene decidita entrepreni ĉi aferon, kaj certe vi ne lasus min konfidi mian obsedon al alia persono, kio endanĝerigus la honoron, kies perdon vi volas eviti. Rilate al Camila, apenaŭ gravas, ĉu ŝi erare juĝos vian reputacion, dum vi ŝin amindumos, ĉar post tempeto, konstatante, ke ŝi estas tiel firma, kiel ni esperas, vi povos diri al ŝi la veron kaj retrovi vin en ŝia estimo en la sama loko kiel antaŭe. Kaj tial, ke, apenaŭ vin riskante, vi povos doni al mi tiel multe da feliĉo, bonvolu fari la taskon, eĉ se vi renkontos kelke da komplikoj, ĉar, kiel dirite, jam per la komenco mi konsideros la aferon finita.

Ĉe tiel granda obstino de Anselmo, Lotario ne sciis, per kiaj novaj ekzemploj aŭ argumentoj kontraŭdiri lin; kaj, ĉar lia amiko minacis konfidi sian malican planon al alia persono, Lotario decidis, por eviti mavon ankoraŭ pli grandan, cedi al la petoj de Anselmo, sed kun la sekreta intenco klopodi kontentigi Anselmon, sen perturbi la spiritan pacon de Camila. Li do petis Anselmon komuniki al neniu sian planon, kaj promesis surpreni la taskon kaj komenci ĝin, kiam Anselmo volos. Anselmo brakumis lin tenere kaj ame kaj dankis lin pro ties sinofero, kvazaŭ Lotario estus farinta al li gravegan favoron. Ili interkonsentis komenci la taskon jam de la sekvanta tago; Anselmo donus al li tempon kaj okazon paroli duope kun Camila kaj provizus lin per mono kaj juveloj, por ke li regalu ŝin per ili. Anselmo konsilis al li serenadi ŝin kaj skribi versojn je ŝia laŭdo, kaj diris, ke, se Lotario ne volus fari al si la klopodon ilin komponi, li mem ilin verkus. Lotario promesis fari ĉion, sed ne aldonis, ke ne kun la intenco, kiun imagis lia amiko; tiel interkonsentinte, ili iris al la domo de Anselmo, kie ili trovis Camilan plena de angoro kaj timo pro la prokrasto, pli longa ol ordinare, de ŝia edzo.

Anselmo fine adiaŭis sian amikon, kaj tiel grandis lia kontento, kiel grandis la embaraso de Lotario, kiam irante al sia hejmo, li ne sciis, kiel li povus eltiri sin el tiel stulta afero. Sed en la nokto li elpensis la manieron ŝajne sekvi la planon de Anselmo sen ofendi Camilan. La sekvantan tagon li iris manĝi al sia amiko, kies edzino ĉiam akceptis lin bonvole kaj afable, des pli, ke ŝi konis, kiel Anselmo intimis kun li. Kiam ili finis manĝi, kaj oni deprenis la tablotukon, Anselmo petis Lotarion akompani Camilan, ĉar li devis foriri trakti urĝan aferon kaj revenos post horo kaj duono. Camila petis lin ne foriri, kaj Lotario sin proponis por akompani lin, sed vane. Anselmo eĉ insistis al sia amiko, ke li atendu lin tie, ĉar poste li devas priparoli kun li aferon tre gravan, kaj rekomendis al Camila, ke ŝi ne lasu Lotarion sola, ĝis li revenos. Nu, li simulis tiel bone la neceson, aŭ la sensencon, de sia foriro, ke oni ne povus imagi ĝin falsa.

Anselmo adiaŭis, kaj Camila sidis duope kun Lotario ĉe la tablo, ĉar la geservistoj de la domo jam eliris manĝi. Lotario vidis sin, kiel Anselmo deziris, en la kampo de batalo, fronte al homo kapabla venki per nur ties belo tutan skadron de armitaj kavaliroj. Konsideru do, ĉu Lotario ne havis motivon timi tian homon! Sed li nur metis la kubuton sur brakon de la fotelo kaj la vangon sur sian manon, kaj, petinte pardonon al Camila pro siaj tro familiaraj manieroj, diris, ke li deziras iom ripozi ĝis la reveno de Anselmo. Camila respondis, ke li ripozus pli bone en la estrado[144] kaj petis lin eniri tien por dormi. Sed Lotario rifuzis la proponon kaj, dormiĝinte en la fotelo, tie sidis, ĝis Anselmo revenis. Ĉi lasta, vidante, ke Camila troviĝas en sia ĉambro, kaj ke Lotario dormas, pensis, ke pro lia longa prokrasto, la paro havis tempon ne nur por paroli, sed eĉ por dormi; do li tre senpacience atendis la vekiĝon de Lotario por eliri kun li al la strato demandi kiel prosperis al li la afero.

Ĉio okazis, kiel li anticipis. Lotario vekiĝis, poste ili du eliris el la domo, Anselmo pridemandis, kaj lia amiko respondis, ke ne ŝajnis al li konvene lanĉi la tutan atakon jam en la unua fojo, kaj, ke, sekve, li limiĝis laŭdi la belon de Camila, dirante al ŝi, ke en la tuta urbo oni parolas nur pri ŝia ĉarmo kaj saĝo. Lotario informis al Anselmo, ke tion li opinias bona komenco por gajni ŝian konfidon kaj por inklinigi ŝin aŭskulti lin kun plaĉo la sekvantan fojon. Tian sistemon uzas la diablo, kiam li volas trompi homon, kiu sin tenas avertita kontraŭ li: kvankam li estas anĝelo de tenebro, li sin transformas en anĝelon de lumo kaj sub vualo de virto delogas la homon, antaŭ ol riveli ĉe la fino sian veran karakteron. Kaj se en la komenco mem oni ne rekonas lian trompon, la diablo ordinare sukcesas per ĉi artifiko.

Anselmo tre kontentis kaj diris, ke, eĉ se li ne elirus el sia domo, li donus al sia amiko la saman ŝancon ĉiutage, ŝajnigante sin tiel okupata per aliaj aferoj, aliloke en la hejmo, ke Camila nenion suspektus. Nu, pasis multaj tagoj, kaj Lotario diris ankoraŭ nenion al Camila, sed asertis al Anselmo, ke, malgraŭ sia amindumado, li rimarkis en ŝi nenian inklinon cedi al io riproĉinda kaj eĉ ne la plej etan signon de intereso, kaj, ke, kontraŭe, ŝi minacis lin, dirante, ke, se li insistus en sia malica klopodo, ŝi rakontus ĉion al sia edzo.

– Tre bone – diris Anselmo – . Ĝis nun, Camila rezistis al vortoj; necesas vidi, kiel ŝi rezistos al konkretaj logaĵoj. Morgaŭ mi provizos vin per du mil oraj eskudoj, kaj vi proponos, kaj eĉ donos, ilin al ŝi; krome vi ricevos ankaŭ du mil aliajn por aĉeti juvelojn kaj tenti ŝin per ili. La virinoj, speciale la belaj virinoj, kiom ajn ĉastaj ili estas, tre amas montri sin ĉarmaj kaj elegantaj, kun juveloj kaj en riĉaj kostumoj, kaj se Camila rezistos al ĉi tento, mi kontentiĝos kaj ne plu ĝenos vin.

Lotario respondis, ke, ĉar li komencis, li iros ĝis la fino, kvankam li certis, ke li elpaŝos laca kaj venkita el la entrepreno. La sekvantan tagon li ricevis la kvar mil eskudojn kaj, kune kun ili, kvar mil embarasojn, ĉar li ne sciis kion novan diri por mensogi; fine li decidis sciigi al Anselmo, ke Camila tiel firme rezistas al la donacoj kaj promesoj, kiel al la vortoj, kaj ke ne valoras plu laciĝi tempoperde. Sed la fato gvidis la aferon alie, ĉar, foje, Anselmo, lasinte Camilan kaj Lotarion solaj, kiel en aliaj okazoj, sin ŝlosis en ĉambro kaj tra la truo de la seruro observis kaj aŭskultis la paron. Kiam li vidis, ke laŭlonge de pli ol duonhoro Lotario diras al Camila eĉ ne unu vorton, kaj ke li tiel tenus sin eĉ laŭlonge de tuta jarcento, Anselmo komprenis, ke la sciigoj de lia amiko rilate al la reagoj de Camila estis nuraj fikcioj kaj mensogoj. Sed, por ankoraŭ pli certiĝi, Anselmo eliris el la ĉambro, vokis Lotarion flanken kaj demandis al li, ĉu li havas ion novan por rakonti, kaj kia estas la humoro de Camila. Lotario respondis, ke li pensas ne plu okupiĝi pri la afero, ĉar Camila reagas tiel akre kaj seke, ke li ne kuraĝus sin turni al ŝi denove.

– Ho Lotario, Lotario! – diris Anselmo – . Kiel aĉe vi plenumas vian vorton, kaj kiel aĉe vi reciprokas mian grandan konfidon al vi! Mi ĵus observis vin tra la serur-truo de ĉi ŝlosilo kaj vidis vin diri eĉ ne unu solan vorton al Camila, kio igas min pensi, ke tute nenion vi diris al ŝi de la komenco. Se efektive tiel (kaj mi ne dubas, ke fakte tiel estas), kial vi trompas min? Kial vi volas preni de mi, per via artifiko, la eblon trovi kion mi deziras?

Anselmo ne plu parolis, sed liaj vortoj sufiĉis por meti lian amikon en embarason kaj konfuzon; ĉar oni lin surprizis en evidenta mensogo, Lotario, sentante sin preskaŭ senhonorigita, ĵuris al Anselmo, ke de tiu momento, li surprenas la taskon kontentigi lin sen diri mensogojn, kion oni konstatus, se oni kaŝe lin observus de nun. Tamen Anselmo ne bezonus ĝeni sin per tio, ĉar Lotario tiel efektivigus la taskon, ke li liberigus sin de ĉia suspekto kaj plene kontentigus sian amikon. Anselmo lin kredis, kaj, por doni al li pli sekuran kaj daŭran okazon, decidis forlasi la hejmon por ok tagoj kaj pasigi ilin ĉe amiko loĝanta en vilaĝo ne tre dista de la urbo. Li aranĝis ankaŭ, ke ĉi amiko urĝe voku lin, tiel, ke li povu doni al Camila kontentigan pretekston por sia foriro.

Kompatinda, stulta Anselmo! Kion vi faras? Kion vi celas? Kion vi komisias? Pensu: vi vin turnas kontraŭ vi mem, aranĝas vian propran infamion kaj vin puŝas al via perdiĝo. Via edzino Camila estas virta; vi ŝin posedas en paco kaj sekuro; neniu sin trudas en viaj plezuroj; ŝiaj pensoj flugas nur inter la muroj de ŝia domo; vi estas al ŝi la ĉielo en la tero, la celo de ŝiaj deziroj, la personiĝo de ŝiaj gustoj, kaj la mezurilo de ŝia volo, ĉar ŝi ĉiam adaptiĝas al la via kaj al la ĉiela. Nu, la mino de ŝia honoro, belo, virto kaj modesto donas, sen ia laboro de via flanko, la tutan riĉon, kiun vi povus deziri. Kial do vi volas fosi la teron kaj serĉi freŝan vejnon de nova kaj nekonata trezoro, metante vin en la danĝeron de disfaloj, se konsideri, ke tia mino sin apogas sur la ne tre firmaj traboj de ŝia fragila naturo? Memoru, ke la ebloj povas prave rifuzi doni sin al la serĉanto de neebloj, kiel iu poeto bele diris:[145]

Vivon serĉas mi en morto,
lojalecon en perfido,
prodigemon en avido,
energion en malforto
kaj flekseblon en rigido.

Sed la fat’, nesimpatia,
diris, de la sfero dia,
ke, ĉar mi neeblon ĉasas,
la ĉielo ja ne lasas,
ke la eblo estu mia.

La sekvantan tagon Anselmo iris al la vilaĝo, dirinte al Camila, ke, dum lia foresto, Lotario venos por zorgi super la domo kaj por manĝi kun ŝi, kaj ke ŝi traktu Lotarion, kiel lin mem. Ĉar prudenta kaj honesta, Camila afliktiĝis pro la ordono de sia edzo, kaj petis lin konsideri, ke ne ŝajnus dece, ke, dum li forestas, alia persono sidus sur lia seĝo. Ŝi aldonis, ke se tion li disponis, ĉar li ne konfidis ŝian kapablon mastrumi la domon, ĉi-foje li devus doni al ŝi tian ŝancon kaj vidus propraokule, ke ŝi taŭgas, ne nur por tio, sed eĉ por pli komplikaj taskoj. Anselmo respondis, ke, ĉar tio estas lia volo, ŝi devas nur klini la kapon kaj obei. Camila promesis observi lian deziron, sed ne volonte. Anselmo foriris, Lotario venis al ŝi la sekvantan tagon, kaj Camila lin akceptis per afabla, sed prudenta bonvolo, ĉar ŝi zorgis, ke Lotario neniuokaze restu sola kun ŝi: ŝin ĉirkaŭis ĉiam ŝiaj geservistoj, speciale ŝia ĉambristino Leonela, kiun ŝi tre amis, ĉar de iliaj infanaj jaroj ambaŭ kunvivis ĉe la gepatroj de Camila, kaj, kiam ŝi edziĝis al Anselmo, ŝi prenis Leonelan kun si al sia nova hejmo.

Dum la tri unuaj tagoj Lotario diris al ŝi tute nenion, kvankam ne mankis al li la okazo, kiam, depreninte la tablotukon, la geservistoj eliris por manĝi, eĉ se la manĝon ili konsumis dum nur tempeto, sekvante la instrukciojn de Camila, por tuj reveni. Camila eĉ disponis, ke Leonela manĝu pli frue, por ke ŝi ĉiam akompanu ŝin en la ĉeesto de Lotario. Sed la ĉambristino, kies pensoj okupiĝis per aliaj agrablaĵoj, bezonis tiun tempon por sin doni al siaj plezuroj, kaj ne plenumis ĉiufoje la ordonon de sia sinjorino; male, ŝi ofte lasis ilin solaj, kvazaŭ ŝi sekvus ies instrukciojn. Tamen la nobla figuro de Camila, la sereno de ŝia vizaĝo kaj la digno de ŝia tuta persono tute bridis ankoraŭ la langon de Lotario.

Sed, se tion bonan atingis la multaj virtoj de Camila, trudante silenton al la lango de Lotario, la bono turniĝis en damaĝon por ili ambaŭ, ĉar, se la lango silentis, la pensoj ne haltis, kaj Lotario havis tempon admiri, unu post alia, ĉiun ĉarmon fizikan kaj moralan de Camila; kaj ili estis tiaj, ke ili povus inspiri amon, ne nur al koro el karno, sed eĉ al statuo el marmoro. Lotario rigardis ŝin dum la tuta tempo en kiu li devus paroli, kaj pensante, kiel ege aminda ŝi estas, li iom post iom perdis la ŝuldatan respekton al Anselmo. Mil fojojn li volis foriri al loko, kie neniam Anselmo vidus lin, nek li Camilan; sed jam la plezuro ŝin rigardi detenis lin de tia intenco. Li luktis kaj batalis kontraŭ si mem por detrui kaj ne senti la plezuron admiri Camilan. Kiam sola, li kulpigis sin mem pro sia frenezo, nomis sin perfida amiko kaj eĉ mava kristano. Sed fine li konkludis, komparante sin kun Anselmo, ke la frenezo kaj naivo de lia amiko pli riproĉindas ol lia propra lojalrompo, kaj ke, se li havus antaŭ la okuloj de Dio tiel bonan ekskuzon por sia konduto, kiel antaŭ la okuloj de la homoj, li ne timus la punon al sia kulpo.

Okazis do, ke la belo kaj bono de Camila, kombinitaj kun la ŝanco, kiun la stulta edzo metis en la manojn de Lotario, plene dispelis ties skrupulojn. Dum la tri tagoj sekvantaj al la foriro de Anselmo, Lotario senĉese batalis kontraŭ siaj impulsoj, sed fine, atentante nur sian pasion, komencis amindumi Camilan kun tiom da ardo kaj impeto, ke ŝi, ŝokita, stariĝis kaj sin retiris en sian ĉambron, sen respondi eĉ unu solan vorton. Sed, ĉar la espero ĉiam akompanas la amon, la fervoro de Lotario ne velkis ĉe ŝia frida reago, sed eĉ pli intensiĝis. De sia flanko, Camila, vidante en Lotario kion ŝi neniam imagus, sentis sin tute embarasita. Sed, ĉar ŝajnis al ŝi, ke estus nek dece, nek konvene, doni al Lotario novan okazon paroli, ŝi sendis al Anselmo tiun saman nokton unu el siaj servistoj kun la jena mesaĝo:


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.