|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Rakontas Cide Hamete ke, kiam don Quijote resaniĝis de siaj grataĵoj kataj, li pensis, ke li vivas en la kastelo kontraŭ ĉiaj reguloj de sia ordeno kavalira. Tiel do, li decidis peti de la gedukoj ties permeson por ekiri al Zaragoza, kies festoj jam proksimiĝis, kaj kie li esperis gajni la armaĵon, kiun oni kutime donas kiel trofeon al la venkinto en la festaj turniroj.
Unu tagon, kiam li sidis kun la gedukoj ĉe la tablo kaj komencis vortigi sian ideon peti de ili la forpermeson, nu, subite, tra la pordo de la granda salono enpaŝis du virinoj – oni vidis poste, ke ili estas virinoj – kovritaj per longaj funebraj vualoj de la kapo ĝis la piedoj. Unu el ili aliris al don Quijote, ĵetis sin tute sur la plankon kaj, kun la lipoj ĉe liaj piedoj ekĝemis tiel profunde, triste kaj dolore, ke la ĉeestantoj konsterniĝis. Kaj, kvankam la gedukoj pensis, ke tio sendube estas alia mistifiko preparita de iliaj servistoj kontraŭ don Quijote, tamen ambaŭ dubis kaj perpleksis, vidante, kiel korŝire la virino suspiras, ĝemas kaj ploras. Fine, la hidalgo, kompatema, levis ŝin de la planko kaj petis ŝin demeti la vualon de sur sia larma vizaĝo. Ŝi obeis kaj rivelis ion tute nepenseblan: la vizaĝon de la duenjo doña Rodríguez. La alia virino en funebro estis ŝia filino, la junulino trompita de la filo de la riĉa kampulo. Kiuj konis la duenjon stuporis, ĉefe la gedukoj, ĉar, kvankam ili konsideris ŝin naiva kaj duonstulta, ne imagis ŝin kapabla fari frenezaĵon. Fine doña Rodríguez turnis sin al siaj gesinjoroj kaj diris:
– Viaj ekscelencaj moŝtoj bonvolu, ke mi parolu duope kaj aparte kun ĉi kavaliro, ĉar tio necesas, por ke mi eltiru min el la mava situacio, kie mi troviĝas pro la insolento de perfida fripono.
La duko donis sian konsenton kaj aldonis, ke ŝi povas paroli kun sinjoro don Quijote, tiel longe kiel plaĉos al ŝi. Ŝi turnis sian vizaĝon kaj sian voĉon al la hidalgo kaj diris:
– Ankaŭ kelkaj tagoj, kuraĝa kavaliro, mi informis vin pri la infamia perfidaĵo de malica kampulo kontraŭ mia kara, tre amata filino, kiu jen staras ĉi tie. Vi promesis okupiĝi pri ŝia misfortuno, kaj igi ripari la ofendon al ŝi faritan, sed nun venas al mi la sciigo, ke vi volas forlasi ĉi kastelon, serĉe al aventuroj al vi rezervataj de la bona Dio. Tiel do mi dezirus ke, antaŭ ol vi forperdiĝos sur la vojoj, vi defiu la obstinan ulon kaj devigu lin edziĝi al mia filino, kiel li promesis, antaŭ ol li kuŝis kun ŝi; ĉar pensi, ke mia sinjoro la duko farus al mi juston egalas peti de ulmo pirojn, pro la motivoj, kiujn siatempe mi sciigis al vi. Nu, Dio donu solidan sanon al via moŝto, kaj Li ne lasu min sen protekto.
Al tio respondis don Quijote emfaze kaj solene:
– Bona duenjo, moderigu vian ploron, aŭ pli ĝuste, viŝu la larmojn kaj ŝparu la suspirojn: mi surprenas solvi la problemon de via filino, kvankam ŝi ne devintus tiel leĝere kredi amĵurojn, preskaŭ ĉiam facile direblajn sed tre malvolonte plenumatajn. Nu, kun la permeso de mia sinjoro la duko, mi tuj iros serĉi tiun senprincipan junulon, renkontos kaj defios lin, kaj lin mortigos, se li rifuzos plenumi sian parolon: ĉar la ĉefa celo de mia profesio estas pardoni la humilajn kaj puni la orgojlajn, mi volas diri, helpi la mizerajn kaj detrui la kruelajn.
– Ne necesas – respondis la duko – , ke via moŝto faru al vi la ĝenon serĉi la kampulon, pri kies konduto ĉi bona duenjo plendas. Mi konsideras lin kiel jam defiitan kaj prenas sur min komuniki al li la defion, por ke li akceptu la duelon, prezentu sin en ĉi kastelo kaj respondu per si mem. Ĉi tie mi disponigos adekvatan kampon, observante la regulojn proprajn al ĉi defioj, kaj traktante vin ambaŭ per la sama senpartia justo, kiel devas fari la princoj kiam ili cedas en siaj regnoj la duelkampon al defiantoj.
– Nu, do, kun tia certigo kaj kun la permeso de via ekscelenco – diris don Quijote – mi deklaras ke, ĉi-foje, mi flanklasas mian hidalgecon, descendas al la ofendinto kaj fariĝas lia egalulo, por ke li povu batali kontraŭ mi. Tiel do, kvankam li forestas de ĉi tie, mi provokas kaj defias lin, tial ke li malice trompis kompatindan knabinon, kiu ne plu estas pucelo pro lia kulpo. Do, aŭ li tenos sian parolon, laŭleĝe edziĝante al ŝi, aŭ li pereos en la duelo.
Poste don Quijote detiris unu ganton, ĵetis ĝin en la mezon de la salono, kaj la duko ĝin prenis, dirante, ke, kiel menciite, li akceptas la defion je la nomo de sia servutulo, kaj ke la duelo okazos post ses tagoj en la korto de lia kastelo. Li aldonis, ke estos uzataj, sen artifikoj, trompoj aŭ superstiĉaj talismanoj, la bataliloj propraj el la kavaliroj: lanco, ŝildo kaj kompleta armaĵo, kaj ke ilin ekzamenos kaj kontrolos la duelo-juĝantoj.
– Sed unue – daŭrigis la duko – necesas, ke ĉi bona duenjo kaj ĉi mava knabino cedu sian rajton en la manojn de don Quijote; alie, ĉio vanus, kaj la defio ne povus efektiviĝi.
– Mi ĝin cedas – respondis la duenjo.
– Ankaŭ mi – aldonis la filino honte, ekscitite kaj kun la vizaĝo plena de larmoj.
Post ĉi formalaĵo, kaj dum la duko pensis, kiel li aranĝos la disvolvon de la afero, la du virinoj en funebro eliris, kaj la dukino ordonis ke, de tiu momento, ili estu traktataj, ne kiel servistinoj de la palaco, sed kiel vagantaj damoj venintaj peti juston ĉe ŝi. Tiel ke oni disponigis al ili specialan ĉambron kaj servis ilin kvazaŭ fremdajn gastojn, ĉe la granda miro de la aliaj ĉambristinoj, nekapablaj imagi, ĝis kia ekstremo irus la stulto kaj la aŭdaco de doña Rodríguez kaj de ties misvaginta filino.
Ĉe tio, kvazaŭ por kroni per ĝojo la spektaklon kaj meti agrablan finon al la manĝo-horo, subite eniris en la salonon la paĝio portinta la leterojn kaj donacojn al Teresa Panza, edzino de la gubernatoro Sancho Panza. Ĉe lia reveno tre ĝojis la gedukoj, ĉar ili tre deziris scii la novaĵojn de lia vojaĝo. Demandite ĉi-rilate, la paĝio respondis, ke li ne devus raporti publike kaj per resumaj vortoj; ke iliaj ekscelencoj eble bonvolus atendi ĝis li povus paroli private kun ili, kaj ke, dume, ili povus distri sin per la leteroj. Kaj, elpoŝiginte la du, li ilin transdonis al la dukino. La adreso de la unua tekstis: «Letero por mia sinjorino Tia de mi ne scias kie», kaj la alia: «Al la gubernatoro de la insulo Barataria, mia edzo Sancho Panza, kies vivon Dio longigu pli ol la mian».
Kiel ordinare diras, la dukino sidis sur pingloj, en sia deziro legi ŝian leteron. Ŝi ĝin apertis, traokulis ĝin, vidis, ke ŝi povas ĝin legi voĉe al la duko kaj al la ceteraj ĉeestantoj, kaj laŭtis:
Letero de Teresa Panza al la dukino
La letero de Via Grandeco, kara sinjorino, donis al mi multe da plezuro, ĉar vere mi tre deziris ĝin ricevi. La koral-koliero estas tre bona, kaj la ĉas-kostumo de mia edzo ne-malpli bona. La tuta vilaĝo ĝojas, ke via sinjorina moŝto faris mian edzon gubernatoro, kvankam neniu kredas tion, precipe la pastro, la barbiro majstro Nicolás kaj la bakalaŭro Sansón Carrasco; sed ilia opinio tute ne tuŝas min, ĉar se lia gubernatoreco veras – kaj ĝi efektive veras – ili povas paroli laŭplaĉe. Tamen mi konfesas, ke, se mi ne vidus la kolieron kaj la kostumon, ankaŭ mi ne kredus, ĉar la tuta vilaĝo konsideras mian edzon stulta, kaj ne imagas lin kapabla regi ion, se escepti gregon da kaprinoj. La ĉielo lin rekte gvidu por la bono de liaj infanoj!
De mia flanko, karega sinjorino, mi havas la ideon, kun via permeso, profiti la okazon, t.e. iri al la ĉefurbo paradi en kaleŝo, por ke suferu la okuloj de la multegaj personoj, kiuj jam envias vin. Tiel do mi suplikas, ke via ekscelenca moŝto ordonu mian edzon sendi al mi iom da mono, pli ĝuste, sufiĉe da iom, ĉar en la ĉefurbo oni devas multe elspezi: panbulo kostas unu realon kaj funto de viando tridek maravedojn… terure! Kaj se mia edzo ne volas, ke mi iru tien, sciigu min ĝustatempe, ĉar miaj piedoj jam volas peli sin sur la vojo. Miaj amikinoj kaj najbarinoj diras, ke se ni cirkulus pompe kaj parade en la ĉefurbo, mian edzon oni konus per mi, pli ol min per li, ĉar multaj demandus: «Kiuj estas la damoj tie en la kaleŝo?», kaj unu el miaj lakeoj respondus: «La edzino kaj la filino de Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria». Tiel Sancho estus konata, kaj mi estimata. Do… al la ĉefurbo! Mi plej bedaŭras, ke ĉi-jare ni ne havis rikolton de glanoj. Tamen mi sendas al via majesta moŝto proksimume duonbuŝelon da ili: mi mem iris al la monto elekti kaj pluki ilin, unu post la alia, kaj ne trovis pli grandajn: mi dezirus ilin tiel grandaj kiel strutaj ovoj.
Via pompa moŝto ne forgesu skribi al mi; certe mi respondos al vi kun informoj pri mia sano kaj pri ĉio direnda pri ĉi vilaĝo, kie mi restas, preĝante al Dio, ke li gardu vian moŝtecon, kaj ke Li ne forgesu min. Mia filino Sancha kaj mia filo kisas la manon de via moŝto.
Via servistino, kies deziro estas vidi vin, pli ol skribi.
Teresa Panza
La letero de Teresa Panza donis grandan plezuron al ĉiuj, precipe al la gedukoj. La dukino demandis al don Quijote, ĉu licus aperti la leteron adresitan al la gubernatoro, kaj aldonis, ke certe ĝi estas bonega. La hidalgo respondis ke, por komplezi ilin, li apertos la leteron. Tion li faris kaj legis la jenon:
Letero de Teresa Panza al ŝia edzo Sancho Panza
Mi ricevis vian leteron, kara Sancho, kaj je mia katolika kaj kristana fido, mi asertas kaj ĵuras, ke nur iometo, apenaŭ du fingroj, mankis al mi por freneziĝi de ĝojo. Efektive, amiko, kiam mi aŭdis, ke mi vi estas gubernatoro, mi pensis, ke mi falos morta de plezuro, ĉar vi jam scias, ke, laŭdire, subita ĝojo tiel mortigas kiel granda doloro. Kaj via filino Sanchica senvole pisis sur sin el pura feliĉo. Mi havis antaŭ mi la kostumon de vi senditan; ĉe la kolo la koralojn de la dukino; en la mano la leterojn, kaj tie staris la mesaĝisto en persono: tamen mi pensis kaj kredis, ke, kion mi vidis kaj tuŝis, tio estas nur revo, ĉar, kiu imagi, ke paŝtisto de kaprinoj fariĝos gubernatoro de insuloj? Vi scias, amiko, ke mia patrino diris, ke por vidi multe oni devas longe. Kaj efektive, mi esperas vidi pli, se mi vivos pli longe, kaj ne ripozos ĝis mi vidos vin luigisto aŭ imposto-kolektisto, ĉar tiaj personoj havas kaj spezas multe da mono, kvankam la diablo prenas kun si la friponojn, kiuj misuzas la menciitajn profesiojn. La sinjorino dukino informos vin pri mia deziro iri al la ĉefurbo. Konsideru la aferon kaj sciigu al mi, ke vi konsentas: mi klopodus honori vin, irante ĉien en kaleŝo.
La pastro, la barbiro, la bakalaŭro kaj eĉ la sakristiano ne povas kredi vin gubernatoro kaj asertas, ke la tuta afero estas iluzio aŭ ia ensorĉo, kiaj ordinare trafas vian mastron don Quijote. Sansón diras, ke li iros serĉi vin por elbati la gubernatorecon el via kapo, kaj la frenezon el la cerbo de don Quijote. Mi nur ridas, rigardas mian kolieron, kaj pensas pri la vesto, kiun mi faros el via kostumo por Sanchica. Al mia sinjorino la dukino mi sendas nombron da glanoj: mi dezirus ilin oraj. De via flanko, sendu al mi kelke da perlo-koliero, se ili ekzistas en via insulo.
Jen la novaĵoj de la vilaĝo: Berrueca edzinigis sian filinon al fuŝa pentristo, kiu venis ĉi tien proponi sin por ajna pentrolaboro. La administrantaro de la vilaĝo komisiis al li pentri la blazon-ŝildon de lia Majesto super la pordo de la magistratejo. Li petis du dukatojn, ricevis ilin anticipe, laboris ok tagojn, sen efektive pentri ion, kaj fine diris, ke ne prosperas al li pentri tiom da stultaj detaloj. Li redonis la ricevitan monon, tamen li edziĝis pro sia famo de bona laboristo; vere li forlasis la penikojn kaj prenis la ŝpaton kaj nun brave laboras en la kampoj. La filo de Pedro Lobo ricevis la ordinojn kaj la tonsuron kaj intencas fariĝi pastro. Minguilla, la nepino de Mingo Silvato, aŭdis pri lia intenco kaj prezentis plendon kontraŭ li pro rompo de edziĝo-promeso, Klaĉemaj langoj diras, ke li gravedigis ŝin, sed li absolute negas tion. Ĉi-jare ne estas olivoj, kaj en la tuta vilaĝo troviĝas eĉ ne unu guto da vinagro. Kompanio de soldatoj preterpasis ĉi lokon kaj tri knabinoj de la vilaĝo foriris kun la trupo. Mi ne diras al vi iliajn nomojn, ĉar eble ili revenos, kaj sendube ne mankos viroj pretaj edziĝi al ili malgraŭ ties pli malpli grandaj makuloj.
Sanchica faras puntojn, per tio perlaboras ok maravedojn ĉiutage, kaj metas ilin ne ŝparmonujon, kiel helpon por la akiro de sia dotaĵo. Sed tial, ke nun ŝi estas filino de gubernatoro, vi donos al ŝi la dotaĵon, kaj ŝi ne bezonos labori tiucele. La fontano de la placo sekiĝis. Unu fulmo trafis la turon de la kirko… sed kio ne doloras, pri tio mi ne ploras.
Mi atendas respondon al ĉi letero kaj vian decidon, ĉu mi iru aŭ ne al la ĉefurbo. Kaj fine, Dio donu al vi pli longan vivon ol al mi, aŭ almenaŭ same longan, ĉar mi ne volus lasi vin sola en la mondo.
Via edzino,
Teresa Panza
Ĉi leteroj provokis multe de laŭdoj, ridoj kaj admiroj, kaj, kvazaŭ por ĉion kroni, alvenis mesaĝisto kun la letero de Sancho al don Quijote. Oni same legis ĝin publike, kaj ĝia enhavo ŝancelis ĉies ideon pri la stulto de la gubernatoro. La dukino retiris sin, por ke la paĝio rakontu al ŝi pri siaj travivaĵoj en la vilaĝo de Sancho. La paĝio raportis longe, sen preterlasi ajnan detalon, transdonis al ŝi la glanojn kaj ankaŭ unu fromaĝon, lastatempe aldonitan de Teresa, kiu estis dirinta al la paĝio, ke ĝi estas bonega, eĉ supera al la fromaĝoj de la vilaĝo Tronchón. La dukino ĉion akceptis kun ega plezuro. Kaj jam ĉi tie ni devas lasi ŝin por rakonti la finon de la granda Sancho, floro kaj spegulo de insulaj gubernatoroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.