La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 54

Pri aferoj apartenantaj nur al ĉi historio, ne al alia

La gedukoj decidis antaŭenpuŝi la aferon de la defio, kiun don Quijote ĵetis kontraŭ ilia servutulo pro la motivo jam konata. Sed tial, ke la junulo troviĝis en Flandrujo, kien li forkuris por eviti al si havi doña Rodríguez kiel bopatrinon, la gedukoj decidis anstataŭigi lin per gaskona lakeo nomita Tosilos, detale klariginte al li, kiel li devus konduti. Du tagojn poste la duko informis la hidalgon, ke en kvar tagoj lia kontraŭulo alvenos, prezentiĝos en kavalira armaĵo, kaj asertos, ke la knabino mensogas, je duona, kaj eĉ je tuta barbo[387], se ŝi insistas, ke li promesis edziĝi al ŝi. Don Quijote plezure ricevis la novaĵon, flatis sin per la ideo, ke li faros mirindaĵojn en ĉi afero, kaj konsideris sin feliĉa havi la okazon montri la potencon de sia nevenkebla brako antaŭ la duko kaj la dukino. Tiel do, li atendis kun granda ĝojo la pason de la kvar tagoj, kies daŭro, en lia senpacienco, ŝajnis longiĝi ĝis kvar jarcentoj.

Ni lasu la tagojn pasi (same kiel ni lasas pasi aliajn aferojn) kaj iru akompani Sanchon, kiu duone gaja, duone trista, rajdis sur la azeno survoje al sia mastro, kies kompanio plaĉis al li pli ol gubernatori super ĉiuj insuloj de la mondo.

Nu, okazis, ke li ne multe distanciĝis de la loko de sia gubernatoreco (li neniam ĝenis sin ekscii, ĉu li regis insulon, urbon aŭ vilaĝon), kiam li vidis veni sur la vojo ses pilgrimantojn kun ties longaj bastonoj. Temis pri eksterlandanoj, el tiuj, kiuj petas almozon kantante. Jam proksimaj al Sancho, ili dismetis sin en formon de alo, levis la voĉon samtempe kaj komencis kanti en sia lingvo ion, kion Sancho ne komprenis, se escepti la klare prononcitan vorton «almozo». Li konkludis do, ke ili petas monon per sia kanto, kaj tial, ke – laŭ aserto de Cide Hamete – li estis tre karitatema, li elprenis el sia dusako sian provizon de pano kaj fromaĝo kaj ĝin proponis al la grupo, dirante per gestoj, ke li havas nenion alian por doni. Ili tre volonte akceptis la donacon, sed diris:

– Guelte, guelte[388].

– Mi ne komprenas vin, bonuloj – respondis Sancho.

Tiam unu el ili eltiris burson el sub sia ĉemizo kaj montris ĝin al Sancho, por ke li komprenu, ke ili deziras monon; sed li metis la dikfingron sur sian gorĝon kaj etendis la manon supren por signifi, ke li ne havas eĉ unu solan soldon. Poste li ekiris pasi inter ili, kaj tiam unu pilgrimanto, kiu jam de la komenco rigardadis lin kun granda atento, alkuris al li, ĵetis la brakojn ĉirkaŭ lian talion, kaj diris laŭte kaj en bona kastilia lingvo:

– Je Dio, kion mi vidas? Ĉu mi ne havas en miaj brakoj mian karan amikon kaj najbaron Sancho Panza? Jes, sendube, ĉar ĉi-momente mi nek dormas, nek estas ebria.

Sancho miris, ke oni vokas lin per ties nomo, kaj ke fremda pilgrimanto lin brakumas; kaj kvankam la ŝildisto fikse kaj silente rigardis lin, li ne povis rekoni la fremdulon. Sed la pilgrimanto, vidante lian perpleksan vizaĝon, diris:

– Nu! Ĉu eble, frato Sancho Panza, vi ne konas vian najbaron, la mudeharon Ricote, la merceriston de via vilaĝo?

Tiam Sancho rigardis lin eĉ pli atente, komencis rememori liajn trajtojn, fine plene rekonis lin kaj, sen desalti de sur la azeno, ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la alia kaj diris:

– Kiu, je la diablo, povus rekoni vin, Ricote, en tiel ekstravaganca kostumo? Diru, kiu faris vin francaĉo, kaj kial vi aŭdacas reveni al Hispanio, kie, se oni vin kaptus kaj konus, via sorto ne estus enviinda?

– Se vi ne denuncos min – respondis la pilgrimanto – , neniu konos min en ĉi kostumo. Sed ni deviu de la vojo kaj iru al la poplaro tie videbla, kie miaj kompanoj deziras manĝi kaj ripozi. Vi manĝos kun ili, ĉar ili estas tre agrablaj, kaj mi havos la ŝancon rakonti al vi ĉion al mi okazintan, de kiam mi forlasis nian vilaĝon, obeante la reĝan dekreton, kiu, kiel vi scias, minacis per severaj punoj mian kompatindan popolon.

Sancho akceptis la inviton, Ricote diris ion al siaj kompanoj, kaj la grupo iris al la poplaro staranta je kelka distanco de la vojo. Alveninte, ili ĵetis flanken la bastonojn, demetis la pelerinojn kaj restis en siaj sajoj. Ĉiuj estis junaj kaj bel-aspektaj, krom la jam matur-aĝa Ricote, kaj portis kun si dusakojn ŝajne bone provizitajn per, almenaŭ, manĝaĵoj apetitigaj kaj trink-invitaj eĉ de la distanco de unu mejlo. Ili kuŝiĝis sur la grundo kaj, uzante la herbon kiel tablo-tukon, dismetis sur ĝi panon, salon, tranĉilojn, nuksojn, pecojn de fromaĝo, kelke da nudaj ŝink-ostoj ne jam ronĝeblaj, sed almenaŭ suĉeblaj, kaj laste ian nigran pladon nomitan kaviaro, kiu fariĝas el fiŝ-ovoj kaj estas forte soifo-dona. Olivoj ne mankis, bongustaj kaj palato-flataj, kvankam ili vidiĝis sekaj kaj ne kondimentitaj. Sed kiel ĉampionoj en ĉi festeno-kampo eminentis ses botoj da vino. Ĉiu elprenis la sian el sia dusako, kaj eĉ la bona Ricote, turniĝinta de mudeharo en germanon, montris la sian, laŭdimensie kompareblan kun la aliaj kvin.

Ili komencis manĝi kun ega apetito, prenis per la pinto de la tranĉiloj iometon de ĉiu plado, tre lante ĝin gustumis, kaj proksimigis la buŝon de la botoj al siaj propraj buŝoj, fiksante la okulojn al la ĉielo, kvazaŭ ili alcelus tien per la rigardo. Ili teniĝis tiamaniere kelkan tempon, movante la kapon de flanko al flanko, kiel montron de granda plezuro, dum la internaĵo de la botoj kaskadis en iliajn stomakojn.

Ĉion rigardis Sancho, kaj nenio lin afliktis: kontraŭe, por fideli al la proverbo de li tre konata: «Kiam en Romo, faru kiel la Romanoj», li petis de Ricote ties boton kaj celis per ĝi sian buŝon, kun ne malpli da plezuro ol la ceteraj. La botoj lasis sin levi kvar fojojn, sed ne la kvinan, ĉar ili estis jam sen unu guto da vino, ne plu melkeblaj, kaj ŝrumpintaj kiel seka figo, kio dampis la ĝojon de la grupo. De tempo al tempo, unu el la pilgrimantoj prenis la manon de Sancho kaj diris:

– Espagnoli kaj tudesqui tuto uno bon compagno[389].

Kaj Sancho respondis:

– Bon compagno, jura Di![390]

Kaj li ridegis unu horon, sen memori tiam siajn gubernatorajn travivaĵojn: ĉar, ordinare, la zorgoj ne havas jurisdikcion super la tempo dediĉata al manĝo kaj trinko.

Nu, ĉe la elĉerpiĝo de la vino, la viroj komencis senti grandan torporon kaj fine profunde endormiĝis sur tabloj kaj tukoj, t.e. sur la herbo mem. Nur Ricote kaj Sancho restis vekitaj, ĉar ili manĝis pli, kaj drinkis malpli ol la aliaj. Ricote prenis Sanchon je la mano, apartiĝis kun li de la pilgrimantoj, mergitaj en dolĉa dormo, kaj en pura kastilia lingvo, sen refali eĉ unu solan fojon en sian mudeharan ĵargonon, li diris:

– Vi bone scias, amiko kaj najbaro Sancho, ke la edikto proklamita de lia reĝa moŝto kontraŭ mia popolo vekis en ni alarmon kaj teruron. Mi tiel forte timiĝis, ke mi imagis, ke oni jam aplikas al mi kaj al mia familio la rigoran punon preskribitan de la edikto, eĉ antaŭ ol finiĝus la tempo, kiun ni leĝe disponis por forlasi Hispanion. Mi pensis, ke, se mi nepre devus forlasi mian domon kaj sekve havigi al mi alian, estus prudente foriri sola de la vilaĝo kaj serĉi lokon, kie mi povus enloĝigi la familion trankvile kaj sen la hasta sinpelo de la aliaj: ĉar mi bone komprenis, kaj ankaŭ niaj olduloj, ke la proklamo estis, ne nura minaco, kiel kelkaj opiniis, sed ordono efektivigenda en difinita tempo. Mi havis tian konvinkon, ĉar mi sciis pri la absurdaj kaj perfidaj intencoj de mia popolo, kaj certe la ĉielo inspiris lian reĝan moŝton alpreni tiel saĝan decidon. Cetere, ni ĉiuj ne kulpis: kelkaj el ni estis veraj kaj bonaj kristanoj, sed tiel malmultaj, ke ili ne povis oponi al la intrigoj de la aliaj: kaj ne konvenas flegi vipuron en sia sino, kiam oni havas la malamikon en sia hejmo. Fakte oni prave nin kondamnis al ekzilo, milda kaj leĝera puno laŭ ies opinioj, sed la plej terura, kiun ni povus suferi. Kie ajn ni troviĝas, ni plore sopiras al Hispanio, ĉar finfine ni naskiĝis ĉi tie, kaj ĝi estas nia vera lando. Sed nenie ni renkontis la akcepton deziratan de nia misfortuno. En Berberio kaj en aliaj partoj de Afriko ni esperis, ke oni bonvenigus kaj regalus nin, sed ĝuste tie ni ricevas plej terurajn ofendojn kaj mistraktojn. Ni ne konsciis pri nia feliĉo, ĝis ni ĝin perdis, kaj la pliparto el ni tiel ege deziras revidi Hispanion, ke multegaj, kiuj scipovas la hispanan, kiel mi, revenas lasinte en la eksterlando la edzinon kaj filojn neprotektataj: ĝis tia ekstremo ni amas Hispanion; kaj nun mi scias, laŭ propra sperto, ke, kiel oni diras, «dolĉas la amo al la patrujo». Nu, bone, mi forvojaĝis de nia vilaĝo kaj iris al Francio, kie oni bone akceptis nin. Sed mi deziris vidi la aliajn landojn, do vizitis Italion kaj alvenis al Germanio, kie, ŝajnis al mi, mi povus vivi pli libere, ĉar ties loĝantoj ne zorgas pri subtilaĵoj. La homoj kondutas tie laŭplaĉe, tial, ke preskaŭ en la tuta lando oni vivas en religia libereco. Mi luprenis domon en vilaĝo proksima al Aŭgsburgo, kaj kuniĝis kun ĉi viroj. Multaj pilgrimantoj germanaj kutimas veni ĉiujare al Hispanio, por viziti ties sanktajn lokojn, kaj ilin konsideras veraj Eldoradoj, ĉar ĉie ili scias havigi al si ion avantaĝan aŭ profitan. Ili vagas tra preskaŭ la tuta Hispanio, kaj ne ekzistas vilaĝo, kie ili ne ricevas senpage manĝon kaj trinkon kaj, krome, almenaŭ unu realon en kontanta mono. Ĝis la fino de sia pilgrimado ili sukcesas ŝpari pli ol cent eskudojn, ŝanĝas ilin per oraj moneroj, kaŝas ilin ie ajn, en la kavoj de la bastonoj aŭ inter la flikoj de la pelerino, kaj kontrabandas la monon el la regno, malgraŭ la gardistoj de postenoj kaj havenoj, kie oni priserĉas ilin. Mi intencas nun, Sancho, repreni la trezoron, kiun mi lasis enterigita, kaj tial, ke ĝi kuŝas ekster la vilaĝo, mi povos elfosi ĝin sen danĝero. Poste, de Valencio mi skribos, aŭ mem iros, al miaj edzino kaj filino. Mi scias, ke ili troviĝas en Alĝerio, kaj de tie mi klopodos preni ilin al franca haveno kaj tuj sekve al Germanio, kie ni atendos kion la dia volo rezervos al ni. Verdire, Sancho, mi scias, ke mia filino Ricota kaj mia edzino Francisca Ricota estas kristanaj kaj katolikaj; kaj, kvankam mi mem ne havas tiel fortan katolikan fidon kiel ili, tamen mi sentas min pli kristana ol maŭra, kaj ĉiam suplikas Dion, ke li apertu al mi la okulojn de la spirito kaj konigu al mi, kiel mi devas servi Lin. Sed kio surprizas min, kaj ŝajnas al mi nekomprenebla, estas, ke miaj edzino kaj filino preferis vojaĝi, ne al Francio, kie ili povus vi vi kiel kristanoj, sed al Alĝerio.

– Nu, Ricote, certe ili ne povis decidi per si mem, ĉar ilin prenis tien Juan Tiopieyo, la frato de via edzino – respondis Sancho – . Kaj tial, ke li estas vera maŭro, li vojaĝis al la plej konvena loko por si. Kaj jen alia afero: mi opinias, ke vi vane serĉos kion vi enterigis, ĉar mi aŭdis la novaĵon, ke oni konfiskis al viaj bofrato kaj edzino grandan nombron da perloj kaj oraj moneroj, kiujn ili portis kun si.

– Povas esti – diris Ricote – . Sed mi scias, Sancho, ke ili ne tuŝis mian trezoron, tial, ke, pro timo al eventuala misfaro, mi ne rivelis al ili ĝian ekziston. Tiel do, se vi, Sancho, deziras veni kun mi por helpi elfosi kaj kaŝi ĝin aliloke, mi donos al vi ducent eskudojn kaj per ili vi povos kontentigi viajn bezonojn, ĉar vi scias, ke mi scias, ke vi havas multajn.

– Volonte mi helpus vin – respondis Sancho – . Sed okazas, ke mi ne estas mon-avida, kion pruvas la fakto, ke ĉi-matene mi eksiĝis el posteno, kie mi povus akiri monon sufiĉan por tegi per oro la murojn de mia domo kaj por manĝi el arĝentaj pladoj antaŭ ol pasus ses monatoj. Pro tio, kaj ankaŭ tial, ke mi pensas, ke mi perfidus mian reĝon, se mi helpus liajn malamikojn, mi ne akompanus vin, eĉ se, anstataŭ la ducent eskudoj promesitaj, vi donus al mi ĉi-momente kvarcent.

– Kian postenon vi lasis, Sancho? – demandis Ricote.

– La gubernatorecon de insulo – respondis Sancho – . Tian, ke ne facile oni trovus alian saman.

– Kie kuŝas la insulo?

– Kie? Ses mejlojn for de ĉi tie, kaj nomiĝas insulo Barataria.

– Kion vi diras? La insuloj situas en la maro, ne surtere – respondis Ricote.

– Ĉu vere? Mi ripetas al vi, amiko Ricote, ke ĉi-matene mi ekiris de tie, kaj ke hieraŭ mi ankoraŭ regis ĝin laŭplaĉe kaj bele. Tamen mi forlasis la postenon, ĉar la gubernatora ofico ŝajnas al mi danĝera.

– Kaj kion vi gajnis per via gubernatoreco? – demandis Ricote.

– Mi gajnis la scion – respondis Sancho – , ke mi naskiĝis por regadi nenion, se escepti gregon da ŝafoj, kaj ke la riĉon akireblan en tiaj postenoj oni gajnas je la kosto de la ripozo, la dormo kaj eĉ la manĝo: ĉar en la insuloj, la gubernatoroj devas apenaŭ manĝi, precipe se ia kuracisto zorgas pli ilia bonfarto.

– Mi ne komprenas vin, Sancho – diris Ricote – . Ŝajnas al mi, ke viaj vortoj ne havas sencon. Kiu donus al vi insulon, ke vi ĝin regu? Ĉu ne ekzistas en la mondo viroj pli lertaj ol vi por gubernatori? Nu, Sancho, vekiĝu el viaj fantazioj, kaj diru, ĉu fine vi volas akompani min, kiel mi vin petis, kaj helpi min elfosi la kaŝitan trezoron. Vera trezoro ĝi estas, pro sia valoro, kaj mi donus al vi sufiĉe por ke vi vivtenu vin, kiel dirite.

– Mi jam diris al vi, ke ne – respondis Sancho – . Estu kontenta, ke mi ne denuncos vin. Iru kun Dio sur via vojo, kaj lasu, ke mi sekvu la mian. Ĉar mi scias, ke oni perdas kion oni honeste akiras, kaj ke, kion oni fripone gajnas, tio perdiĝas kun sia mastro.

– Sancho, mi ne volas insisti. – diris Ricote – Sed, diru, ĉu vi estis en nia vilaĝo, kiam ekiris de tie miaj edzino, filino kaj bofrato?

– Jes, mi estis – respondis Sancho – , kaj sciu, ke via filino aperis tiel bela, ke ĉiuj vilaĝanoj ne ĉesis admiri ŝin, dirante, ke ŝi estas la plej bela knabino de la mondo. Ŝi ploris kaj brakumis al siaj amikinoj kaj konatinoj, kaj ankaŭ al la ceteraj personoj irintaj ŝin adiaŭi, kaj ŝi petis ilin rekomendi ŝin al Dio kaj al Nia Sinjorino. Kaj ŝi faris sian peton tiel kortuŝe, ke mi ploris, kvankam mi ne ploremas. Fakte, multaj personoj deziris eliri kapti ŝin sur la vojo por ŝin kaŝi, sed la timo kontraŭi la ordonon de la reĝo detenis ilin. Plej decida montriĝis don Pedro Gregorio, la juna kaj riĉa heredonto, kiun vi konas. Laŭdire, li tre amis ŝin, kaj, post ol ŝi forvojaĝis, li neniam plu vidiĝis en nia vilaĝo, kaj ni ĉiuj pensis, ke li iris post ŝi kun la intenco forkapti ŝin. Sed ĝis nun oni scias nenion novan pri la afero.

– Ĉiam mi suspektis, ke tiu kavaliro amindumis mian filinon. Sed mi fidis je la virto de mia Ricota kaj ne zorgis, ke li sentis amon al ŝi. Certe vi scias, Sancho, ke la maŭrinoj neniam, aŭ preskaŭ neniam, havas am-intrigon kun la oldkristanoj: kaj mia filino, kiun mi opinias pli kristana ol am-inklina, certe ne tre atentis la galantadon de la junulo.

– Dio volu vin prava – respondis Sancho – , ĉar, alie, estus bone nek al via filino, nek al la junulo. Kaj jam ni diru adiaŭ ĉi tie, amiko Ricote: mi deziras alveni ĉi-nokte al la loko, kie vivas mia sinjoro don Quijote.

– Dio akompanu vin, frato Sancho. Miaj kompanoj jam komencas movetiĝi, kaj estas tempo daŭrigi la vojaĝon.

Poste ili brakumis unu la alian, Sancho surazeniĝis, Ricote enmanigis sian bastonon, kaj ili disiris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.