La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 67

Pri la decido de don Quijote fariĝi paŝtisto kaj vivi la vivon kamparanan dum la jaro de sia ekzilo, kaj pri aliaj okazaĵoj vere bonaj kaj agrablaj

Se la menson de don Quijote perturbis multe da pensoj antaŭ ol okazis lia renverso, la saman perturbon, sed multe pli intensan li suferis poste. Kiel dirite, li atendis en la ombro de arbo, kaj tien, kiel muŝoj al la mielo, iris kaj pikis lin la pensoj. Kelkaj tiaj pensoj koncernis la elsorĉon de Dulcinea; aliaj, kian vivon li vivus en la retiriteco al li altrudita. Tiam Sancho alvenis kaj komencis laŭdi la donaceman spiriton de la lakeo Tosilos.

– Ĉu eble vi pensas ankoraŭ, Sancho, ke li estas vera lakeo? – diris don Quijote – . Ŝajne vi jam forgesis, ke vi vidis Dulcinean transformita en kampulinon, kaj la Kavaliron de la Speguloj en la bakalaŭron Carrasco, kaj tion faris la sorĉistoj malamikoj miaj. Sed diru, ĉu vi demandis al Tosilos, kiel vi lin nomas, pri la sorto de Altisidora? Ĉu ŝi priploras mian foreston? Ĉu eble ŝi jam formetis en la arĥivon de forgeso la aman deziron, kiu ŝin torturis, kiam ŝi vidis min?

– Mi zorgis pri aliaj aferoj, kaj ili ne lasis al mi tempon okupi min per bagateloj. Je la ĉielo, sinjoro! Ĉu vi troviĝas nun en tia stato, ke vi volas informiĝi rilate al deziroj, ĉefe amaj, de aliaj personoj?

– Aŭskultu, Sancho – diris don Quijote – . Inter la agoj faritaj pro amo kaj la agoj faritaj pro dankemo kuŝas granda diferenco. Povas okazi, ke kavaliro ne sentas amon. Sed nepre li devas ne esti sendanka. Ŝajne Altisidora tre amis min, donis al mi la poŝtukojn (vi ilin konas), ploris ĉe mia foriro kaj, senrigarde al la pudoro, riproĉis, insultis kaj ofendis min publike, kio montras, ke ŝi adoris min, ĉar la kolero de la geamantoj konsumiĝas per tiaj skoldoj. Mi rezervis al ŝi nenian esperon aŭ trezoron: miaj esperoj plene apartenas al Dulcinea, kaj la trezoroj de la vagantaj kavaliroj estas ŝajnaj kaj fikciaj, kiel la oroj de la feoj. Mi povas dediĉi al Altisidora nur mian penson, sed sen fari per tio damaĝon al mia konstanta memoro pri Dulcinea, kies personon vi ofendas per ia prokrasto skurĝi kaj puni karnon (la lupoj ĝin devoru!) kiun vi preferas konservi por la vermoj, anstataŭ uzi ĝin kiel rimedon por la savo de la povra sinjorino!

– Sinjoro – respondis Sancho – . Se diri la veron, mi ne povas persvadi min, ke la vipado de mia pugo havas ion komunan kun la elsorĉo de ensorĉitoj. Kvazaŭ oni dirus: «se via kapo doloras, ŝmiru ungventon sur via genuo». Mi kuraĝus ĵuri, ke nenie en viaj libroj kavalirismaj vi legis ion rilate al elsorĉo per vipado. Nu, kiel ajn estas la afero, mi vipos min, sed kiam plaĉos al mi, kaj kiam mi disponos sufiĉan tempon por puni min senĝene.

– Dio volu – diris don Quijote – , kaj la ĉielo donu al vi la gracon sufiĉan. ke vi komprenu vian devon kaj responson helpi mian sinjorinon, kiu estas ankaŭ via, ĉar vi estas mia servisto.

Tiel parolante, ili daŭrigis sian vojaĝon, ĝis ili alvenis al la loko, kie iam la taŭroj renversis kaj tretis ilin. Don Quijote rekonis la lokon kaj diris:

– Jen la kampo, kie ni renkontiĝis kun la belaj paŝtistinoj kaj la bravaj paŝtistoj, kiuj deziris revivigi kaj imiti la legendan Arkadion. Ilia projekto ŝajnas tiel originala kaj saĝa, ke, se vi same opinias, ho Sancho!, ni devus fari same kaj vivi kiel paŝtistoj la tempon de mia ekzilo. Mi aĉetos nombron da ŝafinoj kaj ĉion necesan por la paŝtista ofico, kaj donos al mi la nomon paŝtisto Quijotiz. Vi nomiĝos paŝtisto Pancino, kaj ni kune vagos sur montoj, sur herbejoj kaj tra arbaroj, kantante ie, suspirante pretere, trinkante el la likvaj kristaloj de la fontoj, aŭ el la puraj rojoj kaj akv-abundaj riveroj. La kork-arboj riĉe provizos nin per siaj dolĉegaj fruktoj; la trunkoj de la duraj kverkoj per sidlokoj; la salikoj per ombro; la rozoj per odoro; la vastaj herbejoj per tapiŝoj de mil miksitaj koloroj; la aero per zefiroj mildaj kaj karesaj; la luno kaj la steloj per helo, malgraŭ la obskuro de la nokto; la kantoj per plezuro; la ploro per ĝojo; Apolono per versoj; kaj la amo per inspiro kapabla doni al ni famon, ne nur en la nuna epoko, sed en la futuraj tempoj.

– Je Dio! – kriis Sancho – . Tia vivmaniero vere logas kaj ravas min! Des pli, ke tuj kiam la bakalaŭro Sansón kaj la barbiro majstro Nicolás vidos nin, ili deziros sekvi nian ekzemplon kaj akompani nin kiel paŝtistoj.

– Vi prave parolis – diris don Quijote – . Kaj se la bakalaŭro Sansón Carrasco venos en nian arkadian grupon (kaj certe li venos), li povus nomiĝi paŝtisto Sansonino aŭ paŝtisto Carrascón; la barbiro Nicolás, Niculoso, laŭ la maniero de la antikva Boscán, kiu alinomis sin Nemoroso. Rilate al la pastro, mi ne scias, kian nomon doni al li, se ne ian derivaĵon de la vorto pastro: Pastroriambro, por ekzemplo. Pri la paŝtistinoj, kies amantoj ni estos, ni povos facile elekti iliajn nomojn, tiel facile kiel elpreni pirojn el korbo. Kaj tial, ke la nomo de mia sinjorino same konvenas al princino kiel al paŝtistino, mi ne bezonas ĝeni min, serĉante alian pli taŭgan al ŝi. Vi, Sancho, donos al via paŝtistino ajnan nomon, laŭ via elekto.

– Mi donos al ŝi nur la nomon Teresona, tre konforman al ŝia dikeco kaj al ŝia vera nomo, Teresa. Kaj, kiam mi prikantos ŝin en miaj versoj, oni vidos ke miaj deziroj estas ĉastaj, kaj ke mi ne inklinas, male ol aliaj, serĉi alies panon en fremdaj hejmoj. Nu, la pastro ne devus havi paŝtistinon: alie, li donus mavan ekzemplon. Sed se la bakalaŭro volus havi unu, tio estus lia afero.

– Ho Dio, ni ĝuos vere belan vivon, amiko Sancho! – kriis don Quijote – . Kiel multe da klarnetoj, sakflutoj, tamburinoj kaj liutoj regalos nin per siaj sonoj! Kaj kio do, se inter tiel diversaj vibroj aŭdiĝus ankaŭ albogues? Tiam, mankus al ni preskaŭ neniu el la paŝtistaj instrumentoj.

– Kio estas albogues? – demandis Sancho – . Neniam en mia vivo mia aŭdis aŭ vidis ilin.

– Albogues, amiko Sancho – respondis don Quijote – , estas mincaj platoj el metalo, kies kunfrapiĝo faras sonon, ne tre agrablan aŭ harmonian, sed almenaŭ ne malplaĉan, kiu bone miksiĝas kun la rustikeco de sakflutoj kaj tamburinoj. La nomo albogues venas de la maŭra lingvo, same kiel aliaj vortoj komenciĝantaj per «al» en la kastilia: almohaza, almorzar, alhambra, alguacil, alhucema, almacén, alcancía… kaj ceteraj. Nia lingvo havas nur tri vortojn el la maŭra finiĝantajn per «i»: borceguí, zaquizamí kaj maravedí. Alhelí kaj alfaquí havas araban originon, kio duoble montriĝas per la komenca «al» kaj la fina «i». Ĉion ĉi mi preterpase mencias, ĉar ĝi venis en mian memoron, kiam mi hazarde parolis pri albogues. Unu cirkonstanco multe helpos nin pliperfektiĝi en nia ofico de paŝtistoj: mi havas, kiel vi scias, iomete da poezia talento, kaj la bakalaŭro Sansón Carrasco estas elstara poeto. Pri la pastro mi diras nenion, sed mi vetus, ke ankaŭ li havas la inklinon kaj la talenton versumi. Same mi pensas pri majstro Nicolás, ĉar ĝenerale la barbiroj ludas gitaron kaj komponas koplojn. Mi lamentos la foreston de mia belulino; vi kantos la konstanton de via amo; la paŝtisto Carrascón priploros la disdegnon de sia amatino, kaj la pastro Pastroriambro tuŝos ajnan temon, laŭ sia plaĉo. Kaj tiel ĉio iros glate, kaj ni ne deziros ion plian.

– Sinjoro, mi estas tiel senfortuna – respondis Sancho – , ke mi timas, ke neniam alvenos la tempo, ne kiu ni ekzerciĝos per tia okupo. Ho kiom da bele poluritaj kuleroj mi faros, kiam estos paŝtisto! Kiom da migas![419] Kiom da kremo! Kiom da girlandoj! Kiom da paŝtistaj distroj! Per ĉio ĉi mi akiros famon, ne kiel saĝa, sed certe kiel sprita. Mia filino Sanchica alportos la manĝon al ni en la ŝafejon. Sed oni zorgu! Ŝi havas allogan korpon, kelkaj paŝtistoj estas pli malicaj ol simplaj, kaj mi ne volus, ke ŝi iru por lano kaj revenu pritondita: amaj deziroj kaj mavaj pasioj oftas tiel en la kampoj kiel en la urboj, tiel en la paŝtistaj kabanoj kiel en la reĝaj palacoj… Oni eliminu la tenton, kaj malaperos la peko; la koro ne avidas kion okulo ne vidas, kaj pli valoras eskapi trans la heĝon ol aŭskulti bonulan peton.

– Bonvolu, Sancho, ne pli da proverboj – diris don Quijote – . La unua el ili sufiĉus al vi por esprimi vian penson. Kaj mi jam ofte konsilis vin, esti ne tiel prodiga je proverboj kaj iom reteni vin ĉi-rilate. Sed ŝajnas al mi, ke mi predikas en dezerto: «La patrino donas al mi punon, sed mi plue ŝtelas la farunon».

– Via moŝto igas min memori la diron: «Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota». Vi admonas min ne diri proverbojn, sed vi verŝas ilin duope.

– Rimarku, Sancho – respondis don Quijote – , ke mi uzas la proverbojn ĝuste kaj trafe, kaj ili konformas al la temo, kiel ringo al fingro; sed vi tiras ilin je la haroj, perforte trenas ilin, anstataŭ ilin enkonduki glate kaj facile. Kaj, se mi bone memoras, mi jam diris al vi alifoje, ke la proverboj estas kurtaj maksimoj elprenitaj el la spertoj kaj meditoj de niaj antikvaj saĝuloj: kaj la proverbo uzata nek ĝuste nek trafe pli similas al absurdo ol al maksimo. Sed ni lasu ĉi aferon, kaj tial, ke jam venas la nokto, ni iom deviu de la vojo ĝis ia loko, kie ni povos tranokti. Pri la morgaŭa tago, Dio disponos.

Ili deturnis sin de la vojo kaj manĝis tarde kaj sobre, ĉe la ĉagreno de Sancho, kiu memoris pri la mizero kaj la rigora vivo de la vagantaj kavaliroj en arbaroj kaj montoj, kvankam kelkfoje ili trovis abundon en kasteloj kaj domoj, kiel, por ekzemplo, ĉe don Diego de Miranda, ĉe la edziĝo de la riĉa Camacho kaj ĉe don Antonio Moreno. Sed la ŝildisto pensis, ke nek la tago nek la nokto daŭras senfine, do li dormis la tutan tiun nokton, dum lia masto vigilis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.