La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 25

Kiu traktas pri la strangaĵoj okazintaj en Sierra Morena al la kuraĝa kavaliro de La Mancha, kaj pri lia imito de la pentofaro de Beltenebros

Don Quijote diris adiaŭon al la kapristo, saltis denove sur la ĉevalon, ordonis la ŝildiston sekvi lin, kion Sancho sur la azeno[116] faris tre kontraŭvole, kaj iom post iom ili penetris en la pli aspran parton de la monto. Sancho ege deziris babili kun sia mastro, sed, ne volante rompi lian ordonon, li atendis, ke don Quijote parolu unua. Fine, li ne povis suferi tian silenton kaj diris:

– Sinjoro don Quijote, via moŝto donu al mi vian benon kaj vian forpermeson, ĉar de ĉi tie mi volas reveni al mi kaj loĝi kun mia edzino kaj miaj filoj. Almenaŭ mi povos paroli kun ili laŭplaĉe. Pretendi, ke mi sekvu vian moŝton tage kaj nokte tra ĉi solejoj sen paroli, kiam paroli mi deziras, estas kvazaŭ enterigi min viva. Se almenaŭ la bestoj parolus, kiel ili parolis en la tempoj de Guisopete[117], la afero irus ne tiel mave pro tio, ke mi babilus kun mia azeno laŭvole kaj tiel forgesus mian aĉan sorton: ĉar estas tre dure kaj ekster la limoj de la pacienco serĉi aventurojn dum la tuta vivo kaj trovi nur kalcitrojn kaj bernadojn, ŝtonojn kaj pugnobatojn kaj krome teni la buŝon fermita, sen kuraĝi diri kion oni havas en la koro, kvazaŭ oni estus muta.

– Mi komprenas, Sancho – respondis don Quijote – . Vi pereas de la deziro, ke mi liberigu vin de la prohibo, kiun mi trudis al via lango. Nu, konsentite: parolu kion ajn vi volas, sed sub la kondiĉo, ke mia permeso validas nur, dum ni vagas tra ĉi montoj.

– Tre bone – diris Sancho – . Mi parolu nun; poste Dio scias kio okazos. Kaj por komenci jam profiti vian permeson, mi dezirus demandi, kial vi defendis tiel arde reĝinon Magimasa, aŭ kio ajn ŝi nomiĝas? Krome, ĉu gravas tio, ĉu la abato[118] estis, aŭ ne estis, ŝia amiko? Se vi estus ignorinta tion, ĉar vi ne estas ŝia juĝisto, mi kredas, ke la frenezulo daŭrigus sian rakonton, sen ke ni ricevus la ŝtonbaton, la kalcitrojn kaj eĉ pli ol ses survangojn.

– Vere, Sancho – respondis don Quijote – , se vi scius, kiel mi scias, kiel honesta kaj nobela sinjorino estis reĝino Madásima, certe vi dirus, ke mi havis tro da pacienco, pro tio, ke mi ne rompis la buŝon, el kie eliris tiaj blasfemoj; ĉar egalas grandan blasfemon pensi kaj diri, ke reĝino konkubis kun ĥirurgo. Laŭ la vero de ilia historio, majstro Elisabat, menciita de la frenezulo, estis homo tre saĝa kaj konsilanto tre bona, kaj servis kiel kuratoro kaj kuracisto al la reĝino. Sed pensi, ke ŝi konkubis kun li, estas ekstravaganco meritanta la plej severan punon. Cetere Cardenio ne konsciis kion li diris, kaj sendube vi memoras, ke en tiu momento lia cerbo iris jam promeni.

– Ĝuste tial mi ne komprenas, ke vi prenis serioze la vortojn de frenezulo – diris Sancho – . Kaj konsideru, ke la sorto gvidis la ŝtonon, ne kontraŭ la kapon, sed kontraŭ la bruston de via moŝto, kaj dank’ al tio ni vidas nin, ne en plej lamentinda stato pro la insisto defendi la sinjorinon reĝinon, Dio ŝin damnu! Krome, Cardenio, ĉar freneza, ricevus absolvon de la justico.

– La devo de la vagantaj kavaliroj estas protekti, kontraŭ frenezaj aŭ prudentaj, la honoron de la virinoj de ajna rango, des pli, kiam temas pri reĝinoj tiel precipaj kaj virtaj kiel Madásima, al kiu mi sentas specialan simpation pro ŝiaj bonaj kvalitoj. Ŝi estis, ne nur bela, sed tre prudenta, kaj krome tre pacienca en siaj multaj misfortunoj. La konsiloj kaj la akompano de majstro Elisabat estis al ŝi tre utilaj kaj helpaj, kaj tial ŝi eltenis kun pacienco kaj prudento la batojn de la sorto. Tio donis okazon al la malica kaj senscia popolaĉo diri kaj pensi, ke ŝi konkubis kun li. Kaj mi asertas denove, kaj asertos ducent fojojn pliajn, ke, kiuj tiel pensas aŭ diras, mensogas kaj mensogos.

– Mi, nek pensas, nek diras ion – respondis Sancho – . Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. Se ili konkubis, aŭ ne, ili jam prezentis al Dio la konton de siaj agoj. Mi hejme sidis, nenion vidis. Al mi ne plaĉas scivoli pri alies vivoj, vortoj sakon ne plenigas. Des pli, ke nuda mi naskiĝis, kaj nuda mi troviĝas, do sen perdo kaj gajno. Kio tuŝas min, se ili konkubis? Multaj pensas, ke ekzistas ŝinkoj tie, kie oni ne trovas eĉ hokon por viando. Sed, kiu povus haltigi la disflugon de la vento? Eĉ la propran Dion trafas kritikoj…

– Sankta ĉielo! – ekkriis don Quijote – . Kia rozario da stultaĵoj, Sancho! Kia rilato ekzistas inter tio, kion ni traktas kaj via ŝutado de proverboj? Je via vivo, Sancho, silentiĝu, kaj de nun zorgu nur sproni la azenon kaj ne miksi vin en aferojn, kiuj ne koncernas vin. Kaj per viaj kvin sensoj ensorbu, ke miaj faroj pasintaj, nunaj kaj futuraj konformas al la racio kaj al la kavalirismo, kies regularon mi konas pli bone ol ĉiuj kavaliroj al ĝi submetitaj en la mondo.

– Sinjoro – respondis Sancho – . Ĉu estas bona regulo de la kavalirismo vagadi kaprice tra ĉi montoj sen vojoj kaj padoj, serĉante frenezulon, kiu, se trovita, eble deziros fini, ne la komencitan rakonton, sed la komencitan taskon rompi la kapon al via moŝto kaj la ripojn al mi ĝis la lasta osto?

– Silentiĝu, Sancho, mi petas vin ankoraŭfoje. Sciu, ke ne nur la deziro trovi la frenezulon retenas min ĉi-loke, sed ankaŭ la intenco plenumi heroaĵon por la akiro de eterna renomo kaj gloro en la tuta konata mondo; tian heroaĵon, ke per ĝi mi konkeros la plejan perfektecon kaj famon atingeblan de vaganta kavaliro.

– Kaj tia faro estos tre danĝera? – demandis Sancho Panza.

– Ne – respondis la Kavaliro de la Trista Mieno – , kvankam la kubo povus tiel fali, ke ĝi igus nin perdi, anstataŭ gajni. Tamen, ĉio dependos de via diligento.

– De mia diligento?

– Jes – diris don Quijote – , ĉar, se vi revenos baldaŭ de la loko, kien mi pensas vin sendi, baldaŭ finiĝos mia aflikto, kaj baldaŭ komenciĝos mia gloro. Sed ne ĝustas, ke vi estu en suspenso, atendante la signifon de miaj vortoj, do, sciu jam, Sancho, ke Amadís de Gaŭlio eminentis kiel unu el la plej perfektaj kavaliroj vagantaj; nu, mi eraris, dirante «unu»; fakte li estis la unika, la unua, la supera inter la kavaliroj de sia epoko. Hontu don Belianís kaj la homoj asertantaj kun li, ke li egalis en kelkaj rilatoj al Amadís. Mi ĵuras, ke ili trompiĝas, kaj mi diras ankaŭ, ke, kiam pentristo deziras eminenti en sia arto, li klopodas imiti la originalojn de la grandaj majstroj, kaj la sama regulo aplikiĝas al la profesioj kaj metioj, kies produktoj garnas kaj ornamas la naciojn. En la sama maniero, aspiranto al reputacio de homo prudenta kaj pacienca devas imiti, kaj imitas, Ulison, per kies persono kaj laboroj Homero pentris al ni vivan portreton de prudento kaj pacienco, same kiel Vergilio montris per la persono de Eneo la kuraĝon de kompatema filo kaj la sagacon de brava kaj lerta kapitano. Tamen la poetoj ne pentris ilin, kiaj ili estis, sed kiaj ili devus esti, por ke ili pro siaj virtoj servu kiel ekzemploj al la homoj de la futuro. Tiel same Amadís estis la nordo, la matena stelo, la suno de la kuraĝaj kaj enamiĝintaj kavaliroj, kaj ni ĉiuj, militantaj sub la flagoj de la amo kaj de la kavalirismo, devas lin imiti. Sekve, Sancho amiko, mi konkludas, ke la vagantaj kavaliroj, kiuj plej bone lin imitas, plej proksimas al la perfekteco de la kavalirismo. Amadís montris sin elstara en prudento, kuraĝo, pacienco, virto, firmeco kaj amo, kiam, disdegnata de sinjorino Oriana, li sin retiris al la Nuda Roko por tie pentofari sub la nomo de Beltenebros, nomo tre signifa kaj konforma al la vivo, kiun li volonte elektis. Nu, estas al mi pli facile imiti lin ĉe tio, ol ĉe la alio: trahaki gigantojn, senkapigi serpentojn, mortigi drakojn, dispeli armeojn, frakasi eskadrojn kaj rompi ensorĉojn. Kaj konsiderante, ke ĉi loko tre konvenas por pentofaro, mi ne lasos preteriri la okazon, kiu tiel oportune sin proponas al mi.

– Finfine, sinjoro, kion volas fari via moŝto en ĉi loko tiel izola? – demandis Sancho.

– Ĉu mi ne diris jam – respondis don Quijote – , ke mi pensas imiti Amadís kaj krome konduti despere, freneze kaj furioze, kiel la kuraĝa don Rolando, kiam li trovis ĉe fonto pruvon, ke la bela Angélica senhonorigis sin kun Medoro? Ĉe tio don Rolando freneziĝis de doloro, elŝiris arbojn, makulis la akvon de la klaraj fontoj, trenis ĉevalojn kaj faris cent mil ekstravagancojn indajn je eterna famo kaj memoro. Tamen mi intencas, ne imiti ĉiun frenezaĵon, kiun pensis, diris aŭ faris Rolando, Orlando aŭ Rotolando (ĉi tri nomojn li havis) sed nur supraĵe kaj skize sekvi lian ekzemplon. Kaj povas esti, ke fine mi kontentiĝos imitante nur Amadís, ĉar li atingis senegalan famon, frenezumante ne per violentaj agoj, sed per ploroj kaj afliktoj.

– Ŝajnas al mi – diris Sancho – , ke la kavaliroj plenumintaj tiajn stultaĵojn kaj pentofarojn sentis sin puŝitaj de ia motivo. Sed, kian kaŭzon havas via moŝto por turni vin freneza? Ĉu ajna damo vin disdegnis? Ĉu vi trovis ian pruvon, ke sinjorino Dulcinea de El Toboso petolis nedece kun arabo aŭ kristano?

– En tio kuŝas la esenco kaj la subtilo de mia plano – respondis don Quijote – . Kavaliro farus nenion meritan nek dankindan, se li freneziĝus pro ia motivo. Valoras ja ekstravaganci senkaŭze, por ke mia damo pensu, kion mi farus pikite, se konsideri kion mi faras nepikite. Krome sufiĉan motivon mi havas: la longan foreston disde Dulcinea de El Toboso, la ĉiama sinjorino mia. Vi jam aŭdis la paŝtiston Ambrosio diri, ke, kiu forestas, imagas kaj timas ĉian mavon. Tiel do, amiko Sancho, ne perdu vian tempon konsilante min rezigni tiel raran, feliĉan kaj senprecedencan imiton. Mi estas freneza, kaj freneza mi estos, ĝis vi revenos kun la respondo al letero, kiun mi pensas sendi al mia sinjorino Dulcinea. Se ŝia respondo montriĝos tia, kian mia fideleco meritas, finiĝos en la sama momento miaj frenezo kaj pentofaro. Sed se ŝia respondo ne estos favora, tiam mi efektive freneziĝos kaj sentos nenion. Do, kion ajn ŝi respondos, mi vidos min libera de la konflikto kaj de la aflikto, en kiuj vi min lasos, ĉar se vi alportos al mi bonan novaĵon, mi ĝin ĝuos en mia sana menso, kaj se mavan, mi ne sentos ĝin en mia frenezo. Sed diru, Sancho, ĉu vi bone konservas la kaskon de Mambrino? Mi vidis vin preni ĝin de la grundo, post ol tiu sendankulo volis frakasi ĝin en pecojn. Tamen, li ne sukcesis, kio pruvas ĝian bonan harditecon.

– Je la nomo de Dio, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno! – respondis Sancho – . Mi apenaŭ povas toleri kaj suferi pacience kelkajn dirojn de via moŝto. Ili igas min pensi, ke ĉio, kion vi mencias pri kavaliraĵoj, konkeroj de regnoj kaj imperioj, donacoj de insuloj, favoroj kaj rekompencoj kaj similaj aferoj kutimaj inter la vagantaj kavaliroj, estas nur vento kaj mensogo, frikcio aŭ fikcio, aŭ kio ajn ĝi nomiĝas, ĉar, se iu aŭdus vin diri, tra pli ol kvar tagoj la saman eraron, ke barbo-pelvo estas la kasko de Mambrino, ĉu li ne opinius, ke al la homo tion pensanta kaj asertanta mankas klapo en la kapo? La pelvon plenan de tuberoj mi kunportas en la dusako kaj intencas preni ĝin hejmen por ĝin ripari kaj uzi en la prizorgo al mia barbo, se Dio bonvolos, ke mi denove vivu iam kun miaj edzino kaj filoj.

– Aŭskultu, Sancho – diris don Quijote – . Mi ĵuras je la sama nomo, per kiu vi ĵuris antaŭe, ke inter la ŝildistoj de la tuta mondo nunaj kaj pasintaj, vi havas la plej etan cerbon. Kio! Ĉu eble vi ne rimarkis ankoraŭ, de kiam vi akompanas min, ke ĉio rilate al la vagantaj kavaliroj ŝajnas esti ĥimeroj, absurdoj kaj ekstravagancoj kaj iri kontraŭdirekte? Okazas tiel, ĉar ĉiam troviĝas inter ni bandaĉo de sorĉistoj, kiuj ŝanĝas, transformas kaj modifas laŭplaĉe niajn aferojn, ĉu por favori, ĉu por detrui ilin. Sekve, kio al vi ŝajnas pelvo, al mi ŝajnas la kasko de Mambrino, kaj al alia persono eble ŝajnas io diferenca. La sorĉisto min protektanta rivelis raran antaŭvidon, igante, ke la vera kaj efektiva kasko de Mambrino ŝajnu pelvo al la ceteraj homoj; alie la tuta mondo min persekutus por forpreni ĝin de mi, kaŭze de ĝia granda valoro; sed, vidante, ke ĝi aspektas kiel nura pelvo, oni ĝin ignoras, kiel evidentiĝis, kiam tiu ulo volis ĝin rompi kaj lasis ĝin sur la grundo, kion certe li tute ne farus, se li scius, ke temas pri la fama kasko. Gardu ĝin, amiko, nun mi ne bezonas ĝin, des malpli, ke mi devos demeti la armaĵon kaj resti tute nuda, kvazaŭ ĵus naskita, se mi fine inklinos pentofari, imitante pli la ekzemplon de Amadís ol la agojn de Rolando.

Tiel parolante ili alvenis al la piedo de alta rokego izole staranta inter aliaj multaj en la ĉirkaŭo. Apude fluis lant-akva rojo tra herbejo tiel verda kaj densa, ke ĝi ĉarmis al la okuloj. Vidiĝis ankaŭ multaj sovaĝaj arboj kaj kelkaj arbustoj kaj floroj, kiuj igis la lokon pli agrabla. La Kavaliro de la Trista Mieno decidis resti tie por plenumi sian pentofaron kaj, admirante la lokon, diris laŭte, kvazaŭ delire:

– Jen la loko de mi elektita, kie mi priploros la misfortunon, kiun vi, ho ĉielo, trudis al mi. Ĉi tie la larmoj de miaj okuloj ŝveligos la akvon de la rojo, kaj mia senhalta kaj profunda suspirado konstante movos la foliojn de ĉi sovaĝaj arboj, kiel signo kaj atesto de la aflikto torturanta mian povran koron. Ho vi, kiuj ajn vi estas, kamparaj dioj de ĉi negastama loko: aŭdu la plendojn de senespera amanto, ĉar longa foresto kaj imagaj ĵaluzoj pelis lin lamenti inter aspraj rokoj kaj vei pri la kruela naturo de sendanka ĉarmulino, kulmino kaj apogeo de la homa beleco! Ho vi, nimfoj kaj driadoj kutime loĝantaj en la denso de la arbaroj: la lascivaj kaj rapidaj satirusoj, kiuj vin deziras, kvankam vane, neniam molestu vin en via dolĉa ripozo, por ke vi helpu min lamenti mian misfortunon, aŭ por ke, almenaŭ, vi ne laciĝu min aŭdi! Ho Dulcinea de El Toboso, tago de mia nokto, gloro de mia aflikto, nordo de miaj vojoj, stelo de mia sorto: la ĉielo plenumu ĉiun peton vian, kaj nun vi konsideru, en kian lokon kaj en kian staton via foresto min metis, kaj bonvolu repagi min, kiel mia fideleco meritas! Ho solecaj arboj, jam de nun kompanoj de mia propra soleco: ekmontru per la mola movo de viaj branĉoj, ke mia ĉeesto ne ofendas vin! Ho vi, ŝildisto mia, agrabla kunulo en miaj tagoj de feliĉo kaj ankaŭ de misfortuno, bone enbatu al vi en la memoron ĉion kion mi faros ĉi tie antaŭ vi, por ke vi raportu kaj rakontu ĝin al la ununura kaŭzantino de mia aflikto!

Tiel parolinte li desaltis de Rocinante, en unu momento deprenis de ĝi la selon kaj la bridon, donis al ĝi manfrapon sur la pugon kaj diris:

– Ricevu la liberon, kiu mankas al via mastro, ho ĉevalo tiel glora pro viaj faroj, kiel kompatinda pro via sorto! Iru laŭplaĉe: sur via frunto legiĝas, ke, nek la Hipogrifo de Astolfo, nek la fama Frontino, kiu tiel kare kostis al Bradamante[119], povus egali vin en rapido.

– Benata la homo evitanta al mi la laboron senseligi la azenon, ĉar alie certe ankaŭ ĝi ricevus laŭdajn manfrapetojn kaj vortojn – diris Sancho – . Sed se ĝi troviĝus ĉi tie, mi permesus neniun senseligi ĝin. La stato de enamiĝintoj kaj desperantoj neniel koncernus ĝin, ĉar mi, kiu estis ĝia mastro, kiam Dio volis, suferas nek enamiĝon nek desperon. Kaj vere, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, se vi parolas serioze pri mia foriro kaj pri via frenezo, konvenas refoje seli la ĉevalon. Mi uzos ĝin manke de la azeno kaj ŝparos tempon en la iro kaj reveno. Se mi irus piede, mi ne scias, kiam mi trafus en la vilaĝon, aŭ kiam mi revenus, ĉar, verdire, mi ne tre eltenas piediri.

– Faru laŭ via plaĉo, Sancho – diris don Quijote – . Via ideo ŝajnas bona, tamen vi ekiros post tri tagoj, ĉar mi volas, ke ĝis tiam vi observu kion pro amo al ŝi mi diros kaj faros. Poste vi povos informi ŝin pri la tuta afero.

– Cu mi devas vidi ion kroman ne jam viditan? – demandis Sancho.

– Vi tute ne scias pri kavaliraĵoj – respondis don Quijote – . Al mi mankas ankoraŭ ŝiri la veston, dismeti la armaĵon, bati la rokojn per la kapo kaj fari aliajn similajn aferojn, kiuj mirigos vin.

– Je la amo de Dio – diris Sancho – . Via moŝto zorgu la kapon, ĉar ĝi povus batiĝi kontraŭ ajna roko tiel kaj tiom, ke per la unua frapo detruiĝus la maŝino de ĉi pentofaro. Se via moŝto opinias la batojn nepre necesaj por la plenumo de via tasko, mi pensas, ke, tial, ke ĉio ĉi estas ŝajno, afero luda kaj neserioza, vi devus kontentiĝi, frapante la kapon kontraŭ la akvon aŭ kontraŭ ion molan kiel kotono. Mi farus la ceteron, nome, diri al sinjorino Dulcinea, ke via moŝto martelis per la kapo pintan rokon pli duran ol diamanto.

– Mi dankas vin pro via bona intenco – respondis don Quijote. – Sciu, tamen, ke ĉion ĉi mi faras, ne lude, sed tre serioze, ĉar alie mi rompus la regulojn de la kavalirismo, kiuj punas la diron de mensogoj tiel rigore, kiel oni punas krimon de rekulpiĝinto. Fari ion anstataŭ alio egalas mensogi, do miaj kapobatoj devos esti veraj, fortaj kaj efikaj, sen trompo kaj fantazio. Tial, ke bedaŭrinde ni perdis la balzamon, lasu al mi iom da ĉarpio, ke mi povus kuraci min siatempe.

– Pli bedaŭrinda estas la perdo de la azeno – respondis Sancho – , ĉar kun ĝi perdiĝis la ĉarpio kaj ĉio cetera. Kaj via moŝto bonvolu forgesi la damnitan pocion, ĉar ne nur la stomako, sed eĉ la animo mem vomemas en mi, kiam mi aŭdas la vorton «balzamo». Rilate al la tri tagoj, kiujn vi determinis, por ke mi observu vin frenezumi, bonvolu rigardi ilin jam pasintaj. De mia flanko mi konsideros viajn ekstravagancojn same viditaj kaj pasintaj, kaj mi diros pri ili ĉion mirindan al sinjorino Dulcinea. Do skribu la leteron kaj tuj forsendu min, ĉar mi tre deziras baldaŭ reveni kaj elpreni vin el ĉi purgatorio, kie mi vin lasas.

– Ĉu vi nomas ĝin purgatorio, Sancho? – diris don Quijote – . Pli ĝuste nomu ĝin infero, aŭ io pli mava ankoraŭ, se io tia ekzistas.

– Mi aŭdis diri, ke por la inferuloj nula es retencio[120] – respondis Sancho.

– Mi ne komprenas tion pri «retencio» – diris don Quijote.

– «Retencio» signifas, ke, kiam oni sidas en la infero, oni ne povas eliri el ĝi. Sed tio ne okazos al vi, se nur miaj piedoj taŭgos, ĉar mi spronos la ĉevalon por ĝin reanimi kaj reveni plej baldaŭ. Nu, imagu min en El Toboso antaŭ la sinjorino Dulcinea. Mi diros al ŝi tiajn rakontojn pri la stultaĵoj kaj frenezaĵoj (ili ja estas unu sama afero), kiujn via moŝto faris kaj faras, ke ŝi turniĝos supla kiel ganto, eĉ se mi trovos ŝin pli dura ol kverko. Kun ŝia dolĉa kaj mielflua respondo mi revenos tra la aero, kiel sorĉisto, kaj elprenos vin el ĉi purgatorio simila al la infero, sed ne vera infero, ĉar ekzistas la espero eliri el ĝi, kio, kiel mi jam diris, ne okazas en la aŭtentika infero. Certe via moŝto pensas same.

– Vi ja pravas – diris la Kavaliro de la Trista Mieno – sed, kiel ni helpos al ni por skribi la leteron?

– La leteron kaj la mandaton pri la azenoj… – aldonis Sancho.

– Ĉio senescepte iros – diris don Quijote – kaj, ĉar mankas papero, konvenus skribi kiel la antikvuloj, sur folioj de arboj aŭ sur vaksotabeloj, kvankam ĉi lastaj estus tiel malfacile troveblaj kiel la papero. Sed mi memoras nun, ne bonan sed bonegan lokon por skribi, nome, la kajeron de Cardenio. Vi zorgos, ke oni kopiu poste la leteron sur la konvena papero kaj per bona kaligrafio en la unua vilaĝo kun lerneja instruisto; manke de tiu, ajna sakristiano faros la transkribon, sed nenial komisiu la kopiadon al advokata aktisto, ĉar ili uzas tiel fuŝan manskribon, ke eĉ la diablo mem ne komprenus la leteron.

– Kion pri la signaturo? – demandis Sancho.

– Amadís neniam metis signaturon al siaj leteroj – respondis don Quijote.

– Tre bone – diris Sancho – . Sed la mandato devas porti ĝin, kaj, se kopiita, ĝi vidiĝos falsa, kaj mi ne ricevos la azenojn.

– La mandaton mi skribos kaj signaturos en la kajero mem, kaj mia nevino, vidante ĝin, plenumos la ordonon senproteste. Rilate al la letero ama, vi postulos, ke oni skribu, kiel signaturon: «ĝismorte via, la Kavaliro de la Trista Mieno». Kaj ne gravas, ke fremda mano tion faros, ĉar, kiom mi memoras, Dulcinea scias nek legi nek skribi, kaj neniam en sia vivo ŝi vidis leteron aŭ skribon mian. Nia amo estis ĉiam platona kaj limiĝis nur al interŝanĝo de honestaj rigardoj, kaj eĉ tion ni faris tiel malofte, ke mi povas laŭvere ĵuri, ke kvankam jam de dek du jaroj mi amas ŝin pli ol la lumon de miaj propraj okuloj, mi vidis ŝin apenaŭ kvar fojojn, kaj tre eble eĉ ne unufoje ŝi rimarkis, ke mi ŝin rigardas: en tia enfermiteco kaj deco edukis ŝin ŝiaj gepatroj Lorenzo Corchuelo kaj Aldonza Nogales.

– Kio! – diris Sancho – . Ĉu la filino de Lorenzo Corchuelo estas la sinjorino Dulcinea de El Toboso, alinome Aldonza Lorenzo?

– Ŝi mem en persono – respondis don Quijote – . Kaj ŝi meritas troni super la tuta universo.

– Mi konas ŝin tre bone – diris Sancho – kaj povas informi vin, ke ŝi kapablas alĵeti feran stangon tiel disten kiel la plej forta junulo de la vilaĝo. Je Dio! Ŝi estas vere fortika, brava, kun medolo en la ostoj de la kapo ĝis la piedoj, kaj povus facile eltiri el ajna situacio la kavaliron, vagantan aŭ sidantan, kies damo ŝi estus. Ha, la putinido! Kian forton ŝi havas! Kaj kian voĉegon! Mi memoras, ke foje ŝi supriris la kampanilon de la vilaĝo por voki de tie kelke da junaj paŝtistoj de sia patro, troviĝantaj en novalo lia preskaŭ du mejlojn for, kaj ili aŭdis ŝin tiel klare, kvazaŭ ili starus ĉe la piedo mem de la turo. La plej bona afero ŝia estas, ke ŝi kondutas tute senceremonie kaj senĝene, laŭ la maniero de kortega damo: kun ĉiu ŝi petolas, kaj pri ĉio ŝercas kaj blagas. Nun mi diras, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, ke vi povas kaj devas, ne nur frenezumi pro ŝia persono, sed desperi kaj eĉ pendumi vin. La tuta mondo dirus, ke vi faris bone, eĉ se la diablo vin prenus. Mi volus iri jam survoje, ĉar mi deziras okuli ŝin denove; jam de longe mi ne vidas ŝin, kaj certe ŝi tre ŝanĝiĝis, pro tio, ke la vento, la suno kaj la kamparo tre difektas la vizaĝon de la virinoj. Sed mi devas konfesi al via moŝto, sinjoro don Quijote, ke ĝis nun mi vivis en granda nescio; mi vere kaj efektive pensis, ke sinjorino Dulcinea estas ia princino, aŭ almenaŭ altranga damo meritanta la valorajn donacojn, kiujn vi sendis: la vaskon, la galerulojn, kaj ĉion alian sendube konkeritan de via moŝto en la tempo, kiam mi ne estis ankoraŭ via ŝildisto. Sed, se mi bone pripensas la aferon, ĉu povas interesi al sinjorino Aldonza Lorenzo, nu, al sinjorino Dulcinea de El Toboso, ke la venkitoj ĝis nun senditaj de vi, kaj la ankoraŭ sendotaj, iru genufleksi antaŭ ŝi? Krome povus okazi, ke ĉe ilia alveno, ŝi kombus linon aŭ draŝus tritikon, kaj ili konfuziĝus vidante ŝin, kaj ŝi ridus kaj ne aprezus la donacon.

– Mi jam diris al vi multfoje, Sancho – respondis don Quijote – , ke vi tro babilaĉas, kaj ke, kvankam vi havas etan inteligenton, vi ofte scias sarkasmi. Sed, por ke vi vidu, kiom vi stultas kaj kiom mi diskretas, mi volas, ke vi aŭdu la jenan rakonton: «Foje vidvino bela, juna, riĉa, sendependa kaj ĉefe libermora, enamiĝis al laika frato juna, fortika kaj korpulenta. Lia superulo sciiĝis pri la afero kaj iun tagon diris al la vidvino kun patrece riproĉa tono: “Sinjorino, mi miras, kaj ne sen prava motivo, ke virino precipa, bela kaj riĉa, kia estas via moŝto, enamiĝis al viro vulgaraĉa, mizera kaj idiota, kvankam en ĉi urbo, kie ekzistas tiom da studentoj, doktoroj kaj magistroj pri teologio, vi povus laŭplaĉe elekti inter ili, kiel inter piroj, kaj diri: ‘Jen, mi volas tiun; jen, la alian mi ne volas’”. Sed ŝi respondis kun granda sprito kaj senĝeno: “Via moŝto tre trompiĝas, sinjoro, kaj pensas laŭ elmodiĝintaj ideoj, se vi opinias, ke mi eraris, elektante tian ulon. Kvankam li ŝajnas idioto, la filozofio, kiun mi volas de li, egalas, kaj eĉ superas, la filozofion de Aristotelo mem”». Tiel do, Sancho, se konsideri kion mi volas de Dulcinea, ŝi valoras kiel la plej altranga princino de la tero. Ne ĉiu poeto, kiu kantas laŭdon sl sia damo, doninte al ŝi fantazian nomon, efektive havas ŝin kiel amantinon. Ĉu vi pensas, ke Amarilis, Filis, Silvia, Diana, Galatea, Filida kaj multaj similaj, ĝisplene abundaj en la libroj, romancoj, barbirejoj kaj teatroj konsistis vere el karno kaj ostoj, kaj sin donis al siaj laŭdantoj? Tute ne; plej ofte temas pri fikciaj virinoj, kaj per ili la poeto provizis temon al siaj poemoj, akiris al si reputacion de amanto aŭ paradis kiel viro kapabla implikiĝi en raran am-aferon. Do, al mi sufiĉas imagi kaj kredi, ke la brava Aldonza Lorenzo sin distingas kiel bela kaj virta. Rilate al ŝia genealogio, la afero apenaŭ gravas, ĉar neniu ĝenos sin enketi pri ĝi, por ke oni akceptu ŝin en ajnan religian ordenon[121], kaj de mia flanko mi konsideras ŝin la plej granda princino de la mondo. Ĉar vi devas scii, Sancho, se tion vi ne scias ankoraŭ, ke ĉefe du aferoj instigas nin al la amo: la belo kaj la bona reputacio, kaj per ambaŭ distingiĝas en senmezura grado Dulcinea. Rilate la belon, ŝi ne havas rivalon, kaj rilate la reputacion, malmultaj virinoj ŝin egalas. Resume, mi imagas vera kion mi proklamas, kaj en mia fantazio mi pentras ŝin, kia mi deziras ŝin en belo kaj rango. Helena ne egalas al ŝi, nek Lukrecia, nek la ceteraj famaj virinoj grekaj, barbaraj aŭ latinaj de la pasintaj tempoj. Oni povas opinii laŭvole pri mia vidpunkto, kaj kvankam la sensciaj riproĉus min pro ĝi, la saĝaj certe ne farus al mi grandan kritikon.

– Sendube vi pravas en ĉio, sinjoro – respondis Sancho – , kaj mi estas azeno. Sed mi ne komprenas, kial la vorto azeno eskapas el mia buŝo, ĉar oni ne devas mencii la ŝnuron ĉe pendumito. Donu al mi la leteron, kaj ĝis la revido. Mi jam volas ekiri.

Don Quijote elprenis la kajeron, apartiĝis iom, komencis tre flegme skribi la leteron kaj, fininte ĝin, vokis la ŝildiston kaj diris, ke li volas legi ĝin al li, por ke li ĝin enmemorigu, ĉar la letero povus perdiĝi survoje, se konsideri lian aĉan sorton.

– Via moŝto skribu la leteron du tri fojojn en la kajero, donu ĝin al mi, kaj mi ĝin portos kun granda zorgo, tial, ke estus tute absurde pensi, ke mi kapablas parkeri ion. Mi havas tiel mavan memoron, ke mi ofte forgesas eĉ mian propran nomon. Tamen, legu ĝin al mi, kaj mi aŭskultos vin kun plaĉo, ĉar certe ĝi estas tiel perfekta, kiel presita peco.

– Aŭskultu do – diris don Quijote.

Letero de don Quijote

al Dulcinea de El Toboso

Suverena kaj sublima sinjorino: La vundito de la sago de la foresto, la persono, kies koro rompiĝis ĝis la lasta fibro, deziras al vi ho dolĉega Dulcinea de El Toboso, la sanon al li mankantan. Se via belo min ignoras, se via sento ne sin turnas al mi, se via disdegno faras pli peza ankoraŭ mian aflikton, mi, kvankam hardita suferi, ne povos plu elteni ĉi angoron, kiu estas, ne nur severa, sed longe daŭra. Mia bona ŝildisto Sancho detale informos vin, ho sendanka belulino, amata malamikino mia, kiel mi statas pro via persono. Se vi bonvolos savi min, mi estos via; se ne, faru laŭplaĉe, kaj mi, metante finon al mia vivo, kontentigos vian kruelon kaj mian aflikton.

Ĝismorte via,

    La Kavaliro de la Trista Mieno

– Je la vivo de mia patro! – diris Sancho, aŭskultinte la leteron – . Neniam mi aŭdis ion tiel bonan. Kiel mirinde via moŝto diras al ŝi ĉion, kion vi deziras, kaj kiel bele sonas la signaturo: «La Kavaliro de la Trista Mieno». Verdire via moŝto ŝajnas la diablo mem. Ĉion vi scias.

– Ĉion oni devas scii en mia profesio – respondis don Quijote.

– Nu, bone – diris Sancho – , via moŝto skribu nun sur la alia paĝo la mandaton pri la tri azenoj kaj signaturu ĝin tre zorge, por ke oni konu vian kaligrafion, kiam oni ĝin vidos.

– Volonte – respondis don Quijote. Kaj skribinte la dokumenton, li legis laŭte:

Ĉe la vido de ĉi azen-mandato, bonvolu via moŝto, sinjorino nevino, transdoni al mia ŝildisto Sancho Panza tri el la kvin azenoj, kiujn mi lasis sub via zorgo en la domo. Mi ordonas: liveri la tri diritajn azenojn page por aliaj tri kontante ricevitaj de mi ĉi tie, kaj kvitanci ilin. Dato: la dudekduan de aŭgusto de la kuranta jaro, en la koro de Sierra Morena.

– Tre bone, bonvolu subskribi, sinjoro – diris Sancho.

– Superfluas la subskribo – respondis don Quijote – . Sufiĉas nur mia parafo, por ke vi ricevu, ne tri azenojn, sed eĉ tricent, se necese.

– Mi vin konfidas – respondis Sancho – . Kaj nun, permesu min seli la ĉevalon, kaj pretiĝu doni al mi vian benon, ĉar mi volas tuj foriri, sen vidi la ekstravagancojn sendube plenumotajn de via moŝto. Tamen mi diros al ŝi, ke mi vidis vin fari tiel multe da ili, ke ŝi ne volos aŭdi plu.

– Mi volas, Sancho, ĉar necesas, ke vi vidu min fari tute nuda almenaŭ unu aŭ du dekojn da frenezaĵoj. Mi ilin plenumos en malpli ol duona horo, kaj, kiam vi ilin vidos per viaj propraj okuloj, vi povos surbaze de ili kaj sen kulpa konscienco aldoni laŭplaĉe al ilia nombro kaj aserti la veron de ĉiuj. Kaj estu certa, ke mi faros pli da frenezaĵoj, ol vi rakontos al ŝi.

– Je la amo de Dio, sinjoro, mi ne volus vidi vin nuda – diris Sancho – . Mi afliktiĝus kaj ne ĉesus plori. La pasintan nokton mi jam priploris tiel forte la azenon, ke la kapo min doloras kaj ne tolerus novajn ploradojn. Tamen, se via moŝto insistas, ke mi vidu kelkajn el viaj frenezaĵoj, faru ilin kun la vesto sur la korpo, kiel eble plej rapide kaj senprepare. Des pli, ke nenion tian mi bezonas, kaj, kiel dirite, se mi foriras jam, pli frue mi revenos kun la novaĵoj, kiujn via moŝto esperas kaj meritas. Kaj se sinjorino Dulcinea ne respondos kion ŝi devas, ŝi jam preparu sin, ĉar mi solene ĵuras, ke per kalcitroj kaj survangoj mi igos ŝin vomi la konvenan respondon. Kiel honte, se fama kavaliro, kiel vi, freneziĝus sen kaŭzo kaj celo pro ia… Nu, la sinjorino ne donu al mi motivon lasi eskapi la vorton, ĉar se mia lango senbridiĝas kaj mi perdas la kapon kaj la paciencon… oni sin gardu! Ŝi min ne konas, alie ŝi traktus min tre respekte…

– Vere, Sancho – diris don Quijote – , ŝajnas, ke via menso ne funkcias pli bone ol la mia.

– Mi estas, ne tiel freneza kiel vi, sed pli kolera – respondis Sancho – . Cetere, kion vi manĝos dum mia foresto? Ĉu vi imitos Cardenion, rabante de la paŝtistoj?

– Pri tio ne zorgu. Mi manĝos nur la herbojn kaj fruktojn de ĉi loko, eĉ se mi disponos solidan nutraĵon, ĉar la esenco de mia afero konsistas ĝuste en tio: ne manĝi kaj submetiĝi al aliaj rigoroj.

– Ĉu vi volas scii kion mi timas? – diris Sancho – . Ke ĉi loko estas tre kaŝita; kaj mi dubas, ĉu mi povos ĝin retrovi.

– Penu bone orienti vin – diris don Quijote – . De mia flanko mi klopodos ne iri for de ĉi tie, kaj eĉ zorgos supriri la plej altan rokon por vidi, ĉu mi distingos vin, kiam vi revenos. Sed plej konvena afero, por ke vi renkontu min kaj ne perdiĝu, estas, ke vi detranĉu nombron da branĉoj de genisto, tiel abunda ĉi tie, por meti ilin de distanco al distanco, ĝis vi atingos la apertan kamparon. Ili taŭgos al vi kiel signoj kaj markoj kaj kondutos vin al mi, kiam vi revenos, kiel la fadeno de Teseo en la labirinto.

– Tion mi faros – respondis Sancho.

Li detranĉis kelke da branĉoj, petis sian sinjoron beni lin, kaj ne sen multaj larmoj ili adiaŭis unu la alian. Sancho saltis sur la ĉevalon, don Quijote rekomendis lin zorgi ĝin, kvazaŭ sian propran personon, kaj la ŝildisto ekiris al la aperta kamparo dismetante de distanco al distanco la branĉojn de genisto, kiel lia mastro lin konsilis. Do li ekiris, kvankam don Quijote tede insistis ankoraŭ, ke li devus atendi por vidi lin fari almenaŭ du frenezaĵojn. Fine la ŝildisto, apenaŭ irinte cent paŝojn, revenis kaj diris:

– Mi pensas, ke via moŝto pravas, kaj ke, por ke mi povu aserti sen kulpa konscienco, ke mi vidis vin fari frenezaĵojn, konvenas al mi ĉeesti almenaŭ unu el ili, kvankam mi jam vidis la plej grandan: la restadon de via moŝto ĉi tie.

– Fine vi aŭskultis min – diris don Quijote – . Atendu, Sancho. Mi faros kelkajn frenezaĵojn en malpli da tempo ol necesas por la preĝo de unu Kredo.

Li demetis plej rapide la kuloton, lasis sur si nur la ĉemizon kaj senplie faris du kapriolojn en la aero kaj du transkapiĝojn kun la kapo sube kaj la piedoj alte, rivelante tian parton de sia persono, ke, por ne vidi ĝin la duan fojon, Sancho detiris la bridon de Rocinante kaj foriris kontenta kaj certa pri tio, ke li povas ĵuri, ke lia mastro frenezas. Do ni lasos lin sekvi sian vojon, ĝis lia baldaŭ okazonta reveno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.