La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 25

Kie oni komencas la aventuron de la azenbleko kaj la amuzan historion de la marionetisto, kune kun la notindaj divenoj de la saĝa simio

Don Quijote sidis sur pingloj, kiel oni diras, atendante la momenton aŭskulti kaj scii la mirindaĵon promesitan de la viro de la halebardoj. Tiel do, la hidalgo iris serĉi lin al la loko indikita de la gastejestro, renkontis lin kaj petis, ke li bonvolu rakonti kion li promesis pli frue sur la vojo.

– La rakonton de ĉi mirindaĵo oni devas aŭskulti kun sufiĉa tempo kaj ne stare – respondis la viro – . Permesu, kara sinjoro, ke mi finu doni furaĝon al mia mulo, kaj mi diros al vi ion vere mirigan.

– Tio ne retenu vin. Mi helpos vin ĉiel ajn.

Efektive, don Quijote kribris la hordeon kaj purigis la kripon, kaj tia humilo movis la alian pli volonte cedi al la peto de la hidalgo. Tiel do, li sidiĝis apud don Quijote sur ŝtona benko, kaj antaŭ la kuzo, la paĝio, la gastejestro kaj Sancho kiel senato aŭ aŭdantaro, komencis la rakonton jene:

– Sciu, sinjoroj, ke, en vilaĝo dek kvar mejlojn for de ĉi tie, unu magistratano perdis sian azenon, kaŭze de ruza trompo plenumita de juna servistino lia (necesus tro da tempo por rakonti ĉi apartan epizodon), kaj, kvankam la magistratano faris ĉion eblan por retrovi la beston, li ne sukcesis. Jam de proksimume dek kvin tagoj mankis la azeno, laŭ ĝenerala kaj publika opinio, kiam la magistratanon, kiu troviĝis en la placo, alparolis alia kolego de la sama vilaĝo, dirante:

» – Gratulu min, kompano; via azeno jam aperis.

» – Mi vin gratulas plej kore, sed, kie ĝi aperis?

» – Ĉi-matene mi vidis ĝin en la mondo – respondis la alia – sen ŝarĝo-selo kaj harniso, kaj tiel skeleta, ke ĝi prezentis kompatindan aspekton. Mi volis alpeli ĝin al vi, sed ĝi kondutas nun tiel sovaĝe kaj apartiĝeme, ke, kiam mi proksimiĝis, ĝi forkuris en la denson de la monto. Se vi deziras, ke ankaŭ mi iru serĉi ĝin, permesu, ke mi prenu hejmen ĉi azeninon; baldaŭ mi revenos.

» – Vi faras al mi grandan favoron, kaj mi klopodos pagi vin en simila maniero – diris la perdinto.

»La konantoj de ĉi aventuro rakontas ĝin same kiel mi, kaj kun ties tutaj detaloj. Nu, la du magistratanoj iris piede al la monto kaj, alveninte al la loko, kie ili esperis trovi la azenon, ili vidis ĝin nek tie, nek ie ajn en la ĉirkaŭo, malgraŭ ke ili longe serĉis. Vidante do, ke la azeno ne aperas, la magistratano vidinta ĝin pli frue, diris al la alia:

» – Aŭskultu, kompano, ĵus venis al mi en la kapon unu ideo, kiu, sendube, kondukos vin trovi la azenon, eĉ se ĝi estus kaŝita, ne en la monto, sed en la interno de la tero. Mi scipovas iai ege bone, kaj se ĉi-rilate ankaŭ vi havas ioman sperton, tiam ni nepre sukcesos.

» – Ĉu vi diras «ioman sperton», kompano? Je Dio, neniu min superas, eĉ ne la azenoj mem.

» – Nun ni vidos – respondis la dua magistratano – . Mia ideo estas, ke vi traesploru sur unu flanko de la monto, kaj mi sur la alia, ĝis ni ĉirkaŭos la tuton; dum la iro vi iaos de tempo al tempo, mi faros same, kaj la azeno, se ĝi troviĝas en la monto, nepre aŭdos nin kaj iaos responde.

» – Kompano, via ideo estas tre bona kaj inda je via granda talento – diris la mastro de la azeno.

»Tiel do, kiel interkonsentite, ili disiris; sed okazis, ke la du iais preskaŭ de la sama momento, kaj ĉiu, trompita de la iao de la kunulo, serĉis lin, kredante, ke la azeno jam rivelis sian ĉeeston. Kaj kiam ili vidis denove unu la alian, diris la mastro de la besto:

» – Ĉu eblas, kompano, ke ne mia azeno iais?

» – Iais mi – respondis la alia.

» – Vere, mi konfesas nun – diris la mastro – , ke inter vi kaj unu azeno ekzistas nenia diferenco koncerne la blekadon. En mia tuta vivo mi vidis aŭ aŭdis nenion tiel perfektan.

» – Tian laŭdon kaj komplimenton vi meritas pli ĝuste ol mi, kompano – respondis la iniciatinto de la plano – . Ĉar mi ĵuras je Dio, nia Kreinto, ke en konkurso de azenblekoj, vi povus trankvile doni la avantaĝon de du iaoj al la plej bona kaj lerta blekanto de la mondo. Vi havas la tonon alta, la notoj sekvas sin laŭ ĝusta kadenco, kaj la moduloj estas multaj kaj rapidaj. Resume, mi konfesas min venkita kaj donas al vi la laŭron kaj la kronon de ĉi rara scio.

» – De nun do – respondis la mastro de azeno – , mi estimos kaj konsideros min pli ol antaŭe, kaj agnoskos, ke mi posedas ne ordinaran lerton; ĉar, kvankam mi sciis, ke mi bone iaas, tamen mi neniam supozis, ke mi faras tion, tiel perfekte kiel vi diras.

» – Kaj mi diras ankaŭ – aldonis la alia magistratano – , ke en la mondo ekzistas personoj kun kapabloj raraj, sed vanaj aŭ misuzataj, ĉar ili ne scias eltiri profiton el sia talento.

» – Nia speciala talento – respondis la mastro – nur en okazo kiel la nuna povas taŭgi al ni; kaj Dio volu, ke almenaŭ ĉi tie ĝi montriĝu utila.

»Tion dirinte, ili denove disiĝis kaj iais, sed ĉiumomente trompiĝis kaj renkontiĝis, ĝis fine ili interkonsentis, ke du sinsekvaj iaoj estu la signalo, ke ili mem blekas, ne la azeno. Tiel do, elpuŝante duoblajn iaojn ili ĉirkaŭiris la tutan monton, sen ke la perdita besto respondus eĉ per signoj. Sed, kiel povus respondi la kompatinda kaj missorta besto, se konsideri, ke ili trovis ĝin devorita de lupoj en la plej densa parto de la monto? Vidante ĝin, ĝia mastro diris:

» – Ege min surprizis ĝia silento, ĉar ĝi, se viva, aŭ blekus responde, aŭ ne estus azeno; sed tial, ke mi aŭdis vin iai tiel bele, mi ne bedaŭras mian penadon serĉi ĝin, malgraŭ ke mi trovis ĝin morta.

» – Via estas la honoro, kompano! – respondis la alia – . Ĉar, bele kantas la abato, sed egalas lin la meso-knabo.

»Nu, la paro, raŭka kaj afliktita, revenis al sia vilaĝo, rakontis al siaj amikoj, najbaroj kaj konatoj ĉion pri la serĉado de la azeno kaj emfaze laŭdis reciproke sian lerton en la iaado-arto. La historio disfamiĝis, atingis ĝis la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kaj la diablo, ĉiam sendorma kaj inklina ĉie semi diskordon kaj kverelon, farante el muso elefanton kaj el nenio egan ĥimeron, ordonis, ke la homoj de la aliaj lokoj, vidante personon de nia vilaĝo, tuj komencu iai, kvazaŭ ili ĵetus al ni en la vizaĝon la iaojn de niaj magistratanoj. La knaboj entuziasme sin donis al ĉi ŝerco, kaj tiam ŝajnis kvazaŭ ĉiuj demonoj de la infero partoprenus en la amuzo, ĉar la iaoj famiĝis de loko al loko, kaj sekve la loĝantoj de nia vilaĝo estas tiel konataj kaj facile distingeblaj, kiel la negroj de la blankuloj. Kaj ĝis tia ekstremo oni puŝis ĉi mizeran ŝercon, ke multe da fojoj la mokatoj, armitaj kaj en batala formacio, eliris ataki la mokantojn, sen ke la reĝo aŭ la Turo, la timo aŭ la honto havus forton sufiĉan por eviti tion.

»Mi kredas, ke, morgaŭ aŭ postmorgaŭ, la viroj de mia vilaĝo, t.e. la blekantoj, lanĉos atakon kontraŭ alia vilaĝo, kie oni plej senkonsidere nin persekutas, proksimume ses mejlojn for; kaj por bone prepari nin, mi aĉetis ĉi lancojn kaj halebardojn. Kaj jen, ĉi tie finiĝas la historio pri la mirindaĵo, kiun mi promesis diri; kaj se ĝi ne ŝajnas al vi mirinda, mi ne konas alian pli bonan.

La bonulo finis tiel sian rakonton, kaj tiam eniris tra la pordo de la gastejo viro tute en ĉama ledo: botoj, kuloto kaj sajo, kriante:

– Sinjoro gastejestro, ĉu vi havas ĉambron por mi? Mi venas kun la divenanta simio kaj kun la trupo de marionetoj, kiuj ludas La liberigon de Melisendra.

– Grandioze! – ekkriis la gastejestro – . Jen majstro Pedro! Ni havos tre agrablan nokton.

Mi forgesis diri, ke ĉi majstro Pedro havis la livan okulon, kaj preskaŭ la duonon de la vango, kovrita per peco el verda tafto, kio supozigis la ekziston de ia damaĝo en tiu flanko de lia vizaĝo.

– Bonvenon, sinjoro majstro Pedro! – daŭrigis la gastejestro – . Kie estas la simio kaj la pupoj? Mi ne vidas ilin.

– Ili troviĝas proksime – respondis la viro en ĉama ledo – . Mi antaŭiĝis por vidi, ĉu mi havos ĉambron.

– Eĉ al la duko de Alba mi rifuzus ĉambron por cedi ĝin al sinjoro majstro Pedro – diris la gastejestro – . Alportu la simion kaj la pupojn; ĉi-nokte gastas ĉi tie homoj, kiuj pagos por vidi la prezentadon kaj ankaŭ por admiri la talenton de la simio.

– Volonte – respondis la viro kun la verda tafto – . Mi reduktos la prezon kaj konsideros min bone pagita, se mi kovros la koston de mia loĝado. Nun mi foriras kaj revenos kun la ĉaro, kie troviĝas la simio kaj la pupteatro.

Tuj poste li eliris el la gastejo, kaj don Quijote demandis al la gastejestro, kiu do estas ĉi majstro Pedro, kaj kian simion kaj teatron li portas kun si.

– Majstro Pedro – respondis la alia – estas fama marionetisto jam delonge rondiranta ĉi regionon de La Mancha de Aragón kun la pup-teatro, kie li prezentas la liberigon de Melisendra fare de la fama don Gaiferos, historio el la plej belaj kaj bone ludataj, kian jam delonge oni ne vidis en ĉi regiono. Li portas kun si ankaŭ unu simion, kiu posedas la plej grandan talenton troveblan inter la simioj aŭ imageblan de la homoj: ĉar, se oni faras al ĝi demandon, ĝi aŭskultas atente, saltas sur la ŝultron de sia mastro, flustras al li en la orelon la respondon, kaj majstro Pedro tuj ripetas ĝin. Pri la pasintaj aferoj ĝi parolas pli multe ol pri la futuraj; kaj, kvankam ĝi eraras kelkfoje, preskaŭ ĉiam ĝi donas la ĝustan respondon, kio igas nin kredi, ke ĝi havas la diablon en la korpo. Majstro Pedro postulas du realojn por ĉiu demando, se la simio respondas, mi volas diri, se ĝia mastro voĉigas kion la simio flustris al li antaŭe en la orelon. Oni kredas, ke ĉi majstro Pedro ege riĉas. Li estas galant’uomo, kiel diras la italoj, vera bonulo, kaj ĝuas la plej glatan kaj molan vivon de la mondo: parolas pli ol ses personoj kune kaj trinkas pli ol dudek, ĉio dank’ al lia lango, al la simio kaj al la marionetoj.

Ĉi-momente revenis majstro Pedro kun la ĉaro, kie sidis la pupteatro kaj same la simio, granda kaj senvosta, kun la pugo aspra kiel felto, sed kun ne turpa vizaĝo. Don Quijote, apenaŭ vidis ĝin, demandis al ĝi:

– Diru, sinjoro divenisto: kio okazos? Kio estos al ni? Kaj jen, vidu miajn du realojn.

Kaj li ordonis al Sancho, ke li transdonu ilin al majstro Pedro. Sed ĉi lasta respondis anstataŭ la simio, dirante:

– Sinjoro, ĉi besto ne donas respondon pri la venontaj aferoj. Ĝi iom scias pri la pasintaj, same kiel pri la nunaj.

– Je Dio! – ekkriis Sancho – . Eĉ ne unu soldon mi pagus, por ke oni diru kion mi travivis, ĉar, kiu povus scii tion pli bone ol mi? Kaj estus vere stulte pagi, por ke oni diru al mi kion mi jam scias. Sed tial, ke ĝi konas la nunon, jen miaj du realoj. Diru, linda simio, kion faras ĉi-momente mia edzino Teresa Panza kaj per kion sin distras?

Majstro Pedro rifuzis la monon kaj diris:

– Mi ne volas ricevi pagon sen antaŭe plenumi la servon.

Per la dekstra mano, li donis al si du frapojn sur la livan ŝultron, la simio alsaltis sur ĝin, metis sian buŝon ĉe lia orelo kaj rapide klakis per la dentoj; kaj, tion farinte en apenaŭ la tempo necesa por diri unu credo, ĝi saltis denove al la planko. Tuj poste majstro Pedro hastis genuiĝi antaŭ don Quijote, ĉirkaŭprenis liajn krurojn kaj diris:

– Mi brakumas ĉi krurojn, kvazaŭ ili estus la du kolonoj de Herkuleso, ho glora restaŭranto de la jam forgesita vaganta kavalirismo! Ho, neniam sufiĉe laŭdata kavaliro don Quijote de La Mancha, defendo de la afliktitoj, apogo de la falantoj, subteno de la falintoj, bastono kaj konsolo de la mizeruloj!

Ĉe tio don Quijote rigidiĝis de stuporo, Sancho de konfuzo, la kuzo de miro, la paĝio de perplekso, la viro de la iaoj de surprizo, la gastejestro de konsterno, kaj, resume, ĉiuj aŭskultintoj de la vortoj de la marionetisto gapegis senmovaj. Majstro Pedro daŭrigis:

– Kaj vi, ho brava Sancho Panza, la plej bona ŝildisto de la mondo, servisto de la plej bona kavaliro, ĝoju: via bona edzino, Teresa, bone fartas, kaj la nuna horo, kardas funton da lino kaj, jen pli da detaloj, havas ĉe sia liva flanko kruĉon kun la buŝo breĉetita kaj kun ne eta kvanto da vino, kiu animas ŝin en ŝia laboro.

– Mi kredas vin – respondis Sancho – , ĉar ŝi estas vera juvelo, kaj se ŝi ne havus ĵaluzan naturon, mi ne ŝanĝus ŝin eĉ por la gigantino Andandona, virino virta kaj diligenta, laŭ mia mastro. Teresa estas unu el tiuj personoj, kiuj rifuzas al si nenion, eĉ se la herodontoj suferos la konsekvencon de tia konduto.

– Mi diras nun – rimarkis don Quijote – , ke multe leganta kaj vojaĝanta homo vidas multon kaj lernas multon. Nenian argumentadon oni povintus uzi por konvinki min, ke ekzistas en la mondo simioj kun la kapablo diveni, kiel mi vidas nun propra-okule. Efektive, sinjoroj, mi estas la sama don Quijote menciita de ĉi bona besto, kvankam ĝi dediĉis al mi iom tro da laŭdoj. Sed, kia ajn mi estas, mi dankas la ĉielon, ke ĝi donas al mi mildan kaj kompateman naturon, ĉiam pretan fari bonon kaj nekapablan kaŭzi damaĝon al ajna persono.

– Se mi havus monon – diris la paĝio – mi demandus al la sinjoro simio, kio okazos al mi en mia vojaĝo.

Al tio respondis majstro Pedro, jam leviĝinta de la piedoj de don Quijote:

– Mi jam diris, ke ĉi besteto ne divenas la futuron. Alie, mi ne konsiderus vian mankon de mono, ĉar, por komplezi sinjoron don Quijote, mi ignorus ĉian profiton de ĉi mondo. Kaj nun, por amuzi lin, ĉar mi estas ŝulda al li, mi muntos la pupo-teatron kaj donos senpagan prezentadon al ĉiuj personoj de la gastejo.

Tion aŭdinte, la gastejestro, plena de ĝojo, indikis la lokon, kie oni povus munti la teatron kaj, en unu momento, oni ĝin starigis. De sia flanko, don Quijote ne tre kontentis je la diven-kapablo de la simio, ĉar ne ŝajnis al li dece, ke iu simio povu diveni pri aferoj pasintaj kaj futuraj. Tiel do, dum majstro Pedro aranĝis la teatron, don Quijote retiriĝis kun Sancho al angulo de la stalo, kie, neaŭdate de aliaj personoj, li diris:

– Nu, Sancho, mi bone konsideris la raran kapablon de ĉi simio kaj venis al la konkludo, ke ĉi majstro Pedro, ĝia mastro, sendube faris pakton, implicitan aŭ eksplicitan, kun la diablo.

– Se la pako estas implikita[296] kaj demona, ĝi certe ne rekomendindas. Sed, kian profiton povas eltiri majstro Pedro el ĉi pako?

– Vi ne komprenas min, Sancho – respondis don Quijote – . Mi volas diri, ke li certe interkonsentis kun la diablo, ke ĉi lasta donu al la simio tiel specialan talenton; majstro Pedro gajnas per ĝi sian panon kaj, kiam li riĉiĝos, li devos liveri sian animon al Satano, ĉar tion postulas ĉiam ĉi malamiko de la tuta mondo. Mi tiel opinias, ĉar la simio respondas nur al demandoj pri aferoj nunaj aŭ pasintaj, kaj la scio de la diablo ne etendiĝas pretere. La futuron li povas koni nur per konjektoj, kaj ne ĉiam, ĉar sole Dio rezervis al si la konon de ĉia tempo kaj epoko;[297] por Li ekzistas nek paseo nek futuro: ĉio estas nuno por Li. Tiel do, tute klaras, ke ĉi simio parolas laŭ la stilo de la diablo, kaj mi miras, ke oni ne denuncis ĝin ĉe la Sankta Inkvizicio, kie oni ĝin pridemandus kaj elŝirus el ĝi la konfeson pri tio, kiu do havigis al ĝi la kapablon diveni. Evidentas, ke ĉi simio ne estas astrologo, kaj nek ĝi, nek ĝia mastro faras, aŭ scias fari, horoskopojn, kvankam ĉi lastaj tiel enmodiĝis en Hispanujo, ke nuntempe ne ekzistas virineto, paĝio aŭ ŝu-flikisto, kiu ne pretus starigi ies horoskopojn (kvazaŭ fari ilin tiel facilus, kiel preni lud-karton de sur la planko), kaj tiamaniere, per siaj trompoj kaj nescio koruptas la mirindan veron de ĉi scienco. Mi scias pri certa damo, ke, iam, ŝi demandis al unu el ĉi falsaj horoskopistoj, ĉu hundineto ŝia gravediĝus, kiom da idoj ĝi naskus, kaj kiun koloron ili havus. La sinjoro astrologo respondis, farinte la koncernan horoskopon, ke la hundino gravediĝus kaj naskus tri idojn; unu estus verda, alia ruĝa kaj alia bunta, kondiĉe ke la hundino kopulaciu inter la dekunua kaj la dekdua horo de la tago aŭ de la nokto, en lundo aŭ en sabato. Sed okazis, ke du tagojn post la konsulto, la hundino mortis de troa manĝado, kaj la sinjoro astrologo tamen famiĝis en sia urbo kiel plej kompetenta horoskopisto, kian reputacion havas la pliparto el ili.

– Malgraŭ ĉio – diris Sancho – , mi dezirus, ke via moŝto demandu al la simio, pere de majstro Pedro, ĉu veras viaj aventuroj en la kaverno de Montesinos. Ĉar mi opinias, kaj mi petas vian pardonon, ke ĉio estis fikcio kaj mensogo, aŭ almenaŭ, ke vi ĝin sonĝis.

– Ĉio eblas – respondis don Quijote – . Sed mi sekvos vian konsilon, eĉ se mi sentos skrupulojn.

Ĉi-momente majstro Pedro proksimiĝis voki la hidalgon, dirante, ke jam la teatro staris preta, kaj petante, ke li iru ĉeesti la ludon pro ties granda intereso. Don Quijote informis pri sia ideo al la marionetisto kaj petis lin, ke, unue, li demandu al sia simio, ĉu certaj aferoj okazintaj en la kaverno de Montesinos estis veraj aŭ nur sonĝitaj, ĉar ŝajnis al li, ke ili havas parton de vero kaj parton de sonĝo. Majstro Pedro, sen respondi eĉ unu vorton, iris preni la simion, metis ĝin antaŭ don Quijote kaj Sancho kaj diris:

– Sinjoro simio, ĉi kavaliro deziras scii, ĉu kelkaj aferoj de li travivitaj en la kaverno de Montesinos estas veraj aŭ falsaj.

Li faris la kutiman geston, la simio saltis sur lian livan ŝultron kaj kvazaŭ-parolis al li en la orelon. Tuj poste majstro Pedro deklaris:

– La simio diras, ke unu parto el ĉio vidita kaj farita de via moŝto veras, kaj ke la alia parto falsas. Ĝi aldonis, ke ĝi scias nenion plian pri ĉi afero, sed ke ĝi respondos ajnan novan demandon en la venonta vendredo; nune, ĝia kapablo diveni elĉerpiĝis kaj ne revenos ĝis la vendredo, kiel dirite.

– Ĉu mi ne diris, ke mi ne povas kredi vera eĉ la duonon de tio, kion vi rakontis pri la kaverno? – diris Sancho.

– Siatempe oni scios, Sancho – respondis don Quijote – . La tempo, rivelanto de ĉiaj aferoj, tiras ilin senescepte en la plenan lumon, eĉ se ili kaŝiĝas en la sino de la tero. Sed ni lasu nun ĉi temon, kaj ni iru vidi la teatron de majstro Pedro, ĉar mi pensas, ke ĝi rezervos al ni ian surprizon.

– Kiel «ian»? – diris majstro Pedro – . Ĉi teatro mia entenas sesdek mil surprizojn. Sciu, sinjoro don Quijote, ke ĝi rangas inter la plej vidindaj aferoj de ĉi mondo. Sed operibus credite, et non verbis[298], do mi metu manon en la laboron, ĉar la tempo pasas kaj ni havas multon por fari, diri kaj elmontri.

Don Quijote kaj Sancho sekvis lin ĝis la loko, kie la teatro jam staris muntita kaj nekovrita, abunde garnita per vaksaj kandeletoj, kies lumo donis al ĝi brile okulfrapan aspekton. Majstro Pedro, kiel manipulanto de la pupoj, eniris en la budo-forman teatro, kaj, ekstere, lokis sin unu knabo, servisto de majstro Pedro, por ekspliki kaj komenti la argumenton. Li tenis vergeto en la mano por montri per ĝi al la diversaj marionetoj aperontaj.

Don Quijote, Sancho, la kuzo kaj la paĝio okupis la plej bonajn lokojn, ankaŭ la ceteraj gastejanoj sidiĝis, aŭ staris, antaŭ la teatro, kaj la juna komentisto komencis diri kion aŭskultos aŭ legos la aŭskultanto aŭ leganto de la sekvanta ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.