La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 38

Pri la kurioza parolado de don Quijote rilate al la armoj kaj la letroj

Don Quijote diris daŭrige:

– Ĉar ni komencis konsiderante la situacion de la studento, lian mizeron kaj ties diversajn aspektojn, ni traktos, ĉu la soldato pli riĉas, kaj ni vidos, ke li estas la plej paŭpera en la mondo, tial, ke li devas subteni sin per la mizera soldo, kiun li ricevas tarde aŭ neniam, aŭ per tio, kion li povas marodi propramane tre riskante sian vivon kaj konsciencon; kaj kelkfoje lia senvestiteco estas tia, ke ia sajo ŝirita taŭgas al li samtempe kiel ĉemizo kaj uniformo; en la mezo de la vintro, en kamparo aperta, li defendas sin kontraŭ la rigoroj de la vetero per nur la elspiraĵoj de sia buŝo, kiuj, venante de vaka loko, certe fridas spite al la naturaj leĝoj. Sed falas la nokto, kaj tiam ni vidas, ke por ripozi post tiom da malkomforto, li disponas liton, kiu, se ne pro lia kulpo, neniam montriĝas larĝo-manka, ĉar li povas mezuri sur la tero kiom da futoj li volas kaj tie ruli sin laŭplaĉe sen timi la ĉifiĝon de la tukoj. Fine venas la tago kaj la horo, kiam oni surmetas al li la doktoran bireton, faritan el ĉarpioj, por kuraci la vundon de kuglo eble trapasinta lian frunton aŭ kripliginta lin je brako aŭ je kruro. Kaj se ĉio ĉi ne okazas kaj la kompata ĉielo gardas lin viva kaj sana, li statos tiel mizera kiel antaŭe kaj devos interveni en aliaj dueloj kaj bataloj kaj venki senescepte por iom prosperi; sed tiaj mirakloj apenaŭ vidiĝas. Nu, sinjoroj, se vi konsideris la aferon, diru, kiomfoje superas la viktimoj de la milito la nombron de ĝiaj profitantoj? Sendube vi respondos, ke tia komparo ne eblas, ĉar oni ne povas kalkuli la milit-pereintojn, dum nur tri ciferoj[162] sufiĉus por indiki la kiomon de la prosperaj soldatoj vivaj.

»Ĉe la juĝistoj okazas la malo, ĉar ĉiuj bele enpoŝigas la monon salajran, se ne mencii la ŝmiran; tiel do, kvankam pli grandas la suferoj de la soldato, ties rekompenco estas multe pli eta. Al tio oni povus respondi, ke pli facilas premii du mil juĝistojn ol tridek mil soldatojn; la juĝistojn oni rekompencas per postenoj destinitaj al ilia profesio, dum la soldatojn oni povus premii nur per la posedaĵoj de la estro, kiun ili servas. La fakto, ke ĉi tia rimedo neeblas, plifirmigas mian argumentadon.

»Tamen ni flanklasu ĉi tion, ĉar temas pri labirinto, kies pordo apenaŭ troveblas; kaj ni traktu denove la superecon de la armoj antaŭ la letroj, afero ankoraŭ ne decidita, se konsideri la forton de la argumentoj prezentitaj de unu flanko kaj de la alia. La kleruloj diras, interalie, ke, sen la letroj, la armoj ne povus ekzisti, ĉar ankaŭ la milito havas siajn leĝojn kaj rigore obeas ilin, kaj la leĝoj apartenas al la jurisdikcio de la letroj kaj de la eruditoj. Al tio respondas la armoj, ke la leĝo ne efikus sen ili, ĉar per la armoj oni defendas la landon, konservas la regnon, gardas la urbojn, tenas la vojojn sekuraj kaj alĉasas la piratojn de la maro; unuvorte, la landoj, la regnoj, la monarkioj, la urboj, la vojoj de la tero kaj la maro estus submetitaj al la danĝero kaj konfuzo propraj al la milito, dum tiu daŭras kaj uzas siajn privilegiojn kaj sian forton. Kaj estas pruvite, ke tion plej kostan oni taksas aŭ devas taksi, plej alte. Por atingi renomon en la letroj necesas tempo, noktoj da studo, malsato, nudeco, kapturnoj, misdigestoj kaj aliaj similaj aferoj, kiujn mi jam parte menciis. Aliflanke, por fariĝi bona soldato, li devas trasuferi la samon kiel la studentoj, sed ĝis tia grado, ke komparo ne eblas, ĉar ĉiupaŝe li trovas sin ĉe la rando de la morto.

»Ĉu iu el la timoj, kiuj pro mizero aŭ malsato plagas aŭ afliktas la studenton, povas egali la timon sentatan de soldato surpostene aŭ gardostare, kiam en ia reduto aŭ pozicio li scias, ke la malamikoj subminas en la direkto al lia loko, kaj neniapretekste li povas apartiĝi aŭ fuĝi de la danĝero tiel proksime lin minacanta? Li povas nur informi sian kapitanon pri la danĝero, esperi, ke tiu alfrontos la situacion per kontraŭmino, kaj dume stari kviete, atendante kaj timante ĉu li subite leviĝos senflugile al la nuboj kaj kontraŭvole refalos en la profundon. Kaj se ĉi danĝero ŝajnas al vi eta, ni vidu, ĉu ĝin egalas aŭ superas tio, ke du galeroj venas en poban kolizion unu kun la alia meze de la vasta maro, interkroĉiĝas kaj lasas al la soldato nur la spacon de du futoj da tabulo ĉe la ŝipantaŭo; kaj kvankam li vidus fronte al si, je lanco-longa distanco, ke lin minacas tiom da instrumentoj de morto, kiom da kanonoj faŭkas de la kontraŭa ŝipo, kaj kvankam li scias, ke ĉe la unua mispaŝo li irus viziti la profundan sinon de Neptuno, tamen kun aŭdaca koro, puŝate de la honoro, li almetas sin al la risko fariĝi celobjekto de densa arkebuza pafado kaj sin ĵetas paŝi sur tiel streta tabulo ĝis la malamika ŝipo. Kaj eĉ pli admirindas, ke apenaŭ unu soldato elfalas tien, de kie li ne povos levi sin denove ĝis la tago de la lasta juĝo, alia okupas tuj lian lokon, kaj se siavice ankaŭ li falas, alia, kaj ankoraŭ alia sekvas, sen ia interspaco inter morto kaj morto: la plej granda montro de kuraĝo kaj sinofero trovebla en la hazardoj de la milito.

»Benatu la tempo, kiam mankis la terura furio de ĉi demonaj maŝinoj, la artilerio, kies inventisto, mi firme kredas, nun ricevas en la infero la rekompencon pro tiel monstra elpensaĵo, kiu permesas al brako kanajla kaj poltrona preni la vivon de brava kavaliro, ĉar li ne konscias kiel aŭ de kie, kiam lia koro plenas de impeto kaj aŭdaco, trafas lin hazarda kuglo (pafita eble de viro ekfuĝinta en teruro pro la flamo kaŭzita de la malŝargo de lia infera maŝino) kaj en unu momento metas finon al la pensoj kaj la ekzisto de persono, kiu meritis jarcentojn da vivo. Kiam mi meditas pri tio, mi inklinas konfesi, ke doloras al mi en la koro, ke mi alprenis la profesion de vaganta kavaliro en ĉi abomeninda epoko nia; ĉar, kvankam nenio min timigas, tamen donas al mi kelkan zorgon la penso, ke pulvo kaj plumbo povas preni de mi la ŝancon gajni sur la tuta konata tero famon kaj renomon per la kuraĝo de mia brako kaj la eĝo de mia glavo. Sed la ĉielo faru laŭvole: se mi atingos la celon, oni min pli alte taksos, ĉar mi alfrontis pli da danĝeroj ol la vagantaj kavaliroj de la pasintaj tempoj.

Dum la aliaj manĝis, don Quijote diris ĉi longan paroladon kaj forgesis preni eĉ unu solan plenbuŝon, kvankam Sancho Panza kelkfoje urĝis lin manĝi, aldonante, ke poste li havus sufiĉan tempon por paroli laŭplaĉe. Liaj aŭskultantoj denove bedaŭris, ke viro laŭŝajne diskreta kaj saĝa ĉe la trakto de ajna temo, tute perdas la kapon, kiam la objekto estas lia damninda kaj fatala kavalirismo. La pastro komentis, ke li tre pravis rilate al siaj diroj favoraj al la armoj, kaj ke li mem, kvankam letrulo kaj diplomito, havas la saman opinion. Oni finis manĝi, demetis la tablotukon, kaj la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes iris aranĝi la mansardaĉon de don Quijote, kie, oni decidis, la damoj pasigus la nokton; tiam don Fernando petis la ĵusveninton rakonti la historion de sia vivo, kaj aldonis, ke ĝi certe estas stranga kaj interesa, kiel jam ekmontris lia alveno kun Zoraida. Li respondis, ke tre volonte li tion farus, ke li timas nur, ke lia historio eble tedos ilin, kion li bedaŭrus, sed ke ĉiuokaze li rakontos ĝin por ne ŝajni malĝentila. La pastro kaj la aliaj lin dankis kaj petis lin komenci: kaj vidante ilin insisti, li diris, ke ne necesas tiom da afablaj petoj, kie oni rajtas postuli.

– Viaj moŝtoj atentu do; vi aŭskultos veran rakonton, eble superan al la fikciaj verkoj, kies intrigo ordinare konsistas el arte fantaziaj elementoj.

Ĉe tio oni silentis kaj pretis aŭskulti; kaj vidante, ke ili senmove atendas, li komencis paroli kun agrabla kaj serena voĉo:


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.