La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 19

Pri la prudenta konversacio inter Sancho kaj lia mastro, pri la aventuro kun kadavro kaj pri aliaj famaj eventoj

– Ŝajnas al mi, sinjoro, ke la misfortunoj nin trafantaj de kelkaj tagoj sendube estas ia puno pro la pekoj de via moŝto kontraŭ la ordeno kavalira[88], ĉar vi ne plenumis vian ĵuron ne manĝi ĉe kovrita tablo, ne kuŝi kun la reĝino kaj ne fari la aliajn aferojn, ĝis vi gajnus al vi la helmon de Malandrino, aŭ kiel ajn li nomiĝas, mi ne bone memoras la nomon de tiu maŭro.

– Vi pravas, Sancho – diris don Quijote – , kaj verdire mi forgesis pri tio. Sed aliflanke estu certa, ke oni vin bernis, ĉar ankaŭ vi pekis, ne memorigante al mi pri la ĵuro. Tamen mi faros la necesan riparon; en la ordeno kavalira oni povas ĉion aranĝi.

– Kiel mi pekis?, laŭ mia scio, mi ĵuris nenion! – respondis Sancho.

– Ne gravas, ĉu vi ĵuris aŭ ne – diris don Quijote – . Kiom mi komprenas, vi tamen kunkulpas. Sed ni havigos al ni la rimedon.

– Se vi tiel opinias – respondis Sancho – , via moŝto zorgu, ne forgesi trovi ĝin, kiel vi forgesis la ĵuron. Alie la fantomoj eble deziros amuzi sin denove je mia kosto, kaj eĉ je la via, se ili vidos vin tiel obstina.

Kiam la nokto falis, ili rajdis ankoraŭ, babilante pri tiu kaj pri aliaj aferoj sen ke ia tranoktejo vidiĝus. Sed, plej bedaŭrinde, ilin torturis la malsato, ĉar ankaŭ ilia viktualio perdiĝis kun la dusako. Kaj, kiel kulmino de ilia misfortuno, ilin trafis aventuro, kiu ne bezonis la garnojn de la fantazio por aspekti aŭtentika. Kvankam la nokto iĝis tre obskura, ili ne ĉesis rajdi, ĉar Sancho kredis, ke pro tio, ke ili iras sur ĉefvojo, ili renkontos gastejon en la distanco de ses aŭ ok mejloj. Okazis do, ke la nokto nigris, la ŝildisto malsatis, lia mastro deziris manĝi, kaj tiam ili rimarkis, ke sur la vojo proksimiĝas granda nombro da lumoj, kiel moviĝantaj steloj, Sancho konsterniĝis, ilin vidante, kaj ankaŭ don Quijote sentis ioman agitiĝon. La ŝildisto haltige tiris je la kondukiloj de la azeno, la kavaliro je la bridoj de la ĉevalo, kaj, senmovaj, ili fikse rigardis, kio povas esti tiaj lumoj. La lumoj proksimiĝis iom post iom kaj, ju pli proksimaj, des pli grandaj ili ŝajnis. Ĉe tio Sancho komencis tremi de la piedoj ĝis la kapo, kaj al don Quijote stariĝis la haroj. Sed ĉi lasta iom revigliĝis kaj diris:

– Jen, sendube, grandega kaj danĝerega aventuro, kie mi devos montri mian tutan forton kaj kuraĝon.

– Ve al mi! – respondis Sancho – . Kaj se okaze ĉi tio estas aventuro de fantomoj (kiel mi kredas ĉiufoje pli certe), kie troviĝas la ripoj kapablaj ĝin elteni?

– Eĉ se tie venas la tuta fantomaro de la mondo – diris don Quijote – , mi ne permesos, ke ili tuŝu eĉ unu fadeneton de via vesto. En la alia okazo ili mokis vin, ĉar mi ne sukcesis transsalti la muron de la kralo. Sed nun ni troviĝas sur aperta kampo, kie mi povas laŭvole svingi la glavon.

– Kaj se ili ensorĉos kaj senmovigos vin, kiel ili faris la pasintan fojon, ĉu taŭgos la kampo aperta, aŭ ne aperta?

– Tamen, mi nur petas vin, Sancho, teni vin firma. La sperto diros al vi, ke vi devas fidi je mia kuraĝo.

– Mi tenos min firma, se Dio volos – respondis Sancho.

Deviinte al la flanko de la vojo, ili denove turnis la rigardon, por vidi, kio povas esti la marŝantaj lumoj, kaj iom poste ili rimarkis multe da blankaj figuroj. Ĉe tiel terura vizio la kuraĝo de Sancho tute svenis, kaj liaj dentoj komencis klakadi, kvazaŭ lin posedus kvartana febro. Liaj tremoj kaj klakoj eĉ pli intensiĝis, kiam ili klare vidis ke la figuroj estas proksimume dudek viroj en blankaj roboj, ĉiuj rajdantaj kaj kun brulaj torĉoj en la mano; ilin sekvis portolito kovrita per nigraj tukoj kaj ankaŭ ses aliaj rajdantoj envolvitaj en funebro ĝis la hufoj, ne de ĉevaloj, sed de muloj, kiel klare evidentiĝis pro la lantemo de ilia paŝo. La blankaj figuroj murmuris tradente per voĉo obtuza kaj plenda. Ĉi stranga spektaklo en tia horo kaj en tia soleca loko sufiĉus por teruri, ne nur la koron de Sancho, se ĝi ne estus jam tute terurita, sed eĉ la koron de don Quijote. Tamen okazis alie kun nia hidalgo, ĉar lia vigla fantazio igis lin imagi, ke antaŭ li prezentiĝas unu el la aventuroj de liaj libroj. Li imagis, ke en la portolito kuŝas kavaliro grave vundita aŭ eĉ morta, kaj ke la tasko lin venĝi, estas nur al li rezervita. Tiel do senplie li horizontaligis la lancon, plifirmiĝis sur la selo, kun gracia kaj brava teniĝo alrajdis ĝis la mezo de la vojo, kaj, kiam li vidis la robulojn pli proksimaj, diris per laŭta voĉo:

– Haltu, sinjoroj, kiuj ajn vi estas, kaj informu min pri viaj personoj, de kie vi venas, kien vi iras, kaj kio kuŝas en la portilo, ĉar laŭŝajne, aŭ vi krimis, aŭ oni krimis kontraŭ vi, kaj konvenas, kaj necesas, ke mi tion sciu, ĉu por puni vin pro via fiaĵo, ĉu por venĝi vin kontraŭ la arbitro al vi farita.

– Ni devas rapidi – respondis unu el la viroj en blanko – ĉar la gastejo troviĝas diste, do ni ne povas halti por doni tiom da klarigoj.

Kaj spronante la mulon, li volis preterpasi. Don Quijote koleriĝis pro tia respondo, kaj, prenante la bridon de la mulo, diris:

– Haltu kaj kondutu pli ĝentile, kaj donu al mi la petitajn informojn. Alie vi ĉiuj pretiĝu batali kontraŭ mi.

La mulo, kiu estis timema, teruriĝis, kiam don Quijote prenis ĝian bridon, kaj tiel ĝi baŭmis, ke ĝia mastro glitis sur ĝian pugon kaj falis al la grundo. Unu servisto surpieda, vidinte la robulon fali, komencis insulti don Quijote, kiu, jam furioza, horizontaligis la lancon, impetis senplie kontraŭ unu el la figuroj en funebro kaj renversis lin sur teron kun unu grava vundo. Poste li sin turnis kontraŭ la ceteraj, kaj vidindis, kiel rapide li atakis kaj dispelis ilin: Rocinante moviĝis kun tia facilo kaj fiero, ke ŝajnis, ke en tiu momento elkreskis el ĝi flugiloj. La robuloj, homoj timemaj kaj sen armiloj, fuĝis tuj de la batalejo kaj komencis kuri tra la kampoj kun la flamaj torĉoj enmane, tiamaniere, ke ili ŝajnis maskitaj figuroj petolantaj en ia gaja festo nokta. La viroj en funebro, envolvitaj kaj reenvolvitaj en siaj longaj roboj kaj sutanoj, ne povis movi sin, kaj don Quijote, sen ia danĝero, tradraŝis ilin kaj igis ilin forlasi la kampon kontraŭvole, ĉar ili pensis, ke li estas ne homo, sed diablo veninta de la infero por forpreni de ili la kadavron kuŝantan en la portolito. Ĉion rigardis Sancho, admirante la ardon de sia mastro, kaj diris en si: «Sendube mia sinjoro estas tiel kuraĝa kaj rezoluta, kiel li asertas».

Apud la unua falinto kuŝis ankaŭ flama torĉo, kaj ĉe ties lumo don Quijote vidis lin, proksimiĝis, metis al li sur la vizaĝo la pinton de la pikstango kaj ordonis, ke li kapitulacu, alie li mortigus lin.

– Mi jam kapitulacis pli ol sufiĉe. Mi havas unu kruron rompita kaj ne povas movi min. Mi petas vian moŝton, se vi estas kristana kavaliro, ne mortigi min, ĉar vi faros sakrilegion: mi estas licenciulo kaj jam ricevis la minorajn ordinojn.

– Se vi apartenas al la Eklezio, kio, je la diablo, prenis vin ĉi tien?

– Kio, sinjoro? La aĉa sorto mia – respondis la kuŝanto.

– Eĉ pli aĉa sorto vin minacos, se vi ne respondos kion mi antaŭe demandis al vi.

– Volonte mi kontentigos la scivolon de via moŝto – respondis la licenciulo – . Sciu do, sinjoro, ke, kvankam mi diris, ke mi estas licenciulo, vere mi estas nur bakalaŭro, nomiĝas Alonso López kaj naskiĝis en Alcobendas. Mi venas de Baeza kun aliaj dek unu pastroj, la forkurintaj torĉuloj. Ni iras al la urbo Segovia, eskortante la kadavron de kavaliro mortinta en Baeza kaj kuŝanta en la portilo. Nu, kiel dirite, ni portas liajn ostojn al lia tombo, troviĝanta en Segovia, kie li naskiĝis.

– Kaj, kiu mortigis lin? – demandis don Quijote.

– Dio, pere de maligna febro.

– Tiel do, la Sinjoro liberigis min de la tasko venĝi lian morton. Tian venĝon mi entreprenus, se ajna persono estus lin mortiginta, sed, ĉar lin mortigis Dio, oni povas nur silenti kaj leveti la ŝultrojn. Kaj la samon mi farus, se Li mortigus min. Mi volas, ke via pastra moŝto sciu, ke mi estas kavaliro de La Mancha, nomiĝas don Quijote kaj laŭ mia profesio vagas tra la mondo riparante arbitrojn kaj korektante ofendojn.

– Mi ne komprenas, kiel vi riparas – diris la bakalaŭro – , ĉar vi rompis al mi unu kruron, kaj certe ĝi estos neriparebla ĝis la fino de mia vivo. Kaj la ofendo, kiun vi korektis konsistis en tio: lasi min tiel ofendita, ke mi restos ofendita por ĉiam. Ve!, sufiĉa misfortuno min trafis, kiam mi renkontis vin sur sur la vojo de viaj aventuroj!

– Ne ĉiam turniĝas tiel la aferoj – respondis don Quijote – . La mavo kuŝas en tio, sinjoro bakalaŭro Alonso López, ke vi venis en la nokto, vestitaj per tiaj roboj, kun flamaj torĉoj, kovritaj de funebro kaj preĝante per murmuroj, kaj verdire vi ŝajnis io abomeninda kaj monstra; do mi ne povis ne plenumi mian devon atakante vin ĉiujn. Kaj mi atakus vin ankoraŭ, se efektive vi estus la satanoj mem de la infero, kiel mi firme kredis antaŭe.

– La sorto tion volis – diris la bakalaŭro – . Mi nur petas vian moŝton, sinjoro kavaliro vaganta (bedaŭrinde, ke vi vagis ĉi-nokte!) min helpi eltiri min de sub la mulo, ĉar ĝi premegas al mi la gambon de la piedingo ĝis la selo.

– Vi ne devas lasi min paroli tiel longe – diris don Quijote – . Kial vi ne sciigis min pli frue pri via stato?

Li laŭte vokis la ŝildiston, sed Sancho ne volis iri, ĉar tiam li sin dediĉis priŝteli unu el la muloj de la bravaj ekleziuloj, ŝarĝita per abunda viktualio. Sancho utiligis sian surtuton kiel sakon, metis en ĝin ĉion, kion ĝi povis enpreni, kaj ŝargis per ĝi sian azenon. Tiam li iris al sia mastro, eltiris kun li el sub la peza mulo la sinjoron bakalaŭron, helpis ĉi lastan surseligi sin, donis al li lian torĉon, kaj siaflanke don Quijote diris al la ekleziulo, ke li sekvu la vojon de siaj kompanoj, al kiuj li prezentu liajn ekskuzojn pro la farita damaĝo kaj klarigu, ke li, don Quijote, ne povis eviti agi, kiel li agis. Ankaŭ Sancho diris al la ekleziulo:

– Se la sinjoroj kompanoj viaj volus scii, kiu kuraĝa kavaliro metis ilin en tiel mizeran staton, diru al ili, ke li estas la fama don Quijote de La Mancha, alinome la Kavaliro de la Trista Mieno.

La bakalaŭro foriris kaj don Quijote demandis al Sancho, kial li nomis lin Kavaliro de la Trista Mieno kaj ĝuste en tiu momento?

– Ĝuste pro tio, ke mi longe vin rigardis ĉe la lumo de la torĉo de la povra sinjoro, kaj, verdire, via moŝto prezentas en la lasta tempo la plej priplorindan mienon de la mondo, kaŭze, eble, de la laciĝo post la batalo aŭ de la manko de la dentoj kaj molaroj.

– Ne tial – respondis don Quijote – . Okazas, ke la sorĉisto, kies tasko estas skribi la historion de miaj faroj, certe pensis konvena, ke mi uzu ian titolon, kiel la kavaliroj de la pasintaj epokoj; unu nomiĝis «de la Arda Glavo»; alia «de la Puceloj»: alia «de la Fenikso»; alia «de la Unikorno»; alia «de la Grifo»; alia «de la Morto» kaj sub tiaj nomoj kaj insignoj oni konis ilin ĉie en la mondo. Mi asertas do, ke la sama sorĉisto sendube metis nun al vi en la kapon kaj sur la langon la ideon nomi min la Kavaliro de la Trista Mieno kaj tian nomon mi uzos jam de hodiaŭ; kaj por ke ĝi konformu al mi pli bone, mi havas la intencon pentrigi sur la ŝildo tre tristan vizaĝon.

– Ne valoras la penon elspezi tempon kaj monon por pentri tian vizaĝon – diris Sancho – . Sufiĉas nur, ke via moŝto montru la vian al la personoj vin rigardantaj, kaj ili sen bezono de pentraĵo aŭ ŝildo tuj nomos vin «de la Trista Mieno». Mi certigas vin, eĉ se mi iom troigas por ŝerceti, ke la malsato kaj la manko de molaroj igas vian vizaĝon tiel aĉa, ke tute superfluas la trista pentraĵo.

Don Quijote ridis je la ŝerco de Sancho, sed havis la firman intencon uzi tian nomon, de kiam li pentrigos sur sia ŝildo la vizaĝon de li imagitan.

– Ŝajnas, Sancho – li diris – , ke mi devas konsideri min ekskomunikita, ĉar mi traktis sanktaĵojn per violenta mano, justa illud: «si quis suadente diabolo»[89] ktp, kvankam mi bone scias ke ne la manojn, sed la pikstangon mi uzis. Cetere mi kredis ataki, ne pastrojn aŭ propraĵojn de la Eklezio, kiun mi respektas kaj adoras, kiel kristano kaj fidela katoliko, sed fantomojn kaj transtombajn aperojn. Kaj min konsolas ankaŭ tio okazinta al Cid Ruy Díaz, kiam li rompis la seĝon de iu reĝa ambasadoro[90] en la ĉeesto de lia papa moŝto, kaj ĉi lasta ekskomunikis lin pro tia faro; kvankam la brava Ruy Díaz, agante tiel, kondutis kiel viro honora kaj kuraĝa.

Kiel dirite, la bakalaŭro jam foriris, kaj don Quijote deziris vidi, ĉu en la portilo kuŝas la korpo de la mortinto aŭ nur la skeleto, sed Sancho oponis, dirante:

– Sinjoro, vi eltiris el ĉi danĝera aventuro, kun malpli da damaĝo ol el la ceteraj. Tiuj viroj forkuris venkite, sed povus okazi, ke ili, vidante sin batitaj de nur unu persono kaj sentante pro tio honton kaj furiozon, retrovus sian kuraĝon kaj venus reguligi kun ni la kontojn. La azeno havas konvenan ŝarĝon, la montaro proksimas kaj la malsato premas, do plej saĝe estas dece retiriĝi per vigla takto de la piedoj, kaj, kiel oni diras, «la mortintaj homoj putru, kaj la vivaj plu sin nutru».

Senplie li surazeniĝis, kaj diris al sia sinjoro, ke li sekvu lin. Ŝajnis al don Quijote, ke la ŝildisto pravas, do sen respondi ion, li faris, kiel petite. Ili marŝis kelkan tempon inter du montetoj kaj fine alvenis al vasta kaj fermita valo, kie ili deseliĝis. Sancho malŝarĝis la azenon, ja li kaj don Quijote, kuŝante sur la verda herbo, matenmanĝis, tagmanĝis, kolazionis kaj vespermanĝis per unu fojo kaj kun la malsato kiel spico, kaj kontentigis la stomakon dank’ al la viktualio, kiun la sinjoroj ekleziuloj – ĝenerale tre sinregalemaj – portis sur la ŝarĝomulo. Sed alia misfortuno trafis ilin, kaj Sancho rigardis ĝin la plej mava: ili malhavis ne nur vinon, sed eĉ akvon por trinki, kaj la soifo ilin torturis. Sancho, vidante, ke la loko kie ili troviĝas, riĉas je freŝa kaj densa herbo, diris kion oni legos en la sekvanta ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.