La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Vojaĝo

La reĝa patrino kompreneble ne permesis vojaĝon sen akompanantoj. Birte kaj Don devis kunvojaĝi. Per la reĝina helikoptero ili flugis al malgranda insulo, sur kiu la reĝino ofte mem feriis en somero. Krome alia helikoptero kun kvar soldatinoj akompanis ilin por sekurigi la ekskurson. Sur la insulo troviĝis du konstruaĵoj. Unu eta domo, pli bone dirite eleganta laŭbo, estis por la princino kaj la akompanantoj. La alia konstruaĵo estis malgranda lumturo je alia flanko de la insulo. Tie estis loĝloko por la soldatinoj.

„Mi sentas disreviĝon“, plendis Alara kaj aldonis: „La laŭbo vere ne estas granda. Mia reĝina patrino bone antaŭzorgis, ke mi estu bone prigardata“. Don ridete replikis: „Mi pensas, ke via patrino tre saĝe agis. Nur tiamaniere mi havas la ŝancon kontroli mian kapitanon. Preskaŭ la tutan tienvojaĝon li ĝuis la vintran dormon en la kosmoŝipa kabino. Mi tial neniam sciis ion pri liaj celoj. Sed nun mi proponas naĝi en la varma oceano. Ĉu vi kunvenas, Birte?“ „Jes, faru tion, ni poste raportos al vi, kion ni faris dum via foresto“, vokis Roman, kaj princino Alara estis tre kontenta pro la ĝentileco de la du akompanantoj.

„Ĉu estas vero, ke vi jam estas pli ol 75-jaraĝa, Roman?“, demandis Alara, kiu ĵus festis sian 22-an naskiĝdatrevenon. Roman nur povis konfirmi tiun indikon, ĉar li ja kvindek jarojn restadis dum vintra dormo en la kosmoŝipa kabino. „Sed pripensu tion, se vi akompanus min al la reveturo mi atingos eĉ pli ol 125 jarojn, kaj vi tiam estus 77-jaraĝa. Ĉu vere bona aĝo por kreskigi niajn infanojn“, li serĉe aldonis, kaj Alara tre ĝojis pro tiu aludo. „Ĉu vi jam post tiel mallonga tempo certas, ke vi povus esti la ĝusta viro por mi?“, ŝi demandis. „Kompreneble, tial mi ja akompanas vin dum tiu vojaĝo“, li replikis, sed Alara ankoraŭ ne estis tute konvinkita kaj proponis: „Mi nun ne povas tiel rapide decidi. Unue vi devas pruvi, ke vi estas la ĝusta!“

Roman komprenis tion kaj decidis tujan atakon. Li brakumis kaj kisis ŝin sen antaŭa demando. Alara ne estis atendinta tion, sed ŝi ne rifuzis lin. Singardeme ŝi direktis siajn okulojn eksteren por certigi, ke Birte kaj Don ne tro frue alvenus. Sed Roman trankviligis ŝin: „Ili jam registris, ke mi amas vin, do tion oni ne povas plu kaŝi. Krome ili estas miaj gekolegoj kaj geamikoj, ili ne ĝenas min.“ Kaj per tiuj vortoj li daŭrigis la kisadon kaj karesadon, bona komenco por tri liberaj tagoj sur bela insulo.

„Ni revenis“, vokis Birte defore por averti la princinon kaj la kapitanon. „Jen estas freŝa mantuko. Kial vi ne ankaŭ iras al la plaĝo? “, li demandis, kaj Roman respondis: „Jes, ja, vi ja nur volas esti sen akompanantaro, ni ja tuj foriras“, kaj tiam li kaptis la brakon de Alara kaj kuris kun ŝi al la strando. Anhelante ili lasis sin fali sur la blankan sablon. Denove daŭriĝis la karesado. La suno donis agrablan varmecon, kaj Roman sentis nun la emon por naĝi. „Ni ja tute forgesis niajn bankostumojn“, rimarkigis Alara, sed tio ne kaŭzis problemon. Li senhezite senvestigis sin. Ankaŭ Alara faris tion, kaj ambaŭ sin ĵetis en la bluan, klaran akvon. Malsekaj ili revenis kaj dense kuŝiĝis sur la mantukon. Denove la suno donis bonan influon. Pro varmeco Roman baldaŭ ŝanĝis sian pozicion, kaj tial li tuŝis la dorson de Alara kun sia intertempe erektiĝinta peniso. Estas feliĉo, ke tio ankoraŭ funkcias, post la longa vintrodormo, li pensis, kaj ĝuis la tuŝon. Ankaŭ Alara ŝatis tion, turniĝis kaj ekkaresis la rigidan faluson. „Neniu vidas nin. La soldatinoj de la lumturo estas je la alia flanko de la insulo“, ŝi flustris, kaj Roman enŝovis sian viraĵon en la princinan piĉon.

Dume en la eleganta laŭbo evoluiĝis la konkuranta amludado. „Nun ni havas tempon“, diris Don kaj daŭrigis froti la korpon de Birte per la mantuko. „Tempon por kio? Mi ne komprenas!“ replikis Birte, sed Don ne respondis. Li nur brakumis ŝin, kaj nun ŝi komprenis ĉion. Sekvis longa langokiso dum kiu Birte karesis la tutan nudan korpon de Don. La bela insulo estis ĝusta loko por amantaj paroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.