La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Polpo

Intertempe la tuta teamo kolektiĝis ĉirkaŭ Tido kaj Nuka. Ili scivoleme partoprenis la konversacion. Helina, la unua sekurecoficirino, donis la respondon: „Paŭlo la 2-a estas nia potenca regento. Jam antaŭ nia alveno sur la planedon, ekde pli ol cent jaroj, li loĝas en kastelo apude de la granda golfeto. Paŭlo apartenas al la ordo de la Helviolaj Oktopodoj, sed estas sur pli alta nivelo kompare al la polpoj, kiuj vivas en la oceanoj de la Tero. Paŭlo havas nekompreneblajn trajtojn. Lia inteligenteco estas  verŝajne la plej alta en la tuta kosmo. Krome li disvolvis diversajn novajn korpajn atributojn. Ekzemple, li povas elteni la restadon en la aero por pli ol tri horoj. Poste sufiĉas unuminuta subakviĝo. Tiam li denove povas restadi ekster la akvo. Paŭlo la 2-a dekomence subtenis nin. Jam la unuaj koloniistoj ricevis preskaŭ ĉion de li por supervivi la malfacilaĵojn de tiu planedo. Li permesis al ni partopreni siajn altajn teknikajn sciojn. Tial ni povis konstrui modernajn flugaparatojn kaj kosmoŝipojn. Ankaŭ la konstruplanoj por reaktoro en la mezo de nia kontinento venis de li. Do, li certe ankaŭ scipovas ŝanĝi la veteron por helpi nin“.

Tido tuj kontaktis la regenton kaj eksplikis la situacion. Post mallonga tempo la temperaturoj ĉie en Holar malleviĝis sub la frostpunkto. Grizaj nuboj aperis kaj dika neĝo ekkovris multajn regionojn. Nuka konfirmis „Jes, tio estas tre malbona vetero por reptiloidoj“. La teknikistoj sur Holar nun povis trankvile daŭrigi la riparadon de la protektanta ŝirmo. Krome Zane raportis, ke li sukcese pafe faligis kvar dronojn. La lasta post tio rapide fuĝis reen al Lakano.

Tamen neniu riskis forlasi la bunkron. Pro bona antaŭgardado la teamo disponis pri sufiĉa provianto. Tido invitis ĉiujn al komuna manĝado. Li eĉ ofertis unu vinbotelon. Estis bona ŝanco postfari la bonvenigon por Nuka. „Sanon al vi kaj bonan restadon sur nia planedo“, li tostis. La aliaj spontanee aplaŭdis. Ĉiu ĝuis la ripozon post la tumulto.

„Parolu plu pri via regento“, petis Nuka al Helina. Li ja nur sciis malmulton pri tiu oktopodo. Sur la Tero oni preskaŭ nur informis lin pri lia teknika potenco. Helina nun daŭrigis ŝiajn klarigojn: „Mi pensas, ke Paŭlo la 2-a vere bonvenigis nian alvenon. Li estis ja preskaŭ tute sola oktopodo ĉi tie. Mi nur scias, ke en la kastelo troviĝas akvario, en kiu alkreskas lia sola posteulo. Sed tiu estas ankoraŭ tre malgranda. Verŝajne li bezonus kvindek jarojn ĝis matureco. La unuaj koloniistoj raportis pri grandioza afableco, kiun ili spertis dum la renkontiĝoj en la kastelo. Paŭlo la 2-a ne postulis ion. Li nur ĝojis, se homoj de tempo al tempo vizitus lin por doni iom da distriĝo. Mi mem jam trifoje estis en la kastelo. Kompreneble la unuan fojon mi timis pro lia stranga aspekto. Sed post nur kelkaj minutoj tre varmaj sentoj atingis min. Paŭlo la 2-a ja nur komunikas telepatie. Li sendis al mi ondojn de paco kaj eĉ amo“.

„Mi ne kredas tion“, intermetis Nuka. Li ne povis kompreni, ke homo povus ricevi sentojn da amo de tia stranga kreitaĵo. „Ĉu vi troviĝis en hipnota stato?“, li demandis. „Ne, tute ne. Mi estis tute maldorma“, respondis Helina. Ŝi tiam raportis pri la disvolviĝo de la unua kontakto. La polpo tre singardeme petis ŝin por la ebleco tuŝi ŝian korpon per siaj tentakloj. Helina ne rifuzis tion. Ŝi ankaŭ tuŝis lian haŭton, kiu estis varma kaj velureca. Helina konfesis „Ja, mi vere ĝuis la ĉeeston. Mi permesis, kaj li tuŝis mian brakon. Unu el liaj tentakloj poste vagadis trans mia tuta korpo, kaj mi ne defendis min. Ja, estis tre agrabla unua kunveno“.

Nun la intereso de Nuka vere kreskis. Ankaŭ la aliaj silente aŭskultis la rakontadon. Tido raportis: „Jes, ankaŭ mi povus raporti similajn spertojn. Mi estas ja nur viro, sed la kontaktoj kun Paŭlo la 2-a ĉiam estas ekscitaj, estas kvazaŭ intima kontakto kun amata virino. Verŝajne Paŭlo ne nur estas virseksa estaĵo. Li ankaŭ havas virinajn trajtojn“. Helina konstatis tion: „Paŭlo la 2-a devas esti hermafrodito, kompreneble. Li ja ankaŭ mem produktis sian propran posteulon. Normale polpoj estas ja ambaŭseksaj, sed Paŭlo la 2-a estas tre speciala kreitaĵo. Ja, mi eĉ permesis seksumadon kun li. Vi devas scii, ke kelkaj de liaj tentakloj povas generi ne nur penis-similajn seksorganojn, li ankaŭ montris tentaklojn kun vulvaj lipoj. Mi mem tuŝis tion, kaj mi metis mian montrofingron en perfektan malsekan vaginon. Subite Paŭlo la 2-a telepatie sendis al mi sentojn de seksa eksciteco, kaj poste unu el liaj tentaklaj penisoj penetris mian truon“.

La rakontado de Helina rompiĝis, ĉar nova mesaĝo aperis sur la ekranoj. La teknikistoj intertempe sukcese riparis la protektantan ŝirmon. Nun oni ne plu bezonis la malvarmecon por la defendo kontraŭ la reptiloidoj. La neĝo rapide fandiĝis  kaj ĉiu ĝojis pro la printempa vetero. Nuka profunde spiris. La rakonto de Helina incitis lian volupton, sed nun ja ne estis tempo por tia sentado. Li devis koncentriĝi al la postuloj de la teama kunlaboro. Ĉiuj forlasis la bunkron irante al la Centrejo por Defendado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.