La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Gekolegoj

Tom ĉi-foje tre malrapide paŝis hejmen. Kiel li nun informu sian edzinon pri la sukcesplena esplorado? Aŭ ĉu estus bone ankoraŭ atendi al Mona pro la kreskado de ŝiaj mamoj? Sed tio daŭrus minimume du aŭ tri semajnojn. Kion fari ? Li sendecideme eniris la hejman domon. Kie estis Lucie? Li ja alvenis post la oka horo vespere. Tiam ŝi kutime jam sidis en la loĝĉambro. Aŭ ĉu ŝi hodiaŭ estis en la kuirejo por eksperimenti kun novaj vegetaraj receptoj? Tom ne trovis ŝin. Daŭris ankoraŭ du horojn ĝis ŝi venis.

„Kara, mi alvenis“, li aŭdis kaj tiam Lucie komencis raporti pri evidente gravaj aferoj, ĉar ŝia voĉo donis tre hektitan  impreson. Ŝi rakontis, ke ŝi jam morgaŭ devus fari longan vojaĝon al Hispanio, kie ŝi restus por tri semajnoj. Tie okazus filmprojekto en kiu ŝi partoprenus kiel ĉefrolulino. Ŝi priskribis la tutan enhavon de la filmo. Ne estis facila afero, ricevi tiun rolon, ŝi vere estis bonŝanculo. Tom tuj brakumis kaj gratulis ŝin. Li kompreneble ne diris, ke tio estas vere plaĉa okazaĵo por li, ĉar li nun ne devis paroli pri sia laboro. „Sed, kara, kiu tiam preparos por mi la vegetaran salaton kaj la teon kun akvokreso?“ li ridete plendis. Sed Lucie ne rimarkis lian hipokritan intencon. Ŝi nur replikis: „Vi ja estas sciencisto. Tiaj homoj ankaŭ en kuirejo famiĝas“.

Tio vere estis bona situacio por Tom. Tri semajnoj sen Lucie. Dum tiu tempo li ja ĉiutage povas aktive kontribui sian valoran spermon por la malsata Mona. Ne estus problemoj kun Lucie. Ŝi ja ne estis informita, ŝi ne sciis. Feliĉe, ŝi ankaŭ neniam imagus, kion planis ŝia 'fidela' edzo. Tom certe sentis kelkajn skrupulojn, sed li trankviligis sin. Ĉio estas ja nur por la scienco! Hodiaŭ li preparis la bongustan herban teon kaj ofertis ĝin kun rostitaj nuksoj al Lucie. Sekvis  agrabla nokto kun multaj karesoj. Lucie iomete hontis, ĉar ŝi ne povis informi sian edzon pli frue pri la estonta vojaĝo. Eventuale pro tio ŝi klopodis esti tre bona edzino, kaj tial ili hodiaŭ tre frue iris al la dormĉambro, kie komenciĝis varmega amludado.

La sekvantan matenon Tom akompanis sian edzinon dum la ekveturo al la flughaveno kaj tial iomete malfrue atingis la instituton. Ĉi tie li miris, ĉar la pordo de lia laborejo estis fermita. Sur la parkejo li estis vidinta la aŭton de Mike. Do, estis klare, li jam nun certe ĝuis la traktadon de Mona, kiu vere klopodis plenumi ĉiujn postulojn de la scienco. Tial Tom atendis en la kafejo kaj komencis tajpi kelkajn notojn per sia smartfono. Post kvarona horo la pordo de la laborejo malfermiĝis, kaj Mike kun Mona man-en-mane ankaŭ iris al la kafejo. Tom diris kun severa mieno: „Karaj, mi estas ja la ĉefo en via laborejo. Tiam mi rekomendas, ke vi ĉi tie en la instituto neniam iru man-en-mane. Krome evitu ĉion, kio povus montri vian privatan inklinon. Tio estas necesa por la etoso en nia instituto!“ Mike kaj Mona konsente reagis, kaj Tom nun malavare pagis por la trinkaĵoj, dirante: „Mi jam iras al mia laborloko, la pordo estas ja nun malfermita“. Mona gaje replikis: „Nelonge, la pordo estos baldaŭ denove fermita. Ni ja nur trinkas la kafon kaj tiam revenos!“

Ja, tion komprenis Tom. Mona vere estis diligenta kunulino, pli bone dirite suĉulino, ĉar tuj poste, revenante al la laborspaco de Tom, ŝi komencis dorloti la jam erektiĝintan faluson de Tom. Dum tio ŝi demetis ŝian bluzon, kaj Mike masaĝis ŝiajn - ĉiam ankoraŭ - ne pligrandigitajn mamojn. Tom miris, ke lia kolego ne montris signon de ĵaluzo. Ŝajnis, ke li eĉ mem ĝuis la aktivan agadon de sia amikino. Liaj manoj ankaŭ vagadis sur ŝia korpo kaj baldaŭ atingis ŝian pubon. „Rapidegu, kara“, li petis kaj aldonis: “post via peza laboro mi volas ja rekompensi vin per frandzado“. Evidente la ĉeesto de Tom tute ne ĝenis lin. Sed nun Tom spruĉis sian ĉuron en ŝian buŝon. Ne perdiĝis eĉ unu guto. Ŝi forlekis ĉiun restaĵon de la kaco kaj laŭdis ĝian guston: „Ho, tre bona aromo hodiaŭ. Ĝi memorigas min pri freŝaj herboj, eĉ iomete spica“. „Dankon, Mona. Mi nun denove iras al la kafejo, sed mi donas al vi ambaŭ ne tre longan tempon. Ni devas ja ankoraŭ labori iomete“. Kun tiuj vortoj Tom komprenoplene foriris por kroma kvarono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.