La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Vizito

„Sara, aŭskultu! Okazis katastrofo!“ ploregis Saskia, kiu alvokis sian fratinon frumatene. Sara,  je tia frua tempo ankoraŭ dormeme respondis „Vi scias ja, nia kunveno estas la venontan sabaton, ne forgesu tion“. Tio ne estis helpema por Saskia. Ŝi estis tute despera, ĉar Simon kaj Linus estis forlasintaj ŝin. La du junaj viroj lastan semajnon hazarde renkontiĝis dum futbala ĉampionado. Tie ili unue nur babilis, kaj post kelkaj bieroj registris, ke ili ambaŭ havis la saman amikinon. Por Simon tio verdire ne estis grava afero. Li ja ankaŭ konatiĝas kun tri aliaj virinoj. Tion li kompreneble ankaŭ ne konfesis al Saskia, sed li ne eltenis, ke Saskia havis amrilaton kun Linus. Per poŝtelefono li tuj skribis adiaŭan leteron al ŝi. Por Linus la sinteno de Saskia estis pli grava. Ĉiuj liaj esperoj estis nun malaperintaj. Li forlasis Saskian, kiu nun kun tre granda malĝojo plendis: „Li estis tiel ĉarma, eĉ la lastan tagon li vizitis min kun grandega florbukedo nur por adiaŭi. Mi poste ploris la tutan nokton“. „Mi ja ĉiam avertis vin, Saskia. Kial vi ne ĝustatempe faris decidon?“, rezonis Sara, kaj aldonis „Sed sabaton vi ja vizitos min, estos bona distraĵo por vi, tiam venos novaj impresoj. Mi hodiaŭ devas prepari ĉion. Ĉu vi povus kunpreni ion por manĝi, ekzemple bongustan terpoman salaton?“. Saskia promesis tion kaj senkonsolate finis la konversacion.

La vizitantoj povas veni, Sara bone laboris. Ŝi estis preparinta la manĝotablon. La trinkaĵo estis jam fridigita kaj sur la balkono staris la rostkrado por la bongustaj kolbasoj. Nur la karbo ankoraŭ ne estis fajrigita. Tiu estas tasko por Robin. Ŝian loĝejon ŝi ne aparte ordigis. Verdire ĝi ne estis tre pura, sed, egale, ŝi pensis „Mia fratino min ja konas, kaj por Robin ankaŭ estus bone, se li scias, ke mi ne tre bone mastrumas“. Sed ŝi forgesis ordigi ŝian ĉevalvostan hararanĝon. Pro tio ŝi rapide malaperis en la lavĉambron kaj ne aŭdis la tintantan pordsonorilon. Robin plurfoje premis la sonorilon, sed neniu malfermis la pordon. En tiu momento alvenis Saskia.

„Saluton. Vi certe estas Robin“, ŝi diris. Robin ektimis. Ŝi ja aspektis kiel Sara. „Jes, jes, sed mi ne atendis tiun similecon. Jes, mi estas Robin. Bonan tagon, Saskia“. Saskia helpis eniri la apartamenton, ĉar ŝi posedis duan ŝlosilon. „Franjo, kie vi estas? Ni jam alvenis“, ŝi vokis. Sara nun forlasis la lavĉambron kaj salutis siajn gastojn. Saskia prenis la florbukedon, kiun kunportis Robin, dirante „Mi zorgos pri la vazo“, kaj malaperis kuirejen. Tiun momenton utiligis Robin por arde brakumi kaj kisi sian amatinon. Saskia tro frue reiris prezentante la vazon kun la belaj floroj. „Koran dankon, mi ŝatas rozojn“, diris Sara, kaj metis la vazon sur la keston en la koridoro, aldonante „Kaj pardonu, Saskia, mi ankoraŭ ne ĝuste salutis vin, iru, vi ankaŭ ricevas kison“.

Robin registris, ke tiu kiso daŭris pli longe ol kisoj inter fratinoj. Sed li ja estis informita pri la specialaj rilatoj inter la ĝemeloj. „Hm, hm. Mi ankaŭ ankoraŭ ne ĝuste salutis vian fratinon“, rimarkigis Robin humurplene. Sara tuj komprenis la indikon, lasis Saskian kaj puŝis ŝin al Robin. „Nun, bone salutu ankaŭ mian amanton, kara Franjo“, ŝi postulis. Tion Saskia volonte faris. Ŝi brakumis kaj kisis lin kvazaŭ li estus ŝia amanto. Robin momete konfuziĝis, sed telepatie Sara trankviligis lin „Ne timu, kara. Mi ja permesas tion. Ĝuu ankaŭ la kisojn de mia fratino. Mi ne estas ĵaluza“. „Ĉu vi aŭdis, Robin? Do, koncentriĝu kaj kisu ĝuste!“ Saskia ordonis kaj ambaŭ nun interŝanĝis profundan langokison.

„Ĉesu nun!“, vokis Sara kaj gvidis siajn gastojn al la manĝotablo. Ŝi proponis, ke Robin sur la balkono preparu la rostadon. „Jes, mi volonte faros tion. Sed mi bezonas malvarman bieron. Tiam la karbo pli bone brulas kaj vi ambaŭ povas intertempe daŭrigi la kisadon“, deklaris Robin kun larĝa rideto. Sara donis al li botelon da biero kaj reiris al la manĝotablo por babili kun Saskia, kiu gratulis sian fratinon „Mi envias vin, Sara, via Robin estas vere alloga. Mi sentis plenan harmonion inter vi ambaŭ. Do, traktu lin bone. Mi certas, li estas la ĝusta por vi.“ Sara dankis pro la komplimentoj, ŝi vere ĝojis, ke ankaŭ ŝia fratino ŝatis lin. La rostado de la kolbasoj daŭris ankoraŭ, tial Sara disdonis la terpoman salaton de Saskia sur telerojn kaj ofertis ĝin ankaŭ al Robin. „Ne, ankoraŭ ne. La kolbasoj baldaŭ estos krustecaj, atendu“, li vokis.

Saskia ankaŭ ankoraŭ ne volis manĝi. Ŝi preferis intervjui sian fratinon pri la lasta rendevuo: „Ĉu vi tiam seksumis? Kiel li estis? Ĉu vi estis kontenta?“ Sara rakontis pri la grandioza rendevuo kaj precipe ankaŭ pri la nokta amorado. Ŝi ne hezitis priskribi ĉiujn detalojn al ŝi. Ĝemeloj ja neniam kaŝas sekretojn. Saskia tre interesiĝis pri la buŝaj spertoj de Robin, kaj Sara fanfaronis: „Jes, mi devas laŭdi lin. Ni ĝuis grandegan kuniĝon. Poste li ne forgesis bone leki mian pordon, tial mi ja ankaŭ rekompencis lin per denova flutado. Kaj mi forlekis lian bongustan ĉuron de lia faluso.“ „Ĉu vere? Ĉu vi ankaŭ poste kisis lin, por ke li ankaŭ gustumu sian propran virlakton? “ Sakia ĉiam denove demandis, sed Sara finis la konversacion per kiso al ŝia fratino, kiu jam nun sekse ekscitiĝis.

„La kolbasoj estas nun pretaj, ankoraŭ varmegaj, longaj kaj krustecaj! Venu nun kaj kunportu novan bieron kaj terpoman salaton!“ vokis Robin, kiu ankaŭ iomete ekscitite spektis la ardan kisadon de la ĝemeloj. Kaj nun ili ĝuis la piknikon sur la balkono. Robin havis tre bonan apetiton, kaj la biero ankaŭ bongustis. Sara gaje komentis tion „Jes, bone manĝu, vi ja hodiaŭ bezonas multe da energio, pli multe ol kutime“. Tiam ŝi ridete rigardis al sia fratino, kiu tuj komprenis tiun indikon, sed Robin ankoraŭ devis cerbumi „Kial, ĉu ni hodiaŭ planas penigan ekskurson, aŭ ĉu mi devas helpi en via loĝejo kaj tie fari pezan laboron?“ Nun Sara kaj Saskia ne plu eltenis reteni laŭtan ridon, kaj Robin eĉ malpli komprenis la kialon. Sara klarigis „Ne, ne, hodiaŭ ni ne ekskursos, kaj en mia apartamento vi ne devas labori. Tamen viro, kiu devas distri du virinojn, ĉiam bezonas energion, ĉu ne?“ Nun ankaŭ Robin sciis, kion la du virinoj kovis, sed li kontraŭis per alia ideo: „Vi tute eraris, mi hodiaŭ ne bezonas energion. Mi planas, ke vi ambaŭ tre energie kaj zorgoplene dorlotos min. Mi kuŝos sur la sofo, kelkfoje surdorse, kelkfoje surventre, kaj nur ĝuos vian traktadon“.

Sara proponis kompromison: „Eventuale ni ja povus ĝui la du eblojn. Unue vi bone amuzigos nin, kaj poste ni promesas bonan dorlotadon. Kion vi pensas? “ Robin nun konsentis ridete: „Tre bona ideo, mi ja sufiĉe manĝis, sed nun mi devas iomete promeni. Mi aŭdis, ke en la apudeco troviĝas bela botanika ĝardeno. Lasu nin esplori ĝin. Dum tio ni ja povas daŭrigi niajn planojn por la resto de la vespero“.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.