La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Plibonigoj

Saroja malfermis la pordon de la laborejo P kaj enlasis Ben kaj Tessa, kiuj tuj laŭdis la sekcion pro la bona laboro. „Ĉu vi vere seksumis kun Liŝa?“, demandis Saroja, kaj ĉifoje ne ruĝiĝis. Tessa ridetis kaj eĉ riskis etan ŝercon: „Jes, li tre intense faris tion, kvankam li estis preferinta amori kun vi“. Sekar aŭdis tion kaj protestis: „Vi estas ja vere fia kolego. Sed mi avertas vin. Ne tuŝu mian asistantinon Saroja“, kaj per tiuj vortoj li brakumis ŝin por montri sian inklinon. Saroja tre kontente ridetis. Evidentiĝis, ke estis tre harmoniaj rilatoj inter la du gekolegoj de sekcio P. Sekar demandis: „Kiel ni povas helpi vin?“, kaj Ben priskribis, ke Liŝa teknike perfekte funkciis, sed ne povis montri proprajn sentojn. Ne troviĝis voluptemo. Li klarigis: „Ŝi ja tre bone obeas, sed ŝi neniam faras ion el propra iniciato. Mi pensas, ke ŝi devus esti iomete pli aŭtonoma.“ Tessa aldonis: „Liŝa estas ja roboto por viro, kiu ŝatas seksan dorlotadon. Li ofte preferas simple kuŝi pasive sur la lito kaj ĝui la aktivan partnerinon. Li volas ja fidi ŝian talenton sen doni ordonojn.“

Sekar komprenis tion. Li eksplikis la problemojn: „Ne estas facila afero, instali tiujn homajn trajtojn en la komputilan cerbon de la androido. Ni bezonas ja aŭtonomion, scivolemon, memkonfidon, kunsenton, inventemon, flekseblecon, deziron kaj voluptecon kaj verŝajne ankoraŭ aliajn ecojn. Vi devas venigi la androidon ĉi tien. Ni bezonos la tutan tagon.

Je la mateno de la venonta tago, Ben kaj Tessa denove iris al sekcio P por depreni Liŝa-n. Sekar priskribis la instalitajn ŝanĝiĝojn: „Ni krome instalis la kontakton al la interreto. Liŝa nun povas mem traserĉi la reton por atingi informojn, sondokumentojn, bildojn kaj filmojn. Ŝi ne bezonas apartan komputilon, ĉar tiu kapableco estis ero de sia komputila cerbo. Do, por tio ŝi povas memstare lerni, verŝajne pli rapide ol vi povas imagi. Atentu, la novajn eblecojn vi povas agordi per la komputila ilo de la kabino. Krome vi kompreneble povas ankaŭ uzi ĉiun komputilon kun ligo al la komputila cerbo de Liŝa. Sed vi bezonas pasvorton. Jen por vi, lernu la ŝlosilan vorton kaj detruu tiun slipon“. Ben legis 'benkajtessa-aph01732', montris la slipon al Tessa kaj disŝiris ĝin en multajn paperpecetojn. Kun Liŝa ili forlasis sekcion P kaj eniris la senŝoforan veturilon.

Jam nun montriĝis, ke Liŝa iĝis tute alia estaĵo. Ŝi donis amikecajn salutojn al Ben kaj Tessa. Ŝi brakumis ilin kaj kisis ilin surbuŝe dirante: „Mi amas vin ambaŭ“. Tiam ŝi tuj komencis tuŝi la pantalonon de Ben kaj palpis la intertempe iomete kreskantan kacon. Tessa provis bremsi ŝin: „Liŝa, atendu, ĉi tie en la veturilo ne estas bona loko. Ni tuj atingos mian loĝejon. Tie vi pli bone povas montri vian amon“. Liŝa obeis, sed restis iomete maltrankvila. Alveninte hejman ŝi tuj senvestiĝis sin. „Ben, ankaŭ vi nudiĝu nun“, ŝi petis, kaj helpis lin demeti la vestaĵojn. Senprokraste ŝi enmetis lian kacon en ŝian buŝon kaj avide flutis ĝin. Krome ŝiaj manoj kareseme vagadis sur la tutan korpon de Ben. Tessa ne sciis kion fari. Por subteni lin ŝi ankaŭ senvestigis sin kaj komencis masaĝi la dorson kaj la mamojn de Liŝa, kiu prompte montris ĝojon: „Ho, tre bone, mi ŝatas tion“. Ben intertempe tiel ekscitiĝis, ke li ne tre longe povis reteni ejakulon. Li trenis sian kacon el la gorĝo de Liŝa, kaj ĵetis sian ĉuron rekte al ŝia vizaĵo. „Tio estas malŝparo“, ŝi diris, kaj forviŝis la spermon per ŝia dekstra mano. Ben nun retiriĝis unu paŝon, li bezonis paŭzon, sed Liŝa postulis kroman stimulon. Ŝi ekstaris kaj hastis al la banĉambro tuj revenante kun la duobla dildo. Tiun ŝi enŝovis en la vaginon de Tessa kaj la duan parton en la propran ingon dirante: „Tessa, mi ne forgesis vin“. Per fortaj ritmaj puŝoj ŝi produktis efikajn stimulojn por Tessa, kiu ankaŭ ĝuis tion. Ben subtenis ŝin per kisoj kaj masaĝo de ŝiaj mamoj.

Liŝa iĝis tute nova androido. Ŝi montris voluptemon kaj memstarecon. Sed Ben eksciis, ke ili ne povus seksumi la tutan tagon. Tial li decidis ordoni paŭzon. Li gvidis la androidan nimfomaniinon al la kabino kaj ekŝaltis la ŝarĝ-proceson por minimume kvar horoj. Poste li proponis al Tessa iri al restoracio por tagmanĝo. „Estas iomete malfrue, sed mi ankaŭ malsatas,“ konfesis Tessa. Ili piediris nur kelkajn minutojn por atingi la italan picejon. Ben mendis vinon kaj picojn kaj ĝemetis: „Ho, kia bona tempo, bongustaĵoj sen sekso! Kiel bona estas la vivo“. Tessa ankaŭ kontente manĝis kaj proponis postan promenadon en la parko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.