La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

MALKAŜEMA INSULO

Ekzamenado

„Eniru!“, komandis la grandegulo, kiu evidente estis medicinisto. La blanka kitelo rigore emfazis la altan gravecon de sia portanto. Job Harder hezitis. Kien li devis iri? Ĉu al la seĝo apud la skribotablo, aŭ al la brankardo, aŭ simple atendi antaŭ la stranga aparato, kiu troviĝis en la mezo de la kuracistejo? Ne longe li pripensis la aferon, ĉar la kitelviro senkompate puŝis lin al la seĝo. Tuj venis bombardo de centoj da demandoj: „Kial vi vojaĝis al Ritamiaro? Kion vi volas ĉi tie? De kie vi venis? Kion vi faris tie? Ĉu vi kunportas infektan malsanon? Ĉu vi jam ricevis vakcinadon?“ k. t. p. Tiam li donis al Job longan demandilon. Job vole nevole plenigis ĝin.

Kun severa mieno la medicinisto kontrolis la paperon kaj ordonis, ke Job malvestigu sin. Tute nude li devis iri al la brankardo, kie la ekzamenado komenciĝis. El ĉiu direkto venis helpantoj, kiuj traktis lin kiel eksperimentan objekton. Subite li ekvidis longan tubon, kiu forportis sangon de la dekstra brako. Diversaj sentiloj kontrolis korbatadon kaj eĉ lia kapo estis grandparte razata por ebligi elektroencefalogramon. Intertempe la medicinisto kune kun du aliaj viroj pripalpis lian tutan korpon. Job preskaŭ ne plu povis spiri normale, kaj evidente lia pulso tiom altiĝis, ke la esplorantoj devis iomete paŭzi. Sed ankoraŭ ne estis fino.

„Stariĝu! Kaj nun ni bezonas vian urinon!“, ordonis la kitelportanto kaj donis al Job plastan glason. „Ĉu mi povas fari tion en apartan ĉambron?“ demandis Job kaj tuj ricevis malakcepton. „Ni ĉiuj estas plenkreskuloj. Ne estas kaŭzo por kaŝi vin! Estas ja vi, kiu volas eniri nian landon. Do, kunlaboru!“ Job provis turni sin kaj klopodis produkti kelkajn gutojn, sed estis nur tre malgranda porcio. „Ĉu vi permesas surmeti mian pantalonon?“ li singardeme demandis, ĉar jam dum kelka tempo li estis tute nuda. „Ne, ne, ankoraŭ ne“, respondis la medicinisto kaj aldonis: „Nun vi devas lavi vin, ĉi tie estas la duŝo!“

Job ĝojis pri tiu ordono kvankam li ne komprenis ĝin. Li ĝuis la varmegan akvon kun firma espero al la fino de la ekzameno. Subite ĉesiĝis la akvoalfluo. Juna virino neatendite komencis sekigi lian korpon per mola mantuko. Pro miro Job ne moviĝis. Tion li nur konis el sia infaneco, kiam la patrino frotis lin post duŝado. „Rapidegu!“, admonis lin la junulino kaj per tio abrupte interrompis la tre plezuran agadon. Ŝi puŝis lin al la kuracistejo, kie la medicinisto donis al li glason kun hela fluidaĵo kaj kompleze klarigis: „Estas pro la ekzamenado, trinku kaj ne timu, ĝi estas dolĉa“. Job maleme glutis la tutan enhavon de la glaso sen gustumi. Li nur celas al la fino de la ekzamenado. Sed li tro frue ĝojis. La kitelportanto frapis lin per nova postulo: „Nun ni bezonas vian spermon, do ejakulu tuj post la duŝado. Jen la ujo!“ Job sentis grandan timon. Ĉiu parto de lia korpo tremis. Li kontraŭis la 'kunlaboron' kaj kuraĝe kriis: „Kion vi volas? Ĉu tio vere necesas? Mi ne emas plue obei vin. Ne eblas por mi produkti mian ĉuron ĉi tie en tiu ĉirkaŭaĵo!“

Per tiuj vortoj li preskaŭ senkonscie kaptis siajn vestaĵojn kaj nude hastis al la pordo. „Nu, trankviliĝu! Ni ne povis atendi tiajn problemojn. Do, ni ja ne estas barbaroj. Nun iru al ĉambro n-ro 12 kaj tie vi povas paŭzi“, ordonis la medicinisto kun neatendite milda voĉo kaj Job fuĝis koridoren rekte al la fino, kie li trovis ĉambron n-ro 12. Elĉerpita li falis sur la liton kaj ne volis plu vidi iun ajn. Certe ankaŭ la hela fluidaĵo bone efikis. Sen malŝalti la lumon li tuj ekdormis.

Du teneraj manoj karesis liajn femurojn. Molaj mamoj tuŝis lian dorson. Ĉu estis ŝonĝo? Job ankoraŭ dormetis. Li ĝuis la agrablan senton. Du manoj iom forte masaĝis ambaŭ gambojn ĝis la piedoj. Job ĝemis. „Kial vi ne tuŝas la regionon pli supre?“ li pensis, sed li ne kuraĝis esprimi sian deziron. Intertempe lia peniso forte rigidiĝis. Lia helpantino tuj vidis tion kaj surglitigis kondomon sur ĝin. En tiu momento Job vekiĝis kaj konsciis, ke li ne estis en sonĝo, li ĵus travivis realecon. Kaj tiu ekkono subite kaŭzis ejakulon.

„Koran dankon, mi nun havas ĉion, kion mi bezonis“, flustris lia helpantino kaj per tio ŝi deglitigis la kondomon de lia kaco, faris nodon kaj rapidege forlasis la ĉambron. Job ne ricevis ŝancon por adiaŭo. Lia ĉarma helpantino apartenis al la personaro de la medicinista akceptejo. Ŝi nur plenumis sian taskon akiri sufiĉe grandan kvanton da spermo de li por plua analizo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.