La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Kontakto

„Mi devas rapidiĝi“, Robin pensis, ĉar jam estis post la sesa horo vespere kaj li volis ja atingi la metroon ĝustatempe. Kompreneble temis ne pri iu ajn trajno. Devas esti nur la trajno, kiu ekveturos je la sesa kaj kvarono. Li esperis denove vidi tiun interesan virinon, kiu sidis en la sama vagono. Robin kuris al la rulŝtuparo. Damne, ĉiam denove difekta! Ŝvitante li atingis la kajon kaj kontrolis la horloĝon. Estis jam kvarono post la sesa. Li malfruiĝis. Elĉerpita li paŝis al la antaŭa parto de la kajo kaj miris, ke ĉi tie staris multaj homoj. „La venonta trajno venos kun kelkminuta malfruiĝo“, denove aŭdiĝis el la laŭtparolilo sur la kajo. Tio signifis, ke eventuale restus la ŝanco vidi ŝin.

Robin nun trankviligita atendis kaj sukcese eniris la deziratan vagonon. Sed li nun ne kaptis sidlokon. Liaj okuloj ja daŭre estis serĉantaj la virinon. Bedaŭrinde hodiaŭ ŝi ŝajne ne kunvojaĝis. Senreviĝinta Robin stariĝis en angulo apud la pordo. Li provis pensi pri aliaj aferoj, sed tio ne funkciis.  „Eventuale ŝi sidas ĉe la alia flanko de la vagono, kaj mi nur ne rimarkis ŝin. Estas ja tro multe da homoj ĉi tie“, li diris al si mem kaj provis rememori ŝian aspekton. Tio ne estis facila ĉar li eĉ forgesis la koloron de ŝia hararo. Li nur memoris, ke ŝi lastfoje havis ĉarman ĉevalvostan hararanĝon. Li nun koncentriĝis je la pordoj de la vagono por ĝustatempe rimarki ŝian eliron. Kaj li demandis sin, ĉu ŝi havus telepatian talenton. Robin formis en sia menso belegan bildon de ruĝa rozo. Li firme koncentriĝis je la frazo „Tiu rozo estas por vi. Se vi ricevas ĝin, respondu per bildo de blua floro“. Verŝajne dekfoje li ripetis tiujn pensojn.

Li ja bone sciis, ke nur malmultaj homoj estas telepatiaj. Krome eĉ se du homoj havus tian talenton, ne estus certe, ke la komunikado funkcias. Ili bezonas verŝajne ankaŭ la saman 'ondolongecon' kaj la ĝustajn 'antenojn'. Robin ne sciis, kiel li pli bone priskribu la aferon, kaj li preskaŭ rezignis. En tiu momento aperis klara bildo de blua kampanulo en lia menso. Samtempe nepriskribebla plezura sento kaptis lin. Estis kvazaŭ regis varmo kaj malvarmeto en tiu sama tempo. „Ĉu tio estas nur iluzio?“ estis la unua penso. Sed sekvis vortoj, parolataj per klara voĉo, nur aŭdebla por li: „Dankon por la rozo, mi sidas ĉe la fenestro je la antaŭa parto de la vagono. Kial vi ne rimarkis min?“ Estis plena surprizo. Robin nun sciis, ke li ankaŭ havas telepatian talenton kaj respondis „Jes, nun mi vidas vin! Dankon pro la blua floro“. Tiujn vortojn li formis en sia menso sed simultane li movis la lipojn. La alparolita virino reagis per mansvingo. Ankaŭ Robin levis la manon.

La laŭtparolilo anoncis la venontan stacion. Robin ne havis multe da tempo. Li devis nun tuj fari decidon kaj demandis: „Ĉu vi permesas, ke mi eliru kun vi? Tiam ni povus ja daŭrigi nian konversacion“. La respondo estis „Jes, sed mi nur havas ĉirkaŭ dek minutojn. Poste mi devas elbusiĝi por mia hejmveturado“. „Malmulte da tempo, sed pli bone ol nenio“, Robin murmuris, sed li tuj mordetis sian langon. Lia nova konatulino povas ja kompreni ankaŭ tiun esprimon. Ŝi nun ekstaris kaj iris al la pordo. Sen vortoj ambaŭ brakumis unu la alian kaj eltrajniĝis.

„Ni iru tuj al la bushaltejo. Tie ni povas sidi sur benko“, proponis la virino kun la bela ĉevalvosta hararanĝo. Robin, kiu ankoraŭ ne konis ŝian nomon, prezentis sin. „Mi estas Sara“, ŝi replikis kaj sur la benko ili denove brakumis unu la alian. Robin prenis ŝiajn manojn dirante „Estas vera miraklo. Inter pli ol mil homoj nur troviĝas du, kiuj disponas pri la samaj antenoj. Kaj tiuj du estas ni ambaŭ. Mi estas feliĉulo, ke mi renkontis vin“. „Jes, mi ankaŭ ĝojas, ke mi trovis vin. Ĉu vi jam delonge scias, ke vi estas telepatia?“, Sara demandis. Robin klarigis, ke hodiaŭ estis la unua tago dum lia telepatia kariero. Sara, nun 26-jaraĝa, jam delonge sciis pri sia talento. Jam dum kelkaj jaroj funkcias telepatia komunikado inter ŝi kaj ŝia ĝemela fratino. Sed plia konversacio hodiaŭ ne eblis, ĉar la buso jam alvenis. Robin bedaŭris, ke hodiaŭ mankis la tempo, vokante „Morgaŭ ni denove renkontiĝos ĉi tie. Kunportu pli da tempo, mi proponas viziti la restoracion Alitala, ĉu vi konsentas? Ĝi troviĝas apude, je la jena strato“. Sara donis sian konsenton, kaj kisis lin sur la dekstran vangon. Tiam ŝi rapidegis al la buso.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.