La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Kunveno

Tiaj travivaĵoj mallongigis la nokton. Post matenmanĝo ĉiu estis ankoraŭ laca. Tamen hodiaŭ ne estis oportune resti en la lito. Je la deka horo okazis grava kunveno en la urbodomo. Ĉiuj loĝantoj de Ritamiaro kaj ĉiuj novalveninto ricevis inviton por tiu aranĝo. Ines devis labori kaj ne povis ĉeesti. Do, Job sole ekis. Li ja konis la vojon. En la granda salono de la urbodomo kolektiĝis ĉ. 200 homoj. Nur malmultaj estis novalvenintoj. Job trovis lokon en la antaŭa areo, kie li povis bone sekvi la programon.

La ĉefo de la buroo por enmigrado, S-ro Larsen, salutis la kunvenon kaj donis koncizan superrigardon pri gravaj novaĵoj. Krome li montris sian pretecon por akcepti demandojn de la novalvenintoj. Se eblas, li planis respondi tuj. Venis diversaj demandoj pri kontaktoj kun la ekstera mondo kaj la danĝeroj de malsanoj. Ankaŭ financaj temoj estis traktataj. Job kuraĝe demandis: „Kiel funkcias la ekonomio sur Ritamiaro? Mi lernis, ke ĉio estas senkosta. Ĉu ni ĉiuj profitas, ĉar la fondinto de tiu socio bone zorgas pri ni?“

S-ro Larsen ridete respondis: „Jes, vere, nia fondinto bone zorgis por ni, sed intertempe estas la loĝantaro de nia insulo mem, kiu mastrumas nian vivon. Ĉiu ja devas labori, eĉ se nur 5 horojn tage, sed oni ne ricevas direktan salajron. La profito de nia laboro estas la fonto por nia riĉeco. Ĝi estas efektive investita por nia estonteco.“ Job dankis por tiuj klarigoj, tamen li ne estis tute kontenta kaj denove demandis, ĉi-foje ĉar li miris, ke ĉiu devas labori por mastrumi profiton sen ricevi propran salajron. „Tiu ja ne estas la vero“, respondis S-ro Larsen. „Ĉiu ricevas parton de sia salajro, kiu estas ĝirata al konto en la ekstera mondo. Ĉiu rajtas forpreni la monon, sed li ĉi tie ja ne povas uzi ĝin. La mono de la konto nur taŭgas por fari ekz. vojaĝojn. Alia parto de la salajro estas aŭtomate rezervata por la pensiona fonduso. Ni ĉiuj ja iam maljuniĝas, kaj ni devas zorgi pri nia vivo, se ni ne volas aŭ povas vivi sur Ritamiaro. Kaj estas alia efiko, kiu plibonigas la sintenon al la laboro. Estas la punktoj. Ĉiu ricevas punktojn depende de sia salajro. Tiujn punktojn oni kolektas. Ili influas la politikajn rajtojn. Se oni volas kundecidi ekz. en tiu kunveno, oni devas havi sufiĉajn punktojn. Tio helpas por la reputacio.“

Tio estis interesaj informoj por Job. Li nun iom pli bone komprenis la sistemon. Li ankaŭ lernis, ke sur la insulo troviĝas riĉaj tertrezoroj, en la okcidenta parto de la montoj. Ankaŭ eta industria produktado ekzistas sur Ritamiaro. En du haloj oni produktas tre valorajn aparatojn por medicina tekniko. Alia fonto por salajro estas la dezajno de softvaroj. La tuta insulo estas sendependa rilate al la energio. Sufiĉas la geoterma energio, la ventelektrigiloj kaj tre sekreta reaktoro, kiu verŝajne produktas senliman energion per nuklea fuzio. Pro la abunda energio la registaro de la insulo povis instali tre sekuran ŝirmon, kiu ĉirkaŭas la tutan insulon. Tio funkcias sur la maro kaj ankaŭ en la aero super la insulo. Do oni neniam povas senkontrole invadi Ritamiaron. Ankaŭ rilate al la nutraĵo Ritamiaro estas sendependa. En la orienta parto etendiĝas grandaj kampoj kaj multaj varmkulturejoj produktas preskaŭ ĉion. Nur malmultajn varojn oni importas el la ekstera mondo.

Je la fino de la kunveno S-ro Larsen traktis la temon pri la sekureco. Dum la lastaj semajnoj okazis kelkaj tre danĝeraj atakoj de ekstremaj prudaj malamikoj de la insulo. Sed la sekura ŝirmo bone preventis ĝin. S-ro Larsen emfazis, ke ĉiu loĝanto de Ritamiaro estu atenta kaj lojala. „La aktuala politiko restas kiel kutime.“ li klarigis kaj finis per la jenaj vortoj: „Nur se rilate al la ekstera mondo ni komplete kaŝas nin, ni havos la ŝancon konservi nian malkaŝeman vivmanieron ĉi tie!“

Job tre enpensiĝeme paŝis hejmen. Li nun pli bone komprenis la situacion sur la insulo, kvankam restis multaj aliaj demandoj. Tiujn li ja povus solvi kun siaj novaj amikoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.