La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Enkonduka tago

Hodiaŭ Job feliĉe forlasis sian malliberejon. Oni gvidis lin al la buroo por enmigrado, kie li ricevis dikan aktujon kun la kontrakto kaj la vortoj: „Tion vi devas subskribi. Vi verŝajne jam legis la plimulton sur la ekrano en via ĉelo. La ceteron vi povas kontroli poste, vi memkompreneble ricevas kopion.“ Jes, li subskribis. Tamen li sentis sin ne bone. „Verŝajne mi ne sufiĉe atentis pri la malgrande skribitaj frazoj“, li pensis, sed kion fari? Nun ja komenciĝis la aventuro kaj li ne volis esti malbravulo.

„Saluton, mi estas Mona Legrand, via gvidantino por la enkonduka tago.“ Tiuj vortoj, parolitaj de gracila juna virino, vere plaĉis al Job. Li turnis sin al ŝi kaj en tiu momento ŝi tuŝis lian pubon per sia malfermita dekstra mano. Job estis ŝokita. Tion li ne estis atendinta. Ĉu estis eventuale senintenca movo? Mona rimarkis lian reagon kaj klarigis: „Tio estis la unua leciono. Tiel ni ĉi tie salutas nin. Ni ne donas al vidalvidulo la manon, ni nur tuŝas liajn seksorganojn. Se la persono estas tre proksima kaj bone konata, eĉ palpumado aŭ karesado estas permesata. Sed tio nur funkcias, se vi portas la ĉi tie kutiman ĉemizon sen subpantalono.“ Job gapis kaj nekredeme rigardis ŝin.

„Nun vi ricevas viajn legitimilon kaj la vestaĵojn“, klarigis Mona kaj donis al li memorkarton, malpezajn sandalojn, ĉapon kaj helverdan ĉemizon kun mallongaj manikoj. Ĝi etendiĝis preskaŭ ĝis la genuoj. Meze ĝi disponis pri longa vico el blankaj butonoj. Sur la dorso de la ĉemizo estis poŝo kun tuko. Do estis nur kvin objektoj, kiujn li bezonis. „Kaj piĵamo aŭ noktoĉemizo?“ demandis Job. „Tion vi ne bezonas. Krome en loĝdomo oni neniam portas vestaĵojn. Ĉiu estu tute nuda. Eĉ vizitanto devas senvestigi sin. Oni ja ne volas esti malĝentila. Ŝangu viajn vestaĵojn, viajn proprajn mi stokas en tiu ŝranko. Vi ilin ricevos je la reveturado“, klarigis Mona kaj rimarkigis: „Ne fermu la novan ĉemizon per la subaj butonoj! Vi ja devas doni spacon por nia pli intensa saluto“. Job ne komprenis, kial ŝi nun ridetis. Li ekvidis, ke ŝi ankaŭ estis tiel vestita kaj li sentis emon redoni la kutiman saluton al ŝi, sed li ne kuraĝis.

„Bone, la ĉemizo taŭgas por vi. Vi povas ĉiam ŝanĝi ĝin, se vi bezonas novan kaj puran ekzempleron, ĉi tie apud la centra buroo“, deklaris Mona kaj antaŭenmarŝis por montri al li la plej gravajn lokojn de la insulo. Estis hodiaŭ tre varme, kaj Job notis, ke li vere bezonus tempon por adaptiĝi al la nekutima klimato. Sed vere, la ĉemizo estis tre agrabla vestaĵo ĉi tie. Tion li devis konstati.

Sur la strato rapide veturis kelkaj preskaŭ sensonaj aŭtomobiloj, kiuj uzis senescepte elektrajn motorojn kaj ne bezonis ŝoforojn. Laŭlonge de la trotuaro promenis la homoj ĉiuj vestitaj kiel li mem. La diversaj koloroj de la ĉemizoj ofertis buntan aspekton. Mona haltis antaŭ restoracio. „Ĉu vi ŝatas kafon?“ ŝi demandis kaj tutrekte stiris al tablo apud la fenestro. De tie oni povas bone rigardi ne nur la eksteran trotuaron, sed ankaŭ la salonon, kie sidis multaj homoj. Job ne sciis kien direkti siajn okulojn. La kelnero alportis la kafon, krome li ofertis apetitigajn kuketojn. „Sur Ritamiaro ĉio estas senkosta, do ne hezitu kaj ĝuu la frandaĵojn!“ proponis Mona, sed Job ne reagis. Li fiksrigardis junan paron, kiuj sidis apud angula tablo. Ili evidente estis amanta paro, ĉar ili tre intime sintenis, ili daŭre tuŝis la pubon de la partnero. Ne estis nur tuŝado, estis reciproka masturbado! Job nekredeme direktis sin al Mona.

Ŝi ridete klarigis: „Tio estas tute normala afero. Ĉi tie sur Ritamiaro ni ĉiuj estas malkaŝemaj“. „Mi ja legis, ke seksumado nur estas permesata por geedza paro, ĉu ne?“ demandis Job kaj ricevis la jenan respondon: “Tio ne estas seksa agado, ili ja nur karesas unu la alian.“

Job trinkis sian kafon per unu gluto kaj forviŝis la ŝviton de lia frunto. Haste li krakmaĉis la kuketojn ne postlasante eĉ unu sur la telero. Mona ridetis kaj proponis iri al la plaĝo. Antaŭe Job serĉis necesejon. „Bona ideo“, opiniis Mona, „mi ankaŭ bezonas ĝin“, kaj gvidis lin al laŭbo staranta apud vojkruciĝejo. Ĉiuj vandoj de tiu konstruaĵo tute konsistis el vitro. Do, oni povis vidi la homojn sidantajn sur neceseja pelvo feki kaj urini.

La homoj en la laŭbo estis viroj kaj virinoj. Ne ekzistis apartaj kabinoj. Ĉiu povis rigardi la najbarojn sur la pelvo aŭ apud la lavtablo. Meze en la ejo staris granda kolono kun kvar ekranoj, kiuj montris filmojn. Do, la etoso estis bona. Kelkaj sidantaj homoj eĉ laŭte babilis kun la alia. Mona tute nature kondutis, ŝi okupis liberan pelvon kaj invitis Job ankaŭ preni lokon. Sed li havis problemojn. Lia urĝa bezono tuj forflugis kaj li forlasis la ejon. „Certe venos alia ebleco“, li pensis. „Vi ne sukcesis en tiu eta ekzameno, do, vi devas ekzerci plu!“ Mona mokis lin kaj gvidis lin al la plaĝo. Tie li povis ripozi kaj naĝi en la klara mara akvo. Poste ili kuŝis sur tapiŝo sub granda ombrelo kaj ĝuis la varman aeron.

„Saluton Mona!“ vokis juna virino, amikino de Mona. Ŝia fajna ĉemizo ne malkaŝis la grandajn mamojn kun atentokaptaj mampintoj. “Ĉu vi havas novan partneron? Kial vi ne prezentas lin al mi?“ ŝi demandis kaj tuŝis la pubon de Mona per tre intima maniero. Mona tion replikis kaj iliaj manoj ŝajne ne planis forlasi tiujn korpajn regionojn. „Ne, Aleta, estas Job Harder, nia nova gasto“, ŝi respondis kaj aldonis: „Nun, Job, estas via vico, vi devas pruvi, ke vi jam konas nian kutiman salutmanieron.“ Job ekstaris paliĝante kaj balbutis: „Saluton, mi estas Job, mi ĝojas konatiĝi kun vi.“ Li mallerte tuŝis kun sia mano la puban regionon de Aleta, kiu tuj registris, ke li estis komencanto. Tamen ŝi replikis la saluton kaj metis ŝian manon tuj sur lian penison. Ŝi eĉ iomete masaĝis liajn kojonojn. Lia vizaĝo kompreneble ne plu estis pala, ĝi estis preskaŭ ruĝa kaj la virinoj bonege amuziĝis.

„Mi ĝojis konatiĝi kun vi“, Aleta adiaŭis kaj foriris. Job denove proponis viziti la necesejon, ĉar li nun ne plu povis subpremi sian bezonon. „Jes, volonte, mi akompanas vin“, diris Mona kompreneme kaj Job tuj prenis la vojon al la konata laŭbo. „Ne, ne tien“, interrompis lin Mona. Ŝi proponis alian instalaĵon, kiu ankaŭ troviĝis en la apudeco, estis 'Necesejo Pluso', pli granda, duetaĝa domo. Por Job nur gravas baldaŭ atingi saviĝon. En la konstruaĵo li tuj rapidegis al la pelvo, situanta je la fino de la longa vico. Feliĉe, ke ĉifoje ne tiel multaj homoj ĉeestis. Senŝarĝinte li ekkonsciis, ke li ne sidis sur simpla neceseja pelvo. Estis moderna lavnecesejo, kiu ebligis komfortan lavadon. Varma vento finfine sekigis lian subventron. Mona tre kompleze restis en kelka distanco kaj purigis siajn manojn en lavopelvo. Ja, ĉi tie multis la eblecoj por lavado. Krome ĉe unu muro estis instalitaj multaj akvotuboj por duŝado. Kelkaj homoj staris ĉi tie kaj evidente nur lavis siajn pubajn regionojn. Job komprenis, ke la 'popolo' de Ritamiaro ŝatas purecon. Certe estas bona ideo ekzerci tian lavadon, ĉar pro la kutima salutmaniero okazas multaj direktaj tuŝoj al la subventraj korpopartoj ĉiutage. Kaj uzi nur la tukon el la ĉemiza poŝo kompreneble ne sufiĉas.

Job ĝuste estis ekforironta kaj Mona gvidis lin al lifto, kiu staris apud la pordo. „Uzu vian memorkarton!“ ŝi diris kaj tuŝis kun sia karto la kontrolantan sentilon apud la glitpordo. Ankaŭ Job faris tion kaj la lifto tre rapide transportis ilin supren. Ili atingis la duan etaĝon de la domo kaj surpaŝis la vastan koridoron. Je ambaŭ flankoj montriĝis multaj ĉambroj, ĉiuj enrigardeblaj tra grandaj vitraĵoj. Jes, ĉi tie estis 'Necesejo Pluso': salonoj por frizisto, pedikuro, masaĝo, gimnastiko, kuracista praktikejo kaj je la fino granda areo nomata 'Lupanaro'. „Tiu estas nia establaĵo por seksaj aferoj“ klarigis Mona kaj aldonis: „Nun vi pli bone komprenas, kial vi devis montri vian memorkarton, ĉu ne? Estas nur por via kaj nia saneco. Sendepende de via vizito de tiu 'Lupanaro' ĉiu loĝanto de Ritamiaro devas ĉiumonate viziti la mediciniston en tiu kuracista praktikejo. Ĉi tie estas kontrolata interalie la sango.“ Job hodiaŭ ne bezonis iri tien ĉar li ja ĵus travivis detalan kontroladon, tamen li estis scivolema, la 'Lupanaro' interesis lin.

Sur nigra benko kuŝis mezaĝulo kaj juna virino masaĝis lian tutan korpon. Ŝi uzis bone odorantan oleon kaj ne hezitis knedi liajn kojonojn. Apude sur granda matraco iom korpulenta virino interŝanĝis intimajn karesojn kun sportema vireto, kiu eĉ lekis ŝian pubon. La tria paro, du viroj, ankaŭ sur matraco, buŝis unu la alian kaj sur la seĝoj en la malantaŭo sidis ne malmultaj homoj, kiuj nur venis por spekti la prezentadon. Mona daŭrigis la klarigojn: „Ĉi tie laboras ĉirkaŭ kvin geasistantoj por sekso, normale junaj viroj kaj virinoj. Tiu profesio estas renoma okupiĝo. Oni krome gajnas altan salajron. Ĉiu loĝanto de Ritamiaro rajtas senkoste ĝui tiun servon. Ĉu vi ankaŭ volas elprovi la kvaliton de seksa traktado? Ne timu, vi ja ne estas edziĝinta, tial ne temas pri vera sekso. Tamen mi nur rekomendas al vi, ĝuu la aferon. Bedaŭrinde mi ja ne rajtas partopreni ĉar mi deĵoras nun, mi volonte spektus vian traktadon“. „Ne, ne, mi ne volas“, balbutis Job, „Hodiaŭ mi vidis sufiĉe multon, koran dankon al vi!“.

Dum la resto de la tago Job gajnis bonan superrigardon pri la insulo. Li intertempe konis la plej gravajn vojojn kaj lokojn por sin orienti sole dum la venontaj tagoj. Je la malfrua vespero Mona kondukis lin al lia loĝejo. Estis malgranda apartemento en kiu loĝis sep homoj. Ne ekzistis aparta ĉambro por Job. Nur unu eta spaco en la granda salono estis rezervita por li. Ĉi tie li povis disponi pri tablo, seĝo kaj ŝranko. La dormĉambro estis ekipita per ok litoj, unu apud la alia. Ĉiuj kromaj ĉambroj kaj instalaĵoj estis por komuna uzo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.