La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

MIRINDAJ MAMOJ

Neatendita vizito

La laŭta babilado el la loĝĉambro senaŭdigis eĉ la tintadon de la telefonaparato. D-ro Tom Simon miris pri tio. Ĉu estis neatenditaj vizitantoj? Kial Lucie, lia edzino, ne estis informinta lin? La pordo al la loĝĉambro ne estis tute fermita, kaj ebligis partan rigardon al la sceno. Vere, tri fremdaj junaj virinoj sidis tie, kaj eĉ Lucie ĝis nun ne rimarkis, ke li alvenis. Ili ĉiuj estis enprofundiĝintaj en iu verŝajne tre grava temo. Sed Tom ne volis kredi siajn okulojn. Ĉu vere unu de la virinoj ne portis bluzon? Ne, ne, ŝi eĉ demetis sian mamzonon, kaj pozis kun belaj formoj antaŭ la aliaj. Tom kaŝiris mallaŭte al dua etaĝo, sed tion registris Lucie, kiu nun tute ekscitite kuris al li. „Kara, ĉu via laboro pli frue finiĝis?“, ŝi demandis aldonante: „Pardonu, hodiaŭ estas nia 'virina kunveno'. Bonvole atendu ankoraŭ duonhoron en via ĉambro, mi poste klarigos ĉion al vi“. Tom ricevis nur paseman kiseton. Tute perplekse li turniĝis kaj iris al sia ĉambro.

Virina kunveno sen mamzono? Tom ne komprenis tion. Vere, hodiaŭ li iomete pli frue forlasis sian laboron, sed tio ja ne gravis. Dum la lastaj semajnoj lia edzino ĉiutage revenis hejmen minimume unu horon post li. Kelkfoje li devis atendi eĉ pli longe. Lucie estis profesia aktorino. Ŝi akceptis elstaran rolon en filmprojekto. La tie bezonata labortempo neniam estis antaŭvidebla. Sed hodiaŭ certe estis escepto. Tom provis trankviligi sin. Tamen li ĉiam denove miris pri la nudaj mamoj, kiujn li neatendite spektis. Ĉu la filmprojekto traktus seksajn aferojn? Tom ne povis imagi tion. Li tuj forĵetis tiajn pensojn. Ĉu la virino kun la belaj mamoj estis lesbianino? Lucie certe ne, sed eventuale ĉu sekrete? Tom plurfoje kontrolis la horloĝon. Estis vere longa duonhoro por scivolema viro.

Dume la kvar virinoj pliintensigis la interparoladon. „Lea, estas ja bonega rezulto. Bonvole rakontu plu. Kiel pasis la operacio?“, demandis Lucie kaj Maja petis: „Ĉu mi povas tuŝi kaj palpi viajn mamojn, Lea?“ Kompreneble Lea permesis tion. Ŝi ja fieris, ke la operacio tiel bone sukcesis, kaj volonte klarigis la proceduron: „D-ro Shazid nur bezonis du horojn. Mi ne rimarkis ion ajn pro la plena narkozo. Tri tagojn post la operacio mi devis permanente malvarmetigi miajn mamojn, kaj dum ses semajnoj mi portis specialan mamzonon, kiu apogis ilin. La fadenoj estis jam forigitaj post sep tagoj. Kaj nun vi preskaŭ ne plu vidas cikatrojn“. Lucie dankis Lea-n pro tiu malkaŝema prezentado kaj ĉiuj adiaŭis. Estis la fino de la 'virina kunveno', kaj Lucie rapidegis al sia atendanta edzo.

„Pardonu, Tom, mi forgesis informi vin“, ŝi petegis, kaj tiam ŝi detale klarigis la aferon al Tom. Lucie, nun 35-jaraĝa, dum la lastaj jaroj ofte spertis kreskantajn problemojn. Ne estis facile por ŝi trovi laboreblecon. Multaj aliaj belaspektaj junaj virinoj ankaŭ ofertis sin por ricevi rolon en filmprojekto. Ofte Lucie aŭdis, ke bela figuro tre gravas por aktorinoj. „Kion fari, miaj mamoj nun malkreskis? Kial vi ne atentigis min?“, ŝi demandis. Tom brakumis ŝin kun rideto kaj provis doni konsolon: „Mia kara, por mi vi estas bela kiel ĉiam. Mi tute ne rimarkis tion. Krome tiu afero ja ne gravas por mi. Ĝi tute ne difektas mian amon“.

Sed tio ne konvinkis ŝin. Lucie klarigis, ke ŝi intertempe eĉ kelkfoje suferas pro depresio. Ŝi vere deziras belan korpan aspekton, alikaze ne eblas kontentiga praktikado de sia profesio. Tial ŝi jam delonge pensis pri beliga kirurgio por pligrandigi la mamojn. Ŝi kolektis multajn informojn. Eĉ la prezo ne kaŭzus problemojn. Kun ŝiaj koleginoj ŝi ofte ankaŭ traktis tiun temon. Hodiaŭ ŝi trovis bonan daton por inviti la virinojn, kaj Lea, kiuj ĵus trapasis sukcesan pligrandigon de siaj mamoj, prezentis la rezultojn al ili. „Ĉu vi nun pli bone komprenas min?“, ŝi demandis, tamen ŝi bone rimarkis, ke ŝia edzo verŝajne ne subtenus ŝin. Vere, Tom ne povis doni konsenton. La ideo, ke iu D-ro Shazid metos sian tranĉilon sur la bruston de Lucie, timigis lin. Tro ofte li aŭdis, ke multaj virinoj suferas pro fuŝaj operacioj. Ĉiuj gazetoj raportis pri la uzado de netaŭga silikono por miloj da enplantaĵoj. Ne, operacio nur por bele formita korpo, tion li vere ne povis subteni. Krome li pensis, ke malgraŭ la iomete malgrandiĝintaj mamoj, Lucie ĉiam ankoraŭ estis belaspekta virino. Operacio tute ne estus bezonata. Sed tion ŝi hodiaŭ ja ne volas aŭdi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.