La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Reveno

La tri semajnoj rapidege forflugis. Sed la rezulto de la sekreta esplorprojekto estis grandioza. Mona fieris pro siaj pligrandiĝintaj mamoj. Post tri semajnoj kompreneble la dikeco de ŝiaj mamoj nur kreskis per 3 ĝis 4 centimetroj, sed ŝi jam sentis la plifortigitan elastecon. Do ŝi devas trakti siajn kolegojn ankaŭ dum la venontaj semajnoj. Sed nun ŝi ne plu tre ofte suĉus Tom-on, ĉar lia edzino revenis, kaj Tom volas ja apliki la metodon al ŝi.

Tom preparis abundan vespermanĝon kun vino kaj dolĉaĵoj por sia edzino. Li aĉetis grandegan florbukedon kaj planis agi tre singardeme. Ŝi nur ne timu, se mi rakontos pri niaj sciencaj rezultoj, li pensis. Tial preskaŭ du horojn li nur aŭskultis ŝin. Vere, ŝi povis rakonti multon pri interesaj semajnoj dum la filmprojekto. La venontan monaton la filmado okazus en la urbo, kaj jam fine de la jaro ĉiu povus spekti la filmon. „Koran dankon pro la mirinda vespermanĝo“, dankis Lucie kaj nun koncentriĝis je sia edzo: „Kion vi faris? Ĉu vi sukcese mastrumis? Ĉu estas novaĵo el la instituto?“.

Tio estis la demando longe atendita de Tom. Li kaptis la ŝancon kaj priskribis la eksperimentojn, kiujn Mike faris helpe de Mona. Lucie jam sciis, ke Mike estis kaosa, tamen talenta laboranto. Nun ŝi krome aŭdis, ke inter Mike kaj Mona evoluiĝis amrilatoj, vera novaĵo por ŝi. Estis klare, ke Tom silentis pri siaj aktivecoj. Sed li ankaŭ menciis la signifon de la akvokreso, kaj li ankaŭ iomete hontigite konfesis, ke li mem kelkfoje masturbis por apliki spermon al la ĉelkulturoj. Entute li emfazis, ke Mike meritis la laŭron por la genia eltrovaĵo. Tamen li ĝojis pri la bonaj rezultoj kaj proponis, ke nun ankaŭ sia edzino komencu tiun metodon. „Kion vi proponis?“ demandis Lucie timege kaj aldonis: „Ĉu vi vere volas, ke mi suĉu vian penison? Vi ja konas mian malinklinon, mi malŝatas la guston“.

Sed Tom ne rezignis. Li parolis kaj parolis kaj emfazis, ke per tia metodo ŝi ja ne plu bezonus operacion. Kaj li denove klarigis la malavantaĝojn de tiaj proceduroj, pri la fuŝoj de la medicinistoj, pri la netaŭga silikono por la enplantaĵoj, pri la doloroj kaj la nemalaperintaj cikatroj k.t.p. Lucie petis: „Lasu min pripensi la aferon. Hodiaŭ mi estas tro laca. Morgaŭ mi havos liberan tagon, ni povas paroli pli“. Tom ne montris sian malkontenton dirante: „Jes, kara, dormu bone, morgaŭ ni ĝuos la libertempon, sed posttagmeze venos Mona kaj Mike. Mi invitis ilin por kafoklaĉo“. Ĉu vere estis bona ideo, inviti la kolegojn? Tom ne tute certis pri tio, sed li esperis, ke specife Mona povus helpi. Kelkfoje virinoj ja povas tre bone konvinki aliajn virinojn pri tiklaj problemoj.

„Rapidegu, Lucie, hodiaŭ mi ankaŭ ne laboras. Post matenmanĝo ni iros al la naĝejo, kaj poste estus tagmanĝo en greka restoracio, kion vi pensas?“, demandis Tom. „Bona ideo“, respondis Lucie aldonante: „estas pli bone ol resti en la domo. Tie mi verŝajne tro multe pripensus la filmprojekton. Mi bezonas ja ankoraŭ studi multajn scenojn. Sed tio povas atendi“. Do, Tom sukcese komencis tiun tagon. Ili jam delonge ne estis en la naĝejo. Lucie ĝoje konfirmis, ke estis bona ideo iri tien. Kaj post naĝado kaj plaŭdado kreskis malsato, bona bazo por la sekvanta greka tagmanĝo. Ĉe apuda bakisto Tom aĉetis kukon por la kafoklaĉo kun la kolegoj. Tre kontente ili nun iris hejmen, restis sufiĉa tempo por posttagmeza paŭzo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.