La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Alveno

Pli ol kvindek jarojn bezonis kosmoŝipo de la planedo Tero por atingi la orbiton de Umlaba. La informsistemo aŭtomate vekis la tutan teamon el la artefarita vintra dormo. La tri junaj astronaŭtoj, Don Connor, Roman Fjodorov kaj Birke Huber, eliris de la kabinoj. Vekataj, sed ankoraŭ dormemaj kaj ege lacaj, ili sidiĝis sur la komfortajn seĝojn. „Bonan matenon al ĉiuj“, salutis kapitano Fjodorov kaj malplialtigis la sonintenson de la aŭtomata informsistemo, kaj ĉiuj rigardis la ĉefan ekranon. „Ni alvenis!“, vokis Birte kaj aldonis „Vidu, la planedo TR-515 vere similas al nia Tero“, kaj Don replikis, „Ne kriu tiom laŭte, ni ja ne estas surduloj. Krome, tio ne estas novaĵo. Ni ja celis al tiu objekto pro la simileco“. „Sed ni ne povis imagi, ke TR-515 estos tiom bela“, menciis Birte kaj Roman konstatis tion: „Jes, vi pravas, la vivkondiĉoj estas verŝajne eĉ pli bonaj ol ni iam povis imagi. Gratulon al ĉiuj! Mi proponas tosti al tiu 'nova Tero'“, kaj Don alportis tri botelojn kun vitaminriĉa suko. Alkoholaĵo, ĉampano aŭ vino ja ne troviĝis sur la kosmoŝipo. La teamo decidis resti en la orbito en adekvata distanco. Antaŭ ol surteriĝi, oni bezonus pli da informoj pri tiu TR-515. Ĉiuj sentiloj de la kosmoŝipo analizis ĉiujn akireblajn detalojn de tiu planedo, kaj baldaŭ montriĝis, ke homoj vivis ĉi tie. La civilizacio atingis relative altan nivelon. „Verŝajne estas kiel vojaĝo en la jaron 1980“, konstatis Don, kiu ĵus sukcese kaptis informojn pri la tie parolataj lingvoj. La teamo de la kosmoŝipo komunikiĝis per Esperanto kaj Birte, kiu estis specialistino pri lingvoj, tuj manĝigis la komputilon por krei taŭgan komunikilon. Post kelkaj horoj evidentiĝis, ke aparato por komunikado ne estus bezonata. „Kial, mi ne komprenas. Ĉu vi intertempe lernis la ĉefan lingvon de la planedo TR-515?“, demandis kapitano Fjodorov skeptike. „Jes, ankaŭ mi ne povas kredi tion“, diris Birte kaj klarigis, ke la ĉefa lingvo sur la TR-515 estas Esperanto“. Don kaj Roman nur povis reagi per kapskuado. Ili postulis, ke Birte denove kontrolu la aferon, sed la dua ĝisfunda analizo de la datoj ne gvidis al alia rezulto. Vere, la loĝantaro de tiu planedo komunikiĝis per Esperanto. Morgaŭ estus la unua vizito sur la planedo. Birte kaj Roman estus la unuaj teranoj, kiuj surirus la planedon TR-515 per pramo. Don devus resti en la bazoŝipo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.