La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Esploro

„La instituto kore dankas vin pro via preteco esti testpersonoj en nia telepatia-projekto.“, diris   prof. Fabre al Sara kaj Saskia. Li tiam prezentis al ili d-ron Ron Adams, kiu gvidis la esplorojn. Ron, kiu jam sciis de sia kolego Robin, ke la du ĝemeloj venos hodiaŭ, ĝentile bonvenigis ilin „Bonvolu sekvi min, ni nun iros al la sekcio E, kie staras niaj MRB-aparatoj. „Kio estas MRB?“, demandis Saskia iomete timege. „MRB signifas Magneta resonanca bildigo. Tio estas sendanĝera metodo por kontroli la cerbajn aktivecojn“, klarigis Ron daŭrigante „Se vi pensas pri iu sporta aktiveco, ekz. se vi volas trafi balon, via motora imagaĵo produktas bildon en specifa regiono de la cerbo. Tion registras nia MRB-aparato. Se vi pensis pri alia afero, ekz. pri via loĝejo, alia cerba regiono aktiviĝis. Do, eblis interpreti, pri kiu afero vi pensas, ĉu pri la futbalo aŭ pri la loĝejo. Per tiaj metodoj ni eĉ sukcese komunikis kun komataj pacientoj“. „Dankon pro la klarigoj, d-ro Adams, sed ni ja feliĉe ne estas komataj“, replikis Sara. Ron ridete proponis „Bonvolu nomi min simple Ron, mi konfesas, tio ne estis konvena ekzemplo, pardonu min, sed mi esperas, ke vi nun iomete pli bone komprenas la signifon de la MRB-metodo“.

Alveninte en sekcio E Ron direktis la ĝemelojn al la MRB-aparatoj. „Ĉu ni devas forpreni niajn vestaĵojn ?“, demandis Saskia. Ron klarigis „Ne, vi ne devas esti nudaj, antaŭ ekzamenado oni nur devas kontroli, ĉu vi kunportis metalaĵojn, ekz. ornamaĵojn, ĉenojn, orelringojn ktp. La metodo ja uzas fortajn magnetajn kampojn. Metaloj povus kaŭzi danĝeron. Sed hodiaŭ vi ankoraŭ ne estas ekzamenataj per tiuj aparatoj. Ni iru nun al mia laborĉambro. Tie mi petas vin plenigi kelkajn demandarojn“. Sara kaj Saskia nun lernis, ke la kunlaboro en tiu projekto verŝajne daŭrus kelkajn monatojn. Por ĉiu semajno oni bezonus du tagojn por fari la esplorojn. Ron rimarkis, ke la novaj testpersonoj iomete maltrankviliĝis pro tiu longa tempo. Tial li provis kuraĝigi ilin „Jes, la esploro daŭras multe da tempo. Krome vi ja eĉ ne ricevos salajron. La instituto nur povas doni al vi etan rekompencon. Sed pripensu, ke vi ne nur helpus nian instituton. Ni esperas, ke la esploroj povos helpi pli bone kompreni nian cerbon. La rezultoj certe estos tre utilaj por la tuta homaro“. „Vi konvinkis nin, Ron. Ni klopodos pri bona kunlaboro“, proklamis Sara. Ron dankis en la nomo de la instituto kaj invitis la ĝemelan paron iri al la kafejo. Li tie ofertis kafon kaj kukon.

Ron tre ĝuis la ĉeeston de la du belaj virinoj, kiuj nun tre ofte venos. En la kantino Ron elektis bonan tablon kaj anoncis „Sidiĝu ĉi tie kaj atendu iomete. Mi nun alportos por vi kafon. Bonvolu decidi kian kukon vi ŝatus, estas nur du eblecoj“. Ron iris al la teko por fari la mendojn, ĝuste tiam Robin neatendite eniris la kantinon. „Por mi mendu kafon, kaj spiralkukon, se eblas“, li vokis kaj direktiĝis al la tablo, kie sidis la ĝemeloj. „Ho ve, mia kolego ankaŭ malsatas, tio iĝos multekosta afero“, ŝercis Ron. Intertempe Robin elkore salutis ambaŭ virinojn per mallongaj kisoj. Li sidiĝis apud Sara kaj atendis la servadon. Sara telepatie direktiĝis al Robin „Ĉu vi ankaŭ pensas, kion mi pensas, kara ?“. „Jes, vi pravas, sed ĉu tiu demando ne atingis ankaŭ vian fration?“, mense replikis Robin. Saskia tuj intervenis partoprenante la neaŭdeblan konversacion „Ja, ja, vi ambaŭ planas ion“. „Tute, ne, Franjo. Ni ja nur subite rimarkis, ke Ron estus bona partnero por vi. Sed ni nepre aranĝu komunan kunvenon kaj invitu lin“, klarigis Sara kaj interrompis la telepatian komunikadon ĉar Ron revenis alportante kafon kaj kukon.

„Jen viaj mendoj. Mi deziras bonan apetiton“, li diris aldonante „Sed mi petas, ke vi nun ne plu tiel kaŝe komunikiĝu. En tiu rondo mi estas la sola homo sen telepatia talento. Tamen mi bone rimarkis, ke vi komunikiĝis pri mi“. Robin respondis „Jes, vi pravas, mia kolego. Mi miras, sen telepatio vi montras bonan empation. Sed mi nur ekhavis la ideon inviti vin veni al mia loĝejo por nova komuna rondo. Kompreneble tiam neniu el ni uzos telepation“. Ron sekrete tre ĝojis pro tiu propono, li ne havis la kuraĝon mem fari tion. La propono donis bonan ŝancon por plia konatiĝo. Saskia multe plaĉis al li, verdire ankaŭ Sara, sed ŝi jam estis okupita.

La rondo en la kantino ankoraŭ babilis preskaŭ unu horon. Ili interkonsentis novan renkontiĝon je la venonta semajnfino. La rendevuejo ne estos la loĝejo de Robin, ĝi estis ja tro malgranda. Ili elektis la loĝejon de Saskia. Krome Ron fiksis la tagon, kiam la du viroj venu denove al la instituto pro la esplora projekto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.