La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

LIŜA APERIS

Fabrikejo

Denove la inĝenieroj de APH (Androidoj Por Homoj) finkonstruis androidon kaj gvidis lin al la granda halo E de la fabrikejo. Ĉi tie jam enviciĝis 57 ekzempleroj, pretaj por livero. Tiu granda grupo de robotoj aspektis kiel armea taĉmento kaj donis iomete tremigan impreson. Sed ili nur silente staris, sen movoj, sen aktivecoj. Ĉiu estis vestita same, per griza uniformo. Tamen ili diferencis pro individuaj vizaĵoj kaj korpaj proporcioj. Ĉiu androido estis markita per eta nigra triangulo sur la maldekstra vango. Nur tial oni povis distingi tiujn androidojn disde homoj.

„Ĉu ni nun povas inspekti la robotojn?“ demandis Naruto Saito, la japana entreprenisto. „Kompreneble, mia ĉefa inĝeniero volonte gvidos vin al la halo E. Li ankaŭ demonstros al vi la direktadon de la androidoj“, respondis Arvid Wallin, la posedanto de la APH-konzerno, kaj aldonis: „Kaj mi ĝojus, se vi kaj via sekretariino iru kun mi al la plej bona restoracio de la urbo por tagmanĝo“. Ben Olson ne nur ĝojis pri la venonta tagmanĝo. Li ĝojis, ĉar post tiom longa tempo li finfine avizis komercan sukceson. Se la japanoj estus kontentaj, li povos vendi minimume du dek androidojn. Estus granda ŝanco por la APH-konzerno, se la kontaktoj al Japanio bone evoluus.

Ben Olson, la ĉefa inĝeniero, kondukis la japanojn al la halo E. Tie lia kolegino, la teknikistino Tessa Lind, jam atendis ilin. Ŝi ordonis, ke la roboto N-ro 43 aktiviĝu. Tiu androido subite komprenis la komandon. Tessa klarigis: „Ĉiu roboto reagas nur, se oni komencas la ordonon per la vortoj 'ROBOTO NUMERO' kaj la rilata numero. Poste oni devas, kompreneble per klara voĉo, eldiri la ordonon. Mi nun montras tion: ROBOTO NUMERO 43 IRU TRI PAŜOJN ANTAŬEN KAJ SALUTU NIAJN JAPANAJN GASTOJN.“ La japanoj iomete timigitaj ekskuiĝis, kaj roboto N-ro 43 iris antaŭen kaj diris: „SALUTON, MI ESTAS NUMERO KVAR DEK TRI. MI BONVENIGAS VIN“. Ben proponis, ke S-ro Saito mem formulu ordonon, ekz. denove bindi la ŝnuron de lia dekstra ŝuo.

S-ro Saito reagis nekredeme: „Ĉu li vere scipovas fari tion? Kaj ĉu mi parolu japane?“. Tessa konfirmis lin kaj klarigis, ke la androidoj de APH scipovas preskaŭ ĉiun movon, kiu estas realigebla ankaŭ per homo. Ili ankaŭ regas pli ol cent diversajn lingvojn. Do, Naruto Saito donis la ordonon, kaj la roboto tuj kliniĝis por bindi la ŝnuron de la dekstra ŝuo. Poste li ekstaris dirante: „SINJORO SAITO ĈU VI ESTAS KONTENTA?“ S-ro Saito jesis kaj tre kontente observis la sekvantan prezentadon. Ben estis preparanta liton kaj petis S-rinon Kimura, la sekretariinon, ke ŝi donu novan ordonon. La tasko por la androido ĉi-foje estis, helpi malsanulon kuŝiĝi en la liton. Tial Ben prenis lambastonon kaj simulis gravan lezon de lia maldekstra kruro. Okulfrape li lamis kelkajn paŝojn antaŭ la lito kaj atendis la helpon de la androido. La sekretariino formulis la ordonon: „ROBOTO NUMERO 43 HELPU S-RON OLSON KUŜIĜI EN LA LITON!“ La roboto komprenis la ordonon kaj komencis sian agadon per la preparado de la littuko. Li faldis kaj metis ĝin sur la malantaŭan flankon de la lito. Tiam li subtenis la 'lamulon'. Kun grandaj fortoj li levis lin supren kaj kuŝigis lin sur la liton. Poste li eĉ prenis la littukon kaj malfaldis ĝin super la 'lamulo'. „Bone farita!“ konfesis S-ro Saito. Ben kaj Tessa ĝojis, ke ili tiel facile povis konvinki la japanan klienton. Ili nur aldonis kelkajn aliajn ekzemplojn pri la favoraj trajtoj de la androidoj kaj post duonhoro la japanaj gastoj pretis por la promesita tagmanĝo kun S-ro Wallin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.